26. Aleĥin

Okuliĉ-on mi vizitis preterveture, sed li ne troviĝis hejme, kaj konversacii kun li en tiu tago mi ne sukcesis.

Por organizado de pripensita, skrupule preparita kaptilo, por iel prilabori ligojn de Pavlovskij ni simple ne havis tempon. Reala estis aranĝo de embusko en lokoj de probabla apero de Pavlovskij, pli ĝuste, en unu el la lokoj — por pli multaj al ni ne sufiĉus homoj.

Tia loko al mi antaŭ ĉio imagiĝis la norda rando de Kamenko, kie apud la vilaĝa barilo loĝis la onklino de Pavlovskij, Zofia Basijada, lia sola parencino en tiu distrikto. Penso pri ŝi ne forlasadis min dum la tuta mateno en Lido, pri ŝi plej multe mi pensadis ankaŭ veninte al Kamenkaj bienetoj.

La fortuno favoris min kun distrikta policinspektoro. Nejuna kaj ne tre klera, li posedis kampulan inĝeniecon, memoron kaj ruzon. Li partizanis en tiuj lokoj, konis ĉi tie multajn, tenis sin kun kamparanoj familiare, kaj oni parolis kun li pli volonte, kaj ankaŭ pli sincere, ol kun mi aŭ kun ajna nekonato. Demetinte la uniforman flankoĉapon kaj la epoletojn, mi laboris en aspekto de policano, tamen, mi al neniu prezentis min.

Pretekstojn por konversacioj kun lokaj loĝantoj ni, kiel evidentiĝis, havis pli ol sufiĉe. Antaŭ kvar tagoj nemalproksime de Kamenko estis pripafita militista aŭtomobilo, la ŝoforo kaj lia akompananto estis murditaj, el la kargujo estis ŝtelitaj ĉirkaŭ kvardek kompletoj da milita uniformo. Lastatempe en la distrikto plioftiĝis noktaj ŝteloj, precipe de nutraĵoj, el tenejoj kaj keloj; en du kazoj estis anticipe venenitaj hundoj. Oni forprenadis precipe farunon, lardon, kaj en unu loko oni sukcesis sen bruo forporti virporkon, pezan ĉirkaŭ dek pudojn — la gemastroj eĉ ne vekiĝis. Kaj ankoraŭ estis vico da diversaj kazoj: neleĝa akuŝado, ebriaj interbatiĝoj, falsado de dokumentoj, peno de mutiliĝo kun celo eviti mobilizon kaj simile.

Per sincereco, kompreneble, oni nin ne dorlotis. Ĉio, kion mi sukcesis ekscii, kunmetiĝis el eroj, kaptitaj en konversacioj pri abstraktaj temoj, kaj en tio, kion mi aŭdis, mankis unueco, necesa por precizigo kaj rekontrolo, — la informoj estis en multaj okazoj kontraŭdiraj.

Estis notinde, ke la pli aĝa Pavlovskij kaj lia fratino Zofia Basijada estis karakterizataj de la plejmulto pozitive, sed pri Svirid oni menciadis kiel pri homo nebonkora, ĉikane profitema kaj enviema.

Kun li mi renkontiĝis kaj konversaciis inter kvar okuloj. Mi trovis lin okule malproksime en kampo, aliris nerimarkite kaj vokis el arbustoj.

Li kondutis pli trankvile kaj nekompareble pli diskrete, ol dum la unua konversacio en la avelejo. Li evidente fermiĝis, mem jam nenion rakontadis, nur respondadis demandojn unuvorte kaj, kiel mi sentis, tre nevolonte. Eĉ pli, al mi aperis sento, ke li mordas al si la manojn — kial li en la pasinta fojo diris al mi tro multe. Kio do antaŭhieraŭ puŝis lin al tio?

Patriotan impulson en tiu ĉi okazo mi ekskludis. Ĉu envio?.. Profitemo?.. Malŝato?.. Malamo?.. Venĝemo?..

Per si mem trudiĝis sufiĉe versimila psikologia konstruaĵo. Pavlovskij kaj Svirid estas samaĝuloj, unu estas forta, prospera (laŭ kompreno de la ĝibulo), la alia estas fizike neplenvalora kaj malsukcesa. En tio eblas ankaŭ envio kaj malŝato — ili estas en la karaktero de Svirid, sed tio estas, tieldire, konstanta, longtempa faktoro — kaŭzo. Sed la preteksto, impulso?..

Ĉio ĉi ŝajne klariĝis, kiam en konversacioj en la bienetoj mi eksciis pli detale pri Julia, ĝuste tiu Julia, pri kiu estis sciigite en la letereto, sendita en la prizonon al la pli aĝa Pavlovskij.

Ke ŝi estas dunglaboristino de Pavlovskij-oj, mi eksciis de la distrikta policinspektoro jam alirante. Kaj ĉi tie evidentiĝis, ke ŝi estas nek pli, nek malpli, ol pli juna fratino de la edzino de la ĝibulo, Bronislava.

Tio, kion mi pri ŝi per eroj eksciis, aspektis en tuto tiel.

Antonjuk Julia Aleksejevna, naskita en 1926, belorusino, de katolika konfesio, deveninta el vilaĝo Belica de la Lida distrikto, duklasa klero.

Orfino; ekde dektrijara aĝo servas ĉe Pavlovskij-oj.

Kvazaŭ estis senkompate ekspluatata de Pavlovskij-patro; laŭ aliaj informoj, li rilatis al ŝi preskaŭ kiel al parencino, tre bone.

«Bela», — tion notadis preskaŭ ĉiuj. Dum la okupacia periodo ŝi vestadis sin intence malorde, malpure. Kvazaŭ dum semajnoj ŝi ne lavadis sin, por eviti molestadon de germanoj. Laŭ aliaj informoj, ŝi kaŝe renkontiĝadis kun iu germano kaj de li naskis infanon — la knabino aĝas jaron kaj duonon, nomiĝas Elza.

Ĉiel ajn, dum la okupacio ŝi havis ian aŭsvajson30, dokumenton, kiu helpis al ŝi eviti sendon al laboro en Germanion (aŭ eble, ŝin defendis la etna germano Pavlovskij-patro?).

En la unuaj tagoj de julio, antaŭ la veno de niaj trupoj, ŝi kvazaŭ forveturis kun germanoj en Germanion, ĉiuokaze, ŝi forestis dum monato kaj duono. Ŝi revenis antaŭ du tagoj vespere, proksimume je diurno antaŭ mia konversacio kun Svirid.

Kiel evidentiĝis, post la forveturo de Julia Svirid prenis ĉiujn ŝiajn aĵojn al si en la ĥaton, kaj ĉe la reveno ne deziris ion redoni. Evidente, ĝuste pro tio okazis la kverelo antaŭhieraŭ, kiam mi venis en lian ĥaton. Julia tie ne estis, sed larmokovritaj virinoj — la edzino de Svirid kaj lia maljuna patrino, — mi supozas, estis persvadantaj la ĝibulon redoni ĉion.

Estas notinde, ke li, en la pasinta fojo laŭ propra iniciato deklarinta, ke en lia domo estas fotoj de Pavlovskij, kaj mem promesinta porti ilin al mi, nun diris, ke li ne sukcesis trovi eĉ unu. La fotoj estis necesaj por serĉado, kaj, sentante, ke al tiu homo plej forte efikas timo, mi kun lupa, probable, vizaĝesprimo kaj kun senkaŝa minaco diris al li, ke li, evidente, ekdeziris trompi la sovetan potencon, do, li en tio ne sukcesos. Mi certigis lin, ke ĉio, pri kio li rakontis al mi, restos inter ni, tamen se li ne helpos al ni plu kaj ne alportos senprokraste fotojn de Pavlovskij, tiam li kulpigu sin mem. Li eĉ ne imagas, minacis mi, kio tiam estos al li.

Tia senhonta timigo, ĝuste kiel mi kalkulis, evidentiĝis tre efika. Ĉiuokaze, post minutoj li alportis kaj donis al mi du bonajn klarajn fotojn de Pavlovskij. Ili estis refotendaj kaj multobligendaj — tion sen peno oni farus en la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso, — sed antaŭe necesis montri ilin al Tamancev.

Mi jam sendis por li aŭton en Lidon al la stacio, kiel ni interkonsentis, kaj atendis lin kun malpacienco. Ne nur tial, ke mi deziris dividi kun li miajn konsiderojn kaj aŭskulti liajn, sed ankaŭ tial, ke necesis jam dum hela tempo elekti lokon, plej konvenan por embusko, kaj decida vorto en tio, certe, estis lia. Rilate la lokon por embusko — lia, sed rilate elekton de objekto de gvatado — mia, kaj en tio mi jam ne rajtis erari. Li estis alveturonta en proksimaj minutoj, sed mi plu hezitis...



30. Aŭsvajso (de germ. Ausweis) — identiga karto, kiu estis donata al loĝantoj de provizore okupaciita teritorio.