Ivan Franko

(tr. M. Bronŝtejn)

Soneto estas sklav'. En formo rita
Libera penso tremas, katenita,
Kvazaŭ rekrut' severe mezurita
En la rekruta uniformo ŝvita.

Sonet' – sinjoro. Pensoj de la koro
Al formo cedas. Ĝi por fam' kaj gloro,
Kaptante l' modon, strebas kun fervoro, -
Jen. Ne dononta frukton bela floro.

Sinjor' kaj sklavo! Renkontiĝas pintoj,
Ankoraŭ dubas pri l' komuna forto,
Paroli timas, ĝin ne konsciintaj.
Sed jen: – Rektiĝu! – Vorto post la vorto,
Leviĝas, celon sian sekvi preta, -
Grandega, forta, viva – La Soneto.

el «Liberaj sonetoj», 1880



20-maj-1998