Jen pretaj kodoj de ISpell 3.1.2 por DOS kaj Windows 95/NT.
Preta esperanta vortaro por gxi trovigxas apude en arkivo isp_eo.zip.

Vortaroj devas trovigxi en c:/usr/local/lib/ aux vi povas uzi
medi-variablon ISPELL_DICTDIR, ekzemple:
    set ISPELL_DICTDIR=D:/Uti/ISpell
(atentu, ke vi nepre devas uzi '/', sed ne '\'!).

Se vi uzas Windows'95/NT, vi devas renomi eo.has al eo.hash aux
agordi medi-variablon LFN:
    set LFN=n

Sub DOS vi bezonos programojn CWS*.EXE (kiujn vi povas trovi cxi tie).

Estas dezirinde rekonstrui vortarojn el fontaj tekstoj per programo
buildhas.exe, cxar povas okazi nekongruo de duuma formato de vortaroj.

ISpell povas funkcii tiel memstare, kiel kun NT-Emacs.

Mi aldonis unu novan opcion -H. Gxi igas ISpell-on preteri cxiujn
HTML-etikedojn, kio estas utila en memstara regximo (sen Emacs).
Vi povas uzi ankaux medivariablon ISPELL_OPTIONS por fari tion
defauxlta:
    set ISPELL_OPTIONS=-H

Pli detale pri medivariabloj legu en README.dos.

-- 
Jurij Finkel, yura@mv.ru
