III. Atomoj de evoluo

Se ni agnoskas, ke arto estas procezo, kiu senĉese evoluas, tiam por komenco ni devas trovi tiun minimuman diferencon, tiun «atomon de evoluo», kiu povus servi al ni kiel baza elemento. Ĝis nun tiaspeca esploro en praktiko fiaskis. Efektive, ĉu kompareblas poemoj de Ĵukovskij kaj Puŝkin, skulptaĵoj de Pisano kaj Michelangelo, simfonioj de Mozart kaj Beethoven? Vere, ni povas trovi distingajn trajtojn, sed kiel evidentigi evoluon? Tamen neniu kuraĝas aserti, ke arto ne evoluis, ekzemple, sur la granda distanco inter prahistoriaj desegnaĵoj kaj Picasso. Do, evidentas kontraŭaĵo.

Unu el la plej interesaj provoj solvi tiun kontraŭaĵon estis farita de Benedetto Croce. Li hipotezis, ke arto evoluas en kadroj de t.n. «progresivaj cikloj». Aperas geniulo, kiu lanĉas tiun ciklon, la adeptoj «priplugas», evoluigas la saman materialon kaj progresigas ĝin ĝis supera arta nivelo – poste venas malprogresa periodo. Post kelka tempo nova geniulo malkovras novan materialon – komenciĝas nova ciklo.

Tiu inĝenia strukturaĵo ne rivelas tamen diferencon inter praaj enkavernaj desegnaĵoj kaj tiuj de Picasso. La kontraŭaĵo restis nesolvita.

La solvo esencas en tiu, ke novecon de artaĵo oni konstatu komparante ĝin ne kun konkreta prototipo, sed kun nivelo, kiun atingis la donita rango de artaj sistemoj: ĝenro, arta rimedo, temo, suĝeto k.s. Tiun nivelon ni nomu ĝeneraligita prototipo. Ekzemple, en komenco de la 19-a jarcento maturiĝis poema ĝenro, kiel versa verko kun romantika temo. La plej altan nivelon de tiu ĝenro en rusa literaturo atingis poemoj de Ĵukovskij. Nun ni jam povas taksi la ŝanĝon enigitan en la ĝenron de Puŝkin. En la ĝeneraligitan prototipon li enigas la temon de ĉiutaga vivo («Grafo Nulin»).

Mozart stabiligis komprenon de simfonio, kiel orkestran ĝenron de muziko («viena skolo»). En tiun ĝeneraligitan prototipon Beethoven enigis ŝanĝon – en lia 9-a simfonio sonas ĥoro.

La evoluon de arto oni esploru konsiderante la ĝeneraligitan prototipon.

Ŝanĝoj povas esti diversgradaj. Ni klasifiku ilin laŭ kvin niveloj, kiujn ni traktu en la inversa ordo, ilustrante ilin per literaturaj, muzikaj kaj pentroartaj ekzemploj.

5-a nivelo – invento de nova ĝenro aŭ speco de arto. Ekzemploj: invento de scienca fikcio (J. Verne), simfonio (Scarlatti), portreto (anonimo).

4-a nivelo – invento de nova tipo de arta rimedo. La nova tipo ofte kaŭzas novan subĝenron. Ekzemple, H. Wells inventis novan artan rimedon – transporti la observanton laŭ tempo. Tio kaŭzis novan subĝenron – la malutopion. Apliko de ĥoro en la tradicie pure instrumenta simfonio permesis al Beethoven lanĉi subĝenron de filozofia simfonio. Rusaj pentristoj en la 17-a jarcento aŭdace transiris de la kanona fronta portreto al la profila – tio ebligis «vivigi» figurojn.

3-a nivelo – invento aŭ inĝenia uzo de konkreta esprimrimedo. Ekzemple, A. Tolstoj en «Hiperboloido de inĝeniero Garin» neordinare uzas personigon: «La historio estis spronita, la historio ekgalopis, kaj sub ĝiaj oraj hufoj ektintis la kranioj de la stultuloj». Mozart inventis originalan manieron de modulado (intertonala transiro). Auguste Renoir en la «Portreto de aktorino Jeanne S», celante montri lumradiantan vizaĝon de la aktorino («...ŝi estis mirinda junulino, ŝi radiis lumon ĉirkaŭ si...») malheligis ŝiajn brakojn kaj la malsupran parton de la portreto.

2-a nivelo – negravaj ŝanĝoj en kadroj de konata strukturo. Substituo de konataj rimedoj al aliaj, same konataj rimedoj en kadroj de unu ĝenro. Romano de Jules Verne «Matias Sandor» kopias «Grafon Monte-Cristo», kaj la tuta diferenco manifestiĝis nur en tio, ke la protagonisto uzas por sia venĝo elektroŝipojn kaj aliajn teknikaĵojn tipajn por J. Verne. Preskaŭ ĉiuj kantoj de sovetiaj kant-komponistoj N. Bogoslovskij, L. Ladova, R. Pauls estas nur negravaj varioj de la sama muzika temo, kiu troveblas en multaj eŭropaj kaj latinamerikaj popolaj kantoj, en amatoraj kantoj, en ciganaj kantoj k.t.p.

Estas interese kompari la pentraĵojn «Sinjorino kun ermeno» de Leonardo da Vinci kaj «Zane» de G. Griva. Ili diferencas nur en tio, ke la dua prezentas sur sia pentraĵo alian personon kaj substituis ermenon kun kuniklo. Leonardo da Vinci havis konkretan celon – montri la karakteron de la virino. Pentrinte ermenon, li atingis la celon. Eble ankaŭ Griva ne hazarde enigis kuniklon, sed ŝia celo ne estas videbla, kaj tro perpleksas la simileco al la fama pentraĵo.

1-a nivelo – ordinara plagiato. Distinge de la pli altaj niveloj, verkoj de la unua nivelo ĉiam havas konkretan prototipon. En la rakonto «EPICAC» K. Vonnegut montras enamiĝintan komputilon, kiu verkas poemojn por junulino. Substituinte poemojn al matematika tasko V. Muĥanovskij kunmasonis rakonton «La tasko». En 1858 M. Balakirjev komponis «Uverturon laŭ temoj de tri rusaj kantoj» kie aplikis la temon de «En kampo staris betulo». En 1877 P. Ĉajkovskij, neniom dubante, kreis laŭ tiu temo la finalon de sia 4-a simfonio. Pentraĵo de Rembrandt «Danae» en la unua varianto precize kopiis la samtitolan pentraĵon de Caracci.

Necesas pli detale pritrakti la trian nivelon. Ĝi enhavas du subnivelojn, kiuj esence diferencas. La esprimrimedoj povas esti ĝeneralaj, komunaj por la tuta ĝenro aŭ eĉ por kelkaj ĝenroj (unua, aŭ supra subnivelo) kaj konkretaj, uzeblaj nur en konkretaj verkoj (dua, aŭ malsupra subnivelo).

La dua, malsupra subnivelo kutime realiĝas kiel konkretiĝo de la unua. La citita frazo el «Hiperboloido de inĝeniero Garin» estas konkreta, taŭgas nur por tiu verko, tamen ĝi reprezentas la esprimrimedon de la unua subnivelo – la personigon. Inventita de Mozart modulada maniero (la unua subnivelo) estas uzita, ekzemple, en opero «Don Giovanni» tute konkrete, oni ne rajtas samforme ripeti ĝin en alia verko. En pentroarto la unuan subnivelon bone prezentas leĝoj de perspektivo, uzo de ombroj k.s.

Vaste cirkulas la opinio, ke arto kvalite evoluas «demalsupre supren», t.e. el amaso de «malfortaj» verkoj fin-fine elkreskos «forta», el sentalentuloj elkreskos geniulo. En efektivo la direkto de progresa evoluo estas inversa – «desupre malsupren». Evoluo de simfonio bone ilustras tion:

En la 16-a jarcento oni nomis «simfonio» apartajn muzikaĵojn aŭ uverturojn al operoj. Tiutempaj uverturoj estis unutipaj muzikverkoj en kies kadroj disvolviĝis unu temo. Poste la venecia skolo grave ŝanĝis uverturon – la venecia uverturo konsistis el du temoj (malrapide + rapide). Kaj jam en la jaro 1681 Scarlatti inventis la napolan uverturon, kiu konsistis el tri partoj (rapida + malrapida + rapida) Tio estis tiam invento de la kvina nivelo, ĉar fundamente determinis simfonion kiel kompleksan muzikverkon. Sed en la ekburĝona etapo la nova muzikĝenro restis en kadroj de opero, kaj nur en la jaro 1730 apartiĝis de la lasta. Kiel apartan ĝenron simfonion formis Sammartini, Richter, Stamic, Monn, Wagenseil kaj Gossek. Post ili Haydn kaj Mozart kreis la klasikan simfonion, laŭ kiu ĝi havis kvar partojn, al ĉiu parto ecis la aparta rapideco kaj skemo de temaj interrilatoj. La stafeton transprenis Mozart: li provis verki 3- kaj 5-partajn simfoniojn, ŝanĝi rapidecon de la partoj, eksperimentis pri temo-skemoj. Duope kun Haydn ili malkovris multon da fekundaj simfoniaj subĝenroj (la 4-a nivelo). Samtempe oni serĉis konkretajn esprimrimedojn. La lastaj ne eliris kadrojn de la viena skolo – do, apartenas al la tria nivelo, sekve finlaboris la vienan skolon. Post li oni povis aŭ verki sur la dua nivelo, aŭ transiri al nova kvara nivelo. Tiun transiron realigis Beethoven mem – en sia Naŭa simfonio li aplikis ankaŭ ĥoron.

En la unua duono de la 19-a jarcento estis ellaboritaj la ĉefaj temoj de simfonio: lirika, epika (Schubert), pejzaĝe-ĉiutageca (Mendelssohn-Bartholdy) simfonioj. La plej altan esprimivon en kadroj de tiuj temdirektoj atingis Schuman (per la 3-a-nivelaj rimedoj).

Beethoven teme agordis ĉiujn kvar partojn de simfonio (la 5-a simfonio) – ankaŭ tio estas rimedo sur la 3-a nivelo.

Tamen iom post iom esprimrimedoj de la tria nivelo elĉerpiĝis. Pli kaj pli malfacilas verki interesige. Haydn verkis 104 simfoniojn, Mozart – proksimume 50, Beethoven kaj Dvorak – jam po 9, Berlioz kaj Saint-Saens – nur po 3. Oni jam ne povis eviti ripetojn. En ĉiuj ses simfoniojn de P. Ĉajkovskij preskaŭ forestas novaj trovaĵoj de la tria nivelo, li eĉ ŝtelis temon de Balakirjev. La tradicia simfonio, kian kreis Haydn, elĉerpis sian eblaron. Beethoven finkreinte «vienan klasikan skolon» de la simfonio, estis devigita reveni al pli altaj niveloj. Kaj jen, en la 9-an simfonion li enigas ĥoron – kreado je la kvara nivelo. Kaj denove vigliĝis la laboro.

Novan kvaran nivelon en tereno de temoj fondis Berlioz en la 30-40-aj jaroj de la 19-a jarcento – li komencis verki simfoniojn laŭ literaturaj temoj, ekzemple, «Romeo kaj Julia», «Haroldo en Italio» k.a. Li evoluigis ankaŭ la inventon de Beethoven: simfonio kun ĥoro. Lian 6-partan simfonion partoprenas orkestro, ĥoro kaj apartaj kantistoj (la 3-a nivelo). Berlioz enigis en simfonion ankaŭ tiajn ĝenrojn kiel konĉerto, oratorio. Ankoraŭ unu enmeton sur la 3-a nivelo faris Sain-Saens: en simfonio li uzis orgenon kaj rimedojn de la orgena muziko. Dvorak en la jaro 1893 en la simfonion «Voĉoj el la Nova Mondo» enigis elementojn de negra kaj indiana muziko (la 3-a nivelo).

La novaj tendencoj denove ekevoluis ĝis atingis elĉerpiĝon de trianivelaj esprimrimedoj, kaj nun en la simfonia ĝenro ni observas gravan malprogreson nur iomete diluitan per eksperimentoj de I. Stravinskij kaj S. Prokofjev (uzo de disonancaj intervaloj). Oni povas prognozi, ke la sekva etapo ne devenos el la amaso de ŝablonaj nuntempaj simfonioj, sed rezultiĝos el radikala rompo de la ĝenraj kanonoj.

El la supre prezentita skemo pri evoluo de arto konkludeblas ankoraŭ unu principe grava konsidero: nur verkoj de la 5-a, 4-a kaj 3-a niveloj kontribuas al evoluo de arto. La 2-a kaj 1-a niveloj estas evitendaj. Ili ne preparas la grundon por geniuloj, kiel asertas la rutina opinio, sed malhelpas al arto, ŝablone obligante ĝin. La geniuloj kreas nur sur la altaj niveloj.

Nun ni venis al la kriterioj por selekti la materialon por plua laboro: ĉiuj sekvontaj konkludoj baziĝas sur analizo de altnivelaj verkoj (la 3-a, 4-a kaj 5-a niveloj).



20-maj-1998