86. La subkomandanto

Elirante kun Aleĥin el post arboj renkonten al la tri nekonatoj, li estis agordita plej serioze kaj koncentrite ripetadis mense siajn estontajn agojn kaj taskojn.

La tuta unua duono de la tago, la tri instrukciadoj kaj tio, kion li vidis sur la aerodromo, preparis lin al io grava, responsa, eksterordinara. Sed ĉio evidentiĝis triviala kaj ĉiutageca.

Krom tio, ke objektive la dokumentoj de la kontrolatoj estis en plena ordo, persone por li, Anikuŝin, dum la kontrolado pro koincido de cirkonstancoj troviĝis nemalgravaj, tre konvinkaj faktoj: la vojaĝordono, krom specialaj signoj kaj la sekreta signo (punkto anstataŭ komo), — pri kio nur hieraŭ informis la garnizona specialfakulo — havis sur la dorsoflanko tiom konatajn violkolorajn notojn kun sigeloj de la Vilna kaj Lida militpolicejoj, kaj ankaŭ de li, kapitano Anikuŝin, propramanan subskribon; eĉ se supozi, ke li povis erari kaj ion pretervidi, tiam la Vilna militpolicejo en ordonoj estis prezentata kiel ekzemplo por aliaj pro elstara kvalito de kontrolado de dokumentoj, pro atentemo de la personaro kaj pro granda kvanto da retenoj — do tie oni ne erarus; la atesto pri vundo, hazarde trafinta en la oficiran identigan karton de Jelatomcev, estis donita de la sama evakua hospitalo, en kiu li, Anikuŝin, kuŝis printempe. La hospitalo tiam troviĝis en Vjazmo, poste ĝi estis redislokita sekvante la antaŭeniĝantan fronton en Lidon, samloken oni transportis ankaŭ resaniĝantajn vunditojn, baldaŭ revenontajn en la trupojn, tial ĉio indikita en la dokumento plene konformis la realajn cirkonstancojn.

Anikuŝin elhospitaliĝis meze de junio, kaj Jelatomcev post monato kaj duono, ili kuŝis en malsamaj fakoj, sed en iliaj atestoj pri vundo brilis tute samaj, tre karakteraj, kun komplika kaj neripetebla parafo, subskriboj de la hospitalestro subkolonelo de medicina servo Kudinov.

Koincide ankaŭ iliaj vundoj estis sufiĉe similaj: ili ambaŭ havis penetrajn vundojn de la dekstra duono de la torako, ambaŭ kun traŭmata pneŭmotorakso, nur ĉe Jelatomcev estis splita vundo, dum al Anikuŝin trafis mitraleta pafserio, ĉe tio unu el la kvar kugloj fiksiĝis en la pinto de la pulmo, elpreni ĝin oni ne sukcesis aŭ pro proksimeco de la subklavikla arterio ne decidiĝis — ĝuste tiu ĉi malfeliĉa peco de metalo kondiĉis la limigon de servotaŭgeco.

Tio, ke Anikuŝin ne konis Jelatomcev-on laŭvide, ne estis mirinda: entute en la kvar fakoj troviĝis ĝis mil homoj, krome la tria kirurgio lokiĝis aparte, en alia domo.

Sed la nomitan de Jelatomcev estron de la tria kirurgia fako majoron Lozovskij Anikuŝin konis. Lozovskij estis fama leningrada kirurgo kaj fervora melomano, kiu kantetadis, kiel oni diris, eĉ dum operacioj.

Preskaŭ ĉiuvespere post vespermanĝo li aranĝadis en la manĝejo de sia fako horon de klasika muziko: alportadis por ludado gramofonajn diskojn el sia kolekto, interalie kun arioj el operoj en plenumo de Ŝaljapin, Sobinov kaj aliaj famaj kantistoj.

Anikuŝin, tuj kiam oni permesis al li ekstaradi, venadis tien nepre; li memoris, kiel Lozovskij, diketa brunharulo kun kalvaĵoj kaj kojnforma barbeto, sidiĝadis ie en angulo kaj, aŭskultante muzikon, balancadis la kapon laŭ la takto.

Certe, la mencio de la familinomo de Lozovskij kaj la tiom memorinda karaktera subskribo de la hospitalestro, la detaloj, tiom konvinkaj por Anikuŝin, al Aleĥin diris nenion, kaj eĉ ne povis, verŝajne, diri. Dum la kontrolado de dokumentoj Anikuŝin ekvidis la specialfakulon kvazaŭ denove: malsaĝeta, hontinde malrapide pensanta, leganta mense per silaboj kaj ne scipovanta eĉ kaŝi sian stultecon. Li jen prenadis dokumenton, jen subite, ne kontrolinte, redonadis (dufoje ne al tiu, de kiu li ĝin prenis!), poste, kvazaŭ ion rememorinte, ree prenadis kaj denove redonadis. Ripetataj de li sur ĉiu paŝo «ĉu vi scias», «kiel oni diras», «tio», «jen» estis substrekantaj malriĉecon de lia parolo kaj mallertecon de la beota pensado: dum li kun peno venkis unu dokumenton, Anikuŝin plej atente trarigardis tutajn tri.

Tio, ke antaŭ la kontrolado li ne ŝajnis tiom primitiva, estis klarigebla simple. Sur la vojo de la arborando kaj ĉi tie, sur la placeto, li precipe instrukciis, edifis, tio estas ripetadis kutimajn kliŝajn frazojn, dirante tion, kion li jam diradis, probable, dekojn, se ne pli, da fojoj. Krome Anikuŝin, okupita pri siaj aferoj — pri Helenjo kaj la venonta vespero, — aŭskultis lin laŭ neceso, nur enkadre de kompreno de siaj taskoj por la hodiaŭa tago kaj, kompreneble, ne analizis lian parolon.

Sed nun necesis pensi, taksi, kaj tial la tuta mensa mizereco de Aleĥin tuj iĝis evidenta. Riveliĝis ankaŭ lia absurda obstino. Anikuŝin sciis, ke tiaj homoj neniam agnoskas siajn erarojn kaj senbazecon de siaj suspektoj.

Duagradajn dokumentojn — ekipajn kaj soldajn libretojn, provizajn atestilojn, veturajn dokumentojn kaj diversajn atestojn — kiel en la militpolicejo, tiel ankaŭ ĉe patrola kontrolado oni same petadis montri, sed nur en tiuj okazoj, kiam la bazaj dokumentoj kaŭzis iajn dubojn.

Sed ĉi tie la identigaj kartoj kaj la vojaĝordono estis senriproĉaj, kaj por postuli montron de aliaj dokumentoj ekzistis, laŭ kompreno de Anikuŝin, neniaj bazoj, tial li ne faris tion kaj ĝojis, ke Aleĥin faris tion sen li.

Kaj postuli partiajn dokumentojn laŭ la militpolicaj normoj entute ne estis rekomendate, tion oni faradis en esceptaj okazoj, ĉe ekzisto de gravaj bazoj, kaj Anikuŝin eĉ ne tuŝis la partian membrokarton. Kaj kiam Aleĥin sen ajnaj duboj malfermis ĝin kaj komencis kontroli, Anikuŝin, strabinte por sekundo, notis nemalgravan cirkonstancon: Jelatomcev partianiĝis en oktobro de la kvardek dua jaro, en la probable plej malfacila tempo por la lando.

Kiel tian oficiron, meritan frontanon, en rekta senco de la vorto per la brusto defendintan la Patrujon, partopreninton de la defendo de Moskvo, la plej kara por Anikuŝin urbo, Aleĥin povis plu pri io suspekti kaj, evidente, intencis ankoraŭ priserĉi — kun ĉiu minuto en Anikuŝin kreskadis malkonsento kun la agoj de la specialfakulo kaj deziro aŭ bezono iel esprimi sian malaprobon, sian tre negativan rilaton al la okazantaĵo.

La patro plurfoje diris al li kaj al la pereinta pli juna frato, ke ĉiu responsas unuavice antaŭ si mem kaj tial estas la ĉefa juĝisto por si mem. La patro instruis, ke en komplikaj situacioj, postulantaj memstaran decidon, sovetia homo devas agi tiel, kiel al li sufloras lia konscienco kaj liaj konvinkoj.

Tiun rekomendon dum la milito Anikuŝin sekvis strikte kaj en ĉiuj okazoj finrezulte iĝadis prava.

La plej impresan ekzemplon de praveco kaj saĝeco de la patra instruo li ricevis antaŭ du jaroj, en la malfacila tempo, kiam la armeo, perdinta en senĉesaj bataloj pli ol duonon de militistoj, furioze rezistante kaj defendante ĝis la lasta eblo ĉiun pozicion, estis retretanta al Volgo.

La germanoj sukcesis distranĉi ilian divizion je kelkaj partoj, kaj li, Anikuŝin, kun restaĵoj de la bataliono iĝis en grupo el cent kvindek militistoj, encirkligita el ĉiuj flankoj sur interkruciĝo de du stepaj ŝoseaj vojoj.

Li iĝis la dua komandanto laŭ okupata posteno kaj rango, kaj kune kun kapitano el najbara regimento, sperta frontano, ricevinta dum la unua jaro de la milito, kiam oni neniun dorlotis per dekoracioj, du ordenojn «Ruĝa Standardo», estis haste organizanta cirklan defendon.

Malgraŭ vundoj de la kapo kaj de la ŝultro, la kapitano estis energia, brile orientiĝis kaj komandis en batalaj cirkonstancoj, lia kuraĝo kaj malvarmsangeco sufiĉus por deko da frontanoj. Post kelkaj horoj da kunaj agoj Anikuŝin litere enamiĝis al li kaj dankis la sorton, ke en la malfacila horo ĝi renkontigis lin kun tia homo.

Ili ĵuris unu al la alia, ke ne retretos, ne foriros el ĉi tie vivaj; la soldatoj estis fosantaj plenkreskajn tranĉeojn, konsciante, ke por plej multaj el ili tio estas la lasta limo en la vivo, kiam vespere radie estis ricevita tute neatendita ordono: ĉiuj trupoj de la divizio lasu la teĥnikon kaj municiojn, kiujn ne eblas kunpreni, kaj per rapida marŝo, ne implikiĝante en batalojn (por konservi la personaron), tuj retretu orienten, al Volgo.

Ŝajne, ĉio estis klara kaj ne postulis meditojn, sed Anikuŝin post nelonga pripenso deklaris al la kapitano, ke sen skriba ordono kun sigelo kaj subskriboj de la divizia komandanto kaj de la stabestro nek li, nek la homoj el lia regimento eliros el ĉi tie.

La kapitano penis malkonvinki lin, nomadis formalisto, akuzadis, ke papero por li pli gravas ol konservo de vivoj de cento da homoj kaj ke pro tia malobeo al ordono oni povas lin pafekzekuti. Sidante en polvo sur la fundo de ĉevoja fosaĵo kaj penante ne krii, por ke ne aŭdu soldatoj, ili disputis ĝis raŭkeco, sed ĉiu restis kun sia opinio. Kaj post la noktomezo la kapitano kolektis siajn homojn, instrukciis kaj sub kovro de mallumo faris tion, kio ŝajnis al Anikuŝin neebla, — kaŝe, sen eĉ unu pafo kondukis duoncenton da homoj preter la germanoj.

Sed Anikuŝin kun la siaj restis kaj post kelkaj horoj eltenis teruregan atakon de superantaj fortoj de la germanoj. Antaŭ tio, por eviti onidirojn, li sciigis siajn soldatojn, ke la foririntoj kun la kapitano direktis sin plenumi treege gravan kaj danĝeran taskon de la komandejo.

Kreskinta en familio de profesia militisto kaj sciinta ankoraŭ antaŭ la armeo, ke «ordono de estro estas leĝo por subulo» kaj ke ĉiuj ordonoj devas esti plenumitaj «sendiskute, precize kaj ĝustatempe», per kio li gvidis sin en sia persisto, en siaj esence senpermesaj agoj?.. Antaŭ ĉio per sobra prudento: per kompreno de valoro de la vojkruciĝo de du gravegaj vojoj por ofensivo de la germana armeo — per strebo ne tralasi la malamikon en la profundon de la lando. Tamen, la veninta el la divizia stabo komando kontraŭis ne nur liajn konvinkojn. Ĝi kontraŭis ankaŭ al la fama, baza en tiu malfacila periodo ordono de la Popolkomisaro pri Defendo n-ro 227, kun kiu nelonge antaŭ tio Anikuŝin, same kiel aliaj komandantoj, estis konatigita dufoje: starante en la komuna truplinio kaj aldone en la staba rifuĝejo — por subskribo. Apartajn frazojn el tiu subskribita de Stalino historia dokumento li memoris parkere: «...ĝis la lasta guto de sango defendi ĉiun pozicion... kroĉiĝi je ĉiu peco de sovetia tero kaj gardi ĝin ĝis lasta eblo...»

La ordono n-ro 227, kies enhavon eblis esprimi tre lakone: «Eĉ ne paŝon malantaŭen!» aŭ «Stari ĝismorte!» — estis malpermesanta fakte ajnan retreton, kio plene konformis al la konvinkoj de Anikuŝin, kaj en la disputo kun la kapitano, dufoja kavaliro de la «Ruĝa Standardo», li pleje emfazadis tiun ĉi bazon. Tamen tiu responde racie diris, ke en la armeo oni devas plenumi la lastan konkretan ordonon, eĉ se ĝi kontraŭdiras al ĉiuj antaŭaj, kaj ke ilia afero estas ne rezoni, anstataŭ ili pensas la estraro, kaj ili estas nur plenumantoj.

Tio, ke Anikuŝin insistis pri ricevo el la divizio de oficiala dokumento kun du subskriboj kaj sigelo, estis liaflanke, en la kondiĉoj de plena encirkligo, ne pli ol preteksto — li sciis, ke fari tion ne eblas. Li estis nek burokrato, nek formalisto, sed ankaŭ la maniero mem de elsendo de la absolute sekreta ordono pri retreto — en malfermita teksto per radio — kaŭzis al li malkonsenton kaj dubojn, al kio la kapitano racie kaj tute bazite rimarkis, ke ĉe encirkligo fare de superantaj fortoj de la kontraŭulo la ĉifroj estas tuj neniigendaj, en la stabo oni konsideris tiun cirkonstancon kaj ĉion antaŭzorgis.

Tiam, en la rapidfluaj minutoj, kiam Anikuŝin faris la tiom responsan decidon, li malplej multe pensis pri si kaj pri sia sorto, sed cerbumis pri tio, kio en ilia stato estas la plej celtaŭga kaj utila por la Patrujo. Retreto sen batalo kun laso aŭ neniigo de parto de armilaro kaj municioj imagiĝis al li sovaĝa stulteco, eĉ se ne krimo — li ne povis kompreni, kiel oni en la divizio elpensis tian absurdaĵon. Retreti per rapida marŝo al Volgo — por kio?.. Ĉu por okupi defensivon je cent kilometroj pli oriente, kaj poste rekonkeri tiun ĉi saman teritorion denove? Kia senco povus esti en tio? Nenia!.. Estas alia afero, se ili restos kaj eĉ koste de sia vivo, almenaŭ por tempo haltigos la moviĝon de la malamiko — nur tio en tiuj ĉi krizaj cirkonstancoj povis esti, laŭ kompreno de Anikuŝin, vera plenumo de ilia militista devo.

Kun neplena cento da soldatoj, du bombokanonoj kaj kanoneto kun frakasita celilo li estis tenanta la vojkruciĝon dum pli ol diurno, ĝis al ilia helpo kaj anstataŭigo traŝiriĝis gvardia meĥanizita brigado.

Kiel evidentiĝis poste, la ordono pri retreto estis sendita radie de asistanto de la estro de la operaca fako de la divizio, kaptita de la germanoj kaj inklinigita de ili al perfido. Lian voĉon konis radiistoj en la regimentoj, kaj tial la falsita ordono estis senprokraste plenumita de tri grupoj el kvin. Rezulte sur du negrandaj sektoroj nudiĝis la fronto — la komandantojn, kulpajn pri tio, same kiel la spertan kapitanon, kiam ili eliris en la malavanojn de la armeo, post nelonga enketo oni pafekzekutis sen juĝo, konforme al la ordono.

Kaj Anikuŝin en siaj senpermesaj agoj iĝis prava kaj pro kuraĝo kaj heroeco, montritaj ĉe teno de la «strategie grava pozicio» estis dekoraciita per ordeno «Patruja milito». Tiu epizodo speciale firmigis lin pri neceso neniam esti papago, senpensa plenumanto, sed agi en komplikaj situacioj tiel, kiel al li sufloras lia konscienco kaj liaj konvinkoj.

Cetere, samtiam, en la morte malfacila julio de la kvardek dua jaro, havis lokon okazaĵo, en multo kondiĉinta la malsimpatian rilaton de Anikuŝin al la specialfakuloj.

Dum nokta kaosa, preskaŭ neregebla batalo, despera peno per malgrandaj fortoj repreni de la germanoj la randon de Cimljanskaja senspure malaperis tri soldatoj el la roto de Anikuŝin.

Kaj post semajno en sama malhela suda nokto lin vokis en sian terkabanon plenrajtigito de la speciala fako Kamalov.

Juna malalta leŭtenanteto, li en meĉa lumo ĝis la mateno penis ekscii, sur kia bazo Anikuŝin ordonis al la skribisto fari en la etataj dokumentoj pri ĉiu el tiuj soldatoj noton «iĝis mankanto».

Li vokadis al si Anikuŝin-on ankoraŭ kelkfoje, ial nepre en ĉiu tria nokto, kaj jam en la sekva vizito de la terkabano iĝis klare: la specialfakulo suspektas, ke la notoj «iĝis mankanto» estis faritaj laŭ indiko de Anikuŝin, por... kaŝi kaj... kamufli transiron de tiuj tri soldatoj al la germanoj.

Pli sensencan, pli absurdan suspekton Anikuŝin ne povus eĉ imagi. Ĉiuj tri soldatoj estis el la kompletigo, ricevita ĝuste antaŭ la batalo mem. Anikuŝin ilin ne nur ne konis — tiel okazis, ke li ilin eĉ neniam vidis. Li ne dubis, ke la malaperintoj pereis en tiu sensukcesa atako, sed eĉ se supozi, ke ili restis vivaj kaj vere transiris al la germana flanko, kian li mem, Anikuŝin, povis havi rilaton al tio?!

La sola bazo por la suspektoj de Kamalov estis tio, ke ĉiuj tri loĝis sur la teritorio, provizore okupaciita de la kontraŭulo. Sed li ja, Anikuŝin, ne loĝis! Kaj ne estis eĉ dum horo en kaptiteco aŭ en encirkligo! Kaj ankaŭ parencojn reprezaliitajn aŭ eksterlandajn, eĉ malproksimajn, ne havis!

Li kaj en la vivo kaj laŭ ĉiuj enketiloj estis senriproĉa kaj travidebla kiel vitro. Malgraŭ tio la specialfakulo ĉiufoje interesiĝadis ankaŭ pri liaj biografiaj indikoj, faradis tute samajn demandojn pri la patro kaj la patrino kaj ĉe tio zorgeme enskribadis la samajn respondojn de Anikuŝin sur paperfoliojn.

Kun ĉiu nokta voko en Anikuŝin kreskadis malsimpatio, transirinta poste en malamon al tiu homo. Li neniom timis Kamalov-on; male, la suspektemo kaj sensenca obstino de la specialfakulo, en ĉiu tria nokto seniganta lin de dormo, tiom necesa en la kondiĉoj de avano, kaj turmentanta per absurdaj demandoj, kaŭzis en li malestimon kaj ne sen peno retenatan obtuzan furiozon.

Laciĝinta dum tago ĝislime, li apenaŭ eltenadis la noktajn sentaŭgajn maldormojn, respondadis al Kamalov jam maŝine kaj kun abomeno, premata de unusola morta sopiro — pli rapide venu la mateno, pli rapide ĉio ĉi finiĝu!

Foje, ne elteninte, Anikuŝin ekdormetis, alpremiĝinte per la dorso al la grunda muro. Estas malfacile diri, kiom tio daŭris, ĉiuokaze, Kamalov lin ne malkvietigis, ne vekis, sed pacience atendis. Kaj kiam Anikuŝin malfermis la okulojn, li en la malforta meĉa lumo denove ekvidis je metro antaŭ si la azie senpasian vizaĝon kun reliefaj pometoj, ekvidis la saman rektan senpalpebruman penetran rigardon de la oblikvaj okuloj de la specialfakulo, kaj post litere sekundo aŭdiĝis — jam kioman fojon! — mallaŭta kaj senemocia:

— Do, via patro devenas el laboristoj, kaj la patrino, kiel vi asertas, — el etaj oficistoj... Ĉu mi ĝuste vin komprenis?..

Tiu ĝena senfina rekantaĵo, kiel premsonĝo, kiel truda fantasmo, daŭris ĝis la vundo mem de Anikuŝin — nur la sendo en la hospitalon donis al li liberiĝon.

Per sia pometa nemoviĝema vizaĝo kaj antaŭ ĉio per siaj «atentemo» kaj obstino, kvalitoj, evidente, specifaj por tiu ĉi profesio, Aleĥin rememorigis al li Kamalov-on. Sed kiom ajn grandaj estus malfidemo kaj persistemo de specialfakuloj, ili neniel povis, simple ne rajtis influi la vidpunkton kaj la konduton de Anikuŝin.

En tiu ĉi konkreta okazo post konatiĝo ankaŭ kun duagradaj dokumentoj de la kontrolatoj al li maturiĝis propra firma opinio.

Li jam eĉ minimume ne dubis pri vereco de Jelatomcev, Ĉubarov kaj Vasin, iliaj personoj por li estis tute klaraj, kaŭzis absolute neniajn dubojn. Kaj ajnaj pluaj agoj de la specialfakuloj rilate de tiuj frontaj oficiroj povis esti klarigeblaj nur per profesia suspektemo, obstino kaj intelekta malvasteco de Aleĥin.

Kiam li penis kompari ĉiujn preparojn kaj antaŭzorgojn de la specialfakuloj kun tio, kion li renkontis en la realo, tiam li emis ridi.

«Ha, Ŝerlokoj!.. Malpuraj trampoj! — gaje pensis li, retenante subridon kaj senbridan deziron ĵeti mokan rigardon tien, kie trans la arbustoj estis kaŝiĝantaj la subuloj de Aleĥin. — Konstruaĉis vi diablo scias kion!.. Jen, vere, pafas el kanonoj al paseroj!.. Komedio!..»

La saĝa, vola vizaĝo de Jelatomcev, liaj klaraj, turkiskoloraj, fermetitaj okuloj kaj tuta lia konduto kaj dokumentoj kaŭzis nenion, krom simpatio kaj estimo.

Post la kontrolado de dokumentoj kaŭzis nenion, krom estimo, ankaŭ ambaŭ aliaj oficiroj, kaj Aleĥin atendis vane: ne aprobante la estontan pririgardon de la dorsosakoj, Anikuŝin silentis, firme decidinte resti flanke.

Aleĥin faru tion sen li, kiel li jam faris antaŭe, mem petinte la duagradajn dokumentojn. Kaj se rilate al lia, de Anikuŝin, senagado en tiu ĉi okazo iu esprimos malkontenton, li ne silentos. Li skribos raporton al la urba militpoliceja komandanto aŭ eĉ al la garnizonestro kaj rekte eksplikos sian pozicion. Ĉu plaĉas tio al la specialfakuloj aŭ ne, sed li havas propran kapon, kaj blinda, senpensa plenumanto de ajnaj, eĉ absurdaj, ordonoj li ne estis kaj ne estos!..