16. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

Speciala mesaĝo

Hodiaŭ, la 15.08.44, ĉe mateniĝo operaca armea grupo de la kontraŭspiona departemento de la armeo kaŝe ĉirkaŭis bieneton Zalesko (je 18 km sudokcidente de la urbo Lido) cele de konfisko de malleĝa radiostacio de la AK kaj aresto de tenantoj de la sendilo Vitoldo Świątkowski kaj Janina Świątkowska, malkaŝitaj de ni laŭ ligoj kun la taĉmento de „Ragner“.

Ĉe apero de niaj oficiroj (kun preteksto de aĉeto de lakto) Świątkowski-oj kune kun tria AK-ano Józef Nowak, kiu kvazaŭ estis membro de la sama kun ili terorista, tiel nomata „likvida“ grupo, ŝlosis sin en la domo, neniigante kompromitantajn pruvobjektojn, kaj poste faris furiozan reziston. Rezulte Świątkowska kaj Nowak estis mortigitaj, kaj Świątkowski eksplodigis sin per kontraŭtanka grenado.

En ruinoj de la domo estis trovitaj: du forte difektitaj kaj bruligitaj radiostacioj — aparato de angla produktado de tipo AP-4 de la 1943-a jaro kaj kurtonda ricevilo de tipo KS-1. En frakasita spegulo-kaŝejo estis trovitaj malnovaj kodaj tabeloj kaj du nekomencitaj ĵurnaloj por fiksado de informoj pri komunikado (voksignoj, ondoj, aŭdebleco) kaj kvanto de ricevitaj kaj senditaj korespondaĵoj.

Plej grandan parton de dokumentoj Świątkowski-oj kaj Nowak sukcesis neniigi. Kolekti tutecan cindron por restarigo de la teksto ne estis eble.

Dum elfosado ĉe la malantaŭa muro de la grentenejo estis trovita kaŝejo, el kiu de ni estis elprenitaj: kesto kun radiopecoj kaj rezervaj piloj por radiostacioj kaj tri kompletoj de sovetia milita uniformo, el ili unu oficira, kun makuloj de sango sur la brusto kaj la dekstra ŝultro.

Laŭ posedataj de ni kontrolitaj informoj, la 12-an kaj 13-an de aŭgusto Świątkowski-oj forestis, kaj ilia domo estis malplena. Ne ekskludeblas ĉeesto de Świątkowski-oj la 13-an de aŭgusto en la horo de la radioseanco de la sendilo kun voksigno KAO en la regiono de la Ŝiloviĉa arbaro, troviĝanta en la zono de agado de la taĉmento de „Ragner“, nur je tridek kilometroj de ilia hejma bieneto Zalesko.

Pontrjagin».

Noto per «AF»

«Al Pontrjagin

Uzu ĉiujn rimedojn por determini, kie troviĝis Świątkowski-oj la 13-an kaj 7-an de aŭgusto de la kuranta jaro en la dua duono de la tago.

Specialan intereson por ni prezentas informoj pri radioĉifro, kiun ili povis uzi, kaj ankaŭ reĝimo kaj ajnaj detaloj de radioelsendo.

Jegorov».