28. Kaj jen la dua!

Elirinte el la barbirejo, la leŭtenanto, tondita kaj beliĝinta, ĵetis rigardon al la horloĝo, ekfumis kaj per nehastaj paŝoj ekiris en la direkto de la stacio. Andreo en sufiĉe granda distanco sekvis lin.

Same kiel plimulto de siaj samaĝuloj, la leŭtenanto kun senkaŝa intereso ĵetadis rigardojn al renkontataj knabinoj kaj junaj virinoj; li haltis ĉe kinoafiŝo, tralegis ĝin, penis ekparoli kun maldika blondulino, tamen, sensukcese. Li ekiris pluen, lia aspekto estis sufiĉe senzorga, tamen li ne forgesadis fari militistan saluton, kaj li faradis tion klare, kun tia facileco, kia distingas servantojn en armeo dum pluraj jaroj. Apud fervojpasejo li ĵetis cigaredstumpon, kiu, same kiel antaŭe la alumeto, estis tuj kaŝe prenita de Andreo.

En la tuta aspekto de la leŭtenanto, en lia figuro, en la vizaĝo, konduto kaj vesto, estis nenio notinda aŭ neordinara, kiel oni diras, mankis, sur kio fiksi rigardon; dum la jaroj de la milito Andreo vidis dekojn, se ne centojn, da tiaj junuloj en milita uniformo.

Sekvante la leŭtenanton Andreo eliris sur la ĉestacian placon, kie laŭlonge de la latbarilo staris kelkaj aŭtomobiloj.

— Kamarado kolonelo, — aŭdiĝis tute apude, — permesu...

Andreo turniĝis kaj litere je du metroj de si ekvidis starantan en atentopozo apud la kamioneto Tamancev-on kaj apud li du nekonatajn subridantajn oficirojn — kapitanon kaj ĉefleŭtenanton, kiel divenis Andreo, alkomanditojn.

— Pardonu, — estis pajacanta Tamancev. — Permesu alparoli...

— Ĉ-ĉu vi ankoraŭ ne forveturis? — ne atentante la mokon, miris Andreo kaj, geste alvokinte Tamancev-on, almontris per rigardo la irantan antaŭe, je ĉirkaŭ kvardek metroj, leŭtenanton.

Tamancev ĵetis rigardon kaj tuj iĝis serioza.

— Kie vi lin trovis?

— En b-barbirejo.

— Bravulo!

Tamancev jam faris decidon kaj, retroturniĝinte, ordonis al la du oficiroj:

— Atendu min!

Li kaj Andreo sekvis la leŭtenanton. Tiu direktis sin al la fino de la stacio, kie apud kantino de proviantejo, evidente, atendante lin, staris la rondvizaĝa kapitano.

— Kaj jen la dua, — ĝojigite diris Tamancev kaj ĵetis rigardon al la horloĝo. — La tria kaj kvindek sep minutoj... Supozinde, ili interkonsentis renkontiĝi ĉi tie...

* * *

La kapitano kaj la leŭtenanto tagmanĝis longe, dum ĉirkaŭ horo, evidente, nenien hastante. Tiutempe Tamancev kaj Andreo kuŝis sur herbo trans malalta urtikaro je proksimume kvindek metroj for de la kantino. En ombro ne estis proksima loko, taŭga por observado, kaj ili devis ree rostiĝi sub la suno.

Tamancev atente pririgardis la cigaredstumpon, poste komparis du bruligitajn alumetojn — la ĵetitan de la leŭtenanto kaj la trovitan en la arbaro sur la kampeto, — ili evidentiĝis malsamaj.

— Ĉio ĉi estas faktetoj... — suspiris li kaj, garde ĉirkaŭvolvinte la cigaredstumpon kaj la alumetojn per malnova letero, metis en vitroplastan cigaredujon kaj kaŝis en la poŝon.

— Ni paŝadas dum tuta tago, — rimarkis li poste, — kaj kvazaŭ faras nenian aferon, sed laciĝas kiel hundoj kaj malsatiĝas. Ĉu vi manĝis ion?

— Ne.

— Kaj mi same. — Tamancev avide entiris aeron en la nazon, al li ĉiam ŝajnis, ke de la kantino venas odoro de vianda barĉo. — Nun mi manĝus ion acidetan... — reveme prononcis li, — kiel rostitan porkidon!.. Kun krenaĵo! Kaj da biero paron da boteloj el glaciujo...

Andreo trafis per la mano en urtikon kaj, frotante la brulvunditan lokon, estis pririgardanta la ĉielon.

— Kia v-varmego... Povos esti fulmotondro.

— Fulmotondro ne satigos... Sed ili tagmanĝas, — kapmontrante al la kantino, ne ĉesadis Tamancev. — Hodiaŭ tie estas vianda barĉo kun tomatoj kaj gulaŝo kun makaronioj. Tia gulaŝo, ĝis leki al si la fingrojn!

— Kaj vi de kie scias?

— Ja mi ne scias, mi nur tiel pensas... Je-es, manĝegi ne malhelpus! Kiel diris kamarado Meĉnikov31, manĝado estas la plej intima komunikado de la homo kun la medio. Kaj li ja sciis...

Tamancev dufoje flanke de la kuirejo aliradis al la provizejo kaj enrigardadis en la primetitan per longaj tabloj grandan halon, sed eniri internen ne kuraĝis: oni estis manĝiganta trajnon, sendatan al la fronto, en la kantino, kiel ankaŭ entute en la stacio, estis multaj homoj, sed oficiroj estis nur unuopaj. Kaj riski — fari observadon en la ejo mem — ne indis, des pli ke la rondvizaĝa kapitano kaj la leŭtenanto sidis ĉe sia tablo solaj.

Kiam, tagmanĝinte, ili eliris el la kantino, ekfumis nur la leŭtenanto; la kapitano, evidente, estis nefumanto.

Per malrapidaj paŝoj de ĝissate manĝintaj homoj ili direktiĝis al situanta apude agitejo, kie, sidante ĉe malfermita fenestro, ili dum ĉirkaŭ kvaronhoro legis ĵurnalojn.

Lasinte Andreon observi, Tamancev iris al sia konato, subkomandanto de la stacio, kiu troviĝis nemalproksime, en la domo de la blokposteno. Atendinte, kiam la observatoj eliris el la agitejo, Tamancev alvokis la subkomandanton al la fenestro kaj montris al li la oficirojn. Tiu diris, ke la leŭtenanton li certe vidas unuafoje, tamen la kapitanon li ŝajne renkontis en la stacio, sed li ne garantias, ĉar, laŭ li, ĉiutage traveturas «miloj da oficiroj» kaj ĉiujn ne eblas memori.

— Sed por kio vi ilin bezonas? — interesiĝis li.

— Mi dezirus scii, kiuj ili estas.

— Ĉu nure?! — subridis la subkomandanto. — Mi tuj invitos ilin — kaj ni ĉion ekscios.

— Ne, ne, tio ne taŭgas...



31. Ilja (Elio) Meĉnikov (1845–1916) — rusa kaj franca biologo, Nobel-premiito pri fiziologio kaj medicino (1908) (rim. de la trad.).