I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru)

La plej grava teknologio

Kiu teknologio estas la plej grava en la fino de la XX-a jarcento? Ĉu kosma? Ĉu milita? Ĉu komputila? La aŭtoro opinias, ke plej gravas la teknologio por ricevo de nova scio – la ceteraj subiĝas al tiu... Ĉi tiu teknologio estas kreita en Sovetio, kaj oni sukcese aplikas ĝin por solvado de plej diversaj problemoj – de prestidigitaĵoj ĝis projektado de komputiloj.

Komplika simpla solvo

...Silentiĝis orkestro, danĝera programero komenciĝis – la kapo de dresisto estas en la faŭko de leono. Kial la leono ne kunigas la makzelojn? Jen kelkaj tipaj respondoj de enketitaj mezlernejanoj, studentoj, inĝenieroj kaj sciencistoj:

Estas evidente, ke akcepteblas neniu el la menciitaj respondoj... La inĝenia dresisto tutsimple tiras la lipojn de leono sur ĝiajn dentojn – la besto ne kunigos la makzelojn sen mordi la proprajn lipojn! (Interalie la artifikon konis jam antikvaj egiptoj).

...En kinofabrikoj estas longaj kaj altaj rivelomaŝinoj. Laboristino de tempo al tempo devas observi la procezon desupre. Ĉiufoje porti eskalon neoportunas, tial la fabrikaj inventistoj proponis meti la eskalon sur ĉareton, kiun facile estas movi ĉe la maŝino.

Tamen kiel bremsi la ĉareton, kiam sur ĝin grimpas laboristino? Ĉu instali specialan bremsilon, ĉu fari kavetojn en planko? Ĉu konstrui konstantan galerion super la maŝino anstataŭ la ĉareto? Evidentas, ke necesas uzi resurson – pezon de laboristino, grimpanta laŭ la ŝtuparo (vd. bildon).

Konstruo

Kio komunas en la menciitaj taskoj? – Por iliaj solvoj oni ne uzas fremdajn detalojn (bastoneton – por leono, galerion – por maŝino), sed lerte aplikas tion, kio jam ekzistas en la plibonigata sistemo. Pro kio tio gravas? Mi klarigu per analogio. En ekologio ekzistas regulo: por ekstera medio ne malutilas nur tiu maŝino, kies parametroj ne superas naturajn fluktuojn de parametroj de la medio. Ekzemple: traktoro, kiu premas grundon ne pli forte ol animaloj; avio, kiu bruas ne pli laŭte ol vento – ili povas esti konsiderataj sennocaj, ekologie puraj (laŭ la koncernaj parametroj, kompreneble).

Efektive, enigo de nova elemento en ajnan sistemon (ekzemple, por solvi iun taskon) nepre kaŭzas reagon de la sistemo kaj eligon de la fremdaj elementoj.

Tasko 1. En la Norda maro estis instalita platformo kun naftopumpa turo. Vintre, ĉirkaŭ ĝiaj apogaj stangoj po iome kreskas glacio, kiu kapablas difekti la konstruaĵon. Aperas problemo – kiel eviti glaciiĝon?

Ekzistas, ekzemple, usona patento n-ro 4077225 pri kolosa tranĉilo, kiu rompas glacion, kaj kiun roacias motoro. En diversaj landoj ekzistas proponoj frezi la glacion, meti sub ĝin eksplodilojn, bruligi nafton ĉirkaŭ la stangoj k.t.p. Klaras, ke similaj solvoj grave komplikigas la konstruaĵon, faras ĝin pli multekosta kaj malutila ekologie. Kaj jen la solvo de profesiulo: ĉirkaŭ ĉiu stango oni metas nefiksitan grandan «savbalonon» – tiu balanciĝas sur ondoj (senpagaj ja!) kaj malhelpas aperon de glacio.

Necesas tamen konsideri, ke la facileco de «fortaj» solvoj estas ŝajna – multe pli facile kaj kutime estas ricevi malbonajn komplikajn solvojn...

Kio estas TSIT?

Sendepende de niaj emoj kaj volo ni vivas en la kondiĉoj de teknika civilizo. Tial estus saĝe scii ĝiajn leĝojn kaj konscie uzi ilin. Ve, la sperto de la aŭtoro kaj liaj kolegoj pri instruado de mezlernejanoj, studentoj kaj specialistoj, eksperimentoj kun la taskoj (ankaŭ kun la jam menciitaj) unusignife indikas: plejmulto de esplorantoj ne posedas tiun scion fine de XX-a jarcento.

«Inventado estas antikva okupo de la homo. Ekde la invento de unuaj laboriloj komenciĝas la historio de la homaro. Dum pluraj jarmiloj, pasintaj de tiam, ŝanĝiĝis ĉio, senŝanĝas nur la teknologio de kreado de novaj inventoj – la metodo de provoj kaj eraroj: 'Kio okazos, se ni faros tiel ĉi?.. Ho, malsukcese!.. Eble ni provu tiel?..' Tiu teknologio estas ekstreme neefika en la kondiĉoj de la scienc-teknika revolucio» – skribis la kreinto de la teorio pri solvado de inventaj taskoj (TSIT, ruse TRIZ) Genriĥ Altŝuller (naskiĝis en 1926). Ŝatantoj de scienca fikcio konas lin laŭ lia literatura pseŭdonimo G. Altov. La laboron pri la teorio G. Altŝuller komencis en USSR en 1946 en urbo Baku (ankaŭ nun li loĝas tie /*en 1990. Nun li loĝas en Petrozavodsk – Ju. F.*/).

La baza ideo de TSIT estas: la teknikaj sistemoj aperas kaj evoluas ne hazarde, sed laŭ certaj leĝoj – tiujn leĝojn eblas evidentigi kaj uzi por konscia – sen abundaj maltrafaj provoj – solvado de inventaj taskoj.

Ekzemple, aŭtistoj scias, ke la plej danĝera kunpuŝiĝo de aŭtoj estas tiu frunta. Sekurigon celas specialaj rimenoj kaj la bufro. Ni uzu ekstreme simpligitan formulon de unu el la dek TSIT-leĝoj – la leĝo pri agordo. Interagantaj elementoj de la teknika sistemo (aŭ de la ekstera medio kun la sistemo) devas ne malhelpi sed helpi unu alian, ekzemple, devas esti agorditaj laŭ frekvenco, formo, rezistanco (ĉi tie sekvas longa listo de rekomendoj, kiujn ni nun ne prezentas) – tio ĉi ŝajnas esti evidenta, sed...

Nun bonvolu respondi, estimata leganto: kiom alte troviĝas la bufro en diversaj tipoj de aŭtoj en la tuta mondo? Diversalte... Kvankam ĉiun aŭton projektas centoj da altkvalifikitaj inĝenieroj.

Kiel aperis TSIT? Estis analizitaj milionoj da patentoj el diversaj landoj, multaj libroj pri teknikaj sciencoj, kaj el ĉio ĉi oni elektis ne ajnajn sed la plej fortajn solvojn. Mi klarigu per ekzemplo. Jam antikvaj grekoj sciis, ke lumradio, elirinta en ajna direkto el unu fokuso de elipso F nepre trafos la duan fokuson F' (vd. bildon).

Elipso

Nur dum la lastaj 50 jaroj en evoluintaj landoj estis patentitaj pli ol 100 aparatoj surbaze de tiu principo. Kutime ĉiuj ili celas kolekti kaj koncentri lumon en punkto F'. Pluraj aŭtoroj por plifortigi la koncentrigon proponas kunmeti kvar elipsojn kun komuna fokuso F' (vd. bildon).

Kvar elipsoj

Tiel la koncentrigo proksimume kvaroble kreskas, kvankam kreskas ankaŭ la dimensioj de la aparato.

Kaj jen efektive forta solvo: se rotacii la elipson ĉirkaŭ punkto F', ni havas anstataŭ punkto F fokusan cirkonferencon – evidentas, ke ĉi-okaze la koncentrigo de radiado en punkto F' kreskos multe pli (vd. bildon).

Solvo

Nur tiun solvon inter la menciitaj indas konsideri enkadre de TSIT.

En TSIT estas kreita kolekto de scioj: geometriaj, fizikaj, kemiaj efikoj, pluraj rimedoj por solvi simplajn kaj komplikajn inventajn taskojn – la redakcio planas fragmente prezenti ilin al la legantoj.



20-maj-1998