Kien fluas roj' Castalie?

/*Al la muzoj estis dediĉita rojo Castalie sur la monto Parnaso. La rojon elhufis la flugilhava Pegazo.*/

«Teknologio estas logiko de faktoj kreataj de homa agado, ideologio estas logiko de ideoj, t.e. logiko de sencoj ekstraktitaj el faktoj, – la sencoj, kiuj montras direktojn, rimedojn kaj formojn por krei novajn faktojn».

M. Gorjkij

I. Enkonduko

Ĉiu krea procezo ĝenerale inkludas tri etapojn:

  1. elekto de celo
  2. elekto de rimedoj por atingi la celon
  3. serĉo de metodo – kiel uzi la elektitajn rimedojn por atingi la celon.

Ekzemple, Lev Tolstoj celis montri du animstatojn de Andreo Bolkonskij – deprimon kaj reviviĝon. Monda literaturo konas la rimedon de Adamo – komparo. Tolstoj trovis interesan aplikon de komparo – li uzas ĝin dinamike. Komparante la animstatojn de A. Bolkonskij kun kverko, la verkisto ricevis eblon transdoni la du animstatojn per unu, la sama rimedo.

Celojn diktas al ni la vivo mem. Nun la uzataj rimedoj estas sufiĉe pristuditaj en la tradicia artoscienco – oni devas nur elekti la bezonatajn. Por nomi la trian etapon ni ne senkaŭze uzis la vorton «serĉo». Oni povas eĉ precizigi: «serĉo per la metodo de provoj kaj eraroj», t.e. per hazarda variantumado. «La serĉo okazas blinde, simile al nokta aviada flugo dum la militaj jaroj», – kiel skribis poeto J. Vinokurov.

Ĉar hazarda variantumado en efektivo estas nepriskribebla kaj nekonceptebla, aperis firma opinio, ke nur iu mistera geniulo kapablas trovi la bezonataĵon. Estas mirinde, sed tiu senklariga klarigo plene kontentigas ĉiujn, lasinte solvadon de la problemo al la Ĉiopova Dio, kiu iujn dotas, aliajn maldotas per talento. Aperis eĉ hierarkio de tiu «dia fajrero» traktata tute serioze: sentalenta, naturdotita, kapabla, talenta, genia. Kion signifas tiuj vortoj, kia estas diferenco? – la demando estas nerespondebla, la hierarkion de sensignifaj kvalitoj ne eblas ekspliki.

Kiel serĉi metodojn por uzi artajn rimedojn? Kiel serĉi novajn rimedojn? Anstataŭ solvi tiujn problemojn oni nur variantumas atendante iun «heliĝon», epifanion, subitan venon de taŭga ideo. Tiel estis ĉiam, dum pluraj jarcentoj. Finfine aperis tute natura opinio pri eterneco de tiu stato, tia aliro al la problemo. Neniun meditigis la vortoj de K. Marx: «hazardo estas nekonceptita leĝeco». En nenies kapon venis la penso: ĉu, eble, oni povas ekstrakti leĝecojn el la akumulitaj dum jarmiloj rezultoj de «heliĝoj»?

En tekniko oni jam respondis tiun demandon pozitive. Teorio por solvado de inventaj taskoj (TSIT, ruse TRIZ), la unua scienco pri metodo, montris, ke tekniko evoluas laŭ certaj leĝoj, kaj donis eblon konscie (kaj tial pli riĉe) krei, anstataŭ atendi «heliĝon».

Ĉu eblas tiaspeca teorio en arto? Ĉu ĝi estas bezonata? Certe, tekniko estas grava afero, tamen ĉiuvoje – ĉiusojle oni aŭdas kategoriajn asertojn pri tio, ke arto, kompare al tekniko estas afero multe pli subtila, grava, komplika kaj nekonceptebla.

Eĉ profesiuloj de arto preskaŭ unuanime respondas: ne eblas kaj ne bezonatas. Oni devas eduki kreivajn individuojn, doni al ili senbaran krean liberon – kaj ĉio iros glate.

Ni provu respondi la demandon pri neceso de la teorio el socia vidpunkto, sed ne el la vidpunktoj de apartaj homoj. Por tio ni analizu evoluon de la du gravaj sociaj karakterizoj. La unua estas la t.n. estetika (arta) bezono de la socio. La dua montras, kiel kontentiĝas tiu bezono per ĉefverkoj – do, temas pri arta oferto. Dum jarmiloj la oferto plene kontentigis la bezonon, la distanco inter tiuj estis minimuma, ĉar la metodo de provoj kaj eraroj sufiĉis por tio.

Statistikaj esploroj ebligas desegni diagramon. Horizontala akso montras epokon, la vertikala – artan bezonon kaj artan oferton (stri-linio).

Bezono kaj oferto

Kiel videblas el la diagramo, komence de la 20-a jarcento okazis krizo. Oferto restis preskaŭ la sama, sed la bezono abrupte kreskis. Iuj vidas la kaŭzon en tio, ke pligraviĝis rolo de amaskomunikiloj. Tamen tia klarigo veras nur parte. La ĉefa kaŭzo evidentas en tio, ke grave plirapidiĝis ritmoj de la vivo, homo pli kaj pli ofte renkontas diversajn neprognozeblajn situaciojn. Kiel agi, kion elekti? – tiujn demandojn devas respondi arto, ĉiam pli ofte, pli komplete. Sed ve, la produktiveco de la naturo koncerne «geniulojn» estis limigita. Arto provas nun fliki la kreskantan fendon inter la bezono kaj oferto per abrupta malaltiĝo de la kvalita nivelo de la verkoj. Tiun konsiderindan malprogreson de kvalito rimarkas eĉ profesiuloj. Kaj ili provas kvietigi la socion per trankviliga pilolo: ĉiam, – ili diras – okazis malprogresaj periodoj, post kiuj ĉiam sekvis periodoj de progreso; do, atendu, post la nuna malprogreso ree okazos progreso. Jam dum kelkaj jardekoj en periodaĵoj regule aperas artikoloj, kies aŭtoroj entuziasme priskribas simptomojn de nova progresperiodo en arto. La artikoloj aperadas, sed la progreso forestas.

Tiaspecaj profetoj forgesas konsideri unu bagatelon: malprogresajn periodojn en arto ĉiam kaŭzis malprogresoj de la bezono. Kiam malaktiviĝis la socia vivo (plejofte en «antaŭŝtormaj periodoj») – tiam malkreskis ankaŭ la arta bezono. Se konsideri tion, evidentiĝas, ke la nuna situacio aperas la unuan fojon en la historio, kaj klarigi ĝin per precedencoj sensencas kaj senutilas. Necesas radikale solvi ĝin. Oni povas realigi tion nur helpe de teorio.

Do, la bezono de la teorio estas evidenta. Kaj nun ni traktu la problemon: ĉu estas eble krei la teorion?



20-maj-1998