Post la teatro

Ili vespermanĝis hejme. Eŭgeno ankoraŭ forestis. Barbara pri io interflustradis kun Vlaĉjo, kaj al Stepanov ŝajnis, ke ŝi afektas; la avo kun bedaŭro demetis la ĉeviotan kostumon, drinkis vodkon kaj foriris dormi. Aglaja kaj Rodiono Metodjeviĉ sidis ĉe la fenestro; ŝi, ne plendante, rakontis al li, ke ŝi laciĝas, — senfortigas veturado tra la regiono, senvojeco, stulta, burokrata rilato al la afero de iuj filaborantoj.

— La juneco ja forpasis, — diris ŝi subite, — la fortoj jam estas ne tiaj. Iufoje mi krias vane; okazas, ke mi iun ofendas...

Kunmetinte la malgrandajn sunbrunajn manojn sur la genuo, ŝi mallevis la okulojn, poste ekrigardis al Rodiono Metodjeviĉ rekte en la okulojn kaj demandis:

— Ĉu por vi same estas ne facile, Rodiono? Vidas mi — la tempioj komencis grizhariĝi...

Li kulpe ridetis kaj verŝis por si vinon.

— En la floto mi ne plendas, Aglanjo, sed ĉi tie ĉio iel... Ne sukcesis, ne realiĝis, eble... Jen Eŭgeno...

— Kio Eŭgeno? — demandis Aglaja.

— Mi ne komprenas! — kun angoro diris Stepanov. — Mi tute lin ne komprenas...

— Sed jen Vladimiro komprenas. Kaj sufiĉe ĝuste. Vlaĉjo! — vokis ŝi la nevon. — Rakontu al Rodiono Metodjeviĉ tion, pri kio vi kun mi parolis antaŭnelonge rilate de Eŭgeĉjo.

— Nu, ne indas! — skuis la kapon Vlaĉjo.

— Parolu, — diris Rodiono Metodjeviĉ, — ne kompatu...

— Mi povas malĝentile diri, — diris Vlaĉjo, ekstarante de la sofo. — Mi delikate ne scipovas...

Rodiono Metodjeviĉ penis rideti:

— Delikate mi ne petas.

— Mi ne scias, kiu pri tio kulpas, mi ne povas juĝi, — diris Vlaĉjo, — sed via Eŭgeno ĉiam iel flanken vivas, ĉu vi komprenas? Mi al li antaŭnelonge tion en persona konversacio eldiris, tial mi ne ĝeniĝas ankaŭ al vi rekte la samon ripeti.

Li skuis la kapon, pensis iom kaj ekparolis per glata, obtuzeta, malmilda voĉo:

— Pro tio, kion mi al li eldiris, li nomis min lektoro, bonkonduta knabo kaj per aliaj agrablaj vortoj, ŝajne eĉ karieristo. Sed por mi tio ne gravas, mi tiel pensas kaj alie pensi ne povas. Ĉiu homo en nia ŝtato devas vivi per fruktoj de sia laboro, nur de sia, sed ne de patra aŭ ava, ĉu prave, Rodiono Metodjeviĉ?

— Nu, prave! — ial kolere respondis Stepanov.

— Jen mi kun Barbara antaŭnelonge rezonadis pri la serpo kaj martelo. Pli bone ne eblas elpensi — serpo kaj martelo! Ili estas simbolo de nia socia ordo, kaj en tiun simbolon estis metita multe pli da senco, ol nur laboristoj kaj kamparanoj. En tiu simbolo estas la tuta leĝo de nia vivo, la ĉefa leĝo, ĉu ne tiel, Rodiono Metodjeviĉ?

— Bedaŭrinde, ankoraŭ ne por ĉiuj, — jam ne kolere, sed malgaje konfirmis Stepanov. — Jen ankaŭ Banjo ion kombinas, ne kompreneble kion, ĉu geologio, ĉu teatra arto, kaj pri la socia utilo...

— Nun mi kulpas! — ofendiĝis Barbara. — Jam oni ne rajtas heziti kun elekto de specialeco.

— Kaj kio? — malmilde interrompis Vlaĉjo. — Vere, vi tro multe hezitas. Tamen ne pri vi temas. Eŭgeno, Rodiono Metodjeviĉ, vivas aparte, por mi estas malagrable al vi tion diri, sed li vivas ne per si, sed per vi, tio estas, pli ĝuste, per via helpo, sed ĉe tio aparte de tiu simbolo, pri kiu mi ĵus diris. Kaj li ne tiom spekulas, tute ne, per vi li neniom spekulas, sed li vin tenas en rezervo — eble por io vi taŭgos. Kaj li havas malĝustan teorion: li opinias, ke vi devas al Banjo kaj li krei luksan vivon, ĉar vi mem kaj Valentena Andrejevna spertis vivon malfacilan kaj pezan. Li kaj liaj amikoj, ja kelkajn mi konas, ili estas certaj, ke la revolucio estis farita por ili persone, por tio, ke antaŭ ĉio ili vivu en sato kaj varmo. Tio estas malĝusta, kaj ankaŭ vi malpravas en tio, ke ĉio estas por la infanoj, sed mi ne diros, vi koleriĝos...

— Ion tian mi supozis, — prononcis Rodiono Metodjeviĉ, — ion tiaspecan, sed ĉu vin ĉiujn eblas kompreni? Diablo vin ĉiujn scias, kia vi estas popolo...

Kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso, li paŝadis el angulo en angulon en la manĝoĉambro per sia firma irmaniero. Lia vizaĝo estis konsternita, preskaŭ malfeliĉa.

— Eŭgeno estas konformisto, — nelaŭte, sed tre firme diris Vlaĉjo. — Juna, sed en pura formo. Jam tute preta.

Stepanov sulkiĝis.

— Ĉu tio estas ĝusta? — demandis li.

Vlaĉjo silente ŝultrolevis.

— Ni iam iomete ŝatas tro kompliki! — diris Aglaja. — Certe, la vivo estas malsimpla afero, sed, ekzemple, denuncanto en lernejo — ĉu tio ne estas jam karaktero? Mi al vi, Rodiono, ĝuste kaj malĝentile diros — mi vian Eŭgeĉjon delonge malŝatas kaj pensas, ke vi devas kun li ne nur eduklaboron fari, sed eĉ lukton, ĝis kio ajn...

— Do ĝis kio ĝuste? — kun amara duonrido demandis Stepanov. — Ĉu vi ne komprenas, ke rilate al Eŭgeĉjo miaj rajtoj ne nur estas limigitaj, sed ili ne ekzistas. Devoj ekzistas, sed rajtoj ne. Nu, por kio paroli pri tio...

Eniris la avo en flota nigra uniforma palto, surmetita super la subvesto, demandis:

— Ĉu kvason vi ne vidis? Mi tri ĉerpilojn da akvo eltrinkis, ne helpas. Kaj ŝajne mi ne manĝis ion tian...

Li ĉirkaŭrigardis ĉiujn, konfuziĝis, rimarkinte la ligilojn de sia kalsono, kaj foriris serĉi sian kvason.

— Tiele! — diris Rodiono Metodjeviĉ. — Gaja vespero. Nu, pardonu min...

Adiaŭinte la gastojn, li kisis Barbara-n kaj, ekvidinte kompaton en ŝiaj okuloj, diris, ke li deziras dormi. Kion ajn, sed kompaton al si li ne eltenadis. Banjo longe snufadis en la banujo, poste ankaŭ ŝi kvietiĝis. Stepanov revenis en la manĝoĉambron, verŝis por si malvarman teon, komencis paŝadi en la ĉambro el angulo en angulon.

Eŭgeno revenis malfrue, malfermis la pordon per sia ŝlosilo kaj eniris en la manĝoĉambron. La patro plu estis iranta el angulo en angulon kun cigaredo en la mano.

— Bonan vesperon! — salutis Eŭgeno.

— Bonan vesperon! — respondis Stepanov. Kaj aldonis, ke eblus venadi pli frue. Tamen, li ne koleris. Al li simple ŝajnis, ke al li nevokite venis fremda homo.

Tiu fremda junulo eksidis al la tablo kaj komencis vespermanĝi, ial tro rapide rakontante, kiel ludis la dekstra flanko kaj kiel ili ĉiuj post la matĉo veturis al somerdomo de Ŝilin, kiel ili tie trinkis glacimalvarman limonadon, banis sin kaj ĝenerale pasigis la tempon. Rodiono Metodjeviĉ silentis kaj aŭskultis. Eble, se simple silente aŭskulti, troviĝos la perdita ŝlosilo. Ja estis tempo kiam li longe portadis la etan, malsanan, muknazan Eŭgeĉjon sur la manoj, kiam li akiradis por li en la malsata Petrogrado sukeron, akiradis, humiliĝante. Estis tempo, kiam li montradis al Eŭgeĉjo literojn. Kiel do? Ĉu konformisto? Tio estas fremda homo? Homo, kiu ĉion faras nur por si mem?

Kaj denove, jam ne sciate kioman fojon, Rodiono Metodjeviĉ faris al si la saman demandon: kiam, kiel, kial tio okazis?

Kaj subite li komprenis — kial.

Tio kvazaŭ lumiĝis por li: tial, ke estis tempo, kiam la tuta vivo de Alevtina koncentriĝis sur Eŭgeĉjo. Li estis ĉio, ĉio estis farata por li, al li estis permesita ĉio. Ĉu rajtis Rodiono Metodjeviĉ, elturmentita kaj laca, sendi la knabon por aĉeti botelon da biero, cigaredojn aŭ alumetojn? La knabo devis nur sperti ĝojojn, kaj se ne ĝojojn, do lerni. La infaneco estas la plej feliĉa tempo, asertadis Alevtina. Kaj se Stepanov kontraŭis, ŝi diris:

— Vi tiel pensas, ĉar li por vi ne estas parenca. Orfo, certe... Sciu, mi ne permesos lin ofendi. Memoru...

Antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj dum familia tagmanĝo Eŭgeno diris abomenan impertinentaĵon al Rodiono Metodjeviĉ. Kiel ĉiuj bonkoraj homoj, Stepanov estis ekkolerema. Neniun vidante, preskaŭ perdante la konscion pro furiozo, li kaptis de la tablo stakon da teleroj kaj ĵetis ilin sur la plankon. Ekŝrikis Alevtina, ekpendis sur la patro la eta Banjo. Eŭgeno, paliĝinta, diris trankvile:

— Frenezulo psikmalsana!

Stepanov foriris el la manĝoĉambro. El trans la muro aŭdeblis, kiel Alevtina estis ion rapide kaj milde diranta al Eŭgeno, aŭdeblis, kiel tiu respondis:

— Ja iru li al diablo, maljuna stultulo!

Poste Eŭgeno kantetadis. Li iradis en la koridoro, frapadis per la piedoj kaj intence kantetadis. Kantetadis, sentante siajn fortojn, sian potencon, kantetadis, komprenante tutan senhelpecon de la duonpatro. Certe, kial Eŭgeĉjo ne kantetu? Li ja estas nervoza knabo, kaj lia patro estas krudulo, kampulo, bruto. Tiu lasta vorto el la leksikono de sinjorino Gogoleva tre enradikiĝis ĉe Alevtina.

Kaj jen elkreskis fremda junulo.

Nun li estis sidanta, maĉanta pirogetojn, sardinojn, berojn, trinkis teon. Kaj, strange, lia rigardo estis varma kaj karesa. Li rigardis al Rodiono Metodjeviĉ alie, ol antaŭe. Ho, kia konata rigardo! Tia rigardo aperadis ĉe Alevtina, kiam, elturmentinte la edzon per siaj konstantaj riproĉoj, ŝi deziris pacon en la hejmo. Kaj ankaŭ Eŭgeno deziris pacon en la hejmo, deziris bonajn rilatojn, deziris konformiĝi al la duonpatro — divenis Rodiono Metodjeviĉ — nur konformiĝi, nenion pli.

Kun severa scivolemo fiksrigardis Rodiono Metodjeviĉ al tiu fremda junulo. Li estis knabo kiel knabo: pura, sunbruna vizaĝo, travideblaj okuloj, molaj haroj, blankaj dentoj. Kaj la rigardo estis malfermita, rekta. Rodiono Metodjeviĉ havis ekzercitan okulon pri homoj: miloj trapasis liajn manojn — malnoblajn kaj fiajn homojn li distingadis disde la veraj rapide, tuj, eraradis malofte, preskaŭ neniam.

— Kaj jen ankoraŭ, paĉjo, — diris Eŭgeno. — Mi havas peton al vi. Nia dekano estas tre simpatia maljunulo, ne elstara, sed al mi persone li rilatas bonege. Morgaŭ estas naskiĝtago de lia filino, mi amikas kun ŝi. Mi kaj vi estas invititaj...

— Kaj mi kiel rilatas al tio?

— Nu, vi rakontos pri io, vi havas tre riĉan biografion. Almenaŭ pri Nestoro Maĥnoo. Aŭ kiel vi en la ĈK laboris. Ĉu vi havas ridindajn historiojn? Ni iru, vere, ili tre petis...

— Mi pensos! — kun peno respondis Rodiono Metodjeviĉ.

Kaj komencis serĉi en la poŝoj cigaredojn, kiuj kuŝis antaŭ li sur la tablo.