Ĉapitro 6

Legendo de bluaj sunoj


El la hospitala kajuto eliris kuracistino Luma Lasvi kaj biologo Eon Tal. Erg Noor ĵetiĝis antaŭen.

— Niza?

— Vivas, sed...

— Mortas?

— Dume ne. Ŝi estas en kruela paralizo. Estas lezitaj ĉiuj trunkoj de la spino, la parasimpata sistemo, la asociaj centroj kaj la centroj de sensoj. La spirado estas ege malrapida, sed egalmezura. La koro funkcias — unu bato dum cent sekundoj. Tio estas ne morto, sed plena kolapso, kiu povas daŭri dum nedifinita tempo.

— Ĉu konscio kaj suferoj estas ekskluditaj?

— Ekskluditaj.

— Ĉu absolute? — La rigardo de la estro estis postulema kaj akra, sed la kuracistino ne konfuziĝis.

— Absolute!

Erg Noor demande rigardis al la biologo. Tiu kapjesis.

— Kion vi intencas fari?

— Subteni en egala temperaturo, absoluta kvieto, malforta lumo. Se la kolapso ne progresos, tiam... ĉu ne estas egale — dormo... ŝi dormu ĝis la Tero... Tiam — en la Instituton de Nervaj Kurentoj. La lezo estis farita per iu speco de kurento. La skafandro iĝis truita en tri lokoj. Estas bone, ke ŝi preskaŭ ne spiris!

— Mi rimarkis la truojn kaj gluis ilin per mia plastro, — diris la biologo.

Erg Noor kun silenta danko premis lian brakon super la kubuto.

— Sed nur... — komencis Luma, — ni prefere foriru de granda gravito... Kaj samtempe estas danĝera ne tiom la starta akcelo, kiom reveno al la normala gravitforto.

— Mi komprenas: vi timas, ke la pulso eĉ pli malrapidiĝos. Sed tio ja ne estas pendolo, rapidiganta siajn balanciĝojn en pli forta gravita kampo?

— Ritmo de impulsoj de la organismo obeas, ĝenerale, al samaj leĝoj. Se batoj de la koro malrapidiĝos almenaŭ duoble — al ducent sekundoj, tiam la sangoprovizado de la cerbo iĝos nesufiĉa, kaj...

Erg Noor enpensiĝis tiel profunde, ke forgesis pri la ĉirkaŭantoj, rekonsciiĝis kaj profunde suspiris.

Liaj kunlaborantoj pacience atendis.

— Ĉu ne estas jena eliro: submeti la organismon al pli alta aerpremo en atmosfero, saturita per oksigeno? — singardeme demandis la estro kaj jam laŭ kontentaj ridetoj de Luma Lasvi kaj Eon Tal komprenis, ke la penso estas ĝusta.

— Saturi la sangon per gaso kun pli granda parciala premo — bonege... Certe, ni uzos rimedojn kontraŭ trombozo, kaj tiam estu eĉ unu bato dum ducent sekundoj. Poste ĝi restariĝos...

Eon montris grandajn blankajn dentojn sub la nigraj lipharoj, kaj tuj lia severa vizaĝo iĝis juna kaj senzorge gaja.

— La organismo restos senkonscia, sed viva, — faciligite diris Luma. — Ni iros por prepari la kameron. Mi deziras uzi la grandan silikolan vitrinon, prenitan por Zirda. Tien lokiĝos naĝanta fotelo, kiun ni faros lito por la tempo de starto. Post ĉeso de la akcelo ni aranĝos Niza-n definitive.

— Tuj kiam vi estos pretaj, sciigu al la stirejo. Ni ne prokrastos eĉ minuton. Sufiĉas por ni da mallumo kaj pezeco de la nigra mondo!..

La homoj ekhastis al diversaj ĉeloj de la ŝipo, ĉiu siamaniere luktante kontraŭ la premo de la nigra planedo.

Kiel venka melodio ektondris signaloj de starto.

Kun ankoraŭ neniam spertita sento de plena kaj definitiva faciliĝo la homoj estis enprofundiĝantaj en molajn brakumojn de la alterigaj seĝoj. Sed starto de sur peza planedo estas malfacila kaj danĝera afero. La akcelo por deŝiro de la ŝipo estis ĉe la limo de la homa elteneblo, kaj eraro de piloto povis kaŭzi ĉies pereon.

Kun frakasa muĝo de la planedaj motoroj Erg Noor ekstiris la stelŝipon tanĝe al la horizonto. Stangoj de la hidraŭlikaj seĝoj enpremiĝadis ĉiam pli profunde sub kreskanta pezo. Tujtuj la stangoj atingos sian ekstremon, kaj tiam sub premilo de la akcelo, kiel sur amboso, frakasiĝos la rompiĝemaj homaj ostoj. La manoj de la ekspediciestro, kuŝantaj sur butonoj de la aparatoj, iĝis neleveble pezaj. Sed la fortaj fingroj plu laboris, kaj «Tantro», ĉirkaŭskribante gigantan malkrutan arkon, estis levanta sin ĉiam pli alte el la densa mallumo al la travidebla nigreco de la senfina spaco. Erg Noor ne deŝiris la okulojn disde la ruĝa strio de la horizontala stabiligilo — ĝi estis ŝanceliĝanta en malstabila ekvilibro, montrante, ke la ŝipo pretas transiri el leviĝo al malleviĝo laŭ arko de falo. La peza planedo ankoraŭ ne ellasis «Tantron» el sia kapto. Erg Noor decidis ŝalti la anamezonajn motorojn, kapablajn levi la stelŝipon el ajna planedo. Sonoranta vibrado tremigis la ŝipon. La ruĝa strio leviĝis je dek milimetroj super la nula linio. Ankoraŭ iomete...

Tra periskopo de ekstera vido la ekspediciestro ekvidis, kiel «Tantro» kovriĝis per maldika tavolo da blueta flamo, malrapide defluanta al la poŭpo de la ŝipo. La atmosfero estis trabatita! En la vakuo de la spaco laŭ leĝo de superkondukeco restaj elektrokurentoj striis rekte laŭ la ŝipa korpo.

La steloj denove akriĝis kiel pingloj, kaj «Tantro», liberiĝinte, estis forfluganta ĉiam pli malproksime de la minaca planedo. Kun ĉiu sekundo estis malkreskanta la premo de gravito. Pli kaj pli malpezaj iĝadis la korpoj. Ekkantis la aparato de artefarita gravito, kaj ĝia ordinara tera pezo post senfinaj tagoj da vivo sub premo de la nigra planedo ŝajnis nepriskribeble malgranda. La homoj salte ekstaris el la seĝoj. Ingrid, Luma kaj Eon faris komplikegajn paŝojn de fantazia danco. Sed baldaŭ venis neevitebla reago, kaj plej granda parto de la ŝipanaro enprofundiĝis en mallongan dormon de provizora ripozo. Maldormis nur Erg Noor, Pel Lin, Pur Hiss kaj Luma Lasvi. Necesis kalkuli provizoran kurson de la stelŝipo kaj, fluginte laŭ giganta arko, perpendikulara al la ebeno de rotacio de la tuta sistemo de la T-stelo, preteri ĝiajn glacian kaj meteorŝtonan zonojn. Post tio eblis akceli la ŝipon ĝis normala subluma rapido kaj komenci longan laboron de difino de la ĝusta kurso.

La kuracistino observadis la staton de Niza post la starto kaj post la reveno al la norma tera gravitforto. Baldaŭ ŝi sukcesis trankviligi ĉiujn per sciigo, ke paŭzoj inter la pulsaj batoj egalas al cent dek sekundoj. En kondiĉoj de la intensigita oksigena reĝimo tio ne estis pereo. Luma Lasvi intencis uzi tiratronon — elektronikan ekscitilon de kora funkciado kaj neŭrosekreciajn stimulilojn.


Dum kvindek kvin horoj zumadis la muroj de la ŝipo pro vibrado de la anamezonaj motoroj, ĝis la indikiloj montris rapidon je naŭcent sepdek milionoj da kilometroj dum horo — proksime al la sekura limo. La distanco for de la fera stelo dum tera diurno kreskadis je pli ol dudek miliardoj da kilometroj. Estas malfacile priskribi faciliĝon, kiun sentis ĉiuj dek tri vojaĝantoj post la malfacilaj travivaĵoj: la murdita planedo, pereinta «Algrab», kaj, finfine, la terura nigra suno. La ĝojo de liberiĝo iĝis neplena: la dekkvara ano de la ŝipo — la juna Niza Krit senmove kuŝis en duondormo-duonmorto en forbarita fako de la hospitala kajuto...

La kvin virinoj de la ŝipo — Ingrid, Luma, la dua elektronika inĝenierino, la geologino kaj la instruistino de ritma gimnastiko Ione Mar, plenumanta ankaŭ devojn de distribuanto de manĝo kaj aero kaj de kolektanto de sciencaj materialoj, — kunvenis kvazaŭ por antikva sepulta rito. La korpon de Niza, plene liberigitan disde vestaĵoj, lavitan per specialaj solvaĵoj TM kaj AS, ili kuŝigis sur dikan tapiŝon, kudritan permane el molegaj spongoj de Mediteraneo. La tapiŝon ili metis sur aeran matracon, kaj enigis en rondan kupolon el rozkolora silikolo. Preciza aparato — termobarooksistato — povis dum jaroj subtenadi la necesan temperaturon, premon kaj reĝimon de aero ene de la dika kloŝo. Molaj kaŭĉukaj elstaraĵoj tenis Niza-n en la sama pozicio, ŝanĝadi kiun la kuracisto Luma Lasvi intencis unufoje dum monato. La plej timindaj estis nekroziĝantaj kuŝaj ulceroj, probablaj ĉe absoluta senmoveco. Tial Luma decidis fari deĵoradon pri la korpo de Niza kaj rezignis longan dormon por unua jaro aŭ du jaroj de la estonta vojo. La katalepsia stato de Niza ne ĉesis. La sola rezulto, kiun sukcesis atingi Luma Lasvi, estis plioftiĝo de la pulso ĝis unu bato dum minuto. Kiel ajn malgranda estu tiu atingo, ĝi permesis forigi la saturitecon per oksigeno, malutilan por la pulmoj.

Pasis kvar monatoj. La stelŝipo iris laŭ ĝusta, precize komputita kurso, ĉirkaŭirante la zonon de liberaj meteorŝtonoj. La ŝipanaro, turmentita de la aventuroj kaj trostreĉa laboro, enprofundiĝis en sepmonatan dormon. Ĉi-foje maldormis ne tri, sed kvar homoj — al deĵorantaj Erg Noor kaj Pur Hiss aliĝis kuracistino Luma Lasvi kaj biologo Eon Tal.

La ekspediciestro, elirinta el la plej komplika situacio, en kian iam ajn trafis stelŝipoj de la Tero, sentis sin soleca. Unuafoje la kvar jaroj da vojo ĝis la Tero ŝajnis al li senfinaj. Li ne intencis trompi sin mem — ĉar nur sur la Tero li povis esperi pri savo de sia Niza.

Li longe prokrastadis tion, kion farus en tuja tago post la starto, — spektadon de la elektronikaj stereofilmoj el «Velo». Erg Noor dezirus kune kun Niza vidi kaj aŭdi unuajn mesaĝojn pri la belaj mondoj, la planedoj de la blua stelo, de someraj noktoj de la Tero. Por ke Niza kune kun ili venu al efektiviĝo de la plej kuraĝaj romantikaj revoj de la pasinteco kaj la nuno — al malkovro de novaj stelaj mondoj — estontaj foraj insuloj de la homaro...

La filmoj, faritaj je ok parsekoj for de la Suno antaŭ okdek tri jaroj, kuŝintaj en la malfermita ŝipo sur la nigra planedo de la T-stelo, konserviĝis bonege. La duonsfera stereoekrano forportis la kvar spektantojn de «Tantro» tien, kie brilis alte super ili la blua Vego.

Rapide ŝanĝiĝadis mallongaj epizodoj — kreskis la blindiga blua suno, iris neglektaj minutaj bildoj el la vivo de la ŝipo. Jen ĉe komputilo laboris senekzemple juna ekspediciestro, faradis observojn eĉ pli junaj astronomoj. Jen nepraj ĉiutagaj sporto kaj dancoj, en kiuj la ekspedicianoj atingis akrobatan perfektecon. Mokema voĉo klarigis, ke la ĉampiono dum la tuta vojo al Vego restis la biologino. Efektive, tiu junulino kun mallongaj linecaj haroj montris komplikegajn ekzercojn kaj nekredeblajn fleksojn de sia bonege trejnita korpo.

Ĉe rigardo al la helaj, tute realaj bildoj de la duonsfera ekrano, konservinta normalajn kolorajn nuancojn, oni forgesis, ke tiujn gajajn, energiplenajn junajn astronaŭtojn antaŭlonge forvoris fiaj monstroj de la fera stelo.

La avara kroniko de la vivo de la ekspedicio rapide finiĝis. Amplifiloj de lumo en la projekciilo komencis zumi — tiel furioze brulis la viola suno, ke eĉ ĉi tie, en ĝia pala reflekto, ĝi igis la homojn surmeti defendajn okulvitrojn. La stelo estis preskaŭ trioble pli granda ol la Suno per siaj diametro kaj maso, kolosa, tre platigita, freneze rotacianta kun ekvatora rapido je tricent kilometroj dum sekundo. Globo da nepriskribeble hela gaso kun surfaca temperaturo dek unu mil gradoj, etendinta je milionoj da kilometroj flugilojn de perl-rozkolora fajro. Ŝajnis, ke radioj de Vego senteble batis kaj premis ĉion troviĝantan sur ilia vojo, flugis en la spacon kiel potencaj lancoj, longaj je milionoj da kilometroj. En profundo de ilia brilo kaŝiĝis planedo, la plej proksima al la blua stelo. Sed tien, en tiun oceanon de fajro, povis mergiĝi neniu ŝipo de la Tero aŭ de ĝiaj najbaroj en la Ringo. La vidan projekcion anstataŭis voĉa raporto pri faritaj observoj, kaj sur la ekrano aperis duonfantomaj linioj de stereometriaj desegnaĵoj, montrantaj la situon de la unua kaj la dua planedoj de Vego. «Velo» ne sukcesis proksimiĝi eĉ al la dua planedo, distancanta de la stelo je cent milionoj da kilometroj.

Monstraj protuberancoj elflugadis el profundaĵoj de la oceano de travidebla viola flamo — de la stela atmosfero, etendiĝadis en la spacon kiel ĉion forbruligantaj manoj. Tiel granda estis energio de Vego, ke la stelo eligadis lumon de la plej fortaj kvantumoj — de la viola kaj la nevidebla partoj de la spektro. Eĉ en la defenditaj per trioblaj filtriloj homaj okuloj ĝi kaŭzis teruran senton de vizio, de preskaŭ nevidebla, sed morte danĝera fantomo... Traflugadis lumaj tempestoj, superante la graviton de la stelo. Iliaj malproksimaj restaĵoj danĝere puŝadis kaj balancadis «Velon». Nombriloj de kosmaj radioj kaj de aliaj specoj de malmola radiado rifuzis funkcii. Ene de la fidinde defendita ŝipo komencis kreski danĝera jonizo. Eblis nur diveni la furiozecon de la radia energio, per terura torento strebinta en vakuon de la spaco, tie, ekster la muroj de la ŝipo, diveni kvinilionojn da kilovatoj da senutile malŝparata povumo.

La estro de «Velo» singarde alkondukis la stelŝipon al la tria planedo — granda, sed vestita nur per maldika travidebla atmosfero. Evidente, la flama spirado de la blua stelo forpelis la kovraĵon de malpezaj gasoj, kiu per longa, malforte lumanta vosto tiriĝis post la planedo ĉe ties ombra flanko. Detruaj vaporoj de fluoro, veneno de karbona oksido, senviva denseco de inertaj gasoj — en tiu atmosfero nenio tera povus ekzisti eĉ dum sekundoj.

El internaĵoj de la planedo estis elŝoviĝantaj akraj pikiloj, ripoj, vertikalaj dentigitaj muroj de ŝtonaj masoj, ruĝaj, kiel freŝaj vundoj, nigraj, kiel abismoj. Sur altebenaĵoj, priblovataj de frenezaj kirloventoj, el vulkanaj lafoj videblis fendoj kaj kavoj, eligantaj ardigitan magmon kaj ŝajnantaj vejnoj de sanga fajro.

Alte leviĝadis densaj nuboj de cindro, blindige bluaj sur la prilumita flanko, nepenetreble nigraj sur la ombra. Gigantaj fulmoj, longaj je miloj da kilometroj, batadis al ĉiuj direktoj, atestante pri elektra saturiteco de la senviva atmosfero.

La minaca viola fantomo de la grandega suno, la nigra ĉielo, kiun duone ŝirmis ĝia perle brilanta krono, kaj malsupre, sur la planedo, — ruĝaj kontrastaj ombroj sur sovaĝa ĥaoso de rokoj, flamaj sulkoj, sinuoj kaj rondoj, senĉesa brilado de verdaj fulmoj...

La stereoteleskopoj montris, kaj la elektronikaj filmoj registris tion kun senpasia, nehoma precizeco.

Sed malantaŭ la teleskopoj staris viva sento de la vojaĝantoj — protesto de la racio kontraŭ sensencaj fortoj de detruo kaj amasigo de inerta materio, konscio de malamikeco de tiu ĉi mondo de furiozanta kosma fajro. Kaj, hipnotigitaj de la spektaĵo, la kvar homoj interŝanĝis aprobajn rigardojn, kiam la voĉo informis, ke «Velo» iras al la kvara planedo.

Post kelkaj sekundoj sub la kilaj teleskopoj de la ŝipo jam estis kreskanta la lasta, la plej malproksima planedo de Vego, per la amplekso simila al la Tero. «Velo» estis krute malaltiĝanta. Evidente, la vojaĝintoj deziris ajnokaze esplori la lastan planedon, la lastan esperon pri malkovro de mondo, se eĉ ne bela, do almenaŭ taŭga por vivo.

Erg Noor kaptis sin je tio, ke li pense diris tiun cedan vorton: «almenaŭ». Probable, same pensis ankaŭ tiuj, kiuj regis «Velon» kaj estis pririgardantaj la supraĵon de la planedo per potencaj teleskopoj.

«Almenaŭ!..» Tiuj tri silaboj entenis adiaŭon kun la revo pri belaj mondoj de Vego, pri trovo de perloj-planedoj sur fundo de vastaĵoj de la Universo, pro kiu la homoj de la Tero memvole kondamnis sin al kvardekkvinjara mallibero en la stelŝipo kaj por pli ol sesdek jaroj forlasis la gepatran planedon.

Sed, absorbite de la spektaĵo, Erg Noor ne tuj pensis pri tio. En profundo de la duonsfera ekrano li estis fluganta super la supraĵo de la senlime fora planedo. Por vera malfeliĉo de la vojaĝantoj — de tiuj, la pereintaj, kaj de ĉi tiuj — la vivaj, la planedo evidentiĝis simila al la konata ekde infaneco plej proksima najbaro en la suna sistemo — al Marso. Same maldika travidebla gasa ŝelo kun nigre-verda, ĉiam sennuba ĉielo, sama egala supraĵo de dezertaj kontinentoj kun eĝoj de disfalintaj montoj. Sed sur Marso regis bruliganta malvarmo de nokto kaj akra ŝanĝo de tagaj temperaturoj. Tie estis malgrandaj marĉoj, similaj al gigantaj flakoj, elvaporiĝantaj preskaŭ ĝis plena sekeco, estis avara, rara pluvo aŭ prujno, mizera vivo de duonmortaj vegetaĵoj kaj de strangaj, malviglaj, enfosiĝantaj en la grundon animaloj.

Ĉi tie la jubilanta flamo de la blua suno varmigis la planedon tiel, ke ĝi tuta spiris ardon de la plej varmegaj dezertoj de la Tero. Akvaj vaporoj en malgrandega kvanto estis leviĝantaj en la superajn tavolojn de la aera ŝelo, kaj grandegajn altebenaĵojn ombrigadis nur kirloj de termikaj fluoj, senĉese perturbantaj la atmosferon. La planedo rotaciis rapide, kiel ĉiuj ceteraj. Nokta malvarmigo disŝutigadis montajn ŝtonmasojn en maron de sablo. La sablo, oranĝa, viola, verda, blueta aŭ blindige blanka, inundis la planedon per grandegaj makuloj, kiuj demalproksime ŝajnis maroj aŭ ĝangaloj de fantaziaj vegetaĵoj. Ĉenoj de detruitaj montoj, pli altaj, ol sur Marso, sed same senvivaj, estis kovritaj de brilanta nigra aŭ bruna krusto. La blua suno kun sia potenca ultraviola radiado estis detruanta mineralojn, elvaporiganta malpezajn elementojn.

Helaj sablaj ebenaĵoj, ŝajnis, radiis flamon mem. Erg Noor rememoris, ke en la antikveco, kiam sciencistoj estis ne plejmulto da loĝantaro de la Tero, sed nur etnombra grupo da homoj, inter verkistoj kaj pentristoj disvastiĝis revoj pri homoj de aliaj planedoj, adaptiĝintaj al vivo en altigita temperaturo. Tio estis poezia kaj bela, levis kredon je potenco de la homa naturo. Homoj en fajra spirado de planedoj de bluaj sunoj, renkontantaj siajn terajn fratojn!.. Grandan impreson al multaj, inklude Erg Noor-on, faris pentraĵo en muzeo de la orienta centro de la suda loĝa zono: nebuliĝanta sur la horizonto ebenaĵo de flama ruĝa sablo, griza brulanta ĉielo, kaj sub ĝi estas senvizaĝaj homaj figuroj en termikaj skafandroj, deĵetantaj nekredeble kontrastajn nigre-bluajn ombrojn. Ili rigidiĝis en tre dinamikaj, plenaj je mirego pozoj antaŭ angulo de iu metala konstruaĵo, ardigita preskaŭ ĝis blankeco. Apude estas nuda virino kun malligitaj ruĝaj haroj. La hela haŭto brilas en la blindiga lumo eĉ pli forte, ol la sabloj, lilaj kaj karmezinaj ombroj emfazas ĉiun linion de la alta kaj svelta figuro, staranta kiel standardo de venko de la vivo super la fortoj de la kosmo.

Kuraĝa, sed tute nereala revo, kontraŭanta al ĉiuj leĝoj de biologia evoluo, nun, en la epoko de la Ringo, ekkonitaj multe pli profunde, ol dum la tempo, kiam estis kreita la pentraĵo.

Erg Noor tremeris, kiam la supraĵo de la planedo sur la ekrano ĵetiĝis renkonten. La nekonata piloto ekkondukis «Velo-n» malsupren. Tute proksime eknaĝis sablaj konusoj, nigraj rokoj, iaj disŝutitaj brilantaj verdaj kristaloj. La stelŝipo estis metode volvanta spiralon de ĉirkaŭflugo de la planedo de unu poluso al la alia. Estis nenia signo de akvo kaj de almenaŭ plej primitiva vegeta vivo. Ree «almenaŭ»!..

Aperis malgajo de soleco, perditeco de la ŝipo en senviva foro, en potenco de la flama blua stelo... Erg Noor sentis, kiel la propran, la esperon de tiuj, kiuj faris la filmon, observante la planedon en serĉado de almenaŭ eksa vivo. Kiel konataj estas al ĉiu, kiu flugis al dezertaj, senvivaj planedoj sen akvo kaj atmosfero, tiuj streĉitaj serĉoj de ŝajnaj ruinoj, restaĵoj de urboj kaj konstruaĵoj en hazardaj fendoj kaj trajtoj de senvivaj rokoj, en deklivoj de montoj, neniam konintaj vivon!

Rapide kuris sur la ekrano la forbruligita, dispolvigata de furiozaj kirloj, senigita de ajnaj spuroj de ombro tero de la fora mondo. Erg Noor, ekkonsciinta fiaskon de la malnova revo, penis kompreni, kiel povis aperi la malĝusta imago pri la forbruligitaj mondoj de la blua stelo.

— Niaj teraj fratoj estos elrevigitaj, kiam ekscios, — mallaŭte diris la biologo, proksime alŝoviĝinta al la estro. — Dum multaj jarmiloj milionoj da homoj de la Tero rigardadis al Vego. Dum someraj noktoj de la Nordo ĉiuj gejunuloj, amantaj kaj revantaj, turnadis siajn rigardojn al la ĉielo. Somere Vego, hela kaj blua, staras preskaŭ en zenito — ĉu eblis ne admiri ĝin? Jam antaŭ miloj da jaroj homoj sciis sufiĉe pri steloj. Pro stranga direkto de penso ili ne suspektis, ke planedoj kreiĝis preskaŭ ĉe ĉiu malrapide rotacianta stelo kun forta magneta kampo, simile al satelitoj, kiujn havas preskaŭ ĉiu planedo. Ili ne sciis pri tiu leĝo, sed revis pri fratoj sur aliaj mondoj kaj antaŭ ĉio sur Vego — la blua suno. Mi memoras tradukojn de belaj versaĵoj pri duondiaj homoj de blua stelo el iu el antikvaj lingvoj.

— Mi revis pri Vego post la mesaĝo de «Velo», — turniĝis al Eon Tal la estro. — Nun estas klare, ke la miljara strebo al foraj kaj belaj mondoj ŝirmis okulojn kaj al mi, kaj al multaj saĝaj kaj seriozaj homoj.

— Kiel nun vi deĉifros la mesaĝon de «Velo»?

— Simple. «Kvar planedoj de Vego estas tute senvivaj. Estas nenio pli bela ol nia Tero. Kia feliĉo estos reveni!»

— Vi pravas! — ekkriis la biologo. — Kial antaŭe tio ne venis en la kapon?

— Eble, al iu venis, sed ne al ni, astronaŭtoj, kaj, verŝajne, ankaŭ ne al la Konsilio. Sed tio nur honorigas nin — kuraĝa revo, sed ne skeptika elreviĝo venkas en la vivo!

Sur la ekrano la ĉirkaŭflugo de la planedo finiĝis. Sekvis registraĵoj de robota stacio, ĵetita por analizo de kondiĉoj sur la supraĵo de la planedo. Poste aŭdiĝis fortega eksplodo — oni deĵetis geologian bombon. La stelŝipon atingis giganta nubo de mineralaj eroj. Ekhurlis pumpiloj, prenante la polvon en filtrilojn de flankaj ensuĉaj kanaloj. Kelkaj provaĵoj de minerala pulvoro el sabloj kaj montoj de la forbruligita planedo plenigis silikolajn provtubojn, kaj aero de la superaj tavoloj de la atmosfero — kvarcajn gasbotelojn. «Velo» direktis sin malantaŭen en la tridekjaran vojon, trairi kiun la sorto ne destinis al ĝi. Nun ĝia tera kamarado portos al la homoj ĉion, kion kun tia peno, pacienco kaj kuraĝo sukcesis akiri la pereintaj vojaĝintoj...

La ceteraj registraĵoj — ses bobenoj da observaĵoj — estis speciale esplorendaj de astronomoj de la Tero kaj la plej gravaj informoj estis transdonendaj al la Granda Ringo.

Spekti filmojn pri la posta sorto de «Velo» — pri la malfacila lukto kontraŭ la paneo kaj la T-stelo, kaj speciale la tragikan lastan sonbobenon, — neniu deziris. Tro fortaj ankoraŭ estis la propraj emocioj. Oni decidis prokrasti la spektadon ĝis vica vekiĝo de la tuta ŝipanaro. Troŝarĝitaj per impresoj, la deĵorantoj disiris por ripozo, lasinte la estron en la centra stirejo.

Erg Noor ne plu pensis pri la frakasita revo. Li penis taksi tiujn amarajn pecetojn de scio, kiujn sukcesos alporti al la homaro per prezo de tiaj penoj kaj viktimoj la du ekspedicioj — la lia kaj tiu de «Velo». Aŭ la atingoj estas amaraj nur pro granda elreviĝo?

Erg Noor unuafoje pensis pri la bela gepatra planedo kiel pri neelĉerpebla riĉo da homaj animoj, rafinitaj kaj sciamaj, liberigitaj disde malfacilaj zorgoj kaj danĝeroj de la naturo aŭ de primitiva socio. Antaŭaj suferoj, serĉoj, malsukcesoj, eraroj kaj elreviĝoj restis ankaŭ nun, en la epoko de la Ringo, sed ili estas transportitaj en la superan planon de kreado en scio, arto, konstruado. Nur danke al scio kaj krea laboro la Tero estas liberigita disde teruraĵoj de malsato, troloĝateco, infektaj malsanoj, malutilaj animaloj. Savita de elĉerpiĝo de brulaĵo, manko de utilaj ĥemiaj elementoj, tro frua morto kaj malforteco de homoj. Kaj tiuj eroj de scio, kiujn alportos kun si «Tantro», same estas kontribuo al la potenca lavango de penso, dum ĉiu jardeko faranta novan paŝon antaŭen en aranĝo de la socio kaj ekkono de la naturo!

Erg Noor malfermis la gardoŝrankon de la vojĵurnalo de «Tantro» kaj elprenis skatolon kun metalo de la spirala stelŝipo el la nigra planedo. La peza peco de hela lazuro dense ekkuŝis sur la manplato. Erg Noor sciis, ke sur la gepatra planedo kaj ties najbaroj en la sunsistemo kaj ĉe la proksimaj steloj tia metalo ne ekzistas. Tio estas ankoraŭ unu, verŝajne, la plej grava mesaĝo, krom la informo pri la pereo de Zirda, kiun ili liveros al la Tero kaj al la Ringo...

La fera stelo estas tre proksima al la Tero, vizito de la nigra planedo fare de speciale preparita ekspedicio nun, post la sperto de «Velo» kaj «Tantro», estos ne tiom danĝera, malgraŭ ajna aro da nigraj krucoj kaj meduzoj en tiu eterna mallumo. La spiralan stelŝipon ili malfermis malsukcese. Se ili havus tempon bone pripensi la entreprenon, do jam tiam komprenus, ke la giganta spirala tubo estas parto de motora sistemo de la stelŝipo.

Ree en la memoro de la ekspediciestro aperis la okazintaĵoj de la lasta fatala tago. Niza, sterniĝinta kiel ŝildo transverse sur li, senhelpe falinta apud la monstro. Nelonge floris ŝia juna sento, kuniginta en si heroan sindonemon de antikvaj virinoj de la Tero kaj malfermitan kaj saĝan kuraĝon de la moderna epoko...

Pur Hiss senbrue aperis malantaŭe, por anstataŭi la estron en deĵorado. Erg Noor eliris en la bibliotekon-laboratorion, sed ne direktis sin al la koridoro de la centra fako al la dormoĉambroj, sed malfermis la pezan pordon de la hospitala kajuto.

Difuzita lumo de tera tago briletis sur silikolaj ŝrankoj kun kuraciloj kaj instrumentoj, reflektiĝis de metalo de rentgena aparataro, de aparatoj de artefarita sangocirkulado kaj spirado. La ekspediciestro deflankigis ĝisplafonan densan kurtenon kaj eniris en duonmallumon. Malforta prilumo, simila al la luna, iĝis varma en la rozkolora kristalo de silikolo. Du tiratronaj stimuliloj, ŝaltitaj por okazo de subita kolapso, apenaŭ aŭdeble klaketadis, subtenante batadon de la koro de la paralizitino. Ene de la kloŝo, en la roz-arĝenta lumo, senmove etendiĝinta Niza ŝajnis enprofundigita en trankvilan, feliĉan dormon. Multaj generacioj da sana, pura kaj sata vivo de la prauloj rafinis ĝis alta arta perfekteco la fleksemajn kaj fortajn liniojn de korpo de virino — de la plej bela kreaĵo de la potenca vivo de la Tero. La homoj delonge sciis, ke ili ricevis en posedon la planedon, tre riĉan je akvo. Akvo stimulis abundon de la vegeta vivo, kaj tiu kreis grandegajn rezervojn de libera oksigeno. Tiam disverŝiĝis kiel freneza torento la animala vivo, dum multaj centoj da miliardoj da jaroj pasadinta poioman perfektiĝon, ĝis aperis pensanta estaĵo — la homo. Giganta historia sperto de evoluo de vivo sur planedaj sistemoj de sennombraj mondoj pruvis, ke ju pli malfacila kaj longa estis blinda evolua vojo de selektado, des pli belaj rezultis formoj de superaj, pensantaj estaĵoj, des pli delikate estis ellaborita celkonformeco de ilia adaptiĝo al ĉirkaŭantaj kondiĉoj kaj postuloj de la vivo, tiu celkonformeco, kiu ĝuste estas la belo.

Ĉio ekzistanta moviĝas kaj evoluas laŭ spirala vojo. Erg Noor vide imagis tiun grandegan spiralon de ĉies leviĝo aplike al la vivo kaj la socio de la homoj. Unuafoje li komprenis kun afekcianta klareco, ke ju pli malfacilaj estas kondiĉoj de vivo kaj laboro de organismoj kiel biologiaj maŝinoj, des pli malfacila estas vojo de evoluo de la socio, des pli dense estas volvita la spiralo de leviĝo kaj des pli proksimaj unu al la alia estas ĝiaj «spiraleroj» — sekve, des malpli rapide okazas la procezo kaj des pli normaj, pli similaj inter si estas la aperantaj formoj.

Li ne pravas en sia strebo al miraklaj planedoj de bluaj sunoj kaj malĝuste instruis Niza-n! Flugo al novaj mondoj ne estas por serĉo kaj malkovro de iaj neloĝataj, hazarde aranĝiĝintaj per si mem planedoj, sed konscia, paŝon post paŝo, pasado de la homaro laŭ la tuta branĉo de la Galaksio, per venka defilado de scio kaj belo... tia, kiel Niza...

Kun subita peza malgajo Erg Noor malleviĝis sur la genuojn antaŭ la silikola sarkofago de Niza. La spirado de la junulino ne estis rimarkebla, la okulharoj estis ĵetantaj lilajn strietojn de ombroj sub la dense fermitaj palpebroj, tra la iom malfermitaj lipoj briletadis blanko de la dentoj. Sur la maldekstra ŝultro, sur la brako ĉe la kubuto kaj sur la bazo de la kolo videblis palaj bluetaj makuloj — la lokoj de batoj de la malica kurento.

— Ĉu vidas vi, ĉu memoras vi ion en via dormo? — sufere demandis Erg Noor en impeto de granda malfeliĉo, sentante, kiel lia volo iĝas pli mola ol vakso, kiel ĝeniĝas lia spirado kaj kunpremiĝas la gorĝo.

La ekspediciestro kunpremis la interplektitajn fingrojn tiel, ke ili bluiĝis, penante transdoni al Niza siajn pensojn, pasian vokon al vivo kaj feliĉo. Sed la rufbukla junulino restis senmova, kiel statuo el rozkolora marmoro, kun fajnega perfekteco reproduktinta la vivan modelon.

Kuracistino Luma Lasvi mallaŭte eniris en la hospitalon kaj eksentis ies ĉeeston. Singarde deĵetinte la kurtenon, ŝi ekvidis la surgenuan estron, senmovan, kiel monumento al tiuj milionoj da viroj, kiuj devis priplori siajn amatinojn. Jam pluran fojon ŝi renkontis Erg Noor-on ĉi tie, kaj akra kompato leviĝis en ŝia animo. Erg Noor morne levis sin. Luma rapide aliris lin kaj, emociiĝante, flustris:

— Mi bezonas paroli kun vi.

Erg Noor kapjesis kaj, demetinte per la mano la kurtenon, eniris, mallarĝigante la okulojn, en la antaŭan fakon de la hospitalo. Li ne eksidis sur seĝon, proponitan de Luma, sed restis stari, apoginte sin al instalaĵo de fungosimila radiilo. Luma Lasvi rektigis sin antaŭ li je tuta sia negranda alto, penante ŝajni pli alta kaj pli grava por la okazonta interparolo. La rigardo de la estro donis al ŝi eblon prepariĝi.

— Vi scias, — necerte komencis ŝi, — ke la moderna neŭrologio penetris en la procezon de apero de emocioj en la konscia kaj la subkonscia tavoloj de la psiko. La subkonscio cedas al efiko de bremsantaj kuraciloj tra la antikvaj zonoj de la cerbo, regantaj la ĥemian reguligon de la organismo, inklude la nervan sistemon kaj parte la superan nervan agadon.

Erg Noor levis la brovojn. Luma Lasvi eksentis, ke ŝi parolas tro detale kaj longe.

— Mi volas diri, ke medicino kapablas efiki tiujn cerbajn centrojn, kiuj regas fortajn emociojn. Mi povus...

Kompreno ekbrilis en la okuloj de Erg Noor kaj speguliĝis en rapida rideto.

— Ĉu vi proponas efiki al mia amo, — rapide demandis li, — kaj per tio liberigi min de sufero?

La kuracistino jese klinis la kapon.

Erg Noor danke etendis la manon kaj nege balancis la kapon.

— Mi ne fordonos mian riĉecon de sentoj, kiel ajn ili suferigu min. Sufero, se ĝi ne superas fortojn, kondukas al kompreno, la kompreno — al amo. Tiel fermiĝas la rondo. Vi estas bonkora, Luma, sed ne necesas!

Kaj kun sia ordinara fulmrapideco la estro malaperis malantaŭ la pordo.

Hastante, kiel dum paneo, elektronikaj inĝenieroj kaj meĥanikistoj ree, post dek tri jaroj, instalis en la centra stirejo kaj en la biblioteko ekranojn de TVF por teraj elsendoj. La stelŝipo eniris la zonon, en kiu iĝis ebla ricevo de difuzitaj de atmosfero radiondoj de la monda reto de la Tero.

Voĉoj, sonoj, formoj kaj koloroj de la gepatra planedo vigligis la vojaĝantojn kaj samtempe ekscitis ilian malpaciencon — la longeco de kosmaj vojoj estis iĝanta ĉiam pli neeltenebla.

La stelŝipo estis vokanta la sputnikon 57 en la ordinara ondolongo de foraj kosmaj ekspedicioj, ĉiuhore atendante respondon de tiu potenca transsenda stacio de komunikado inter la Tero kaj la kosmo.

Finfine la voko de la stelŝipo atingis la Teron.

La tuta ŝipanaro maldormis, ne deirante de la riceviloj. Reveno al la vivo post dek tri teraj kaj naŭ dependaj jaroj da manko de ligo kun la patrujo! La homoj kun nesatigebla avido renkontadis terajn mesaĝojn, pridiskutadis per la monda reto novajn gravajn demandojn, levatajn, kiel ĉiam, de ajna deziranto.

Tiel, hazarde kaptita propono de grundsciencisto Heb Ur kaŭzis ses-semajnan disputon kaj komplikegajn kalkulojn.

«La proponon de Heb Ur — pridiskutu!» — tondris voĉo de la Tero. «Ĉiuj, kiuj pensis kaj laboris en tiu direkto, ĉiuj, havantaj similajn pensojn aŭ negativajn rezonojn, — eldiru!» Ĝojige sonis por la vojaĝantoj tiu ordinara formulo de vasta diskutado. Heb Ur prezentis al la Konsilio de Stelnavigado proponon de sistema esploro de atingeblaj planedoj de bluaj kaj verdaj steloj. Laŭ lia opinio, tio estas specialaj mondoj de potenca radiado, kiuj povas ĥemie stimuli mineralajn kombinojn, inertajn en teraj kondiĉoj, al lukto kontraŭ entropio, kio ĝuste estas la vivo. Specialaj formoj de vivo de mineraloj, pli pezaj, ol gasoj, estos aktivaj en altaj temperaturoj kaj furioza radiado de steloj de la altaj spektraj klasoj. Heb Ur opiniis la malsukceson de la ekspedicio al Siriuso, trovinta tie neniajn spurojn de vivo, laŭleĝa, ĉar tiu rapide rotacianta stelo estis duopa kaj ne havis fortan magnetan kampon. Neniu disputis kun Heb Ur, ke duopajn stelojn oni ne povas opinii kreantoj de planedaj sistemoj de la kosmo, sed la esenco de la propono kaŭzis aktivan kontraŭagon flanke de la ŝipanaro de «Tantro».

La astronomoj de la ekspedicio sub gvido de Erg Noor verkis mesaĝon, kiu estis sendita kiel la opinio de la unuaj homoj, vidintaj Vegon en la filmo, farita de «Velo».

Kaj homoj de la Tero kun admiro ekaŭdis la voĉon, parolantan el la proksimiĝanta stelŝipo.

«Tantro» elpaŝas kontraŭ sendo de ekspedicio laŭ la tezoj de Heb Ur. La bluaj steloj vere radias tian kvanton da energio por unuo de areo de siaj planedoj, ke ĝi sufiĉas por vivo el pezaj ĥemiaj kombinoj. Sed ajna viva organismo estas filtrilo kaj digo de energio, kontraŭaganta al la dua leĝo de termodinamiko aŭ al entropio per kreo de strukturo, per granda malsimpligo de simplaj mineralaj kaj gasaj molekuloj. Tia malsimpligo povas aperi nur en procezo de longa historia evoluo de grandega daŭro — sekve, ĉe longa konstanteco de fizikaj kondiĉoj. Sed ĝuste la konstanteco mankas sur planedoj de alttemperaturaj steloj, rapide detruantaj malsimplajn kombinojn en impetoj kaj kirloj de potencegaj radioj. Tie estas nenio longe ekzistanta, kaj eĉ ne povas esti, malgraŭ tio, ke mineraloj ricevas plej stabilan kristalan konstruon kun kuba atoma latiso.

Laŭ la opinio de «Tantro», Heb Ur ripetas unuflankan rezonon de antikvaj astronomoj, ne komprenintaj la dinamikon de evoluo de planedoj. Ĉiu planedo perdas siajn malpezajn substancojn, forflugantajn en la spacon kaj difuziĝantajn. Speciale forta perdo de malpezaj elementoj okazas ĉe forta varmigo kaj radia premo de la bluaj sunoj.

«Tantro» listigis ekzemplojn kaj finis per aserto, ke la procezo de «plipezigo» de planedoj ĉe la bluaj steloj ne allasas kreiĝon de vivaj formoj.

La sputniko 57 transsendis la obĵeton de la sciencistoj de la stelŝipo rekte al la observatorio de la Konsilio.

Finfine venis la minuto, kiun kun tia malpacienco atendis Ingrid Ditra kaj Kej Ber, kiel, tamen, ankaŭ ĉiuj senescepte anoj de la ekspedicio. «Tantro» komencis malaltigi la subluman rapidon de flugo kaj preteris la glacian zonon de la sunsistemo, proksimiĝante al la stelŝipa stacio sur Tritono. Tia rapido ne plu necesis — de ĉi tie, de la satelito de Neptuno, «Tantro», fluganta kun rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo, atingus la Teron dum malpli ol kvin horoj. Tamen akcelo de stelŝipo postulus tiom da tempo, ke la ŝipo, komencinte flugon el Tritono, preterus la Sunon kaj malproksimiĝus de ĝi je grandega distanco.

Por ne malŝpari valoregan anamezonon kaj ne pezigi ŝipojn per grandampleksa aparataro, interne de la sistemo oni flugadis per jonaj planedŝipoj. Ilia rapido ne superis okcent mil kilometrojn dum horo por internaj planedoj kaj du milionojn kaj kvincent kilometrojn por la plej malproksimaj eksteraj planedoj. Ordinara vojo de Neptuno ĝis la Tero okupadis ekde du monatoj kaj duono ĝis tri monatoj.

Tritono estis tre granda satelito, nur iomete malpli granda ol la gigantaj tria kaj kvara satelitoj de Jupitero — Ganimedo kaj Kalistoo, kaj ol la planedo Merkuro. Tial ĝi posedis maldikan atmosferon, ĉefe el nitrogeno kaj karbona dioksido.

Erg Noor alterigis la stelŝipon sur la poluso de Tritono en la indikita loko, malproksime de vastaj kupoloj de la stacia konstruaĵo. Sur ŝtupego de altebenaĵo, ĉe deklivo, trapenetrita per subteraj ejoj, brilis per vitroj konstruaĵo de kvarantena sanatorio. Ĉi tie, en plena izolo disde ĉiuj ceteraj homoj, la vojaĝantoj devis pasigi kvinsemajnan kvarantenon. Dum tiu tempo spertaj kuracistoj zorgeme kontrolas iliajn korpojn, en kiuj povus nesti ia nova infekto. La danĝero estis tro granda, por neglekti ĝin. Tial ĉiuj, kiuj alteriĝis sur aliajn, eĉ neloĝatajn, planedojn, nepre estis submetataj al tiu procedo, nedepende de tio, kiom longe daŭris ilia estado en stelŝipo. La ŝipo mem interne same estis esplorata fare de sciencistoj de la sanatorio, antaŭ ol la stacio donis permeson de flugo al la Tero. Por planedoj, delonge ekspluatataj de la homaro, kiel Venuso, Marso kaj kelkaj asteroidoj, kvarantenon oni faradis en ties stacioj antaŭ elflugo.

Estado en la sanatorio estis pli facile eltenebla, ol en stelŝipo. Laboratorioj por okupiĝoj, koncertejoj, kombinitaj banoj el elektro, muziko, akvo kaj ondaj osciloj, ĉiutagaj promenoj en malpezaj skafandroj laŭ montoj kaj ĉirkaŭaĵoj de la sanatorio. Kaj finfine, komunikado kun la gepatra planedo, kvankam ne ĉiam regula, sed kiel estas ĝoje, ke mesaĝo povas atingi la Teron nur dum kvin horoj!

La silikolan sarkofagon de Niza kun ĉiuj antaŭgardoj oni transportis en la sanatorion. Erg Noor kaj biologo Eon Tal forlasis «Tantron» lastaj. Ili paŝis facile eĉ kun pezigiloj, surmetitaj, por ne fari subitajn saltojn pro la malgranda gravitforto sur tiu ĉi planedo.

Estingiĝis lumiloj, brilintaj ĉirkaŭ la alteriga kampo. Tritono estis eliranta al la prilumita de la Suno flanko de Neptuno. Kiel ajn malhela estu la grizeta lumo, reflektita de Neptuno, la giganta spegulo de la grandega planedo, situanta nur je tricent kvindek mil kilometroj for de Tritono, dispelis mallumon, kreante sur la satelito helan krepuskon, similan al printempaj krepuskoj de altaj latitudoj de la Tero. Tritono ĉirkaŭflugadis Neptunon kontraŭ la rotacio de sia planedo de oriento al okcidento preskaŭ dum ses teraj diurnoj, kaj ĝiaj «tagaj» periodoj daŭris ĉirkaŭ sepdek horojn. Dum tiu tempo Neptuno sukcesis kvarfoje rotacii, kaj nun la ombro de la satelito rimarkeble kuris laŭ la nebula disko.

Preskaŭ samtempe la estro kaj la biologo ekvidis negrandan ŝipon, starantan malproksime de rando de la plataĵo. Tio ne estis stelŝipo kun ŝveligita malantaŭa duono kaj altaj ekvilibraj eĝoj. Juĝante laŭ la tre akra pruo kaj la mallarĝa korpo, tiu ŝipo devus esti planedŝipo, sed ĝi malsamis de la konataj konturoj de tiuj ŝipoj per dika ringo sur la poŭpo kaj per longa spinilforma alkonstruaĵo supre.

— Ĉi tie, en kvaranteno, estas ankoraŭ ŝipo? — duondemande diris Eon. — Ĉu la Konsilio ŝanĝis sian regulon?

— Ne sendi novajn stelajn ekspediciojn antaŭ reveno de antaŭaj? — respondis Erg Noor. — Vere, ni ne transiris nian tempolimon, sed la mesaĝo, kiun ni devis sendi el Zirda, malfruis je du jaroj.

— Eble, tio estas ekspedicio al Neptuno? — supozis la biologo.

Ili pasis duonkilometran vojon al la sanatorio kaj leviĝis sur vastan terason, tegitan per ruĝa bazalto. En la nigra ĉielo pli hele, ol ĉiuj steloj, brilis la eta disko de la Suno, videbla el ĉi tie, el la poluso de la malrapide rotacianta satelito. Kruela centsepdekgrada frosto sentiĝis tra la varmigaj skafandroj kiel ordinara malvarmo de tera polusa vintro. Grandaj flokoj de neĝo el glaciiĝinta amoniako aŭ karbona dioksido estis malrapide falantaj en la senmova atmosfero, donante al la tuta ĉirkaŭaĵo kvietan trankvilon de tera neĝado.

Erg Noor kaj Eon Tal hipnotigite rigardis al la falado de neĝeroj, simile al malproksimaj prauloj, loĝintaj en la moderaj latitudoj, por kiuj apero de neĝo signifis finon de agrikulturaj laboroj kaj penoj. Kaj tiu ĉi neordinara neĝo same signifis finon de iliaj laboro kaj vojaĝo.

La biologo, respondante al siaj subkonsciaj sentoj, etendis la manon al la estro.

— Finiĝis niaj aventuroj, kaj ni estas nedamaĝitaj danke al vi!

Erg Noor faris akran forigan geston.

— Ĉu ĉiuj estas nedamaĝitaj? Kaj mi estas nedamaĝita danke al kiu?

Eon Tal ne konfuziĝis.

— Mi estas certa — Niza estos savita! La ĉi-tieaj kuracistoj intencas komenci kuracadon tuj. Estas ricevita instrukcio de Grim Ŝar mem — la estro de la laboratorio de ĝeneralaj paralizoj.

— Ĉu oni scias, kio estas tio?

— Ankoraŭ ne. Sed estas klare, ke Niza estas lezita per speco de kurento, kiu ŝanĝas la ĥemion de nervaj nodoj de aŭtonomaj sistemoj. Kompreni, kiel neniigi ĝian neordinare longan efikon, — signifas elkuraci la junulinon. Ni ja sukcesis malkovri la meĥanismon de persistaj psikaj paralizoj, kiujn oni dum tiom da jarcentoj opiniis nekuraceblaj. Ĉi tie estas io simila, sed kaŭzita de ekstera objekto. Kiam oni faros eksperimentojn kun miaj kaptitoj — tutegale, ĉu ili vivas, ĉu ne, — tiam ankaŭ mia mano ree servos al mi!

Sento de honto igis la ekspediciestron sulkigi la brovojn. En sia malfeliĉo li forgesis, kiel multe faris por li la biologo. Tio estas maldeca por plenaĝa homo! Li akceptis la manon de la biologo, kaj ambaŭ sciencistoj esprimis reciprokan simpation en la antikva vira gesto.

— Ĉu vi pensas, ke mortigaj organoj de la nigraj meduzoj kaj de tiu krucforma abomenaĵo estas de sama speco? — demandis Erg Noor.

— Mi ne dubas. Pruvo de tio estas en mia mano... — La biologo ne rimarkis la hazardan kalemburon. — En akumulado kaj transformado de elektra energio esprimiĝis komuna adaptiĝo de la nigraj estaĵoj — loĝantoj de la planedo, riĉa je elektro. Ili estas evidentaj rabobestoj, kaj tiujn, kiuj estas ilia ĉasaĵo, ni ankoraŭ ne konas.

— Sed ĉu vi memoras, kio okazis kun ni ĉiuj, kiam Niza...

— Tio estas alio. Mi longe pensis pri tio. Kun apero de la terura kruco aperis rompinta nian konscion infrasono de grandega forto. En tiu nigra mondo ankaŭ sonoj estas nigraj, neaŭdeblaj. Subpremante la konscion per infrasono, tiu estaĵo poste efikas per speco de hipnoto, pli forta, ol ĉe niaj, nun formortintaj, gigantaj serpentoj: ekzemple, ĉe anakondo. Jen kio preskaŭ pereigis nin, se ne agus Niza...

La ekspediciestro rigardis al la fora Suno, lumanta nun ankaŭ sur la Tero. La Suno — la eterna espero de la homo jam ekde lia antaŭhistoria vegetado en la senkompata naturo. La Suno — la enkorpiĝo de hela forto de la racio, dispelanta obskuron kaj monstrojn de nokto. Kaj ĝoja fajrero de espero iĝis lia vojkamarado por la resto de la vojaĝo...

La estro de la Tritona stacio venis en la sanatorion por kunpreni Erg Noor-on. La Tero vokis la ekspediciestron, kaj la apero de la staciestro en la malpermesitaj kvarantenaj ejoj signifis finon de la izolo, eblon fini la dektrijaran vojaĝon de «Tantro». La ekspediciestro baldaŭ revenis, eĉ pli koncentriĝinta, ol ĉiam.

— Ni elflugas jam hodiaŭ. Oni petis min preni ses homojn el planedŝipo «Amat», kiun oni lasas ĉi tie por esploro de novaj ercaj minkampoj sur Plutono. Ni prenos la ekspedicion kaj la materialojn, kolektitajn de ĝi sur Plutono.

Tiu sesopo speciale ekipis ordinaran planedŝipon kaj faris nemezureble kuraĝan heroaĵon. Ili plonĝis al fundo de infero, sub la densan neon-metanan atmosferon de Plutono. Flugis en tempestoj de amoniaka neĝo, ĉiusekunde timante frakasiĝi en mallumo je kolosaj pikiloj de firma, kiel ŝtalo, akva glacio. Ili sukcesis trovi zonon, kie elstaras nudaj montoj. La enigmo de Plutono estas finfine solvita — tiu planedo ne apartenas al nia sunsistemo. Ĝi estis kaptita de tiu dum iro de la Suno tra la Galaksio. Jen kial la denso de Plutono estas multe pli granda ol de ĉiuj ceteraj malproksimaj planedoj. Strangajn mineralojn el la tute fremda mondo malkovris la esploristoj. Sed eĉ pli grava estas tio, ke sur unu monto estas trovitaj spuroj de preskaŭ tute detruitaj konstruaĵoj, atestantaj pri iu nekredeble antikva civilizo. La datumoj, akiritaj de la esploristoj, certe, devas esti kontrolitaj. La racia prilaboriteco de la konstruaj materialoj ankoraŭ postulas pruvojn... Sed evidenta estas la mirinda heroaĵo. Mi fieras pri tio, ke nia stelŝipo transportos la heroojn al la Tero, kaj mi brulas pro malpacienco aŭdi iliajn rakontojn. Ilia kvaranteno finiĝis antaŭ tri tagoj... — Erg Noor eksilentis, laciĝinte pro longa parolo.

— Sed ja ĉi tie estas serioza kontraŭdiro! — ekkriis Pur Hiss.

— Kontraŭdiro estas patrino de vero! — trankvile respondis al la astronomo Erg Noor per malnova proverbo. — Estas tempo prepari «Tantron»!

La elprovita stelŝipo facile deŝiriĝis de Tritono kaj ekkuris laŭ giganta arko, perpendikulara al la ekliptika ebeno. Rekta vojo al la Tero estis neebla: ajna ŝipo pereus en la larĝa zono de meteorŝtonoj kaj asteroidoj — rompaĵoj de la detruita planedo Faetono, iam ekzistinta inter Marso kaj Jupitero kaj disŝirita de la gravito de tiu giganto de la sunsistemo.

Erg Noor faris akcelon. Li ne intencis veturigi la heroojn al la Tero dum ordinaraj sepdek du tagoj, sed decidis, uzante la kolosan forton de la stelŝipo, kun minimuma uzo de anamezono, trairi la vojon dum kvindek horoj.

Elsendoj de la Tero traŝiriĝadis tra la spaco al la stelŝipo — la planedo salutadis la venkon super mallumo de la fera stelo kaj super mallumo de glacia Plutono. Komponistoj plenumadis verkitajn omaĝe de «Tantro» kaj «Amat» romancojn kaj simfoniojn.

La kosmo tondris per jubilaj melodioj. Stacioj sur Marso, Venuso kaj asteroidoj vokadis la ŝipon, enverŝante siajn akordojn en la ĝeneralan ĥoron de respekto al la herooj.

— «Tantro», «Tantro», — finfine eksonis voĉo el la posteno de la Konsilio, — estas permesita alteriĝo en El Homra!

La centra kosmohaveno situis sur la loko de la eksa dezerto en Norda Afriko, kaj la stelŝipo ĵetiĝis tien tra la saturita de suna lumo atmosfero de la Tero.




parasimpata sistemo — aŭtonoma bremsa nerva sistemo, kontraŭa al la simpata.
parciala premo — premo de gaso depende de ĝia denso.
trombozo — koagulado de sango kun kreo de tromboj — ŝtopaĵoj en angioj.
tiratrono — elektronika aparato, povanta stimuli kaj subteni nervajn  procezojn de homa organismo, inklude batadon de koro.
neŭrosekreciaj stimuliloj — kuraciloj, efikantaj rekte al certaj nervoj, kaj prenitaj el nervaj eligaĵoj de organismo (neŭrosekreciaĵoj) (sciencfikciaĵo).
termobarooksistato — aparato por preciza reguligo de temperaturo, aerpremo kaj saturiteco de oksigeno (sciencfikciaĵo).
protuberancoj — elĵetaĵoj de ardigitaj gasaj substancoj el supraĵo de stelo (ekzemple, de la Suno), flugantaj supren je grandegaj distancoj.
geologia bombo — bombo de grandega eksplodforto, ĵetata de stelŝipo sur esploratan planedon, por ricevi leviĝon de substanco de la planeda supraĵo en la plej altajn tavolojn de la atmosfero (sciencfikciaĵo).