Ĉapitro III

Fuĝo suden


Starante sur ferdeko de la malpeza ŝipo, Tais pensis pri la nekonato. Ĉu vere, kiam la viva forto estingiĝas en popolo kaj lando, tiam la belo malkreskas kun ĝi kaj ties serĉantoj foriras en aliajn landojn? Tiel okazis al Kreto, al Egiptujo. Ĉu venis la vico de Helenujo? La koro kunpremiĝas ĉe nura rememoro pri la admirinda urbo de la Virgulino. Kio antaŭ ĝi estas Korinto, Argoso, nun detruita Tebo?

Mallerte paŝante laŭ la balanciĝanta ferdeko, al Tais aliris Klonaria.

— Ĉu vi deziras manĝi, sinjorino?

— Ankoraŭ ne.

— La direktilisto diris, ke baldaŭ estos Herakleo. Rigardu, Egino jam tuta ekstaris el la maro.

— Kie estas Hesiona?

— La serpentidino dormas, kiel ŝia prapatrino.

Tais ekridis kaj karesis la vangon al la junulino.

— Ne ĵaluzu, ja mi ne faris kun vi lesban aliancon.

— Kaj kun ŝi, sinjorino?

— Vi scias, mi ne deziras esti amatino de virino, eĉ de tiom bela kaj kuraĝa, kiel Egesiĥora. Sed sufiĉas pri tiuj bagateloj, veku la «serpentidinon».

Hesiona, haste ĵetinte al la vizaĝo maran akvon, venis al sia mastrino. Tais demandis la tebaninon pri ŝiaj pluaj intencoj. Kvankam Hesiona petegis preni ŝin kun si, al la hetajro ŝajnis, ke ŝi faras eraron, forlasante Atikon, kie estas pli multaj eblecoj por trovi ŝian patron. La plej granda sklavbazaro de Helenujo estis en Ateno. Ĉiutage sur ĝiaj podioj oni vendadis po kelkaj centoj da homoj. Per komercistoj, ligitaj kun ĉiuj urboj de Helenujo kaj de la landoj, ĉirkaŭantaj la Internan maron, eblis esperi ekscii ion pri filozofo Astioĥo. Hesiona konfesis, ke post la nokta apero de Egesiĥora ŝi vizitis antaŭdiriston. Li postulis ian aĵon, apartenintan al ŝia patro. La tebanino ne sen timo enmanigis al li etan intajlon sur maldika ĉeneto, kiun ŝi kaŝis en la nodo de siaj haroj. Sur la verdeta «mara ŝtono» — berilo — lerta ŝtonĉizisto reproduktis portreton de ŝia patro, kaj tiu donacis ĝin al la filino en ŝia nimfa (fianĉina) tago — nur antaŭ tri jaroj. La antaŭdiristo nelonge tenis la intajlon en siaj strangaj fingroj kun kvadrataj finoj, suspiris kaj kun neŝancelebla certeco deklaris, ke la filozofo estas mortinta kaj, probable, la sama sorto atingis la fraton de Hesiona jam sur la muroj de ilia urbo.

— Nun mi havas nur vin, sinjorino, — diris Hesiona, obstine nomante tiel Tais-on, malgraŭ la malpermeso, — kiel do mi ne sekvu vin kaj ne dividu vian sorton? Ne malakceptu min, ĉu bone? — la junulino alpremiĝis al la genuoj de la hetajro.

— Probable, tio estas la sorto! — konsentis Tais. — Sed mi estas nek edzino, nek filino de aristokrato, ne apartenas al reĝa familio, mi estas nur hetajro, ludilo de la sorto, tute dependanta de hazardo.

— Mi neniam forlasos vin, sinjorino, kio ajn okazu!

Tais rigardis al la tebanino ruze kaj sperte, facile elmetinte la pinton de la lango, kaj la junulino ruĝegiĝis.

— Jes, jes! La potencon de Eroso timas Afrodito mem, kion do faru ni, mortemuloj?

— Mi amas neniun viron, — kun abomeno ekkriis Hesiona, — kaj se ekamos... mi murdos lin kaj min!

— Vi estas multe pli knabino, ol mi pensis, rigardante al via korpo, — malrapide diris la hetajro, mallarĝigante la okulojn, por vidi la malfermiĝintan Heraklean havenon.

Oni estis atendantaj ilin, ĝuste kalkulinte la limtempon de la navigado. Tais ekvidis Egesiĥora-n, ĉirkaŭitan de grupo da militistoj, kies fortaj staturoj estis rimarkeblaj de malproksime. En la sama tago la ŝipo, kiu forveturigis Egesiĥora-n el Ateno kaj estis staranta en Herakleo, atendante Tais-on, komencis tritagan navigadon al Gitio, situanta nemalproksime de la enfluejo de rivero Eŭroto, en la profundo mem de la Lakona golfo, kie oni ekipadis spartajn ŝipojn. Se Eŭriklidiono plu blovus, do la navigado mallongiĝus ĝis du tagoj, sed en tiu sezono nord-orientaj ventoj ne estis stabilaj.

La koramiko de Egesiĥora troviĝis en Gitio, kolektante sian grandan taĉmenton. La ŝipon estris lia hekatontarĥo — centestro, kiu ne plaĉis al Tais pro tro avidaj rigardoj, per kiuj li penis trapenetri ŝian himation. Sed Egesiĥora plene regis la militiston, ne ĝeniĝante pro malkaŝa adoro flanke de malpli altrangaj estroj, de simplaj lancistoj, plenumantaj rolon de remistoj, kaj de maljuna unuokula direktilisto, kies sola okulo, ronda, kiel ĉe ciklopo, sukcesadis rimarki ĉion, okazantan ĉirkaŭe. Eta malĝusteco en bato de remilo, neĝustatempa turno de direktiloj, iomete malrapidiginta iron de la ŝipo — ĉio kaŭzadis akran mallaŭdan krion, post kiu sekvis venena ŝerco. La militistoj moknomis la maljunan direktiliston fenico, sed rilatis al li kun respekto.

La akvo de la Lakona golfo, glata, kiel la blua spegulo de la filino de la Cigno, donacita al ŝi de Afrodito mem, ŝajnis, malrapidigas iron de la ŝipo simile al densa trinkaĵo. Meze de la vojo, kontraŭ la kabo de Cipresoj, la maro iĝis herbe verda. Ĉi tien atingadis akvoj de Eŭroto — granda rivero, ĉe kies komenco staris la ĉefurbo de Lakonujo — Sparto, en distanco de 240 stadioj for de la haveno. Maldekstre altis kruta, roka kaj severa montaro Tajgeto — la loko, fama por tuta Helenujo, kien oni forportadis novnaskitojn, en kiuj sciuloj el plejaĝuloj trovis mankojn de la kompleksio aŭ sano. Proksimiĝis la enfluejo de Smeno kun haveno Laso, plenigita de multegaj etaj ŝipoj. La ŝipo iris pretere, ĉirkaŭirante la larĝan kabon, post kiu troviĝis la ĉefa haveno de Lakonujo — Gitio.

La ŝipo albordiĝis en la suda golfeto, tie, kie la kruta deklivo de la kabo estis fleksiĝanta norden, ŝlosante la internan parton de la haveno. La profunda akvo staris kiel malhela spegulo, kvankam portanta pluvnubojn Notoso — la suda vento — kun forto blovis de sur la apudborda montoĉeno, batante al la kontraŭa rando de la golfo. La ferdeko de la ŝipo iĝis je proksimume kvar ulnoj sub la varfo, kaj la elfrotitaj traboj de ties rando iĝis sur la nivelo de la kapoj de Tais kaj Egesiĥora, starantaj sur la poŭpo. Ambaŭ hetajrojn, vestitajn en intenskoloraj ĥitonoj, Tais — en or-flava, kaj la spartanino — en nigra, kiel nokto, oni rimarkis tuj. Kun krio «eleleu, eleleu» al ili alkuris kelkaj militistoj — kaj antaŭ ĉiuj estis barba giganto, etendinta ambaŭ manojn al Egesiĥora. Tiu malakceptis la helpon de Eositeo kaj almontris al li la antaŭan parton de la ŝipo, kie sub kana markezo frapadis per la hufoj la kvar ĉevaloj. La spartanoj rigidiĝis en ne malpli granda admiro, ol antaŭ la virinoj, kiam militistoj kaj du ĉevalistoj komencis garde elkonduki la strabantajn, abrupte movantajn la orelojn virĉevalojn. La timona paro havis tiun raran koloron, kiun atenanoj nomas leŭkofaes — blindige blanka, kaj la aljunga paro estis leŭkopirros, aŭ or-rufa, simile al sia mastrino. La kombinon de la blanka kun la ora koloro oni opiniis speciale feliĉa ekde tiam, kiam de antikva Kreto venis la arto fari ĥriselefantinajn statuojn de dioj.

De sur la varfo oni mallevis pasponteton. Unu el la timonaj ĉevaloj, kiu iris unua, subite rifuzis surpaŝi la fleksiĝantan lignon kaj saltis rekte sur la varfon. La ŝipo kliniĝis pro la potenca puŝo, kaj la dua blanka ĉevalo, sekvinta la kunfraton, ne sukcesis elsalti el la ŝipo, sed, kroĉiĝinte per la antaŭaj hufoj al la rando de la varfo, restis stari baŭme. La ŝipo komencis deiri de la varfo. La fendo inter la muro kaj la ŝiprando komencis plilarĝiĝi. Egesiĥora ekvidis, kiel streĉiĝis ĉiuj muskoloj de la ĉevalo, ŝvelis granda vejno sur la flanko de la ventro en peno teni sin. La spartanino ĵetiĝis al la ĉevalo, sed ŝin antaŭis militisto, desaltinta de sur la varfo. La ŝipo balanciĝis ankoraŭ iom, la hufoj de la ĉevalo komencis gliti de sur la trabo, sed la militisto, kun mirinda kuraĝo kaj forto subpuŝinte la ĉevalon sub la gropo, fakte elĵetis ĝin sur la varfon. Li ne sukcesis eviti baton de la malantaŭaj piedoj kaj falis sur la ŝanceliĝeman ferdekon, sed tuj leviĝis sendifekta.

— Gloron al Menedemo! — kriis la estro de la spartanoj, kaj Egesiĥora regalis la fortulon per varmega kiso.

— Ha, ha! Atentu, Eositeo, ne perdu vian ĥrizokomon!

— Ne, tio ne estos!

La estro de la lakonoj desaltis sur la ŝipon, kaptis Egesiĥora-n kaj en momento trafis sur la varfon. Laŭ la pasponteto oni ekkondukis la orajn virĉevalojn, kaj Tais restis sur la poŭpo, ridante pri penoj de la amikino liberiĝi el la potenca brakumo. La heroo Menedemo staris sur la ferdeko, rigidiĝinte pro admiro antaŭ la nigrahara atenanino, kies kupran sunbrunon kaj grizajn okulojn emfazis la flava ĥitono. La spartano estis vestita nur en epoksido — mallonga ĥitono, fiksita sur unu ŝultro. La sola signo de militisto sur li estis larĝa zono. Dum la lukto kun la ĉevalo la ĥitono falis de sur la ŝultro, nudiginte la spartanon ĝis la talio. Tais kun intereso rigardis lin, subite rememorinte la Lanciston de Polikleto, por kiu kiel modelo servis same lakona junulo. Menedemo havis same potencan torson, kolon kaj krurojn, kiel la fama statuo. Sur la konveksa larĝega brusto kiel potencaj platoj kuŝis la brustaj muskoloj, per la malsupra rando preskaŭ atingante la regulan arkon de la facile elstaranta ripa rando. Sube la ventraj muskoloj estis tiom densaj, ke anstataŭ maldikiĝo en la talio ili pendis elstarante super la femuroj. Tia kiraso de ventraj muskoloj povis elteni baton de malantaŭaj piedoj de freneza ĉevalo sen ajna damaĝo. La plej mallarĝa loko de la korpo estis sur la supra parto de la femuroj, kvankam iliaj muskoloj kaj speciale la kruroj larĝe pufiĝis super kaj sub la genuoj.

Tais ekrigardis en la vizaĝon de la ĝeniĝinta atleto. Li ruĝiĝis tiel, ke la malgrandaj oreloj kaj la infane rondaj vangoj kuniĝis en kontinua punca makulo kun la kolo, sidanta kiel potenca trunko sur la glataj linioj de la rektaj ŝultroj, rondiĝantaj per du potencaj tuberoj.

— Nu, Menedemo, — mokis Egesiĥora, — probable, vi ne levos Tais-on. Ŝi estas pentasĥiliobojon (kostas kvin mil bovojn). — La spartanino aludis la prezon, promesitan de Filopatro sur la muro de Keramiko. Antikvaj arĝentaj moneroj de Ateno, kiujn emisiis jam Tezeo kun bildo de virbovo, iam egalis per la prezo al bovo kaj tial nomiĝis simple bovoj. Elaĉeton por fianĉino en la antikva terkultura Ateno oni ĉiam pagadis per bovoj, tial junulino en familio nomiĝis «bovojn donanta». La plej grandaj elaĉetoj egalis al cent bovoj — hekatonbojon — proksimume al kosto de du minoj, kaj tial la monstra prezo de la «elaĉeto» de Tais per mira murmuro trairis la grupon de militistoj.

Menedemo eĉ deiris je paŝo, kaj Tais, sonore ekridinte, kriis: «Kaptu do!» La militisto instinkte levis la brakojn, kaj la junulino saltis de sur la poŭpo. Lerte kaptita de Menedemo, ŝi oportune eksidis sur la larĝa ŝultro, sed tiam Hesiona kun kriego: «ne lasu min, sinjorino, kun militistoj» kroĉiĝis al la piedo de la atenanino.

— Prenu ankaŭ ŝin, Menedemo, — sub komuna rido diris Tais, kaj la atleto facile ekportis ambaŭ junulinojn sur la varfon.

Dum la tuta sekva tago, malgraŭ pluvo kun vento, alfluganta de tempo al tempo, Egesiĥora kaj Eositeo veturadis, promenigante la purigitajn kaj banitajn ĉevalojn. Tuj kiam la vetero sereniĝis kaj la suno sekigis glitan koton, la spartanino proponis al Tais veturi en la ĉefurbon de Lakonujo. La vojo laŭ la valo de Eŭroto delonge famis pro oportuneco por ĉevala kuro. La ducent kvardek stadioj, dividitaj je du etapoj, ne konsistigis malproksiman vojaĝon por la kurĉevaloj de Egesiĥora. La ĉaro, sur kiu veturis Eositeo kaj Menedemo, ĉiam restadis post la freneza kvaropo. La tuta vojo ĝis la ĉefurbo traflugis por Tais tre rapide, kaj, absorbita de veturado, en penoj firme teni sin dum riskaj turniĝoj, la hetajro preskaŭ tute ne ekkonis la landon. Neniam antaŭe ŝi estis en Sparto. Ju pli proksime ili estis alveturantaj al la urbo, des pli multaj homoj salutadis Egesiĥora-n. Komence Tais pensis, ke krioj kaj mansvingoj rilatas al Eositeo, la stratego kaj nevo de la reĝo Agiso, sed homoj alkuradis al ili kun ne malplia entuziasmo ankaŭ tiam, kiam la ĉaro de la militistoj restis fore malantaŭe. Ili enveturis boskon da dikegaj kverkoj, kies branĉoj kuniĝis tiel dense, ke en la arbaro regis duonmallumo. La seka grundo, kovrita de dika folia tavolo, akumuliĝinta dum jarcentoj, ŝajnis dezerto. La loko havis mornan karakteron, tial spartanoj nomis ĝin Skotito. Trairinte la boskon, la ĉaro ekkuris en la urbon. Egesiĥora haltis nur ĉe la statuoj de Dioskuroj, en komenco de rekta strato aŭ aleo, nomiĝanta Dromos — Kuro. Spartaj junuloj ĉiam konkuradis ĉi tie en kurado. Preterpasantoj kun miro rigardis la ĉaron kun bonegaj ĉevaloj kaj du belegaj virinoj. Sed se en Ateno por gapi tielaĵon kolektiĝus milhoma amaso, do en Sparto la venintojn ĉirkaŭis nur kelkaj dekoj da militistoj kaj efeboj, ĉarmitaj de belo de la junulinoj kaj de la ĉevaloj. Tamen, kiam la akompanantoj atingis ilin kaj kune elveturis sur larĝan aleon, kronitan de gigantaj platanoj, krioj kaj salutoj rekomenciĝis kun speciala forto. Eositeo baldaŭ haltis apud negranda sanktejo, konstruita sur la rando mem de la Platana bosko (kiel nomiĝis la aleo). Egesiĥora deiris de sur la ĉaro. Surgenuiĝinte, ŝi faris verŝoferon kaj bruligis pecon da aroma rezino de lavsonia arbusto. Menedemo klarigis al Tais, ke tiu ĉi templo estas dediĉita al memoro de Kiniska, filino de Arĥidemo, sparta reĝo — de la unua el la virinoj de Helenujo kaj de la tuta ekumeno, kiu atingis en Olimpiko venkon en konkuro de tetripoj — en tre danĝera afero, postulanta grandegan ĉevalan arton.

— Ĉu ŝi estis fratino de Agiso? La sanktejo aspektas antikva, — nekomprene demandis Tais. La spartano ridetis per sia infana, iomete naiva rideto.

— Tio estas ne tiu Arĥidemo, la patro de nia reĝo, sed la antikva. Tre antaŭlonge tio estis...

Spartanoj, evidente, agnoskis Egesiĥora-n heredantino de sia heroino, ili alportadis al ŝi florojn kaj seninterrompe vokadis en siajn hejmojn. Eositeo malakceptis ĉiujn invitojn kaj veturigis siajn belajn gastinojn en grandan domon kun vasta ĝardeno. Multaj divers-aĝaj sklavoj elkuris por akcepti la ĉevalojn, kaj la spartano kondukis sian amatinon kaj ŝian amikinon en la internajn, sufiĉe modeste meblitajn ĉambrojn. Kiam la junulinoj restis en la virina duono, tute ne tiel strikte dislimigita disde la vira, kiel en Ateno, Tais demandis la amikinon:

— Diru, kial vi ne restos ĉi tie, en Sparto, kie vi estas hejma, kie vi plaĉas al la popolo kaj...

— Dum mi havas mian kvaropon, belon kaj junecon. Kaj kio poste? Spartanoj estas malriĉaj — vidu, eĉ la nevo de la reĝo veturas kiel dungosoldato en fremdan landon. Tial mi estas hetajro en Ateno. Miajn sampatrujanojn, kiel ŝajnas al mi, tro absorbis fizika perfekteco kaj militista edukado, kaj tio ne sufiĉas nun por sukceso en la mondo. En la antikveco estis alie.

— Ĉu vi deziras diri, ke la lakonoj ŝanĝis kleron kaj mensan evoluon al fizika fortikeco?

— Eĉ pli malbone. Ili fordonis sian mondon de emocioj kaj racio kontraŭ batala milita supereco kaj tuj trafis en kruelan oligarĥion. En senĉesaj militoj ili alportadis morton kaj detruon al aliaj popoloj, dezirante cedi nenion kaj al neniu. Kaj nun da miaj sampatrujanoj en Sparto estas multe malpli, ol da atenanoj en Atiko. Kaj spartaninoj donas sin eĉ al siaj sklavoj, nur estu pli da knaboj, da kiuj naskiĝas malmulte, tre malmulte kompare kun tio, kion voras militaj aferoj.

— Mi komprenas, kial vi ne deziras resti ĉi tie. Pardonu min pro la nescio. — Tais karese brakumis Egesiĥora-n, kaj la forta lakonino alpremiĝis al ŝi simile al Hesiona.

La spartanoj retenadis siajn ĉarmajn gastinojn, tagon post tago devigante ilin prokrasti la forveturon. Finfine Tais kategorie deklaris, ke ŝiaj homoj disfuĝos kaj ke ŝi devas ordigi siajn aĵojn, haste pakitajn por la vojaĝo.

La revena vojo estis multe pli longa. Tais deziris bone pririgardi la landon, nekonatan al ŝi. Tial Egesiĥora kaj Eositeo forveturis kune sur la kvaropo, kaj Menedemo iĝis veturigisto de Tais. Ili veturis nehaste, fojfoje deflankiĝante de la ĉefa vojo, por pririgardi legendan lokon aŭ malnovan templon. Tais-on surprizis grandega kvanto de temploj de Afrodito, de nimfoj kaj de Artemiso. La sanktejoj, modestaj amplekse, kaŝiĝis en sanktaj boskoj, kiuj estis kovrantaj tutan Lakonujon. La kulto de la virinaj diaĵoj en Sparto konformis al la alta stato de la spartaj virinoj, kiuj libere veturadis kaj paŝadis ĉie, iradis solaj en foraj vojaĝoj. Partopreno de junulinoj en gimnastiko, atletaj konkuroj, publikaj festoj egale kun junuloj ne mirigis la hetajron — ŝi multe aŭdis pri tio. Festoj ĉi tie kolektadis ne nur nudajn junulojn, montrantajn siajn valorojn, sed ankaŭ junulinojn, fiere defilantajn preter amaso da ravitaj spektantoj en templon por oferado kaj sanktaj dancoj.

Ĉiuj hetajroj de la alta korinta lernejo opiniis sin spertuloj de dancoj kaj gvidis junajn lernantinojn — aŭletridojn. La antikvan verkon de Aristoklo pri dancoj ili lernadis parkere. Sed unuafoje en la vivo Tais ekvidis bonegan plenumadon de dancoj fare de multaj homoj rekte sur stratoj de la ĉefurbo. Omaĝe al Artemiso, kiun ĉi tie oni opiniis la diino de senriproĉa sano, tute nudaj gejunuloj dancis Kariotison — tre fieran kaj majestan dancon, aŭ Lamproteron — dancon de pureco kaj klareco. Danco Gormo estis plenumata de pli aĝaj homoj — nudaj geviroj rondiris ringe, preninte la manojn unu de la alia, montrante per si kolieron.

Tute ĉarmis la hetajron Jalkado — infana danco kun tasoj da akvo. Larmoj de admiro kunpremis la gorĝon, kiam ŝi rigardis vicojn da belegaj spartaj infanoj, plenaj je sano kaj mirinde regantaj sin. Ĉio ĉi renaskis en la okuloj de Tais la morojn de antikva Kreto kaj legendojn pri festoj de Britomartis — la Kreta Artemiso.

Influo de la antikva religio kun supereco de la virinaj diaĵoj ĉi tie sentiĝis multe pli, ol en Atiko. En Sparto, ĉe malpli granda nombro de homoj, estis pli multe da tero, kaj la lakonoj povis rezervi lokojn por herbejoj aŭ boskoj. Vere, Tais vidis dum la vojaĝo multe pli da gregoj, ol sur la samlonga vojo ekde Ateno ĝis Souniono — la fina kabo de Atiko, kie super terura krutaĵo ĉe borda klifo estas konstruata nova templo de la Bluokula Virgulino.

Menedemo kaj Tais ĝisveturis Gition nur post la sunsubiro, renkontitaj per bondeziro pri longa vivo kaj pri multaj infanoj, tia, kiaj aŭdeblas dum nimfio — nupta festo. Menedemo ial ekkoleris kaj intencis forlasi la rondon de la gajaj kunuloj, kiam subite venis malalta meseniano kaj deklaris, ke ĉio estas preta por la morgaŭa ĉaso.

En vastaj kanaj densejoj inter Eŭroto kaj Gelaso nestiĝis grego de grandegaj aproj. Iliaj noktaj rabatakoj nemalmulte malutilis al najbaraj kampoj kaj eĉ al la sankta bosko, plena je floroj. Ĝin tutan prifosis la malsataj porkoj, amasiĝintaj en la ĉebordaj kanoj.

La militestroj, ekde stratego Eositeo mem ĝis lasta dekestro, ekjubilis. Ĉasado al aproj en kanoj estas speciale danĝera. Nenio videblas ĉirkaŭe, krom mallarĝaj padetoj, eltretitaj de animaloj en diversaj direktoj. Kiel altaj muroj staris kanoj, altaj je ĉirkaŭ sep ulnoj, kovrantaj duonon de la ĉielo. En senventa sufoka varmego jen tie, jen ĉi tie sonore krakas sekaj tigoj. En ajna momento kanoj povas disiĝi, tralasante furiozan virporkon kun longaj, ponarde akraj kojnodentoj, aŭ frenezan porkinon. Moviĝoj de la animaloj similas fulmon. Perpleksa ĉasanto ne sukcesos kompreni, kiel li trafos sur la teron kun la kruroj, distranĉitaj per bato de la kojnodentoj. Virporko estas ankoraŭ ne tiom malica: batinte, ĝi preterkuras pluen. Porkino estas pli malbona — faliginte ĉasanton, ĝi tretas lin per la akraj hufoj kaj ŝiras per la dentoj, elŝirante tiajn pecojn de karno kaj haŭto, ke la vundoj poste ne saniĝas dum jaroj. Tamen ekstrema streĉo dum atendado de besto kaj mallonga, furioza batalo kun ĝi tre altiras kuraĝulojn, kiuj deziras elprovi sian kuraĝon.

La militistoj komencis pridiskuti la planon de la morgaŭa ĉaso kun tia entuziasmo, ke ambaŭ hetajroj eksentis sin forgesitaj. Egesiĥora ne ĝeniĝis rememorigi pri sia belega persono. Eositeo interrompis la konsiliĝon, pensis nelonge kaj subite decidis: niaj gastinoj same partoprenu la ĉason. Se ni estas kunaj, do ni estu kunaj ĉie — kaj en Egiptujo kaj en la kanoj de Eŭroto. Menedemo subtenis lin kun tia pasio, ke pli aĝaj militistoj nevole ekridis.

— Tio estas neebla, sinjoro, — kontraŭis la meseniano, — ni nur pereigos la belulinojn!

— Atendu! — levis la manon Eositeo. — Vi diras, ke ĉi tie, — li almontris al desegno de la loko, farita sur la tero, — estas antikva sanktejo de Eŭroto. Certe, ĝi estas starigita sur monteto, ĉu?

— Sur tute malgranda tubero. De la sanktejo restis nur kelkaj ŝtonoj kaj kolonoj, — diris la ĉasisto.

— Des pli bone. Kaj ĉi tie devas esti kampeto — ja kanoj ne kreskas sur montetoj!

La meseniano nur kapjesis, kaj la militestro tuj ordonis ŝanĝi la direkton de la persekuto al la antikva templo. La ĉefaj ĉasistoj embuskos ĉe la rando de la kana densejo, antaŭ la kampeto, kaj ambaŭ hetajroj kaŝiĝos en la ruinoj de la templo. La alia parto de la militistoj akompanos la pelistojn por okazo de atako fare de la bestoj. Negranda ŝildo kaj lanco konsistigis tutan armon de ĉiu kuraĝulo, pli spertaj uloj aldonis al tio longajn ponardojn. Eositeo speciale insistis pri ponardoj. Se virapro, atakanta kiel kirlovento, sukcesos eviti mortan baton per la lanco, do la ĉasisto prefere falu sur la teron. La virapro penos kroĉi per la dentegoj, sed ju pli granda estas la virapro, des malpli granda estas la danĝero — la longa buŝego kaj la longaj dentegoj ne permesos al la animalo kroĉi sian viktimon. La furioza besto penos levi la ĉasiston per la buŝego, por bati lin levita, sed se li sukcese forŝoviĝados, enpremiĝante per ĉiuj fortoj en la grundon, do li povos resti sendifekta, ĝis faros mortan baton per la ponardo. Kun porkino la afero estos pli malbona. Tie oni devas esperi al helpo de la ŝildo, rebatante per ĝi atakojn kaj penante kapti la beston je la piedo, post kio jam estos pli facile trafi la porkinon per la ponardo.

Ĉirkaŭvolvante sin per helaj himatioj, samkoloraj kun sekaj kanoj kaj malnova marmoro, Egesiĥora kaj Tais penis ekkuŝi pli oportune sur larĝaj ŝtonpecoj de la planko, ankoraŭ restinta sur ses malaltaj kolonoj de la sanktejo de Eŭroto. Al ili oni strikte ordonis ne ekstari kaj ne moviĝi, kiam la pelistoj ekpelos aprojn al la rivero, kaj ambaŭ amikinoj penis anticipe trovi oportunan pozicion. La kampeto estis plene videbla. Klare distingiĝis la figuroj de Eositeo, Menedemo kaj de du aliaj ĉasistoj, kaŝiĝintaj malantaŭ sekaj kanaj faskoj ĉe la alta muro de la densejo, okcidente de la kampeto. Por montri malestimon al danĝero, la lakonoj estis sen vesto, kiel en hejmaj aferoj aŭ en militaj ekzercoj. Nur batalajn krurdefendilojn permesis al si la spartanoj. La hetajroj komprenis, ke ĉiu el ili riskas tre multon. Foriro el la vivo por profesia militisto konsistigis nenion teruran, speciale ĉe edukita en ĉiu heleno, sed ne nur en tiuj batalemaj «semitoj», saĝa kaj trankvila rilato al la morto. Surtombaj monumentoj kaj en Atiko, kaj en Lakonujo, kaj en Beotujo parolis pri medita adiaŭo, hela kaj malgaja memoro pri foririntoj, sen protesto, malespero aŭ timo. Sed por spartano-militisto multe pli malbona, ol morto, estis kripleco, forprenanta de li eblecon batali en vicoj de siaj samgentanoj, kaj libera lakono ja deziris nenion plian. Kaj se ferocaj bestoj atingadis homon, do restis malmulta espero pri facila vundo...

Ankoraŭ ne venis el malproksime frapoj al ŝildoj kaj kaldronoj, kiam aŭdiĝis krako de kano — kaj sur la kampeto aperis grandega virapro. La amikinoj rigidiĝis, enpremiĝinte en la ŝtonon, kaj la besto estis flaranta, turnante sian korpon tien kaj reen. La nefleksebla kolo ne permesis al la virporko turni la kapon, kaj tiu specifaĵo de la bestoj savis nemalmultajn ĉasistajn vivojn.

El post kana tubero malrapide leviĝis Menedemo. Mallevinte la maldekstran manon tiel, ke la ŝildo ŝirmis la malsupran parton de la ventro kaj la femurojn, li facile fajfis. La apro, momente turniĝinte, ricevis lancan baton profunde en la dekstran flankon, kun sonora krako rompis la stangon kaj impetis al la atleto. La dentegoj obtuze klakis sur la ŝildo, kaj Menedemo cedis. Mispaŝinte sur malantaŭa tubereto, la spartano ekflugis renversite en neprofundan kavon. Kun batala krio al la besto sin ĵetis Eositeo. La apro submetis al li la maldekstran flankon, kaj ĉio estis finita.

Menedemo leviĝis konfuzita, riproĉante sian estron pro la enmiksiĝo. Multe pli interese estus por li memstare mortigi la beston. Eositeo promesis ne enmiksiĝi en sekva fojo. Tamen la ĉasado ne okazis tiel, kiel tion deziris la spartanoj. Tuj kiam ektondris frapoj kaj aŭdiĝis krioj de la pelistoj, alirante ĉiam pli proksime dekstre de la mara flanko de la marĉo, sur la kampeton elsaltis samtempe ne malpli ol dek grandaj aproj. La bestoj faligis du militistojn, kiuj staris ĉe la dekstra angulo de la kampeto, ekkuris al la rivero, turniĝis kaj atakis Eositeon kaj Menedemon. Menedemo estis defendanta sin kontraŭ furioza porkino, kaj Eositeo ĉi-foje estis faligita de speciale granda virporko. La griza haregaro alte leviĝis sur la potenca dorso, salivo kaj ŝaŭmo flugadis de sur la klakantaj dentegoj, longaj je piedo. Eositeo enpremiĝis en la teron, perdinte la ŝildon, elbatitan de la besto, forĵetis la lancon kaj firme tenis longan persan tranĉilon. La virapro per abrupta puŝo de la buŝego penis ĵeti lin supren, por atingi per la dentegoj, metadis sur la dorson de la spartano la grandegan kapon kaj, subfleksante la antaŭajn krurojn, strebis kroĉi per la dentegoj. Eositeo deŝovadis sin, streĉe observante la monstron, kaj la besto montris specialan persiston. Luktante kun la monstro, por ne permesi al ĝi levi sin, la stratego ne povis fari al ĝi mortan baton. Egesiĥora kaj Tais senspire observadis la lukton, forgesinte Menedemon, kiu estis retenanta la atakon de la maljuna, batalsperta porkino. Egesiĥora subite alkroĉiĝis al la ŝultro de Tais. La amikino rimarkis same, ke la virporko estis puŝanta Eositeon al elstaraĵo de tubera grundo. Ankoraŭ nemulte, kaj la stratego ne havos lokon por deŝoviĝi, kaj tiam...

— Ai-i-i-i! — eligis stridan «sorĉistinan» ŝrikon Tais. Klakante per la manplatoj, ŝi transfleksiĝis de sur la ŝtonpecego. La virporko abrupte ĵetiĝis flanken, por rigardi al la nova malamiko. Tiu momento sufiĉis por Eositeo, por kapti la virporkon je la malantaŭa kruro kaj enigi la ponardon en ĝian flankon. La apro elŝiriĝis, nur Heraklo aŭ Tezeo povus reteni tian giganton, kaj saltis al Tais. La fama dancistino estis rapide reagema, kiel amazono, ŝi sukcesis kliniĝi malantaŭen kaj fali trans la ŝtonan platon. La virporko per la tuta pezo batiĝis je la ŝtono, farinte sur buntaj likenoj profundan sulkon, kovritan de sango. Eositeo, repreninte la lancon, saltis al la besto, kiu jam senfortiĝis pro la vundo kaj permesis fari ankoraŭ unu baton, finintan la batalon. Maldekstre aŭdiĝis venka kriego — la kamaradoj de Eositeo kaj Menedemo finfine venkis siajn bestojn, kaj ankaŭ Menedemo mem mortigis la malican porkinon. La spartanoj kuniĝis, viŝante ŝviton kaj koton, laŭdante Tais-on, kiu tamen ricevis du nemalgrandajn batbluaĵojn dum la falo sur ŝtonojn. La pelistoj jam preteris la densejon antaŭ la kampeto, kaj la persekuto foriris norden, tien, kie staris malpli altrangaj militestroj. La kvar ĉasistoj, kiuj batalis sur la kampeto, decidis iri al Eŭroto, lavi sin kaj naĝi post la batalo, dum la servistoj distranĉos la ĉasakiron kaj kuiros la viandon por vespera festeno. Eositeo sidigis Tais-on sur sian larĝan, rimarkeble gratitan ŝultron kaj ekportis al la rivero, akompane de ŝerce ĵaluza Egesiĥora kaj de nefalse morna Menedemo.

— Atentu, Eositeo, ĉu vi avertis niajn belulinojn pri danĝeraj ecoj de Eŭroto! — kriis Menedemo al la dorso de la estro, larĝe paŝanta kun sia bela portaĵo. Helenoj ŝatis porti adoratajn virinojn — tio estis signo de estimo kaj nobleco de streboj. La stratego ne respondis kaj, nur mallevinte Tais-on sur la teron ĉe la bordo mem, diris:

— Egesiĥora scias, ke Eŭroto fluas el sub la tero. Ĉe ĝia fonto apud Fenio en Arkadio, kie staras la «Naŭ Pintoj», estas ruinoj de urbo, nomita omaĝe al edzino de Likaono, pelasgo, filo de Kalisto. Sub la naŭkapa monto Aroanio estas kanjono de terura profundo, en kiu eĉ somere kuŝas neĝo. El la kanjono per malgranda akvofalo fluas sur rokon rojo Stikso. Ĝia akvo estas mortiga por ĉio viva, dismordas feron, bronzon, plumbon, stanon kaj arĝenton, eĉ oron. La nigra akvo de Stikso kuras en nigraj rokoj, sed poste iĝas intense blua, kiam la rokoj kovriĝas per vertikalaj strioj de nigro kaj ruĝo — la koloroj de la morto. Stikso enfluas en Kritoson, kaj tiu — en nian riveron, kaj, diluiĝante en ĝi, iĝas senmalutila. Sed en iuj tagoj, sciataj nur de antaŭdiristoj, strioj de la Stiksa rojo ne miksiĝas kun la akvo de Eŭroto. Oni diras, ke ilin eblas vidi — ili brilas kiel ĉielarko de malnova vitro. Tiun, kiu estos en tia strio dum kelka tempo, atendas Aorio — tro frua morto. Jen kial fojfoje banado en nia rivero povas kaŭzi malfeliĉon.

— Sed kiel do vi ĉiuj? Ĉu ne kuraĝas?

— Je la Argusomurdinto, ni eĉ ne pensas pri tio, — diris alveninta Menedemo, — nin ĉiujn atendas aorothanatos (frua morto).

— Do kial vi timigas nin? — riproĉis la spartanojn Tais, malligante la nodon de la rubando sub la peza hara fasko sur la nuko. Nigraj haraj ondoj disŝutiĝis laŭ la ŝultroj kaj la dorso. Kvazaŭ responde Egesiĥora liberigis siajn orajn buklojn, kaj Eositeo ravite frapis siajn femurojn.

— Rigardu, Menedemo, kiel belaj ili estas unu apud la alia. La ora kaj la nigra, ili ĉiam devus esti kune.

— Kaj ni ja estos kune! — ekkriis Egesiĥora.

Tais malrapide nege balancis la kapon.

— Mi ne scias. Mi ankoraŭ ne interkonsentis kun Eositeo pri navlono — prezo de mia veturo en Egiptujon. Mi havas ne tiom multe da arĝento, kiel oni klaĉas en Ateno. Mia domo tie kostis multe.

— Kial do vi loĝiĝis apud Pelargikono! — diris Egesiĥora, — mi delonge diradis al vi...

— Kiel vi diris? — nevole ekridis Tais.

— Pelargikono — cikonia deklivo. Tiel ŝerce lakonoj nomas vian Pelasgikonon en Akropolo. Nu, ni iru supren laŭ la fluo. Mi vidas tie salikan boskon.

Hetajroj speciale respektis salikojn, kiel arbojn, dediĉitajn al la potencaj kaj mortoportantaj diinoj — Hekato, Hera, Circo kaj Persefono. Salikoj ludis nemalgrandan rolon en la sorĉaj lunnoktaj ritoj de la Diino-Patrino.

Ambaŭ hetajroj trovis arbotrunkojn, malalte pendantajn super la akvo, banantajn siajn branĉojn en rapidaj helaj akvostrioj, kaj kvazaŭ forŝirmintajn kurtene profundan golfeton. Tais, streĉe volvinte la harojn, eknaĝis al la alia bordo, lasinte malantaŭe la amikinon, kiu naĝis malpli bone kaj estis singarda sur akvo. Blankaj akvolilioj surĵetis kovraĵon de siaj folioj sur la profundaĵon sub la bordo, tute priverŝita de la tagmeza suno. Tais ekde la infaneco ŝatis densejojn de nufaroj. En malhela kaj profunda akvo ili, ŝajnis, estis kaŝantaj ian sekreton: ĉu loĝejon de belaj riveraj nimfoj, ĉu fajnan valoregan vazon, ĉu brilantan perlamoton de konko. Kiam Tais ellernis plonĝi, ŝi ekŝatis iradi profunden, sub liliojn, kaj kontempli vostajn rombetojn de lumo sur la glata malhela fundo kaj ŝanceliĝantajn sunajn fostetojn, trapenetrantajn la krepuskan akvon! Kaj elmergiĝi subite al blindiga varmego meze de kampeto da brilanta flosanta verdaĵo kaj floroj, super kiuj flirtas iriz-flugilaj libeloj...

Kaj ankaŭ nun, kiel en la infaneco, Tais elmergiĝis inter lilioj. Palptrovinte per la piedo sur la fundo mukan branĉan trunkon, ŝi ekstaris sur ĝin kaj larĝe disĵetis la manojn super la foliaro, ĉirkaŭrigardante, en vigliĝo kaj deziro fari ian petolon. Sed la amikino restis sur la dekstra bordo, la militistoj estis ridantaj kaj plaŭdantaj ie pli malsupre post la turniĝo de la rivero, kaj ĉi tie nur lirlado de akvostrioj sur ŝtonetoj kaj branĉoj estis rompanta la varmegan silenton de Boedromiono — la lasta somera monato. En la borda deklivo nigris nestoj de meropoj. La belaj, verd-oraj birdoj jam antaŭlonge elkovis idojn kaj instruis ilin flugi. Akranazaj buntaj kaj rapidaj meropoj sidis vice sur seka branĉo, varmiĝante sub la suno post nokta malvarmo. «Baldaŭ, tre baldaŭ ili forflugas suden, en Libion, el kie ili aperas ĉiujare, — pensis Tais, — kaj eĉ pli frue tien navigos mi». Ŝi retrorigardis al la silenta golfeto, brulanta sub la suno, al fer-verda foliaro de malnovaj salikoj kaj rimarkis du alcionojn. Ili brilis per la intense blua bunto de siaj mallongaj flugiloj sub rompita arbo. En la infaneco Tais loĝis ĉe malgranda rivero. Karaj rememoroj venis al ŝi, trakuris kiel malgaja ĝojo, kaj forflugis malproksimen, anstataŭitaj de la sekvinta hela kaj amara vivosperto. Ŝi ekkonis la senliman maron, ĝian potencon kaj povon, same kiel la maron de la vivo. Sed ĝi ne timigis la junan hetajron. Plena je fortoj kaj certeco pri si, ŝi strebis pluen en Egiptujon, kiu ĉiam estis por helenoj la lando de saĝo kaj mistero. Per fortaj mansvingoj ŝi transnaĝis Eŭroton. En trafluejo, ŝajnanta morna koridoro el arboj, kunplektintaj siajn branĉojn de sur la kontraŭaj bordoj, ŝi ne tuj trovis Egesiĥora-n. La spartanino kuŝis sterne sur dika, preskaŭ horizontala trunko super la akvo, dismetinte siajn belegajn harojn ĉe ambaŭ flankoj de la arbo, simile al kovrilo el ora silko. Ŝia blanka haŭto, gardata kontraŭ sunbruno, lumetis per lakta-opala brilo, karaktera nur por veraj ĥrizeidinoj, orharulinoj. Tais, sunbruna spite al la atika modo, kun siaj nigregaj haroj de kretanino, elrampis sur la arbon kaj en la ombro ekŝajnis sudlandanino, forbruligita de la suno.

— Sufiĉas dorlotiĝi, ĉu vi aŭdas, oni vokas nin! — ekkriis Tais, fleksante la fingrojn, kiel ungegojn de rabobesto, kaj minace ŝtelirante al la piedoj de la amikino.

— Mi ne timas, — malestime diris la spartanino, por ajna okazo puŝinte per la piedo Tais-on, kiu eĉ sen tio estis apenaŭ retenanta sin sur la trunko kaj tuj ekflugis en la akvon. Egesiĥora same deruliĝis de sur la arbo kaj kun indigna kriego: «La haroj! Vane sekigis!» — mergiĝis kun la kapo en la profundaĵon. Ambaŭ hetajroj akorde eknaĝis al la bordo, vestis sin kaj komencis kombi la harojn unu por la alia.

La suno staris jam alte. Facile ebriiga odoro de epilobio estis venanta el la marĉaj bordoj.

— Mi rimarkis ĉi tie tre multe da kiuro, — diris Tais, — evidente, viaj fratinoj ne uzas tiun vegetaĵon.

— Necesos sendi niajn homojn por kolekti kaj sekigi rezervon. Mi ne scias, ĉu estas io simila en Egiptujo, — respondis, tirante sin, Egesiĥora.

La baniĝo, vekinta la infanajn rememorojn de Tais, vokis atakon de malgajo. Kiel ajn logu fremdaj landoj, forlasi la patrujon por longe ĉiam estas malĝoje. Kaj la atenanino demandis la amikinon:

— Diru, ĉu vi ne dezirus reveni en Atenon tuj, sen prokrasto?

Egesiĥora mire kaj moke mallarĝigis unu okulon.

— Kio venis en vian kapon? Oni min kaptos ĉe unua apero...

— Ni povas albordiĝi al Freato kaj voki tien juĝistaron. — Tais rememorigis al la spartanino pri la antikva moro de atenanoj. Ĉiu ekzilito aŭ fuĝinto povis aliĝi sur ŝipo al la loko de la bordo apud Pireo, kie troviĝas puto, kaj de sur la ŝipa ferdeko senkulpigi sin pri la akuzaĵoj antaŭ juĝistaro. La lokon oni opiniis sankta, kaj, eĉ se la ekziliton oni agnoskus kulpa, al li ne minacus persekuto, dum li estas sur sia ŝipo.

— Mi ne kredas pri sankteco de tiu moro. Viaj sampatrujanoj iĝis perfidemaj dum la lastaj jarcentoj, post Periklo, — respondis Egesiĥora, — tamen, mi ne intencas reveni. Kaj vi nenion timu — miaj spartanoj ĝisveturigos vin ĝis la loko mem...

La timoj de Tais, ke al ŝi ne sufiĉos arĝento por pago pri la veturo, ne praviĝis. Eositeo permesis (ne sen partopreno de Egesiĥora) al ŝi preni ĉiujn ŝiajn servistojn kaj promesis veturigi ne ĝis Naŭkratiso, sed rekte ĝis Memfiso, kie en eksa Tira stratopedono — milita tendaro — devis lokiĝi la taĉmento de spartaj dungosoldatoj.

Tais bonege eltenadis maran balancadon. Por ĉiam ŝi enmemorigis la enate ftinontos — la naŭan tagon de finiĝanta Boedromiono, kiam la ŝipo de la stratego kaj navarĥo Eositeo proksime aliris la bordojn de Kreto. Ili navigis, ne enirante en Kiteron, rekte laŭ la Ionia maro, uzante lastajn semajnojn de antaŭaŭtuna kvieto kaj stabilan okcidentan venton. Lakonoj ĉiam estis bonegaj maristoj, kaj aspekto de iliaj ŝipoj teruradis ĉiujn piratojn de la Kreta maro, sendepende de ilia nombro. La ŝipoj trairis apud la okcidenta fino de Kreto, ĉirkaŭiris la Malvarman kabon, alinome la Ŝafan frunton, sud-okcidente de la insulo, antaŭ densegaj arbaroj, kie, laŭ legendoj, ankoraŭ loĝis antikvaj demonoj. Arbaroj estis kovrantaj la tutan insulon, kiu ŝajne konsistis el nuraj montoj, preskaŭ nigraj malproksime kaj helaj, blankantaj per kalkoŝtonaj deklivoj ĉe la bordo.

La Kretaj arbaroj konsistis precipe el cipresoj kun horizontalaj branĉoj, kreantaj severan malhelan fonon de montoj kaj mallumon de densaj boskoj. Da ĝoje altaj pinoj kaj pezbranĉaj kverkoj restis nemulte. Jarmiloj da ŝipkonstruado kaj terkulturado transformis alttrunkajn boskojn en veprojn de berberiso kaj ĉerizo, kaj intermontaj larĝaj valoj, nerimarkeblaj el la maro, kovriĝis per olivujoj kaj vinberĝardenoj, per tritikaj kampoj. La ŝipo de Eositeo eniris en larĝan, malfermitan al ĉiuj sudaj kaj okcidentaj ventoj Mezan golfon. Super ĝi situis samtempe tri antikvaj urboj, kaj inter ili la plej malnova, ne cedanta al Knoso — Fest, kies fondo dronas en mallumo de pasintaj tempoj. Antaŭ ol iri al la Belaj Havenoj, kie necesis rezervi akvon por longa vojaĝo al Egiptujo, la ŝipoj albordiĝis ĉe Matalo. Ĉi tie ili devis resti dum kelkaj tagoj.

Malhelaj rondaj elstaraĵoj de montaj arbar-kovritaj deklivoj estis malleviĝantaj al la akvo, dividitaj de serpaj eltranĉaĵoj de helaj golfetoj, kiuj brilis sub la suno per surfa ŝaŭmo kaj per balanciĝantaj speguloj de travidebla akvo. La brilanta bluo de la alta maro ĉe la bordoj de Kreto estis iĝanta lila, kaj pli proksime al la bordo — verda bordero, kiu kun persista mara indiferenteco plaŭdis sur blankajn kalkoŝtonojn, prironĝitajn per nigraj kavoj kaj kavernetoj.

Nebula bluo de altebenaĵoj estis kaŝanta ruinojn de grandegaj konstruaĵoj de neimagebla antikveco. Nebrakumeblaj miljaraj olivarboj elkreskis el fendoj de fundamentoj kaj ŝtuparoj, detruitaj de tertremoj, el gigantaj ŝtonoj. Potencaj, supre larĝiĝantaj kolonoj ankoraŭ estis apogantaj portikojn kaj loĝiojn; morne kaj minace nigris enirejoj en antaŭlonge forlasitajn palacojn. Platanoj kaj cipresoj, leviĝintaj alte en la helan firmamenton, ombris restaĵojn de muroj, kie el sub falintaj rompaĵoj, tie, kie restintaj plafonoj defendis internajn freskojn, videblis homaj figuroj en intensaj kaj mildaj farboj.

Ĉe unu el bone konserviĝintaj domoj Tais, obeante al malklara impulso, surkuris restintajn ŝtupojn de la supra placeto. Tie, en rondo de fendiĝintaj kolonoj, iuloke konservintaj malhelajn makulojn — spurojn de incendio — sub kuŝantaj ŝtupecaj platoj de la tegmento troviĝis ronda baseno. Bonege alĝustigitaj marmoraj pecegoj kun verdaj vejnoj konsistigis la supran ringon de la profunda akvujo. La akvo estis tralikiĝanta tra pora kalkoŝtono, barinta la eliron de la fonto, filtriĝante, ĝi ricevadis specialan travideblecon kaj forfluadis laŭ deflua tubo, subtenanta konstantan nivelon de la akvujo jam dum multaj jarcentoj. Hela bluo de la ĉielo tra la centra aperturo de la tegmento prilumis per lazuro la sanktan akvon. La baseno estis destinita por ritaj baniĝoj de pastroj kaj pastrinoj, antaŭ ol alproksimiĝi al bildoj de la minacaj diaĵoj — la Granda Patrino kaj la Tremiganto de la Tero (Pozidono), kiu pereigis la Kretan regnon kaj la grandan popolon.

Stranga odoro ŝajnis al Tais. Eble, la ŝtonoj de la baseno ankoraŭ konservis aromon de kuracaj herboj kaj oleoj, pro kiuj iam famis Kreto. La muroj de la akvujo ensorbis por ĉiam la aromon de la sanktaj baniĝoj, kiu estis farataj ĉi tie dum jarmiloj...

Tais subite deĵetis la veston kaj enprofundiĝis en la apenaŭ aŭdeble lirlantan akvon, kvazaŭ tuŝinte sentojn de siaj malproksimaj prauloj.

Maltrankvila voko de Egesiĥora revenigis ŝin al la realo. La netimema spartanino cedis al malklara sento de timo, sugestita de la majestaj ruinoj de nekomprenebla kaj nesciata destino...

Tais deskuis gutojn de si, kiel ĉevalido, vestis sin kaj ekhastis al la amikino.

Egesiĥora haltis apud bildo de virino en hel-blua vesto, kun nigraj haroj, flirtantaj per grandaj tufoj, kaj geste vokis al si la kunvojaĝantojn.

Granda okulo, rigardanta malfermite kaj ruze, fieraj strekaj brovoj, rekta nazo, iom longa kaj ne kun tiom alta nazradiko, kiel ĉe helenoj, speciala formo de la buŝo, kuniginta lascivon kun infaneca konturo de la mallonga supra lipo, iomete elstaranta malsupra parto de la vizaĝo...

Egesiĥora ĉirkaŭprenis per la manoj la neordinare maldikan talion de la amikino, kuntirinte faldojn de la ĥitono kiel per streĉa zono, kaj la spartanoj kun admiro ekaplaŭdis: se ne fratino, do parencino de la virino, montrita sur la palaca muro, staris antaŭ ili en la aspekto de Tais.

— Ĉu vere tiel? — depaŝante malantaŭen, ekkriis la hetajro.

Stranga sento de maltrankvilo penetris en la animon de Tais. Tro granda estis antikveco de la morto, el kie elpaŝis tiu Kreta virino, tro antaŭlonge foriris en la subteran regnon tiuj, kiuj konstruis tiujn ĉi palacojn, pentris portretojn de belulinoj, batalis kontraŭ bovoj kaj vojaĝis sur maroj.

Nemezurebla, neimagebla kaliko da pasintaj jaroj, komparebla nur kun Egiptujo.

Tais hastis al la suna lumo, vokante post sin la eksilentintajn kamaradojn kaj Egesiĥora-n, konfuzitan, kvazaŭ ŝi vidis ion malpermesitan.

Sur la suda bordo de Kreto la suno priverŝis la teron per hela, blindiga lumo, sed ne estis la mirinda travidebleco de la aero, karakteriza por Helenujo.

Blueta nebulo kurtenis la forojn, kaj varmego ŝajnis pli kolera kaj forta, ol sur la atikaj bordoj.

Laŭ altebenaĵo kun negrandaj montetoj ekde la ruinoj etendiĝis strio de ŝtonaj platoj, enprofundiĝintaj en la grundon, prikreskitaj de alta seka herbo kaj kovritaj de likenoj. En la fino de tiu antikva vojo, tie, kie ĝi, kaŝiĝinte en kavo, estis ree aperanta sur la plej proksima altaĵo, staris grandega ŝtonpeco, kaj sur ĝi — ĉizita el tre firma ŝtono simbolo: altaj bovaj kornoj. Kvazaŭ unu el la subteraj bovoj de Pozidono komencis elrampi sur la supraĵon kaj elstarigis siajn gigantajn kornojn. En ili estis io malbonsigna, rememoriganta al la homoj, ke ili estas nur efemeraj loĝantoj de Geo kaj paŝadas sur la ŝanceliĝema grundo, sub kiu nestas, maturiĝas kaj prepariĝas al teruraj kataklismoj la nevideblaj naturaj fortoj.

Longaj ombroj kuŝiĝis de la kornoj kaj etendiĝis al Tais, penante kapti ŝin inter siajn finojn. Tiel, probable, sanktaj makulaj bovoj de Kreto celis al junulinoj, plenumantaj la ritan dancon-ludon. La hetajro rapide trairis inter la ombraj strioj ĝis la pinto de la dua monteto, priverŝita de suna lumo, haltis, rigardis ĉirkaŭe kaj per tuta sia animo komprenis, ke la lando de ŝiaj prauloj estas regno de mortintaj, forviŝitaj de la tempo animoj, kiuj forportis siajn sciojn, majstrecon, senton de belo, kredon je dioj, kantojn kaj dancojn, mitojn kaj fabelojn en la malhelan regnon de Hadeso. Ili ne lasis post si eĉ unu tomboŝtonon, similan al la helenaj, en kiuj plej bonaj skulptistoj reflektadis vivan ĉarmon, dignon kaj noblecon de la forpasintoj. Rigardante al ili, posteuloj strebis esti similaj al la prauloj aŭ superi ilin. Tais ne povis forgesi belegajn tomboŝtonojn de Keramiko, dediĉitajn al junaj, kiel ŝi mem, virinoj, kiel la centjar-aĝa monumento al Hegeso, konservinta la aspekton de la juna virino kaj de ŝia sklavino. Sed ĉi tie ne videblis nekropoloj. Izoliĝinte sur sia insulo, por neniu atingebla tiutempe, la kretanoj ne transdonis sian spiritan riĉon al la ĉirkaŭaj popoloj.

La di-egalaj idoj de la maro, ili fermis sian insulon per kurteno de marŝipa potenco, ne timante atakojn de sovaĝaj popoloj.

Neniajn spurojn de fortikaĵoj vidis Tais, ilin ne priskribis ankaŭ vojaĝintoj. Belegaj palacoj apud la havenoj mem, riĉaj urboj kaj tenejoj, plene malfermitaj al la maro kaj nedefenditaj flanke de la sekaĵo, klare parolis pri la forto de la mara popolo.

La nekompreneble bela arto de kretanoj tute ne montris militajn heroaĵojn. Bildoj de reĝoj-venkintoj, de buĉataj viktimoj, de ligitaj kaj humiligitaj kaptitoj malestis en la palacoj kaj temploj.

La naturo — animaloj, floroj, maraj ondoj, arboj, kaj inter ili — belaj homoj, precipe virinoj, oferadoj kaj ludoj kun bovoj, strangaj bestoj, viditaj nek en Helenujo, nek sur la fenicaj bordoj. Alteco de ilia gusto kaj sento de belo mirigadis la helenojn, kiuj opiniis sin super ĉiuj popoloj de la ekumeno.

Malpezaj ĝojaj pentraĵoj, plenaj je lumo kaj puraj koloroj. Statuoj, dediĉitaj al virinoj, animaloj kaj hejmaj bestoj, mirindaj konkoj, faritaj el fajenco, kaj... neniaj potencaj herooj, svingantaj glavojn, levantaj pezajn ŝildojn kaj lancojn.

Ĉu estis ankoraŭ ie en la mondo tia lando, doninta tutan sian arton al harmonia ligo de la homo kaj la naturo, kaj antaŭ ĉio al la virino? Potenca, antikva, ekzistinta dum jarmiloj? Ĉu ne konis ili la simplan leĝon de la dioj kaj la sorto, ke ilin oni ne tentu per longa prospero, ĉar sekvas repago, terura enmiksiĝo de la subteraj diaĵoj? Kaj jen la dioj punis ilin pro tio, ke la idoj de Minoo forgesis, en kia mondo ili vivas.

Falis la belegaj palacoj, traigitaj per kaskadoj kaj basenoj kun kristala akvo, restis por ĉiam nelegitaj la skriboj, perdis sian sencon la freskoj de fajnega pentroarto... Kaj loĝigis la insulon fremdaj triboj, malamikaj inter si kaj kontraŭ ĉiuj ceteraj popoloj, kiuj same rilatas al la originaj loĝintoj de Kreto, kiel la barbaroj de la hiperboreaj arbaroj al la helenoj kaj ties prauloj pelasgoj.

La spartanoj iris post enpensiĝinta Tais, ne kuraĝante rompi ŝian mediton, iom superstiĉe rigardante al ŝi. Kaj Tais, malleviĝante al la bordo, plu pensis.

Ĉu ankaŭ la suna belo, kreita kaj kolektita de Helenujo, same malaperos en Erebo, kiel brilanta torento malaperas en nekonata abismo? Kaj Egiptujo, kien ŝi tiel strebas, ĉu ne estos ĝi same regno de ombroj, memoro pri pasinteco, dissolviĝanta en nova vivo? Ĉu ŝi agis facilanime, forlasinte Helenujon?

Tamen, la revena vojo ne estas fermita, en Ateno restis ŝia domo kaj...

Tais ne finpensis. Senzorge skuinte la kapon, ŝi ekkuris malsupren laŭ pado, serpentumanta inter montaj branĉoj, ne aŭskultante la mirigitajn akompanantojn. Ŝi haltis nur ekvidinte la golfeton kun egalmezure balanciĝantaj ŝipoj. Baldaŭ la granda maro disigos ŝin kaj ĉion karan, kio restis en Helenujo. La sola proksima homo kun ŝi estos Egesiĥora — la amikino en la Korinta lernejo de hetajroj, en duoninfanaj revoj kaj en plenaĝaj elreviĝoj, la akompanantino en la brila sukceso...

La direktilisto diris, ke ĝis la bordo de Libio de ĉi tie estas kvar mil stadioj. Kaj necesas ankoraŭ navigi mil stadiojn laŭlonge de la bordoj ĝis Naŭkratiso. Ĉe favora vento tio estas dek tagoj da vojo. Sur aliaj ŝipoj egiptoj veturigos ilin laŭ unu el branĉoj de la granda delto de Nilo. Ne malpli ol mil stadiojn necesas navigi ĝis Memfiso, supren laŭ la rivero.

Afrodito Eŭploja — la diino de maristoj — estis nekredeble favora al Tais. Tre malofte fine de Boedromiono okazadis vetero, simila al la alcionaj tagoj antaŭ aŭtuna ekvinokso. Rekte en la mezon de la brue vasta maro eniris la ŝipoj, kiam la senventecon subite anstataŭis varmega kaj malforta Notoso. Remistoj senfortiĝis, remante kontraŭ la vento, kaj Eositeo ordonis ripozi ĝis la vespero, domaĝante fortojn de la liberaj militistoj. Li intence ne prenis sklavojn, por ke la ŝipoj entenu la tutan grandan taĉmenton.

Sur la blua mara supraĵo, dispolviĝanta fore per blua nebulo, iradis glataj ondetoj, balancantaj la senmovajn ŝipojn, kvazaŭ anasojn sur venta lago. De la libiaj bordoj blovis la neforta, sed persista varmega vento, alportanta ĉi tien, trans du mil stadiojn, en la mezon de la maro, spiradon de furiozaj dezertoj. La sama distanco disigis la ŝipojn ankaŭ de la Kretaj bordoj.

Egesiĥora kun facila teruro rigardadis en malhel-bluajn kavojn inter ondoj, penante imagi al si teruran, de neniu mezuritan profundon de la mara abismo. Tais kelkfoje ruzete rigardis al la amikino, kiu suferis pro la humida varmego kaj perdis sian ordinaran aspekton de venka diino. Sur la ferdeko sub markezo kaj en la holdo sur provizaĵoj de manĝo kaj armiloj pigre ekkuŝis homoj. La pli fortikaj aŭ pli malpaciencaj staris, apoginte sin al salikaj plektaĵoj super la ŝipflankoj, kaj penis trovi malvarmeton en blovo de la libia Notoso, sub kies facila premo la ŝipoj estis apenaŭ rimarkeble retiriĝantaj norden.

La malserena estro Eositeo, malkontenta pri la prokrasto, sidis en fotelo sur la poŭpo. Apud li en diversaj pozoj kuŝis sur kana mato, simile al ordinaraj batalistoj, liaj helpantoj, demetintaj ĉiujn vestojn same kiel simplaj militistoj.

Tais nerimarkeble geste vokis Menedemon.

— Ĉu vi povas teni por mi la remilon? — kaj ŝi klarigis al la nekomprenanta atleto, kion ŝi deziras fari. Menedemo entrenis la grandegan remilon pli profunde en la remilingon, por ke ĝia padelo staru perpendikulare al la ŝipflanko. Sub miraj rigardoj de ĉiuj homoj, troviĝantaj sur la ferdeko, Tais demetis la veston, trairis laŭ flanka ŝipa trabo ekstere, tenante sin je la plektita muro, surpaŝis la remilon, iom staris, adaptiĝante al onda oscilo, kaj subite depuŝis sin per la mano disde la ŝipa flanko. Kun lerteco de fenica ŝnurdancistino Tais iom balanciĝis sur la remilo, per malgrandaj paŝetoj trakuris ĝis la fino kaj ĵetis sin en la akvon, malaperinte en profundo de malhelkolora oleeca ondo.

— Ŝi freneziĝis! — kriis Eositeo, kaj Hesiona kun malfeliĉa kriego ĵetiĝis al la ŝipflanko. La nigra kapo de Tais, strikte ĉirkaŭligita per tradicia rubando de lemna hararanĝo, jam aperis sur la pinto de la ondo. La hetajro leviĝis el la akvo, sendante al la spartanoj, rigardantaj al ŝi, kison kaj sonore ridegante. Eositeo, forgesinta pri la pigro, mirigite ekstaris kaj aliris la ŝipflankon, akompanata de Egesiĥora.

— Kio estas tio? Ĉu ne filino de Pozidono mem estas via nigrahara atenanino? Ŝiaj okuloj ne estas bluaj, tamen!

— Ne necesas serĉi idojn de dioj inter ni, mortemuloj, — ekridis la spartanino, — ĉu vi vidis ŝian misteran similecon kun tiuj, kiuj forlasis la Kretajn palacojn antaŭ mil jaroj? De la patrino-kretanino en ŝi renaskiĝis ŝiaj prauloj. Kretano Nearĥo rakontis al mi, ke ili neniom timas maron.

— Ni, spartanoj, same posedas maran arton pli bone, ol ĉiuj ceteraj popoloj!

— Sed ne pli bone, ol kretanoj! Ni luktas kontraŭ maro, timas ĝin, evitas sen troa neceso ĝiajn malicajn brakumojn, sed la kretanoj amikas kun la maro kaj ĉiam pretas esti kun ĝi — en ĝojo kaj en malĝojo. Ili komprenas ĝin kiel amoranton, sed ne esploras kiel malamikon.

— Kaj ĉu ĉion ĉi al vi malkovris Nearĥo? Mi aŭdis ion, kvazaŭ vi kaj li interŝanĝis per ĵuro de la Trivizaĝa Diino? Li forlasis vin kiel nenecesan ludilon kaj foriris en la maron, kaj vi dum noktoj ploregis sur la bordo. Se ni renkontiĝos...

La militestro ne finis, renkontinte malsereniĝintan rigardon de la hetajro. Ŝi levis la kapon, plenblovinte la naztruojn, kaj subite ŝiris la kapan rubandon, ĵetinte sur la dorson la tutan mason da siaj oraj haroj. Tuj kiam ŝi alportis la manojn al agrafoj de la ĥitono, Eositeo haltigis ŝin.

— Kion vi deziras fari, freneza?! Vi naĝas malpli bone, ol Tais kaj...

— Kaj tamen mi sekvos ŝin, fidante al la Kreta sento de maro, se neniu el miaj kuraĝaj sampatrujanoj povas venki sian timon. Ili pli ŝatas klaĉi, kiel atenanoj!

Eositeo saltis, kiel pro vipa bato, ĵetis al sia amatino furiozan rigardon kaj, ne dirinte eĉ vorton, ĵetiĝis ekster la ŝipon. La grandega korpo de la spartano falis mallerte en kavon inter ondoj, eliginte obtuzan kaj laŭtan plaŭdon. Li trafis per la mezo de la korpo inter ondojn, nevole fleksiĝis kaj batiĝis per la ventro tiel, ke, malgraŭ tuta sia forto, perdis la spiradon kaj tordiĝis pro la doloro. Tais, el malproksime observinta la scenon inter la amikino kaj la estro, sage glitis sub ondoj por helpi al Eositeo. Ŝi komprenis, ke la lakona estro, kvankam estas bonega naĝisto, ne scipovas salti el alto en ondiĝantan maron. Eositeo, kontuzita kaj renversita de ondo, eksentis, ke iu subpuŝis lin el profundo. Lia kapo aperis sur la kresto de ekstaranta ondo, li enspiris aeron kaj rekonsciiĝis, ekvidinte apude la gajan vizaĝon de Tais. Kolerigita de la propra mallerteco, eĉ pli akre ofendinta lin ĉe rememoro pri la elstara naĝisto Nearĥo, la spartano forpuŝis la etenditan manon de la atena hetajro, definitive ekregis sin kaj eknaĝis for, kun ĉiu mansvingo ĉiam pli certe. Kun batala krio post la estron de sur lia ŝipo kaj de sur la aliaj en la bruantan bluan akvon ekŝutiĝis dekoj da korpoj.

— Kaptu ŝin! — kriis la militistoj, viciĝante ĉene simile al fiŝreto kaj ĉirkaŭante Tais-on, kiel legendan maran nereidinon. La atenanino, facile glitante, estis fornaĝanta ĉiam pli malproksime, kaj la militistoj per akraj svingoj de la manoj kaj per fortaj batoj de la piedoj penis atingi ŝin. Eositeo, malvarmiĝinte en la maro, ree iĝis la energia navarĥo.

— Haltigu ŝin! La petola knabinaĉo dronigos miajn militistojn! — ekkriegis li, leviĝante super la akvo kaj farante energiajn gestojn, ordonante al Tais reveni. Ŝi komprenis kaj turniĝis reen, rekte en la duonrondon de la spartanoj, persekutantaj ŝin. Tiuj haltis, atendante, por triumfe kapti la fuĝintinon. Sub jubilaj krioj Tais iĝis en la densa ringo de la persekutantoj, dekoj da manoj etendiĝis al ŝi el ĉiuj flankoj, kaj tiam la hetajro malaperis. La militistoj ekbaraktis, plonĝante diversflanken, sed Tais, plonĝinta plej profunde, sukcesis tranaĝi sub la akvo kvaronon de stadio kaj aperis malproksime post la linio de la persekutantoj. Dum ili estis turniĝantaj kaj rapidiĝantaj, la atenanino estis jam ĉe la ŝipo kaj alkroĉiĝis al ĵetita ŝnuro. Menedemo eltiris ŝin sur la ferdekon, por elreviĝo de la «ĉasistoj». Por fine kompletigi la malgloron, multaj el la naĝintoj malfortiĝis en la persekuto kaj lukto kontraŭ ondoj, kaj ilin oni devis levi sur la ŝipojn helpe de boatoj. Eositeo, anhelanta, laca, sed ne kolera, elrampis laŭ ŝtuparo, ĵetita al li, kaj unuavice aliris la atenaninon, kiun Hesiona jam ĉirkaŭvolvis per tuko, sekigante la harojn per egipta viŝilo.

— Vin indus lasi en la maro! — ekkriis la lakono. — Kaj mi ĵuras je Pozidono, en sekva fojo mi donos al li tiun oferon!

— Kaj ĉu vi ne timos ribelon? — demandis Egesiĥora, defendante la amikinon. — Tamen, mi estas certa, ke ŝi atingos bordon rajde sur delfeno pli frue, ol ni. Jen ili, aperis, — la spartanino almontris blankajn makulojn de ŝaŭmo, akompanantajn glitadon de fulmorapidaj nigraj korpoj, altiritaj de la ludo de iliaj fratoj-homoj sur la akvo.

— Kie ŝi lernis tiel naĝi? — grumblis Eositeo. — Kaj ankoraŭ paŝi laŭ remilo dum ondiĝo — tio estas pli malfacila, ol laŭ ŝnuro!

— Nin ĉiujn oni instruis pri la arto de ekvilibro en la lernejo de hetajroj de Korinto — sen tio ne eblas plenumi la dancon de sanktaj trianguloj. Kaj la arton naĝi tiel ne eblas lerni, necesas naskiĝi nereidino!..

Hesiona, gardeme masaĝante la kapon de Tais, estis timeme mallaŭdanta ŝin, riproĉante pri tentado de la sorto.

— Kaj kiel ne timas vi, sinjorino, aperi nuda antaŭ tia amaso da militistoj. Ili kaptadis vin, kiel delfenon! — finis la junulino, ĉirkaŭrigardante kaj kvazaŭ timante novan atakon.

— Se ĉirkaŭ vi estas multe da vere kuraĝaj kaj fortaj viroj, vi povas opinii vin plene sekura, — ridante, respondis al ŝi la hetajro, — ja ili estas helenoj kaj, speciale, spartanoj. Memoru tion, estos utile. Krom ĉio, memoru, ke viroj ordinare estas pli sinĝenemaj, ol ni. Se ni sekvas ritojn, do ni montriĝas multe pli kuraĝaj, kaj ili konfuziĝas.

— Kial do speciale spartanoj?

— Ĉar la spartanoj estas gimnofiloj, ŝatantoj de nudeco, kiel la tesalianoj, male al gimnofoboj — vi, la beotoj, la makedonoj. Ĉi tie la spartanoj staras kontraŭ miaj atenanoj, kiel en Ionio la eolianoj kontraŭ la lidianoj.

— Pri la eolianoj mi legis. Ili eĉ la monaton Muniĥionon nomas Pornopiono.

— Tamen, ĉiuj helenoj ne opinias la veston signo de bona edukiteco. Kaj la spartanoj kaj la tesalianoj prenis la morojn kaj leĝojn de la antikvaj kretanoj. Por tiuj aperi nuda en festoj kaj festenoj estis privilegio de la supera aristokrataro.

— Eble, el tio naskiĝis la legendo pri telĥinoj — delogaj demonoj, ĝis nun loĝantaj sur Kreto kaj en foraj lokoj de Ionio?

— Povas esti, sed al mi tamen ŝajnas, ke la nudeco en Egiptujo estis komence sorto de la malliberaj homoj kaj sklavoj, en Ionio — rajto de la fortuloj, sur Kreto — privilegio de la reĝoj kaj supera aristokrataro, en Helenujo — privilegio de la dioj... Ni iru post nian ŝirmilon, mi deziras ripozi post la maro. Klonaria frotos min.

— Mi, sinjorino, permesu al mi!

Tais kapjesis kaj, ĉirkaŭvolvita per la tuko, foriris en la nanan ĉambreton sub la direktila ferdeko, disponigitan al ŝi, Egesiĥora kaj iliaj sklavinoj.

Frotante Tais-on per aroma oleo, Hesiona demandis, denove revenante al la temo, kiu maltrankviligis ŝin.

— Kaj la egiptoj, ili estas kiuj: ĉu gimnofiloj aŭ ne?

— Gimnofiloj, la plej antikvaj el ĉiuj popoloj. Kaj ĉu vi aŭdis pri Afrodito Knida?

— Ĉu tiu, kiun skulptis Praksitelo, via sampatrujano?

— Li kreis du statuojn de Afrodito laŭ unu sama modelo, hetajro Frina, — la vestitan en peplo kaj la nudan. Ilin ambaŭ li samtempe elmetis por vendo. La vestitan aĉetis la rigoraj regantoj de insulo Koso, kaj la tute nudan kontraŭ la sama prezo prenis la loĝantoj de Knido. Ĝi staris en malfermita altaro, lumante per la flav-roza marmoro de sia korpo, kaj, oni diras, Afrodito mem, malleviĝinte de sur Olimpo en la templon, ekkriis: «Kiam do Praksitelo vidis min nuda?!»

La diafana surfaco de la statuo donis al ĝi specialan lumon, ĉirkaŭigante la diinon per sankta aŭreolo. Jam dum multaj jaroj poetoj, artistoj kaj militestroj, metiistoj kaj terkultivistoj troplenigas ŝipojn, irantajn al Knido. La Afrodito Knida estas respektata nekompareble pli ol la Kosa, ĝia bildo estas ĉizita sur moneroj. Iu reĝo proponis kontraŭ la statuo pardoni ĉiujn ŝuldojn de la insulo, sed la knidanoj rifuzis.

La gloron de Praksitelo dividis lia modelo — hetajro Frina. Dankaj helenoj instalis ŝian portretan statuon el or-kovrita bronzo sur la ŝtuparo, kondukanta al la sanktejo de Apolono en Delfo.

Tia estas forto de la dia bela nudeco, kaj vi ne timu gimnofilojn. Ĝuste ili estas veraj homoj!




ĥriselefantinajn — or-eburajn (rim. de la tradukinto).
Argusomurdinto — epiteto de Hermeso (rim. de la tradukinto).
kiuro — vegetaĵo kun kontraŭkoncipa kaj abortiga efiko, supozeble, el genro pandano (rim. de la tradukinto).