Boris Nikitin

Hipotezo pri la apero kaj evoluo de la kreaj kapabloj

(traduko el la rusa)

«Ĉu ne venis finfine la momento por rifuzi la teruran teorian malplenon de iu biologia mito pri la genieco kaj demandi sin, ĉu ekzisto de grandaj homoj, perfektaj personoj ne estas pruvo de tio, ke la evolua etapo, kiun atingis la socio, ĝenerale ebligas tian perfektecon ... kaj ĉu ne necesas, male, konsideri escepto klarigenda la totalan regulon de subpremo de la homaj kapabloj?»

Lucien Saive

Kion opinias sciencistoj pri la kapabloj?

La problemo de la homaj kapabloj ĉiam vekis interesiĝon. Kial aperas homoj kapablaj kaj nekapablaj, talentaj kaj sentalentaj? Tamen se antaŭe tiuj demandoj ne eliris ekster la kadrojn de scivolo, kaj ilia solvo ne tre aktualis, nun la demando pri kapabloj transformiĝas al granda socia problemo.

Neniam antaŭe spertita akceliĝo de la scienc-teknika progreso, lavanga kresko de scioj pri la mondo jam aperigis vicon da malfacilegaj taskoj. La lerneja sistemo ne plu kapablas plenumi siajn funkciojn sur ĉiuj niveloj, kaj ĝia malfruado progresas ĉiam pli evidente.

Al ĉiu, kiu konas lernejan sistemon, klaras ke ne eblas korekti la situacion per longigo de lerna tempo aŭ ŝveligo de lernaj programoj. La longo de tiuj programoj jam atingis la superan limon, kiam pli-malpli eblas konsideri ĝin tolerebla. La troa ŝarĝiteco aktualas jam dum pluraj jaroj.

La situacion komplikigas ankaŭ tio, ke nuraj vastaj konoj jam ne sufiĉas por plenvalora preparo de laborantoj por scienco, tekniko, industrio. Estas bezonataj ĉiam pli da homoj ne nur sciantaj, sed kapablaj al krea agado. La vivdaŭro de scioj ĉiam pli mallongiĝas; aperas kaj malaperas profesioj, kreskas la dozo de mensa laboro en profesioj.

Solvi la problemon strebas ne nur ŝtato; tiuj problemoj aktualas por instruistoj kaj gepatroj: kiel evoluigi kapablojn de infanoj, ankaŭ kreajn kapablojn?

Tamen la vojon al solvo de la problemo inter aliaj obstakloj baras unu tre grava – la nuntempa hipotezo pri kapabloj. Kial ĝi estas baro?

Gvidataj de hipotezo, homoj agas, kaj tiuj agoj povas aŭ proksimigi ilin al la celo aŭ malproksimigi de ĝi. Kiel oni diras – longe sapumi la okulojn, ĝis kiam novaj faktoj devigos rifuzi la eraran hipotezon. Ekzistas hipotezoj kiuj aktivigas homon, devigas serĉi, esplori, eksperimenti; ekzistas aliaj – kiuj asertas, ke la fenomeno nin ne obeas, ke ĉio dependas de la naturi, de la hereditaj ecoj.

Ĉi tia estas la ekzistanta en psikologio kaj pedagogio hipotezo pri la kapabloj. Kompreni ĝian esencon estas eble el la difinoj de la tri ĉefaj konceptoj: kapabloj, antaŭkapabloj kaj naturdotiteco.

«Kapabloj – estas individuaj specifecoj de la homo, kiuj determinas sukceson en plenumo de certaj specoj de laboro... Kapabloj ne aperas de la naturo pretaj... grandan signifon por ilia evoluo havas antaŭkapabloj, sed finkonte kapabloj povas formiĝi nur en certaj kondiĉoj de la vivo kaj agado...»
«Antaŭkapabloj – estas denaskaj anatomi-fiziologiaj specifecoj, inter kiuj plej gravas specifecoj de la nerva sistemo kaj okazantaj en ĝi procezoj. Antaŭkapabloj estas tre gravaj por evoluo de la kapabloj
«Naturdotiteco – estas la kuno de naturaj antaŭkapabloj kiel unu el la kondiĉoj por formiĝo de la kapabloj» («Pedagogia vortaro») «... estas alta nivelo de evoluo de la homaj kapabloj, permesanta al homo atingi specialajn sukcesojn en certaj terenoj de la homa agado» («Pedagogia enciklopedio»).

Do, kapabloj povas formiĝi, se enestas naturaj antaŭkapabloj kaj kondiĉoj de la vivo. Se io mankas, ili ne formiĝas. Eneston de antaŭkapabloj eblas evidentigi per neniuj metodoj. Kion do faru la gepatroj kaj la lernejo? Verŝajne – ili kreu la kondiĉojn por ebla apero de kapabloj kaj atendu... Sed kion fari, se kapabloj ne aperas? Ĉu oni formis ne tiujn kondiĉojn aŭ mankas la antaŭkapabloj?

«Tia kompreno nenion donas al psikologio kaj ne havas bazon el faktoj, – diras profesoro V. N. Mjasiŝĉev. – Ekzistas neniu esploro kiu traktus la problemon pri fiziologiaj specifecoj koncernaj al la koncepto 'kapabloj' ». Alivorte, la ekzistanta hipotezo estas dume spekulativa.

En diversaj periodoj el diversaj faktoj oni aperigis diversajn supozojn. Ekzemple – ke la kapabloj dependas de la cerba volumeno, sed oni konas faktojn, ke genia homo havis cerbon je 1200 cm3 (dum tiu averaĝa estas 1400 cm3) aŭ eĉ vivis kun sola cerboduono (L. Pasteur). Do, oni turnis sin al la strukturo de cerbaj ĉeloj, kaj efektive trovis, ke ekzistas specifaĵoj, sed kiuj el ili determinas la geniecon?... Oni supozis, ke genia povas esti la unua infano en familio... ĝis venis statistiko. El 74 mondfamaj homoj, laŭ kies biografioj eblis ekscii, kiu li estis laŭvice, la unuaj estis nur kvin. Tre vivema evidentiĝis esti la hipotezo pri heredeco de la kapabloj. Abundo de kontraŭaj faktoj neniom ĝenas ĝiajn adeptojn.

Necesas atenti ke kapabloj estas sufiĉe stabilaj ecoj, malmulte ŝanĝiĝantaj dum la homa vivo. Se por infano malfacilas matematiko komence de mezlernejo, tiu eco restas ankaŭ en ĉiuj postaj jaroj.

Tamen, se oni konsentas kun denaskeco de la kapabloj, tiam naturdotitecon, ekzemple, por scienca laboro povas havi popoloj, kiuj antaŭlonge lasis sovaĝan staton kaj, sekve, akiris iujn ecojn por scienca laboro. Sed tiuokaze kiel klarigi jenon: «Marie-Yvonne, knabino, kiun venigis el arbaroj de Centra Ameriko ekspedicio de Albert Vellard (en kelkmonata aĝo), estis el tribo de Guyaki, la plej neevoluinta sur la tero, sed en Francio ŝi fariĝis inteligenta kaj kultura virino – scienca laboristo».

Sovetia genetikisto N. P. Dubinin klare apartigis «biologian heredon» disde tiu «socia»: «La idea (t.e. socia) enhavo, kiu plenigas la psikon dum formiĝo de personeco, ne estas registrita en la genetika programo de homo. La cerbo hava senlimajn eblojn por akcepto de diversfaceta socia programo, certigas universalan preparitecon de ĵus naskita infano por konektiĝo al la socia formo de materi-movado. Dece realigi tiun kolosan potencialon estas la tasko de la edukado».

Tiun formulon klarigas alia: «Ekzistas neniuj genoj por spirita enhavo de la homo, la trajtoj de la homa psiko formiĝas helpe de soci-praktika agado de homoj».

Kapabloj plenumaj kaj kreaj

Dum la dua mondmilito mi instruis teorion kaj praktikon de avia pafado. Provante trovi plej bonajn manierojn de la instruado, mi registris «liniojn de kresko de precizeco de celtrafado». Tiuj linioj evidentiĝis esti similaj, ili komenciĝis proksime de nulo kaj rapide kreskis. Tamen kun kresko de la sukcesoj la rapido de kresko malgrandiĝis, ĝis kian la linio, atinginte iun maksimumon, ĉesis kreski. Similajn liniojn mi ricevis en kursoj de stenografio, en lernado de tajpado kaj Morso-manipulado (telegrafio): linioj de pli kapablaj homoj altiĝas pli rapide kaj atingas plian alton; «rekordoj» povas esti kaj personaj kaj grupaj kaj internaciaj, sed ili nepre ekzistas, kaj «transsalti» ilin – ĉiuj scias – ne eblas.

La eksperimentaj linioj, montrantaj la evoluon de labor-produktiveco dum lerno:
Evoluo de produktiveco dum lerno

Estas notinde, ke diverĝo de labor-produktiveco estas nur kelkaj procentoj, kaj rare superas 5-10%.

Evidentiĝis, tamen, ke ne ĉiuj specoj de agado obeas tian leĝon. Provante evidentigi evoluajn leĝojn de «teknikaj kapabloj», mi konstruis sep teknikajn taskojn (por mezlernejanoj) – modeloj de teknikaj laboroj, kiujn povas plenumi diversaĝaj infanoj ekde 5-jara aĝo. La taskoj havis ŝtupe kreskantan komplikecon, tiel ke ĉiuj povu leviĝi ĝis sia maksimumo de komplikeco. Kun tiuj taskoj mi pasis de la unua ĝis la lasta (11-a) klaso de mezlernejo, registrante ne nur la procenton de plenumo de la taskoj sed ankaŭ la bezonatan por tio tempon. Dum du jaroj (1961-1963) mi sukcesis mezuri produktivecon   de 620 diversaĝaj lernantoj. Neniu el la rezultaj linioj similis la kutimajn liniojn de evoluo. La rapido de ilia kresko ne falis, sed kreskis – ĝis la fino de la oka klaso. Kaj ilia lokiĝo ĉe la meza valoro estis evidente malsimetria. Verŝajne, ili respegulis alian leĝon, kaj tiuj taskoj havis specifojn. Kiujn?

La sola esenca diferenco de la taskoj estis tio, ke ĉiuj ili estis tute novaj por la lernantoj. Neniu instruis kiel plenumi tiajn taskojn, sekve, ilia solvado estis subjektive krea procezo. Evidente, la evoluo de kreaj kapabloj obeas aliajn leĝojn, kaj necesas apartigi ilin disde la nekrea parto.

La linio ial «rompiĝis» en la naŭa klaso, sed tio estas aparta problemo. Gravas, ke la linioj havas diversan gradon de ŝanĝo  de kurbeco – d. La karakteron de la linioj esprimas formulo:

P = aedt

Ĉiuj lernantoj moviĝas laŭ siaj linioj, malproksimiĝante unu de aliaj. Evidente, la diverĝo de la linioj montras reale ekzistantan procezon, kiu rezultigas tiom grandajn diferencojn en evoluiteco de kreaj kapabloj de ĉiuj homoj. Kaj tiuj diferencoj ekzistas malgraŭ tio ke la startaj statoj proksimas aŭ preskaŭ proksimas por ĉiuj.

La eksperimentaj linioj, montrantaj la evoluon de produktiveco de krea teknika laboro
(por mezlernejanoj)

Evoluo de produktiveco de krea laboro

Tiel la nova aspekto de linioj, ricevitaj eksperimente sufloris la ideon pri neceso dividi ĉiujn tipojn de homa agado je plenuma kaj krea. La ideo estas ne nova sed principe grava. Nur tiuokaze fariĝis klare, kial la linioj , konstruitaj por diversaj specoj de lernado, aspektas kiel sur la bildo. Ĉiu speco de agado postulas sian parton de kreado, kaj, ju pli grandas tiu parto, des pli komplikas la laboro. El la karaktero de la linioj sekvas ankaŭ alia konkludo: dum en plenuma laboro homoj malmulte diferencas laŭ produktiveco (tial por ĉiuj oni establas la samajn produktad-normojn), en krea laboro la diferenco povas esti grandega. La historio de scienco kaj tekniko havas ekzemplojn de ega supereco de unuj homoj super aliaj, sed ĉiuj ili rilatas nur al krea agado, en plenuma agado tio neniam okazas.

La dua vico de la faktoj koncernas la naturon de la t.n. «antaŭkapabloj». Oni povas supozi, ke matematikaj kapabloj kaj antaŭkapabloj por ilia evoluo aperas sufiĉe rare. Sed kiel statas la afero pri tia eco kiel kapablo lerni homan parolon? Espereble, ĉi-okaze neniu kontestos, ke ĉiu sana infano kapablas lerni paroli kaj ĉiu ricevas denaske la tutan kompleton de necesaj por tio «antaŭkapabloj». Sed tiuokaze kiel klarigi jenajn faktojn?

Plejmulto de infanoj loĝantaj en familioj ĉirkaŭ jara aĝo komencas paroli. Du-, tri-jara etulo jam uzas frazojn kaj post jaro aŭ du li fariĝas homo, bone konanta la gepatran lingvon. Sed en «domo de infanoj» oni povas en grupo de du- aŭ tri-jaraj infanoj ne aŭdi eĉ vorton. Tiuj estas ne «difektaj» infanoj sed tute normalaj, tamen kreskas ili sen gepatroj. Tiaj infanoj ne nur komencas paroli tre malfrue, sed tiu procezo pasas por ili ege malrapide, malfacile, kaj tio influas ilian ĝeneralan mensan evoluon.

La tria vico de faktoj koncernas infanojn, kiujn edukis bestoj – lupoj, simioj, ursoj. Estas konataj kelkaj dekoj da tiaj okazoj. La infanoj revenis en la homan socion en aĝo 8-10-12 jaroj, kaj, nature, oni provis instrui ilin paroli. Sed neniu el la infanoj sukcesis ellerni homan parolon. Post plurjara instruado ili kapablis uzi nur kelkajn dekojn da vortoj.

Do, evidente, la kapabloj, same kiel ĉiuj psikaj ecoj, rilatas al tio, kion George U. Biddle nomas «kultura heredo», renovigata en ĉiu vica generacio.

Estas elokventa ankaŭ la fakto, ke la komun-akceptita hipotezo de kapabloj jam dum kvin jardekoj neniom modifiĝas, nek preciziĝas, ja «hipotezo ne povas esti konsiderata scienca, se ĝi restas nur hipotezo. Ĝi devas esti tia, ke en komparo kun realaj faktoj ĝi evidentiĝu pruvita aŭ refutita» – skribis K. A. Timirjazev.

La nova hipotezo

1. La homan agadon estas eble dividi je du specoj de taskoj: «konataj», plenumi kiujn oni lernis, kaj «novaj», plenumi kiujn oni ne lernis. La kapabloj ĝenerale permesas solvi ambaŭ tipojn de taskoj, tial ili konsistas el du principe malsamaj partoj: plenumaj kaj kreaj kapabloj. Plejmulto da profesiaj laboroj postulas ĉefe plenumajn kapablojn.

2. La evoluo de kreaj kaj plenumaj kapabloj okazas principe malsame:

a) La evoluo de plenumaj kapabloj komence estas rapida, sed poste malrapidiĝas, kaj ĝi havas la limon de evoluo – rekordon.

b) La evoluo de kreaj kapabloj eĉ en favoraj kondiĉoj komence estas malrapida, kaj tial ĝia komenco restas nerimarkita, sed okazas akcele kaj havas neniun limon de evoluo, povas daŭri senfine se ĉeestas la evoluaj kondiĉoj.

3. La metodoj de formado de plenumaj kaj kreaj kapabloj principe malsamas:

a) Plenumaj kapabloj estas la rezulto de lernado, memorfiksado, ripetado, ekzercado k.t.p. Ili estas la ĉefa rezulto de la tradicia edukado.

b) Kreaj kapabloj estas la rezulto de memevoluo, memstara solvado de taskoj kaj problemoj, evidentigo de leĝoj kaj ligoj inter objektoj kaj fenomenoj, evoluo libera, sen devigo, kun intereso.

4. Ĉiu sana (fizike kaj mense) infano naskiĝinte havas specife homan cerbon kaj nervan sistemon kaj kolosajn eblojn por evoluo! Li povas evoluigi kaj plenumajn kaj kreajn kapablojn al ĉiuj specoj de la homa agado. Dum fizikan evoluon grave determinas la genetika programo, la riĉeco de ebloj por mensa evoluo kaŝas sin ne en heredaj ecoj, sed en la tempo de komenco, metodoj kaj kondiĉoj de evoluo.

5. La cerbo de infano speciale rapide kreskas kaj maturiĝas dum la unuaj jaroj de ties vivo. La maturiĝo dependas kaj de funkciado de jam ekzistantaj strukturoj, kaj de tio, kiel la vivo stimulas formiĝon de novaj strukturoj. La tempo de maturiĝo estas la tempo de pleja sensiveco, modifeblo, plej vastaj evoluaj ebloj.

6. Sed evolui komencas nur tiuj kapabloj, por kiuj ekzistas stimuloj kaj kondiĉoj en la «momento» de la maturiĝo. Ju pli favoraj estas la kondiĉoj, ju pli proksimas ili al la optimumaj, des pli sukcese komenciĝas la evoluo. Pro diversaj kondiĉoj en familio infanoj dekomence trafas al diversaj linioj kaj diverse evoluas. En tiu ĉi periodo formiĝas tiuj psikaj specifecoj, kiujn oni nomas «naturaj kapabloj» de infano.

7. Se la maturiĝo kaj komenco de evoluo koincidas laŭ tempo, kaj la kondiĉoj estas favoraj, tiam eblas «trafi sur la optimuman aŭ proksiman al ĝi linion de evoluo» kaj:

8. La ebloj de evoluo de kapabloj, atinginte sian maksimumon en la «momento» de maturiĝo, ne estas senŝanĝaj. Se ili «ne bezonatas», t.e. tiuj kapabloj ne funkcias, ne evoluas, se infanoj ne havas la necesajn specoj de agado, tiuj ebloj komencas malaperi, perdiĝi, malevolui, kaj des pli rapide, ju malplia estas la funkciado.

Tio estas estingiĝo de evoluaj ebloj – nereturnebla procezo – NEEEEK (nereturnebla estingiĝo de ebloj de efektiva evoluo de kapabloj).

9. NEEEEK speciale forte kaj nekorekteble «rektigas» la liniojn de evoluo de kreaj kapabloj, faras ilin malpli oblikvaj, malpli rapide leviĝantaj. Tio influas des pli grave, ju pli grandas la asinkronato – paŭzo inter la «momento» de maturiĝo kaj komenco de evoluo. Kresko de asinkronato nepre kondukas al malfaciligo de evoluo, ĝia malrapidigo kaj malaltigo de la fina nivelo de evoluo, kio farigas ĉiam malpli korektebla.

Nereturneblo de la malevolua procezo sugestas la opinion pri denaskeco de kreaj kapabloj, ja kutime neniu suspektas ke en infaneco okazis tia «rektigo».

10. Terura malegaleco en distribuo de kreaj kapabloj inter homoj aperas ne nur pro diverseco de vivkondiĉoj en infaneco, sed ankaŭ pro granda diferenco de la asinkronato, kaj nian malriĉon je homoj kun alta krea potencialo klarigas nur la nemezureblaj oferoj kiujn ni dume pagas al NEEEEK pro tradicioj kaj nescio.

Jen ĝeneraltrajte la nova hipotezo de kapabloj. Kiomgrade korekte ĝi estas formulita, montros la estonto, tamen malsimile al la malnova ĝi:

La hipotezo klarigas faktojn

El la pozicioj de la nova hipotezo estas eble konsideri problemojn, menciitajn pli frue.

Antaŭ mezlernejo infanoj havas plurajn eblojn solvi «novajn» taskojn, ĉar povas trovi ilin en la vivo, speciale dum tiu periodo kiam ili ne scias paroli kaj la gepatroj ne povas ion klarigi al ili. Infanoj havas por tio sufiĉe da libera tempo, tial frua eksplodo de iliaj kapabloj okazas ne rare. En mezlernejo la kvanto de «novaj» taskoj konsiderinde reduktiĝas, kaj libera tempo malkreskas ĝis nulo. Do, mezlernejo ŝaltas infanon al formigo de plenumaj kapabloj kaj haltigas (eĉ malevoluigas!) tiujn kreajn.

La fakton ke studentoj el Vjetnamio havas bonan muzikan kapablon, klarigis akademiano A. N. Leontjev. Evidentiĝis, ke pro tio ke vjetnama lingvo havas ses tonojn, oni bezonas kapti tonajn diferencojn de la prononcataj vortoj. Tio signifas, ke evoluigi muzikan kapablon infano komencas samtempe kun la unua aŭdita kaj prononcita vorto.

la ĝenerala regulo estas: ju pli aĝas infanoj, des pli raras inter ili kapabluloj, kaj male – ĝis aserto, ke ĉiuj estas kapablaj (kiel asertas muzik-instruisto M. P. Kravec el Moskvo, kiu akceptas en sian lernejon etulojn ekde du0jara aĝo).

Por malgrandigi NEEEEK kaj asinkronaton la hipotezo devas doni almenaŭ proksimumajn indikojn, kie troviĝas la plej oportuna tempo por komenco de evoluo de diversaj kreaj kapabloj.

Pri teknikaj kapabloj kelkajn faktojn povas provizi eksperimentaj linioj. Tiujn liniojn oni povas daŭrigi en la komenca parto kaj trovi – kie ili komenciĝas. Ili indikas aĝon – 2 jaroj (pentrado), 3 jaroj (ĝenerala linio de produktiveco), 4 jaroj (muntado de mekanismo) kaj 5, kaj 6, kaj 7... Pri kio tio atestas? Pri tio ke la komenco de krea teknika agado evidente troviĝas en antaŭlerneja periodo.

Do, temas pri teknika agado, sed kiel statas la afero pri agadoj matematika, fizika, kemia? Abundas faktoj de frua evoluo ankaŭ de tiuj kapabloj. Kutime oni nomas tiajn okazojn «frua evoluo», eĉ «antaŭtempa evoluo». Tamen jen miriga afero: kial neniu konas okazon de frua evoluo de parolo? Kial ekzistas nur tiu normala (ĉirkaŭ jaro kaj duono) kaj malfrua (2, 3, 4 jaroj)?

El la vidpunkto de la nova hipotezo tio estas natura. Oni komencas instrui infanon paroli ekde ties naskiĝo. Infano aŭdas parolon ĉiutage de mateno ĝis vespero kaj povus ekparoli pli frue se... maturiĝus psiko-fizike. Mallonge – optimumaj kondiĉoj por evoluo de parolo ekzistas jam antaŭ maturiĝo de infano, kaj evoluo okazas sinkrone kun la maturiĝo. Sed kondiĉojn por evoluigo de aliaj kapabloj – matematikaj, kemiaj, teknikaj k.t.p. ni certe ne havas, nia «vivsperto» ne permesas havi tiujn en familio aŭ elementa lernejo.

Do, la ekzisto de faktoj de frua evoluo atestas nur pri tio, ke nia «normala» evoluo en realo estas tre malfrua...

La socia praktiko prezentas vastan materialon ankaŭ surkampe de lingvolernado. Necesas tamen atentigi ke «lingva» evoluo nur komence pasas laŭ eksponenciala linio, sed kapablo proprigi lingvon same rapide malkreskas pro asinkronato, kiel la kreaj kapabloj. Faktoj el la tereno de «lingva evoluo» permesas aserti denove, ke ekzistas neniu individua kapablo por lingvolernado, sed ekzistas ĝeneralhoma kapablo, pli aŭ malpli suferanta pro NEEEEK.

Por kvincent lernantoj de la internacia lernejo en Nov-Jorko estas kutime, ke ili parolas tri lingvojn. Kvinjaraj etuloj komencas lernadon per francaj kantoj, kun amikoj parolas angle, hejme – en sia gepatra lingvo. Junaj reprezentantoj de 59 landoj parolas 38 lingvojn...

Proksimigo de la komenco de evoluo al la komenco de maturiĝo kondukas al tio, ke ĉiuj infanoj havas kapablojn por sukcesa lernado de lingvoj, malsimile al plenaĝuloj.

Ankoraŭ unu leĝo evidentiĝas el la praktiko de poliglotoj, kiuj scias dek, dudek, eĉ tridek lingvojn. Unue, ili komencas la lernadon dum ili estas junaj. Due, nur lernado de unuaj lingvoj postulas ĉirkaŭ jaro, poste ili – kiel germana arkeologo Heinrich Schliemann – lernas ĉiam pli rapide, kaj atingas nekredeblan rapidon – 6 aŭ 8 semajnoj por nova lingvo.

La produktiveco de «lingva» kapablo kreskas akcele kaj evidente ne havas limojn. Giuseppe Mezzofanti (1774-1842) sciis ĉirkaŭ cent lingvojn, akademiano Marr posedis 57 kaŭkazajn dialektojn k.t.p. Kiom primitive aspektas nia realo en mezlerneja lernado de fremdaj lingvoj, se kompari ĝin al la realaj kapabloj de infanoj, kiuj nun rivelas sin kiel escepto.

La spertoj kaj kontrolo de la hipotezo

Sciencan eksperimenton, kiun postulas la nova hipotezo, dume ni ne sukcesis organizi pro diversaj kaŭzoj, tial ĉi tie temos nur pri nia familia sperto, la sperto de edukado kaj evoluigo de niaj sep infanoj.

Nia «familia eksperimento», se eblas ĝin nomi tiel, komenciĝis antaŭ ol la hipotezo de kreaj kapabloj akiris sian nunan aspekton. Ni, kiel multaj gepatroj, volis ke niaj infanoj estu bone evoluintaj mense kaj fizike. Sed kiel atingi tion? Ni ekdubis pri pluraj pedagogiaj kaj medicinaj rekomendoj kaj decidis por niaj infanoj (kiom tion permesis modestaj resursoj de nia instruista familio) vastigi la infanan mondon, kompletigi ĝin per la mondo de realaj objektoj, instrumentoj, libroj, materialoj, homaj rilatoj...

En tiu malgranda sed reala mondo ni donis al la infanoj tre multe da agada libero. Estis tie ankaŭ realaj danĝeroj – ŝnura ŝtuparo kondukis ĝis la plafono, kaj de tie oni povis fali, la instrumentoj estis akraj, oni povis vundi sin, la transformatoro havis tension 250 V. ni permesis al la infanoj konatiĝi kun ĉiuj danĝeroj, kaj, vidante ke ili fariĝis singardaj, forigis amason da pedagogiaj limigoj kaj normoj. Post tio mi komencis observi, kiel pasas evoluo en liberaj kondiĉoj, ne malriĉigitaj.

La rezultoj estis tiom neatenditaj, ke devigis nin porlonge droni en la komencita afero, kaj fosi ĝis NEEEEK.

Evidentiĝis, ke lerni legadon infanoj kapablas tre frue: Aleĉjo tralegis unuan vorton kiam li havis 2 jarojn kaj 8 monatojn, Antoĉjo – 3 j. 8 m., Anja kaj Olja – 3 j. 4 m. En aĝo 3 j. 6 m. ili kapablis kalkuli kiel lernantoj de la unua klaso (7-jaraj mezlernejanoj). Kun scipovo legi venas intereso al geografia mapo, libroj kaj eĉ lernolibroj. En 6-jara aĝo ili scias desegni planon de vojo, libere orientiĝas en kaj ekster urbo.

Ĝissate aŭdinte pri la troŝarĝiteco de mezlerneja programo, ni kun certa timo atendis venon de niaj infanoj en lernejon. Sed la unua jaro evidentiĝis facila. Aleĉjo dum jaro pasis la programon de tri jaroj kaj transiris en la kvaran klason. Antoĉjo dum jaro pasis kvar klasojn. Ankaŭ la knabinoj lernis bone, sed Olja lernis en ĉiu klaso por jaro. Dum ĉiuj ĉi jaroj nin ne lasis impreso, ke niaj infanoj laboras malproksime de la pinto de siaj kapabloj.

[...]

Lernejo kaj kapablaj infanoj

Post skribo de ĉi-supraj linioj pasis pli ol 15 jaroj. Atento al ni kaj la «netradicia edukado» plu kreskas en SU kaj eksterlande. Tio okazas malgraŭ ĉiuj timigoj de specialistoj: «frua edukado nocas, frua evoluigo danĝeras», «infanoj ne eltenos tiajn fizikajn kaj mensajn streĉojn», «infanoj multe malsanos». Sed dum kreskis la infanoj, aperis vico da interesegaj rezultoj. Unue, la infanoj preskaŭ liberiĝis de malvarmumo – tiu «pesto de la XX-a j.c.», kiu en urboj konsistigas 80-90% da ĉiuj infanaj malsanoj. Due, ili fortas fizike – kapablas levi de sur grundo ŝarĝon, kiu du- aŭ kvaroble superas ilian pezon. Kaj trie, ili facile lernis en mezlernejoj, en superaj kaj teknikaj lernejoj.

Sed, certe, min interesis, kiel evoluas kreaj kapabloj de la infanoj. Mi ne sukcesis trovi taskojn por difini ilian nivelon, sed libro de H. Isanque «Kontrolu viajn kapablojn» evidentiĝis tre ĝustatempa. Fakte la testoj estis destinitaj por evidentigo de la «ĝenerala kapablo-nivelo» kaj por la aĝoj inter 18 kaj 60 jaroj, sed min logis la metodo mem. La aŭtoro asertas, ke «la rapido de mensaj procezoj estas la fundamenta bazo de intelektaj diferencoj inter la homoj». Tiutempe ankaŭ mi supozis tion la ĉefa, tial mi proponis la testojn al la infanoj, ne atentante tion, ke ili malproksimas de adolteco.

La rezulta tabelo de intelektaj koeficientoj (IK):

kontrolo de 1974 IK 1978 IK kie lernis la 1.03.81
Aleĉjo 15 j. 147 19 j. 155 4a jaro de fizika fako
Anton 13.5 j. 149 17.5 j. 160 en pedagogia instituto
Olja 12 j. 132 16 j. 148 4a jaro de kemia fako de MŜU
Anja 10 j. 135 14 j. 156 3a jaro de medicina lernejo
Julia 7.5 j. 104 12 j. 146 2a jaro de biblioteka lernejo
Ivaĉjo 5.5 j. - 9.5 j. 113 5a jaro de mezlernejo
Ljuba 3 j. - 7 j. 93 5a jaro de mezlernejo
Patro 58 j. 110 62 j. 120  
Patrino 44 j. 122 48 j. 119  

Do, laŭ la testoj, infanoj en 7-9-jara aĝo atingis la nivelon de meza adolto, kaj poste konsiderinde superis tiun (pli ol 130 poentojn montras nur 1-3% da plenaĝuloj).

Nun necesas kompari niajn infanojn kun «tradiciaj». Sed testoj por adoltoj ne taŭgis, infanoj evidente ne plenumis ilin. Feliĉe, mi trovis en psikologia revuo de 20-aj jaroj priskribon de kuboj, kiujn volonte ludis niaj infanoj. Surbaze de tiuj kuboj mi komence faris evoluigan ludon kaj poste – teston, multe pli bonan ol la antaŭa. La testo enhavis 15 taskojn kun ŝtupe kreskanta komplikeco – de tasko, cedanta al 3-jara infano ĝis serioze komplikaj eĉ por plenaĝulo. Kalkulinte procenton de plenumo de la taskoj kaj rekordajn rezultojn (laŭ 410 diversaĝaj personoj), mi sukcesis bone rangumi la taskojn kaj difini komplikecon de ĉiu el ili en poentoj. Estis registrate, kiom da taskoj la testato plenumis kaj kiom da tempo elspezis por tio. Poste laŭ formulo mi kalkulis la produktivecon.

La testo estis bona kelkrilate:

  1. ĝi postulis neniun antaŭpreparon, t.e. estis aplikebla eĉ al analfabeta infano;
  2. postulis sufiĉe malmulte da tempo (5-10 minutojn por unu infano);
  3. permesis facile kaj rapide kalkuli la rezultojn;
  4. la rezultoj ne nur ofte sed preskaŭ perfekte koincidis kun takso de kapabloj fare de instruisto aŭ edukisto de la infano.

Provoj apliki la teston en infanĝardenoj kaj mezlernejoj montris, ke la eksperimentaj linioj de evoluo estis proksimaj al tiuj teoriaj, kaj tio signifis, ke estis trovita bona instrumento por mezuri «la krean parton», aplikebla en praktiko.

Dum du jaroj kaj duono estis mezurita produktiveco de 1400 infanoj en aĝo inter 3 kaj 17 jaroj.

Mensa produktiveco de infanoj evoluantaj «tradicie» (1400 personoj) kaj «ĝenerala nivelo de kapabloj» de la sep infanoj de Nikitin (1974-1978) Mensa produktiveco

Kion diras la eksperimentaj linioj?

  1. Ke kelkaj facetoj de la hipotezo ricevas eksperimentan pruvon. Supozante, ke «la optimuma tempo de komenco de evoluigo» troviĝas proksime al naskiĝtago (jam ekzistas pluraj faktoj kiuj permesas fari tian supozon), ni ricevas realajn ciferojn por asinkronato:
    A = 1.5 j
    B = 2.5 j
    C = 3.5 j
    D = 5.5 j
    Tiujn ciferojn jam estas eble uzi por solvado de praktikaj taskoj. Ili povas doni al la gepatroj kaj edukistoj suflorojn – kion oni atendu, prokrastigante la komencon de evoluo de infano je 2 aŭ 3 jaroj aŭ 6 aŭ 7 jaroj, t.e. plene lasante ĝin al lernejo.
  2. Eĉ negranda mallongigo de asinkronato kaj plibonigo de evoluaj kondiĉoj atingitaj en nia familio permesis al ĉiuj sep leviĝi super la nivelo de la «kapablaj».
  3. La karaktero de la linioj montras, ke plej favore influas la lerneja instruado al la «nekapablaj». Kvankam ili evoluas malrapide, ilia evoluo akceliĝas ĝis la fino de la dek klasoj.
    La evoluo de la «averaĝaj» pasas preskaŭ rektlinie, kaj iomete akceliĝas nur ĝis 10-11-jara aĝo.
    La plej maltrankviligan linion havas «kapablaj» infanoj. Rapidega eksponenciala kresko dum unuaj jaroj subite ĉesas kaj ekde 13 jaroj la linio ne nur ne leviĝas, sed malleviĝas. Evidente, la ĉefa kaŭzo de tio estas nekonveno de mezlernejo por kapablaj infanoj. La programoj kaj metodoj estas destinitaj al malfortaj lernantoj, tiel ke ĉiuj sukcesu plenumi ilin. Tio signifas ke mezlernejo haltigas kreskon de la plej kapablaj, forprenas de ili la eblon evolui jam en 13-jara aĝo.
  4. Ankaŭ niaj infanoj ne evitis certan bremson, sed tiu evidentiĝis konsiderinde malplia ol tiu de la «kapablaj». Verŝajne, gravis ke kvar el ili venis en mezlernejon pli frue, «transsaltis» klasojn kaj mallongigis la tempon pasigitan en mezlernejo je jaro, du, aŭ tri.
  5. La finoj de la linioj formas zonojn: «La zonon de tradicia evoluo», «la zonon de perdoj», kaj la nelimigitan supre «zonon de frua evoluo».

Ni komprenas, ke nia «familia eksperimento» malproksimas de la postuloj de scienca strikteco, ĉar ĝi pasis ne en plej bonaj kondiĉoj kaj havis certajn limigojn. Sed se eĉ en tiaj kondiĉoj la evoluo de la infanoj estis sufiĉe altnivela, kiajn rezultojn oni povas atendi de eksperimento bazita sur serioza scienca kaj materia fundamento!

Aliaj konfirmoj de la vereco de la hipotezo

Apartaj tezoj de la nova hipotezo trovas fundamentigon en laboroj de esplorantoj nuntempaj kaj antaŭaj. Inter la unuaj, kiuj reale faris breĉon en la muro de NEEEEK, estis italia instruistino Maria Montessori (1870-1952). Surbaze de ŝiaj laboroj L. S. Vygotskij komence de la 30-aj jaroj skribis: «...instruado evidentiĝas plej fruktodona nur kiam ĝi pasas enkadre de certa periodo... Tiun periodon oni nomas sensiva periodo... la faktoj, kiujn trovis Montessori, konservas sian konvinkivon kaj la tutan forton. Ŝi sukcesis, ekzemple, montri, ke en kondiĉoj de frua instruo skribi (4.5 – 5 jaroj) la infanoj rivelas tiom fruktodonan, riĉan, spontanean uzon de skriba parolo, kiun oni ne povas observi en postaj aĝoj, kaj kiu permesis al ŝi konkludi, ke ĝuste en tiu aĝo estas koncentritaj la optimumaj tempoj de skribo-instruado, ĝiaj sensivaj periodoj».

Brilajn konkludojn faris nialanda psikiatro V. L. Levi studante biografiojn de geniuloj. «aspektas realo, ke genieco estas ne devio, ne 'malnormalaĵo' de  la homa menso, kiel emas supozi multaj, sed male, la supera pleno de ĝia manifestiĝo, evidentigo de la naturaj ebloj». Levi apartigas du polusojn de genieco, inter kiuj troviĝas gamo de transiraj statoj.

La reprezentantojn de la unua poluso oni povus tradicie nomi «genioj de Dio», de la dua – «genioj de si».

La unuaj – Mocartoj, Rafaeloj, Puŝkinoj – kreas, kiel birdoj kantas, pasie, sinforgese kaj samtempe nature, senpene, ludante. Iliaj kapabloj manifestas sin ekde infaneco; komence de la vivo ilin favoras la sorto, ilia nepra laboremo kunfluas kun senkonscia krea impeto...

La duaj evoluas malrapide, foje eĉ malfrue, ilia sorto ofte kruelas, eĉ brutale kruelas. Ĉi tie estas fanatika venkado super la sorto kaj si mem. En la historia vico de tiaj homoj ni vidas la balbutan Demosfenon, kiu fariĝis la plej granda oratoro de Grekio, Lomonosov-on, kiu venkis sian adoltan analfabetecon, pasian, persistan Wagner-on, kiu ellernis la muzikajn notojn nur en 20-jara aĝo.

Pluraj el tiuj homoj en infaneco kaj juneco aspektas nekapablaj kaj eĉ stultaj. James Watt, Swift, Gauss en elementa lernejo estis konsiderataj senkapabluloj. Newton ne povis venki lernejan fizikon kaj matematikon. Al Carl Linne oni prognozis karieron de ŝuisto. Helmholtz estis konsiderata apenaŭ ne oligofrenia... «Via sola intereso estas pafado, krablo kun hundoj kaj kaptado de ratoj, vi estos malhonoro de nia familio», – diris la patro al Charles Darwin, la plej granda genio de biologio.

Klare videblas, ke «genio de Dio» estas tiuj, kiuj hazarde evitis en frua infaneco la pereigan influon de NEEEEK kaj frue komencis evolui; kaj «genioj de si» nur per terura fortostreĉo superas ĝiajn sekvojn.

Konsternan ilustron pri la efiko de NEEEEK prezentas L. A. Berman, kiu dum 30 jaroj gvidis infanan aŭto-vojon en Moskvo. Por ellabori la scipovon stiri aŭton 10-jara ŝoforo bezonas nur 3 horojn, kolektitajn po 10-15 minutoj dum tago. Por 14-15-jara knabo necesas jam 10-12 horoj, kaj por adoltulo – ne malpli ol 50 horoj da praktika veturado en aŭto. Kiom estingiĝas lernokapabloj, se eĉ kompare al 10-jara aĝo ili malfortiĝas 17-oble! Kaj tiel statas la aferoj ne nur por stiro.

[...]

Tamen nuntempe lernejo ne sufiĉe atentas kapablajn infanojn. Eĉ pli malbone: laŭ kalkuloj de specialistoj «en Francio ĉirkaŭ 2.5% da mezlernejanoj rivelas grandajn kapablojn... Sed kvar el kvin kapablaj infanoj ne povas adaptiĝi al la lerneja programo, kaj oni konsideras ilin 'postrestantoj' ». Ĉu mirindas, ke «infano farinta bonajn promesojn, ne realigas ilin»?

Specialaj matematikaj, fizikaj kaj aliaj lernejoj permesas al parto de kapablaj infanoj eviti tiun sorton, sed kiom da infanoj ne povas tion fari!

Serĉoj por solvi la problemon de la kapabloj

Fragmentaj informoj kiujn eblas ricevi atestas pri konstanta kresko de intereso al la problemo. Nesufiĉo de sciencistoj kun alta krea potencialo pli evidentas en evoluintaj landoj. Oni provas solvi tiun problemon per importado de specialistoj kaj serĉo de siaj «kapabluloj»

En Japanio aperis lernejo por naturdotitaj infanoj, ĝia tasko estas prepari eliton por japana scienco kaj industrio. Ĝia direktoro asertas: la homa intelekto plej rapide progresas en infaneco, ekde la naskiĝo ĝis 12-jara aĝo. Doni al formiĝanta homo plej multe da ebloj por evoluo – jen la tasko de la lernejo.

Bedaŭrinde, en nia lando oni ekstreme malmulte faras tiurilate. Oni ĉesigis la provojn objektive mezuri la evoluitecon de infanoj, sekve, ne estas eble science aprobi aŭ refuti novajn edukmetodojn. Oni ne aperigas laborojn, direktitajn al forigo de tiu manko. Kaj tute ne ekzistas eksperimentoj celantaj kontroli la novan hipotezon de la kapabloj...

[...]

Postparolo

La nuna lernejo preparas infanojn plejparte al plenuma agado kaj evoluigas plejparte iliajn plenumajn kapablojn, kvankam klare evidentiĝis la tendenco, ke ĉiam pli granda parto de plenuma laboro transiros al maŝinoj, kaj la homa cerbo ĉiam pli liberiĝos por vere homa – krea laboro.

Sentante la kreskantan socian bezonon pri evoluo de kreaj kapabloj de homoj, la lernejo faras unuajn paŝojn tiudirekte, sed paŝojn tro timidajn, kaj la rezultoj ne povas estis grandaj pro tiuj perdoj, kiujn rezultigas NEEEEK.

Ekkono de evoluaj leĝoj de kreaj kapabloj kaj venko super NEEEEK, t.e. pli frua evoluigo malfermos grandegajn rezervojn de kapabloj, kiujn nun oni enterigas en antaŭlerneja kaj komenca lerneja aĝoj, kaj permesos solvi vicon de aktuala problemoj:

Ĉio ĉi permesos krei la kondiĉojn, en kiuj fariĝos ebla evoluigo de ĉiuj kreaj fortoj de la homo, kaj ĉefe – evoluigo ĝis la altoj, kiuj nun cedas nur al unuopuloj.



20-maj-1998