Avo

Barbara plu ne venadis, la tago daŭris malplena, sensenca, sufoka.

Finfine venis avo Metodo, alportis faskon da juna cepo, rafanetojn, envolvitajn en ĵurnalon, ladvazon da kvaso. La avo alveturadis al la filo precipe kiam Valentena Andrejevna forestis, en ŝia ĉeesto li ne kuraĝis longe loĝi. Ŝin furiozigadis, kiam li iradis en la loĝejo nudpieda, en ĉemizo sen zono, aŭ, drinkinte glaseton, per alta kaj kortuŝita voĉo kantadis: «Aĥ vi povra, povra kudristino, deksesjara eklaboris vi», aŭ subite regaladis gastojn: «Manĝu, mi petas, ni ankoraŭ multe havas!» Loĝinte nemulte, la avo iĝadis ia hasteme timigita, komencadis ofte palpebrumi, riverencadis pli malalte, ol necesis, eksilentadis kaj forveturadis en sian vilaĝon, en la malplenan lignodomon, odorantan je plumoj kaj cindro.

Sen Valentena Andrejevna (mense avo Metodo nomadis la bofilinon «Satanina Andrejevna») li loĝis pli firme, fumetadis sian pipon ne nur en la kuirĉambro, sed eĉ en la koridoro kaj laŭte rakontadis al Barbara siajn rememorojn, sed kiam al Eŭgeno venadis kamaradoj, la avo eksilentadis kaj tute ne aperadis, dirante kun duonrido, ke al li ankaŭ ĉi tie ne blovas, dum tie sinjoridoj gastas. Kaj foje Rodiono Metodjeviĉ vidis, kiel iu kamarado de Eŭgeĉjo ordonis al la avo iri aĉeti cigaredojn.

La koro de Stepanov doloris, kiam li vidis, kiel humiliĝas la eĉ sen tio humila avo, sed Alevtina tiel ruĝiĝadis, kiam la avo eliradis al gastoj, ke Stepanov, ne sciante, kiun li pli kompatu — ĉu la avon aŭ la edzinon, sentis kaj amaron, kaj faciliĝon, akompanante la maljunulon al la stacidomo kaj ŝovante en lian poŝon plian monon «por ajna okazo».

Ili tagmanĝis duope, ne ĝisatendinte Banjon. La avo sidis en neproporcie longa jako, barba, liaj malgrandaj helaj, kiel ĉe la filo, okuloj kun severa respekto rigardis al Rodiono Metodjeviĉ, kaj, parolante kun li, li nomadis lin Rodiono, sed tiel, ke eblis pensi, kvazaŭ li prononcas ankaŭ la patronomon1. La pirogetojn kaj sardinojn la avo pro delikatemo ne manĝis, sed enŝovadis en la buŝon cepon per faskoj, dirante ĉe tio, ke cepo, evidente, nun bone rikoltiĝis, ĉar ĝi kostas malmulte. Per tiu komplikita maniero la patro estis aludanta al la filo, ke li ne malŝparas monon vane kaj la interesojn de Rodiono Metodjeviĉ en mastrumado li strikte gardas.

Duope ili lavis la manĝilaron, kaj Stepanov proponis:

— Jen kio, paĉjo, ĉu ni veturu nun en la teatron? Ĉu vi deziras? Ja vi ŝajne nenie estis, escepte de cirko.

— Eblas ankaŭ en teatron! — purigante siajn dentojn per alumeto, diris la avo. — Mi ne kontraŭas. Kien homoj — tien mi, kial ne!

Sed liaj okuloj iĝis zorgemaj, kaj li komencis ofte palpebrumi, kvazaŭ ektiminte.

Finfine aperis Barbara kun Vlaĉjo. Dum la tuta tago Rodiono Metodjeviĉ atendis ŝin, kaj ŝi, kiel evidentiĝis, estis veturanta kun Vlaĉjo al kudrejo por almezuri «unuan veran kostumon — studentajn jakon kaj pantalonon».

— Kiaj tiaj studentaj? — malsimpatie demandis Stepanov.

— Nu, ŝi babilas stultaĵon, — respondis Vlaĉjo. — El la patra uniformo oni transkudris por mi. Banjo ja nepre bezonas komandi...

Li eksidis sur la sofon kaj tuj enprofundiĝis en iun libron, kaj Banjo, aĥante pro admiro, manĝis pirogetojn kaj tortetojn kune, altrinkadis cepon per kvaso, poste ŝovis la fingron en salujon, ĉirkaŭlekis ĝin kaj diris:

— Grandioze!

Tuj post la tetrinkado la avo komencis prepariĝi al teatro — purigis en la kuirĉambro la botojn, longe ial iradis tra la loĝejo en subvesto, kaj poste, zorgeme palpebrumante, jen enigadis la krurumojn de la pantalono en la botojn, jen metadis ilin ekstere, sur la bototubojn. Kaj Rodiono Metodjeviĉ fumis kaj pensis pri tio, ke dum ĉiuj ĉi jaroj li ne aĉetis por la maljunulo decan kostumon. «Kaktoj, — listigadis li mense la incitantajn vortojn, — organdio, akvario!»

— Prenu kaj surmetu mian civilan kostumon, — diris Stepanov, — vi estas ne alta, ĝi ĝuste konvenos. Ne malhonorigu min, vestu vin kulture...

La maljunulo cedis al la vortoj «ne malhonorigu min», surmetis ĉemizon kun kuspita kolumo kaj bluan ĉeviotan kostumon. Antaŭ la spegulo li faris minacan vizaĝon kaj diris:

— Jen kiele! Aj, tien vian dipatrinon!

Aglaja-n ili kunprenis, irante al la teatro. Ŝi jam estis atendanta sur la perono — festa, en blanka robo, tre ruĝvanga, kun krepuske briletantaj okuloj.

En la teatro la avo fingromontradis al la scenejo kaj laŭte, ĝeniĝante pri neniu, ne atentante ĉitadon, demandadis:

— Kiu estas tiu? Kial li? Kiu estas lia edzino?

Aŭ grakadis kaj koleris:

— Stultulo! Nu, stultulo kaj stultulo! Ĉu animon vendi? Aj-aj!

Ĉirkaŭe oni mallaŭte subridadis, kaj Rodiono Metodjeviĉ ridetis kaj interŝanĝadis rigardojn kun Aglaja: mirinde scipovis silenti kaj rideti tiu virino!

Dum la interakto la avo, promenante, strebis trairi preter spegulo kaj ĉiufoje ĉe tio faradis minacan, nealireblan vizaĝon, aldirante per solaj lipoj:

— Nu, kiele! Jen, kiele!

Pleje al la avo plaĉis Mefistofelo.

— Ruza, evidente, — diris li, — ĝuste diablo. Atingis la sian. Ne, tio estas tia afero — ne ligiĝu kun li! Ĉu mi prave diras, Banjo?



1. Uzado de patronomo en la rusa kulturo ordinare signifas estimon, malfamiliarecon.