Epilogo


Antaŭlonge finiĝis la «steleto» de memormaŝino — la filmo pri la ekspedicio al Tormans, sed la lernantoj plu sidis, ŝtoniĝinte pro impresoj. La instruisto ne maltrankvilis pri la fortika psiko de la gejunuloj de la Erao de Kuniĝintaj Manoj kaj donis al ili tempon trasenti la viditan. La unuaj rekonsciiĝis Kimi kaj Puna, ĉiam la plej rapidaj.

— Mi maljuniĝis je mil jaroj! — ekkriis Puna. — Kia terura mondo! Kaj en ĝi vivas niaj teraj homoj. Mi sentas min venenita, kaj por longe. Ĉu, eble, mi ne povas spekti inferaĵojn?

— Ne maljuniĝis, sed saĝiĝis, — ridetis al ŝi la instruisto. — Saĝiĝi ĉiam estas malfacile. Nun vi iĝas pli aĝaj, se komprenis, ke la scioj, kiujn donas al vi la lernejo, kaj la malfacilaĵoj, per kiuj ĝi vin trejnas, estas tute ne por plenŝtopi viajn kapojn per simpla sumo da leĝoj kaj faktoj. Tio estas koridoro de neceso, tra kiu devas trairi ĉiu, por rektigi siajn instinktojn, lerni la senton de socia konscio, kaj antaŭ ĉio singardemon en agoj kaj takton en traktado de homoj. La koridoro estas ege mallarĝa kaj malfacile trairebla.

— Nun mi ĉion komprenas, — konsentis Puna, — kaj eĉ la gardajn sistemojn, kiuj ŝajnis nenecesaj. Tio estas absolute necesa! Ju pli komplika estas strukturo de socio, des pli facile ĝi povas fali en inferecon. Kaj ankoraŭ, — ekhastis la junulino, — ĉio: pensoj, agoj kaj revoj — devas malpligrandigi suferojn kaj pligrandigi liberon al ĉiuj aliaj homoj.

— Ho jes, vi pravas! — emociiĝante, diris Kimi. — Mi havas alian, tre strangan impreson. La Tero iĝis miloble pli plaĉa kaj bela. Mi nun komprenis, kiel komforta estas nia hejmo en la senfineco de la mondo kaj kiom kostis ĝia kreo. Sed ĉio ĉi estas kvazaŭ maldika kurteno, kiu ŝirmas malantaŭ si abismon de mallumo kaj en la pasinteco de la homaro, kaj en sorto de planedoj. Mi estos historiisto, kiel ŝi, laboros en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo.

— «Ŝi» — tio estas Faj Rodis, certe? — demandis la instruisto.

— Jes! — fiere respondis Kimi. — Kaj vi konvinkiĝos, ke mi ne eraris pri la elekto.

— Nepino de Faj Rodis lernas en lernejo de la tria ciklo en la suda hemisfero, apud Durban, — ruzete diris la instruisto.

— Kiel? — ruĝiĝis Kimi.

— Faj Rodis lasis sur la Tero filinon, kiu iĝis edzino de la filo de Grif Rift. Ili havas filinon kaj filon, — klarigis la instruisto, — ekzistas ankaŭ idoj de aliaj stelŝipanoj. Mi scias pri filoj de Ĉedi kaj filinoj de Eviza, kiuj aperis jam post ilia reveno el Tormans, — aldonis li.

— Kvankam unu revenis kun fizika vundo kaj, verŝajne, ambaŭ — kun la animaj, — rimarkis Dalve. — Ne eblas senpune trairi la inferecon, kiel devis ili ambaŭ. Mi unuafoje eksentis timon, kiam mi komprenis, kiom frakasebla estas la homa kulturo. Ili, la tormansanoj, atingis la kosmon, trairis la neimageblan spacon, ricevis de la sorto bonan planedon...

— Jes! Kaj, prirabinte ĝin, deruliĝis en la malhelan abismon, en la inferecon, murdante kaj plikoleriĝante, — aldonis Ivetta per voĉo, premita pro emocio.

— Ĉio ĉe ili estas inversa al nia mondo, kvazaŭ en Tamas. Rimarkinda individueco, grandaj kapabloj ĉe ili anstataŭ servo al la socio faras la homon fermita egoisto, por io levanta sin mem, — diris la revema Kunti.

Kaj Miran, eĉ pli melankolia, ol ĉiam, aldonis:

— Mi komprenis la tutan profundecon de la falo de la tormansanoj, kiam montriĝis ilia rilato al la artistoj. Ili ne komprenis, ke la artistoj po eroj forkonkeradis disde la morto en la tempo, disde disĵetiteco en la spaco la belon, la revon, la idealon de la nerealiĝinta, sed ebla, masonante ŝtuparon por leviĝo el la infereco, for de la malklaraj sentoj kaj momenta feliĉo de la naturo.

— Bonege dirite, Miran, — laŭdis la instruisto. — Ĝuste en helpo por leviĝo el infereco konsistas la destino de la artisto. Sen tio estas nur blinda talento, eĉ se ĝi estas tre granda. La spektro de ĉarmo de la naturo: besta forto de korpo, sento de senkontrola libero, kirlo de ĉiama nomadado, ĉasado, batalo, «malbona» sorĉo de malhela pasio — jen ĉio, kio konsistigas la animalan esencon de la sovaĝaj gefiloj de la Tero. Al tiu potenca kaj antikva sorĉo vi kontraŭstarigos lumon kaj senliman universon de la noosfero — super la malhelaj profundaĵoj de la egoo, venkita de si mem.

— Kaj kio okazis poste kun la ŝipanaro de «Malhela Flamo» ĉi tie, sur la Tero? — demandis Puna.

— Vi legos pri tio en multaj romanoj, vidos en kelkaj filmoj, dediĉitaj al la posta sorto de la revenintoj, — respondis la instruisto.

— Ni parolas pri la revenintoj, — diris Kimi, — sed kio okazis sur Tormans? Ĉu estas konata la sorto de Vir Norin kaj Tael? Ĉu la stelŝipo forflugis tuj post la pereo de Rodis, lasinte ĉion al arbitro de la sorto? Ne povis niaj homoj fari tiel!

— Ne povis! — konsentis la instruisto. — Kaj mi atendis tiun demandon. Jen kroma «steleto», registrita sur «Malhela Flamo». Ĝi estas mallonga. Mi konsilas spekti ĝin tuj, dum estas akra la memoro pri la travivita...


Vir Norin je minuto antaŭ la katastrofo ekkomunikiĝis kun la stelŝipo kaj vidis ĉion en ĝia flanka ekrano, same kiel Tael per la naŭpiedulo de Eviza, prenita el la sanktejo.

Tael falis sur la ŝtonan plankon de la domo, kie li atendis Rodis-on. Sonoro de la SDP devigis lin ekstari. Vir Norin postulis, ke oni tuj trovu por li nigran kapoton kun kapuĉo, kiel ĉe la punistoj.

— Kion vi faros, Vir? Rodis, la sola en la universo Faj Rodis ne plu estas!

— Sed estas la aparato, kiu pereigis ŝin. Mi ne dubas, ke ĝi estas ununura. Alie ili murdus samtempe nin ambaŭ. Tael, estu terano! Agu! Mi iras al vi.

Sju-Te, ploranta, suferanta, sed ne rompita, restis atendi Vir Norin-on ĉe disfalintaj muroj de antikva ĝardena konstruaĵo, sub gardo de la naŭpiedulo.

Kiam Vir Norin alkuris en la laboratorion de Zet Ug, Tael jam akiris veston de nokta punisto. Vir Norin malleviĝis en la subteraĵon. Preterinte la galerion, kondukantan en la kvinan templon, li senhezite eliris sur la placon al la monumento de la Ĉiopova Tempo. Apud la ĉefa pordego de la templo «liluloj» en sia ordinara uniformo estis dispelataj amason da civitanoj, vekitaj de la eksplodo. De Vir Norin timigite forĵetiĝadis renkontatoj, kaj du punistojn, deĵorantajn en la pordego, li devigis ne vidi sin. Tra la ĝardeno kuradis apenaŭ rimarkeblaj figuroj, serĉantaj iun. Vir Norin pensis pri sagaco kaj rapido de pensado de Faj Rodis, savinta de granda danĝero la kernon de la kreiĝantaj fortoj de rezisto de Tormans.

La tumulto de la punistoj faciligis la taskon. Rimarkita de neniu, Vir atingis la kvinan templon kaj, bone sciante ĝian konstruon, leviĝis laŭ la okcidenta ŝtuparo en la supran koridoron, kie plu amasiĝis ne malpli ol kvindek «nigruloj». Malrapide, kvazaŭ spontanee, moviĝante laŭ la muro, la astronavigaciisto aŭdis pecojn de frazoj, kuniĝantajn en klaran bildon:

— Kion ni atendas? Jen li mem venos... Kaj ĉu la alian kaptis?... Mortigis? Eh, ni perdas tempon! Ĉu ci ne vidas — tiu, kies la aparato, mortigis sin!

Apud la aparato, duone enŝovita en la ĉambron de Rodis, kuŝis senkapigita kadavro. Evidente, la inventinto, ne dezirante plu servi al la regantoj, ŝovis la kapon sub la dissekcantan radion.

— He, ci, tie! Kial ci gapas? Iru ĉi tien! — kriis al Vir Norin komandanta ĉi tie homo kun arĝenta serpento, galonita sur la kapoto.

Vir Norin sentime aliris, penetrante per sia rigardo la mallumon de la okultruoj de la kapuĉo.

— Jes, ĝuste, mi ordonis al ci stari ĉi tie! Neniun allasu al la maŝino, responsas per malrapida morto en acida barelo!

Vir Norin riverencis, ekstaris apud la maŝino, ĝibetiĝante, por kaŝi sian alton. Trovinte konvenan minuton, li disŝovis en diversajn lokojn de la aparato kvar kubetojn, kunigitajn per dratoj, staris iomete kaj eliris laŭ la sama vojo, laŭ kiu li venis ĉi tien.

Por miro kaj timo de la punistoj, la zorge gardata aparato subite per si mem ardiĝis, kaŭzis incendion, kiun oni kun peno estingis. Restis kripla kurba peco de metalo, simila al skulptaĵoj de la pasinteco. Gen Ŝi furiozis, ordoninte eksplodi la domon, kie loĝis Vir Norin. La domo, minita laŭ ĉiuj reguloj de la inĝeniera arto, falegis, panikiginte la tutan distrikton. Ĝi entombigus sub siaj ruinoj ne nur Vir Norin-on, sed ankaŭ ne malpli ol tricent loĝantojn, se ili ne estus anticipe forigitaj fare de senditoj de Tael. La inĝeniero konis siajn regantojn kaj ilian monstran neglekton al homa vivo...

La eksplodo de la domo kaŝis spurojn de Vir Norin en Saĝejo. Nun necesis fidinda rifuĝejo por la astronavigaciisto kaj lia amikino.

Kaj dume Vir Norin, paŝante antaŭ la SDP, estis klariganta al siaj kunuloj la kaŭzojn, pro kiuj li restas sur Tormans. Se antaŭe li havis hezitojn, malcertecon pri praveco de la ago, do nun ne estas eĉ spuro de duboj.

Faj Rodis pereis, ne sukcesinte firmigi la helan aferon, — li restos por helpo al la tormansanoj. Li konscias, ke li ne povas anstataŭi Rodis-on, kaj ke ekzistas morta danĝero, kaj kiel grandega estas perdo de la bela Tero. Sed li nun havas animan apogon, radikon en la fremda grundo, konsolon per granda amo. Vir alpuŝis al la ekrano konfuzitan Sju-Te-n. Ŝi staris kun ŝvelintaj pro larmoj okuloj kaj nazo, kun brulantaj vangoj, mallevinte la kapon, eta, bonkora kaj ĉarma.

La teranoj komprenis: la disiĝo ne estos senelira por lia amiko, kaj pereo por giganta celo neniam timigis la loĝantojn de la Tero.

— Plenumu la testamenton de Rodis, karaj amikoj! — diris Vir Norin. — Memoru ŝiajn lastajn vortojn. Nur mi kaj vi aŭdis ilin, Rift!

— Kiajn? Kial do vi silentas? — demandis Ĉedi, kovrita de larmoj ne malpli ol Sju-Te. Ŝi staris flanke de la ceteraj, alpremiĝinte al Eviza Tanet. Ĝuste en tiu ĉi funebra kaj sopira pozo, registrita en la videokroniko de la ŝipo, ilin fiksis la aŭtoroj de la monumento al «Malhela Flamo».

— Vi ekscios el la registraĵo. Mi ne havas fortojn por ripeti ilin. Sed la lastajn du vortojn de la ekspediciestrino vi devas scii tuj: «La ŝipo — startu!»

Grif Rift blankiĝis. Ŝajnis, la ŝipestro tuj falos. Eviza ĵetis sin al Rift, sed li deŝovis ŝin kaj rektigis sin.

— Ĉu estas io necesa al vi kaj Tael, Vir Norin? — demandis li per malviva, senintonacia voĉo.

— Jes! Sendu al ni la lastan diskavion. Donu ĉiujn filmojn pri la Tero, ĉiujn materialojn por farado de DPE kaj IMM, ĉiujn rezervajn bateriojn de SDP kaj... — La astronavigaciisto stumblis: — Iom da tera manĝo kaj akvo. Por ke tormansaj amikoj de tempo al tempo sentu guston de nia mondo. Kiel eble plej multe da kuraciloj, ne postulantaj specialajn sciojn. Jen ĉio!

— Ni preparos, — respondis Grif Rift, — indiku la alterigan lokon.

La ŝipestro tuŝis la regpanelon, kaj la pilota sferoido de la stelŝipo zoniĝis per lumoj — tio estis signalo de preparo al forflugo. La koro de Vir Norin ekdoloris pro sopiro. Li silente riverencis al la sampatrujanoj kaj malŝaltis la SDP-on.

La stelŝipo «Malhela Flamo» rompis la tutan komunikadon kun Tormans, kvazaŭ ĝi troviĝis sur planedo, venena por tera vivo. Oni forigis la elirajn galeriojn kaj la balkonojn. La glata korpo de la ŝipo senmove altis en varmega aero de tago kaj en mallumo de nokto, kiel maŭzoleo al la pereintaj teranoj. Interne ĉe la ekranoj senŝanĝe sidadis Olla Dez. Ŝiaj lertaj manoj kaj aŭdo estis atendantaj signalojn de Vir Norin aŭ Tael, sed ili ambaŭ silentis. Eĉ tute ne konanta Tormans-on homo povus kapti en la planedaj elsendoj signojn de konsterniĝo kaj maltrankvilo, kvankam ne estis dirita eĉ vorto pri la pereo de Rodis aŭ la pseŭda morto de Vir Norin. Por io elpaŝis Zet Ug kun mallonga parolado pri amikeco inter la teranoj kaj la loĝantoj de Jan-Jaĥ. Nek Gen Ŝi, nek Ka Luf aperis en la elsendoj. Ĉedi kaj Eviza klarigis al la kunuloj la moron kaŝi de la popolo ĉiujn ekstremajn okazojn, des pli se okazis io «supre», kiel en popola lingvaĵo oni nomis la oligarkian eliton.

Pasis diurno. Neatendite ĉesis ĉiuj elsendoj en la ĝeneralaj kanaloj de la planedo. Ĉojo Ĉagas estis vokanta «Malhelan Flamon» per la sekreta reto, promesante klarigi la okazintaĵon, kaj kredigante, ke estas prenitaj rimedoj al trovo kaj puno de la kulpuloj. Oni al li ne respondis. Ne estis pri kio paroli kun li. Peti zorgi pri la astronavigaciisto — signifis transdoni lin en la manojn de homoj, kiuj havis nek honoron, nek fidelon al sia vorto, nek bonajn intencojn. Ĉu interkonsenti pri reveno de la ekspedicio, pri livero de medicina kaj teĥnika aparataro, filmoj, artaĵoj? Tio kontraŭis al la tuta politiko de la oligarkia socio. Ja pri kiaj interkonsentoj eblis temi, se sur la planedo ne ekzistis leĝoj, konsilioj de Digno kaj Juro, neniu atentis la publikan opinion!

La reganto ordonis vokadi la stelŝipon ĝis la vespero, kaj poste transiri al minacoj. Venis la nokto, kaj plu super la arbustoj de la marbordo altis la silenta kupolo de la grandega ŝipo. Sed tamen ankoraŭ unufoje la stelŝipanoj sukcesis vidi sian «Malhelan Flamon» de ekstere.

Post la ĉeso de la komunikado kun Vir Norin laŭ la galaksia horloĝo de «Malhela Flamo» pasis ok centmilonoj de sekundo, proksimume dek kvar teraj horoj. Olla Dez rifuzis forlasi sian postenon, kvankam al ŝi proponis anstataŭon ĉiuj ceteraj ŝipanoj, finintaj la preparon al la sendo de la diskavio kaj al la forflugo. Nur Menta Kor kaj Div Simbel plu estis okupitaj pri agordado de la pilotaj aparatoj.

Grif Rift, forpelante persistajn pensojn pri Rodis, estis pripensanta listojn de aĵoj, ŝarĝitaj en la diskavion, penante ne forgesi ion decide gravan, kvazaŭ Vir Norin-on oni estus forlasantaj sur neloĝata planedo. La manko de komunikado komencis maltrankviligi la ŝipestron. Pensi pri iuj novaj viktimoj inter la teranoj aŭ la tormansaj amikoj estis neelteneble. Kaj la ĉefurbo persiste silentis, kaj nescio de la okazantaĵoj turmente longigis la tempon eĉ por la paciencaj teranoj.

Rift estis pensanta, ĉu eble li respondu al Ĉojo Ĉagas kaj singarde pridemandu pri la sorto de Tael, kiam finfine eksonoris la voko kaj sur la ekrano aperis Vir Norin... Detektivoj de «liluloj» finfine atingis la subteraĵon de la Templo de Tempo, sed trovis ĝin malplena kaj prilaborita per la senodoriga substanco. Arkitektoj trovis vastan kaŝejon ĉe rando de la ĉefurbo, proksime de la sekiĝinta lago. Tien, sur la antikvan batalkampon, oni devis alterigi la senpilotan diskavion.

Vir Norin donis la koordinatojn kaj flankeniĝis. Inĝeniero Tael per profunda riverenco salutis la terajn amikojn kaj alportis al la ricevilo de la SDP du stereofotojn. Sen klarigoj de Vir Norin la stelŝipanoj ne rekonus, kiuj estas tiuj altranguloj, sidantaj mortintaj en luksaj nigraj foteloj, kun vizaĝoj, misformitaj pro teruro. Teruraj neelpreneblaj tranĉiloj de Jan-Jaĥ elstaris el la torditaj korpoj. Gen Ŝi kaj Ka Luf ricevis la merititan punon, ne ĝisvivinte juĝon kaj enketon de Ĉojo Ĉagas, en kiu ili sukcesus elturniĝi. Centoj da sklave obeemaj homoj implikus la reganton per amasigo de mensogo. Sed enmiksiĝis aliaj juĝistoj — la «Grizaj Anĝeloj», restarigintaj sian agadon kun senekzempla forto.

— Estas morte punitaj ankoraŭ dudek ĉefaj kulpuloj de la atako, — kun kolera jubilo sciigis la inĝeniero.

— Kion vi atingos per tio? — demandis Grif Rift.

— Tio estis necesa. Oni devas esti sistemaj kaj absolute senkompataj en defendo kontraŭ senleĝeco, mensogo kaj malhonesto. Vi mem sur la Tero zorgeme plenumas en sociaj rilatoj la trian leĝon de Neŭtono: ago egalas al kontraŭago, — kontraŭstarigante tujan kontraŭagon, sed ne penante atendi, kiel en la antikveco, enmiksiĝon de Dio, sorto, reganto... Longe homoj atendis repagon al siaj torturistoj, sed jarcentoj pasadis, akumulante malbonon kaj plifortigante potencon de fiuloj. Tiam via socio prenis sur sin la funkcion de dia repago de Nemezo: «Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos!» — rapide eksterminte fiaĵojn kaj turmentojn. Vi ne povas imagi, kiom da homa aĉaĵo akumuliĝis ĉe ni dum multaj jarcentoj da ekstermado de la plej bonaj homoj, kiam precipe transvivadis etanimaj konformistoj, denuncantoj, torturantoj, subpremantoj! Ni devas gvidi nin per tio, sed ne blinde imiti vin. Kiam kaŝe kaj senglore pereados miloj da «serpentuloj» kaj iliaj helpantoj — torturistoj «liluloj», — tiam alta stato en la ŝtata hierarkio ĉesos altiri fiulojn. Ni multon lernis de Rodis kaj de vi ĉiuj, sed rimedojn de lukto devos ellabori ni mem. La belaj bildoj de la Tero kaj la potenca menso de Vir Norin estos nia apogo sur la longa vojo. Mi ne povas esprimi mian dankon, fratoj! Jen tiu ĉi memoraĵo por ĉiam restos kun ni, — Tael montris foton de «Malhela Flamo», faritan per televida objektivo el altaĵoj, proksimaj al la stelŝipo.

Olla Dez tuj refotis ĝin. En la vidkampon eniris Sju-Te, ion dirinta al Vir Norin.

— La diskavio alteriĝis je cent metroj for de ni! — ekkriis Vir Norin kaj apenaŭ aŭdeble aldonis: — Nun estas ĉio.

Tael, Sju-Te kaj Vir Norin ekstaris antaŭ la naŭpiedulo. La ok teranoj viciĝis en adiaŭa spaliro. Ĉedi, ne elteninte la silenton, kriis:

— Ni alflugos, Vir, nepre alflugos!

— Kiam finiĝos la Horo de Bovo!.. Kaj ni penos, ke tio okazu pli baldaŭ, — respondis Vir Norin. — Sed se la demonoj de nokto prokrastos la tagiĝon kaj la Tero ne ricevos sciigon de ni, la sekva stelŝipo venu post cent teraj jaroj.

Vir Norin etendis la dekstran manon al la braceleto. La ekrano de la ŝipa TVF iĝis nigra kaj muta. Samtempe sur la regpanelo estingiĝis la verda lumeto de la astronavigaciisto. La sola lumeto — ne de homo de la Tero, sed de la tormansano Tael — restis brilanta kiel simbolo de la restarigita frateco de ambaŭ planedoj.

La revena vojo de «Malhela Flamo» estis multe pli malfacila, ol la flugo al Tormans, ankoraŭfoje pruvinte danĝeran malperfektecon de SRR. Pro iaj kaŭzoj la stelŝipo deflankiĝis de la prikalkulita trajektorio. Anstataŭ ol fali, kiel akcipitro sur ĉasaĵon, rekte el altaj latitudoj de la Galaksio al la oka turno de ĝia spiralo, ĝi trapenetris tri spiralajn branĉojn kaj eliris al la ekstera rando de nia insulo de Ŝakti en zonon de «rentgenaj», aŭ neŭtronaj steloj de tiom eksterordinara denseco, ke kuba centimetro da ilia substanco sur la Tero pezus cent milionojn da tunoj. Inter tiuj pilieroj de masiva substanco en loko de kontaktoj kun la plej densaj lokoj de Tamas brilis specialaj kirloj de materio de Ŝakti. En ili, kiel en senfundaj funeloj, turniĝis en ŝajna forkuro radiado, absorbata de Tamas. Ili lokiĝis laŭ la periferio de la Galaksio, kvazaŭ kontraŭe al la substanco de nia Universo. La fenomeno longe restis nemalkovrita. Dum la unua konatiĝo kun la randa zono de la mondo Ŝakti tiujn funelojn oni nomis kvazaroj. La komplika konstruo de la eksteraj zonoj de la Galaksio kaj la Metagalaksio ne estis eksplikita en la «steleto» pri la reveno de «Malhela Flamo». La lernantoj komprenis nur la minacan danĝeron, en kiun trafis la ŝipo.

En la TVF ili vidis mallongajn vojregistraĵojn de la memormaŝino de la stelŝipo: maldikiĝintan, nigran pro senŝanĝa laboro Menta-n Kor, dum semajnoj ne dormintan Grif Rift-on, elturmentitajn inĝenierojn de pilotaj kaj komputaj aparatoj Div Simbel-on kaj Sol Sain-on. Ĉiu havis sian «korpogardiston». Sol Sain-on prizorgadis Eviza, Simbel-on — Ĉedi, Rift-on — Olla Dez, kaj Neja Holli sukcesis kaj observadi la biodefendon kaj prizorgadi Menta-n Kor, trinkigi kaj manĝigi ŝin, masaĝi, dormigi, kiam okazis paŭzoj.

«Malhela Flamo» elŝiriĝis el la ekstera kampa zono sen damaĝoj, sed kun malŝparitaj rezervoj de energio. Dua, pli sukcesa glitado laŭ rando de abismo — kaj la stelŝipo trabatiĝis en la dudek sesan segmenton de la oka sektoro, de kie restis ĉirkaŭ tri monatoj da vojo al la Tero. Ĝi malleviĝis sur la saman altebenaĵon Revat, de kie ĝi foriris antaŭ dek unu monatoj al la planedo Tormans.

— Tio, kio okazis sur la Tero post la veno de la ŝipo, estas sciata de ĉiu terano kaj ne estas nova por vi, — diris la instruisto, estinginte la TVF-on, kaj haltis, kvazaŭ atendante.

— La tempolimo, donita de Tael, finiĝis! — subite komprenis Kimi, kaj lin subtenis ĉiuj ceteraj. — Venis la tempo sendi SRR-on. Tien, al Tormans!

— Ĉu vere nenio estas farita?! — ekkriis Ajoda. — Kaj ĉu neniu turnis sin al la Konsilio de Stelnavigado?

La instruisto estis ruzete observanta la ekbrulantan maltrankvilon de la gejunuloj. Finfine li levis la manon, la disputoj ĉesis, kaj ĉiuj turniĝis al li.

— Vi estis en la pasinta jaro en la dezerto Namibo kaj preteris unu eventon, kiu emociis la tutan planedon. Ree, kiel antaŭ tri jarcentoj, SRR de cefeanoj iris en ordinara spaco apud Tormans kaj estis altirita de signaloj de aŭtomata stacio sur la satelito de la planedo. Per la kodo de la Granda Ringo la stacio petis ĉiujn SRR-ojn, direktantajn sin al la dudek sesa segmento de la oka branĉo de la Galaksio, alteriĝi sur la planedon kaj preni mesaĝon...

— Ĉu por ni, por la Tero? — saltis Puna. — Kaj ĉu la stelŝipo prenis?

— Prenis. Kiu SRR povas rifuzi preni poŝtaĵon al gigantaj distancoj, atingeblaj nur por ĝi?

— Kio estis en la mesaĝo? — ĥore demandis la lernantoj.

— Mi ne scias. Skribita en la lingvo de Tormans, ĝi estas tradukata kaj kontrolata en la laboratorio de esploro de tiu planedo. Tio estas tre ampleksa informo pri ĉio, kio okazis dum la jarcento, eĉ pli — dum cent tridek jaroj. Sed jen tiujn tri stereofotojn mi preparis por vi...

— Kaj vi silentis! — Ajoda riproĉe ĵetis al la instruisto malhelan, flaman rigardon.

— Mi silentis ĝis la necesa tempo, nun vi estas preparitaj por ilia percepto, — trankvile respondis la instruisto.

Klakis la ŝaltilo de la TVF.

Ili rekonis la placon kaj la monumenton al la Ĉiopova Tempo. La malnova templo — la loko de la pereo de Rodis — ne estis. Anstataŭ ĝi larĝe malfermiĝis al la ĉielo duonluna konstruaĵo. Ŝtuparo kondukis sur grandegan kaj krutan arkon, sur la supra placeto ĉirkaŭitan de malfermita galerio. Ambaŭ finoj de la galerio, kovritaj per travideblaj ombreloj de nesciate kiel tenantaj sin kupoloj, alte kaj kuraĝe elŝoviĝis, pendante super la placo kaj la ĉirkaŭaj konstruaĵoj.

— Tio estas monumento al la Tero, — mallaŭte diris la instruisto, — de la planedo, ne plu nomiĝanta Jan-Jaĥ, sed similsone al la tera nomo Tormans ricevinta nomon Tor-Mi-Oss. En ilia lingvo ĝi signifas la samon, kion la Tero por ni. Tio estas kaj la planedo, kaj ĝia grundo, sur kiu la homo laboris, kreskigante nutraĵon, plantante ĝardenojn kaj konstruante domojn por la estonteco, por siaj infanoj, por certa vojo de la homaro en la senfinan mondon.

Sur la dua foto sur la fono de la konstruaĵo estis skulpta grupo el tri figuroj.

— Faj Rodis! — ekkriis Kimi, kaj la instruisto silente kapjesis, emociiĝante ne malpli ol la infanoj.

Rodis-on, skulptitan el nigra ŝtono, en malfermita nudeco de ŝia nigra skafandro, portis sur brakoj du homoj kun vizaĝoj de Tael kaj Gzer Bu-Jam, ĉizitaj el malhel-flava, preskaŭ bruna ŝtono. Ambaŭ viroj, la «mavo» kaj la «lovo», metis la fortajn brakojn reciproke sur siajn ŝultrojn. Sur ili libere, kruciginte la krurojn, sidis Faj Rodis, turninte la vizaĝon al Gzer Bu-Jam kaj brakumante je la kolo Tael-on.

La skulptisto ial montris Rodis-on en la vasta, neglekte survolvita turbano, tiel, kiel iam ekvidis ŝin Tael. La ŝtono de la statuo, simila al famaj nigraj opaloj de la Aŭstralia kontinento, tuta sparkis per internaj koloraj fajroj. Tiel milionoj da steloj penetras mallumon de tropikaj noktoj de la Tero, pri kiuj ofte rakontadis al tormansanoj Rodis, inspirante ilin per belo de la mondo.

Longe rigardis la teranoj al la bildo, alportita el distanco de mil lumjaroj, ĝis la instruisto devigis sin ŝalti la trian, la lastan foton — de la maldekstra pavilono.

Ĉi tie same estis skulptaĵoj: Vir Norin kaj Sju-Te. La astronavigaciisto de «Malhela Flamo», eternigita en malhele ruĝa metalo, kuŝis, faliginte la senfortiĝintajn manojn, apogiĝinte per la ŝultroj kaj la kapo je la SDP kaj ferminte la okulojn en eterna dormo. La tormansanino Sju-Te, el purega blanka ŝtono, estis levanta sur la infanaj manplatoj la faligitajn de la terano valoregajn donacojn — senbrilan kubeton de IMM kaj brilantan ovalon de DPE.

En ambaŭ figuroj estis tiu sorĉa nefindiriteco de realismo, kiu igas ĉiun vidi en la viva formo miraklon de sia individua revo.

— Hela ĉielo! — diris Lark, imitante stelnavigistojn. — Do, ĉu sur Tormans finiĝis la Horo de Bovo? Ĉu vere tion faris ni, la teranoj: Rodis, Norin, Ĉedi, Eviza kaj ĉiuj ili, starantaj nun sur la altebenaĵo Revat ĉirkaŭ sia ŝipo?

— Ne! — respondis la instruisto. — La loĝantoj de Tormans faris tion mem, kaj nur ili mem povis levi sin el la infereco. La viktimoj de la oligarkia reĝimo de Tormans eĉ ne suspektis, ke ili estas viktimoj, troviĝantaj en la nevidebla prizono de la fermita planedo. Ili imagis sin liberaj, ĝis post la veno de nia ekspedicio ekvidis la veran liberon, renovigis kredon je la sana homa naturo kaj ties grandegaj ebloj, — ili, kiuj ĝis nun nur blinde trenadis sin post mensogaj promesoj pri materia sukceso. Kaj tuj ekstaris la demando: kiu kulpas pri la elvundita, eluzita planedo, pri miliardoj da vanaj vivoj? Ĝis nun ĉiun malsukceson rekte aŭ malrekte pagadis la popolaj amasoj. Nun oni komencis postuli respondon de la rektaj kulpantoj de tiuj malsukcesoj. Kaj tiam iĝis klare, ke sub novaj maskoj kaŝiĝis la sama antaŭa kapitalisma esenco de subpremado, ekspluatado, lerte ŝirmita per science ellaboritaj metodoj de propagando, sugestio, kreo de vanaj iluzioj. La tormansanoj komprenis, ke ne eblas esti liberaj kaj malkleraj, ke necesas serioza psikologia edukado, ke oni devas scipovi distingi homojn laŭ iliaj animaj kvalitoj kaj radike ĉesigadi ĉiujn agojn, kaŭzantajn malbonon. Tiam, kaj ne pli frue, okazis la turno en la sorto de la planedo. Oni ne pensu, ke ili jam ĉion atingis, sed ili malkovris sin, kaj sian mondon, kaj nin — siajn fratojn, kiel amantajn amikojn. La monumento, vidita de vi, estas nekontestebla atesto de ilia inspira danko. La veno de nia stelŝipo kaj la agoj de la teranoj servis kiel puŝo. Rodis kaj ŝiaj kunuloj restarigis en la tormansanoj la du gigantajn sociajn fortojn: la kredon je si kaj la fidon al aliuloj. Estas nenio pli potenca, ol homoj, kunigitaj de fido. Eĉ malfortaj homoj, hardiĝante en komuna lukto, sentante, ke oni plene fidas al ili, iĝas kapablaj al grandega sindonemo, kredante je si, kiel je aliaj, kaj je aliaj, kiel je si... Kiel sumos vi la valoron de la ekspedicio?

— Estas neniigita ankoraŭ unu insulo de infereco en la universo, estas liberigitaj disde nenecesaj turmentoj miliardoj da homoj de la nuno kaj la estonteco, — akorde respondis la lernantoj.

La instruisto riverencis al siaj infanoj.

— Ne eblas doni pli bonan respondon, kaj mi estas tre kontenta.

— Ni devas veturi ankoraŭfoje sur la altebenaĵon Revat, — diris Ivetta, — ni nun vidos ilin tute-tute vivaj!

— Vi baldaŭ vidos vivajn tormansanojn, — ridetis la instruisto. — Laŭ rekomendo de la Maŝinoj de Komuna Pripenso tien estas sendita Stelŝipo de Rekta Radio el la planedo de la Verda Suno. Kaj mi pensas, ke ĝi jam estas sur la planedo Tor-Mi-Oss.









La tempolimo, donita de Tael — tiel en la originalo, kvankam devus esti Vir Norin (rim. de la tradukinto).