51. Operacaj dokumentoj

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Militservantoj de la t/u 31518 kapitano Nikolajev Alekseo Ivanoviĉ kaj leŭtenanto Sencov Bazilo Petroviĉ laŭ stabilaj kaj funkciaj signoj de la vortportreto estas plene identaj al la kontrolataj de Vi personoj.

Nikolajev kaj Sencov hodiaŭ je la 11-a horo venis al Staroselci, al la loko de la antaŭa dislokiĝo de la trupunuo, sur „Studebaker“ A 3-16-34, en kies kargujo troviĝas 22 ŝafoj, 6 porkoj kaj 420 kg da tritikfaruno.

Pridemanditaj aparte, Nikolajev kaj Sencov same depoziciis:

1) Tri centgramaj porcioj de germana lardo en celofana pakumo estis ricevitaj de ili oficiale el provizejo antaŭ la oficvojaĝo. Tia trofea lardo en kvanto de proksimume tridek kilogramoj estis kaptita de ilia trupunuo en malvarmujo sur la Bjelostoka aerodromo.

2) La 7-an de aŭgusto de la kuranta jaro dum la tuta tago ili senelire troviĝis en vilaĝo Staroselci (je 5 km okcidente de Bjelostoko). En la ĉirkaŭaĵo de Stolbci kiel Nikolajev, tiel ankaŭ Sencov neniam estis.

3) En u. Lido ili loĝis laŭ dokumento de la militpolico ĉe adreso str. Wyzwolenia, 6, kie ili pasigis kvar noktojn. La kvinan nokton ili pasigis en Skribovci en loĝejo de staciestro Petrycki Witold, ĉe kiu ili loĝis ĉe la liberigo de la Lida regiono dum kelkaj tagnoktoj. La 14-an de aŭgusto Petrycki estis hazarde renkontita de ili en Lido, kaj la 16-an de aŭgusto vespere vizitis ilin en la domo 6 sur str. Wyzwolenia, por interkonsenti kun ili pri interŝanĝo de porkido al salo kaj keroseno.

4) La 15-an de aŭgusto vespere ili lasis en kelo en bieneto norde de Ŝiloviĉo dorsosakon, en kiu troviĝis fumaĵita femuraĵo, interŝanĝita de ili antaŭ tio kontraŭ salo.

5) Interŝanĝado de trofea havaĵo kontraŭ brutoj kaj nutraĵoj estis plenumata de ili laŭ ordono de la estraro de la trupunuo konforme al buŝa neoficiala permeso de la ĉefintendanto de la t/u 70244 gvardia kolonelo Samorodov.

La depozicioj de Nikolajev kaj Sencov ne vokas dubojn pri vereco. Ilia personeco estas certigita de lasita en Staroselci reprezentanto de la t/u 31518 kapitano Kupĉenko, servanta kune kun ili dum kvin monatoj.

Post la identigo kaj klarigo de la interesantaj de Vi demandoj Nikolajev kaj Sencov estis liberigitaj kaj foriris sur aŭto pluen al la nova loko de dislokiĝo de la trupunuo al la 1-a Belorusia fronto, en la regionon de urbo Radzymin (je 20 km nord-oriente de Varsovio). La protokoloj de la identigo kaj pridemando estas senditaj al Via adreso.

Gorbunov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Ni sciigas, ke la kontrolataj de Vi estro de la proviant-furaĝa servo de la t/u 31518 Nikolajev Alekseo Ivanoviĉ, nask. en 1908 en u. Tomsko, ruso, senpartia, klero nefinita supera, kaj plotonestro de la sama trupunuo leŭtenanto Sencov Bazilo Petroviĉ, nask. en 1921 en u. Zadonsko, membro de la komsomolo, klero meza, vere de la 12-a ĝis la 18-a de aŭgusto de la kuranta jaro troviĝis en oficvojaĝo en la regiono de urbo Lido cele de malcentralizita preparado kaj akirado de agrikulturaj produktoj, por kio ili estis uzantaj trofean havaĵon, kiel: kerosenon, salon kaj germanan uniformon.

Kiel ni trovis, la 7-an de aŭgusto de la kuranta jaro Nikolajev kaj Sencov el la loko de dislokiĝo de la trupunuo nenien foriris kaj troviĝi en tiu ĉi tago en la ĉirkaŭaĵo de Stolbci neniel povis.

La germana lardo en centgramaj pakoj kun markoj sur celofanaj pakumoj: „VI.44“ kaj „V 396“, entute peza je 32 kg 700 g, estis trovita ĉe liberigo de Bjelostoko en germana milita tenejo-malvarmujo sur la aerodromo kaj post registrado estis uzata por nutrado de la personaro de la trupunuo. 300 g da tia lardo estis donitaj ĉe foriro al oficvojaĝo al Nikolajev kaj Sencov laŭ fakturo n-ro 2684 de la 11-a de aŭgusto de la kuranta jaro.

Kapitano Nikolajev kaj leŭtenanto Sincov43 en la Ruĝa Armeo estas ekde la 1941-a jaro; sur okupaciita teritorio ne loĝis, en kaptiteco kaj encirkligo ne estis. De la komandanto ili estas karakterizataj nur pozitive.

Laŭ disponataj de ni informoj, fratino de Nikolajev, Golbinger (familinomo laŭ la edzo) Elizabeta Ivanovna, nask. en 1906 en u. Tomsko, en 1937, laborante kiel librotenisto de la Krasnojarska urba nutraĵvendeja departemento, estis kondamnita pro malversacio laŭ art. 117 de la Kriminala Kodo de la RSFSR p. I por du jaroj da mallibero. La punon ŝi plenumis plene. Nuntempe ŝi loĝas en Krasnojarsko, estras pankioskon.

Aliajn kompromitajn informojn pri la kontrolataj de Vi personoj kaj iliaj parencoj ni ne disponas.

Samtempe ni sciigas, ke la estanta malleĝa malcentralizita preparado de agrikulturaj produktoj interŝanĝe al trofea havaĵo estis plenumata de Nikolajev kaj Sencov laŭ buŝa permeso de la ĉefintendanto de la t/u 70244 gvardia kolonelo Samorodov, pri kio estas celtaŭge informi ties komandejon.

Tjutjugin».



43. Tiel en la dokumento. Senduba skriberaro, devas esti — Sencov.