Ĉapitro II

Heroaĵo de Egesiĥora


Metagejtniono — monato, ĉiam varmega en Atiko — en la lasta jaro de la cent deka olimpiko, okazis speciale arda. La ĉielo, tiom pura kaj profunda, ke ĝin prikantadis eĉ fremdlandanoj, kovriĝis per plumba koloro. La kristala aero, ĉiam donanta al ĉiuj statuoj kaj konstruaĵoj sorĉan klarecon, ekstriiĝis kaj ekŝanceliĝis, kvazaŭ surĵetinte sur Atenon kovrilon de perfida kaj onda ŝanĝiĝemo, de trompo kaj misformado, tiom karakteraj por dezertaj landoj sur la foraj sudaj bordoj.

Tais ĉesis veturadi por mara baniĝo — tro polva iĝis la vojo — kaj nur fojfoje ĉe mateniĝo elveturadis surĉevale, por nelonge eksenti en rapida rajdo blovon de vento sur la varmega korpo.

Posttagmeza ardo peze premis la urbon. Ĉio viva kaŝiĝis en ombron, en malvarmeton de temploj kaj kolonaroj, en mallumon de loĝejoj, ŝirmitaj per fenestrofermiloj. Nur malofte frapadis radoj de pigre tirata ĉaro aŭ hufoj de ŝvita ĉevalo kun rajdanto, hastanta en ŝirmejon.

Eĉ la senekzempla varmego ne malfortigis la energion de Egesiĥora. La lakonino eniris kutime rapide kaj haltis, blindigita de la transiro el la lumo al la duonmallumo de la dormoĉambro. Ne perdante eĉ minuton, ŝi demetis la malpezan ĥitonon kaj eksidis ĉe la piedoj de la same nuda amikino, sterniĝinta sur la kuŝejo. Laŭ la plenblovitaj naztruoj kaj la ofte leviĝanta brusto Tais komprenis, ke la spartanino koleras.

— Kio okazis al vi? — pigre demandis ŝi.

— Mi ne scias. Mi koleras kontraŭ ĉio. Al mi tedis viaj atenanoj — kriemaj, babilemaj, klaĉemaj. Ĉu vere tio estas ĝuste tiuj grandaj konstruantoj kaj artistoj, saĝuloj kaj militistoj, pri kiuj oni tiel fiere skribis en la tempoj de Periklo? Aŭ post la invado de la persoj ĉio ŝanĝiĝis?

— Mi ne komprenas, kio vin trafis? Ĉu oni venenis vin per io en la antaŭhieraŭa simpozio? La vino ŝajnis al mi acida...

— Al vi — la vino, sed al mi ŝajnis acida mia vivo! En Ateno iĝas ĉiam pli multe da homoj. Homoj koleriĝas pro denseco, bruo, krio, ĉiama manko — jen de akvo, jen de manĝo. Dum tiu ĉi varmego ĉiuj rigardas al renkontatoj feroce, kiel al malamikoj. Kaj la ginekonomoj furiozas senkaŭze — baldaŭ bela virino ne povos aperi sur la agoro aŭ en la Akropolo vespere.

— Pri tio mi konsentas kun vi. Estas malvaste en Ateno, kaj ankaŭ en tuta Atiko, oni diras, ke kolektiĝis kvincent mil homoj.

— Sankta patrino Demeter! En tuta Sparto estas ne pli ol cent kvindek mil. En tia amaseco homoj malhelpas unu al la alia kaj koleriĝas. Ili vidas lukson, belon kaj envias, saturante la aeron per vaporoj de nigra galo.

— Ne nur malvasteco, Egesiĥora! Ankaŭ la konsekvencoj de la antaŭaj militoj kaj speciale de la pasintjara. Nia bela reĝido — li nun estas la makedona reĝo kaj esence la reganto de Helenujo — montris lupajn dentojn, gloron al Apolono Likea! Ĝis nun en sklava bazaro oni vendas tebanojn, virojn nur kontraŭ cent draĥmoj, kaj virinojn kontraŭ cent kvindek. La urbo mem estas forviŝita de sur la vizaĝo de Geo. Teruriĝis tuta Helenujo!

— Krom Sparto!

— Ĉu Sparto eltenos sola? La sorto de via reĝo Agiso estas malbona — li deziris esti sola, kiam komuna batalo venigus la helenojn al venko, kaj restis sola — kontraŭ potenca malamiko.

Egesiĥora enpensiĝis kaj suspiris.

— Nur tri jaroj pasis, post kiam la makedonaj knaboj venis al ni...

— Ĉu nur makedonaj? Kaj kio pri Kreto?

La lakonino ruĝiĝis, daŭrigante:

— Estis murdita Filipo, reĝiĝis Aleksandro, iĝis anstataŭ li la ĉefa militestro de Helenujo, frakasis Tebon kaj nun...

— Iras en Azion kontraŭ la persoj, daŭrigante la aferon de la patro.

— Ĉu vi ricevis mesaĝon de Ptolemeo? Ĉu antaŭlonge?

— En unu el pezaj tagoj de Hekatombejono. Kaj ekde tiam — nenion. Tamen, li sendas al mi po unu leteron dum jaro. Komence skribis po kvin...

— Kiam li sendis al vi tiun ĉi... — La spartanino tuŝis la trian stelon de la koliero, kiu brilis sur la kupra korpo de la amikino.

Tais mallevis la okulharojn kaj, silentinte iom, diris:

— Ptolemeo skribas, ke Aleksandro vere montris sian dian doton. Simile al Temistoklo, li ĉiam scipovas momente inventi novan paŝon, fari alian decidon, se la antaŭa ne taŭgas. Sed Temistoklo strebis okcidenten, kaj Aleksandro iras orienten.

— Do, kiu estas pli prava?

— Kiel mi povas scii? Oriente estas fablaj riĉaĵoj, nenombreblaj popoloj, senfinaj vastaĵoj. Okcidente estas malpli da homoj, kaj Temistoklo eĉ revis transloĝigi atenanojn en Entorion, trans la Ionian maron, sed mortis en ekzilo en montoj de Tesalio. Nun lia tombo estas sur la okcidenta kabo de la Pirea monteto, kie li ŝatis sidi, rigardante al la maro. Mi estis tie. Izola loko de kvieto kaj malgajo.

— Kial malgajo?

— Mi ne scias. Ĉu vi povas diri, kial peza malgajo, eĉ timo kaptas homojn en ruinoj de Mikeno? Tio estas malbona, malpermesita loko, forlasita de la dioj. Sur Kreto oni montradas la tombon de Pasifao, kaj la sama timsimila sento venadas al vojaĝantoj, kvazaŭ ombro de la reĝino kun la brilanta nomo kaj la terura famo staras apud ili.

— Vi povas nomiĝi Pantodao, kara, — Egesiĥora kun admiro kisis la amikinon, — ni veturu al la tombo de Temistoklo, malgaju kune! Ia furiozo bolas en mi kontraŭ tiu vivo, mi bezonas konsolon kaj ne trovas ĝin.

— Vi mem estas telktera — sorĉistino konsolanta, kiel parolas poetoj, — kontraŭis Tais, — simple ni iĝas pli aĝaj, kaj en la vivo ni vidas alion, kaj atendoj iĝas pli grandaj.

— Kion do vi atendas?

— Mi ne scias. Ŝanĝojn, vojaĝojn, eble...

— Kaj la amo? Kaj Ptolemeo?

— Ptolemeo — li ne estas mia. Li estas telikrato, konkeranto de virinoj, sed mi ne loĝos ĉe li izole, kiel atena aŭ makedona edzino, kaj por ke oni min punu per rafanido okaze de adulto. Ĉu min?! Sed mi irus kun li malproksimen, malproksimen! Ni povas veturi sur la Pirean monteton eĉ hodiaŭ. Mi sendos Klonaria-n kun letereto al Oloro kaj Ksenofilo. Ili akompanos nin. Ni navigos vespere, post malfortiĝo de la varmego, kaj pasigos tie la lunan nokton ĝis la mateniĝo.

— Ĉu kun du viroj?

— Tiuj du tiom amas unu la alian, ke bezonas nin nur kiel amikojn. Ili estas bonaj junuloj, kuraĝaj kaj fortaj. Ksenofilo partoprenis la pasintan olimpikon kiel luktisto inter junuloj.


Tais revenis hejmen jam antaŭ ol la suno komencis feroci sur la blankaj stratoj de Ateno. Stranga pensemo venis al ŝi sur la deklivo de la monteto super Temistoklejono, kie ili sidis duope kun Egesiĥora, firme brakumiĝinte, dum du iliaj akompanantoj kuŝis malsupre apud la boato kaj estis pridiskutantaj estontan vojaĝon en Parneon por ĉasi sovaĝajn porkojn. Egesiĥora konfidis al la amikino sekreton. Eositeo — la pli juna kuzo de Agiso, la reĝo de Sparto, fornavigas en Egiptujon kun granda taĉmento da militistoj, kiujn dungis egipta faraono Ĥababaŝ por sia gardo. Verŝajne, li intencas elpeli la persan satrapon — ses ŝipoj fornavigas tuj. Kaj la estro de la lakonoj vokas ŝin veturi kun li, aŭgurante al la admirinda filino de Sparto gloron en la lando de poetoj kaj antikva arto, fidela al la belo.

Egesiĥora firme alpremis al si Tais-on kaj komencis persvadi veturi kun ŝi en la fabelan Egiptujon. Ŝi povos viziti Kreton — kun tia fidinda gardo eblas ne timi ajnajn piratojn aŭ rabistojn.

Tais rememorigis al la amikino pri tio, kion Nearĥo rakontis al ili ambaŭ pri pereo de la antikva belo de Kreto, pri malapero de la antaŭa loĝantaro, pri mizereco, ekreginta sur la insulo, ruinigita de senbridaj invadoj kaj militoj de diversaj triboj.

Sub ŝtonamasoj, en incendioj kaj tertremoj malaperis la palacoj de Knoso kaj Fest, neniu jam povas legi skribaĵojn, faritajn per nekonataj signoj en la forgesita lingvo. Nur iuloke sur montetoj ankoraŭ altas gigantaj ŝtonaj kornoj, kvazaŭ el sub la tero leviĝas virbovoj de Pozidono, la Tenanto de la Tero, kaj larĝaj ŝtuparoj malleviĝas al placetoj por sanktaj ludoj. Fojfoje en densejo eblas renkonti rompaĵojn de pezaj amforoj je du homaj altoj kun serpentaj sinuoj sur iliaj dikaj flankoj, kaj apude en puraj brilantaj basenoj plaŭdas akvo, ankoraŭ kuranta laŭ tuboj de akvokondukiloj...

Tais trovis la skatolon kun la Kreta statueto — la donacon de Ptolemeo, elprenis la valoregan skulptaĵon kaj sterniĝis sur la kuŝejo, pririgardante ĝin, kvazaŭ ekvidis unuafoje. Novajn okulojn donis al ŝi la tempo kaj la malgajaj pensoj de la lastaj tagoj. Pli ol mil jaroj estas grandega foro de la tempo, ankoraŭ ne ekzistis la belega Ateno, kaj la heroo Tezeo ankoraŭ ne veturis en Knoson por mortigi Minotaŭron kaj frakasi la potencon de la granda mara ŝtato. El tiu nemezurebla profundo de malproksimiĝo, malapero — Tais ne povis nomi tiun senton — venis al ŝi tiu viva, fajne skulptita streĉita vizaĝo kun grandegaj atentaj okuloj kaj malgranda funebra buŝo. La brakoj, fleksitaj en la kubutoj, estis levitaj per la manplatoj antaŭen — signalo ĉu de halto, ĉu de atento. La longaj kruroj, facile dismetitaj, knabinece maldikaj, etenditaj kaj starigitaj sur la fingrojn, esprimis la momenton de forpuŝiĝo disde la tero por ekflugo. La veston el folia oro konsistigis mallonga ornamita antaŭtuko kun larĝa zono, kuntirinta la nekredeble maldikan talion. La striktan korsaĵon subtenis du surŝultraĵoj kaj lasis la bruston malfermita. Sur la klavikloj, ĉe la radiko de la fortika kolo, kuŝis larĝa koliero. Ĝuste kuŝis — pro forta konvekseco de la torako. Rubando, ĉirkaŭkuranta la mentonon de la junulino, estis kuntiranta altan konusan hararanĝon. Tre juna estis la taŭropolino, dek kvar jarojn, maksimume — dek kvin.

Tais subite komprenis, ke ŝi nomis la nekonatan Kretan knabinon ĉasistino al virbovoj — per la epiteto de Artemiso. La dioj estas enviemaj kaj ĵaluzemaj pri siaj rajtoj, sed ne povas la diino iel malutili al tiu, kiu foriris en la pasintecon, neatingeblan por Zeŭso mem, kaj malaperis kiel ombro en la subteraĵoj de Hadeso... Tamen, Artemiso povas ekkoleri kontraŭ la viva Tais... Sed kion komunan havas la virga ĉasistino kun ŝi, hetajro, servistino de Afrodito?

Kaj Tais trankvile revenis al la kontemplado de la statueto. Nenio infana restis en la vizaĝo kaj la figuro de la atenta homo de danĝera profesio. Speciale kortuŝis Tais-on ŝia funebra buŝo kaj la sentima rigardo. Tiu knabino sciis, kio atendas ŝin. Tre nelonga estis ŝia vivo, fordonita al la morta ludo — al la danco kun longokornaj makulitaj virbovoj, enkorpigantaj la frakasan Tremiganton de la Tero Pozidonon. Junulinoj-taŭropolinoj prezentadis ĉefrolulojn en tiu sankta rito, kies antikva, poste perdita senco konsistis en la venko de la virina elemento super la vira, de la diino-patrino super sia provizora edzo. La povo de minaca animalo estis elĉerpata en la danco-lukto kun nekredeble rapidaj saltistoj — gejunuloj, kiujn speciale preparis por la morta baleto spertuloj de la komplika rito. La kretanoj kredis, ke per tio estas forkondukata, konsumiĝante kaj mildiĝante, la dia kolero, kiu malrapide kaj senkompate maturiĝas en la tera kaj mara profundo.

La loĝantoj de antikva Kreto kvazaŭ antaŭsentis, ke ilia alta kulturo pereos pro teruraj tertremoj kaj flusoj. De kie ili aperis, tiuj ŝiaj foraj prauloj? De kie venis, kien malaperis? Laŭ tio, kion ŝi sciis mem el la mitoj, kion rakontis Nearĥo al siaj du sorĉitaj aŭskultantinoj, belaj, delikataj homoj, artistoj, maristoj, foraj vojaĝantoj loĝis sur Kreto jam tiam, kiam ĉirkaŭe vagadis la duonsovaĝaj prauloj de la helenoj. Kvazaŭ magnolio, kovrita de spice odorantaj floroj, subite elkreskis inter pinoj, sternitaj de vento, kaj venenaj densaĵoj de oleandro. La neklarigeble fajna, poezia belo de la Kreta kulturo inter la krudaj, batalemaj nomadoj de la bordoj de la Interna maro ja estas komparebla nur kun Egiptujo...

Eniris Klonaria — juna sklavino, skuante la mallonge tonditajn malmolajn harojn.

— Tie venis tiu... — La voĉo de la junulino tremeris pro profunde enradikiĝinta malamo al la komercisto de la homa varo.

Tais revenis al la vivo.

— Prenu la skatoleton kun mono, nombru strigojn je tri minoj kaj donu al li.

La sklavino ekridis. Tais ridetis kaj per gesto ordonis al ŝi aliri pli proksime.

— Ni kalkulu kune. Tri minoj estas cent okdek draĥmoj. Ĉiu strigo estas kvar draĥmoj, entute kvardek kvin strigojn. Ĉu vi komprenis?

— Jes, kiria. Ĉu tio estas kontraŭ la tebanino? Nemulte! — la junulino permesis al si malestiman subridon.

— Vi kostis al mi pli multe, — konsentis Tais, — sed ne juĝu laŭ prezo pri kvalito. Povas esti diversaj okazoj, kaj se oni vin aĉetis multekoste, do ankaŭ povas vendi malpli multekoste...

Ne sukcesis Tais fini la frazon, kiam Klonaria alpremiĝis per la vizaĝo al ŝiaj genuoj.

— Kiria, ne vendu min, se vi forveturos. Prenu kun vi!

— Kion vi diras? Kien mi forveturos? — miris Tais, deĵetante de sur la frunto de la sklavino ŝiajn malleviĝintajn harojn.

— Eble, vi forveturos ien. Tiel pensis ni, viaj servistoj. Vi ne scias, kiel estos terure trafi al iu alia post vi, bonkora, bela.

— Ĉu en la mondo estas malmulte da bonaj homoj?

— Malmulte da tiaj, kiel vi, sinjorino. Ne vendu min!

— Bone, mi promesas al vi. Mi prenos vin kun mi, kvankam mi nenien intencas veturi. Kiel fartas la tebanino?

— Post kiam oni ŝin manĝigis, ŝi lavadis sin tiel, ke konsumis tutan akvon en la kuirejo. Nun ŝi dormas, kvazaŭ ne dormis monaton.

— Kuru, la komercisto atendas. Kaj ne maltrankviligu min plu, mi ekdormos.

Klonaria rapide nombris la arĝenton kaj gaje saltetante ekkuris el la dormoĉambro.

Tais turniĝis sur la dorson kaj fermis la okulojn, sed dormo ne venis post la nokta vojaĝo kaj emociaj konversacioj kun la amikino.

Ili albordiĝis al ringoj de la Pirea varfo, kiam la haveno jam bolis pro agado. Lasinte la boaton por prizorgo de la du amikoj, Tais kun Egesiĥora, uzante relativan malvarmeton de Leŭkonoto — la «blanka» suda vento, puriginta la ĉielon, ekiris laŭ longa portiko, kie la komerco jam bolis. Ĉe kruciĝo de vojoj, de la Falera kaj de la Intermura Pirea, troviĝis malgranda sklavbazaro — eltretita polva placeto, ĉe unu flanko prikonstruita per longaj malaltaj ŝedoj el netajlitaj ŝtonoj, kiujn oni ludonadis al sklavovendistoj. Krudaj platoj, plankaj tabuloj, elfrotitaj per la piedoj de sennombraj vizitantoj — anstataŭ la vasta podio el hela marmoro sub ombro de la tegmentita kolonaro kaj baritaj portikoj, kiuj estis ornamantaj la grandan sklavbazaron je dek kvin stadioj pli alte, en Ateno mem.

Ambaŭ hetajroj indiferente direktis sin ĉirkaŭire laŭ flanka pado. Atenton de Tais altiris grupo de maldikegaj homoj, eksponitaj ĉe la rando de la bazaro, sur aparta ligna podio. Inter ili estis du virinoj, apenaŭ kovritaj per ĉifonoj. Sendube, tio estis helenoj, kaj sekve, tebanoj. Plej multaj loĝantoj de la detruita Tebo estis senditaj en malproksimajn havenojn kaj jam antaŭlonge venditaj. Tiun ĉi grupon el kvar viroj kaj du virinoj, verŝajne, sendis en la havenan bazaron iu granda terposedanto, por liberiĝi disde ili. Tais-on indignigis tiu vendo de liberaj homoj de la fama urbo.

Ĉe la tomboj de Ĥeroneo la belega sidanta marmora leono levis sian manegon, kiel memoraĵo al tebaj militistoj, pereintaj en la malfeliĉa batalo. Kaj nun — du virinoj staras sur la podio, neglekte ĉirkaŭvolvitaj ĉirkaŭ la koksoj per malpuraj ĉifonoj.

Antaŭ la podio haltis alta homo kun pudrita vizaĝo, borderita de la densega barbo kun grandaj bukloj, verŝajne, siriano. Per neglekta movo de la fingro li ordonis al la vendisto elpuŝi antaŭen la pli junan el la virinoj, kies tonditaj haroj kiel densa fasko kuŝis sur la nuko, ĉirkaŭligitaj ĉirkaŭ la kapo per mallarĝa blua rubando. Laŭ pufeco kaj denseco de la fasko sur la nuko Tais determinis, kiajn luksajn harligojn perdis la tebanino, bela junulino, aĝa ĉirkaŭ dek ok jarojn, de negranda alto, ordinara por heleninoj. Tirata je la mano fare de la vendisto, per la alia subtenante la falantajn ĉifonojn, ŝi nevole paŝis per la polvaj nudaj piedoj kun bonrasaj maleoloj kaj alta instepo.

— Prezo? — gravmiene ĵetis la siriano.

— Kvin minojn, kaj tio estas preskaŭ senpage, je Atena Alea!

— Vi freneziĝis! Ĉu ŝi estas muzikistino aŭ dancistino?

— Ne... sed ŝi estas virga kaj tre bela.

— Dubinde. Militakiraĵo... rigardu al la konturoj de la femuroj, de la brusto. Mi pagas minon, nu bone, du — jen la lasta prezo.

La indignanta aŭ bone ŝajniganta tion vendisto alsaltis al la junulino, batis per la fingroj la supren levitajn cicojn de ŝiaj mamoj, iginte ilin elaste ektremi. La junulino furioze forpuŝis la vendiston, forturniĝante for de la avidaj okuloj, kaj plu kroĉiĝadis al la vesto.

— Io estas malbona, mi sentas! — ekkriis la sperta siriano. — Tian sklavinon oni ne vendus en Pireo, sed starigus en Ateno. Nu, nudigu ŝin!

La vendisto ne moviĝis, kaj la aĉetanto mem deŝiris la lastan kovron de la sklavino. Ŝi ne lasis la kadukan ŝtofon, per la alia mano ŝirmante la sinon, kaj turniĝis per la flanko. La siriano aĥis. Preterpasantoj kaj gapantoj laŭte ekridegis. La rondan postaĵon de la junulino ornamis ŝvelintaj strioj pro vipo, freŝaj kaj ruĝaj, alterne kun jam saniĝantaj cikatroj.

— Aĥ vi, fripono! — kriis la siriano, evidente bone parolanta en la atika dialekto. Kaptinte la junulinon je la mano, li palptrovis sur ĝi spurojn de rimenoj, kuntirintaj la maldikajn manradikojn. Tiam li levetis malmultekostan bidaron, metitan sur la kolon de la junulino, por kaŝi spurojn de ligiloj.

La rekonsciiĝinta vendisto ekstaris inter la siriano kaj la sklavino.

— Kvin minojn kontraŭ malobeema knabinaĉo, kiun necesas teni ligita! — indignis la siriano. — Vi min ne trompos. Ŝi taŭgas nur kiel amoratino kaj ankoraŭ por porti akvon. Post la frakaso de la Centpordega Tebo junulinoj ĉi tie iĝis malpli multekostaj, eĉ belaj, — per ili plenas domoj en ĉiuj havenoj de la Interna maro.

— Estu tri minoj — tute donace! — diris la humiliĝinta vendisto.

— Ne, pagu tiu, kiu deziris liberiĝi de la malsukcesa aĉeto de tiu ĉi kanajlaro, — la siriano almontris al la tebanoj. Pensis iom kaj diris: — Mi donos al vi duonon, pripensu — naŭdek draĥmojn. Mi prenas por miaj matrosoj por revena vojo. Mi diris la lastan prezon! — Kaj la siriano decideme paŝis al alia grupeto da sklavoj, sidantaj sur ŝtona podio je kelkaj paŝoj for de la tebanoj. La vendisto ekhezitis, kaj la junulino paliĝis, pli ĝuste — griziĝis tra polvo kaj sunbruno, kovrantaj ŝian elturmentitan fieran vizaĝon.

Tais aliris la podion, deĵetinte de sur siaj nigregaj haroj la malpezan gazon de la kovrilo, per kia saviĝadis kontraŭ polvo riĉaj atenaninoj. Apude ekstaris orhara Egesiĥora, kaj eĉ mornaj okuloj de vendataj sklavoj alkateniĝis al la du belegaj virinoj.

La malhelaj obstinaj okuloj de la teba sklavino larĝiĝis, la fajro de angora malamo estingiĝis en ili, kaj Tais subite ekvidis la vizaĝon de homo, instruita legi, percepti arton kaj pripensi la vivon. La teonoo — dia konscio lasis sian lumon sur tiu ĉi vizaĝo. Samtempe la tebanino ekvidis la samon en la vizaĝo de Tais, kaj ŝiaj okulharoj ektremis. Kvazaŭ nevidebla fadeno etendiĝis de unu virino al la alia, kaj preskaŭ freneza espero ekbrulis en la atenta rigardo de la tebanino.

La vendisto ĉirkaŭrigardis, serĉante la ĉaron de la belulinoj, moka subrido surrampis sur liajn lipojn, sed ĝin tuj anstataŭis respekto. Li rimarkis la du akompanantojn de Tais, kiuj estis atingantaj la amikinojn. Bone vestitaj, razitaj laŭ la lasta modo, ili gravmiene trairis tra la dispaŝinta homamaso.

— Mi donas du minojn, — diris Tais.

— Ne, mi pli frue venis! — ekkriis la siriano, reveninta por rigardi al la atenaninoj kaj, kiel estas karaktere por ĉiuj homoj, jam bedaŭrinta, ke la aĉeton ricevos aliulo.

— Vi donis nur minon kaj duonon, — kontraŭis la vendisto.

— Mi donas du. Por kio vi bezonas tiun knabinaĉon — vi tutegale ŝin ne obeigos!

— Ni ĉesu disputi — mi pagas tri, kiel vi deziris. Sendu por la mono aŭ venu mem en la domon de Tais, inter la Nimfa monteto kaj Keramiko.

— Tais! — respekte ekkris homo, starinta malproksime, kaj ankoraŭ kelkaj voĉoj eĥis:

— Tais, Tais!

La atenanino etendis la manon al la teba sklavino, por deirigi ŝin de sur la podio kiel signo de sia posedo de ŝi. La junulino alkroĉiĝis al ĝi, kiel dronanto al ĵetita ŝnuro, kaj, timante forlasi la manon, desaltis sur la teron.

— Kia estas via nomo? — demandis Tais.

— Hesiona. — La tebanino diris tiel, ke ne estis dubo pri vereco de ŝia respondo.

— Nobla nomo, — diris Tais, — «Malgranda Iziso».

— Mi estas filino de Astioĥo — filozofo el antikva familio, — kun fiero respondis la sklavino...


Tais nerimarkite ekdormis kaj vekiĝis, kiam la fenestrofermiloj de la suda flanko de la domo estis malfermitaj al Notoso — la suda vento el la maro, kiu en tiu sezono forblovadis pezan varmegon el la atenaj stratoj. Freŝa kaj vigla, Tais tagmanĝis sola. La varmegaj tagoj malfortigis la ardon de la adorantoj de Afrodito, neniu simpozio devis okazi en la proksimaj tagoj. Ĉiuokaze, du-tri vesperoj estis tute liberaj. Tais ne iradis legi proponojn sur la muro de Keramiko jam dum multaj tagoj.

Frapinte dufoje al la tabloplato, ŝi ordonis voki al si Hesiona-n. La junulino, odoranta je sana pureco, eniris, ĝeniĝante pri sia malpura himatio, kaj malleviĝis sur la genuojn ĉe la piedoj de la hetajro kun mallerta mikso de timemo kaj gracio. Kutimiĝinte al malmildeco kaj batoj, ŝi evidente ne sciis, kiel konduti kun simpla, tenera Tais.

Deviginte ŝin demeti la mantelon, Tais pririgardis la senriproĉan korpon de sia aĉetaĵo kaj elektis modestan tolan ĥitonon el siaj vestoj. Malhel-blua himatio por noktaj aventuroj kompletigis la tualeton de Hesiona.

— Mastodetonon — mamzonon — vi ne bezonas, mi same ne portas ĝin. Mi donis al vi tiujn ĉi malnovajn ĉifonojn...

— Por ne distingigi min el la aliaj, — mallaŭte findiris la tebanino. — Sed tio ĉi tute ne estas ĉifonoj, sinjorino. — La sklavino haste vestiĝis, lerte lokinte faldojn de la ĥitono kaj glatiginte ligilojn sur la ŝultroj. Ŝi tuj transformiĝis en dignoplenan junulinon el kleraj socitavoloj. Rigardante al ŝi, Tais komprenis la neeviteblan malamon, kiun vokis Hesiona en siaj mastrinoj, malhavantaj ĉion, kion posedis la sklavino. Kaj antaŭ ĉio sciojn, kiujn ne posedis nunaj atikaj mastrumantinoj, devigitaj vivi izolitan vivon, ĉiam enviante al kleraj hetajroj.

Tais nevole subridis. Ili enviis pro nescio de ĉiuj flankoj de ŝia vivo, ne komprenante, kiel sendefenda kaj facile vundebla estas juna virino, izolita kun viro dum longaj noktoj de aŭtuno aŭ vintro. Kiam fordonante sin al li, ŝi trafas sub potencon de tiu, kiu fojfoje evidentiĝas bruto. Hesiona siamaniere komprenis la subridon de Tais. Ruĝiĝinte tuta, ŝi haste movis la manojn laŭ la vesto, serĉante malordon kaj ne kuraĝante aliri la spegulon.

— Ĉio estas bona, — diris al ŝi la hetajro, — mi pensis pri miaj aferoj. Sed mi forgesis... — Kun tiuj vortoj ŝi prenis belan arĝentan zonon kaj surmetis ĝin sur la sklavinon. Hesiona ree ruĝiĝis, ĉi-foje pro plezuro.

— Kiel mi danku vin, sinjorino? Per kio mi povos repagi vian bonkorecon?

Tais sulkiĝis rideme kaj ruze, kaj la tebanino ree streĉiĝis. «Pasos nemalmulte da tempo, — pensis Tais, — ĝis tiu juna estaĵo rericevos homan dignon kaj trankvilon, karakteran por liberaj helenoj. Liberaj helenoj... ĉu ne en tio estas la ĉefa distingo de la barbaroj, destinitaj al sklaveco, ke ili troviĝas en plena potenco de la liberuloj. Kaj ju pli malbone oni traktas ilin, des pli malbonaj iĝas la sklavoj, kaj responde al tio krueliĝas iliaj posedantoj». Tiuj strangaj pensoj unuafoje venis en ŝian kapon, kiu antaŭe trankvile perceptadis la mondon tia, kia ĝi estas. Kio estus, se ŝin aŭ ŝian patrinon ŝtelus piratoj, pri kies krueleco kaj malico ŝi tiom aŭdis? Kaj ŝi starus nun, vipita, sur podio, kaj ŝin palpus iu grasa vendisto...

Tais salte ekstaris kaj ĵetis rigardon en la spegulon el malmola bronzo de helflava koloro — tiajn liveradis fenicoj el lando, kiun ili tenis en sekreto. Facile kuntirinte la obstinajn brovojn, ŝi penis doni al si esprimon de la fiera kaj minaca lemnanino, ne konformantan al la gaja brilo de la okuloj. Senzorge forpuŝinte la malklarajn pensojn pri tio, kio ne estis, ŝi intencis forsendi Hesiona-n. Sed unu penso, formiĝinte en demandon, ne povis resti sen klarigo. Kaj Tais komencis pridemandi la novan sklavinon pri la teruraj tagoj de la sieĝo de Tebo kaj de la kapto, penante kaŝi nekomprenon, kial tiu fiera kaj edukita junulino ne mortigis sin, sed preferis la mizeran vivon de sklavino?

Hesiona baldaŭ komprenis, kio ĝuste interesis Tais-on.

— Jes, mi restis viva, sinjorino. Komence pro neatenditeco, pro subita falo de la granda urbo, kiam en nian domon, sendefendan kaj malfermitan, enrompiĝis brutiĝintaj malamikoj, tretante, rabante kaj murdante. Kiam senarmajn homojn, kiuj ĵus estis estimataj civitanoj, kiuj kreskis en respekto kaj gloro, oni kunpelas en homamason, kiel gregon, senkompate batante postrestintojn aŭ obstinulojn, kontuzante per malakraj pintoj de lancoj, kaj enpuŝas per ŝildoj en barilon, kiel ŝafojn, stranga stuporo kaptas ĉiujn pro tia subita turniĝo de la sorto.

La barilo vere evidentiĝis la brutobazaro de la urbo. Antaŭ la okuloj de Hesiona ŝia patrino, ankoraŭ juna kaj bela virino, iel-tiel ĉirkaŭvolvinta sin per vestaj ŝirpecoj, estis fortirita de du ŝilduloj kaj, malgraŭ despera rezisto, malaperis por ĉiam. Poste iu forkondukis la pli junan fratinon, kaj Hesiona, kaŝiĝinta sub trogo, por sia malfeliĉo, decidis trairi al la muroj, por serĉi tie la patron kaj la fraton. Ŝi ne deiris eĉ du pletrojn disde la barilo, kiam ŝin kaptis iu militisto, desaltinta de sur ĉevalo. Li deziris ekposedi ŝin tuj, ĉe la enirejo de iu malpleniĝinta domo. Kolero kaj despero donis al Hesiona tiajn fortojn, ke la makedono komence ne povis venki ŝin. Sed li, evidente, plurfoje sovaĝis en konkeritaj urboj kaj baldaŭ ligis kaj eĉ bridis Hesiona-n tiel, ke ŝi ne povis mordi, post kio la makedono kaj unu lia kamarado alterne perfortadis Hesiona-n ĝis profunda nokto. Dum tagiĝo malhonorigitan, elturmentitan Hesiona-n oni kondukis al vendperantoj, kiuj, kiel milvoj, sekvis la makedonan armeon. La vendperanto vendis ŝin al hipotrofo de la Bravrona demo, kaj tiu post sensukcesaj provoj obeigi ŝin kaj timante, ke pro torturoj la junulino perdos prezon, sendis ŝin en la Pirean bazaron. Febra tremo trakuris laŭ la korpo de Hesiona dum la rakonto, ŝi plorsingultis kelkfoje, sed per grandega volstreĉo retenis sin.

— Mi estis inicita al la diino Biris kaj ne rajtis ekkoni viron antaŭ dudekdu-jara aĝo.

— Mi ne konas tiun ĉi diinon, — diris Tais, — ĉu ŝi regas en Beotujo?

— Ĉie. Ĉi tie, en Ateno, ekzistas ŝia templo, sed mi ne plu rajtas eniri ĝin. Tio estas la diino de paco ĉe la minianoj, niaj prauloj, antaŭ invado de la dorianoj. Servado al ŝi estas kontraŭ la milito, sed mi jam estis edzino de du militistoj kaj neniun mortigis. Mi mortigus min eĉ pli frue, se ne devus ekscii, kio okazis al la patro kaj la filo. Se ili estas vivaj kaj en sklaveco, mi iĝos havena putino kaj rabados sentaŭgulojn, ĝis kolektos monon, por elaĉeti la patron — la plej saĝan kaj bonkoran homon en tuta Helenujo. Nur por tio mi restis viva...

— Kiom vi aĝas, Hesiona?

— Dek ok, baldaŭ estos dek naŭ, sinjorino.

— Ne nomu min sinjorino, — diris, ekstarante, Tais, kaptita de subita impeto, — vi ne estos mia sklavino, mi liberigas vin.

— Sinjorino! — la junulino kriis, kaj ŝian gorĝon kunpremis ploro. — Vi, verŝajne, devenas de dioj. Kiu ankoraŭ povus en Helenujo tiel agi?! Sed permesu al mi resti en via hejmo kaj servi al vi. Mi multe manĝis kaj dormis, sed mi ne ĉiam estas tia. Tio estis post la malsataj tagoj kaj longa starado sur la podio de la sklavovendisto...

Tais enpensiĝis, ne aŭskultante la junulinon, kies pasia petego lasis ŝin malvarma, kiel diinon. Kaj denove Hesiona interne kunpremiĝis — kaj ree malfermiĝis, kiel florburĝono, kaptinte atentan kaj gajan rigardon de la hetajro.

— Ĉu vi diris, via patro estas fama filozofo? Ĉu li estas sufiĉe fama, por esti konata de Helenujo, kaj ne nur en la Centpordega Tebo?

— La iam ekzistinta Tebo, — amare diris Hesiona, — sed Astioĥon kiel filozofon konas Helenujo. Kiel poeton, eble, ne, ĉu vi ne aŭdis pri li, sinjorino?

— Ne aŭdis. Sed mi ne estas kompetenta, ni lasu tion. Jen kion mi elpensis... — Kaj Tais rakontis al Hesiona sian planon, tremiginte la tebaninon pro malpacienco.

Post la murdo de Filipo de Makedonujo Aristotelo, invitita de li, forlasis Pelon kaj transloĝiĝis en Atenon. Aleksandro provizis lin per mono, kaj la filozofo el Stagiro fondis en Likeo — la sankta bosko de Apolono Lupa — sian lernejon, kolekton de raraĵoj kaj loĝejon por disĉiploj, kiuj sub lia gvido esploradis leĝojn de la naturo. Laŭ la nomo de la bosko la institucio de Aristotelo eknomiĝis Likeo.

Uzante sian konon de Ptolemeo kaj Aleksandro, Tais povus turni sin al Stagirano. Se la patro de Hesiona estis viva, do, kie ajn li troviĝu, onidiroj pri tiom konata kaptito devis atingi filozofojn kaj sciencistojn de Likeo.

De la loĝejo de Tais ĝis Likeo estis dek kvin olimpiaj stadioj — duonhoro da piedpaŝado, sed Tais decidis veturi sur ĉaro, por fari necesan impreson. Ŝi ordonis al Hesiona surmeti sur la maldekstran brakon ringon de sklavino kaj porti post ŝi kesteton kun rara ŝtono — verda, kun flavaj fajroj — krizolito, liverita el malproksima insulo en la Eritrea maro. Al Tais ĝin donacis komercistoj el Egiptujo. De Ptolemeo ŝi sciis pri avido de Stagirano al raraĵoj el foraj landoj kaj intencis per tiu ŝlosilo malŝlosi lian koron.

Egesiĥora ial ne aperis antaŭ la tagmanĝo. Tais deziris manĝi kun Hesiona, sed la junulino persvadis ne fari tion, alie ŝia rolo de servistino, kiun ŝi deziris honeste plenumi en la hejmo de Tais, iĝus falsa kaj senigus ŝin je bonaj rilatoj de la servistoj kaj la sklavinoj de la hetajro.

La sanktaj pinoj estis sensone kaj senmove forflugantaj per la pintoj en la varmegan ĉielon, kiam Tais kaj Hesiona malrapide iris al la galerio, ĉirkaŭigita per altaj malnovaj kolonoj, kie la maljuna saĝulo estis okupiĝanta kun disĉiploj. Stagirano estis en malbona humoro kaj renkontis la hetajron sur larĝaj ŝtupoj el oblikviĝintaj platoj. Konstruado de novaj domoj estis nur komenciĝanta.

— Kio venigis ĉi tien la fieron de la atenaj publikulinoj? — abrupte demandis Aristotelo.

Tais faris signon, Hesiona donis la malfermitan skatoleton, kaj la krizolito — la simbolo de la Krono de Kreto — ekbrilis sur nigra ŝtofo, kovranta la fundon. La grumblema buŝo de la filozofo montris rapidan subridon. Li prenis la ŝtonon per du fingroj kaj, turnante ĝin per diversaj flankoj, komencis pririgardi ĝin, traigante lumon.

— Do vi estas amikino de Ptolemeo? Li estis netalenta disĉiplo, lia menso estis tro okupita per milito kaj virinoj. Kaj vi, certe, bezonas ion ekscii de mi? — Li ĵetis al Tais akran, penetran rigardon. La hetajro trankvile renkontis ĝin, humile klinis la kapon kaj demandis, ĉu li konas ion pri sorto de la teba filozofo. Aristotelo pensis nelonge.

— Mi aŭdis, ke li ĉu mortis pro vundoj, ĉu trafis en sklavecon. Sed kial li interesas vin, hetajro?

— Tamen kial li ne interesas vin, granda filozofo? Ĉu la sorto de la kolego, glora en Helenujo, estas por vi indiferenta? — eksplodis Tais.

— Knabinaĉo, via parolo iĝas aroga!

— Indulgu, granda Stagirano! Min pro mia malklereco mirigis via indiferenteco al la sorto de la granda filozofo kaj poeto. Ĉu ne estas valorega la vivo de tia homo? Eble, vi povus savi lin...

— Por kio? Kiu kuraĝas bari vojon al la sorto, al ordono de la dioj? La venkita beoto falis ĝis la nivelo de barbaro, sklavo. Vi povas pensi, ke la filozofo Astioĥo ne plu ekzistas, kaj forgesi pri li. Por mi estas tutegale, ĉu li estis ĵetita en arĝentajn minejojn aŭ muelas grenon ĉe Kariaj bakistoj. Ĉiu homo el liberuloj elektas sian sorton. La beoto faris sian elekton, kaj eĉ la dioj ne enmiksiĝos.

La fama instruisto forturniĝis kaj, plu pririgardante la ŝtonon sub lumo, montris, ke la konversacio estas finita.

— Do vi staras sub Anaksagoro kaj Antifonto, Stagirano! — furioze kriis Hesiona. — Vi simple envias al la famo de Astioĥo, la kantisto de paco kaj belo! Paco kaj belo — jen kio estas fremda por vi, filozofo, kaj vi scias tion!

Aristotelo indigne turniĝis. Unu el disĉiploj, starinta apude kaj aŭskultinta la konversacion, svinge frapis Hesiona-n je la vango. Ŝi ekkriis kaj intencis ĵetiĝi kontraŭ la larĝoŝultra barba ofendinto, sed Tais kaptis ŝin je la mano.

— Aĉaĵo, sklavino, kiel aŭdacas vi!.. — ekkriis la disĉiplo. — Iru for, pornodioninoj!

— La filozofoj ekparolis sen hipokriteco, — moke diris Tais, — ni tuj kuru for el la saĝejo!

Kun tiuj vortoj Tais lerte elkaptis la krizoliton el la manoj de perpleksa Aristotelo, levis la himation kaj ekkuris laŭ larĝa pado inter la pinoj al la vojo. Hesiona, ne perdante la momenton, sekvis ŝin, kaj post la junulinojn impetis kelkaj viroj — ĉu fervoraj disĉiploj, ĉu servistoj. Tais kaj Hesiona sursaltis la ĉaron, kiu atendis ilin, sed la knabo-ĉaristo ne sukcesis tuŝi la ĉevalojn, kiam oni kaptis iliajn bridojn, kaj tri fortegaj plenaĝaj viroj ĵetis sin al la ĉara enirejo, malfermita malantaŭe, por detreni de sur ĝi ambaŭ virinojn. Unu kaptis Tais-on je la basko kaj ŝiris al si, sed la fleksiĝema kaj forta hetajro plu staris, alkroĉiĝinte al la flanko de la ĉaro. La afero iĝis serioza. Neniu vojaĝanto estis sur la vojo, kaj la koleraj filozofoj povis facile venki la sendefendajn junulinojn. La knabo-ĉaristo, kiun Tais prenis anstataŭ la maljuna ĉevalisto, nur senhelpe ĉirkaŭrigardadis, ne sciante, kion fari kun la homoj, barintaj la vojon.

— Vi ne foriros, putinoj! Kaptiĝis la malĉastulinoj! — ekkriegis homo kun larĝa netondita barbo, etendante la manon al Tais. Tiumomente Hesiona, elŝirinte la vipon de la ĉaristo, tutforte puŝis per ĝi la oscede kriantan buŝon. La atakinto misglutis, ektusis, depaŝis kaj falegis sur la teron. Liberigita Tais malfermis la sakon, pendigitan sur vando de la ĉaro kaj, elpreninte ujon kun pudro, surŝutis per ĝi la okulojn de la dua viro. La mallonga prokrasto rezultigis nenion. La ĉaro ne povis moviĝi de sur la loko, kaj ĝia elirejo estis barita. Sed Afrodito estis favora al Tais. Oriente, sur la leviĝanta tien ŝtona vojo, aŭdiĝis bruo de radoj kaj hufoj. El post la vojturniĝo elflugis kvaropo de furiozaj ĉevaloj en konkura ĉaro. Ĝin estis kondukanta virino! La oraj haroj kiel mantelo flugis laŭ vento — Egesiĥora.

— Tais, malakion (amiketo), tenu vin!

Sciante, ke la spartanino faros ion neordinaran, Tais kaptis la vandon de la ĉaro, kriinte al Hesiona, ke ŝi tenu sin per ĉiuj fortoj. Egesiĥora abrupte turnis la ĉevalojn, ne malrapidigante la kuron, ĉirkaŭveturis la ĉaron de Tais maldekstre kaj subite ĵetis la ĉevalojn dekstren, kroĉiĝinte per la elstaranta akso je ties akso. La puŝo renversis la barbulojn, tenintajn la ĉevalojn, kaj ili kun krioj ekruliĝis en polvo, penante eviti la hufojn kaj la radojn. La ĉevaloj de Tais ekkuregis, kaj Egesiĥora, reteninte la kvaropon kun nevirina forto, malkroĉis la nedamaĝitajn ĉarojn.

— Pelu, ne malrapidu! — kriis Tais, forte batante la nukon de la knabo. La ĉaristo rekonsciiĝis, kaj la bruna paro ekkuris plenforte, proksime sekvata de la kvaropo de Egesiĥora.

Malantaŭe el polvaj nuboj aŭdiĝis krioj, blasfemoj, minacoj. Hesiona ne eltenis kaj komencis histerie ridegi, ĝis Tais kriis al la junulino, kies sentoj ankoraŭ ne estis en ordo post la eltenitaj travivaĵoj.

Ili ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam traflugis kruciĝon de la Aĥarna vojo. Retenante la rapidiĝintajn ĉevalojn, ili turniĝis malantaŭen kaj dekstren, malleviĝis al Iliso kaj ekveturis laŭlonge de la rivereto al la Ĝardenoj. Nur enveturinte sub la ombron de la grandegaj cipresoj, Egesiĥora haltis kaj elsaltis el la ĉaro. Tais, alkurinte al ŝi, firme kisis la amikinon.

— Ĉu bona rezultis la amatroĥio? En konkurado estas tre danĝera tia kunkroĉiĝo de radoj.

— Vi vere estas posteulino de Kiniska, Egesiĥora. Sed kiel vi aperis sur la vojo? Dankon al la dioj!

— Mi iris al vi, por veturpromeni kun vi, sed vi estis forveturinta en Likeon. Estis facile kompreni, ke vi serĉas la patron de Hesiona, kaj tio maltrankviligis min. Ni ne scipovas paroli kun saĝuloj, kaj ili ne ŝatas hetajrojn, se tiuj estas kaj belaj, kaj saĝaj. Laŭ ilia opinio, kombino de tiuj kvalitoj en virino estas kontraŭnatura kaj danĝera... — la spartanino sonore ekridis.

— Kaj kiel vi sukcesis aperi ĝustatempe?

— Mi veturis de la Likea bosko supren al la montoj, haltis tie kun la ĉevaloj kaj sendis la ĉevaliston stari sur la vojturniĝo kaj observi, kiam vi veturos. Li alkuris kun sciigo, ke vin batas la filozofoj, sed, evidente, li ne tro hastis. Mi apenaŭ sukcesis, lasinte lin sur la vojo.

— Kion ni faru? Necesas kaŝiĝi, por eviti punon — vi ja kripligis miajn malamikojn!

— Mi veturos al la Sep Bronzoj, kie loĝas Dioreo, fordonos al li la ĉaron, kaj poste ni veturu por naĝi en nian ŝatatan lokon. Via efebo veturu post mi ĝis la vojturniĝo, kaj tie vi ĉiuj atendu!

Kaj la kuraĝa spartanino ekrapidis sur sia freneza kvaropo. Ŝi baldaŭ revenis perpiede, kaj ĉiuj tri junulinoj, inklude Hesiona-n, petoladis, naĝadis kaj plonĝadis ĝis la vespero en la izola golfeto, ĝuste tiu, kien antaŭ du jaroj elnaĝis Ptolemeo.

Laciĝinte, Tais kaj Egesiĥora sterniĝis apude sur la sablo, zumanta sub batoj de ondoj, kiel bronza folio en templa planko. Kun ŝriko kaj grinco ruliĝadis rulŝtonetoj de sur la ŝtona deklivo, foriranta sub la akvon, kaj benita vento karese tuŝadis la korpojn, lacajn pro varmego. Hesiona sidis ĉe la plaŭdanta akvo mem. Ĉirkaŭpreninte la genuojn kaj metinte sur ilin la mentonon, ŝi kantetis ion neaŭdeblan en onda bruo.

— Kolerigita Stagirano faros plendon kontraŭ vi al la ginekonomoj, — diris Tais, — li ne pardonos al ni.

— Min li ne konas, — mokis la spartanino, — dum vi diris vian nomon al li. Plej verŝajne li sendos dekon da disĉiploj por detrui vian domon kaj perforti vin!

— Necesos peti amikojn noktumi en mia ĝardeno. Eble, mi dungu du-tri armitajn homojn — tio estos pli simpla, sed necesos trovi kuraĝajn homojn, — penseme diris Tais. — Ili tedis al mi, miaj atenaj amikoj.

— Mi ne timas Stagiranon, eĉ se oni ekscios, kiu surveturis la filozofojn, — firme diris Egesiĥora. — Ja mi jam decidis navigi kun la spartanoj en Egiptujon. Ĝuste pri tio mi intencis diri al vi dum la promeno.

— Do kial vi silentis? — Tais leviĝis, eksidis sur la genuoj, komprenis absurdecon de sia riproĉo, ekridis, kaj ree zorgeme kuntiris la brovojn. — Kaj ĉu vi lasas min sola, sen vi, en Ateno?

— Ne, kial do, — trankvile kontraŭis Egesiĥora, — vi veturas kun mi.

— Mi promesis tion nek al vi, nek al mi mem!

— Tiel decidis la dioj. Mi vizitis antaŭdiriston, tiun, kies nomon oni ne prononcas, same kiel la nomon de la diino, al kiu li servas.

Tais tremeris kaj paliĝis, kvazaŭ pro frosto fleksinte la elastajn piedfingrojn.

— Kial, kial vi faris tion?

— Por mi estas malfacile disiĝi de vi, kaj mi devis doni respondon al Eositeo Eŭripontido.

— Ĉu li estas el la antikva familio de lakonaj reĝoj? Kaj kion vi diris al li?

— Jes!

— Kaj kion diris tiu, kiu vidas malproksime?

— Ke por vi estos ringa vojo por multaj jaroj. Kaj ankaŭ por mi, sed mia vojo estas mallonga, kvankam mi estos kun vi ĝis ĝia fino.

Tais silente rigardis antaŭ sin en ŝtonŝutaĵon de la deklivo al herberoj, tremantaj sub vento. Egesiĥora observis ŝin, kaj stranga malgajo profundigis la anguletojn de la dika, volupta buŝo de la spartanino.

— Kiam ili eknavigos? — subite demandis Tais.

— En la dudeka tago de Boedromiono. El Gitio.

— Kaj tien?

— Semajnon antaŭ tio necesas eknavigi el Pireo. Lia propra ŝipo prenos nin kun la tuta havaĵo.

— Da tempo restis nemulte, — diris Tais, leviĝante kaj deŝutante sablon de sur la ventro, la femuroj kaj la kubutoj. Ekstaris ankaŭ Egesiĥora, dividante per la manplato krispajn tufojn de la pezaj haroj. Hesiona alkuris al Tais kun peco da ŝtofo, servanta por forviŝado de salo, viŝis ankaŭ la lakoninon. Preskaŭ ne interparolante, la amikinoj ĝisveturis la domon de Tais. Egesiĥora, kaŝinte la vizaĝon sub kovrilo, akompane de la forta ĉevalisto ekiris hejmen jam en krepusko.

En la sekva tago la tuta Agoro estis ekscitite pridiskutanta la eventon apud la Likea bosko. Atenanoj — grandaj ŝatantoj de klaĉoj — artifikadis en priskribo de la terura katastrofo. Nombro de kripligitoj sencede kreskis, ĝis la tagmezo atinginte dek kvin. La nomo de Tais estis ripetata jen kun admiro, jen kun indigno, depende de aĝo kaj sekso de parolantoj. Sed ĉiuj respektindaj virinoj konsentis en tio, ke necesas instrui «ta metroten Kressa» (la kretaninon laŭ la patrino), kiu en sia aroganteco ne ĝeniĝis rompi kvieton de la loĝejo de la granda saĝulo. La ginekonomoj jam sendis sian reprezentanton al Tais, por voki ŝin al juĝo por depozicio. Kaj kvankam Tais mem ne estis akuzata pri serioza krimo kaj, krom mona puno, al ŝi nenio minacis eĉ okaze de maljusta iro de la afero, ŝia amikino povis esti severe punita. Atestantoj vidis virinon, rapidege veturintan sur ĉaro, kaj la tuta urbo sciis, ke tetripon — ĉevalan kvaropon — povis konduki nur la hetajro Egesiĥora. Ŝiaj protektantoj prokrastis la aferon, sed baldaŭ evidentiĝis, ke unu el la filoj de influa kaj nobla Aristodemo estis kripligita per hufoj kaj radoj. Ankoraŭ tri disĉiploj de Stagirano postulis kompenson por rompitaj ripoj, brakoj kaj kruroj. Kaj en la «pezaj» tagoj de Metagejtniono — tri lastaj tagoj de ĉiu monato, dediĉitaj al la mortintoj kaj al la subteraj dioj — Egesiĥora nokte subite venis al la amikino akompane de siaj sklavoj kaj de tuta taĉmento da junuloj, ŝarĝitaj per ligaĵoj kun plej valora havaĵo.

— Ĉio estas finita, — deklaris la spartanino, — mi vendis la ceteron.

— Kaj la ĉevaloj?! — timigite ekkriis Tais.

La morna vizaĝo de la amikino subite heliĝis.

— Ili jam estas sur la ŝipo, en Muniĥio. Kaj mi mem estos tie jam antaŭ la mateno. Do, la antaŭdiristo iĝis malprava kaj la volo de la dioj disigas nin.

— Ne! — arde diris Tais. — Ankaŭ mi decidis...

— Kiam vi decidis?

— Nun.

La lakonino kunpremis la amikinon en forta brakumo kaj viŝis larmojn de ĝojo per ŝiaj haroj.

— Sed mi bezonas tempon, por paki miajn aĵojn. Mi ne vendos la domon, sed lasos ĝin al la fidela Akesio. Kaj la ĝardenisto kun la edzino same restos. La ceterajn — Klonaria-n, Hesiona-n kaj la ĉevaliston — mi prenos kun mi. Necesas tri tagoj...

— Estu tiel: ni navigas al Egino, kaj post tri tagoj revenos por kunpreni vin.

— Ne, prefere ne revenu, sed atendu min en Herakleo. Mi trovos maristojn, kiuj volonte kaj altirante nenies atenton transportos min. Ni rapidu, ni ĉion decidis.

— Tais, kara! — Egesiĥora ankoraŭfoje brakumis ŝin. — Vi demetis ŝtonon de sur mia hepato!

Kaj la spartanino, kantetante, komencis malleviĝi sur la Pirean vojon antaŭ sia improvizita taĉmento.

«Mi demetis, kaj vi surmetis», — pensis Tais, rigardante post la viglan lakoninon. Ŝi movis la rigardon supren, al siaj ŝatataj stelfiguroj super la nigraj pintoj de la cipresoj, kiuj tiomfoje aŭskultis ŝiajn silentajn preĝojn al Afrodito Urania. La hetajro eksentis senekzemplan sopiron, kvazaŭ ŝi estis por ĉiam adiaŭanta la grandan urbon, plenigitan per potenca belo, kreita de multaj helenaj artistoj en dekoj da generacioj.

Ŝi sendis Klonaria-n, ekscititan de la mistera nokta vizito, por voki Talmidon — fortegan atleton, kiu loĝis najbare. Armita per ponardo kaj kupra klabo, li plurfoje akompanadis la hetajron, kiu ŝatis fojfoje vagi nokte. Tais bone pagis, kaj Talmido sensone ŝteliradis poste, ne malhelpante al la junulino senti sin sola vidalvide kun nokto, steloj, statuoj de dioj kaj herooj.

En tiu ĉi nokto Tais malrapide ekiris al Pelasgikono — muro el grandegaj ŝtonoj, masonita de foraj prauloj ĉe la fundamento de Akropolo. Eble, tio estis la potenca popolo, kies sango fluis en la vejnoj de la duonkretanino? Tiuj ŝtonoj ĉiam altiradis Tais-on. Kaj ankaŭ nun ŝi tuŝis per la mano ŝtonpecegon kaj subite alpremiĝis per la tuta korpo al la ŝtono, sentante tra la maldika ĥitono ĝian neelĉerpeblan varmecon kaj malmolecon.

Mallumo de la senluna helstela nokto estis simila al tralumata nigra ŝtofo. Nur en la travidebla kaj lumoporta aero de Helenujo eblis sperti tian senton. La nokto vestis ĉion ĉirkaŭe, kiel maldikega kovrilo sur la statuo de nuda Anahita, en Korinto, — kovrante kaj samtempe malkovrante nekonatajn profundojn de sekretaj emocioj.

Tais mallaŭte suriris laŭ elfrotitaj ŝtupoj al la templo de Venko. El post la ŝultro de Pnikso brileris fora fajreto — lucerno super Baratrono — terura fendego, rememoriganta al la atenanoj pri kolero de Pozidono la Tertenanto. Tien oni faligadis oferojn al la minacaj subteraj dioj kaj erinioj. La juna hetajro ankoraŭ ne pensis pri Hadeso, kaj ŝi faris nenion, por timi la diinojn de venĝo. Tamen, la dioj estas enviemaj... Rimarkinda belo, gajo, sukceso kaj adoro — ĉio, kio dorlotis Tais-on ekde la dekkvin-jara aĝo, povas altiri ilian koleron, kaj tiam sekvos malfeliĉoj. Saĝaj homoj eĉ intence deziras, ke sukcesoj alternu kun malsukcesoj, feliĉo — kun malfeliĉoj, opiniante, ke per tio ili gardas sin kontraŭ pli detruaj batoj de la sorto. Al Tais tio ŝajnis absurda. Ĉu eblas aĉeti al si feliĉon, kliniĝante antaŭ la dioj kaj petegante pri sendo de malfeliĉo? La malicaj diinoj sukcesos fari baton tiom doloran, ke post ĝi ajna feliĉo ŝajnos amara. Ne, ŝi prefere, simile al Niko, leviĝos sur la pinton de klifo kaj, se ŝi falos de sur ĝi, do jam por ĉiam...

Tais deŝiriĝis de kontemplado de la fajreto super Baratrono kaj pensis, ke morgaŭ necesos baki magison — oferan kukon por Hekato — la diino de vojkruciĝoj, malproksime trafanta kaj ne tralasanta postrestintajn vojaĝantojn. Kaj ankoraŭ oferon al Atena Kaleŭtia — la diino de vojoj. Kaj poste ne forgesi Afroditon Eŭploja-n — de bona navigado. Pri tio zorgos Egesiĥora.

Facilaj rapidaj paŝoj de Tais klare eĥis sub la kolonaro de ŝia ŝatata templo de Niko Apteros, sur kies ŝtupoj ŝi sidis iom, rigardante al nanaj fajretoj, kiuj iuloke, kiel lampiroj, disĵetitaj de vento, flagris sur stratoj de la kara urbo; al la lumturo en Pireo kaj al du malaltaj lumoj de Muniĥio. Tie, verŝajne, la ŝipo kun Egesiĥora jam eliris en la Saronan golfon, kaj iras suden, al nemalproksima Egino.

Kiam Tais malleviĝis al la Agoro kaj iris preter la malnova, forlasita templo de la Nokto — Niktoono, samtempe du «noktaj korvoj» (otusoj) traflugis ĉe la dekstra flanko — duobla feliĉa antaŭsigno. Kvankam kaj ĉirkaŭ Ateno, kaj en la urbo mem loĝis multege da tiuj sanktaj birdoj de Atena, tia koincido okazis al Tais unuafoje. Faciligite suspirinte, ŝi plirapidigis la paŝojn al la mornaj kaj masivaj muroj de la antikva sanktejo de la Patrino de la Dioj. Post la dekadenco de la antikva minia religio la sanktejo iĝis la ŝtata arĥivo de Ateno, sed tiuj, kiuj plu kredis je ĉiopovo de Rea kaj de la ina elemento en la mondo, venadis ĉi tien nokte, por, almetinte la frunton al la angula ŝtono, ricevi averton pri minacanta danĝero. Tais longe alpremiĝadis jen per la frunto, jen per la tempioj al la ŝtono, polurita dum jarcentoj, sed aŭdis nek facilan zumon, nek apenaŭ senteblan tremon de la muro. Rea-Kibela sciis nenion, kaj, sekve, en la proksima tempo al la hetajro nenio minacis. Tais preskaŭ ekkuris okcidenten, al Keramiko kaj al sia domo tiel rapide, ke Talmido malkontente ekgrumblis malantaŭe. La hetajro atendis la atleton, brakumis lin je la kolo kaj rekompencis per kiso.

Iomete konsternita, la fortulo levis ŝin sur la brakojn kaj, malgraŭ rida protesto, ekportis hejmen, kiel la plej bonan valoraĵon por ĉiu heleno.

En la tago de eknavigo, difinita de Tais, la vetero ŝanĝiĝis. Grizaj nuboj amasiĝis sur la montoj, malaltigis la altan ĉielon super la urbo, pudris per cindro la orecan marmoron de statuoj, muroj kaj kolonoj.

Eŭriklidiono, la forta nord-orienta vento, pravigis sian nomon «levanta larĝajn ondojn» kaj rapide pelis la etan ŝipon al la insulo Egino.

Tais, starante sur la poŭpo, turnis la dorson al la foriranta malantaŭen bordo de Atiko kaj fordonis sin al trankviliganta balanciĝado sur grandaj ondoŝveloj. El la memoro ne foriradis hieraŭa renkontiĝo kun homo, nekonata al ŝi, militisto, kun spuroj de vundoj sur la nuda brako kaj kun cikatro sur la vizaĝo, duonkaŝita per la barbo. La nekonato haltigis ŝin sur la strato de Tripiedoj, ĉe la statuo de Satiro Periboetono («tutmonde konata»), skulptita de Praksitelo.

Rekte al ŝi rigardis la penetremaj glaŭkaj okuloj, kaj la hetajro eksentis, ke al tiu homo ne eblas diri malveron.

— Vi estas Tais, — diris li per peza malalta voĉo, — kaj vi forlasas nian Atenon sekve de Ĥrizokoma, la spartanino.

Tais, miregante, jese klinis la kapon.

— Malbone iras aferoj en la Atena civito, se ĝin forlasas belo. Belo de virinoj, arto, metioj. Antaŭe ĉi tien venadis belo, nun ĝi fuĝas de ni.

— Al mi ŝajnas, ho nekonato, ke miaj samcivitanoj estas multe pli okupitaj pri penoj superruzi kontraŭulojn en milito kaj komerco, ol adoras tion, kion kreis iliaj antaŭuloj kaj ilia tero.

— Vi pravas, junulino. Memoru — mi estas amiko de Lizipo, la skulptisto, kaj mem estas skuptisto. Baldaŭ ni direktos nin en Azion, al Aleksandro. Vi ne preteros la saman celon — pli aŭ malpli frue ni renkontiĝos tie.

— Mi ne scias. Apenaŭ. La sorto tiras min al alia flanko.

— Ne, tiel estos. Tiam aperos Lizipo — li delonge deziras renkontiĝi kun vi, kaj mi same. Sed li havas siajn dezirojn, mi — aliajn...

— Estas malfrue, — diris la hetajro, sincere bedaŭrante. La atento de unu el la plej grandaj artistoj de Helenujo flatis al ŝi. Belaj legendoj cirkuladis pri amo de Praksitelo al Frina, de Fidio — al Aspazio.

— Sed mi ne diras: nun! Vi estas tro juna. Por niaj celoj necesas korpa matureco, sed ne famo. Sed la tempo venos, kaj tiam — ne rifuzu. Geliajne!

La nekonato, ne nominte sin, foriris per larĝaj, dignoplenaj paŝoj, kaj la konfuzita hetajro ekhastis hejmen...




hipotrofo — ĉevalbredisto (rim. de la tradukinto).
demo — distrikto en antikva Atiko (rim. de la tradukinto).