Eŭgeno Belonenko

Juntaranĝo

I. La forto de kutimo

Kulturo influas fizikajn kapablojn de homoj. Popola interŝanĝo ĉi-terene evoluigas la kapablojn. Ekzemple, estas konate, ke ĉinoj ankoraŭ ne prosperas en panfarado kaj distingado de pangustoj, ĉar pano dume estas por ili sufiĉe nova agrikulturaĵo. Sed tion sukcese faras rusoj, ĉar ili kreskis per ĝi. Siavice, rizo por rusoj plu restas iom enigma produkto. Ni miras, kiom da pladoj orientaj popoloj povas kuiri el ĝi! Ni studas ilian kuirarton kaj komencas poiomete subtiligi niajn gustojn rilate al rizmanĝaĵoj. Dum tempopaso ankaŭ ĉinaj franduloj prosperos pri pangustoj.

Io simila okazas en aliaj sferoj de la kulturo. Rigardu ni al poezio. Pli konkrete – al asonanco, kiel alternativo de rimo. Kiel oni tradukas asonancajn poemojn de Lorko ruslingven? – Rime. Kial? Ĉu en la rusa poezio ne eblas asonancado? – Eblas. Tamen rusaj oreloj ne estas kutimiĝintaj al versofina samvokalismo (asonanco). Vokala eĥo en ĉiu dua verso por niaj samlingvanoj ĉefparte ne sufiĉas. Necesas samsoneco ankaŭ de konsonantoj por ne mistrakti poemon kiel la «blanka», nerimita. Sed tiuj rusoj, kiuj konas originalan hispanan poezion, aŭ tiuj, kiuj scias poetikon pli profunde, ja perceptas asonancojn! Tio signifas,ke ilia aŭdkapablo estas pli rafinita kaj internaciaj baroj kontraŭ la percepto forestas. Necesas nur kutimigi siajn orelojn.

Alia ekzemplo, pli aktuala por internacia esperantistaro.

Temos pri la t.n. «rusaj rimoj». Efektive, polemiko inter poruloj kaj kontraŭuloj de rusaj rimoj estas polemiko inter kutimiĝintoj kaj nekutimiĝintoj. La duaj akuzas la unuajn pri tio, ke tiuj kulturas rimspecon pure rusan sur esperanta kampo. Akuzante, ili argumentas per eldiroj de parnasgvidantoj. Jen iu el la lastaj: «Sub insida influo de la patrina lingvo (rusaj esperantistoj – EB) lasis sin trompiĝi pro tiu rusa fonetika apartaĵo». Nekutimiĝintoj eĉ ne volas pripensi tiun fakton, ke predikantoj de la reguloj mem estas sub insida influo de la patrinaj lingvoj, ĉar en poetikoj de tiuj lingvoj evidente forestas fenomeno de malsamvokalismo en postakcenta silabo de rimo. Iliaj oreloj ne kutimiĝis kaj pro tio protestas. Tio, ke ili akceptas agordon (malsamvokalismon de akcenta silabo), sufloras al mi, ke ili havas neniun fundamenton por kondamni rusan rimon (malsamvokalismon de postakcenta silabo) laŭ kialoj akustikaj kaj eĉ formalaj.

En agordo samsonecon rolas konsonantoj kaj senakcenta vokalo. En rusa rimo samsonecon rolas konsonantoj kaj akcenta vokalo. Konsiderante tion, ke akcenta vokalo en esperanto estas proksimume je triono pli forta, ol tiu senakcenta (kiel rimarkas V. Benczik, kaj mi ne protestas), formala bazo por vivo de rusa rimo pli fortas, ol la dogmoj de ĝiaj kontraŭuloj almenaŭ je la menciita triono.

Siavice, la formala bazo ne estas iu nova dogmo, nova elpensaĵo. Ĝi formiĝis el akustika procedo en rimo, nome: distribuo de samsoneco. Kiam akcenta aŭ postakcenta vokaloj en rimo malsamas, tiam «ŝarĝon» de samsoneco devas preni la najbaraj sonoj. Bonkvalito de rimo en la du okazoj dependas de maksimume riĉa «najbara» samsoneco.

Kio estas la zorgo de publiko?

  1. Juĝi rimkvaliton, sed ne rimspecon.
  2. Kutimiĝi, subtiligi la aŭdokapablon, por ke poetoj de futuro provu uzi la tutan sonpaletron sen timo esti aŭdita nur far si mem.

Nature aperas problemo: kiel kondutu poeto? Kiu estas lia tasko: ĉu kulturiĝi, adaptante sin al la kutimoj de la publiko, ĉu kulturigi la publikon, kutimigante ĝin al la nova rimedo? Por mi mem mi jam decidis: kulturigi kaj kulturiĝi.

II. Juntoj

Pri tio, ke homoj sen formiĝinta kutimo ne perceptas poezian sonornamon, mi havis ŝancon konvinkiĝi meme, esplorante publikan impreson pri poemoj, kiuj estis faritaj nek rime nek asonance nek per «blanka» verso, sed per juntoj.

Kio do estas junto?

Junto – samsoneco sur limo de cezuro aŭ versoj.

Novecon de miaj provoj mi vidas en tio, ke mi uzas juntojn ne hazarde sed intence. Se spertuloj de siaj naciaj literaturoj scias la precedenton, mi petus informi min. En verko de V.Majakovskij «Kiel fari versaĵojn?» estas rimarko, ke oni povas rimi ne nur versofinojn sed ankaŭ versofinon kun komenco de la sekva verso. Tamen Majakovskij mem uzis tion (kiom mi scias) ne sisteme, sed sporade.

Juntojn mi klasifikas laŭ akcenteco, situo kaj riĉeco.

Laŭ la akcenteco juntoj povas esti:

  1. samakcentaj (obskur' – kuras);
  2. malsamakcentaj (stel' – el via);
  3. interakcentaj (ĉasu – suspirojn).

Laŭ la situo:

  1. vostkapaj (sonĝanton – tonar');
  2. kapkapaj (kapon – kargis);
  3. vostvostaj (cel' – hel').

RIMARKO: kapvosta junto verŝajne ne povas esti, ĉar laŭ la esenco ĝi estus io rondeska. Rondo – samsoneco en komenco kaj fino de versoduono, verso aŭ versoparo. Jen ekzemplo de versa rondo:

    « 'Stos romana legiana gest' »

Laŭ la riĉeco:

  1. malriĉaj, kiam identas nur unu sono (via – ankaŭ);
  2. riĉaj, kiam identas du aŭ pli da sonoj, sed junto ne prezentas iun rimspecon (ovrita – tarantulo; alta – al tago; pugniĝispenas).
  3. maksimuma, kiam junto prezentas iun rimspecon (fino – filmo; streta – stirita; eterne – teron; cel'- hel').

Junta poemo povas havi strofojn egal- kaj neegalmezurajn. En la lasta okazo la verso post alineo ne stafetas sonojn de la antaŭa versofino.

Kaj nun vi povas vidi praktikan aplikon de juntaranĝo – en Apendico I kaj en kelkaj poemoj de Apendico II, kiu enhavas faskon da tradukoj el Lorko. En la tradukoj mi uzas diferencajn rimedojn de sonornamo: jen nete la juntan, jen la riman, jen la komunan inter asonanco kaj rimo aŭ inter rimo kaj junto. Min kuraĝigis la konvinkiĝo, ke tradukanto liberas elekti ne nur poeton, sed ankaŭ rimedojn. Se iu deziros protesti kontraŭ juntaj aŭ miksaj tradukoj de poemoj asonance verkitaj, mi petus komence pripensi proteston kontraŭ rima tradukado el Lorko ruslingven.


Apendico I

Strebo

Lum' en tunela fino –
Fulmo en hala obskur'.
Kuras rigard' stirita.
Streta vastiĝas la cel' -
Hel'... de lustroj.

Skulptaĵo far Rodin

Meditul', fleksiĝis brako via,
Ankaŭ via drasta man' pugniĝis.
Penas vi atlante teni l' kapon.
Kargis vin la penso: «Kio sekvos,
Se vakuos eno de la kap'?
Kapitel' de pugno, brakfuosto
» 'Stos romana legiana gest' «.


Apendico II

el F.Garcia Lorca

Aŭgusto

Aŭgusto,
persiko mielas.
La sun' envespere kuŝa
ŝajnas la kerno enfrukta.

Rideto de la spadiko
kompletas, firmas kaj flavas.

Aŭgusto.
Infanoj frande
demanĝas de pano kaj lumo.

Arlekeno

Ruĝa mamo de suno.
Blua mamo de luno.
Torso duonkorala,
duonarĝenta kaj subvuala.

La ses kordoj

Gitar',
vi plorigas sonĝanton.
Tonar' de l' anim' perditeska
eskapas per buŝo ovrita.
Tarantulo kreas teksiste
stelon,
por ke li ĉasu
suspirojn flugajn al hel'
el via sino
obskura.

Pesilo

La nokto kvietas eterne.
Tagon frekventas tag'.

La nokto 'stas morta kaj alta.
Al tago mankas flugil'.

La nokton speguloj surprenas.
Predas tagon la vent'.

Skema nokturno

Mento, serpento kaj junko.
Odoro, spuro kaj ombro.
Aero, tero kaj solo.
(Ŝtuparo, gvidanta al luno)

La granda tristo

Kontempli vin ne eblas en la mar'.
Viaj rigardoj estas tigoj de la klar'
al la ĉielo tiriĝantaj.
Tera nokto.

Madrigaleto

Kvar granatujoj
en via ĝarden'.

(Jen mia koro
aŭrora.)

Kvar cipresoj
en via ĝarden'.

(Jen mia koro
tardhora.)

Suno kaj luno
kaj tuj...

nek koro
nek la arbuj'!



20-maj-1998