55. Interparoloj per «AF»

La nokto estis finiĝanta, estis la kvara horo kaj kvardek minutoj, kiam en la kabineto, kie troviĝis Jegorov, Moĥov kaj Poljakov, vican fojon eksonoris la telefono de «AF», kaj Jegorov demetis la aŭskultilon.

— Generalo Jegorov? — aŭdiĝis en la forta membrano la voĉo de Kolibanov, aŭdebla eĉ en kelkmetra distanco de la aparato.

— Mi aŭskultas vin.

— Kie vi troviĝas?!

— Mi ne komprenas, — nevole subridis Jegorov. — Vi telefonas ĉi tien kaj demandas — kie?.. En la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso.

— Ili laboras sub via nazo!!! — ekscitite kriis Kolibanov; ordinare nekonsternebla, li nun estis sufokiĝanta pro emocio. — Jen... antaŭ mi estas teksto de la lasta interkaptaĵo laŭ la afero «Nemano»... Aŭskultu atente!.. «Per persona observado... sur aerodromo en Lido estis trovitaj aviadiloj... „Il-2“ kvindek tri, „La-5“ kvardek ok, „Pe-2“ tridek ses, „Jak-9“ kvindek unu, „Li-2“ sep, „Po-2“ dek kvar...» Ĉu vi aŭdas?! Ili laboras sub via nazo!!!

Jegorov ruĝegiĝis kaj, peze spirante, silentis. Sidanta je metro for de li Moĥov balbutis: «Nur tio ne sufiĉis!» — kaj ĉagrenite balancis la kapon. Poljakov, ĵus alfluginta el Vilno, sidante ĉe la almetita tableto, plu rapide skribis, li ne levis la kapon, nur rapide snufis per la nazo.

En la sentema membrano de la aparato de «AF» la voĉo de Kolibanov sonis tiel intonacie klare, kvazaŭ li parolis ne el malproksima Moskvo, sed el la najbara ĉambro. Kaj Jegorov klare imagis lin, nealtan, maldikan, kun trankvila malhela vizaĝo, en generala tuniko kun ordenrubandoj kaj en pantalono super la botoj. Ĉiam reganta sin kaj ĝentila Kolibanov ankoraŭ neniam estis tiel bruska kun Jegorov, neniam estis en tia ekscitiĝo, kaj Jegorov eksentis, ke la afero ĉi tie estas ne nur en la lasta interkaptaĵo kaj en la observado de la aerodromo; tio sendube estis ne ĉio.

Moĥov helpis al Jegorov malfermi la cigaredujon kaj tuj, kiam tiu prenis cigaredon, bruligis alumeton.

— La general-kolonelo ĵus telefonis el la Supera Komandejo, — post nelonga silento jam per ordinara trankvila tono daŭrigis Kolibanov. — Li elveturas kaj ordonis, ke vi atendu ĉe la aparato lian vokon.

— Jes, — obtuze elparolis Jegorov; lia aspekto estis sufiĉe premita.

— Mi supozas, ke okazos plej seriozaj klarigoj, kaj eĉ pli — malagrablaĵoj! Pri la afero «Nemano» okupiĝas mem... Ĉu vi min komprenas?

— Jes...

Kolibanov paŭzis kaj neatendite diris:

— Alekseo Nikolajeviĉ, mi ne raportos pri la lasta interkaptaĵo al la general-kolonelo antaŭ lia konversacio kun vi. Tiel, probable, estos pli bone.

Jegorov iĝis punca.

— Kamarado generalo, — ne akceptante la proponitan al li neoficialan tonon, severe prononcis li. — Mi ne estas nervozulo kaj ne bezonas komplezojn! La interkaptaĵon laŭ la afero, prenita sub kontrolon de la Supera Komandejo, vi devas raporti al la general-kolonelo senprokraste!

— Nu, rigardu vi mem, — paceme diris Kolibanov. — Mi pensis antaŭ ĉio pri vi.

— Mi komprenis tion! Dankon!

Jegorov surmetis la aŭskultilon, kaj litere en la sekva momento la telefono de «AF» ree eksonoris.

— Jegorov?.. Kio nova? — aŭdiĝis en la aŭskultilo la voĉo de la estro de la Ĉefa departemento de la kontraŭspiona servo.

— Bedaŭrinde, nenio rezultodona, kamarado generalo. Ni faras ĉion eblan...

— Mi estos ĉe vi tage. Kia plia helpo povas esti farita al vi urĝe?

— Urĝe?.. Operaca kontraŭspiona kontingento kaj antaŭ ĉio purigistoj. Tre dezirindas rekonistoj! Unuavice laŭ la Varsovia kaj la Kenigsberga spionlernejoj, speciale laŭ ties radiofakoj.

— Mi promesas! En la plej proksimaj horoj en aliaj frontoj estos kolektitaj kaj transportitaj al la aerodromoj de Vilno kaj Lido ĝis tricent oficiroj de kontraŭspiona servo... Kaj ne malpli ol kvindek purigistoj... Multe da rekonistoj mi ne promesas, sed ĉiujn, kiujn ni sukcesos senprokraste trovi, ni tuj liveros... Ĉiuj venantoj devas esti ekuzataj tuj, sen eĉ eta prokrasto! La kontraŭspionajn oficirojn uzu nur kiel estrojn de miksitaj operac-serĉaj grupoj.

— Ni faros ĝuste tiel.

— Antaŭ ties veno ĉiuj homoj, uzotaj en tiuj operacaj grupoj, estu kunvenigitaj en Vilno kaj Lido sur la aerodromoj kaj skrupule instrukciitaj.

— Jes.

— Per kio ankoraŭ ni povas helpi vin?

— Tre dezirindas moveblaj biriloj. Almenaŭ ankoraŭ dek.

— Mi promesas! Kia estas preteco de milita operaco?

— Plus du kaj duono.

— Ne pli malfrue ol matene faru — unu horo, maksimume unu horo kaj duono.

— Kamarado generalo, mi devas ankoraŭfoje deklari: ni estas kontraŭ milita operaco dum du proksimaj diurnoj. Ni insiste...

— Ne necesas tion ripeti al mi! — En la voĉo de la general-kolonelo sentiĝis incitiĝo. — Ankaŭ mi mem ne emas akceli ĝin... Sed cirkonstancoj povos devigi... Viaj konsideroj pri «Nemano» en la nuna momento? Kion pensas Poljakov? Ĉu Moĥov konsentas kun vi?

— Ni havas unuecan opinion, kaj dum la lastaj tri horoj ĝi ne ŝanĝiĝis. Ni opinias, ke ni prenos ilin hodiaŭ aŭ morgaŭ.

— Morgaŭ — ne allaseblas! En via dispono estas unu diurno, kaj eĉ ne unu horo pli!

— Kiel ne allaseblas?! Tio duonigas eĉ niajn limigitajn supozatajn ŝancojn! Kamarado general-kolonelo, ni kategorie kontraŭas!

— La limtempo estas difinita ne de mi. Ĉu vi komprenas?

— Mi ne povas! — post mallonga paŭzo deklaris Jegorov. — Eĉ se ni prenos vespere la kernon: la grupestron kaj la radiiston, — sed kio pri Matilda, pri Notario? Ĉi tie ne povas esti dilemo — «kapti» aŭ «preni ĉiujn ligojn»! Fordoni la morgaŭan diurnon ne eblas! Se tio estas ordono de la Supera Komandejo, tiam, pardonu, tie oni povas ne sufiĉe kompreni la specifecon de la serĉado kaj detalojn de la afero, sed ni kaj vi ja estas profesiuloj! Kaj mi petas... opinias nepra senprokraste turni sin tien kaj klarigi...

— Al kiu klarigi, al kiu?!! — surdige ektondris en la aŭskultilo la krudeta voĉo de la general-kolonelo. — Ŝtopu al ili la gorĝon!!! Elbatu almenaŭ la kernon de la grupo, prenu la sendilon! Jam hodiaŭ!!! «Ĉiuj ligoj»!.. Tio estas superflua! Vi ne komprenas tutan seriozecon de la situacio!.. Tio estas persona ordono, ĉu vi komprenas, persona! Kaj kategoria! Temas pri sorto de operaco de strategia valoro. Neniaj prokrastoj eblas! Se ni dum diurno ne prenos ilin, tiam morgaŭ vi ne estos sur tiu posteno kaj mi ne estos ĉi tie! Ni estas devigitaj uzi ĉiujn eblajn kaj neeblajn rimedojn, mi substrekas — neeblajn! — kaj preni ilin hodiaŭ! Se vi ne sukcesos — mi per nenio povos helpi: la morgaŭan diurnon ni ne havos!..

— Mi komprenis...

— Antaŭ mi, evidente, venos estroj... la unuaj viculoj el ambaŭ popolkomisarejoj. Provizu ilin per ĉio necesa. Tamen tempon kun ili ne perdu, sed faru trankvile vian aferon! Kaj neniajn disputojn, neniajn obĵetojn! Kion ajn oni al vi diros — «Jes, kamarado komisaro!», «Bone, kamarado komisaro!», «Mi plenumos, kamarado komisaro!..» Tamen ajnajn agojn, kun kiuj ne konsentas vi aŭ Poljakov, mi kategorie malpermesas!.. Sendepende de tio, per kies nomo oni premos al vi!... Al Poljakov kreu optimumajn kondiĉojn! Kaj antaŭ ĉio defendu lin de nenecesaj diskutoj kaj de ajna babilado kun iu ajn. Ĉu vi min komprenis?

— Ĝuste!

— Kio ajn estu farata ĉe la baltianoj, sed estas vi, je kiuj ni pleje esperas! Transdiru tion al Poljakov... Vi ambaŭ kaj viaj subuloj devas hodiaŭ montri viajn kapablojn... Mi finis! Demandoj?

— Ne.

— Mi estos ĉe vi ne pli poste ol... la dek kvara horo. Estu en konstanta komunikado kun Kolibanov. Kaj agu plej aktive kaj decide! Fino!

Jegorov surmetis la aŭskultilon kaj, ankoraŭ pripensante kaj travivante la finiĝintan interparolon, per nevidantaj okuloj ekrigardis al Moĥov.

— Ili nervozas, — diris tiu kompreneme. — Al ili oni same premas...

— Nervozi — tio estas privilegio de estraro, — levinte la kapon de la dokumento, rimarkis Poljakov. — Kaj ni devas labori sen nervoj kaj sen ajna bruo!.. La ĉefa afero nun estas — ne fari konkuron de emocioj!.. La ĉefa afero estas labori trankvile kaj en plena konvinko, ke hodiaŭ, morgaŭ... aŭ poste... sed se ni ne kaptos, neniu anstataŭ ni tion faros...