Ĉapitro 3

Super Tormans


«La ekvatora rapido de la planedo estas gama 1 klininta streko 16, la periodo de rotacio estas 22 teraj horoj...» — raportis komputilo, nehome klare prononcante vortojn. Larĝa registra rubando rampis en la akceptilon de la vojĵurnalo. La aŭtomatoj de «Malhela Flamo» estis skrupule esplorantaj Tormans-on, preterante neniun detalon.

— Mirigas kvanto de karbona dioksido en malsupraj tavoloj de la atmosfero, — diris Tor Lik. — Kaj kiom da ĝi estas ankoraŭ dissolvita en la oceanoj! Similas al la paleozoiko de la Tero, kiam karbona dioksido ankoraŭ ne estis parte ligita per procezoj de kreiĝo de karbo.

— Ĉu forceja efiko? — demandis Sol Sain.

— La klimato ĉi tie entute estas milda kaj egala. La ekvatoro de Tormans staras «vertikale» kompare kun tiu de la Tero, tio estas perpendikulare al la ebeno de la orbito, kaj la rotacia akso koincidas kun la linio de la orbito. Tio povus doni akran zonecon, sed Tormans kuras laŭ la orbito proksimume kvaroble pli rapide, ol la Tero.

— Nesufiĉo de akvo povas nuligi tiujn ĉi avantaĝojn, — enmiksiĝis Grif Rift, leganta kurbojn de sondaĵo de la supraĵo, — la areo de la oceanoj estas kvindek kvin centonoj, kaj la mezuma amplitudo de ŝanĝoj de profundo estas unu-du kilometroj.

— Per si mem tio ankoraŭ ne atestas pri nesufiĉo de akvo, — diris Tor Lik, — ni esploros bilancon de vaporiĝo, de saturiteco per akvaj vaporoj, distribuadon per ventaj fluoj. Grandaj rezervoj de glacio sur la polusoj en tia klimato ne atendindas — kaj ni ilin ne vidas. Ne estas ankaŭ polusaj frontoj kaj entute fortaj moviĝoj de aeraj masoj.

La homoj daŭrigis la laboron ĉe la aparatoj, de tempo al tempo ĵetante rigardojn en la vidan ŝakton, kiun malfermis por ili Gen Atal. Penetrante la ŝipajn murojn kaj finiĝante per larĝa fenestro el travidebla itriuma ceramikaĵo, la ŝakto per sistemo de speguloj permesis observi la planedon per nearmita okulo.

En la travidebla fenestro sub la stelŝipo apenaŭ rimarkeble moviĝis la planedo. «Malhela Flamo» rivoluis sur alto dudek mil kilometroj, iomete malpli rapide, ol rotaciis la planedo: tiel estis oportune trarigardi la supraĵon de Tormans. La nuba kovrilo, komence ŝajninta al la teranoj enigme densa, havis sur la ekvatoro abundajn disŝirojn. En ili estis traflugantaj plumbokoloraj maroj, brunaj ebenaĵoj kiel stepoj aŭ arbaroj, flavaj eĝoj kaj masivoj de eroditaj nealtaj montoj. La observantoj estis iom post iom kutimiĝantaj al la aspekto de la planedo, kaj ĉiam pli multaj detaloj iĝadis kompreneblaj sur la fotoj.

Tormans, preskaŭ egala amplekse al la Tero, kaj simila al ĝi en multaj ĝeneralaj trajtoj de tutplaneda nivelo, tre malsamis de ĝi en detaloj de sia planedografio. La maroj okupis vastan zonon sur la ekvatoro, kaj la kontinentoj estis ŝovitaj al la polusoj. Dividitaj per meridianaj markoloj, pli ĝuste, maroj, la kontinentoj konsistigis kvazaŭ du kronojn, ĉiu el ili konsistis el kvar segmentoj, larĝiĝantaj ĉe la ekvatoro kaj mallarĝiĝantaj ĉe la polusoj, similaj al Suda Ameriko de la Tero. Demalproksime kaj desupre la supraĵo de la planedo impresis simetrie, ege diferencante disde komplikaj konturoj de maroj kaj kontinentoj de la Tero. Grandaj riveroj fluis precipe de la polusoj al la ekvatoro, enfluante en la ekvatoran oceanon aŭ en ties golfojn. Inter ili videblis vastaj areoj da neakvumita tero, verŝajne, dezertoj.

— Kion diros la planedologo, — kutime mallarĝigis la okulojn Sol Sain, — bizara planedo, ĉu ne?

— Estas nenio bizara! — gravmiene respondis Tor Lik. — Ĝi estas pli aĝa, ol nia Tero, sed pli rapide rotacianta. Sekve, polusa ŝovo de kontinentoj okazis pli rapide kaj donis rezultojn, pli grandajn, ol ĉe ni. La simetrio, pli ĝuste, simileco de unu hemisfero al la alia — estas hazardaĵo. Probable, la profundaĵoj de Tormans estas pli kvietaj, ol la teraj, — ne tiom abruptaj estas leviĝoj kaj malleviĝoj, ne estas aŭ malmultas funkciantaj vulkanoj, malpli fortaj estas tertremoj. Ĉio ĉi estas normala, pli mirindas alio...

— Ĉu la saturiteco per karbona dioksido kun alta enteno de oksigeno? — ekkriis Grif Rift.

— La tormansanoj fobruligis tro multe da natura brulaĵo. Ĉi tie por ni estos malfacile spiri kaj necesos eviti profundajn kavaĵojn de reliefo. Tamen la maro, saturita per karbona dioksido, estos travidebla, kiel dum la plej antikvaj geologiaj epokoj de la Tero... verŝajne, kun amaso da kalka sedimento sur la fundo. Ĉio ĉi ne konformas al la kvanto de loĝantaro, notita fare de la cefeanoj antaŭ ducent kvindek jaroj.

— Ĉi tie nemalmultas kontraŭdiroj inter planedografio kaj demografio, — konsentis Grif. — Eble, ni ne penu ilin kompreni, antaŭ ol ni malleviĝos sur malaltan orbiton. Se ne estas sputnikoj, do, krom risko de malkaŝo, nenio malhelpas al ni ĉirkaŭflugi la planedon sur ajna alto.

— Des pli ke ni jam prenis ĉion de la unua orbito, — vigle subtenis Tor Lik.

— Ankoraŭ estas okupitaj Ĉedi kaj Faj. Nia lingvistino sukcesis ricevi tekstojn de sufiĉa longo, por kompreni la strukturon de la lingvo per la metodo de Kam Amat. Faj Rodis deziras, ke ni, proksimiĝinte al la planedo kaj observante televidelsendojn, jam komprenu parolojn de tormansanoj.

— Racie! Por ke ni evitu malĝustajn pens-asociojn, el kiuj kreiĝas firmaj kliŝoj, malhelpantaj komprenon.

— Ho, vin, planedologojn, oni nemalbone instruas! Eĉ pri psikologio.

— Oni antaŭlonge rimarkis neperfektecon de fizikistoj-kosmologoj, koncentriĝintaj nur al sia tereno. Sen koncepto pri la homo kiel faktoro de tutplaneda skalo okazadis danĝeraj eraroj. Nun oni atentas pri tio, — diris Tor Lik, ekstarante kaj haltigante malviglan iradon de la flava rubando.

— Kaj samtempe vi bonege sukcesis en la fako. Tuj fininte la heraklajn heroaĵojn, vi inventis gipsobolometron kaj el sputniko malkovris tiun gigantan kupro-hidrargan zonon, pri kiu ĝis nun disputadas geologoj, kiel pri rarega escepto, — aldonis Grif Rift.

La juna planedologo rozkoloriĝis pro plezuro kaj, por kaŝi konfuziĝon, aldonis:

— Kaj tiu escepto kuŝas je profundo de dudek kilometroj sub preskaŭ tuta Sinaja ŝildo!..

La planedologo atendis nelonge. Pasis ankoraŭ kelkaj tagoj (noktoj estis tre mallongaj sur tia alto de rivoluo), kaj «Malhela Flamo» nerimarkita deglitis sur orbiton kun alto je malpli ol duono de la diametro de Tormans, kaj, por ne malŝpari multan energion, pligrandigis la relativan rapidon.

Ĉedi kaj Faj Rodis ĉirkaŭpendigis la rondan halon per hipnottabeloj de la lingvo de Tormans. Ĉiu ŝipano, fininta sian laboron, venadis ĉi tien kaj enprofundiĝadis en kontempladon de la skemoj, samtempe aŭskultante kaj subkonscie enmemorigante sonojn kaj sencojn de vortoj de la fremda lingvo. Ne tute fremda — ĝia semantiko kaj aldeologio tre similis al antikvaj lingvoj de la Tero kun mirinda mikso de vortoj de Orienta Azio kaj de la disvastiĝinta en la fino de la EDM angla lingvo. Simile al la tera, la lingvo de Tormans estis tutplaneda, sed kun iaj restaj dialektoj en malsamaj hemisferoj de la planedo, por kiuj necesis elpensi konvenciajn nomojn, analogajn al la teraj. La hemisfero, direktita antaŭen laŭ la kuro de Tormans laŭ sia orbito, estis nomita la Norda, kaj la malantaŭa — la Suda. Kiel montriĝis poste, astronomoj de Tormans nomis ilin respektive la Kapa kaj la Vosta — de la Vivo kaj de la Morto.

Komuneco de la lingvo plifaciligis la taskon de la esploristoj, sed ŝanĝiĝo de alteco de sono kaj nazala, jen malrapida, jen rapidiĝanta prononco montriĝis multe pli komplikaj, ol la tera, kun ties klara kaj pura elparolo.

— Por kio ĉio ĉi? — indignis Grif Rift, la plej malsukcesa lernanto de Ĉedi. — Ĉu ne eblas esprimi nuancon de penso per ekstra vorto anstataŭ hurlo, krio aŭ miaŭo? Ĉu tio ne estas reveno al la prauloj, el tiuj, kiuj saltadis sur branĉoj?

— Por iuj pli facilas saman vorton prononci malsame, ŝanĝante la sencon, — kontraŭdiris Tivisa, virtuoze «miaŭanta», laŭ la esprimo de la ŝipestro.

— Kaj por mi pli facilas memori dek vortojn, ol ekhurli en mezo aŭ fino de la jam konata, — malkontente sulkigis la brovojn Grif. — Ĉu ne estas egale, cent mil aŭ cent kvindek mil vortoj?

— Ne egale, se la ortografio tiom forte malkoincidas kun la prononco, kiel ĉe la tormasanoj, — aŭtoritate deklaris Ĉedi.

— Kiel povis aperi tiom absurda disiĝo?

— Pro neantaŭvidema konservativismo. Ĝi rimarkeblis ankaŭ ĉe ni en la tempoj antaŭ la monda lingvo kaj antaŭ la raciigo de diversaj lingvoj, kiun devigis fari la apero de tradukaj maŝinoj. Kun rapidiĝo de la socia evoluo la lingvo ŝanĝiĝis kaj riĉiĝis, kaj la ortografio restis sur sama nivelo. Eĉ pli malbone: oni insiste simpligadis la ortografion, faciligante la lingvon por pigraj aŭ malinteligentaj homoj, dum la socia evoluo postulis ĉiam plian komplikadon.

— Kaj rezulte la lingvo perdis sian fonetikan riĉon?

— Neeviteble. Esence, la procezo estis pli komplika. Ekzemple, ĉe ĉiu popolo de la Tero kun leviĝo de kulturo okazis riĉiĝo de ĉiutaga lingvo, esprimanta sentojn, priskribanta la vidatan mondon kaj internajn travivaĵojn. Poste, kun dispartigo de laboro, aperis teĥnika, profesia lingvaĵo. Kun evoluo de teĥniko ĝi riĉiĝadis, ĝis kvanto de vortoj en ĝi superis la ĝeneral-emocian lingvaĵon, kaj tiu, male, malriĉiĝis. Kaj mi suspektas, ke la ĝeneral-emocia lingvaĵo de Tormans estas same malriĉa, kiel la nia en la fino de la EDM, kaj eĉ pli malriĉa.

— Ĉu tio signifas dominadon de la profesia vivo super la libertempo?

— Sen ajna dubo. Ĉiu homo havis malmultan tempon por okupiĝo pri kleriĝo, arto, sporto, eĉ simple por komunikado. Multe malpli, ol por liaj devoj al la socio kaj por aferoj, necesaj por la vivo. Eblas ankaŭ alio — nescipovo uzi sian libertempon por kleriĝo kaj perfektiĝo. Ambaŭ aferoj estas signoj de malbona organizo kaj malalta nivelo de la socia konscio. Faj Rodis diras, ke en legitaj de ni tekstoj de radielsendoj de Tormans estas same malmulte da senco, kiel estis ĉe ni en antikvaj historiaj periodoj de la EDM, kiam presitaj sur folioj de malbona papero ĉiutagaj bultenoj de novaĵoj, televidaj kaj radiaj elsendoj portis ne pli ol tri-kvin procentojn da utila informo. Krome, Rodis suspektas — laŭ ekzisto de granda kvanto da semantikaj stereotipoj — ke la skribo de la planedo ial estas sur malalta nivelo. Sed ni ankoraŭ ne vidis ĝin, deĉifrinte la lingvon laŭ registraĵoj de la memormaŝinoj.

— Ĉu ni lernu ankoraŭ la skribon? — ŝerce suspiris Vir Norin. — Kiom longe ni do turniĝu super Tormans?

— Ne tre longe, — konsolis lin Ĉedi, — nun la afero iros pli interese. Hodiaŭ Olla Dez komencis interkaptadon de televidaj elsendoj, kaj, eble, ne pli malfrue, ol morgaŭ ni vidos la vivon de Tormans.

Ili vidis. La televido de Tormans ne atingis la nivelon de fajnega eŭdoplastika teĥniko de la Tero, sed la elsendoj estis klaraj, kun bona kolora gamo.

La ŝipanaro de «Malhela Flamo», krom deĵorantoj, sidadis antaŭ grandega stereoekrano, dum horoj observante fremdan vivon. Homoj de Tormans tiom similis al la teranoj, ke jam neniu plu dubis pri praveco de la diveno de historiistoj pri la sorto de la tri stelŝipoj de la EMU. Stranga sento ekregis la teranojn. Kvazaŭ ili spektis proprajn amasajn spektaklojn, ludatajn pri historiaj temoj. Ili vidis gigantajn urbojn, maldense disĵetitajn laŭ la planedo, kiuj kiel funeloj ensuĉis precipan amason de la loĝantaro. En ili tormansanoj loĝis en malvasto de multetaĝaj domoj, sub kiuj en subteraj labirintoj okazadis ĉiutaga teĥnika laboro. Ĉiu urbo, kadrita per zono de malfortaj boskoj, sekcis ilin per larĝaj vojoj, kiel per tentakloj, tiriĝantaj en vastajn kampojn, prisemitajn per iuj vegetaĵoj, similaj al sojfaboj kaj terpomoj de la Tero, kiujn oni kultivis en grandega kvanto. La plej grandaj urboj troviĝis apud bordoj de la ekvatora oceano, sur tiuj partoj de riveraj deltoj, kie ŝtoneca grundo donis apogon por grandaj domoj. Malproksime de riveroj kaj kultivataj kampoj kolosaj areoj da tero estis okupitaj de stepoj kun maldensa herbaro kaj senfine monotonaj veproj.

En la zonoj de kultivata tero estis mirinda manko de konstantaj vilaĝoj. Iaj mornaj konstruaĵoj, longaj kaj malaltaj, lacigadis okulojn per monotona ripetado ĉie — kaj en la kapa kaj en la vosta hemisferoj, apud grandaj urboj kaj apud malpli grandaj koncentriĝoj de loĝantaro. Pezaj maŝinoj moviĝadis en polvo, prilaborante grundon aŭ kolektante rikolton, ne malpli pezaj veturiloj kun bruego kuradis laŭ glataj kaj larĝaj vojoj.

La teraj observantoj miris, kial tiel bruas tiuj grandaj maŝinoj, ĝis ili komprenis, ke la monstra bruego okazas simple pro malbona konstruo de motoroj, pro malbona adapto de maŝinpecoj.

Horon post horo, ne kuraĝante rompi silenton, por ne malhelpi al la kamaradoj, la teranoj spektadis la vivon de la fora planedo, afekciitaj de amaso da unuaj impresoj. De tempo al tempo iuj el la ŝipanoj ekstaradis kaj foriradis en tiun parton de la ronda halo, malantaŭ eta vando, kie sur longan tablon oni aranĝis liveradon de nutraĵo. Tie, interŝanĝante impresojn, la homoj manĝadis kaj denove revenadis al la ekranoj, timante perdi eĉ horon el tempo de televidelsendoj de Tormans. Pli ĝuste, ne Tormans, sed la planedo Jan-Jaĥ, kiel ĝi nomiĝis en la tormansa lingvo. Tamen la nomo Tormans tiel firme eniris la konscion de la ekspedicianoj dum ĉiuj monatoj, kiam ĝi estis la ĉefa orientilo de iliaj meditoj, ke la teranoj plu uzis ĝin.

Ili ekkonis ankaŭ la ĉefurbon de la planedo, kies nomo en traduko en la lingvon de la Tero signifis Saĝejo.

Kaj antaŭ ĉio konfirmiĝis la diveno de Faj Rodis, ke la skribo de Tormans estas sistemo de komplikaj signoj — ideogramoj, por ekposedi ilin eĉ akraj mensoj de la teranoj bezonus multan tempon. Feliĉe, ekzistis simpligita aro da skribaj signoj, kiuj estis uzataj en ĉiutaga vivo kaj en simpligita lingvaĵo de presataj novaĵoj. Novaj tabeloj beligis la murojn de la halo en «Malhela Flamo». Beligis, ĉar la aspekto de la signoj konformis al la estetika sento de la ŝipanaro. Iliaj komplikaj interplektaĵoj ŝajnis fajnaj abstraktaj desegnaĵoj. Tekstojn oni skribis aŭ per nigro sur intense flava papero, aŭ per intensa malhelverda farbo sur palblua fono.

— Kiel bele kompare kun mizera simpleco de nia linia alfabeto! — admiris Olla Dez. — Eble, post la reveno indas proponi la alfabeton de Tormans al la KUP — la Konsilio de Universalaj Plibonigoj?

— Mi ne pensas tiel, — kontraŭis Faj Rodis, — tiaspecajn alfabetojn oni jam uzis sur la Tero, kaj eĉ dum multaj jarcentoj. Konservativuloj de ĉiuj tempoj kaj popoloj defendadis ilian avantaĝon antaŭ la pure fonetikaj, similaj al tiuj, kiuj metis komencon al nia linia skribo. Ili pruvadis, ke, estante ideogramoj, tiuj signoj estas legataj samsence de popoloj, parolantaj en malsamaj lingvoj...

— Kaj literoj iĝas ne nur abstraktaj signoj, sed ankaŭ simboloj de konkreta senco, — daŭrigis Olla Dez. — Jen kial ili estas tiom multegaj!

— Kaj tro malmultaj por tuta amplekso de eksponenciale vastiĝanta homa penso, — aldonis Ĉedi Daan.

— Vi prave rimarkis la ĉefan kontraŭdiron, — konfirmis Faj Rodis, — nenio estas donata senkoste, kaj la avantaĝoj de ideografia skribo iĝas mizeraj kun evoluo de kulturo kaj scienco. Anstataŭe centobliĝas ĝia malavantaĝo — senca rigidiĝo, bremsanta pensadon, malakcelanta ĝian evoluon. Komplika bela skribo, esprimanta milojn da pensonuancoj tie, kie necesas milionoj, iĝas arkaismo, simila al la piktogramoj de la ŝtona epoko, de kiuj ĝi, sendube, devenis.

— Mi jam antaŭlonge kapitulacis, Faj! — ekridis Olla Dez. — En la KUP oni min deklarus inklina al kavernhoma pensado. Mi dankas vin pro savo el malhonoro.

— Apenaŭ la KUP tiel senkompate ekzekutus vin, — samtone respondis Faj Rodis. — En tiu Konsilio plejmulton konsistigas viroj, kaj samtempe skeptikuloj. Tio estas kombino, cedema al personoj de nia sekso, speciale al tiuj kun via belo.

— Vi ŝercas, — serioze diris Ĉedi, — kaj al mi ŝajnas tragika tiom longa ekzisto de ideogramoj sur Tormans. Tio estas neevitebla postresto de pensado...

— Pli ĝuste, malrapideco de progreso kaj arkaikeco de formoj, — korektis ŝin Rodis, — postresto subkomprenas komparon. Kun kiu? Se kun ni, do sur kiu historia nivelo? Nia moderna nivelo estas multe pli alta. Kiom da jarcentoj jam pasis da bona, racia kaj amika vivo, da avida ekkonado de la mondo, da feliĉo de riĉiĝo per belo kaj ĝojo. Kiu el ni rezignus vivi dum tiuj tempoj?

— Mi, — respondis Vir Norin. — Ili, niaj prauloj, sciis tiel malmulte. Mi ne povus...

— Ankaŭ mi, — konsentis Faj Rodis, — sed la senfina oceano de ekkono same kuŝas antaŭ ni, kiel antaŭ ili. Emocia diferenco ne ekzistas. Kaj persona digno, revoj kaj amo, amikeco kaj kompreno — ĉio, kio kreskigas kaj edukas nin? En tio ni estas samaj. Kial do ni ne kredu, ke Tormans estas sur simila ŝtupo? Ĉu nur pro la postrestinta skribo? Des pli ke la ĉefa pruvo de turmenteco, evidente, malaperas. Niaj demogramoj ne konfirmas la kolosan kvanton da loĝantaro, kalkulitan de la cefeanoj. La diferenco estas preskaŭ dekobla.

— Nekredeble! — balancis la kapon Grif Rift. — En ceteraj aferoj la cefeanoj montris sin bonaj planedografoj. Ĉu tio estas eraro aŭ...

— Abrupta malkresko de la loĝantaro, — finis Faj Rodis. — Povas esti. Sed tiuokaze tio estis katastrofo, sed ni rimarkis nenion ekstreman.

— Ne nepre katastrofo, — kontraŭdiris Tivisa Henako. — Post la vizito de la cefeanoj pasis pli ol ducent kvindek jaroj. Ni prenu averaĝan vivdaŭron, karakteran por la komenco de la EMU, — sepdek jaroj. Dum periodo, egala al kvarobla vivdaŭro, la loĝantaro de Tormans povis malkreski eĉ pli, aŭ male, kreski pro pure internaj kaŭzoj.

— Internaj kaŭzoj, kiel mi pensas, estas la plej malbona speco de katastrofo, — diris Ĉedi. — Ne plaĉas al mi dume la planedo Jan-Jaĥ en siaj televidaj elsendoj!

Kvazaŭ pravigante la vortojn de Ĉedi, el profundo de la stereoekrano aŭdiĝis melodia muziko, nur iufoje interrompata per disonancaj frapoj kaj krioj. Antaŭ la teranoj aperis placo sur monteto, kovrita per io simila al bruna vitro. Vitra vojeto iris tra la placo al ŝtuparo el la sama materialo. La ŝtuparo, beligita per altaj vazoj kaj masivaj fostoj el griza ŝtono, nur post kelkaj ŝtupoj atingis vitran domon, brilantan sub la ruĝa suno. Malpezan frontonon apogis malaltaj kolonoj kun bizara interplektiĝo de pilastroj el flava metalo. Malpeza fumeto estis leviĝanta el du nigraj bovlegoj antaŭ la enirejo.

Laŭ la vitra vojo moviĝis aro da gejunuloj, svingante mallongajn bastonetojn kaj batante per ili sonorantajn kaj zumantajn diskojn. Kelkaj el ili portis sur ŝultraj rimenoj malgrandajn ruĝ-orajn skatoletojn, agorditajn al unusama muziko, kiun la teranoj alklasigus al la verd-blua spektro. Ĝis nun tuta aŭdita de ili muziko de Tormans apartenis nur al la ruĝa aŭ la flava spektro de tonoj kaj melodioj.

La televida kamerao proksimiĝis al la irantoj, pligrandiginte el la amaso du geajn parojn, retrorigardantajn al la kunirantoj, kaj pli malproksimen, al la urbo, kun stranga mikso de maltrankvilo kaj montra braveco. La tuta kvaropo estis vestita en samaj intense flavaj survestoj, kolorigitaj per sinuaj nigraj serpentoj kun oscedantaj faŭkoj.

Ĉiu el la viroj donis la manon al sia kunulino. Plu irante per flanko al la ŝtuparo, ili subite ekkantis, pli ĝuste — stride ekkriis. La defian kanton subtenis ĉiuj akompanantoj.

Ĉedi Daan, Faj Rodis kaj Tivisa Henako, plej bone ekposedintaj la lingvon de Tormans, komencis streĉite aŭskulti. Klakis speciala sonfiltrilo, modulanta rapidan neklaran parolon.

— Ili prikantas fruan morton, opiniante ĝin la ĉefa devo de homo rilate al la socio! — ekkriis Tivisa Henako.

Faj Rodis silentis, kliniĝinte al la ekrano, kiel ŝi faradis ĉiam, estante afekciita de io vidita. Ĉedi Daan kovris la vizaĝon per la manoj, ripetante la malnete tradukitan kanton, kies melodio komence tiel plaĉis al la teranoj.

«La supera saĝo estas foriri en la morton plena je sano kaj fortoj, evitinte malĝojojn de maljuneco kaj neeviteblajn suferojn de vivsperto...

Tiel oni foriras en varman nokton post vespera kunveno de amikoj...

Tiel oni foriras en freŝan matenon post nokto kun amatoj, mallaŭte ferminte la pordon de la floranta ĝardeno de vivo.

Kaj potencaj viroj — apogo kaj defendo — iras, frapfermante la pordegon. La lasta frapo eĥas en mallumo de la subteraĵoj de tempoj, egale kaŝantaj la estontecon kaj la pasintecon...»

Ĉedi ĉesis traduki kaj, mire rigardinte al Faj Rodis, aldonis:

— Ili kantas, ke la devo de morto venas en la cent unua jaro de ilia vivo. Aŭ laŭ ilia dua kalendaro de Blankaj Steloj, kiu koincidas kun la nia, post dudek kvin jaroj. Tiun kvaropon oni akompanas en Templon de Karesa Morto!

— Kiel povas ekzisti tia socio? — forgesinte decon, indigne ekkriis Olla Dez. — Ju pli alta estas socia strukturo kaj scienco, des pli malfrue maturiĝas homo.

— Ĝuste tial ni, biologoj, antaŭ ĉio jam ekde antikveco de la EDM starigis kiel celon plilongigon de vivo, pli ĝuste, de juneco, — diris Neja Holli, ne deŝirante la rigardon de la procesio de la tormansanoj, leviĝanta laŭ la ŝtupoj.

— Ĉe ni pro komplikeco de la vivo kaj pro granda amplekso de informo oni opinias homon infano ĝis la heraklaj heroaĵoj. Ankoraŭ dudek jarojn daŭras juneco, matureco venas nur ĉe kvardekjara aĝo. Poste antaŭ ni estas sepdek jaroj, aŭ eĉ tuta jarcento da matureco, plena je energio, intensa laboro kaj ekkonado de la vivo. Anstataŭ dek–dudek jaroj, kiel en la antikveco. Antaŭe oni opiniis homon maljuna je kvardek jaroj. Mi tiam estus maljunulino, — diris Faj Rodis.

— Kaj homo estis mortanta, nenion eksciinte pri diverseco kaj belo de la mondo! — indigne respondis Vir Norin. — Sed en tia antikveco, kiam naŭdek procentoj da homoj ne scipovis legi, tio ne estas mirinda. Longa vivo estis ŝarĝa, simple ne necesa. Tiujn, kiuj mortis en juneco, oni nomis favoratoj de dioj. Sed sur Tormans estas sufiĉe alta teĥnika civilizo. Kiel do ili povas haki arbojn, kiuj ankoraŭ ne donis fruktojn? Tio estas frenezo kaj pereo!

— Vir, vi forgesis, ke antaŭ ni estas ne komunisma kaj eĉ ne socialisma socio, sed klasa socia strukturo. Laŭ mi, la terura tradicio de frua morto havas rektan rilaton al la troloĝateco kaj forkonsumiteco de riĉaĵoj de la planedo, — kontraŭis Rodis.

— Mi komprenas, — diris Ĉedi, — la frua morto estas ne por ĉiuj!

— Jes. Tiuj, kiuj kondukas la teĥnikan progreson, devas vivi pli longe, ne parolante eĉ pri la reganta elito. Mortas tiuj, kiuj ne povas doni al la socio ion, krom sia vivo kaj nekomplika fizika laboro, alidire la ne kapablaj al altnivela klereco. Ĉiuokaze, sur Tormans estas du klasoj: kleruloj kaj malkleruloj, super kiuj staras regantoj, kaj ie inter ili — artistoj, amuzantaj, beligantaj kaj pravigantaj.

— Ankaŭ ili ne mortas je dudek kvin jaroj! — ekkriis Olla Dez.

— Nature. Sed, verŝajne, por aktoroj, tie, kie necesas juneco kaj belo, la limo de la vivo nemulte pli grandas, — respondis Faj Rodis.

Kaj en la TVF de la stelŝipo ektondris akresona, sovaĝe ritma muziko, alterne kun kantado de marŝo, tio estas akorda ritma paŝado de multaj homoj. Jelpantaj sonoj de nekonataj instrumentoj estis rompantaj apenaŭ kapteblan fadenon de la saltanta kaj vantema melodio. Komenciĝis filmo.

Laŭ vastaĵoj de altherbaj stepoj treniĝis mallertaj ĉaroj, jungitaj per kornohavaj kvarpieduloj, similaj al la teraj remaĉuloj, ĉu antilopoj, ĉu bovoj. Sur pli longkruraj, similaj al cervoj animaloj rajdis ĝisnigre sunbrunigitaj tormansanoj, svingante hakilojn aŭ meĥanismojn, analogajn al pulvopafiloj de la tera antikveco. La rajdantoj sentime defendadis sin kontraŭ aroj de rampaj mallongkruraj rabobestoj, kontraŭ amasoj da teruraj serpentoj kun altaj kapoj, platigitaj ĉe la flankoj. Iufoje la ĉarojn atakadis samaj rajdantoj, kiuj pafadis galopante. En interpafado pereadis aŭ la karavano, veturinta laŭ stepo, aŭ la atakintoj, aŭ ambaŭ kune.

La teranoj rapide komprenis, ke ili spektas filmon pri la disloĝiĝo de tormansanoj sur la planedo. Restis malklare, kiuj estis la atakantaj rabistoj. Ilin ne eblis opinii aborigenoj de la planedo, ĉar ili per nenio diferencis disde la transloĝantoj.

La ŝipanaro de «Malhela Flamo» devis spekti amason da filmoj, spektakloj kaj bildoj pri la heroa pasinteco, pri la ekrego de la nova planedo. Furiozaj interbatadoj, rajdadoj, murdoj alternis kun mirinde banala kaj mizera montro de spirita vivo. Ĉie kaj ĉiam venkadis junaj viroj, havantaj kvalitojn, speciale valorajn en tiu imagita mondo de distraj iluzioj: batemon, forton, rapidan reagon, scipovon pafi el primitiva armilo en aspekto de tubeto, el kiu per forto de gasa dilatiĝo elpuŝiĝas peza peceto de metalo.

Similaj temoj ripetiĝadis en diversaj variaĵoj kaj tre rapide tedis al la teranoj. Tamen ili plu spektis ilin pro pecetoj de aŭtentika kroniko de la antikvaj tempoj, nemalofte metitaj en stultegan scenaron. En la malnovaj fragmentoj videblis aspekto de la virga kaj vivriĉa planedo, ankoraŭ ne tuŝita de homa enmiksiĝo. Sama, nur kun eĉ pli potenca animala kaj vegeta vivo, estis la antaŭhistoria Tero. Ripetiĝis la bildo, iam konita en la tera historio dum la koloniigo de Ameriko fare de la blanka raso. Pioniroj estis periferie, liberaj, senbridaj, malbone obeantaj al la leĝoj, dum konservantoj de la kredo kaj la sociordo estis en priloĝitaj centroj. Poste okazis bridado de la pioniroj ĝis plena subpremo de la libera socio. Kaj ne vane la ĉefurbo de la planedo nomiĝas Saĝejo. Tiu nomo aperis dum la pionira tempo de la ekrego de la planedo Tormans.

Sur Tormans komence stepoj dominis super arbaroj. La naturo de la planedo ne kreis gigantajn animalojn, kiel elefantoj, rinoceroj aŭ ĝirafoj de la Tero. La plej grandaj el la surteraj kvarpieduloj estis kornohavaj estaĵoj, amplekse egalaj al averaĝa tera bovo, nun jam malaperintaj. Kolosaj gregoj de bovsimilaj kaj antilopsimilaj estaĵoj iam plenigadis grandegajn stepojn. En malprofundaj maroj, varmigitaj de radioj de la ruĝa suno, svarmis en densaj algaroj fiŝoj, mirinde similaj al la teraj.

La maleston de fortaj ventoj sur la planedo konfirmis tio, ke sur altaj lokoj de la ekvatora bordo antaŭe kreskis arboj de grandeco, neimagebla sur la Tero. En zonoj, pli proksimaj al la polusoj, antaŭe ekzistis vastaj marĉoj, kovritaj de densejoj de monotonaj arboj, similaj al la teraj taksodioj, sed nur kun bruna koloro de malgrandaj kaj mallarĝaj folietoj, similaj al dispremitaj koniferaj pingloj.

Ĉio ĉi ekzistis sur Tormans, kiel nedisputeble atestis filmoj, faritaj en foraj tempoj. Sed nun la teranoj ĉie vidis aŭ kultivatajn kampojn, aŭ senfinajn areojn da malalta arbustaro, varmigitajn de la suno kaj senigitajn je ĉiuj aliaj vegetaĵoj. Eĉ malfortaj ventoj de Tormans levadis kaj turnadis densan polvon super arbustoj. Pli plaĉe aspektis sekaj stepoj, sed ankaŭ tie herbo ŝajnis malalta kaj maldensa, pli simile al duondezertoj, iam oftaj en la zono de alizeaj ringoj de la Tero.

Ĉu, eble, la filmoj pri la pasinteco de la planedo kvietigadis naturan sopiron de la tormansanoj pri la estinta diverseco de la naturo? Plej multe da homoj loĝis en grandegaj urboj, kie, certe, sovaĝa rajdado kaj pafado sur stepaj vastaĵoj aŭ ĉasaj ekspedicioj en densajn arbarojn sub helaj kaj klaraj steloj por ĉiam foriris en la nerevenigeblan pasintecon.

Pli malfacile klarigeblaj estis alispecaj spektaĵoj, en kiuj belaj virinoj parte nudiĝadis, farante erotikajn movojn kaj rigidiĝante en brakumoj de viroj en abomene malkaŝaj pozoj. Samtempe la teranoj neniam vidis plenan nudecon aŭ puran malkovritecon de Eroso, tiom kutimajn sur la gepatra planedo. Ĉi tie nepre io restis kaŝita, misformita, kovrita, aludante al iaj malpermesitaj aŭ sekretaj kvalitoj, eble, por eksciti malfortan fantazion aŭ por doni specialan guston al la tedintaj kaj seninteresiĝintaj seksaj rilatoj.

Tiu specifa erotismo kombiniĝis kun nekonata sur la Tero nepreco de vesto. Neniu rajtis aperi en publikaj lokoj aŭ esti hejme en ĉeesto de aliuloj alie, ol plene kovrinte sian korpon.

Virinoj plej ofte portis vastajn mallongajn ĉemizojn kun larĝaj kaj longaj manikoj kaj malalta staranta kolumo, ĉirkaŭitajn de mola, ordinare nigra, zono, kaj larĝajn pantalonojn, iufoje longajn, ĝis maleoloj, jupojn. Preskaŭ sama estis la vira kostumo, sed kun pli mallongaj baskoj de ĉemizoj. Nur junularo aperadis en mallongaj, super la genuoj, pantalonoj, tre similaj al la teraj. En publikaj kunvenoj aŭ en solenoj oni surmetadis vestaĵon el helaj ornamitaj ŝtofoj kaj supre — mallongajn mantelojn kun bonega brodaĵo.

La vestaĵaro ŝajnis al la teranoj oportuna kaj simple produktebla, ĝi konformis al la varma klimato de la planedo kaj al tre diversaj kondiĉoj de laboro. Belaj kombinoj de ruĝaj kaj flavaj kolornuancoj evidente plaĉis al la plejmulto de virinoj kaj tre konvenis al malhela koloro de ilia haŭto kaj al nigraj haroj. Viroj estis preferantaj griz-violajn kaj purpurajn kolorojn kun kontrasta ornamo sur la kolumoj kaj manikoj. Parto de tormansanoj portis sur la maldekstra flanko de la brusto, super la koro, galonojn en formo de oblonga horizontala rombo kun iaj signoj. Kiel rimarkis Ĉedi, tiujn, en kies rombo brilis io simila al okulo, oni speciale respektis. Sed ĝenerale estimo al aliulo ŝajne malestis. Senceremonia interpuŝado sur strato, nescipovo liberigi vojon al aliulo aŭ helpi al stumblinta iranto miregigis la stelŝipanojn. Eĉ pli, etaj malfeliĉoj, kiel falo sur strato, kaŭzadis ridon de hazardaj atestantoj. Sufiĉis al iu rompi fragilaĵon, disŝuti iun portaĵon, homoj tuj ridetadis, kvazaŭ ĝojante al la malfeliĉeto.

Se okazasis granda malfeliĉo — televidaj elsendoj iufoje montradis katastrofojn kun veturiloj aŭ flugaparatoj, — do tuj kunvenadis homamaso.

Homoj ĉirkaŭadis la suferintojn kaj silente staradis, observante kun avida sciemo, kiel flave vestitaj viroj, evidente kuracistoj kaj savistoj, helpas al la vunditoj. La homamaso pligrandiĝadis, el ĉiuj flankoj alkuradis novaj spektantoj kun same avida, besta sciemo sur la vizaĝoj. Tio, ke homoj kuris ne por helpi, sed nur por rigardi, pleje mirigis la teranojn.

Kiam elsendo okazadis rekte el stadiono, fabriko, informstacio, urbaj stratoj kaj eĉ el loĝejoj, tiam paroladon de anoncisto aŭ muzikon nepre akompanadis monotona obtuza muĝado, kiun la stelŝipanoj komence opiniis malperfekteco de la elsendado. Sed evidentiĝis, ke sur Tormans oni tute ne zorgas pri forigo de bruo. Veturiloj muĝis kaj knaris per siaj motoroj, la ĉielo tremis pro bruo de flugaparatoj. Tormansanoj parolis, fajfis kaj laŭte kriis, tute ne ĝeniĝante pro ĉirkaŭantoj. Miloj da etaj radiaparatoj aldonadis al la komuna muĝado malagordan miksaĵon de muziko, kantado aŭ simple laŭta kaj malagrable modulita parolo. Kiel povis elteni la loĝantoj de la planedo tiun abomenan bruon, ne haltantan eĉ por minuto, malfortiĝantan nur en profunda nokto, restis enigmo por la kuracisto kaj la biologo de «Malhela Flamo».

Poiomete penetrante en la fremdan vivon, la teranoj trovis strangan trajton en elsendoj de tutplanedaj novaĵoj. Ties programo tiom diferencis disde enhavo de ĝenerala programo de elsendoj de la Tero, ke ĝi meritis specialan esploron.

Nur malgrandan atenton oni donadis al atingoj de scienco, al montro de arto, de historiaj trovaĵoj kaj malkovroj, kiuj okupadis la ĉefan lokon en la teraj elsendoj, ne parolante eĉ pri plene malestantaj en Tormans novaĵoj de la Granda Ringo. Ne estis tutplanedaj diskutoj pri iuj ŝanĝoj en socia aranĝo, perfektigoj aŭ projektoj de grandaj konstruaĵoj, organizoj de grandaj esploroj. Neniu metadis ajnajn demandojn, starigante ilin, kiel sur la Tero, antaŭ Konsilioj aŭ persone antaŭ iuj el la plej bonaj pensantoj de la homaro.

Tre malmulta loko estis donata al montro kaj diskuto de novaj problemaj teatraĵoj, penantaj kapti aperantajn turnojn kaj ŝanĝojn en la socia konscio kaj en personaj virtoj. Abundaj filmoj pri la sanga pasinteco, pri la konkero (pli ĝuste, ekstermo) de la naturo kaj pri amasaj sportaj ludoj okupadis la plej grandan tempon. Al la homoj de la Tero ŝajnis stranga, kiel povis sportaj konkursoj kunvenigi tiom grandan kvanton da ne partoprenantaj en la konkursoj spektantoj, kiuj nekredeble ekscitiĝadis pro spektado de lukto de sportistoj. Nur poste la teranoj komprenis la esencon de la afero. En la sportaj konkursoj partoprenadis zorge elektitaj homoj, dediĉintaj sian tutan tempon al insista kaj obtuza trejniĝo en sia sporta specialeco. Ĉiuj aliaj ne partoprenadis la konkursojn. Malfortaj korpe kaj spirite tormansanoj, kiel infanetoj, adoris siajn elstarajn sportistojn. Tio aspektis ridinda kaj eĉ abomena. Similan staton havis aktoroj. El milionoj da homoj estis elektitaj nur kelkaj. Al ili oni disponigis la plej bonajn vivkondiĉojn, rajton partopreni en ajnaj spektakloj, filmoj kaj koncertoj. Iliaj nomoj servis kiel logaĵoj por multegaj spektantoj, konkurantaj por lokoj en teatroj, kaj tiuj aktoroj mem, nomataj «steluloj», estis same naive diigataj, kiel sportistoj. La stato, atingita de «stelulo», senigadis ŝin aŭ lin je tuta alia agado. Ajna alia homo, sukcesinta memstare atingi altaĵojn de arto, ĉi tie, evidente, ne povis elpaŝi kiel aktoro, malkiel sur la Tero. Ĝenerale, la stampon de malvasta profesieco portis la tuta vivo de Tormans, malriĉigante la sentojn de la homoj kaj malvastigante ilian intelektan horizonton. Eble, tio nur ŝajnis al la stelŝipanoj pro elekto de eventoj kaj informaj materialoj. Nur rekta kontakto kun la popolo de la planedo povis solvi tiun demandon.

En la televidaj kaj radiaj elsendoj tre multan atenton oni donadis al malgranda grupo de homoj, al iliaj diroj kaj vojaĝoj, konsiliĝoj kaj decidoj. Plej ofte estis menciata la nomo de Ĉojo Ĉagas, kies pensoj pri diversaj temoj de la socia vivo, antaŭ ĉio ekonomio, kaŭzadis malmoderajn admirojn kaj estis laŭdegataj kiel la supera ŝtata saĝo. Eble, la eldiroj de Ĉojo Ĉagas, malproksimaj de vera sagaco de geniulo, komprenanta tutan profundon kaj vaston de problemo, estis en io tre gravaj por la loĝantoj de Tormans? Kiel povis juĝi pri tio fremduloj, ŝvebantaj sur alto de ses mil kilometroj?..

Faj Rodis kaj Grif Rift rememorigadis pri tio al la pli junaj kamaradoj, pasiaj kaj akraj en rezonoj.

Strange, malgraŭ ĉiamaj mesaĝoj pri elpaŝoj kaj vojaĝoj de Ĉojo Ĉagas kaj ankoraŭ de tri homoj, liaj plej proksimaj helpantoj, konsistigantaj la Kvaropan Konsilion — la superan regorganon de la planedo Jan-Jaĥ, ankoraŭ neniu el la stelŝipanoj sukcesis ilin vidi. Plej ofte menciataj, tiuj homoj kvazaŭ ĉeestis ĉie kaj nenie.

Nur unufoje en elsendo el Saĝejo homamaso, diginta stratojn kaj placojn, salutis per admira muĝado kvinopon de veturiloj, kiuj peze, kiel kirasaŭtoj de antikvaj tempoj de la Tero, rampis en la homamaso. En la malhelaj vitroj nenio videblis, sed la tormansanoj, kaptitaj de amasa psikozo, kriis kaj gestis, kiel en siaj sportaj konkursoj.

La teranoj komprenis, ke ĝuste tiu kvaropo, estrata de Ĉojo Ĉagas, estas la veraj regantoj de ĉiuj kaj ĉio. Kiel ofte estis ĉe antikvaj popoloj, ĉe la tormansanoj dominis maldiversaj nomoj, kaj tial ili devis havi po tri nomoj. Foje renkonteblis homoj kun du nomoj. Verŝajne, dunomuloj konsistigis la superajn klasojn de la planeda socio. Tormansaj nomoj sonis parte simile al la teraj, sed kun malfacila por la teranoj disonanco de silaboj. Ĉojo Ĉagas, Gentlo Ŝi, Kando Leluf kaj Zetrino Umrog — tiel nomiĝis la kvaropo de la superaj regantoj. Iliajn nomojn estis permesite mallongigi por ĉiuj, krom Ĉojo Ĉagas; Gen Ŝi, Ka Luf, Zet Ug ripetiĝadis kun truda monotoneco en senŝanĝa ordo post la nomo de Ĉojo Ĉagas, sonanta kiel magiaĵo de sovaĝaj prauloj.

Olla Dez ŝerce deklaris, ke ĉiuj teranoj kun ilia sistemo de duoblaj, senfine diversaj nomoj devus aparteni sur Tormans al la supera klaso.

— Kaj ĉu vi dezirus, ne hontus? — demandis Ĉedi Daan.

— Mi havus eblon vidi la verajn mastrojn de vivo kaj morto de ajna homo. Jam en la lernejo de dua ciklo min interesis historiaj fantaziaĵoj. Pleje min pasiigis libroj pri potencaj reĝoj, konkerantoj, piratoj kaj tiranoj. Per ili plenas ĉiuj fabeloj de la Tero, de ajna antikva lando.

— Tio estas neserioza, Olla, — diris Ĉedi, — la plej grandajn suferojn al la homaro alportis ĝuste tiuj homoj, preskaŭ ĉiam malkleraj kaj kruelaj. La unua estas proksime ligita kun la dua. En malbone aranĝita socio homo aŭ devas evoluigi en si firman, sentiman psikon, servantan kiel memdefendo, aŭ, kio okazas multe pli ofte, esperi nur al ekstera apogo — al dio. Se ne estis dio, do aperadis kredo je superhomoj, kun sama bezono de adoro de sunsimilaj gvidantoj, ĉiopovaj regnestroj. Tiuj, kiuj ludis tiun rolon — plej ofte malkleraj fipolitikistoj — povis doni al la homaro nur faŝismon kaj nenion kroman.

— Inter ili estis ankaŭ saĝuloj kaj herooj, — ne konfuziĝis Olla Dez. — Mi dezirus renkonti tiajn homojn. — Ŝi metis la manojn malantaŭ la kapon kaj apogiĝis per la dorso je elstaraĵo de la divano, reveme mallarĝiginte la okulojn.

Faj Rodis atente rigardis al la inĝeniero de komunikado.

— Ĉedi pravas en unu afero, — diris ŝi, — en agoj de ĉiuj ĉi regnestroj, krom neceseco, estis ankaŭ manko de kompreno de foraj konsekvencoj. Tio naskadis senresponson, kaŭzantan tragikajn rezultojn. Kaj mi komprenas ankaŭ Olla-n Dez.

— Kiel? — ekkriis samtempe Ĉedi, Vir kaj Tivisa.

— Ajna homo de la Tero estas tiel singarda en siaj agoj, ke malgajnas komparon kun regantoj de nia antikveco. Li ne havas eksterajn signojn de potenco, kvankam en la realo li estas kvazaŭ singarde paŝanta elefantego antaŭ blinde kuranta timigita cervo.

— Ĉu reganto — kaj timigita? — ekridis Olla. — La unua kontraŭas la duan.

— Kaj sekve, konsistigas dialektikan unuecon, — konkludis Faj Rodis.

Tiaspecaj disputoj ripetiĝadis multfoje, sed subite venis fino al la trankvila esplorado de la planedo.

La nokta deĵoranto pri radiaj elsendoj — ĉi-foje tiu estis Gen Atal — alarme vekis Rodis-on, Grift-on kaj Ĉedi-n. Ĉiuj kvar kolektiĝis ĉe la malhela ekrano, trastrekita nur per lumanta indika linio kun ties oscilaj saltoj. La tradukilo estis malŝaltita, ĉar la sonantaj vortoj estis nun kompreneblaj por la stelŝipanoj:

«La mesaĝo de la ĉefa observatorio de la Vosto estas konfirmita de la observaj stacioj. Ĉirkaŭ nia planedo rivoluas nekonata astro — probable, kosma ŝipo. La orbito estas cirkla, la angulo al la ekvatora ebeno estas 45, la alto estas 200, la rapido...»

— Ili scipovas kalkuli ankaŭ orbitojn, — grumblis Grif Rift.

«La ampleksoj de la astro laŭ anticipaj datumoj estas multe malpli grandaj, ol tiuj de la stelŝipo, vizitinta nin en la Epoko de la Saĝa Rifuzo. La dua raporto de la observaj stacioj estos je la oka matene».

— Jen, ni estas rimarkitaj, — kun malgaja voĉnuanco diris Grif Rift, turnante sin al Faj Rodis. — Kion ni faru?

Rodis ne sukcesis respondi, kiam eklumis la granda ekrano kaj sur ĝi aperis la konata anoncisto.

— Urĝa mesaĝo! Ĉiuj aŭskultu! Aŭskultu Saĝejon! — La tormansano parolis abrupte, akre, kvazaŭ bojante meze de frazoj. Li legis la mesaĝon pri la stelŝipo kaj finis: — Je la deka horo de mateno elpaŝos la amiko de la granda Ĉojo Ĉagas, Zet Ug mem. Ĉiuj aŭskultu Saĝejon!

— Kion ni faru? — ripetis Grif Rift, mallaŭtiginte la ripetan mesaĝon.

— Ni parolu kun Tormans! Post la elpaŝo de Zet Ug ni interrompos la elsendon, kaj sur ĉiuj ekranoj aperos mi kun peto pri alteriĝo. Olla Dez prepariĝis al tia okazo. — Sur la vangoj de Faj Rodis aperis ruĝo de facila ekscitiĝo.

Je la difinita tempo la tuta stelŝipanaro kunvenis ĉe la komunikaj ekranoj. Venis gravega momento. Pro ĝi ili estis senditaj de la Tero kaj faris la tutan nekredeblan rektradian flugon. Ĉio dependas de tio, kiel konstruiĝos rilatoj de la gastoj, bedaŭrinde nevokitaj, kun la tormansanoj, pli ĝuste, kun iliaj regantoj. Ĉar decido de tiu grupeto de homoj, eĉ, probable, de la sola Ĉojo Ĉagas, determinos «la volon» de Tormans kaj la sukceson de la ekspedicio de la teranoj.

La signala horloĝo super la kornico de la reflektilo de la stereoekrano iris laŭ la tempo de la ĉefurbo de Tormans. Faj Rodis, provizore foririnta en sian kajuton, aperis proksimume je kvaronhoro antaŭ la elpaŝo de Zet Ug. Probable, ŝi anticipe preparis robon de ŝatata tormansa koloro — la ruĝa, kun or-oranĝa ornamo el lanugeca profundkolora ŝtofo. La kontrastigitaj per tiu robo konataj trajtoj de Faj Rodis iĝis pli necedemaj kaj firmaj, preskaŭ minacaj, kaj ŝiaj malabruptaj moviĝoj ŝajnis rebriloj de la ruĝa suno de Tormans. Ŝi eĉ pli mallonge detranĉis la harojn, plene malkovrinte la fieran kolon. Zorgeme frizita, kun bukloj de la nigraj haroj sur la vangoj, sen ajna ornamaĵo, Faj Rodis eksidis en la fotelon antaŭ la ekrano, ne dirinte eĉ vorton al la kamaradoj. La mallaŭta kutima kantado de la aparatoj de DES ne rompis streĉitan silenton de la ŝipo.

Sonoraj, sonantaj metale batoj, kiel je giganta batalŝildo, proklamis komencon de la elpaŝo de unu el la regantoj de la planedo. Dum ioma tempo la ekrano restis malplena, poste sur ĝi aperis nealta homo en ruĝa survesto, brodita per bizare sinuantaj oraj serpentoj. Lia haŭto ŝajnis pli hela, ol tiu de la plej multaj tormansanoj. Malsana pufeco mildigis akrajn sulkojn ĉirkaŭ la larĝa maldiklipa buŝo, la malgrandaj saĝaj okuloj brilis per decidemo kaj samtempe kuradis maltrankvile, kvazaŭ la tormansano timis ion preteratenti.

Olla Dez subpremis suspiron de nekompreno kaj elreviĝo kaj strabis al Faj Rodis. Tiu restis senpasia, kvazaŭ la aspekto de tiu homo ne estis por ŝi neatendita.

Zetrino Umrog glatigis per la mano la altan, kalvetan frunton, sulkigitan de transversaj faltoj.

— Popolo de Jan-Jaĥ! La granda Ĉojo Ĉagas komisiis min averti vin pri danĝero. En nia ĉielo aperis fremdulo, veninta el mallumo kaj malvarmo de la universo. Regata ŝipo de malamikaj fortoj. Ni deklaras sur la tuta planedo krizan staton, por rebati la malamikon. Ni sekvu la ekzemplon de niaj prauloj, ilian saĝon dum la regado de Ino Kaŭ kaj la kuraĝon de la popolo, forpelinta la nevokitajn gastojn dum la Epoko de la Saĝa Rifuzo. Vivu Ĉojo Ĉagas!

— Eble, sufiĉas? Ĉu la reganto diris klare? — flustris Olla Dez el malantaŭ la regpanelo.

Faj Rodis kapjesis, kaj Olla turnis palbluan globeton, ŝaltinte je maksimuma laŭteco anticipe agorditan aparaton de TVF. La bildo de Zet Ug ektremis, disrompiĝis je koloraj zigzagoj kaj malaperis. Por ono de sekundo Faj Rodis sukcesis rimarki esprimon de timo sur la vizaĝo de la reganto, ŝi levis sin kaj ekstaris sur la rondon de la ĉefa fokuso. Ŝi fikse rigardis en la rombeton de la centra radio, kaj per flanka vido povis vidi sin sur la ekranoj, kiel en spegulo.

Antaŭ la miregigitaj tormansanoj anstataŭ la tordita kaj rompita bildo de Zet Ug aperis mirinde simila al ili ridetanta virino, kun voĉo milda kaj forta.

— Homoj kaj regantoj de Jan-Jaĥ! Ni venis el la Tero, la planedo, naskinta kaj nutrinta viajn praulojn. Hazardo malproksimigis vin en neatingeblan por ni antaŭe profundon de la spaco. Nun ni kapablas trairi ĝin kaj venis al vi, kiel rektaj parencoj, por kunigi la penojn atingi pli bonan vivon. Ni neniam estis ies ajn malamikoj kaj estas plenaj je bonaj sentoj al vi, kun kiuj nin nenio dividas kaj eblas absoluta interkompreno. Ni petas permeson malleviĝi sur vian planedon, konatiĝi kun vi, rakonti pri la vivo de la Tero kaj transdoni al vi ĉion, kion ni scias utilan kaj bonan. Sur nia ŝipo estas nur dek tri samaj, kiel vi, homoj, tio estas manpleno kompare kun la multegaj loĝantoj de Jan-Jaĥ. Ni prezentas por vi nenian danĝeron, se vi akceptos nin kiel gastojn de via planedo. Ni ellernis vian lingvon, por eviti erarojn kaj nekomprenon.

La ekrano kovriĝis de grizaj streketoj, iĝinte plata kaj malplena. El ĝia profundo aperis, rompiĝante, hurla sono, tra kiu trostreĉite kriis la jam konata al la teranoj voĉo de la anoncisto de Saĝejo:

— La elsendon... ni ĉesigas la elsendon...

Faj Rodis interrigardis kun Grif Rift kaj, depaŝinte malantaŭen, reeksidis sur sian lokon. Olla Dez etendis la manon al la globeto de la ŝaltilo, sed Rodis geste haltigis ŝin. Kliniĝinte al la ricevilo, ŝi ekparolis laŭte kaj sonore, ne atentante hurladon kaj fajfadon de ĵamoj:

— La stelŝipo «Malhela Flamo» vokas la Kvaropan Konsilion! Vokas la Kvaropan Konsilion! Ni ripetas la peton — permesu alteriĝon! Ni petas sciigi Ĉojo-n Ĉagas, la prezidanton de la Kvaropa Konsilio. Ni atendas respondon sur la sekundara frekvenco de viaj navigaciaj elsendoj. Ni atendas respondon!

Olla Dez malŝaltis la TVF-on. Ekbrilis blua lumeto de la elipsa anteno. Post la hurlado kaj la bojantaj krioj en la ronda halo ekregis morta silento. Ĝin rompis Rodis mem.

— Mi ne povas opinii la komencon sukcesa, — zorgoplene diris ŝi.

— Mi dirus, ke la provo konatigi Tormans-on kun ni fiaskis, — seke ridetis Grif Rift.

— Jen, bonas tiuj regantoj! — indigne ekkriis Ĉedi. — Ili timas!

— Samon, kion timis ĉiuj homoj, edukitaj de kapitalismo, penetritaj de envio de deviga malegaleco. Ili timas konkurencon, — malgaje respondis Faj Rodis.

— Do, tion, ke ni forprenos la potencon? — demandis Ĉedi.

— Certe!

— Sed tio estas freneza kaj sensenca. Por kio ni bezonas potencon en la fremda mondo?

— Tio estas klara por ni, por la tuta Tero, por la Granda Ringo, sed apenaŭ multaj homoj sur Tormans komprenas tion.

— Tiuokaze por kio ni entute petu alteriĝon? Evidente, ni kaj ili ne interkompreniĝos, — levis la ŝultrojn Ĉedi.

— Por tiuj, kiuj povos kompreni. Kaj ankaŭ ni devas kompreni ilin, eĉ tiujn ĉi strangajn regantojn, — firme diris Rodis.

— Kaj ĉu vi insistos?

— Mi penos!

La blua lumeto briladis horon post horo, sed la planedo silentis. La stelŝipo foriris sur la noktan flankon, kiam Faj Rodis leviĝis kaj invitis ĉiujn kunvojaĝantojn, liberajn de deĵorado, en la manĝoĉambron.

Ĉiuj energie ekmanĝis malhelbrunajn briketojn de nutra miksaĵo, sufiĉe bongusta, por subteni apetiton, kaj sufiĉe elasta, por doni laboron al fortikaj dentoj kaj makzeloj — la heredaĵo de la prauloj, kiuj manĝadis ĉiajn malmolajn kaj malbone digesteblajn manĝaĵojn. Faj Rodis limigis sin per pokalo da densa KMT — olive-verda trinkaĵo. Grif Rift nur trinkis kelkajn glutojn da pura akvo.

Ĉedi Daan, restinta deĵori pri kaptado de televidaj elsendoj, observis reviviĝon de la tutplanedaj novaĵelsendoj. Antaŭ televidaj kameraoj aperadis stratoj kaj placoj de diversaj urboj de Tormans, kunvenaj haloj kaj aŭditorioj de lernejoj. Ĉie ekscititaj tormansanoj gestadis, kriadis de malproksime aŭ vorttorentis proksime de la kameraoj. Oni demandis: «Kion ni faru kun la stelŝipo?», kaj plej ofte ripetiĝadis vortoj: «For, ne lasu, neniigi!..» Sur larĝa ŝtupego antaŭ domo, simila al astronomia laboratorio, aperis junulo en blua vesto. La anoncisto anoncis, ke elpaŝos unu el la Ĉielgardistoj, la organizo, kies celo estas gardi netuŝeblecon de la planedo Jan-Jaĥ. La bluvestita homo ekkriegis: «Vi aŭdis kovardan mensogon de sentaŭgulino, fiestrino de bandaĉo de interstela ŝtelistaro, kun senprecedenca arogo kuraĝinta nomi sin fratino de nia granda popolo. Nur pro tiu sola sakrilegio la danĝeraj fremduloj estas punendaj. Niaj sciencistoj antaŭlonge malkovris kaj pruvis, ke la prauloj de la popolo de Jan-Jaĥ venis el la Blankaj Steloj, por konkeri la naturon de la forgesita planedo kaj aranĝi ĉi tie vivon, plenan je feliĉo kaj trankvilo...»

Ĉedi Daan, absorbita de la absurda parolado de la oratoro, dirata kun nekutima por la teranoj patoso, per voĉo jen tremanta, jen krianta, ne rimarkis, kiel malantaŭ ŝia dorso aperis Faj Rodis kaj ŝaltis la tradukilon. Sed eĉ tiu ne povis trovi ekvivalentojn por la vortoj «kovarda», «bandaĉo», «ŝtelistoj», «sentaŭgulino», «sakrilegio». Rodis foriris por trovi informojn, kaj Ĉedi, iufoje uzante diferencan pligrandigon, plu rigardis en la homamason — junaj vizaĝoj, nur junaj, kun tiu nepenetrebla kaj forbarita de la mondo esprimo, kiu okazas ĉe fanatikuloj aŭ ĉe malspritaj, indiferentaj homoj.

Subita diveno igis Ĉedi-n ŝalti sur la signala braceleto vokon de Olla Dez. Tiu alkuris, ruĝiĝinta post rebatado de atako, kiun faris kontraŭ ŝi samtempe Vir Norin, Tivisa kaj Neja Holli pro ŝia romantika emo al «regantoj». Post ŝi eniris Faj Rodis, portante folieton de ĵus kopiita el la «steleto» vortaro de antikvaj nocioj.

— Ĉu vi trovis la enigmajn vortojn? — ne paciencis Ĉedi, kvankam ŝi deziris eldiri propran divenon.

— Blasfemaĵoj, tio estas vortoj sur malalta nivelo de psika evoluo, kiujn oni opinias ofendaj por tiuj, al kiuj ili estas adresitaj.

— Por kio? Ja ili nenion scias pri ni!

— Ili uzas metodojn de penetro en la psikon de homo tra la subkonscio, kiuj estis siatempe leĝe malpermesitaj ĉe ni, sed vaste uzitaj en demagogio de faŝismaj kaj pseŭdosocialismaj ŝtatoj de la EDM. Terura krimulo Hitler, kiu taksis sian popolon kiel gregon de simioj, agis precize same kiel tiuj tormansaj oratoroj. Li kriis, hurlis, ruĝegiĝis en furiozaj spasmoj, eligante blasfemaĵojn kaj vortojn de malamo, infektante la homamason per veneno de siaj senbridaj emocioj. «En la homamaso la instinkto estas super ĉio, kaj el ĝi eliras la kredo» — jen liaj vortoj, uzitaj poste en la oligarkia pseŭdosocialismo de Ĉinio. Kun kontraŭuloj oni ne disputas. Oni krias al ili, kraĉas, batas, kaj se necesas, neniigas fizike. Vi mem vidas, ke por oratoroj de Tormans ekzistas nenio, krom nocioj, enbatitaj en la kapon. Ili alparolas ne al la sobra prudento, sed al la animala senpenseco, do vin ne ĝenu tiu blasfemado — ĝi estas nur artifiko en la detale ellaborita sistemo de trompado de la popolo.

Ĉedi ekstaris kaj iris antaŭ la muro de ekranoj kaj regpaneloj, kunpreminte la pugnetojn pro malpacienco.

— Kaj mi, ŝajne, komprenis, — malrapide ekparolis ŝi, — mi eĉ vokis Olla-n, antaŭ ol vi venis, — por eksperimento...

Rodis kaj Olla atende rigardis al Ĉedi.

— Ili havas duan reton de tutplanedaj novaĵoj. Tiu, kiun ni ricevadis ĉiutage, estas regata kaj filtrata, same kiel nia Monda Reto. Sed se ni faras tion por selekto de la plej interesa kaj grava, unuavice sciigenda, do ĉi tie oni faras tion por tute aliaj celoj.

— Mi komprenas, — kapjesis Faj Rodis, — por montri nur tion, kion deziras la regantoj de Tormans. Per selekto de novaĵoj estas kreata «certa impreso». Kaj eble, estas kreataj eĉ la «novaĵoj» mem.

— Sendube, tiel. Mi divenis, kiam mi rigardis al la «indignado» de la popolo. Grupoj da homoj, kiuj eldiras absolute same, kun ŝajnigata fervoro. Ili estas elektitaj en diversaj urboj. Kaj la veran sinoptikaĵon de homoj kaj opinioj ni ne vidas, same kiel ne vidas ĝin ankaŭ la loĝantaro de la planedo.

— Se estas tiel... — komencis Faj Rodis.

— Devas ekzisti alia reto, — daŭrigis Ĉedi. — Tra ĝi iras la aŭtentika informo. La regantoj ne spektas la falsaĵon. Tio estas ne nur senutila, sed eĉ danĝera por regado.

— Kaj vi deziras agordi ricevilojn al la dua reto, ĉu? — demandis Olla Dez. — Ĉu vi havas ideojn pri ĝiaj parametroj?

— Ĉu vi memoras, kiel ni kaptis la noktajn raportojn de observatorioj?

Olla Dez kliniĝis super la aparato de onda sekcado, kaj ties indikiloj ekvivis, palpante kanalojn de elsendoj.

Faj Rodis brakumis Ĉedi-n je la ŝultroj kaj facile alpremis al si. Ili ambaŭ ne deŝiriĝante rigardis al la malplena ekrano. Traflugadis malklaraj konturoj aŭ ekbriloj de klaraj linioj. Post kelkaj minutoj laŭta parolo eksonis samtempe kun apero sur la ekrano de vasta ejo kun vicoj de tabloj kun metitaj sur ilin tabeloj kaj desegnaĵoj. Homoj, tute ne similaj al la surstrataj furiozantoj, en brunaj kaj malhelgrizaj vestoj kuniĝis en rondeton sur la malantaŭa plano. Ili estis multe pli aĝaj ol la ekzaltita junularo.

«Mi ne komprenas tiun ĉi panikon, — parolis unu en la centro de la kunvenintoj. — Indus akcepti la stelŝipon. Nur pensu, kiom multe ni povus ekscii de ili — evidente, homoj de pli alta kulturo kaj tiel similaj al ni...»

«Ĝuste en tio ja estas la afero, — interrompis alia, — sed kion ni faru kun la mito pri la Blankaj Steloj?»

«Kiu ĝin bezonas nun?» — malkontente sulkigis la brovojn la unua.

«Tiuj, kiuj babiladis pri sendubeco de la vero en la libroj de la grandega geniulo Coam, liveritaj el la Blankaj Steloj. Kaj se ni devenas el la planedo de tiuj fremduloj kaj tie ĉio tiel ŝanĝiĝis, do...»

«Sufiĉas! La Kvaropo ĉie havas okulojn kaj orelojn, — interrompis la unua parolanto, — ni silentu».

Kvazaŭ laŭ signalo, la homoj disiris al siaj lokoj ĉe la tabloj. La okulo de televida kamerao ŝanĝis la bildon al laboratorio kun aparataro kaj muro el retaj kaĝoj, en kiuj estis moviĝanta io viva. Ĉi tie staris maljunaj homoj en flavaj ĥalatoj kaj la konversacio same temis pri la stelŝipo de teranoj.

«La nekredeblaĵo finfine okazis, — diris virino kun amuzaj harligoj, sur la Tero konvenaj por knabineto. — Dum jarmiloj ni negadis racihavan altkulturan vivon ĉirkaŭ ni aŭ opiniis ĝin raregaĵo. En la Jarcento de la Saĝa Rifuzo venis unu stelŝipo, kaj nun aperis la dua, kaj eĉ kun niaj rektaj parencoj. Kiel eblas ne akcepti ĝin!»

«Ŝŝ! — tute termaniere faris signon de silento maljuna tormansano, ĝiba pro la aĝo. — Tie, — li levis la fingron supren, — oni ankoraŭ nenion diris».

Kaj ree laŭ senvorta ordono la homoj disiris. La kamerao montris altan halon kun egaj fostosimilaj maŝinoj, tuboj kaj kaldronoj. Kaj subite ĉio malaperis. La blua okuleto de la ricevilo estingiĝis, verdeta lumo prilumis la fenestron de la filtrilo, kaj aŭdiĝis jelpetanta tormansa parolo. La teranoj, restintaj en la manĝejo, hastis aliĝi al la observantoj.

«Al la venintoj de la fremda planedo. Al la venintoj de la fremda planedo. La Kvaropa Konsilio vokas vin por intertraktado. Konektiĝu al duflanka televida komunikado per speciala kanalo. La teĥnikisto klarigos la manieron de konekto!»

La malhela stereoekrano ree eklumis. En malvasta ĉambreto, simila al ordinara aŭtomata instalaĵo de TVF, sidis maljuna blue vestita tormansano. Li komencis paroli en malgrandan parolilon antaŭ si, penante klarigi al la teranoj parametrojn de la speciala lineo. Olla Dez dum momento konektis la jam agorditan TVF-on de «Malhela Flamo». La tormansano forŝanceliĝis malantaŭen kaj rigidiĝis pro miro, ekvidinte sur sia ekrano la homojn de la stelŝipo.

— La stelŝipo «Malhela Flamo» pretas al intertraktado, — kun apenaŭ rimarkebla nuanco de triumfo diris Olla Dez, iomete stumblante en la tormansa prononco.

La teĥnikisto en blua vesto finfine rekonsciiĝis de neatenditeco kaj diris ion mallaŭte kaj malklare en kubeton sur fleksebla tigo, aŭdis respondon kaj levis la paliĝintan vizaĝon.

— Pretiĝu. Elektu inter vi tiun, kiu scipovas bone paroli en la lingvo de Jan-Jaĥ kaj scias vortojn de respekto. Mi komutas vin al la Restadejo de la Kvaropa Konsilio!

Sur la ekrano aperis ĉambrego, tute drapirita per vertikalaj faldoj de peza ŝtofo de densa malakite verda koloro. Sur la antaŭa plano staris ronda tablo kun masivaj skulptitaj piedoj en formo de ungegaj manegoj. Sur la tablo solece kuŝis palblua opaleska globo. Kvar foteloj el sama verda ŝtofo staris sur hela sunflava tapiŝo. Sur la malantaŭa muro videblis astronomia mapo, malforte lumanta super nigra ŝranko kun pordetoj, beligitaj per buntaj kaj fajnaj desegnaĵoj. Sur la ŝranko lumis alta lampo kun palblua kloŝo, borderita per verda strio, kiu prilumis kvar homojn, kun maldeca orgojlo sidaĉantajn en la foteloj. Tri el ili kaŝiĝis en ombro, antaŭe sidis maldika kaj alta homo en blanka survesto, kun nuda kapo kaj starantaj brose mallongaj griz-nigraj haroj. La malmola buŝo ne harmoniis kun la obtuza mallonga nazo, kaj la penetremaj mallarĝaj okuloj — kun la brovoj, alte levitaj, kvazaŭ en peno kompreni. Sed Olla Dez povis esti kontenta. Ĉojo Ĉagas impresis kiel reganto kaj, sendube, estis tiu.

Faj Rodis, plu en sia ruĝ-oranĝa robo, paŝis sur la rondon de la ĉefa fokuso. Ĉojo Ĉagas rektiĝis kaj longe ĉirkaŭrigardis la virinon de la Tero.

— Mi salutas vin, kvankam vi venis sen invito! — finfine diris li.

«Por peti “inviton” kaj ricevi respondon, necesus kelkaj miloj da jaroj!» — pensis Rodis, kaj ŝiaj lipoj tremeris en apenaŭ rimarkebla subrido, kaŭzinta same rapidan reagon — la brovoj de la reganto iomete moviĝis.

— Tiu, kiu regas ĉe vi kaj kiu estas komisiita reprezenti regantojn de via planedo, ekspliku la celon de la veno, — daŭrigis li.

Faj Rodis koncize kaj ekzakte rakontis pri la ekspedicio, pri la fontoj de scioj pri la planedo Jan-Jaĥ kaj pri la historio de malapero de tri stelŝipoj de la Tero en la komenco mem de la EMU. Ĉojo Ĉagas senpasie aŭskultis, dekliniĝinte malantaŭen kaj metinte sur molan benketon la krurojn, vestitajn per striktaj blankaj kruringoj. Kaj ju pli orgojla iĝadis lia pozo, des pli klare legis la teranoj konfuziĝon, okazantan en la animo de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.

— Mi ne komprenis, en kies nomo vi parolas, fremduloj. Vi ĉiuj estas tro junaj! — diris Ĉojo Ĉagas, tuj post kiam Rodis finis sian mesaĝon kun peto akcepti «Malhelan Flamon».

— Ni estas homoj de la Tero kaj parolas en la nomo de nia planedo, — respondis Faj Rodis.

— Mi vidas, ke vi estas homoj de la Tero, sed kiu ordonis al vi paroli tiel, sed ne alie?

— Ni ne povas paroli alie, — kontraŭis Rodis, — ni ĉi tie estas ero de la homaro. Ĉiu el la homoj de la Tero parolus la samon, nur, eble, per aliaj esprimoj aŭ pli klare.

— La homaro? Kio estas tio?

— La loĝantaro de nia planedo.

— Do la popolo?

— La nocion «popolo» ni havis en la antikveco, kiam ĉiuj popoloj de la planedo ankoraŭ ne unuiĝis en unu familion. Sed se mi uzu tiun nocion, do ni parolas en la nomo de la unueca popolo de la Tero.

— Kiel povas popolo paroli preter leĝaj regantoj? Kiel povas neorganizita homamaso, des pli plebo, esprimi unuecan kaj utilan opinion?

— Kaj kion vi subkomprenas sub la termino «plebo»? — singarde demandis Faj Rodis.

— La parton de la loĝantaro, nekapablan al alta scienco, uzatan por reproduktado kaj por la plej simplaj laboroj.

— Ni ne havas plebon, ne havas homamason kaj regantojn. Kaj leĝa ĉe ni estas nur la deziro de la homaro, esprimita per sumado de la opinioj. Por tio ekzistas precizaj maŝinoj.

— Mi ne komprenis, kian valoron havas opinio de apartaj personoj, malkleraj kaj nekompetentaj.

— Ni ne havas nekompetentajn personojn. Ĉiu granda demando estas malfermite esplorata fare de milionoj da sciencistoj en miloj da sciencaj institutoj. La rezultoj estas sciigataj al ĉiuj. Decidojn pri malgrandaj demandoj faras respektivaj institutoj, eĉ apartaj homoj, kaj kunordigas ilin la Konsilioj laŭ ĉefaj branĉoj de la ekonomio.

— Sed ja ekzistas la supera regorgano?

— Ĝi ne ekzistas. Okaze de neceso, en ekstremaj cirkonstancoj, la potencon prenas laŭ sia kompetento unu el la Konsilioj. Ekzemple, tiu de Ekonomio, de Sano, de Digno kaj Juro, de Stelnavigado. La ordonojn kontrolas la Akademioj.

— Mi vidas ĉe vi danĝeran anarkion kaj dubas, ke komunikado de la popolo de Jan-Jaĥ kun vi donos utilon. Nia feliĉa kaj trankvila vivo povas esti rompita... Mi rifuzas akcepti la stelŝipon. Revenu al via anarkia planedo aŭ plu vagadu en abismoj de la universo!

Ĉojo Ĉagas ekstaris, rektigis sin je tuta alto kaj direktis la montrofingron rekte al Faj Rodis. La tri ceteraj anoj de la Kvaropa Konsilio salte ekstaris kaj samtempe levis la manojn kun manplatoj, direktitaj per la eĝo antaŭen, — gesto de pleja aprobo kaj admiro sur Tormans.

Paliĝinte, Faj Rodis same etendis antaŭen la manon per la trankviliga gesto de la Tero.

— Mi petas vin pensi ankoraŭ kelkajn minutojn, — sonore diris ŝi al Ĉojo Ĉagas. — Mi devas komunikiĝi kun nia planedo, antaŭ ol komenci decidajn agojn...

— Kaj jen malkovriĝis la vera vizaĝo de la fremduloj! — Ĉojo Ĉagas aktore turniĝis al siaj kunuloj. — Kiajn decidajn agojn? — Li minace mallarĝigis siajn jam mallarĝajn okulojn.

— Depende de tio, kiajn al mi permesos la Tero! Se...

— Sed kiel vi povas komunikiĝi? — malpacience interrompis Ĉojo Ĉagas. — Vi ĵus diris pri neatingebleco de la distanco. Aŭ ĉu ĉio ĉi estas trompo?

— Ni ankoraŭ neniam trompis iun ajn. En ekstremaj okazoj, malŝparinte grandegan energion, eblas trapiki la spacon per rekta radio.

La kunuloj de Faj Rodis interrigardis kun mirego. Ĉedi Daan jam malfermis la buŝon, Grif Rift premis ŝian ŝultron, per la okuloj ordonante silenti.

Olla Dez senemocie aliris al Rodis, kaj rigardoj de la kvar regantoj fokusiĝis sur la nova reprezentantino de la Tero. Olla donis al Rodis ordinaran mikrofonon por internaj ŝipaj interparoloj kaj transmovis la kadron de la TVF al la ekrano en profundo de la halo, kie la stelŝipanaro ofte spektis prenitajn el la Tero stereofilmojn kaj eŭdoplastikajn spektaklojn. Por la stelŝipanoj ne restis dubo, ke ambaŭ virinoj agas laŭ anticipe interkonsentita plano.

Faj Rodis komencis voki per la mikrofono la Konsilion de Stelnavigado. Mallongaj kaj melodiaj vortoj de la tera lingvo sonis por la tormansanoj kiel magiaĵoj. La kvar regantoj restis stari ekster la lumo de la lampo, kaj Faj Rodis ne povis observi esprimojn de iliaj ombritaj vizaĝoj.

Sur la ekrano, tute realaj en tridimensia plastiko kaj naturaj koloroj, aperis homoj de la Tero. En granda halo estis okazanta kunsido de unu el la Konsilioj, verŝajne, fragmento de kroniko.

Ĉedi Daan abrupte liberigis la ŝultron de la fingroj de Grif Rift.

— Malinda trompo! — laŭte diris ŝi.

Faj Rodis ne tremeris, sed daŭrigis, kliniĝante antaŭen kaj ne deŝirante la okulojn de la estroj de Tormans:

— Mi tradukas miajn demandojn al la Tero en la lingvon de Jan-Jaĥ! — Kaj ŝi ekparolis alterne jen en la tera, jen en la tormansa lingvo. — Estimataj anoj de la Konsilio, mi devas peti permeson pri ekstremaj rimedoj. La regantoj de Tormans, ne eksciinte opinion kaj malgraŭ deziro de multaj homoj de la planedo, rifuzis akcepti nian stelŝipon pro eraraj kaj senvaloraj motivoj...

— Mensogo! Ĉu vi ne vidis en tutplanedaj elsendoj, kiel indignas la popolo kaj postulas, ke oni vin ne nur ne akceptu, sed simple neniigu? — ordoneme interrompis Ĉojo Ĉagas.

— Ni konektiĝis al via speciala reto kaj vidis aliaĵojn, — senemocie replikis Rodis kaj daŭrigis: — Tial mi petas permesi al ni forviŝi de la planedo la ĉefurbon — la centron de la aŭtokratia oligarkio — aŭ fari tutplanedan narkotigon kun persona selekto.

Ĉojo Ĉagas sidiĝis sur randon de la tablo, kaj la tri ceteraj impetis antaŭen, svingante la manojn.

Olla Dez nerimarkeble ŝanĝis bildojn de la eŭdoplastiko. Sur la ekrano de la TVF la prezidanto de la Konsilio energie ekparolis, montrante al mapo supre. La konsilianoj aprobe kapjesis. Estis okazanta pridiskuto de konstruado de trejna lernejo por esplorontoj de Tamas. De ekstere oni povus pensi, ke Faj Rodis ricevis la necesan permeson.

— Tio estas netolerebla! Mi ne povas plu! — Ĉedi Daan elkuris el la halo, ĵetis sin en sian kajuton kaj fermis sin tie, akre suferante.

Post ŝi ekiris Gen Atal, Tivisa kaj Menta Kor, sed ili estis haltigitaj per ordona tono de parolo de Faj Rodis:

— Mi ricevis permeson al ekstremaj agoj. Mi petas pensi ree. Mi atendos dum du horoj laŭ la tempo de Jan-Jaĥ. — Faj Rodis turniĝis, por eliri el la ĉefa fokuso.

— Haltu! — kriis Ĉojo Ĉagas. — Al kia ago vi ricevis permeson?

— Al ajna.

— Kaj kion vi decidis?

— Dume nenion. Mi atendas vian respondon.

Rodis estingis la retrokomunikadon de la TVF, lasinte la regantojn de Tormans antaŭ la malhela ekrano de ilia sekreta reto. Al ili ne venis ideo tuj malŝalti ĝin, kaj la teranoj povis dum kelkaj minutoj observi ilian disputon kaj nervozajn timajn gestojn.

— La stato estas danĝera! — diris la ĝibnaza tormansano kun rondaj kaj elstaraj okuloj, kiel poste eksciis la teranoj — Gen Ŝi, la unua helpanto de Ĉojo Ĉagas. — Potenco de la fremduloj estas senduba.

— Kiel ajn ili mensogu, sed la stelŝipo havas grandegan forton kaj, sendube, potencan armilaron. Sen ĝi neniu ekvojaĝus al malproksimaj planedoj, — balbutis Zetrino Umrog, — sed stelŝipo, alteriĝinta al la planedo...

— Tio estas tute alia afero! — diris Ĉojo Ĉagas kaj ion kriis flanken. La ekrano malŝaltiĝis.

Rodis lace malleviĝis en fotelon kaj kelkfoje movis la manplatojn laŭ la vizaĝo kaj la haroj demalsupre supren, kvazaŭ lavante sin. Grif Rift silente etendis pokalon da KMT, kaj ŝi akceptis ĝin kun danka rideto.

— La spektaklo estis brila! — kontente diris Olla Dez kaj rompis digon de indigna silento.

— Malinde! Hontinde! Homoj de la Tero ne devas ludi mensogajn scenojn kaj aranĝi trompon! Ni neniam atendis, ke la estrino de nia ekspedicio kapablas al senkonscienca ago! — interrompante unu la alian, ekparolis Tivisa Henako, Menta Kor, Gen Atal kaj Tor Lik. Eĉ la ŝtonfirma Div Simbel malaprobe rigardis al Faj Rodis, dum Neja Holli, Vir Norin, Sol Sain kaj Eviza Tanet ne kaŝis sian admiron pri ŝi.

Faj Rodis demetis la pokalon, ekstaris kaj aliris al la kamaradoj. La rigardo de ŝiaj verdaj okuloj, grandaj eĉ por virino de la EKM, estis malgaja kaj firma.

— La opinioj pri mia ago dividiĝis ĉe vi preskaŭ egale — eble, tio estas konfirmo de ĝia praveco... Ne necesas senkulpigoj, mi ja mem konscias mian kulpon. Denove antaŭ ni, kiel milfoje antaŭe, staras la sama demando: ĉu enmiksiĝi aŭ ne enmiksiĝi en procezojn de evoluo, aŭ, kiel oni diris antaŭe, en sorton de apartaj homoj, popoloj, planedoj. Krimaj estas perforte truditaj pretaj receptoj, sed ne malpli krima estas malvarmsanga observado de suferoj de milionoj da vivaj estaĵoj — ĉu animaloj, ĉu homoj. Fanatikulo aŭ psikopato, obsedata de propra grandeco, sen hezitoj kaj rimorsoj enmiksiĝas en ĉion. En individuajn sortojn, en historiajn vojojn de popoloj, murdante iujn ajn por sia ideo, kiu en ega plejmulto da okazoj estas kreaĵo de malsprita menso kaj de malsana volo de paranojulo. Nia mondo de la venkinta komunismo tre antaŭlonge metis finon al suferoj pro psikaj eraroj kaj pro malklereco de potenculoj. Nature, ĉiu el ni deziras helpi al tiuj, kiuj plu suferas. Sed kiel ni ne glitfalu, aplikante la antikvajn rimedojn de lukto — forton de trompo, sekreton? Ĉu ne estas evidente, ke, uzante ilin, ni ekstaras sur la saman nivelon kun tiuj, de kiuj ni intencas savi? Kaj, troviĝante sur la sama nivelo, kiel ni rajtas juĝi, ja ni perdas la scion? Jen, ankaŭ mi faris unu paŝon laŭ la antikva vojo, kaj vi mem ĵetas al mi la akuzon pri la neallasebla ago.

Faj Rodis eksidis al la tablo, kutime apoginte la mentonon per la mano kaj demande ĉirkaŭrigardante la silentantajn homojn. Ŝi ne trovis inter la ĉeestantoj Ĉedi-n Daan, komprenis la kaŭzon, kaj ŝiaj okuloj iĝis eĉ pli malgajaj.

— Ĉu eblas plene rezigni enmiksiĝon, — demandis Grif Rift, — se ekde la infana aĝo — kaj dum la tuta socia vivo — la socio kondukas homojn laŭ la vojo de disciplino kaj perfektiĝo? Sen tio ne estos homo. Paŝo supren, al la popolo, estas perfektigo de ĝia socia vivo, kaj poste ankaŭ de aro da popoloj, de tuta lando aŭ planedo. Kio do estas paŝoj al socialismo kaj komunismo, se ne enmiksiĝo de la scio en la organizon de homaj rilatoj?

— Jes, estas tiel, sed se ĝi kreiĝas elinterne, sed ne elekstere, — kontraŭis Tor Lik, — ja ĉi tie ni estas fremduloj, venintoj el tute alia mondo.

— Ne fremduloj! Ni estas idoj de la Tero, kaj ili same! — ekkriis Neja Holli.

— Dum ĉirkaŭ du mil jaroj ili iris memstare, sen ni. Kaj ni ne rajtas nun rigardi tormansanojn kiel niajn, — akre kontraŭdiris Tivisa.

— Ĉu povas biologo kaj antropologo juĝi tiel supraĵe? — sulkiĝis Eviza Tanet. — Du mil jarojn sen ni, kaj milionojn kun ni kaj eĉ la tutan lastan, la plej malfacilan vojon ekde la barbareco kaj la feŭdismo al la EMU. Ĉiuj viktimoj, sango, larmoj kaj malfeliĉo de la granda vojo — kun ni! Kiaj do ili estas fremduloj? Ĉu vi forgesis, ke la homo estas la kulmino de la tri miliardoj da jaroj de natura selektado, de blinda ludo pri transvivado, de infereco, kiun unuafoje senvualigis Darvino. Ni estas gene ligitaj per la historia heredo kun la tuta animala vivo de nia planedo, kaj, sekve, ankaŭ la tormansanoj estas. Ĉu ni povas rezigni de niaj radikoj, kiel pro nekonataj al ni kaŭzoj faris la antaŭuloj de la nunaj loĝantoj de Jan-Jaĥ? Ili delonge, samkiel ni, sciis, ke la homo estas metita en la nesenteblan oceanon de penso, de akumulita informo, kiun granda sciencisto de la EDM Vernadskij nomis noosfero. En la noosfero estas ĉiuj revoj, divenoj, inspiraj idealoj de tiuj, kiuj antaŭlonge malaperis de sur la Tero, ellaboritaj de scienco rimedoj de ekkono, krea fantazio de pentristoj, verkistoj, poetoj de ĉiuj popoloj kaj epokoj. Ni scias, ke la homo de la Tero en sia psiko ĉerpis grandegan forton, realiĝintan en la konstruo de la komunisma socio: miron kaj admiron pri la belo, estimon, dignon, krean kredon je etiko, ne parolante eĉ pri la fundamento de fundamentoj — la amo. Tio, ke la tormansanoj rompis tiun heredecon, estas nenormala. Ĉu ne estas ĉi tie rompo de la unua leĝo de la Granda Ringo — de libero de informo? Se estas, do, vi scias, ke ni estas plenrajtigitaj al la plej severa enmiksiĝo...

— Konvinke! — diris Sol Sain.

— Tamen tio ne pravigas la antikvajn metodojn! — diris Tor Lik.

— Ne pravigas, mi jam diris, — respondis Faj Rodis. — Sed ni imagu pesiltasojn. Ĵetu sur unu eblon helpi al la tuta planedo, kaj sur la duan — la mensogan komedion, luditan de mi. Kio superpezos?

— Ne disputinde, — konsentis Menta Kor, — sed la esenco de la afero estas ne en proporcio de bono kaj malbono, feliĉo kaj malfeliĉo, kiuj, kiel ni scias, estas absolutaj nur en mezuro, sed ne en komparo. La semo de danĝero ĉi tie, laŭ mia kompreno, estas en la nivelo de la ago, ĉar, ekirinte laŭ la vojo de mensogo kaj timigo, kiel ni trovu tiun mezuron kaj tiun limon, post kiun ne eblas plu iri sen falo?

— Menta, vi tre precize esprimis la komunan opinion, — diris subite aperinta en la halo Ĉedi Daan, — mensogo kaŭzos respondan mensogon, timo — respondajn penojn timigi, por superi kiujn necesos novaj trompoj kaj timigoj, kaj ĉio ekruliĝos malsupren kiel neretenebla lavango de teruro kaj malfeliĉo.

— Mi estas certa, ke la esencon de la kontraŭdiro vi formulas ĝuste, sed tiuj lastaj ŝtupoj dume estas nur fora abstraktaĵo, — diris Faj Rodis.

La blua lumeto estingiĝis. La planedo Jan-Jaĥ estis vokanta «Malhelan Flamon». Eklumis ekranoj sur la ŝipo kaj en la Restadejo de la Kvaropa Konsilio.

Ĉojo Ĉagas sidis nenature rekte, kruciginte la brakojn sur la brusto, kaj rekte rigardis al la teranoj.

— Mi permesas viziton al la planedo kaj invitas vin esti miaj gastoj. Post unu diurno estos preparita kaj montrita loko por alterigo de la ŝipo.

Faj Rodis, ekstarinte, riverencis, metinte en tiun moviĝon apenaŭ rimarkeblan koketecon kaj virinan mokemon.

— Mi dankas vin en la nomo de la Tero kaj de miaj kunuloj. Ne necesas hasti kun alteriĝo. Ni devas imunigi nin, por ne alporti al vi tiujn kontaĝojn, kontraŭ kiuj vi ne havas imunecon, kaj krei imunecon por ni mem. Nun, ricevinte la permeson, ni prenos specimenojn de tero, akvo kaj aero...

— Ĉu ne alteriĝante?

— Jes, por tio ekzistas aparatoj — ni nomas ilin skrapraketoj. Mi pensas, ke post dek tagoj ni estos pretaj por alteriĝo. Krome... — Faj Rodis por sekundo stumblis.

— Krome? — akre brilis la okuloj de Ĉojo Ĉagas.

— Mi vokos duan stelŝipon. Ĝi rivoluos laŭ alta orbito ĉirkaŭ Jan-Jaĥ, atendante nin, — por okazo de paneo de nia stelŝipo.

— Ĉu kondukantoj de ŝipoj de la Tero estas tiel mallertaj? — incitite diris Ĉojo Ĉagas, dum la anoj de la Kvaropa Konsilio interŝanĝis per senrevigitaj rigardoj.

— Kosmaj vojaĝantoj, aŭ vagabondoj de la universo, kiel nomis nin la Ĉielgardistoj, devas esti pretaj al ajnaj hazardaĵoj, — emfazis la lastan vorton Faj Rodis.

La reganto de Tormans kontraŭvole kapjesis, kaj la televida aŭdienco finiĝis.




aldeologio — nekonata termino, mankanta en vortaroj; probable, elpensaĵo de la aŭtoro aŭ preseraro (rim. de la tradukinto).
Vernadskij — Vladimiro Ivanoviĉ Vernadskij (1863–1945) — rusa sovetia natursciencisto, elstara pensulo, mineralogo, kristalografo, fondinto de geoĥemio, biogeoĥemio, radiogeologio kaj de la instruo pri noosfero (rim. de la tradukinto).
noosfero — sfero de interagado de la naturo kaj la socio, en kies limoj racia homa agado iĝas la ĉefa, determina faktoro de evoluo. La nocion de noosfero kiel de ĉirkaŭanta la terglobon idea, «pensanta» ŝelo, kies formiĝo estas ligita kun apero kaj evoluo de la homa konscio, enkondukis komence de la 20 jarcento P. Teilhard de Chardin kaj E. Le Roy. V. I. Vernadskij enmetis en la terminon materiisman enhavon: noosfero estas nova, supera stadio de biosfero, ligita kun apero kaj evoluo de la homaro, kiu, ekkonante leĝojn de la naturo kaj perfektigante la teĥnikon, iĝas la plej granda forto, komparebla laŭ siaj skaloj kun la geologiaj, kaj komencas determine influi procezojn sur la Tero. (rim. de la tradukinto laŭ la Granda Sovetia Enciklopedio).