Parodie

Je.Grigorjeva
Al mi globkrajonon donacis amiko.
Por ĝi superfluas sendube kritiko.
    Jen premu la ruĝan malgrandan butonon -
    La ink' tuj ekhavas malhelruĝan tonon.
La bluan – ink' blua surspuras folion,
La flavan – kaj vidas vi flavan linion.
    Sed revoj – vi scias aŭdacon ilian,
    Kaj mi globkrajonon dezirus alian.
Kun inkoj diversaj – kun mare lazura,
Kun blanka, kun nigra, kun verda, purpura.
    La bluan butonon mi tuŝu tenere,
    Kaj ... bela liriko verkiĝos papere.
Mi premu la verdan – aperas kantaro:
Stel' verda, amikoj, bizara tendaro...
    Sed dume mi mem verkas sen mekaniko,
    Por mia versar' evitendas kritiko.
Donacu al mi globkrajonon, amiko...
B.A.R. Malej

La krea metodo

Al mi papereton donacis amiko,
Por ĝi superfruas sendube kritiko.
Atendu – tuj premos mi globokrajonon,
Kaj la papereto ekhavos, hmm, tonon.

Tuj faros mi verson, sendube genian -
Kaj jen inka bluo surspuras folion.
Jen ruĝa linio, jen flava linio,
Jen griza, jen blanka, jen iu alia.

Tuj venos satiro, tuj venos poemo,
Kantaro, amikoj (konatas la temo!)...

Imagu: se verkus mi – povra knabino -
Ne per globkrajno, sed per tajpmaŝino?...
El kio mi povus elsuĉi la temon?
La nura koloro estingus verkemon!

Sed fluas koloroj en arta inspiro.
Mi mem observadas la sekvojn kun miro.
Mi diros, metinte la lastan koloron:
«Kritiko, akceptu! Vi havos laboron...»


20-maj-1998