Ĉapitro V

Muzo de la templo de Nejto


Frue reveninte el la templo, Tais kuŝis sur sia larĝa kuŝejo, metinte la kapon sur la manojn kaj svingante la kalkanojn, dum Klonaria estis frotanta ŝian dorson per juglanda oleo, kaj ofendita Hesiona silente klopodis en angulo, alĝustigante ĵus aĉetitan linan stolon.

Kiel ĉiam, Egesiĥora ne eniris, sed enrompiĝis, disvastigante odoron de rozoleo kaj de dolĉa arabia balzamo.

— Ĉu vi ree iris en la templon de Nejto? — defie demandis ŝi la amikinon. — Kiam tio finiĝos? Mi ne povas ĝisatendi la venon de la makedonoj — ili povos bridi vin.

— Ĉu la spartanoj ne sukcesis? — mokis Tais.

— Hodiaŭ helenaj pentristoj, skulptistoj kaj poetoj de Memfiso aranĝas simpozion, — ignorante la atakon de la amikino, deklaris Egesiĥora, — nur provu ne esti en ĝi.

— Kio estos tiam?

— Tiam mi vin ne envias. Ili scipovas fifamigi en kantoj kaj bildoj tiel, ke vi por longe memoros.

Tais serioziĝis.

— Vi pravas. Mi iros.

— Jen do. Kaj ni devos danci, do ni ripozu bone. — Sen pluaj vortoj Egesiĥora sterniĝis apud Tais, geste vokinte Hesiona-n. Tiu, ekĝojinte, deĵetis la linan stolon kaj, malavare priverŝante la spartaninon per oleo, komencis fervore masaĝi ŝin.

Ambaŭ amikinoj eniris en duondorman langvoran staton kaj ekdormis, kovritaj per komuna kovrilo el mola kapadokia lano.

La simpozio en vasta domo kun granda ĝardeno, apartenanta al la plej riĉa helena komercisto de Memfiso, kunvenigis nombron da gastoj, senekzemplan por malbona sezono. Orgojla persa nobelaro, kiu antaŭnelonge malestimis helenojn, poste evitadis ilin post la invado de Aleksandro kaj la batalo ĉe Graniko, nun, kiam ilia reĝo de reĝoj spertis la fiaskan malvenkon ĉe Iso, komencis peni eniri kompaniojn de influemaj helenoj. La apero de Ĥrizosfira kaj Argiropesa («orkrura» kaj «arĝentokrura»), kiel nomis Tais-on kaj Egesiĥora-n iliaj adorantoj-poetoj, kaŭzis kriojn de admiro. Ambaŭ amikinoj venis akompane de spartaj militestroj, estrataj de stratego Eositeo mem.

En vitraj krateroj kun bizaraj sinuoj de diverskoloraj strioj vinistoj miksis kun akvo densan violkoloran vinon de ĝardenoj de Supra Egiptujo kaj intense rozkoloran vinon, liveratan el Sirio, tra Naŭkratiso. Sonis nelaŭta muziko, unuigante malgajon de duopaj helenaj flutoj kaj akrajn ĝemojn de la egiptaj, misteran, kvazaŭ vokantan el malproksime, sonoron de sistroj, zumadon de kordoj de citaro, liro kaj granda harpo. De tempo al tempo ĥore aliĝadis egiptaj mandolinoj kun longaj koloj kaj sonoriletoj, kiujn superbruadis frapoj de tamburinoj-kiklomoj. Obeante al la lerta estro, la tuta aro de la diversvoĉaj muzikiloj estis kreanta malgajan ritman ĥoron kun sonoraj, triumfaj ŝprucoj de altaj notoj kaj kun krudaj sonorantaj frapoj, sub kiuj tiel bone kaj korpenetre dancis dancistinoj de Helenujo, Egiptujo kaj Fenicujo.

Ambaŭ famaj hetajroj venis en samaj diafanaj arĝent-blankaj ĥitonoj, sed kun malsamaj ornamaĵoj, speciale emfazantaj kaj la nigrecon de Tais, kaj la diece oran hararanĝon de Egesiĥora. Koliero el fajre ruĝa grenato (piropo aŭ nofeko) — la ŝtono de la printempa ekvinokso — ĉirkaŭis la altan kolon de la atenanino, kaj longaj orelringoj el grandaj ametistoj — amuletoj kontraŭ ebriiĝo — brilis ĉe ambaŭ flankoj de ŝia ronda gaja vizaĝo. Egesiĥora havis samajn orelringojn el berilo — la mara ŝtono, kaj larĝa egipta koliero el lazurŝtono kaj blanka siria agato-jaĥalemo signis la baldaŭan venon de somero por tiu, kiu komprenis la lingvon de juvelaĵoj.

La simpozio komenciĝis, kiel estis kutime en Helenujo, per facila vespermanĝo, poste per dancoj, elpaŝoj de kantistoj, poetoj kaj rakontistoj kun iom post iom kreskanta ebriiĝo kaj diboĉo, kiam respektindaj hetajroj kaj aktorinoj forlasadis la malsobran viran kompanion. Sed ankoraŭ malproksima estis la perdo de la sento pri mezuro kaj belo. La gastoj avide aŭskultis kaj rigardis, forgesante fintrinki siajn kalikojn. La helenoj opiniis sin super la barbaroj, alivorte ĉiuj fremdlandanoj, ankaŭ tial, ke ili evitadis troan manĝegon. Sovaĝaj kaj absurdaj ŝajnis al la helenoj la moroj de la sirianoj kaj la persoj — ĉiam ion manĝi aŭ trinki, krevigi nuksojn kaj grajnojn, maldece ŝerci kaj babili, brakumi hazardajn virinojn anstataŭ trankvila medito, enprofundiĝo en sin, ĝoja kontemplado de belo.

Sub sonoro de sonoriletoj kaj sistroj estis malrapide kaj glate disvolviĝanta stela danco de egiptaj junulinoj kun ruĝaj florkronoj en grandbuklaj haroj, en longfaldaj vestoj el maldikega lino. Ili iradis vice, maldikaj, kiel tigoj, koncentritaj kaj gravmienaj. Ilia vico turniĝadis dekstren, laŭ la suno, «strofe», montrante moviĝon de la steloj. Disŝirante la vicon, moviĝis «antistrofe», maldekstren, pli rapidaj junulinoj, kies tuta vesto konsistis el zoneto da diverskoloraj vitraj bidoj. La blanke vestitaj dancistinoj kliniĝadis, atingante la plankon per la etenditaj manoj, kaj inter ili, levinte la manojn, kunigitajn super la kapoj, sinuis per glataj serpentaj moviĝoj la sunbrunaj korpoj. Tiel diligente kaj pie estis plenumataj la antikvaj egiptaj dancoj, ke neniu malbela, akra, eĉ simple superflua moviĝo rompis la hipnotan ĉarmon de tiuj fluantaj kaj kliniĝantaj junaj korpoj. La helenoj rigidiĝis en muta kaj respekta admiro.

Sed kiam sub rapidega tondro de kordoj kaj frapoj de tamburinoj la egiptinojn impete anstataŭis aŭletridoj kaj komencis turniĝi, sinui kaj svingi la koksojn en strobilos-oj kaj rikiom-oj — moviĝoj de la apokiniso — la ŝatata de hetajroj danco de erotika aŭdaco kaj kuraĝo, tiam la forto de Eroso flamigis la helenojn. Aŭdiĝis ravitaj krioj, pli alte leviĝis kalikoj kun vino, elverŝata sur la plankon omaĝe al Afrodito.

— Heleninoj ĉi tie bonege dancas, — ekkriis Eositeo, — sed mi atendas vian elpaŝon! — kaj mastrece brakumis Egesiĥora-n.

Tiu obeeme alpremiĝis al liaj ŝultroj, kontraŭdirinte:

— La unua estos Tais. Kaj vi eraras, se vi pensas, ke aŭletridoj dancas bone. Vidu, kune kun perfektaj moviĝoj ili havas nemalmulte da krudaj, malbelaj pozoj, la linio de la danco estas senorda, tro diversa. Tio ne estas la plej alta arto, kiel ĉe la egiptinoj. Tiuj estas super laŭdoj.

— Mi ne scias, — grumblis Eositeo, — mi, verŝajne, ne ŝatas dancon, se en ĝi ne estas Eroso.

— Estas, sed ne en tiu formo, kiun vi komprenas, — enmiksiĝis Tais.

La aŭletridoj malaperis el la halo. Verŝajne, la aranĝanto de la simpozio decidis, ke ankoraŭ ne venis tempo flamigi pasiojn per vino kaj virinoj. Antaŭ la festenantoj aperis kelkaj diverse vestitaj junuloj kaj maturaj viroj. Estis okazonta elpaŝo de poetoj. Eositeo ekkuŝis sur la kuŝejo kaj fermis per la mano la okulojn. Tais kaj Egesiĥora deiris de siaj lokoj kaj eksidis ĉe la ekstera flanko de la tablo. La poetoj apartenis al la «ciklistoj», dediĉintaj sin al la ciklo de la homeraj legendoj. Ili kuniĝis en rondan ĥoron kaj kantis poemon pri Naŭsikao, akompanante sin per abruptaj frapoj al kordoj de du liroj. Imitante Lesĥon Mitilenan, la poetoj strikte observadis kantecon de la heksametra formo kaj absorbis la aŭskultantojn per forto de la versoj pri la heroaĵoj de Odiseo, kiuj ekde infanaĝo estis proksimaj al ĉiu aŭtoĥtono — natura heleno. Tuj kiam eksilentis la lastaj vortoj de la ritma deklamado, antaŭen elpaŝis gaja junulo en griz-blua vesto kaj nigraj sandaloj kun alta, «virina» plekto de la rimenoj sur la maleoloj. Li evidentiĝis poeto-rapsodo, alie kantisto-improvizisto, akompananta sin per citaro.

La rapsodo alproksimiĝis al Tais, kliniĝis, tuŝinte ŝiajn genuojn, kaj gravmiene rektiĝis. Malantaŭe al li alvenis liristo en malhela ĥitono, kun eksmoda densa barbo. Obeante al kapsigno de la junulo, li frapis la kordojn. La forta voĉo de la rapsodo disflugis en la halo, konstruita kun kompreno de akustiko. La poemo — prikantado de belaĵoj de Tais, fojfoje malmodesta, — kaŭzis gajan ekscitiĝon de la gastoj. La rapsodon oni komencis alkanti, kaj la poetoj-ciklistoj denove kuniĝis per ditiramba rondo kaj servis kiel voĉa akompano. Ĉiu nova epiteto fine de strofo de la improvizita himno, subtenata de dekoj da fortikaj gorĝoj, tondris tra la halo. Anaitis — flamiganta, Targotelea, Anedomasta — aŭdac-brusta, Kiklotomerion — rondfemura, Telgorion — ĉarmulino, Pantorpa — donanta la plej grandan ĝuon, Tolmeropis — aŭdac-okula...

Eositeo aŭskultis, kuntirante la brovojn kaj ĵetante rigardojn al Egesiĥora. La spartanino estis ridanta kaj svinganta la manojn pro admiro.

— La haroj de Tais, — daŭrigis la poeto, — estas dek ojmon melanos kianojo (dek strioj de nigra ŝtalo) sur la kiraso de Agamemnono! Ho sfajropigeon, telkterion (ĉarmoplena)! Kikloteresone...

La pluaj vortoj dronis en batala muĝo de Eositeo:

— Ho mia Ĥrizokoma Egesiĥora! Leŭkopoloa — rajdanta sur blankaj ĉevaloj! Ho filetor eŭneĥis — belŝultra amatino! Meliboa — dolĉo de la vivo!

Tondro de aplaŭdoj, rido kaj aprobaj elkrioj superbruis ilin ambaŭ. La konsterniĝinta rapsodo rigidiĝis kun malfermita buŝo. Tais ekstaris, ridegante kaj etendante ambaŭ manojn al la poeto kaj la akompanisto, kisis tiun kaj la alian. La barba liristo retenis ŝian manon, per la okuloj montrante al la ringo de la delosa filozofo.

— Morgaŭ vespere vi estos en la templo de Nejto.

— Kial vi scias?

— Mi akompanos vin. Kiam mi venu kaj kien?

— Poste. Nun mi devas danci por ĉiuj.

— Ne, ne devas! — ordoneme deklaris la barba akompanisto.

— Vi diras sensencaĵon! Kiel mi povas? Mi devas danki pro la rapsodio, montri al la poetoj kaj al la gastoj, ke ili ne vane kantis. Oni tutegale devigos...

— Mi povas liberigi vin. Neniu petos, nek devigos!

— Mi dezirus vidi la neeblaĵon.

— Tiuokaze eliru, kvazaŭ por alivestiĝi, staru iom en la ĝardeno. Vi povas ne ŝanĝi la veston, neniu deziros vian dancon. Mi vokos vin...

Insistaj krioj «Tais, Tais!» estis plifortiĝantaj. Brulante pro scivolemo, la atenanino disĵetis la manojn, kvazaŭ dirante pri preteco al danco, kaj elkuris en flankan pasejon, fermitan per peza kurteno. Spite al la konsilo de la barbulo ŝi ne malleviĝis je kvar ŝtupoj en la ĝardenon, sed restis observi, iomete deŝovinte la densan ŝtofon.

La barbulo fordonis la liron kaj faris signon al alkurintaj asistantoj.

— Dum Tais preparas sin, mi montros al vi miraklojn de orientaj landoj, — laŭte deklaris li. Apud la tabloj oni starigis du vitrajn globojn. Rondaj speguloj reflektis sur la globojn faskojn da radioj de helaj lumigiloj. Ekbrulinte per ora lumo, la globoj komencis turniĝi pro rimenetoj, movataj de la asistantoj. Facilaj frapoj al la metalaj speguloj plenigis la halon per egalmezure vibranta longa sono, kvazaŭ venanta el malproksime. La barbulo dismetis la manojn, kaj tuj du grandegaj incensiloj estis metitaj dekstre kaj maldekstre. Li direktis al la gastoj la brilantajn okulojn kaj diris:

— Kiu volas vidi Tiĥe-n, la diinon de feliĉo, kaj peti de ŝi plenumon de deziroj, tiu rigardu seninterrompe al ajna el la globoj kaj ripetu ŝian nomon samtakte kun la sono de la speguloj.

Baldaŭ la tuta halo iĝis ĥore ripetanta: «Tiĥe, Tiĥe!» La globoj turniĝis ĉiam pli rapide. Subite la barbulo ŝovis ambaŭ manojn en sian ledan zonon kaj elŝutis du plenmanojn en la incensilojn. Akre odoranta fumo disvastiĝis tra la halo, subkaptita de facila aera fluo tra kurtenoj de pordaj embrazuroj. La barbulo depaŝis malantaŭen, ĉirkaŭrigardis la amason de festenantoj kaj ekkriis:

— Jen antaŭ vi estas Tiĥe en arĝente teksita vesto, kun denta ora krono sur la rufaj haroj! Ĉu vi vidas ŝin?

— Vidas! — La forta ĥoro de voĉoj montris, ke ĉiuj gastoj ekpartoprenis la strangan ludon.

— Do, kion? Ĉu dancon de Tais aŭ favoron de Tiĥe?

— Tiĥe, Tiĥe! — same akorde ekmuĝis la gastoj, etendante la manojn al io nevidebla por Tais.

La barbulo ree ĵetis incenson sur la braĝojn, faris kelkajn strangajn gestojn — kaj la homoj rigidiĝis. Tiam li abrupte turnis sin kaj paŝis post la kurtenon. Tais apenaŭ sukcesis forŝanceliĝi de la kurteno. La barbulo mallonge diris:

— Ni iru.

— Kaj ili? — mallaŭte demandis ŝi la misteran homon, subkomprenante la gastojn.

— Rekonsciiĝos baldaŭ. Kaj tiuj, kiuj staris pli malproksime, atestos, ke oni vin malakceptis, vokante Tiĥe-n.

— Ĉu ŝi vere montriĝis al ili?

— Ili vidis tion, kion mi ordonis.

— Kie vi ekposedis la arton tiel regi homamason?

— La setep-sa-on oni delonge scias en Egiptujo, kaj mi krome vizitis Hindujon, kie oni posedas tiun arton pli bone.

— Do kiu vi estas?

— Amiko de tiu, kiu atendas vin morgaŭ post la sunsubiro. Ni iru, mi akompanos vin ĝis la hejmo. Ne konvenas por Tais promeni nokte sola.

— Kion mi timu apud tia reganto de homoj?

— Estas tute ne tiel, sed dume vi ne komprenos tion. Mia potenco konsistas nur en kulturita volo, kaj ĝin oni povas uzi nur en konvena kaj preparita momento.

— Nun mi komprenas. Via sorĉo estas nur arto, ne konata de ni. Sed komence mi pensis, ke vi estas filo de Hekato, la diino de noktaj halucinoj.

La barbulo mallonge ekridis, silente kondukis Tais-on ĝis ŝia hejmo kaj, interkonsentinte pri la rendevuo, malaperis. La servistinoj dormis, krom Hesiona, kiu instalis sin ĉe lucerno kun kudraĵo por atendi la sinjorinon. Ŝi atendis, ke Tais venos ĉe sunleviĝo, kun torĉoj kaj brua amaso da akompanantoj. Aŭdinte ŝian voĉon en nokta silento, Hesiona en maltrankvilo kaj nekompreno elkuris al la enirejo. Tais trankviligis sian memvolan sklavinon, trinkis mielan trinkaĵon kaj ekkuŝis en la liton. Vokinte al si Hesiona-n, ŝi deklaris pri forveturo por dek tagoj kaj donis al la tebanino ordonojn por la tempo de la foresto. Rifuzo de Tais preni ŝin kun si ree malesperigis la junulinon. Falinte sur la genuojn antaŭ la lito, Hesiona ekploregis kaj alpremiĝis per la vizaĝo al la genuoj de la sterne kuŝanta hetajro.

— Vi malakceptas min, sinjorino, foriras de mi. Mi havas neniun en la mondo, krom vi, kaj nun vi ne bezonas min. Kion mi faru, se mi amas vin pli, ol la vivon? Mi mortigos min!..

Sekvis eksplodo de tia malfeliĉo, ke Tais ektimis. Ĝis nun Hesiona ploris malofte. Modera, iom severa, ŝi kategorie rifuzadis partopreni dancojn aŭ simpoziojn, malakceptadis virajn trudiĝojn...

Tais ordonis al Hesiona ekkuŝi apud si, karesis ŝian kapon kaj vangojn, kaj, kiam la ploro ĉesis, klarigis al la tebanino la kialon, pro kiu ŝi ne povis ŝin preni kaj en la pasinta, kaj en la nuna fojo. Hesiona trankviliĝis, eksidis sur la lito, rigardante al la sinjorino kun raviĝo kaj ioma timo.

— Ne timu, mi ne ŝanĝiĝos, — ekridis Tais, — kaj vi estos kun mi, kiel antaŭe. Sed ne ĉiam ja — venos via vico, aperos tiu, post kiun vi iros kien ajn. Vi ekkonos dolĉon kaj amaron de la vira amo.

— Neniam! Mi ilin malamas! — furioze kontraŭis Hesiona.

— Estu tiel, ĝis vi kuraciĝos de la milita ŝoko. La korpo prenos sian predon. Vi estas sana kaj bela, kuraĝa, ne povas esti, ke vi evitos la retojn de Afrodito!

— Mi amos nur vin, sinjorino!

Tais, ridante, kisis ŝin.

— Mi ne estas tribado, la konfuzon de duobla amo ne donacis al mi la diino. Kaj al vi same. Tial Eroso de la vira amo estas neevitebla por ni ambaŭ. Virinojn ĝi nepre dividos, kaj la sorto disigos. Estu preta por tio! Sed mia kaj via nomoj signifas servistinojn de Iziso. Eble, nia sorto estas morti kune?

Hesiona deglitis sur la plankon, obstine kuntirinte la brovojn, feliĉa pro la konscio, ke Tais ne malakceptas ŝin. Kaj Tais ekdormis preskaŭ momente, laca pro impresoj de la longa tago.


En krepusko Tais kaj la hieraŭa poeto-sorĉisto sidis sur la ŝtupoj de la templo de Nejto super la malhela rivero, atendante la leviĝon de la Ĉiela Gardanto.

La barba poeto diris, ke la delosa filozofo malpermesis peni ekscii lian nomon. Tio estas granda saĝulo, kvankam lin konas nur tiuj, kiuj ekkonis la instruon de orfeistoj, pitagoristoj kaj gimnosofistoj. Dum kelkaj jaroj li loĝis en la okcidento de la Libia dezerto, kie li trovis antikvajn Kretajn sanktejojn, nun malpleniĝintajn kaj ruiniĝintajn. Ĝuste de tie iris tra ĉiuj helenaj landoj la kulto de la triopa diino Hekato, la diino-serpento de Kreto kaj Libio. Ŝiaj belegaj pastrinoj-tentistinoj, aŭ Lamioj, en Helenujo iĝis teruraj demonoj de nokto. En demonon transformiĝis ankaŭ la diino-strigo, kiu ĉe la sirianoj iĝis Lilito — la unua edzino de la unua homo. La siria luna diino same estis montrata kun serpenta korpo, kaj en Egiptujo iam kun leona kapo. Nejto en la momento de sia apero estis la sama trivizaĝa serpento — la diino de Libio. La ĉefa diino de la urbo, kie famiĝis Tais, Atena-Saĝo naskiĝis ĉe la bordoj de insulo Tritono en Libio, kiel triopa serpento-diino. Ĉie en antikvaj religioj la ĉefa estas la triopa diino de Amo, tri Muzoj, tri Nimfoj. En pli postaj mitoj ŝi nepre estas venkata de viro-dio aŭ heroo, kiel detruanto Perseo.

La delosano diras, ke diinoj kaj dioj de antikvaj religioj, transirante al novaj popoloj, ĉiam iĝas malicaj demonoj. Necesas kalumnii la pasintaĵon, por firmigi la novon. Tielaj, bedaŭrinde, estas la homoj.

La granda Diino-Patrino, aŭ Ana, kuniganta en si la vizaĝojn de Saĝo, Amo kaj Fekundo, turniĝis nun al la homoj per la alia flanko: de Malbono, Detruo, Morto. Sed la memoro de emocioj estas la plej forta, kaj la antikvaj kredoj ĉiam elmergiĝas el sub pezo de la novaj. La aspektoj de Ana dividiĝis, iĝis la diinoj de Helenujo: Ur-Ana — Afrodito, Di-Ana — Artemiso, At-Ana — Atena. La luna diino Artemiso, la plej antikva el ĉiuj, konservis sian triopan aspekton kaj iĝis Hekato, la diino de malbona sorĉo, de nokta halucino, la estrino de noktaj demonoj, kaj ŝia frato Apolono Murdisto iĝis la hela dio de la suno kaj kuracado...

— Ĉu vi ne timas paroli pri dioj, kvazaŭ ili estas homoj? — maltrankvile demandis Tais, aŭskultinta la barbulon, ne interrompante.

— La delosa instruisto jam diris al vi... krome, mi estas poeto, kaj ĉiuj poetoj kultas la virinan diinon. Sen ŝi ne ekzistas poeto, li turnas sin nur al ŝi. Ŝi devas obei al vero de liaj vortoj. Ĉar poeto serĉas la veron, ekkonas aferojn, kiuj interesas nek Muzon, nek la Amon. Ŝi estas diino, sed ankaŭ virino, kiel vi!

— Vi parolas al mi, kvazaŭ mi estas...

— Ĝuste tial li estas poeto! — aŭdiĝis malantaŭ ili malforta, sed klara voĉo. Ili ambaŭ ekstaris, kliniĝinte antaŭ la delosa pastro. — Vi eĉ forgesis, ke Nikturo jam speguliĝis en la akvo de la rivero.

La barbulo, tuj perdinta la karakteran por li gravan mienon, balbutis ekskuzojn, sed la delosano geste haltigis lin:

— Poeto ĉiam devas iri kontraŭ, en tio estas lia esenco. Se io ankoraŭ forta tromaturiĝis, malviviĝis — ĝi estas detruenda, kaj poeto iĝas detruanto, direktas tien baton de mokrido. Se io ĉarma estas ankoraŭ malforta, ne fortikiĝis aŭ eĉ estas neniigita — ĝi estas rekreenda, necesas enverŝi en ĝin forton. Tie poeto estas revanto, laŭdanto kaj kreanto! Tiel li ĉiam havas du vizaĝojn, eĉ pli bone, se tri, kiel Muzo. Sed ve al li kaj al la homoj, se nur unu. Tiam li estas semanto de malutilo kaj veneno.

— Mi aŭdacu kontraŭdiri al vi, saĝulo el Deloso, — la barbulo levis la kapon, — kial vi parolas nur pri poeto? Ĉu filozofoj ne estas sammezure responsaj pri siaj vortoj?

— Mi ne parolas pri mezuro, kiu estas egala por ĉiuj. Vi scias, kiomgrade magio de vorto kaj sono estas pli forta ol mallaŭta voĉo de sofistoj. Potenco de poeto super la homoj estas multe pli granda, kaj tial...

— Mi komprenis, instruisto, kaj denove kliniĝas antaŭ via saĝo. Ne plu malŝparu vortojn.

— Ne, mi vidas, vi ankoraŭ ne atingis tutan profundan forton de poeto, kvankam vi estas inicita per la Kvin Lotusaj Petaloj. La nocio de verso devenas de la radiko de la vorto «lukto», sed poeto en sia alia aspekto ankaŭ nepre dividas militantojn. Li estas paciganto, tia estas la antikva tradicio. Kial?

La barbulo konfuzite dismetis la fingrojn, malkaŝante per tiu gesto, ke li estas mitilenano, kaj la delosano ridetis.

— Do aŭskultu, kaj ankaŭ vi, Tais, ĉar tio helpos al vi kompreni multon. Post la ekrego de la viraj dioj, venintaj el la nordo kune kun la triboj, konkerintaj la pelasgojn, la «Popolon de Maro», antaŭ dek kvin jarcentoj — aĥajanoj, danaidoj kaj eolianoj, la memcerta vira spirito anstataŭis la ordon kaj pacon, karakterizan por la virina regado. Herooj-militistoj anstataŭis la belegajn regantinojn de amo kaj morto. Pastroj deklaris militon al la ina elemento. Sed poeto servas al la Granda Diino kaj tial estas aliancano de virino, kiu kvankam ne estas poeto mem, sed Muzo. Kaj se Muzo estas ankoraŭ poeto, kiel Safo el Lesbo, do ŝi atingas tian forton, ke ŝiajn verkojn neniigas viroj, kaj ŝin mem dronigas en kalumnio, akuzante pri tio, pri kio ĉiam akuzadis fortajn virinojn malfortaj viroj, — pri amora nesatigeblo.

La novaj popoloj dividas la Sunon disde la Luno, la viran dion disde Anatha-Iŝtar, atribuante al li plenan potencon, opiniante lin la komenco kaj la fino de ĉio ekzistanta. Vi ĵus diris al Tais, kaj prave, ke dioj de malnova religio iĝas malbonaj demonoj en la nova. Mi aldonu krome, ke la diinojn oni ĉiam pli elpuŝas, kiel regantinojn de malbona sorĉo. Tio okazas kaj en la oriento, kaj en la okcidento, kaj en Helenujo. Kune kun la diinoj foriras poezio, malkreskas nombro kaj forto de poetoj. Mi antaŭsentas malfeliĉojn pro tio en malproksima estonteco.

— Kial malfeliĉojn, ĉu mi povas demandi vin, patro? — diris Tais, ĝis nun silente starinta apud la viroj.

— La unueca esenco de la homo estas disŝirata en du. Pensulo-poeto renkonteblas ĉiam pli malofte, kaj liaj apartaj esencoj multiĝas en la mondo. Dominas ĉiam pli forte la racio — Nus, Fronema, pli karaktera por la viroj, anstataŭ la memoro — Mnema, Estesis kaj Timos — la sento, la koro kaj la animo. Kaj la viroj, perdante poezian forton, iĝas similaj al la pitagoraj nombristoj aŭ al venĝemaj kaj kalkulemaj diaĵoj de la siriaj kaj okcidentaj popoloj. Ili deklaras militon kontraŭ la ina elemento, kaj kun tio perdas spiritan interkomunikon kun la mondo kaj la dioj. Ili kalkulas siajn meritojn kaj pekojn, kiel monon, pagante al diaĵo, kaj anstataŭ puriĝo ricevas fatalan senton de kulpo kaj senforteco.

— Kiam do tio komenciĝis, patro? Kial tiel okazis?

— Tre antaŭlonge! Kiam unuafoje la homo prenis en la manojn instrumenton, armilon, kreis la radon, li perdis kredon je si kaj komencis esperi al la inventitaj de li instrumentoj, ĉiam pli malproksimiĝante disde la naturo kaj malfortigante siajn internajn fortojn. La virino vivis alie kaj pli konservis sin, ŝi iĝis pli forta ol la viro en la animo, en amo kaj en scio de sia esenco. Sed sufiĉas pri tio, la nokto venis, tempas iri.

Emocio plioftigis la spiradon de Tais. Ŝi ekiris post la virojn tra la malgranda korteto al ŝtona pilono, konstruita super galerio, foriranta en la deklivon de la monteto. Dum ioma tempo ili iris silente, singarde paŝante en mallumo. Poste Tais aŭdis, kiel la barba poeto demandis la delosan filozofon:

— Ĉu endas kompreni la diritan de vi tiel, ke ni, la helenoj, malgraŭ niaj ampleksaj scioj kaj grandega arto, intence ne strebas krei novajn instrumentojn kaj maŝinojn, por ne perdi sentojn de Eroso, belo kaj poezio?

— Mi pensas, ke jes, kvankam, eble, ni ne konscias tion.

— Ĉu tio estas saĝa?

— Se la tuta mondo iras al la disŝiro de la poeto kaj la filozofo, de la sento kaj la racio, al akcepto de la ĉioscia kaj ĉiopova punanta dio, al foriro en urbojn, sub defendon de muroj kaj maŝinoj, do nia vojo kondukos al pereo.

— Sed estos glora pereo! Oni prikantos nin dum jarcentoj!

— Vi pravas. Por miloj da estontaj jaroj Helenujo restos bela revo por ĉiuj iom valoraj homoj, malgraŭ ĉiuj niaj mankoj kaj eraroj! Ni venis!

La delosano haltis kaj turnis sin al Tais. La hetajro rigidiĝis. La filozofo kuraĝige ridetis kaj prenis ŝian manon, ion flustrinte al la poeto. Tiu malaperis en flanka pasejo, kaj la filozofo kondukis Tais-on en tre altan rondan ejon, prilumitan de fumantaj torĉoj el aroma ligno. Li svingis la manon, kaj tuj ektondris nevideblaj tamburoj. Ili frapadis laŭte, plirapidigante la ritmon. Baldaŭ la tondrantaj kaskadoj de sonoj, falante sur Tais-on, igis ŝin tremeradi per la tuta korpo, absorbante ŝin per sia ritmo kaj forto. La filozofo kliniĝis al la atenanino kaj, laŭtiginte la voĉon, ordonis:

— Demetu de vi ĉion. Ankaŭ la sandalojn.

Tais obeis sen pripenso. La delosano aprobe mankaresis ŝiajn harojn, ordonis elpreni la kombilon kaj demeti la rubandojn.

— En vi estas videbla la sango de la Granda Diino. Ekstaru en la centro de la rondo.

Tais ekstaris tiel, tremerante pro la bruo, kaj la delosa saĝulo malaperis. Subite, kvazaŭ el muroj, eliris naŭ virinoj kun kronoj el ruĝaj floroj sur la malligitaj haroj, same nudaj, kiel Tais, ne egiptinoj, sed ankaŭ ne heleninoj, de popolo, kiun Tais ne konis. Unu el ili, la plej aĝa, fortika, larĝbrusta, kun tuta ĉapo da etkrispaj haroj, kun malhel-bronza haŭto, alkuris al Tais. La ceteraj viciĝis ringe ĉirkaŭ ili.

— Faru, kiel ni! — ordonis la plej aĝa en la bona kojneo, preninte la atenaninon je la mano.

La virinoj ekiris ĉene, alte levante la genuojn kaj tenante unu la alian je la malligitaj haroj. La ritmo, rapidiĝante, transiris en kuron. Disiĝinte, ili ekturniĝis kiel turbo — strobilos, rigidiĝis, poste, sinuante en Igdibmo — sovaĝa danco de la troja diino, furioze turnante la koksojn, ree ekkuris, retrofleksante la kapojn kaj etendante la manojn, kvazaŭ pretis brakumi la tutan ekumenon. La tamburoj jam ne tondris, sed muĝis, la dancistinoj frenezis en komplikaj moviĝoj, raŭkaj elkrioj de la sekiĝintaj buŝoj aŭdiĝis ĉiam malpli ofte. Unu post la alia la virinoj faladis sur la plankon kaj deruliĝadis al la muro el sub la piedoj de la dancantoj. Tais, fordoninta sin tutan al la sovaĝa rito, ne rimarkis, ke ŝi restis duope kun la ĉefa dancistino. La ok ceteraj kuŝis sur la planko sen konscio. La ĉefa plu dancis, superverŝita de ŝvito, kun miro rigardante al Tais, kiu ne postrestis de ŝi kaj nur flamis per arda ruĝo. Subite la dancistino haltis, alte levinte la manojn. La muziko, se eblis tiel nomi la nekredeblan bruegon, ĉesis. La surdigan silenton estis rompantaj nur suspiroj de la dancistinoj, kuŝantaj sur la planko. La plejaĝulino riverencis al Tais tre malalte kaj eligis akran kriegon. La falintaj dancistinoj leviĝis, ŝanceliĝante sur la malfortiĝintaj kruroj. Momento — kaj la atenanino restis sola, plu tremegante pro la ekscito kaj aŭdante nur sian plioftiĝintan spiradon. El ie desupre aŭdiĝis la voĉo de la delosa filozofo:

— Rekonsciiĝu, iru dekstren.

Tais rimarkis mallarĝan, kiel fendo, elirejon el la ronda halo kaj ekiris tien, kiel en nebulo. Malantaŭe kun peza grinco frapfermiĝis la pordo. En absoluta mallumo Tais etendis la manojn antaŭen, singarde paŝante. Subite sur ŝin desupre falis maso da sala akvo, odoranta per maro. La konsternita atenanino retiriĝis, rememoris pri la pordo, fermita malantaŭe, kaj ree ekiris. La pasejo turniĝis orte unufoje, duafoje. Post la dua turniĝo apenaŭ rimarkebla lumo ekflagris en angulo. Malseka de la kapo ĝis la piedoj, ankoraŭ ne malvarmiĝinta, Tais impetis al la lumo kaj post kelkaj momentoj ŝtoniĝis pro timo. Ŝi trafis en rondan halon, similan al la antaŭa, sed sentegmentan, pute leviĝantan en la stelan noktan ĉielon. La tutan areon de la planko okupis baseno kun akvo. Nur tie, kie staris Tais, estis nelarĝa taluso el veraj maraj rulŝtonetoj, oblikve eniranta sub la akvon. Etaj ondoj mallaŭte plaŭdis sur la rulŝtonetoj, el ie blovis vento kaj turnadis la flamon de la sola torĉo, ĵetanta ruĝajn rebrilojn sur la nigron de la akvo. La dentoj de Tais frapis kelkfoje, kaj ŝi komprenis, ke ŝi tremas pro malvarmo kaj pro la sento, kiu povis esti nur timo, ne konsciita, sed firmiĝinta en la animo de la kuraĝa atenanino post la longa kaj senhelpa atendado de la monstra zuĥoso en la subteraĵo de la Labirinto, simila al tiu ĉi stranga puto...

— Ne timu, filino mia! Mi estas kun vi. — La delosa filozofo eliris sur la kontraŭan flankon de la baseno kaj komencis malrapide ĉirkaŭiri ĝin laŭ la granite tegita rando.

— Laŭ la rito necesas alkateni vin al roko, kaj mara monstro devas kvazaŭ vori vin. Sed vi jam spertis multe pli teruran elprovon en la Labirinto, kaj ni decidis nuligi la unuan ŝtupon. Ĉi tie mi disŝutos karbon de tri sanktaj arboj — kverko, avelujo kaj saliko, uzataj por sepulta lignofajro kaj signifantaj potencon, saĝon kaj ĉarmon. Sur la karboj, kiel sur morta kuŝejo, vi noktumos. Prenu, — la filozofo prenis el niĉo en la muro brakplenon da lano de nigraj ŝafoj kaj donis al Tais, — vi pasigos ĉi tie en soleco, kuŝante sterne sur la ventro, la nokton ĝis la unuaj signoj de tagiĝo. Tuj kiam komenciĝos la tagiĝo, vi forlasos la basenon, iros reen en la galerion, turniĝos maldekstren, al flagro de lucerno, kaj eniros en malhelan kavernon, kie vi pasigos la tagon. Kiam vi aŭdos sonoron, forlasu la kavernon kaj iru denove sur la rulŝtonetojn ĝis la sekva tagiĝo. Ĉi-foje kuŝu sur la dorso, kontemplante la ĉielon, kaj ripetadu la antikvan himnon al Geo. Tiel estos dum ankoraŭ du noktoj. Poste mi venos al vi. Vi devos fasti. Trinkakvo estas en amforo ĉe la kuŝejo en la kaverno. Ĥajre!

Tais, tremante febre, sternis la lanon sur la rulŝtonetojn kaj penis kovri sin supre. Laca pro la danco kaj la emocioj, Tais varmiĝis. Apenaŭ aŭdebla plaŭdado de la akvo venigis dormon... Ŝi vekiĝis kun malvarmaj piedoj kaj manoj, sentante doloron pro ŝtonetoj, enpikiĝintaj en la korpon. La lano odoris ŝafe, la nigra akvo en la baseno ŝajnis malpura, la haroj malordiĝis kaj kungluiĝis pro la sala duŝo. Tais, malkontenta kaj perpleksa, levis la kapon kaj ekvidis, ke la ĉielo perdis la veluran nigrecon, komencante griziĝi. Rememorinte la ordonon de la delosano, Tais kunigis la lanon en amason, masaĝis la sensentiĝintan korpon kaj eniris en la subteraĵon. Ŝi sentis sin malpura, malsata, kun sekiĝinta buŝo kaj perpleksa. Ĉu en tiom simplaj maloportunaĵoj konsistas la elprovo de la inico? De la inico en kion? Subite la atenanino rememoris, ke la filozofo nenion diris al ŝi pri tio. Kaj ŝi nenion demandis, pleniĝinte je infana fido al la mirinda maljunulo. Se li opinias, ke ŝi estas inicenda — do tiel necesas! Sed la maloportunaĵoj de la nokto, post kiu nenio okazis, agordis ŝin skeptike. Ŝi simple dormis, kaj dormis malbone, en morna, stulta puto. Por kio? Kio ŝanĝiĝis en ŝi?

Por sia miro, la atenanino trovis en la subteraĵo bovlon por lavado kaj ĉion necesan por tualeto. Lavinte sin, kun peno kombinte siajn densajn harojn, Tais sattrinkis kaj, malgraŭ malsato, ekfartis multe pli bone. Ŝi ĉirkaŭiris kelkfoje sian malliberejon, kaj tiam la lucerno finbrulis kaj estingiĝis. Venis plenega mallumo. Tais palpe atingis la kuŝejon, kovritan per mola ŝtofo, kaj longe kuŝis en profunda medito, ĝis dormo ekregis ŝin. Vekiĝinte pro sonora kupra frapo, ŝi obeeme direktis sin al la baseno. Ĉi-foje seka kaj varma, Tais sternis la lanon pli oportune kaj ekkuŝis sur la knaranta ŝtonetaro, turninte la rigardon en la helstelan ĉielon.

Jam satdorminte antaŭe, ŝi kuŝis sendorme dum la tuta nokto, ne deŝirante la okulojn de la steloj. Stranga sento de ekflugo nerimarkite venis al ŝi. La tero mem kune kun ŝi tiriĝis al la ĉielo, preta preni ĝin en siajn brakumojn. «Ĝoju, patrino de dioj, ho edzin' de l' multstela ĉielo», — ripetadis ŝi la vortojn de la antikva himno, komprenitajn nove. Al Tais ŝajnis, ke ŝi unuiĝis kun la malavara, vasta Geo, atendanta kuniĝon kun la nigra, brilanta per steloj senfinaĵo. Granda mistero de la mondo estis tuj malfermiĝonta al ŝi. Tais disĵetis la manojn, ŝia tuta korpo streĉiĝis, ĝemo de sufera malpacienco eliĝis el ŝiaj lipoj. Sed la nigra kovrilo de la nokto plu pendis super ŝi per nemezurebla abismo, la mistera flagrado de astroj plu ne estis proksimiĝanta. Abrupta falo de ŝia impeto ne ĉagrenis, sed ofendis la atenaninon. Ŝi ekvidis sin kvazaŭ de ekstere, mizeran, malgrandan, nudan, sur la puta fundo, en la senelira rondo de altaj kaj glataj ŝtonaj muroj. Ŝia imagita kuniĝo kun Geo estis aroga sakrilegio, la neekkonebla restis neekkonebla, la estonteco ne promesis ion grandan kaj helan. Tais ekdeziris ekstari kaj forkuri, kiel uzurpantino, invadinta en malpermesitan lokon kaj finfine kompreninta sian senvalorecon. Io, eble la volo de la delosano, ankoraŭ plu tenis ŝin sur la loko. Iom post iom Tais obeis al la kvieto de la stela nokto, kaj sento de certeco pri si anstataŭis la antaŭan konfuziĝon. Tamen, kiam la atenanino venis en la kavernon, por forgesiĝi en maltrankvila dormo, la angoro revenis, plifortigita per malsato kaj nekompreno, por kio oni devigas ŝin fari ĉion ĉi.

La tria nokto sole kun la steloj sur la bordo de la simbola maro komenciĝis alie. Post du tagoj en mallumo la steloj vidiĝis speciale helaj. Unu el ili alkatenis atenton de Tais. Akra radio trapikis ŝin tra la okuloj, penetris en la koron, disverŝiĝis en la korpo per blua flamo de sorĉa forto. Koncentriĝinte sur la stelo, ŝi, rememorinte sorĉajn ekkriojn de ritaj dancoj, kiuj unuigas fortojn kaj sentojn, komencis ripeti: «Geo-Tais, Geo-Tais, Geo-Tais...» La senorda fluo de la pensoj malrapidiĝis, la grundo sub Tais estis glate balancanta ŝin kaj portanta nesenteble, simile al ŝipo en nokta maro.

Per akriĝinta intuicio Tais komprenis finfine la celon kaj la sencon de sia elprovo. Certe, tie, sur insuloj de la Interna maro, homo, restigita sole kun la maro en nokta silento, pli facile absorbiĝas de praa kuniĝo kun la naturaj fortoj de Geo, dissolvante sin en eterna plaŭdado de ondoj. Ĉi tie mizera simbolaro ne permesis al ŝi rapide agordi sin al profunda sento de la fluo de la tempo, simile al Aĥeloo-Argirodineso, rulanta arĝentajn ondojn el nekonateco de la estonteco en obskuron de subteraĵoj de la pasinteco. Se la streboj ekde la komenco mem estas sinceraj kaj fortaj, do koncentriĝo kaj spirita leviĝo povas esti atingitaj eĉ ene de tiu preskaŭ teatra dekoracio, eksentis Tais en egalmezura fluo de malrapidigitaj pensoj, kuŝante kun la vizaĝo, turnita al la ĉielo. Kun la malrapida fluo de la pensoj la tempo plirapidiĝis. Pasis la ŝajne tute mallonga nokto, kaj la stela bunto komencis malvarmiĝi, arĝentiĝante per signo de proksima mateniĝo. Obeante al subita deziro, Tais ekstaris, tiriĝis per la tuta korpo kaj ĵetis sin en mallumon de la nigra akvo. Mirinda varmo ĉirkaŭis ŝin, la akvo, kiu antaŭe ŝajnis stagna, malpura, rivalis per pureco kun mara foro. Apenaŭ sentebla fluo trakuradis sur la haŭto per nespertita kareso. En feliĉo Tais turniĝis sur la dorson, denove direktante la rigardon en la ĉielon. La akvo, evidente, sensala (Tais, tamen, ne kuraĝis ĝin gustumi), ne estis subtenanta, kiel la mara, sed, mergiĝinte ĝis la lipoj, Tais povis kuŝi, ne moviĝante. La tagiĝo estis alruliĝanta el la orienta dezerto, kaj Tais ne sciis, ĉu devas ŝi ree foriri en la mallumon de la kaverno aŭ atendi la signon ĉi tie. Ŝian konsterniĝon ĉesigis konata kupra frapo kaj sur la rulŝtonetaro aperis la maljuna filozofo.

— Venu al mi, filino! Estas tempo komenci la riton.

Preskaŭ samtempe kun liaj vortoj furioza aŭroro de hela tago ekflugis en alton de la morna ĉielo, reflektiĝis de la glata muro de la puto, kaj Tais ekvidis sin en la kristale travidebla akvo de la baseno el polurita malhela granito. Renversiĝinte, ŝi rapide alnaĝis la rulŝtonetaron. Blindiĝinta post la longa restado en la kaverno kaj en mallumo de la noktoj, ŝi eliris el la akvo kaj kovris sin per malsekaj krispaj tufoj de la haroj. Post la dorso de la delosano aperis la barba poeto kun iu nigra ŝtono en la mano.

— Vi devas esti simbole trafita de tondra bato kaj purigita de ĝi. Li frapos vin per ŝtono, falinta el la ĉielo. Deĵetu la harojn malantaŭen, klinu la kapon.

Tiel elkreskis ŝia fido al la maljuna filozofo, ke Tais sentime obeis.

La bato ne sekvis. Kun brua suspiro la poeto retiriĝis, ŝirmante la vizaĝon per la libera mano.

— Kio okazis al vi, mitilenano? — altigis la voĉon la maljunulo.

— Mi ne povas, patro. Tiom bela estas tiu ĉi verko de la kreaj fortoj de Geo. Rigardu al ŝia perfekteco; mi pensis, ke mi lasos cikatron, kaj mia mano malleviĝis.

— Mi komprenas viajn sentojn, sed la rito estas plenumenda. Divenu, kie la cikatro estos malplej rimarkebla.

Vidante nedecidemon de la poeto, la delosano mem prenis la ŝtonon.

— Fleksu la brakojn post la kapon, — abrupte ordonis li al Tais kaj faris fortan baton per la akra eĝo de la ŝtono laŭ la interna flanko de la brako, super la akselo. Tais facile ekkriis pro miro, ekfluis sango. La pastro kolektis iomete da sango kaj diluis en la akvo de la baseno. Bandaĝinte la brakon de la atenanino per tola rubando, li kontente diris:

— Vidu, pri tiu ĉi cikatro scios nur ŝi kaj ankoraŭ ni duope.

La poeto kun klinita kapo donis al Tais bovlon da kaprina lakto kun mielo — la trinkaĵo, per kiu kreskigis Zeŭson en Kreta kaverno la dieca kaprino Amaltejo. Tais singarde eltrinkis ĝin ĝis la fundo kaj eksentis, kiel retiriĝis la malsato.

— Tio estas la signo de renaskiĝo al la vivo, — diris la filozofo. La poeto surmetis sur la kapon de Tais florkronon el forte odorantaj blankaj kvinpetalaj floroj kaj alportis helbluan stolon, laŭ kies malsupra rando anstataŭ ordinara franĝo kuris ornamaĵo el hokecaj krucoj, kiu ŝajnis al la atenanino malbonsigna. La delosa filozofo, kiel ĉiam, divenis ŝiajn pensojn.

— Tio estas la signo de fajra rado, veninta al ni el Hindujo. Vidu, la finoj de la krucoj estas fleksitaj kontraŭ la suna iro. Tia rado povas ruliĝi nur laŭ la suna rondiro, ĝi signas bonon kaj favoron. Sed, se vi vidos similajn radojn-krucojn kun finoj, fleksitaj laŭsune, tiel, ke la rado ruliĝas nur kontraŭ la suna rondiro — sciu, ke vi renkontis homojn, kiuj elektis la vojon de malbonfaro kaj malfeliĉo.

— Kiel la danco de nigra sorĉo, kiun oni dancas nokte kontraŭ la suna iro ĉirkaŭ tio, al kio oni deziras malutili? — demandis Tais, kaj la delosano konfirme kapjesis.

— Jen tri koloroj de la trivizaĝa diino-muzo, — diris la poeto, ĉirkaŭligante Tais-on per zono el laŭlong-stria blank-blu-ruĝa ŝtofo. La barbulo faris al la atenanino malaltan egiptan riverencon, tuŝinte per la manplato sian dekstran genuon, kaj senvorte eliris. La delosano kondukis Tais-on el la subteraĵo tra la korteto, prilumita de blindiga lumo, en la supran etaĝon de la superpordega pilono.

La sekvintajn sep tagojn plenigis strangaj ekzercoj pri koncentriĝo kaj malstreĉiĝo, pri peno kaj langvora ripozo, alternantaj kun malkaŝoj de la saĝulo pri tiaj aferoj, pri kiuj klera Tais eĉ neniam konjektis. Ŝajnis, en ŝi okazis granda ŝanĝo — ĉu al plia aŭ al malplia bono, ŝi ankoraŭ ne povis taksi. Ĉiuokaze, el la templo de Nejto en la liberon eliros alia Tais, pli trankvila, pli saĝa, scianta kaj novmaniere senzorga — pro senmaskigo de trompoj de la vivo kaj memtrompo de la homoj, sed ne pro facilanima fervoro de juneco, kiel estis antaŭe. Ŝi neniam rakontis al iu ajn pri la severaj tagoj de neordinaraj emocioj, ekbrulintaj kiel flamo, voranta kadukajn vestojn de la infana kredo. Pri la sufero pro foriranta ĉarmo de sukcesoj, ŝajnintaj tiom gravaj, pri la poioma firmiĝo de novaj esperoj kaj celoj ŝi povus rakonti nur al filino, simila al ŝi. La vivo ne plu kuŝis antaŭ ŝi per bizaraj sinuoj de vojo, pasanta per senfinaj turniĝoj de lumo al mallumo, de boskoj al riveretoj, de montetoj al maraj bordoj. Kaj ĉie atendas io nekonata, nova, loganta...

La viva vojo nun imagiĝis al Tais rekta, kiel flugo de sago, distranĉanta la ebenaĵon de la vivo, komence larĝa kaj klara, poste iĝanta ĉiam pli mallarĝa, nebula kaj finfine malaperanta post la horizonto. Sed mirinde sama en tuta sia longo, kvazaŭ malfermita galerio, ĉirkaŭstarigita per samaj kolonoj, estus etendiĝanta tien, malproksimen, ĝis la fino de la vivo de Tais...

Dejra («Scianta») — kiel sekrete nomiĝis Persefono — invadis en la animon, kie ĝis nun senrezerve regis Afrodito kaj ŝia petola filo. Tiu sento, neordinara por juna, sanplena virino, ne forlasadis la atenaninon dum tuta ŝia estado en la templo de Nejto kaj en stranga maniero kontribuis akrecon de percepto de instruoj de la delosa filozofo. La maljunulo malkovris al ŝi la instruojn de la orfeistoj, nomitaj tiel, ĉar ili opiniis ebla eliron el la subtera regno Hadeso, simile al Orfeo, savinta sian Eŭridicon. La instruo, aperinta en profundo de la pasintaj jarcentoj el kombino de la saĝoj de Kreto kaj Hindujo, kombinis la kredon je reenkarniĝo en novaj naskiĝoj kun negado de la senelireco de la rondoj de la vivo kaj la sorto. La granda principo «ĉio fluas, ŝanĝiĝas kaj pasas», reflektita en la nomo de la granda Kreta diino Kibela-Rea, koliziis kun la demando — ĉu estos reveno al la pasinta?

— Jes, tiel estos ĉiam! — respondadis saĝuloj de Sirio kaj Pitagoro, la fama instruisto de la orfeistoj, pelasgo el insulo Samoso, kiu forkondukis la orfeistojn flanken for de la antikva saĝo, absorbiĝinte en ludo de nombroj kaj signoj sub influo de la saĝuloj de Ur-Salim.

— Ne estos, — diris filozofoj de la malnov-orfeisma skolo. — Ne la Rado, eterne plenumanta rondon post rondo, sed la Spiralo — jen la vera fluo de ŝanĝiĝantaj aferoj, kaj en tio estas saviĝo el la Rado.

«La dioj ne kreis la Universon, ĝi aperis el naturaj fizikaj fortoj de la mondo» — tiel instruis la orfeistoj. «La Kosmo antaŭ ĉio estas ordo». El Ĥaoso, Krono (Tempo) kaj Etero kreiĝis la ovo de la Universo. La ovo komencis vastiĝi, unu ĝia duono kreis la ĉielon, la alia — la teron, kaj inter ili aperis Bios — la vivo.

Kontentigante bezonojn de la pensantaj homoj de sia tempo, la orfeistoj ne konjektis, certe, ke post dudek ses jarcentoj la plej grandaj pensuloj de la gigante kreskinta homaro akceptos saman koncepton de la origino de la Kosmo, ekskludinte nur la Teron el ĉefeco en la Universo.

En Gazao, la Kreta kolonio sur la siria bordo, fondita je dek du jarcentoj antaŭ Tais, naskiĝis mito pri Samsono — blindigita heroo, alkatenita al muelilo kaj kondamnita eterne turnadi ties radon. Li saviĝis danke al sia kolosa forto, rompinte la kolonojn kaj faliginte sur ĉiujn la tegmenton de la templo. Ekde la antikveco oni komparadis la turniĝantan firmamenton kun muelilo. La senco de la faritaĵo de la heroo konsistis en tio, ke necesas detrui la mondon kaj mortigi ĉiujn, por foriri de la eterna rondirado.

La orfeistoj solvis tiun ĉi problemon alie. Ĝis nun eblas trovi iliajn instruojn sur oraj medalionoj, kiujn ili surmetadis sur la kolojn de siaj mortintoj. Kiam la soifanta animo de la mortinto trenis sin en la subtera regno tra kampoj de asfodeloj, ĝi devis memori, ke ĝi ne trinku el la rivero Leto. Ties akvo, malhela pro altaj cipresoj, ombrantaj la bordojn, forgesigadis pri la pasinta vivo. La animo iĝadis senhelpa materialo por ciklo de nova naskiĝo, detruo kaj morto, kaj tiel sen fino. Sed se trinki el la sankta fonto de Persefono, kaŝita en bosko, tiam la animo, konservante memoron kaj scion, forlasas la seneliran Radon kaj iĝas reganto de mortintoj.

Kune kun la instruo pri metempsiĥozo, veninta el Azio, la orfeistoj konservis antikvajn lokajn ritojn.

— De vi, — diris la delosa filozofo, — la orfeisma instruo postulas memori, ke la spirita estonteco de homo estas en liaj manoj, sed ne plene obeas al la dioj kaj la sorto, kiel kredas ĉiuj, de Egiptujo ĝis Kartago. Sur tiu ĉi vojo oni ne rajtas fari cedojn, retiriĝojn, alie, kiel gluton da akvo el Leto, vi trinkos venenon de malbono, envio kaj avido, kiuj ĵetos vin en forajn abismojn de Erebo. Ni, la orfeistoj de Ionio, instruas, ke ĉiuj homoj estas samvaloraj sur la vojo de bono kaj egalrajtaj en atingo de scio. Denaska diferenco de homoj estas grandega. Superi ĝin, kunigi ĉiujn, samkiel superi la malsamecon de la popoloj, eblas nur sur unu vojo. Sed necesas atenti, kia vojo unuigas la popolojn. Estas malfeliĉo, se ĝi ne estas direktita al bono, kaj eĉ pli malbone, se iu popolo opinias sin super ĉiuj ceteraj, la elektito de dioj, vokita regi super la aliaj. Tia popolo suferigos la aliajn, kaj mem estas kondamnita al eĉ pli malbonaj suferoj, spertante ĉies malamon kaj malŝparante ĉiujn fortojn por atingo de celoj, senvaloraj kompare kun la vasteco de la vivo. Ni, la helenoj, antaŭ ne tre longe ekstaris sur tiun sovaĝan kaj malbonkoran vojon, pli frue venis al ĝi la egiptoj kaj la sirianoj, kaj nun okcidente maturiĝas eĉ pli malbona hegemonio de Romo... Ĝi venos al terura potenco. Kaj tiu potenco estos pli malbona, ol ĉiuj ceteraj, ĉar la romianoj havas ne helenan karakteron, ili estas mornaj, strebantaj al celoj de militakiroj kaj de sata vivo kun sangaj spektaĵoj.

— Ni revenu al vi, — interrompis sin mem la maljuna filozofo, — ne eblas esti orfeisto de nia skolo, se, krom la celo, vi forgesos pri la kosto, per kiu ĉion atingis la homoj. Mi ne parolas pri simplaj aĵoj, atingeblaj por manoj de metiisto, sed mi pensas pri grandaj konstruaĵoj, temploj, urboj, havenoj, ŝipoj, pri ĉio, kio postulas penojn de multaj homoj. Neniu eĉ plej bela templo ĉarmu vin, se ĝi estas konstruita sur ostoj kaj turmentoj de miloj da sklavoj, neniu grandeco povas esti inda, se por ĝia atingo estis murditaj, mortis pro malsato, perdis liberon homoj. Ne nur homoj, sed ankaŭ animaloj, ĉar iliaj suferoj same pezigas la tason de la pesilo de la sorto. Tial multaj orfeistoj ne manĝas viandon...

— Patro, sed kiel do oni donas oferojn al grandaj dioj? — demandis Tais kaj tuta kunpremiĝis, ekvidinte fajron de kolero en la okuloj de la instruisto. Li silentis iom, poste diris krude kaj abrupte, tute ne simile al la antaŭa trankvila parolo:

— Sovaĝajn oferojn al sovaĝaj dioj donas murdistoj...

Tais konfuziĝis. Plurfoje dum la konversacioj de la delosano al ŝi venadis sento de invado en malpermesitaĵon, de sakrilegia deŝiro de la kurteno, dividanta la mortemulojn disde la dioj.

— Ni ne parolu pri tio, al kio vi ankoraŭ ne estas preta!

Kaj la delosa filozofo forpermesis Tais-on.

En sekvaj tagoj li instruadis ŝin pri ĝusta spirado kaj disvolvo de speciala fleksebleco de la korpo, permesanta preni pozojn por koncentriĝo kaj rapida ripozo. Ekde la infanaĝo fizike trejnita, bonege disvolvita, sindetenema en manĝo kaj trinko, ŝi iĝis tiom kapabla lernantino, ke la maljunulo pro plezuro frapadis sian genuon, entuziasmigante la atenaninon.

— Mi povas nur instrui vin pri artifikoj. Pluen, se vi deziros kaj povos, vi iros mem, ĉar la vojo mezuriĝas per pluraj jaroj! — diradis li, kontrolante, kiom bone memoras Tais.

En la sesa tago — la «cifero de la vivo» de pitagoristoj — la maljunulo pli detale rakontis al Tais pri la prapatrino de ĉiuj religioj — la Granda Diino. Religiaj instruantoj mensogas, penante pruvi, ke la komenca estas dio-viro. Antaŭ jarmiloj ĉiuj popoloj kultis la Grandan Diinon, kaj en familio kaj gento ĉefis la virinoj. Post transiro de ĉefeco al la viro la vojoj komencis disiri. La antikvaj religioj estis forviŝitaj de sur la vizaĝo de Geo aŭ plene submetiĝis al malamikeco kontraŭ la virino, nominte ŝin la fonto de la malbono kaj de ĉio malpura.

En la Oriento, en senmezura malproksimo de ĉi tie, estas grandega Meza lando, samtempa al la detruita Kreta. Tie flavvizaĝaj kaj oblikvokulaj homoj opinias la viran elementon Jangon la enkorpiĝo de ĉio hela, kaj la virinan elementon Jinon — de ĉio malhela en la ĉielo kaj sur la tero.

En la ardaj valoj de Sirio loĝas ne malpli antikva, saĝa popolo, komence kultinta al Rea-Kibela, samkiel la kretanoj. Poste la virina nomo de la diino transformiĝis en la viran — Jehovo. Ankoraŭ tute antaŭnelonge en Supra Egiptujo ekzistis kulto de Jehovo kaj du diinoj, liaj edzinoj: Aŝima Bethil kaj Anatha Bethil. Poste la edzinoj malaperis, kaj la dio restis unu. En la Oriento la komuna kulto de la granda diino Aŝtoret, aŭ Iŝtar, kaj de Jehovo disiĝis en du malsamajn kredojn. La unua prenis multon el diiganta la virinon Kreto, el la Kreta kolonio Gazao kaj el la antikva urbo de saĝo Bibloso. La fama templo de Salomono estas konstruita imite al Kretaj palacoj helpe de konstruistoj de Gebalo-Bibloso.

La kredo de adorantoj de Jehovo deklaris la virinon malpura, malica, per siaj pekoj kaŭzinta la elpelon de la homoj el la praa paradizo... Sub minaco de morto virino ne rajtas montriĝi nuda eĉ al sia edzo, ne rajtas eniri en templon. Se virino dum menstruo trairos inter du viroj — unu el ili nepre mortos.

— Vi ŝercas, patro, — ekridis Tais, — sur la atena agoro mortadus centoj da viroj dum tago!

— Ju pli absurda estas kredo, des pli kroĉiĝas al ĝi malkleraj homoj, ju pli malhela estas ilia animo, des pli fanatikaj ili estas. Senĉesaj militoj, buĉado inter plej proksimaj popoloj — jen rezulto de eniro de la viro sur tronojn de dioj kaj reĝoj. Ĉio poezia, kio estas ligita kun Muzo, malaperas, poetoj iĝas kortegaj laŭdantoj de la minaca dio, filozofoj pravigas liajn agojn, teĥnikistoj inventas novajn batalilojn. Kaj se reĝo iĝas poeto kaj adoras Muzon en aspekto de bela amatino, do ŝin oni murdas. Tia estis la historio de la komagena reĝo Salomono kaj Ŝulamito. Ŝin oni devis murdi ankaŭ pro tio, ke ŝi rompis la malpermeson kaj ne kaŝadis sian nudecon.

— Sed ĉe ni en Helenujo tiom multaj artistoj prikantas belecon de virinoj, — diris Tais.

— Jes, ĉe ni la virinaj kaj la viraj dioj ne disiris malproksime, kaj en tio estas feliĉo de la helenoj, por eterna envio de ĉiuj aliaj popoloj. En Helenujo al la virinoj estas malfermita la mondo, kaj tial ili ne estas tiel malkleraj, kiel ĉe aliaj popoloj, kaj iliaj infanoj ne elkreskas sovaĝuloj. Tiujn, kiuj en plena belo pozas al pentristoj kaj skulptistoj, oni ne murdas, sed gloras, opiniante, ke fordoni belon al la homoj estas ne malpli honore, ol por majstro transporti ĝin sur freskon aŭ en marmoron. La helenoj komprenis la forton de Eroso kaj gravecon de poezio por edukado de emocioj. Ni ne sukcesis fari tiel, ke la virinoj kombinu ĉiujn siajn kvalitojn en unu persono, sed, almenaŭ, kreis du specojn de virino en du ŝiaj plej gravaj aspektoj: de la hejma mastrino kaj de la hetajro-amikino.

— Kiu el ili do estas pli grava?

— Ambaŭ. Kaj ambaŭ estas unuecaj en la Granda Diino-Patrino, la Regantino de Sovaĝaj Bestoj kaj Vegetaĵoj. Sed memoru, ke la Granda Diino ne loĝas en urboj. Ŝia loĝejo estas montetoj kaj boskoj, stepoj kaj montoj, loĝataj de bestoj. Krome — la maro, ŝi estas ankaŭ mara diino. Profetoj de Sirio opiniis la maron la prapatrujo de ĉio peka, kun ĝi estas ligita Raĥab — la delogantino kaj la heredantino de la babilona diino Tiamat. Ili diradis: «Ne estos plu la maro!» Kaj la egiptoj same timas la maron...

— Kiel strange! Al mi ŝajnas, mi ne povus longe vivi sen maro, — diris Tais, — sed min ne timigas urbo, kiam ĝi staras sur mara bordo.

— Kaj ĉu vi ne scias, kiun aspekton de la diino vi sekvu? — subridis la filozofo. — Ne pensu! La sorto mem faris vin hetajro, dum vi estas juna. Kiam vi iĝos pli aĝa — vi iĝos patrino, kaj multo ŝanĝiĝos en vi, sed nun vi estas Circo kaj devas plenumi vian destinon.

Al la demando de Tais — kian destinon, la delosano klarigis al ŝi, ke la virina diino Muzo, kvankam ne estas sangavida, sed estas tute ne tiel bonkora, kiel tio ŝajnas al la poetoj, enamiĝintaj al ŝi. Inter ordinaraj homoj ekzistas proverbo pri tio, ke esti poeto, ami poeton aŭ ridi pri li — ĉio estas egale pereiga. La antikvaj lunaj diinoj de Kreto kaj Sirio estis ornamitaj per serpentoj por rememorigo, ke iliaj belaj aspektoj kaŝas la Morton, kaj leonoj gvatas siajn viktimojn ĉe iliaj piedoj. Samaj estas iliaj fratinoj: la diino-strigo kun la okuloj, brulantaj per saĝo, — fluganta nokte, heroldante la morton, simile al la «Nokta ĉevalino» Demeter, aŭ la senkompata falkino Kirka (Circo), la heroldino de pereo, la regantino de la insulo de Ploro — Ea norde de la Interna maro. Kirka estas sorĉistino de amoro, transformanta virojn en bestojn respektive al ilia merito — en porkojn, lupojn aŭ leonojn. Artemiso Elate (Ĉasistino), observanta pri sano de ĉiuj sovaĝaj bestoj kaj homoj, neniigante la malfortajn, malsanajn, malfortmensajn kaj malbelajn.

La granda diino Muzo estas nuda, kiel donacanta veron, kiel ne alligita al loko, nek al tempo. Ŝi ne povas esti hejma virino, ŝi ĉiam kontraŭstaros al tiu. Virinoj ne povas iom longe elteni ŝian rolon.

— Mi scias, — malgaje kaj maltrankvile diris Tais, — kiom da menadoj mortigas sin dum festoj de amoro.

— Mi kontentas pri vi ĉiam pli multe! — ekkriis la filozofo. — Al viaj vortoj mi aldonu, ke tiu, kiu naskiĝis por esti Muzo, sed devas esti hejma mastrino, ĉiam vivas sub tento de memmortigo. Kaj se poeto eraras pri virino, li ĉesas esti poeto, iĝinte ordinara homo.

Via rolo en la vivo estas tiu de Muzo de artistoj kaj poetoj, ĉarma kaj mizerikorda, tenera, sed senkompata en ĉio, kio koncernas la Veron, la Amon kaj la Belon. Vi estas tiu fermentilo, kiu instigas strebojn de homaj filoj, fortirante ilin disde manĝegado, vino kaj interbatiĝoj, disde stulta rivaleco, bagatela envio, malalta sklaveco. Per poetoj, artistoj vi, Muzo, devas ne permesi al la rojo de scio iĝi senviva marĉo.

Mi avertas vin — tio estas la vojo, malfacila por mortemulino. Sed ĝi ne estos longa, ĉar nur junaj, fortoplenaj virinoj povas elteni ĝin.

— Kaj poste? Ĉu morto?

— Se feliĉigos vin la dioj morti juna. Sed se ne, do vi turnos al la mondo la alian vizaĝon de virino — de edukantino, instruantino de infanoj, semanta tiujn fajrerojn de helo en la infanajn animojn, kiuj poste povas iĝi torĉoj. Kie ajn vi estu kaj kio ajn okazu, memoru, vi portas la aspekton de la Granda Diino. Faligante vian dignon, vi malaltigas ĉiujn virinojn — kaj la Patrinojn, kaj la Muzojn, vi permesas domini al malhelaj fortoj de animo, speciale de la vira, anstataŭ ol venki ilin. Vi — batalistino — iĝos malkuraĝa fuĝantino. Tial neniam falu antaŭ viro. Ne permesu al la forto de Eroso obeigi vin, klini vin al liaj piedoj, permesigi agojn, kiuj malaltigas vin. Prefere estu Anteroso, ol tia amo!

— Ĉu vi diris, patro, Anteroso?

— Vi paliĝis. Kion vi ektimis?

— Ekde la infanaĝo oni sugestadis al ni, ke la plej granda malfeliĉo, kiun timas Afrodito mem, estas nedividita amo. Ĝi kondamnas homon al neelteneblaj turmentoj, la mondo iĝas por li la Nesa vesto. La dio de tia amo Anteroso inventas ĉiam novajn turmentojn kaj torturojn. Kaj mi ne povas venki la infanan timon.

— Nun vi venkos tiun timon, estinte inicita en la scion de la orfeistoj kaj de la Trivizaĝa diino. Vi vidis homojn, similajn al nia poeto, kiuj posedas kapablon obeigi homojn al sia volo. Ekzistas tiaj tiranoj, demagogoj, strategoj. Estas malfeliĉo, se ili servas al fortoj de malbono, kaŭzante suferojn. Vi eksciis, ke endas eviti ĉian kontakton kun tiaj homoj, disportantaj ĉirkaŭ si malutilan spiradon de malbona magio, nomata nigra. Sciu, ke ekzistas rimedoj influi homojn per fizika amo, per altiriĝo de la seksoj, per belo, muziko, dancoj. Obeante al celoj kaj scio de nigra mago, virino, havanta belon, multobligas potencon super viroj, kaj viro — super virinoj, kaj ve al tiuj, kiuj rampos ĉe iliaj piedoj, malestimataj kaj pretaj al ĉio por unu vorto aŭ rigardo. Ĉio ĉi estas la vera Anteroso! Senfine diversaj estas la vivo kaj la homoj. Sed vi posedas forton ne obei blinde kaj al homoj, kaj al amo, kaj al trompaj vortoj de mensogaj paroloj kaj skriboj. Por kio do vi timu nedividitan amon? Ĝi nur plifortigos vian vojon, stimulante kaŝitajn fortojn. Ĝuste por tio mi instruis vin!

— Kaj la minacaj kunuloj de Anteroso — venĝo kaj repago?

— Por kio vi sekvu ilin! Ne indas humiligi viron, nek humiliĝi mem. Tenu vin ĉe la maldika linio de la saĝa konduto, alie vi malleviĝos ĝis la stato de la humiligato, kaj vi ambaŭ baraktos en koto de malalta kaj kolera vivo. Rememoru pri la popoloj, opiniantaj sin elektitaj. Ili devas subpremi la ceterajn ĉu per milita forto, ĉu per malsato aŭ per senigo de scioj. Sencede en iliaj animoj kreskas sento de kulpo, nekomprenebla, blinda kaj des pli terura. Tial ili baraktas en serĉoj de diaĵo, foriganta kulpon. Ne trovante tian inter la viraj dioj, ili ĵetiĝas al la antikvaj virinaj diinoj. Kaj aliaj akumulas en si la kulpon kaj, koleriĝante, fariĝas turmentantoj kaj torturantoj, mokantaj la dignon kaj belon de la homo, tretante ilin, fortrenante en la koton, kie ili dronas mem. Tiuj estas la plej danĝeraj. Iam orfeistoj havis nemetorojn — pastrojn de Zeŭso Metrono, kies devo estis ĝustatempe veneni tiajn homojn. Sed delonge jam ne ekzistas la kulto de Zeŭso Mezuranto, ne ekzistas ankaŭ ĝiaj sekretaj pastroj. Kaj nombro de la malicaj turmentantoj kreskas en la ekumeno. Iufoje al mi ŝajnas, ke la filino de Nokto Nemezo por longe ekdormis, ebriigita de sia florkrono el narcisoj, donantaj forgeson.

— Kaj ĉu vi scias la sekreton de la veneno?

— Ne. Kaj se mi scius, do ne malkovrus al vi. Via destino estas alia. Kunigi malsamajn vojojn ne indas. Tio kondukos al eraroj.

— Vi mem instruis min — orfeistoj ne pereigas homojn. Mi deziris scii, por la okazo, se...

— Hazardaj okazoj ne ekzistas! Ĉio bezonas komprenon kaj senmaskigon — la du grandajn komponaĵojn de la Justo. Kio ajn renkontiĝu al vi en la vivo, neniam surpaŝu la nigran vojon kaj penu forturni homojn disde ĝi. Por tio vi estas armita sufiĉe! Vi povas iri hejmen. Mi laciĝis, filino mia. Geliajne!

La fiera atenanino falis sur la genuojn antaŭ la instruisto. Dankemo troplenigis ŝin, kaj trankviliĝo reflektiĝis sur la vizaĝo de la delosa filozofo, kiam ŝi kisis lian manon.

— Se vi ellernis ĉi tie modestecon... ne, vi naskiĝis kun tiu feliĉa donaco de la sorto! Mi ĝojas pri vi, bela Tais!

Akra sopiro, antaŭsento de longa disiĝo kun la mentoro, kiun ŝi ekamis, devigis Tais-on prokrasti la foriron. La delosano kun peno leviĝis el la fotelo, kaj la atenanino rekonsciiĝis. Ŝi ekhontis. Dekuri malsupren laŭ la flanka ŝtuparo de la pilono estis afero de momento. Ŝi ekiris al la ĉefa enirejo, rememoris pri sia stranga kaj bunta vesto kaj haltis. Ja ne eblas tiel iri sur strato... kaj eble, tiu vesto ne apartenas al ŝi, sed estas donita nur provizore? Kvazaŭ responde la korteton transkuris la konata knabo — la akolito de tiu senhoma templo. Malalte riverencinte, li ekkondukis ŝin en la flankan pordon, kien ŝi estis veninta en la unua fojo. Tie ŝi trovis siajn veston kaj sandalojn. La knabo diris: «Mi akompanos vin ĝis la hejmo».




Aĥeloo-Argirodineso — rivero en antikva Sparto, elfluanta el la tero kaj malaperanta en la tero.
Nesa vesto — Venenita vesto de murdita centaŭro Neso, kiun surmetis kaj neniel sukcesis demeti Heraklo.
Nemezo — la punanta diino en la helena mitaro.