71. Aleĥin, Jegorov kaj aliaj

Iom poste laŭ forlasita herbokovrita vojo ili estis irantaj en la profundon de la arbaro — Aleĥin kaj la kapitano flanko ĉe flanko, Andreo je tri paŝoj malantaŭe.

La tago okazis serena, varma, tamen se en Lido estis seke, tiam ĉi tie antaŭnelonge estis pluvo, en ombro de lavitaj de ĝi arboj estis malvarmete kaj humide; odoris je arbaro kaj putraj folioj. La suno, penetrante tra raraj interspacoj en foliaro, per miloj da fajreroj brilis sur malseka, rosa herbo.

Alveturinte ĉi tien matene samtempe kun aliaj serĉistoj de la Departemento de la kontraŭspiona servo de la fronto — Poljakov sendis en la arbaron preskaŭ ĉiujn oficirojn de sia fako, — Aleĥin kune kun Tamancev elektis lokon por embusko sur la komisiita al li vojo kaj, reveninte sur la arbarrandon, direktiĝis al la malnova malplena ŝedo, kiun li mem konsilis al Poljakov uzi por lokado de la stabo pri gvidado de la armea operaco.

Aliroj al tiu ĉi senmastra konstruaĵo — la posedantoj de la bieneto kune kun la ĥato estis mortbruligitaj de la germanoj pro ligo kun partizanoj — en granda distanco estis gardata de kaŝitaj en la tereno mitraletistoj: oni haltigis Aleĥin-on, kaj li devis montri dokumentojn al leŭtenanto en limgardista uniformo.

Ĉirkaŭ la ŝedo tufe kreskis urtika densaĵo, estis tute senhome kaj forlasite, tamen sur la tero antaŭ la enirejo videblis freŝaj spuroj de alveturantaj ĉi tien «Studebaker»-oj, kaj kiam Aleĥin, traglitinte en fendon inter duonoj de la pordego, paŝis internen, li distingis en reganta tie duonmallumo ĉirkaŭ tridek homojn.

Meze ĝuste antaŭ li apud voja tableto kun iuj paperoj estis starantaj kaj konversaciantaj kelkaj generaloj, kaj inter ili en la centro — Jegorov. Malantaŭ iliaj dorsoj, konservante ioman distancon, en du apartaj duonrondoj lokiĝis oficiroj.

Laŭlonge de la muroj jam estis disvolvitaj radiostacioj, inter ili du dekstre — grandpotencaj por rekta komunikado kun Moskvo; la angulo apud ili estis barita per kapotoj — por ĉifristoj; super ĉiu radiostacio kaj ankaŭ tie, en la angulo, nehele lumis malgrandaj aŭtomobilaj lampetoj, nutrataj de akumuliloj.

Malsame ol aliaj generaloj Jegorov estis en kotona uniformo — sur la trivita, malnovtipa uniforma ĉemizo kun faldita kolumo forestis epoletoj — kaj en bovledaj botoj. Al Aleĥin rememoriĝis, kiel antaŭ du monatoj, antaŭ la komenco de la ofensivo, Jegorov ĝuste en tiu ĉi uniformo elveturis kun li kaj Tamancev al operaco en unu el divizioj.

Tiam estis plenumata «verda pado» laŭ tre grava radioludo, kaj la generalo trovis necesa sian personan ĉeeston. Estis transirantaj tri homoj, inklude unu nian; por krei iluzion de versimileco oni devis pripafi ilin, ĉe tio Tamancev devis el leĝera mitralo en lumo de raketo por sama versimileco vundi almenaŭ unu el la du fremduloj, kion fari dum kvinsekunda ekbrilo estis tute ne facile.

Pri apero de Jegorov en la avano en generala uniformo ne eblis eĉ paroli. Por ne altiri atenton, li jam sur la vojo en la aŭto surmetis sur tiun ĉi ĉemizon eĉ ne kapitanajn, kiel proponis Aleĥin, sed leŭtenantajn epoletojn de sia adjutanto kaj poste dum tagnokto diligente ludis rolon de malsupra oficiro: strikte laŭ la statuto respondadis al ĉiuj, kiuj estis en rango «pli alta» ol li, trenadis post Tamancev dorsosakon kun mitralaj diskoj kaj provianto, haste ekstaradis, kiam al li alparoladis Aleĥin aŭ la estro de la bataliono, sur kies sektoro devis «padi» tiunokte la germanaj agentoj — du efektivaj kaj unu eksa. Kaj Tamancev tiel identiĝis kun sia rolo, ke kriadis al la generalo kiel al subulo.

Ĉio tiam rezultis plej bone, kaj en la memoro de Aleĥin restis malgranda kurioza epizodo. Vespere la batalionestro, tute juna kapitano, kiam Jegorov eliris el la rifuĝejo, kun sarkasma rideto rimarkis:

— Tiom juna — nur kvindek jarojn! — kaj jam leŭtenanto! Kio do estos al li je sesdek?.. Li certe ricevos rangon de ĉefleŭtenanto!..

Estis interese, ke Jegorov, ĉiam ridanta pri diversaj antaŭsignoj de la serĉistoj, ne malpli superstiĉaj, ol la aviadistoj aŭ maristoj, ridanta pri antaŭjuĝoj rilate lundojn kaj la dektrian tagon, dum ĉiuj gravaj aranĝoj aŭ operacoj nepre surmetadis ĝuste tiun ĉi kotonan uniforman ĉemizon, en kiu li komencis la militon.

La apero de Aleĥin en la ŝedo estis rimarkita, kaj Jegorov, turninte la kapon, ekvidis lin, tamen nenion diris al li, sed, turnante sin al diketa generalo en pantalono super la botoj, daŭrigis:

— Komprenu min ĝuste, kamarado komisaro... Kun tuta respekto al via posteno kaj al viaj plenpovoj mi ne povas ne obĵeti kontraŭ la agoj, kiujn mi opinias antaŭtempaj kaj riskaj por la afero! La demando estas decidata en Moskvo kaj...

— Ne havos vi la morgaŭan tagon, ne havos! — kun forta kaŭkaza akĉento ekkris la diketulo; tio estis vicpopolkomisaro pri internaj aferoj, en rango de komisaro de ŝtatsekureco58, kiun Aleĥin unue opiniis general-kolonelo. — Vi simple nesufiĉe komprenas, kiom seriozaj estas la cirkonstancoj!

— La respondo de la Supera Komandejo devas veni en proksimaj minutoj... — obstine diris Jegorov.

— Ne iluziiĝu — ĝi estos negativa! Se vi vere kredas pri ebleco de prokrasto, tiam via naiveco estas frapanta!.. Ni ne povas teni kaj ne tenos ĉi tie homojn dum diurnoj! Ni havas abunde da propraj aferoj!

Jegorov kaj la komisaro de ŝtatsekureco staris unu antaŭ la alia, ĉi tie ne estis loko por izoliĝi, kaj ili disputis, ne ĝeniĝante pro ĉeesto de subuloj.

Aleĥin venis por konsiliĝi kun Poljakov, kunordigi kun li kelkajn detalojn de estontaj agoj, sed la subkolonelo ne estis inter la amasiĝintaj en la ŝedo oficiroj kaj generaloj.

La esencon de la disputo de Jegorov kun la komisaro de ŝtatsekureco Aleĥin, ekkonsciinte, kiu estas tiu, komprenis nur proksimume, ĝenerale; en la realo la afero statis jene.

Ĉe la mateniĝo kolektitaj en Vilno aŭtoj kaj trupoj, destinitaj por la armea operaco en la regiono de la Ŝiloviĉa arbarmasivo, laŭ ordono de Jegorov estis translokitaj al Raduno kaj Voronovo. Tiel estis atingita stato «plus unu», tio estas plena preteco komenci la operacon post unu horo. Tuj kiam pri tio oni eksciis en Moskvo, de Jegorov oni komencis postuli ties senprokrastan plenumon.

En vica, tria dum la diurno interparolo per «AF» kun la estro de la Ĉefa kontraŭspiona departemento Jegorov sukcesis bazi celkonformecon de prokrasto de la komenco de la operaco ĝis la deksepa horo kaj nul-nul, kaj por ioma tempo ĉiuj ŝajne trankviliĝis.

Tamen kun la veno el Moskvo de la vicpopolkomisaro pri internaj aferoj la atmosfero tuj streĉiĝis. Elaŭskultinte rekte sur la aerodroma kampo raporton de Jegorov, li diris, ke en la gvidado de la serĉado videblas «maldecidemo» kaj «danĝerega prokrasto». Nature, li deziris, ke lian ĉeeston en Lido karakterizu aktivaj agoj, la plej granda ago en tiu senco estus granda armea operaco, kaj, pretekstante siajn plenpovojn, li postulis ties tujan plenumon.

Lin energie subtenis ne nur la aflugintaj kun li generaloj, sed ankaŭ la estro de trupoj pri gardo de malavanoj de la fronto generalo Lobov, kaj ankaŭ la komandantoj de la limgardaj regimentoj kaj de tri manovraj grupoj, venintaj el aliaj frontoj.

Ĉiuj ĉi homoj apartenis al unu fako — al la Popolkomisarejo pri internaj aferoj, dum Jegorov kaj Moĥov prezentis la kontraŭspionan servon de la Popolkomisarejo pri defendo, tamen temis tute ne pri interdepartementaj malakordoj.

La oponantoj de Jegorov — kaj li konsciis tion — havis bazitan aferan pozicion. La subigitaj al ili trupoj, transĵetitaj plej ofte je centoj da kilometroj kaj deŝiritaj disde plenumado de siaj rektaj batalaj taskoj: disde lukto kontraŭ naciista konspirantaro, kontraŭ bandoj kaj restantaj grupoj de germanoj, disde gardo de gravaj objektoj, disde limkontrolado sur komunikvojoj kaj tiel plu, — ekde la mateniĝo troviĝis en stato de plena preteco plenumi armean operacon, sed ĝin — pro supozaj konsideroj — oni penis prokrasti. Kaj miloj da homoj, necesaj en aliaj malavanaj zonoj, estis devigite senagaj.

Infektitaj de la certeco de Poljakov, ke la serĉatoj hodiaŭ aŭ ekstremokaze morgaŭ aperos en la Ŝiloviĉa arbaro, Jegorov kaj Moĥov en absoluta malplimulto persiste defendadis sian vidpunkton. Fine de duonhora disputo, jam en la kabineto la vicpopolkomisaro, homo de orienta temperamento, ardigita de ilia malkonsento, konkludante la konversacion, deklaris:

— Ĉu vi komprenas, kiel ĉio ĉi aspektos, se viaj supozoj ne konfirmiĝos?.. Mi povas diri al vi: kiel krima maldecidemo kaj prokrasto, limanta kun saboto!.. Vi okupiĝas pri la serĉado dum dek tri diurnoj — du semajnojn! — kaj kio estas en la rezulto?.. Kiom ŝafo ternis!.. Eble, vi ankoraŭ samtiom intencas umadi ĉi tie?.. Ne eblas!.. — indigne kriis li. — Ni kuntiris al vi pli ol sep mil homojn, kaj teni ilin sen afero dum eĉ unu troa horo estas krimo!.. Viaj supozoj ne povas esti pravigo por tia danĝerega prokrasto!.. La armea operaco necesas unuavice al vi kaj al la Ĉefa departemento de la kontraŭspiona servo, do ni faru ĝin! — Li ĵetis rigardon al la horloĝo, poste movis siajn agatajn, oleece brilantajn okulojn al la venintaj kun li generaloj kaj kvazaŭ ankaŭ en ilia nomo diris: — Ni ne povas resti flankaj... indiferentaj observantoj. La cirkonstancoj estas eksterordinaraj, kaj mi estas devigita... — tio estas mia devo! — per donita al mi potenco, sendepende de viaj konsideroj, ordoni senprokraste komenci la operacon!..

Laŭ sia posteno li estis ne malpli alta ol la estro de la Ĉefa kontraŭspiona departemento, kaj preskaŭ ĉiuj trupoj, kolektitaj en Lido, Raduno kaj Voronovo, estis subordigitaj al li, sed ne al la komandejo de la fronto, kaj doni tian ordonon li tute rajtis.

Ĝuste tiam Jegorov sciigis kvazaŭ konfidence, ke li turnis sin al la Supera Komandejo kun motivita peto pri prokrasto de la operaco por pli ol diurno — ĝis la dek sepa kaj nul-nul de la morgaŭa tago. Kaj pro tio, laŭ li, ke la demando estas decidata en Moskvo, eble persone de la Supera Komandanto, li ne opinias ebla, kaj ankaŭ al aliaj ne konsilas akceli la eventojn.

Verdire, li ankoraŭ nenien turnis sin: kvankam tia ĉifrotelegramo laŭ insisto de Poljakov estis skribita, Jegorov, ne dezirante agi «super la instancoj», super la kapo de sia rekta estro, ne subskribis ĝin. Nun li devigite faris tion, kaj post minutoj ĝi estis jam transsendata al la Supera Komandejo, kaj la kopio — al Kolibanov.

Jegorov sciis, ke la Supera Komandanto, laboranta en noktoj ĝis mateno, leviĝas ne pli frue ol tagmeze, kaj la ĉifraĵon de Jegorov oni povis raporti nur post ankoraŭ proksimume horo. Eĉ se la respondo sekvos senprokraste, kia ajn ĝi estu, ajnokaze estus gajnota ioma tempo.

Ĝuste kiel atendis Jegorov, lia sciigo, ke la demando estas decidata en Moskvo, malfortigis la premon flanke de la venintoj, kvankam la vicpopolkomisaro tuj deklaris, ke la Supera Komandejo, sendube, respondos per rifuzo. Du horoj pasis relative trankvile, tamen, kiam ili elaŭtiĝis ĉi tie, en la ŝedo, disputo kaj malakordoj reaperis.

Ili veturis pro konsideroj de kamuflado sub dense fermitaj tolmarkezoj, en kargujoj de du plenŝtopitaj «Studebaker»-oj, kaj ĉi tie oni pelis tiujn per la malantaŭaĵoj en la pordegon, por ke la venintojn neniu vidu el ekstere. Pro la sama kaŭzo Jegorov jam en Lido avertis, ke eĉ pro neceso permesos al neniu eliri el la ŝedo ĝis vespero.

Ŝajne, ili antaŭvidis ĉion, sed, kiel nemalofte okazas en similaj neordinaraj cirkonstancoj, io duagrada nepre forgesiĝas. Ĉi-foje oni ne pensis, ke ĉiuj bezonas sidi sur io. Seĝoj kaj taburetoj sufiĉis por la radiistoj kaj ĉifristoj, la ceteraj devis stari. La solan restintan neokupitan seĝon Jegorov starigis por la vicpopolkomisaro, sed tiu, evidente, pro solidareco kun aliaj generaloj, ne eksidis sur ĝin.

La homoj sentis malkomforton, varmegon, krom ĉio, la plej maljunan, tute grizharan generalon kun rubandoj de kvar ordenoj «Ruĝa Standardo» kaj kun insigno «Honora ĈK-ano» sur gabardina tuniko en la sufoka, odoranta je fojno aero de la ŝedo tuj trafis astma asfiksio. Kun punc-blua vizaĝo li staris, apogante sin per la manoj sur la tablo, sufokiĝadis pro raŭka tuso, anhelis, larmoj fluis el liaj okuloj, sed li obstine ne deziris aŭ ne povis aŭ eliri, demetinte la kaskedon kaj la tunikon, el la ŝedo, kiel proponis al li Jegorov, aŭ eksidi, pri kio insistis la vicpopolkomisaro.

Tiu generalo en konversacio sur la aerodromo eldiris originalajn, tre raciajn konsiderojn, per kio tuj plaĉis al Jegorov, kaj tiu nun sincere kompatis lin.

Tuj kiam la radiostacioj estis disvolvitaj kaj komunikado estis ĝustigita, ekfluis torento da mesaĝoj, kaj la kvin alveturigitaj ĉi tien ĉifristoj eklaboris kun plena intenseco.

Jegorov foriris en ilian angulon, trans la kapotojn, kaj rekte el laboraj folioj, ne atendante finon de malĉifrado, legadis radiogramojn, venintajn dum la lasta horo kaj duono al lia nomo en Lidon kaj transsenditajn nun ĉi tien.

La komandanto de la fronto kaj la marŝalo, reprezentanto de la Supera Komandejo, estis demandantaj, ĉu necesas ankoraŭ ia helpo per homoj kaj teĥniko; la sama demando estis ankaŭ en la ĉifrotelegramo de la estro de la Ĉefstabo. El Moskvo oni postulis konfirmi, ĉu ĉiuj engaĝitoj en la serĉado kaj la armea operaco estas provizitaj per plifortigita nutrado laŭ normoj por pilotoj de la aerforto de la Ruĝa Armeo, postuladis diversajn informojn de raporta karaktero.

Ĉiujn ĉi mesaĝojn Jegorov trarigardis sur la laboraj folioj pretere, kiel seninteresajn. La inercirado de la grandega meĥanismo de la eksterordinara serĉado estis ekmovita plenrapide, kaj nenia aldona helpo, neniaj novaj homoj kaj teĥniko povus jam ion esence ŝanĝi aŭ eĉ plifortigi.

Jegorov-on afliktis tio, ke estis nenio rekte de Poljakov. La subkolonelo restis en la kontraŭspiona fako sur la aerodromo, por renkonti la estron de la Ĉefa departemento de la kontraŭspiona servo kaj, raportante pri iro de la serĉado, konvinki lin pri neceso prokrasti por diurno la armean operacon. Tiun malfacilan kaj malagrablan taskon li mem prenis al si, kaj Jegorov kun dankemo konsentis, kvankam ili ambaŭ egale dubis pri ĝia sukceso. Kia ajn estu la rezulto, Jegorov sciis, ke Poljakov defendados sian vidpunkton kun mirinda indiferenteco al eblaj sekvoj de sia persistemo.

Tien, en Lidon, al Poljakov, estis kunirantaj ĉiuj ĝis la lasta fadenoj de la serĉado. Ekde la hieraŭa tago li estis ricevanta kaj digestanta senĉesan fluon de informoj, kaj unuavice raportojn pri rezultoj de agoj de centoj da operacaj serĉaj grupoj kaj de la ĉieesta kontrola servo, pri okazintaj retenoj kaj pri ĉiuj eventoj kaj suspektindaj incidentoj en la malavanoj de la fronto kaj en la avano. El tiu amaso da mesaĝoj Poljakov devis elekti ĉiujn atendindajn kaj pri ĉiu kazo senprokraste fari seneraran decidon. Li, Poljakov, kiel neniu alia, sentis penojn de multaj miloj da homoj, sentis la pulson de ĉiuj aranĝoj, plenumataj en la zono de la fronto ekde Vjazmo kaj ĝis Orienta Prusio.

Je Poljakov Jegorov esperis plej multe. De la operaca pensado de la subkolonelo, de lia intuicio kaj de lia scipovo organizi kaj direkti la serĉadon en tiu ĉi senekzemple streĉita diurno dependis pli multe, ol de ĉiuj marŝaloj kaj komandantoj kune, kaj tial la silentado de Poljakov ne nur afliktis, sed eĉ iom maltrankviligis Jegorov-on.

Indikinte al la estro de la ĉifra fako, al kiu kaj kion respondi, Jegorov revenis al la generaloj. La maljunulo-astmulo suferis plu; la ceteraj, ne povante iel helpi al li, pro delikateco penis ne rigardi en lia direkto.

Jegorov denove proponis al li eliri al freŝa aero, sed tiu, ne konsentante, obstine skuis la kapon.

«Kia atmosfero! — rimarkis Jegorov mense. — Por kio oni alveturigis lin ĉi tien?.. Por kio ili ĉiuj venis ĉi tien — prefere ili trankvile sidus en Lido... Ĉi tie tute sufiĉus Lobov kaj dek oficiroj...»

En la animo li skoldis sin pro nekonsekvenco, hontis, ke li malkuraĝis kaj, elpaŝante kontraŭ la armea operaco dum proksima diurno kaj duono, tamen cedis al influo de la vicpopolkomisaro kaj alveturis ĉi tien. Por kio — gvidi la serĉadon el Lido estis nekompareble pli oportune, krome ĉi tie al li speciale mankis Poljakov.

— Do, ĉu ni plu ĉiam staros? — malkontente demandis unu el la generaloj, korpulenta, kun pufaj, iomete pendantaj lipharoj; vestita en uniformo, fermita per ĉiuj butonoj, li de tempo al tempo viŝadis per naztuko sian ŝvitkovritan vizaĝon.

— Se iĝos netolereble, ni sidiĝos sur la teron, — ĉu ŝerce, ĉu serioze respondis Jegorov.

Li ĵus ordonis transdoni al Lido, ke per la «Studebaker»-oj, en kiuj post du horoj devis alveturi la estro de la Ĉefa kontraŭspiona departemento kaj la vicpopolkomisaro pri ŝtatsekureco, oni alveturigu ankaŭ seĝojn, kaj en perplekso imagis al si, kio estos ĉi tie, kiam en tiu ĉi granda, sed tamen ne kaŭĉuka konstruaĵo ĉeestos ĉirkaŭ dek kvin generaloj kaj kvindek oficiroj el tri malsamaj departementoj, ne kalkulante radiistojn kaj ĉifristojn.

— Eĉ tian elementan aferon oni ne planis, — kun incitiĝo diris la vicpopolkomisaro. — Mirinda senpripenseco!

Zorgi pri seĝoj kaj taburetoj devintus iu leŭtenanto el la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso, sed tute ne Jegorov, kaj kvankam la riproĉo estis evidente adresita al li, li saĝe silentis.

Kaj la vicpopolkomisaro, ĵetinte rigardon al la horloĝo, diris, ke en atendo de respondo, kiu, laŭ li, sendube estos rifuza, perdiĝas valorega tempo kaj ke «prokrasto egalas al morto» unuavice por Jegorov kaj Moĥov. Jegorov ne deziris disputi kaj, kvazaŭ konfirmante ĝustecon de tiuj vortoj, konsente balancis la kapon. Tiam la korpulenta generalo, kiu eldiris la malkontenton, ke ĉiuj devas stari, deklaris al la vicpopolkomisaro, ke se el subordigitaj al li limgardistaj regimentoj oni prenis por la operaco ĉion, kion eblas, kaj postulis manovrajn grupojn eĉ el aliaj frontoj, tiam el la armeaj trupoj oni prenis kelkoble malpli multe, kaj karakterizis tion kiel «indignindan arbitron». Ĉe tio, evidente nervoziĝante, li ĉiam maltrankvile tuŝadis per la fingroj siajn lipharojn, kvazaŭ ĝuste ili povis nun suferi pro la arbitro de la kontraŭspiona servo, kaj, palpante ilin, li kvazaŭ deziris certiĝi, ke ili plu restas sur sia loko. Moĥov, ne elteninte, kontraŭdiris al li, kaj denove leviĝis disputo, ĝuste dum kiu aperis Aleĥin.

Post kiam la vicpopolkomisaro deklaris, ke ili havas abunde da propraj aferoj kaj ke ili ne tenos ĉi tie homojn dum diurnoj, Jegorov, eldirinte: «Pardonu, kamarado komisaro...» — deiris al Aleĥin.

— Ĉu vi venis al mi?

— Kaj la subkolonelo... — nekuraĝe komencis Aleĥin, ĝenita de ĉeesto de tiom da generaloj kaj superaj oficiroj.

— La subkolonelo estas en Lido. Kaj plej probable ne venos ĉi tien. Ĉu vi havas iajn demandojn al mi?

Aleĥin konsiliĝus ankaŭ kun la estro de la Departemento — necesis kunordigi apartajn detalojn pri la embusko, sed izoliĝi ĉi tie ne estis loko, eliri kun li el la ŝedo ne eblis, kaj interflustri en ĉies ĉeesto estas nekonvene.

Li ne sukcesis prononci vorton «ne». La estro de la trupoj pri gardo de la malavano generalo Lobov diris ion duonvoĉe al la vicpopolkomisaro, kaj tiu, rigardante al Aleĥin per la agataj, oleece brilantaj okuloj, per sia malĝusta, kaŭkaza prononco laŭte demandis:

— Ĉu tio estas la estro de la grupo, kiu laboris pri la afero?

— Pardonu, kamarado komisaro... — rapide turniĝante, enmiksiĝis Jegorov, diveninta laŭ la tono de la vicpopolkomisaro, ke tuj komenciĝos malagrabla, kaj ĉefe, senutila interparolo kun riproĉoj, akuzoj kaj, eble, skoldado. — Unu minuton...

Li ekvidis teruran, kun globaj okuloj kaj ŝvelintaj vejnoj, vizaĝon de la generalo-astmulo, lian ŝvelintan pro streĉo puncan kolon. Alkroĉiĝinte al la rando de la tableto, la maljunulo estis spasme kaptanta aeron per la buŝo. Du koloneloj el Moskvo estis subtenantaj lin ĉe la brakoj kaj, ŝajne, penantaj sidigi lin, ĝuste kio estis ne farenda. Ne kapabla pro sufoko diri ion, li estis mute rezistanta; gamelo kun akvo, kiun oni metis antaŭ li, renversiĝis, kaj la akvo surverŝis paperojn.

La disputoj en ĉeesto de subuloj kaj tiu suferanta obstina maljunulo, la nekutima por la venintoj el Moskvo maloportuneco de kampaj kondiĉoj kaj la kreskanta malkonkordo — la atmosfero estis iĝanta nervoza, nelabora, tute netolerebla. Necesis tuj ion entrepreni.

Jegorov ĵetis rigardon al starintaj plej proksime al li kontraŭspionaj oficiroj — sia adjutanto kaj kapitano kun aviadistaj epoletoj — kaj, almontrante per rigardo al la sufokiĝanta generalo, ordonis:

— Helpu al la generalo!.. Demetu de li la kaskedon kaj la tunikon kaj elportu lin tuj al freŝa aero!..

Li eksentis, ke ili hezitas, — kiel ili, malsupraj oficiroj, malvestu generalon, cetere ne sian, nekonatan, — kaj ne sukcesinte reteni sin, kun distordita pro freneza furiozo vizaĝo kriis tiel, ke pro neatenditeco timigite tremeris eĉ la vicpopolkomisaro:

— Ple-nu-mu!!!

En la momente estiĝinta silento — iĝis aŭdeble, kiel radiistoj uzas morsajn manipulilojn, — Jegorov, ekscitite spirante kaj frotante la nukon, turniĝis al Aleĥin kaj ordonis:

— Se vi ne havas demandojn, tuj revenu al via loko!

Malantaŭ lia dorso la aviadista kapitano kaj la adjutanto, flankeniginte la moskvajn kolonelojn, jam estis demetantaj la gabardinan tunikon de la sufokiĝanta generalo. Aleĥin, iom perpleksiĝinte pro la tiom impresanta bildo, levis la manon al la flankoĉapo, por deiri; en tiu momento Jegorov fine ekregis sin kaj, etendante al li sian masivan manon, aldonis:

— Mi esperas je vi... Agu!..



58. Vicpopolkomisaro pri internaj aferoj estas posteno (popolkomisaro estis nomo por ministro, do — vicministro pri internaj aferoj; la Popolkomisarejo, t. e. ministrejo pri internaj aferoj laŭ la rusa mallongigo estas konata kiel NKVD); komisaro de ŝtata sekureco estas rango, proksimume egala al general-majoro, kiu estis donata en 1943–1945 al oficiroj de la NKVD (Popolkomisarejo pri internaj aferoj) kaj de la NKGB (Popolkomisarejo pri ŝtata sekureco). Tial ne konfuzu la vicpopolkomisaron pri internaj aferoj en rango de komisaro de ŝtatsekureco kun menciata poste vicpopolkomisaro pri ŝtatsekureco (t. e. vicestro de alia ministrejo) — (rim. de la tradukinto).