85. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

En la prezentitaj de vi raportoj ne estas konfirmita veno de la 19 serĉhundoj kun akompanantoj, senditaj sur speciala aviadilo el Leningrado en Vilnon.

Kontrolu kaj senprokraste raportu.

Kolibanov».

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Ŝapovalov

Erare retenitajn de vi laŭ la afero „Nemano“ laborantojn de la NKGB de Belorusio kapitanojn Borisenko kaj Novoĵilov, plenumantajn en aspekto de oficvojaĝantaj oficiroj de la Ruĝa Armeo specialan tre gravan taskon de la komandejo pri radioludo, tuj liberigu kaj okaze de neceso provizu per aŭtomobilo aŭ per ajna alia helpo.

La armea vojaĝordono de Borisenko kaj Novoĵilov, en kiu kiel dato de dono estis indikita la 3-a de aŭgusto, estis farita en la trupunuo 62035 la 27-an de julio, tio estas antaŭ la enkonduko de la nova konvencia sekreta signo.

Poljakov».

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Mi informas, ke operaca personaro kaj manovra grupo, senditaj en la regionon de la Rudnicka arbarmasivo por rastado kaj priserĉado de la indikita de Vi teritorio, je la 13:06 trafis al bando, nombranta pli ol ducent homojn, supozeble de AK-anoj, armitaj, krom fusiloj kaj mitraletoj, per ses afustaj mitraloj MG kaj per germanaj rotaj bombokanonoj.

Rezulte de la batalkolizio ekzistas mortigitoj kaj vunditoj ĉe ambaŭ flankoj. Niajn perdojn konsistigas 29 homoj, en la nombro de la pereintoj estas reprezentanto de la Ĉefa Departemento de la kontraŭspiona servo kapitano Zatulovskij kaj komandanto de la manovra grupo de trupoj pri gardo de la fronta malavano subkolonelo Komarov.

Ni senprokraste postulis kaj transportis per aŭtoj al la Rudnicka arbaro helpojn el trupoj de la Ruĝa Armeo, kaj je la 15:20 la zono de la batalkolizio estas fidinde blokita. En la nuna momento la pozicio de la bandita grupo, okupinta perimetran defensivon, estas intense pripafata per mitraloj kaj bombokanonoj. Dum la proksima horo, tuj kiam rezistado de la malamiko estos subpremita, ni tuj komencos plenumi Vian ordonon pri rastado kaj priserĉado de la indikita de Vi teritorio.

Pri rezultoj mi raportos senprokraste.

Kulikov».

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Grigorjev

Retenitajn de vi Samoĥin-on kaj Krivcov-on, havantajn senduban similecon kun serĉatoj laŭ eksterordinara afero, necesas urĝe transporti en Lidon.

Tuj konduku ambaŭ sub fidinda gardo sur akcesoran aerodromon n-ro 6 nordokcidente de Poreĉje, kie dum la proksima duonhoro surteriĝos sendita de ni „Duglas“ (n-ro 51).

Poljakov».