44. Tamancev

Fomĉenko vekis min, kiel mi ordonis, ekzakte, en la preciza minuto, kaj peneme raportis siajn observojn — nenio grava.

Ili ambaŭ estas diligentaj, speciale Fomĉenko. Li havas pli grandan rangon, ol mi, sed se mi diras eĉ vorton — li tuj impetas, kiel knabo, sur fleksitaj kruroj.

Ili estas bonaj knaboj, sed tio ja ne estas profesio. Kaj utilo de ili okaze de neceso estos groŝa — sen ajna dubo! Scipovon ili ne havas, kaj ankaŭ la aĝo... Post tridek jaroj la muskoloj perdas rapidon kaj reago jam ne estas tia, kia estis antaŭe...

Julia antaŭ miaj okuloj trifoje iradis al la arbaro kaj altrenadis el tie falintajn branĉojn, evidente por vintra rezervo. Ĉiufoje, por ne perdi ŝin el la vido, mi transmoviĝadis al la alia subtegmenta fenestro kaj observadis el tie. Sed ĉe la arbaro ŝi ne restadis por longe, en la densejon ŝi neniam profundiĝis, ŝi hastis malantaŭen, al la etulino, kaj la celo de ŝiaj iroj, evidente, estis sola — brulaĵo.

Ŝi trenadis grandegajn branĉofaskojn kaj dikajn branĉegojn — apenaŭ haŭlis, — ilin indus segi, sed ŝi komencis poste haki per rusta fendilo.

Svirid sendube havis hakilon kaj segilon, li havis ankaŭ ĉevalon, kaj abundon da brulŝtipoj — du grandegajn arojn da mallongaj betulaj ŝtipoj, — kaj ne malsaniĝus, se parence donus al ŝi almenaŭ ĉaron da ili.

Julia klopodadis en nia vidkampo apud la ĥato, kaj mi tiutempe okupiĝis kun Fomĉenko kaj Luĵnov.

Ĉiuj ĉi kontraŭspionaj agentoj el armeaj trupoj estas praktike maltaŭgaj por kaptado de agentoj-paraŝutistoj. Ĉi tie necesas profesiaj serĉistoj, kaptivaj, kun fortega teno. Sed tiuj ĉi, «objektaj», kion ili scipovas, pri kio ili okupiĝas?.. En aviado — pri kontraŭsabota gardo de la teĥniko kaj de la aerodromo, nu kaj ankoraŭ pri prevento de ebla transflugo. Kaj mi tuj diris al mi: se oni sendis ilin, mi nenion povas fari pri tio, sed mi esperu nur je mi mem.

Tamen mi bone sciis, ke pro tia hemoroida okupiĝo, pro longa senrezulta sidado enuiĝas eĉ pli spertaj kaj fortikaj viroj. Kaj ne estas sciate, kiom longe ni devos restaĉi ĉi tie.

Kiom ajn longe, sed ni devas — kiel risorto en kaptilo — ĉiumomente esti pretaj al agado. Kaj tial mia devo estas subteni tiujn du morale kaj fizike plus iom trejni ilin, sciigi al ili almenaŭ iajn elementojn, kaj antaŭ ĉio koncerne nian taskon.

Ĉion ĉi mi pripensis jam nokte kaj decidis, por ne malŝpari tempon vane, ĉiutage dum du-tri horoj okupiĝi kun ili.

Mi komencis de Adamo kaj Eva: rakontis pri mia unua renkontiĝo kun agentoj-paraŝutistoj; mi memoris ĝin tiel, kvazaŭ tio okazis ne antaŭ pli ol tri jaroj, sed hieraŭ aŭ eĉ hodiaŭ.

Mi vidas kiel nun: ŝoseo ĉe Orŝo — dua semajno de la milito. Rifuĝantoj, ĉaregoj kun havaĵo, invalidoj kaj maljunuloj, ĉartrajnoj kun vunditoj. Bombfuneloj, kadavroj sur vojrandoj. Oni pelas brutaron, elveturigas maŝinojn, ilaron, kaj vadas, vadas ŝarĝitaj eĉ infanoj, trenas sin per lastaj fortoj — nur por foriri de la germano. Plorado, kriado, perplekso, konfuzo, plej nekredeblaj onidiroj, agentoj kaj sabotistoj. Kaj germanaj aviadiloj iras super la kapoj, faras kion ili deziras.

Al la taskoj kaj devoj de nia limgarda regimento, teninta tiumomente kontrol-tralasan kaj gardan reĝimojn ĉe eliroj de Orŝo, nur oficiale — laŭ ordono — apartenis:

— instalo kaj subteno de necesa ordo en malavanoj de la fronto;

— kontrolo de dokumentoj, kaj okaze de neceso — ĉe apero de suspektoj — ankaŭ de personaj aĵoj kiel de civiluloj, tiel ankaŭ de militservantoj sendepende de okupataj postenoj kaj rangoj; kontrolo de ĉiuj trairantaj tirĉevalaj kaj aŭtaj veturiloj;

— gardo de plej gravaj objektoj kaj sekurigo de senpanea funkciado de komunikado;

— reteno kaj livero al rendevuejoj de senpermese forirantaj en malfronton ruĝarmeanoj, komandantoj; kaptado kaj arestado de dizertintoj;

— reguligado de voja trafiko kaj de evakuado; maksimuma plenigo de ĉiuj transportiloj, moviĝantaj orienten; purigado okaze de neceso de vojoj disde rifuĝantoj;

— nu kaj, certe, unuavice — kaptado kaj ekstermado de germanaj spionoj kaj sabotistoj, batalo kontraŭ malamikaj grupoj.

Ĉion ĉi inkludis niaj taskoj kaj devoj oficiale, laŭ la ordono, sed pri kio ni tiam okupiĝis, ne eblas listigi! — eĉ akuŝigis.

Do, vespere ni haltigas sur la ŝoseo por kontrolo aŭton «M-1». Apud la ŝoforo sidas majoro de ŝtatsekureco: lila lana uniforma ĉemizo, sur la kolumsignoj estas po rombo, du ordenoj, malheliĝinta surbrusta signo «Honora ĈK-ano». Sur la malantaŭa sidloko estas lia edzino, plaĉaspekta blondulino kun knabo aĝa tri-kvar jarojn, kaj ankoraŭ unu, sportaspekta, kun insigno de Voroŝilov-pafisto kaj du kolumaj «kuboj» — serĝento de ŝtatsekureco. Majoro Fomin kun edzino kaj infano sekvas en urbon Moskvo, al dispono de la NKVD de la USSR. Krom personaj aĵoj, en la aŭto estas du dikegaj paketoj, sigelfermitaj per blazonaj vaksaj sigeloj de la NKVD de Belorusio, — tute sekretaj dokumentoj, kio estas menciita en la ordono. Kaj ankaŭ la ŝoforo tie estas indikita, kaj la serĝento — por gardo.

Ĉio estas en ordo, ĉio estas pripensita kaj versimila. La dokumentoj estas senriproĉaj; sur la legitimilo de la majoro estas jam bone konata de ni subskribo — per nigra tuĉo — de la Popolkomisaro pri internaj aferoj de Belorusio, kaj sur la legitimilo de la surbrusta signo, donita jam en la 1930-a jaro, estas persona subskribo de Menĵinskij. Kaj la edzino, dungita laboristino de la NKVD-organoj, kaj la milita ŝoforo, kaj la serĝento havas same absolute senriproĉajn dokumentojn. La numero de la aŭto estas Minska, la pasporto kaj la vojdokumento estas aŭtentikaj, konformaj; sur pendanta en la aŭto maŭsero estas arĝenta lameno kun gravuraĵo: «Al k-do Fomin (komencliteroj) de la OGPU de la USSR».

Ne estas eĉ unu difekto — nek en la paperoj, nek en la ekipaĵo, nek en la konduto. Ekzistas eĉ similaj trajtoj en vortaj portretoj de la infano kaj de la gepatroj — blonda, kun bluaj okuloj, kiel la patrino, kun reliefaj pometoj, kun larĝa rekta frunto, kiel la patro. Ĉio en ordo, plus bonega kono de la operaca situacio. La majoro pretere nelaŭte, konfide diris:

— Ĉu vi estas de Boriso Ivanoviĉ? De Kondraŝin?..

Kapitano Kondraŝin Boriso Ivanoviĉ dum tria diurno estis plenumanta devojn de komandanto de nia limgardista regimento — eĉ tion ili sciis.

Sed tamen ni ilin prenis.

Rakontante al Fomĉenko kaj Luĵnov la realan okazon, mi por utilo de la afero pro edukaj konsideroj ion plibeligis.

Prenis ni precipe kadavrojn, kaj la blondulinon, same komencintan pafi, grave vundis.

Kiel evidentiĝis, la knabo estis fileto de sovetia komandanto, prenita de la germanoj ie apud la limo en la unua tago de la milito. Lin oni trejnis dum kelkaj tagoj, instruadis nomi la «majoron» paĉjo, kaj la blondulinon — panjo, kaj sukcesis. Sed ĉar li fojfoje eraradis kaj diradis al ŝi «onjo» (aŭ al li «oĉjo», mi jam ne memoras), ili devigadis la infanon silenti, kiam ili tenis lin ĉe la mano. Kun la sama celo — por ke en necesaj minutoj li ne parolu — ili ŝovadis en lian buŝon karamelbombonojn.

Dum la kontrolo de dokumentoj, kunpremante la malgrandan maneton, la «panjo» — ŝi evidentiĝis radiistino — pro streĉo, verŝajne, dolorigis lin, kaj li grimacis.

Cetere, poste, brakuminte ŝin, sangokovritan, duonvivan, per ambaŭ brakoj, li alkroĉiĝis nedeŝireble kaj kriis sovaĝe; en tiu terura por li embaraso ŝi certe ŝajnis al li la plej proksima homo.

Mi estis tiam juna nazfluulo, kvankam jam du jarojn servis sur la limo. Kaj tiu, kiu rimarkis, ke ŝi premas al la knabo la manon kaj li grimacas, kaj ke lia buŝo estas okupita per bombonoj, estis ne mi, sed leŭtenanto Ĥrustaljov, mia taĉmentestro, kiu kontrolis la dokumentojn.

Ĝuste li faris al ni konvencian signon, kaj mem, preninte de soldato-limgardisto fusilon, ne dirante eĉ vorton, kun forto pikis per la bajoneto kelkfoje la sigelitajn paketojn — la sono estis metala (tie troviĝis radiosendiloj en specialaj duraluminaj ujoj).

— Kion vi faras?! — indigne ekkriis la majoro.

Tio estis signalo, ĉar momente ĉiuj kvar elprenis pistolojn.

Mi estis gardanta ĉe la maldekstra flanko de la aŭto, staris ĉe la malantaŭa pordeto kaj laŭ ordo «tenis» unuavice la «serĝenton» kaj la ŝoforon. Tuj kiam ili nudigis siajn pafilojn, mi sen prokrasto enigis al la «serĝento» du kuglojn inter la okulojn, kaj la trian enbatis en la tempion de la ŝoforo.

La «majoron» mortpikis Ĥrustaljov, li ankaŭ sendanĝerigis la blondulinon, sukcesintan, tamen, mortvundi la soldaton-limgardiston.

Inteligenta viro estis Ĥrustaljov, inĝenia, lerta kaj decidema. Li ne nur de majoro, li eĉ de komisaro de ŝtatsekureco aŭ generalo okaze de neceso kontrolus per bajoneto kaj ajnajn sekretajn paketojn, kaj ajnan bagaĝon.

Li estis inteligenta viro, sed post semajno en proksimume sama situacio, kiel ĉe Orŝo, sed pli proksime al Smolensko, li prokrastis dum sekundoj kaj pagis por tio per sia vivo. Ĉi tie ĉiam estas tiel — kiu kiun antaŭos...

Pri la kadavroj mi, kompreneble, ne diris eĉ vorton. Sed la slogano tiam, interalie, ĉie estis, kaj ankaŭ komando al ni: «Neniigu germanajn spionojn kaj sabotistojn!» Kiom da ili ni mortpafis... Ĝis saĝiĝis. Kaj nun nur provu almenaŭ unu tian preni malviva, tiam oni de vi tri felojn deŝiros kaj al la persona dosiero aligos.

Klerigante Fomĉenkon kaj Luĵnov-on, mi, por ke ili ne distriĝu, samtempe observadis plu. Mi paroladis, de tempo al tempo ĵetante rigardon en la fenestron, kaj ili rigardis en mian buŝon per okuloj ampleksaj kiel foto naŭ je dek du centimetroj.

Estas notinde, ke ili ambaŭ militis, kiel mi, ekde la unua somero. Fomĉenko antaŭ la vundo estis navigisto de aviadila skadro, kaj Luĵnov — komandanto de taĉmento. Mi ne scias, kiel ili flugadis, juĝante laŭ la dekoracioj, nemalbone. Sed kio koncernas aktivan serĉadon kaj perfortan retenadon, ili ne imagis al si eĉ elementajn veraĵojn, kaj mi certiĝis, ke utilo de ili okaze de neceso estos — nulo kaj pulo!..

Ĝisatendinte, kiam densiĝis krepusko, ni trenis sur la subtegmenton fojnon, abrotanon kontraŭ insektoj kaj instaliĝis komforte.

Tuj kiam tute malheliĝis, mi lokis la oficirojn en arbustoj trans la ĥato de Julia, je ĉirkaŭ kvindek metroj for, kaj mi mem lokiĝis ĉe la alia, fasada flanko. Anticipe ni pridiskutis ĉiujn eblajn situaciojn kaj kondiĉis signalojn de interagado; mi klarigis al ili ĉion dufoje, enbatis en la kapojn, kiel al unuaklasanoj.

— Se li estos sola, — rekte diris mi, — tiam mi vin ne bezonos. Se li estos sola, sidu kaj ne elŝoviĝu...