(Cikleto – originala poemformo, dediĉita al centjariĝo de Esperanto)
Ĝi estas nova poemformo.
Ok versojn havas aĵo mia.
La dua estas inversia
Al l' sepa. La unua – normo
Por lasta verso. Rimkonformo
AbbaaccA-as.
Ok versojn mia aĵo havas.
Ĝi estas nova poemformo.
Oktobra vent'. Urb' ŝajnas fundo mara.
Laŭ stratasfalto flavo sin direktas.
En moviĝanta foliar' reflektas
La fund' orecon de la naĝ' fiŝara.
Kaj per rigard' avida kaj ikara
Mi serĉas tion en blindiga alto...
Direktas flavo sin laŭ stratasfalto.
Oktobra vent'. Urb' ŝajnas fundo mara.
Glacikovrita jam novembra flako
Kraketas staniole sub la paŝoj...
Somer'. Ŝi frandas ĉokoladdolĉaĵojn.
Susuras sub la fingroj ĝia pako.
Kaj ree pitoreskas en l' imago.
Sur lip' ĉokolader', predota mole...
Kraketas sub la paŝoj staniole
Glacikovrita jam novembra flako.
Decembre sombro arbojn lasis.
Citrono tuŝas al aero
De la kristnaska efemero.
Heliĝas ĉio, kio pasis.
Sed min krucsoklo embarasis,
Kiu por arb' Kristnaska kuŝas.
Citrono al aero tuŝas.
Decembre sombro arbojn lasis...
1987-1988