40. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Al Jegorov

En la teksto de la interkaptaĵo laŭ la afero „Nemano“ de la 13-a de aŭgusto Vilno estas signita kiel „Wilno“.

Matjuŝin».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Lido, al Aleĥin

Per kompara ekzameno de la fonogramoj de la interkaptaĵoj laŭ la afero „Nemano“ de la 7-a, la 13-a kaj la 16-a de aŭgusto estis trovita ekzisto en la serĉata de Vi grupo de du kvalifikitaj radiistoj. Analizo de individuaj elsendaj specifaĵoj kaj de radiosenda maniero atestas, ke unu el ili (la interkaptaĵoj de la 7-a kaj la 13-a de aŭgusto) finis la radian fakon de la Varsovia spiona lernejo en urbeto Sulejuvek, kaj la dua (la interkaptaĵo de la 16-a de aŭgusto) lernis en la Kenigsberga lernejo de la germana spionservo ĉe ĉefinstruktoro Adolf Kluge.

Konsideru tiujn cirkonstancojn dum plenumado de serĉado.

Jegorov».

Noto per «AF»

«Al Jegorov

De la kontraŭspiona departemento de la 2-a Belorusia fronto la 11-an kaj la 14-an de aŭgusto de la kuranta jaro estis kaptitaj germanaj agentoj-paraŝutistoj Puĵeviĉ Bazilo, Kaminskij Aleksandro, Oleŝko Andreo kaj Macuk Ivano kaj Artjuŝevskij Petro, finintaj la spion-sabotistan lernejon en urbeto Dallwitz apud Istenburg.

Al ambaŭ grupoj, nokte antaŭ la 1-a de aŭgusto transĵetitaj en malavanojn de la fronto en aspekto de militservantoj de la Ruĝa Armeo kun tasko de operaca spionado, estis ordonite:

a) komunikiĝi kun agentaro, lasita de la kontraŭulo, kaj aktive uzi ĝin por spionaj celoj;

b) kolektadi kaj radie sendadi per ĉifro informojn pri transportiĝo kaj lokoj de koncentriĝo de niaj trupoj, por kio sub masko de komanditaj oficiroj vojaĝi sur plej gravaj relaj kaj ŝoseaj komunikvojoj de la Belorusiaj frontoj, farante konstantan vidan observadon kaj aŭskultante konversaciojn en stacioj kaj lokoj de amasiĝo de militservantoj;

c) akiradi sovetiajn militistajn kaj civilulajn personajn dokumentojn;

ĉ) kaptadi unuopajn oficirojn kaj serĝentojn de la Ruĝa Armeo por ilia pridemando kun posta neniigo.

Laŭ depozicioj de la arestitaj agentoj-paraŝutistoj, konfirmitaj de eksterlanda fonto, en la lernejo de la germana spionservo en Dallwitz estis kreita speciala fako, kie estas instruataj kontraŭsovetie agorditaj personoj de belorusa nacieco, havantaj militan sperton kaj bonan korpan disvolvitecon.

En aprilo — julio de la kuranta jaro en tiu fako pasis intensan agentan kurson 48 homoj, elektitaj el Novogrudska, Baranoviĉa kaj Slonima batalionoj, formitaj de la germanoj ĉe mobilizo en tiel nomatan «belorusan landan defendon» en monato marto de la kuranta jaro. Post fino de la lernado 27 agentoj, plej kompromititaj per kunlaborado kun la okupaciantoj, estis direktitaj al kaŝita aerodromo de la germana spionservo apud Kenigsbergo, kie post ekipado per uniformo de servantoj de la Ruĝa Armeo kaj divido je grupoj po 3–4 homoj ili estis lokitaj en aparta barako en atendo de transĵeto.

Laŭ disponataj de ni informoj, en la unuaj tagoj de aŭgusto de la kuranta jaro inter aliaj trans la frontlinion devis esti transĵetitaj grupoj, estrataj de eksa komandanto de la Novogrudska bataliono de la BLD Boriso Rogulja kaj de ardaj kontraŭsovetiuloj, naciistoj Stefano Radjko kaj Olesj Vituŝka.

Al unu el tiuj grupoj estis donita ordono komunikiĝi kun kaŝiĝanta nun en la regiono de urbo Lido fama belorusa naciisto, ĉefagento de la germana spionservo Sipoviĉ Nikolao, naskita en 1902 en u. Pinsko (ne ĝuste), laŭ profesio advokato.

La informoj, entenataj en la interkaptaĵo laŭ la afero „Nemano“ de la 13.08.44, konformas al la taskoj, ricevitaj de la agentaro, pasinta preparon en la speciala belorusa fako de la spionlernejo en Dallwitz, ĉe kio inter la transĵetitoj same kiel en la serĉata de Vi grupo ekzistas radiistoj, finintaj la Varsovian kaj la Kenigsbergan lernejojn de la germana spionservo.

Ne estas ekskludeble, ke la sendilo kun voksigno KAO estas uzata de unu el tiuj grupoj, aganta en malavanoj de la Belorusiaj frontoj. Same ne ekskludeblas, ke Sipoviĉ Nikolao estas ĝuste tiu „notario“, menciita en la teksto de la interkaptita ĉifrogramo.

Sciigu viajn konsiderojn koncerne de tiu versio.

Preparata de ni serĉinformo kun indiko de donitaĵoj, kromnomoj kaj vortaj portretoj de granda parto de la personoj, pasintaj lernadon en la belorusa fako de la lernejo de la germana spionservo en Dallwitz, estos sciigita al Vi dum diurno.

Kolibanov».