Mikaelo Ternavski

Konfeso de poeto

Kaj interkisis ni ĉe akacio
mirindaj estis floroj en ravin'
jam proksimiĝas trajno al stacio
vojaĝo proksimiĝas al la fin'

rakontis mi kun ardo-emocio
pri via bel' kaj belo de fein'
kaj sekve ĉion sen apelacio
plenumis mi – saĝanta paladin'

mi havis dian voĉon en la sin'
obstine diris veron al socio
bedaŭras, ke ne multaj aŭdis min

sed mi kreadis – kvankam sen sankcio
trankvile iras mi al mia fin'
ho, kiaj estis floroj en ravin'



20-maj-1998