I. Muraŝkovska, Ju. Muraŝkovskij

En sol' kun oceano

«La celo de ajna homo estas feliĉo»

N. Ĝambazov

Bedaŭrinde, oni ne povas konsideri krea persono la homon, pri kiu ni temos, tial lian biografion ni faris tre koncize, resume. Sed... nin interesas ĝuste tiu «sed», pro kiu li ne fariĝis krea persono. Por paroli pri ĝi ni lasu la komencon por la fino, kaj komencu ni de la mezo.

Fakto: bulgaro Nikolaj Ĝambazov dum 253 diurnoj (31 de oktobro 1983 – 1 de marto 1984 kaj 1 de januaro 1985 – 13 de majo 1985) superis 27600 marajn mejlojn kaj tiel faris ĉirkaŭmondan vojaĝon en jakto.

Lia programo estis sufiĉe klara. Li faris kaj komencis plenumi jenan planon:

  1. laŭ lernolibroj lerni konstruadon kaj navigadon en jaktoj;
  2. memstare konstrui jakton kontraŭ propra mono;
  3. seninterrompe preparadi sin fizike;
  4. elprovi la jakton;
  5. ellabori la vojplanon;
  6. fari ĉirkaŭmondan vojaĝon en la jakto.

Lia laborivo estis preskaŭ fanatika. Ni vidu, kiel li efektivigis sian planon:

  1. senĉesa serioza studado permesis al li (li estis elektristo) fariĝi ŝipestro en rivera trenŝipo, poste – de apudborda kutro.
  2. pri la konstruado li okupiĝis dum vesperoj post laboro, dum semajnfinoj kaj festoj, foje – po 16-18 horoj diurne; la jakto estis konstruita dum ses jaroj.
  3. Ĝambazov strebis antaŭvidi ĉiujn malfacilaĵojn de la vojaĝo kaj esti preta al io ajn. Li konsideris la limigitecon de ebla nutrado kaj observis dieton (manĝis li plejparte acidlakton). Al severaj veterkondiĉoj li preparis sin anticipe: dum vintroj li dormis en nehejtata ejo de malfermita fenestro, eĉ en 20-grada frosto «banis sin» per neĝo.
  4. la vojon li elektis la plej malfacilan, kiun antaŭ li pasis anglo Frances Chichester kaj franco Alen Colla. Ĝi ĉirkaŭis kabon Horn kaj konsiedris la solan halton – en Sydney.
  5. Plej multe da laborivo li bezonis dum la vojaĝo mem. Tiutempe li dormis averaĝe dum tri horoj diurne. Dum fortaj ŝtormoj li entute ne dormis; li anticipe kutimigis sin vaĉi sen dormo dum 48 horoj. Lia laborivo helpis, kiam necesis stiri la jakton laŭ 25-metre altaj ondoj kaj samtempe eviti pecegojn de glacio deŝiriĝintajn de Antarktika bordo. Veturante preter kabo Horn, Ĝambazov forte frapis la ŝultron. La doloro ne pemesis movi unu brakon. Tamen kiam necesis ripari la antenon, li sukcesis grimpi sur la maston. Manĝis li plejparte konservaĵojn, trinkakvon kolektis nur dum pluvo, sed akvo sufiĉis por nelonge... Sed tamen jakto «Tangra» bonorde venis en la finan punkton – Kanariaj insuloj.

Laŭ la plano videblas, ke Ĝambazov ne povis havi grandajn kreajn taskojn kaj sekve ankaŭ fortajn solvojn. La taskoj estis praktikaj, kaj solvadis li ilin pliparte per malaltigo de siaj bezonoj. Kiam estis necesa mono por konstruado de la jakto, li komencis manĝi ĉefe acidlakton, ŝpari per limigo de manĝado. Kiam necesis refari la maston, li adiaŭis sian aŭton. En Sydney, la sola halto dum la tuta vojo, li estis devigita resti por longe. La jakto estis forte difektita dun ŝtormo, necesis riparo kaj mono por ĝi. Ĝambazov fariĝas estro de loka lerna ŝipo kaj perlaboras por «vestaĵoj kaj kosmetikaĵoj» por la jakto.

Post la starto pasis kelkaj tagoj, kaj li sentis fortan doloron en la lumbo. Li ne povis eĉ moveti sin. Ĝambazov sugestias sin, ke li ne rajtas malsani, alie li ne povas navigi kaj pereos. Malgraŭ akuta doloro li senĉese gimnastikas kaj laboras; kaj la malsano cedas. Ĝi revenos nur kiam li venos al bordo kaj malstreĉiĝos.

La unuaj sortobatoj trafis Ĝambazov-on kiam spetaj maristoj eksciis pri lia ideo de ĉirkaŭmonda vojaĝo en jakto. La takson oni prezentis tuj: li freneziĝis, la sola rezilto de tia vojaĝo estos pereo de la jakto kaj vojaĝanto. Ĝambazov ignoras la opinion kaj mokojn kaj laboras plu. La sola homo kiu subtenis lin estis lia patro.

Dum la vojaĝo uragano forŝiris antenon kaj velon de la jakto, paneis akumulatoro. Ĝambazov venigis la jakton en tia stato ĝis Sydney. Malagrablaĵojn provizis mara akvo, Ĝambazovo-on atakis haŭtaj malsanoj, sed li veturis plu. Ĝenerale, oni povas nomi la tutan vojaĝon kontrolo de la kapablo kontraŭstari batojn de la sorto, naturo. La homo venkis.

Rezulte la vojaĝo estis farita sen deflankiĝoj de la planita vojo. Ĝambazov nun renkontiĝas kun ĵurnalistoj, laboristoj, lernejanoj, rakontas al ili pri la vojaĝo de «Tangra». Bulgariaj infanoj ludas novan ludon – «Ĝambazov en maro». Li ekhavis posteulojn, kiuj same konstruas jaktojn. Du el ili – Vasil Kurtev kaj Dimitr Ivanov – en siaj jaktoj traveturis la Atlantikon. Ĝambazov mem nun preparas la jakton al nova vojaĝo laŭ oceano.

Kaj nun pri la celo... Rakontas Ĝambazov mem: «La celo de ajna homo estas feliĉo. Ekde infaneco mi revis pri ĉirkaŭmonda vojaĝo. Kaj por vera feliĉo al mi mankis nur ĝi... Mi parolas pri la celo, kiu por mi mem estas granda kaj grava, kaj por kiu min timigas neniuj danĝeroj. Por mi grave estis pruvi al mi: se oni tre forte deziras ion, atingeblas ĉio – necesas nur labori».

Do, antaŭvortoj, kiuj estas ankaŭ postvortoj. Legante pri Nikolaj Ĝambazov, oni rememoras pri Alen Bombar kaj Tur Heierdhal. Ankaŭ ili faris danĝerajn marajn vojaĝojn. Sed ekzistas principa diferenco – venki danĝerojn por doni al homoj esperon je savo en mara sino, por pruvi hipotezon, kies konkludojn oni povas uzi praktike, aŭ atingi celon pro la celo mem, por plenumi la infanan revon. Por kiu utilis tiu ĉi heroa vojaĝo? al kiu ĝi necesas? Ni ne trovis la respondon, kaj tial ni konsideras, ke homo, havanta evidentajn kvalitojn de krea persono, sed ne trovinta indan celon por ilia apliko, ne realiĝis kiel krea persono. Domaĝe, ĉu ne? Kutime okazas alie: homo havas indan celon, sed io lin malhelpas, io mankas por ĝia realigo. Tial al ni ŝajnis interesa la sorto de Ĝambazov – elspezi tiom da fortoj vane ekde la komenco. Laborante pri la biografio ni esperis ke ĝi povos servi kiel ilustro al manko de inda celo, nuntempa varianto de lukto kontraŭ ventmuelilo. Finfine, necesas ankaŭ negativaj ekzemploj.

«Sukcese finiĝis provo de usona jaktisto Dodge Morgan superi la rekordon  de ĉirkaŭmonda vojaĝo por unuopuloj en vela jakto. Ĝis nun la plej bona estis konsiderata la tempo de anglo Chey Bleat, veturinta ĉirkaŭ la terglobo en 1971 jaro dum 292 tagoj. Morgan superis 27 500 marajn mejlojn duoble pli rapide – dum 150 tagoj, 1 horo kaj 6 minutoj. Dum kvin monatoj la sportisto troviĝis preskaŭ en plena izolo de la ekstera mondo, se ne konsideri kurtajn seancojn de radiokomunikado kaj la solan ŝipon, kiun li vidis ĉe horizonto. La 18-metra ŝalupo 'American promise' ne trompis atendojn de la ŝipestro, kvankam la vojo pasis en malbonfamaj kvardekaj latitudoj ĉirkaŭ kabo Horn. Pli granda parto de la vojaĝo pasis dum ŝtormaj kaj uraganaj ventoj».

La komento de I. L. Vikentjev: «Jam konkurado... Sed por kio?»

La aŭtoroj konsentas.



20-maj-1998