Disputoj kaj diskordoj

Eŭgeno malŝategis kaj Ganiĉev-on, kaj Polunin-on. Li ne komprenadis, pri kio ili parolas; en iliaj lekcioj lia vizaĝo esprimadis konsterniĝon; en la tutkursa komsomola kunveno li eĉ plendis, ke li laciĝis de negativaj impresoj, ke li bezonas pozitivajn sciojn, sed ne skeptikajn subridojn rilate de grandaj konkeroj de la scienco. Paĉo — la plej aĝa studento en la kurso, jam grizhariĝanta, kalveta homo, silentema kaj ĉiam okupita, — subite eksplodis kaj atakis Stepanov-on per tuta sia frakasa, peza forto. Kaj ĉiuj komunistoj kaj komsomolanoj de la kurso post Paĉo unuece turnis sin kontraŭ Eŭgeno. Li petis vorton por klarigo — ili ne donis. Li petis permeson agnoski siajn erarojn — ili same ne permesis. Sed la maljuna Paĉo elpaŝis duan fojon.

— Kamaradoj! — diris li per sia raŭka, kavaleriana voĉo. — Kamaradoj! Profesoroj Ganiĉev kaj Polunin instruas nin pensi. Pensi kaj mediti! Jes, por ni estas malfacile pridubi simplajn veraĵojn el lernolibroj. Sed iam venos tempo, kiam ĉiu el ni restos vidalvide kun malsanulo, restos sen helpo de profesoro, sen kliniko, simple tiel: jen ĥato, jen mi — kuracisto, kaj jen li — malsanulo. Kaj ĉu eblas ĉion parkerigi por tiu tago? Sed scipovi pensi, kiel medicinistoj, kiel kuracistoj, eblas ellerni. Ĉu mia penso estas komprenebla?

Paĉo parolis longe, kaj oni aŭskultis lin volonte kaj ĝoje. Al ĉiuj estis agrable, ke la favorato de la kurso Paĉo, maljunulo, por kiu estis tiom malfacile lerni, komprenas Ganiĉev-on kaj Polunin-on. Kaj ĉar en la mondo ekzistas nenio sekreta, kio ne iĝus malkaŝa, do estas tre verŝajne, ke kaj Polunin, kaj Ganiĉev eksciis pri la kursa kunveno kaj pri tio, kiel arde kaj pasie parolis pri ili la studentoj...

Polunin estis la plej granda terapeŭto en la regiono. Li instruadis en la instituto, estris terapeŭtikan klinikon, akceptadis en la ambulatorio ĉe la kliniko. Grandega, aspekte havanta florantan sanon, kun suprenfalditaj manikoj de la blanka, dande amelita kitelo, malĝentila kaj mokema kun studentoj, li estis mirinde kompatema al vere suferantaj homoj, neordinare pacienca kun gravmalsanuloj kaj kvazaŭ hontis antaŭ ili pri sia tondra baso, pri sia vizaĝa ruĝo, sano, nefrakasebla forto. Kun neordinara takto li ĉirkaŭiradis malfacilajn flankojn de esplorado de malsanuloj, neniam atencadis ilian hontemon, ne venigadis studentojn per babilantaj amasoj, ne turmentadis la suferantojn per demonstro de iliaj suferoj, kvankam la studentoj ĉion bonege komprenadis en tiu konvencia, speciala lingvaĵo, kiun uzadis Prov Jakovleviĉ en la kliniko.

Iom post iom Vlaĉjo komencis rimarki, ke la ĉefa afero en la vivo de Polunin estis la kliniko. Ĉi tie li, ne avarante sian tempon, analizadis malsanulon, penante kiel eble plej klare kaj precize komprenigi al la studentoj ĉiujn deviojn de tiu ĉi organismo disde la normo, penadis grupigi tiujn deviojn kaj fine fari diagnozon. Lia laŭte roranta voĉo komence heziteme, singarde kvazaŭ serĉadis, poste iĝadis pli trankvila, demandaj «ĉu?» malaperadis, cedante la lokon al fera logiko de asertoj. Ankoraŭ kaj ankoraŭ malhelpadis al Polunin hazardaj, triagradaj faktoj kaj observoj; li, koleriĝante, forigadis ankaŭ ilin, kvazaŭ forpuŝante per sia larĝa polmo; poste li per siaj grandaj manoj konstruadis piramidon, kies pinto estis la diagnozo.

— Ĉu? — demandadis li subite per venka flustro, kaj la studentoj rigardis al li kun admiro, kiel al sorĉisto. — Necesas pensi, junaj kamaradoj, pensi kaj strategie solvi la problemon. En tiu ĉi minuto ni malkovris la pozicion de la trupoj de la malamiko, ties fortojn kaj rezervojn. Kaj pri kio disponas ni?

La koro de Vlaĉjo batis furioze. Tio, kio antaŭ horo estis malklara, nebula, malaperanta kaj dissolviĝanta en grandega kvanto da simptomoj, signoj, similaĵoj, — ĉio ĉi ricevis konturojn, klaran kaj finitan formon: la malsano estis nomita. Kaj evidentiĝis, ke tiu malsano tute ne estas malofta kaj rara, sed tute disvastiĝinta, tiu, kiun nepre kaj multfoje renkontos la estontaj medicinistoj. Prov Jakovleviĉ, cetere, ne trouzadis tion, kion, bedaŭrinde, ankoraŭ ŝatas demonstri al siaj studentoj iuj instruistoj: raregaj malsanoj kaj specialaj, komplikegaj formoj de tiuj «interesegaj» kazoj ne ŝajnis al Polunin tiom necesaj por la estontaj junaj kuracistoj.

— Se vi ne komprenos, juna amiko, — diradis li, — vi vokos sanitaran aeroplanon, ni ja vivas ne antaŭ la diluvo, sed ĉe la Soveta potenco. La alma mater devas instrui vin fari amasan helpon kaj esti kuracisto ne de mallarĝa specialeco, sed kuracisto kun larĝa horizonto, agema, komprenema, energia doktoro...

Ho, kia tio estis ĝuo — sekvi la penson de Polunin, kiam malrapide kaj singarde, kvazaŭ blindulo, frapetanta per sia bastono, li iris de demando al demando, samtempe palpante la lienon kaj la hepaton de la malsanulo, pririgardante radiografaĵojn, rezultojn de laboratoriaj esploroj, uzante armilojn el arsenaloj de patologio, anatomio, fiziologio, iris renkonten al ĉiuj malklaraĵoj, mankoj, kontraŭdiroj, komparante malklaraĵojn kaj transformante subite, momente, kaoson, sensencaĵon, absurdon, reciproke ekskluzivajn simptomojn en unu harmonian, finitan tutaĵon, en la pinton de sia piramido — en diagnozon.

Kun tremo preskaŭ sakrala, timante pri sia dio, eniradis Ustimenko kun aliaj studentoj en la grizan domon de la klinika dissekcejo, sur kies frontono estis elĉizitaj latinaj vortoj: «Hic locus est ibi mors gaudet succurrere vitam» («Tio estas la loko, kie la morto volonte helpas al la vivo»). La malsanulo, kies staton Prov Jakovleviĉ antaŭ monato determinis kiel senesperan, mortis. Pro kio do li mortis? Nun pri tio devis diri Ganiĉev — la lasta kaj tute nekoruptebla juĝisto.

La grandega Polunin eksidis nemalproksime de la sekca tablo, helpanto oĉjo Saĉjo, kiel lin nomadis studentoj, komencis la nekropsion. Ganiĉev per monotona voĉo (en la dissekcejo li neniam ŝercis kaj malpermesadis tion al ĉiuj) estis klariganta al la studentoj tion, kion ili ne komprenis. Kaj strange, kaj timige, kaj, malgraŭ tuta absurdeco, ĝoje estis aŭdi, ke Polunin jam tiam, antaŭ monato, pri ĉio estis absolute prava, ĉion nevideblan vidis liaj okuloj, okuloj de la homo, armita per radiografia aparato, per laboratoriaj esploroj, la okuloj de stratego. La malsanulo mortis. La scienco ankoraŭ ne trovis rimedojn por lukti kontraŭ tiu malsano en tiu stadio. Sed la scienco penetris en terenojn, neatingeblajn ankoraŭ tiom antaŭnelonge. Kaj la scienco povus savi la mortintan malsanulon, se li mem turnus sin al tiu scienco pli frue, almenaŭ iomete pli frue...

La nekropsio finiĝis. Polunin kaj Ganiĉev kun la studentoj eliris en la parkon, eksidis sur benkon. Hele lumis la malvarma aŭtuna suno, malrapide, turniĝante en travidebla aero, faladis flaviĝantaj folioj de aceroj kaj betuloj. Ganiĉev ekfumis. Prov Jakovleviĉ sidis, mallevinte la grandfruntan kapon, morna, malkontenta pri ĉio. Subite preskaŭ furioze li diris:

— Se ni ankoraŭ instruiĝus kuraci kiel necesas!..

Ganiĉev karese glatumis Polunin-on sur la ŝultro. Tiu leviĝis kaj foriris.

— Ĉu io okazis? — demandis Vlaĉjo Ganiĉev-on.

— Ne, — diris li kun mallonga suspiro. — Nenio okazis. Sed, vidu, al pensantaj kuracistoj tio okazas. Jen, paroksismoj kiel la ĵus de vi vidita.

Li ankoraŭfoje suspiris kaj aldonis:

— Billroth1 — nemalbona kuracisto estis, interalie — skribis: «Niaj sukcesoj iras tra montoj da kadavroj». Ekzistas kuracistoj, se ilin eblas tiel nomi, kiuj kun tio facile paciĝas kaj ekde ĉirkaŭ tridekjara aĝo trankvilege skribas «exitus letalis»2, sed ekzistas tiaj, kiel Prov Jakovleviĉ, kiuj pri ĉiu mortinto kulpigas sin. Estas notinde, ke movas la medicinon antaŭen precipe la homoj de la Polunin-a tipo... Ĉu vi komprenas?

— Certe, ni komprenas, — diris mallongnaza kaj rozvanga Anjo Jolkina. — Sed konsentu, kamarado profesoro, ja ne eblas dum la tuta vivo tiel emociiĝi: neniaj nervoj restos. En kuracisto tamen tre gravas trankvilo.

— Tio estas tute justa, — iel tro humile konsentis Ganiĉev kaj foriris al si en la dissekcejon...

Sed tuj revenis kaj, ne eksidante, apogante sin sur firma kverka promenbastono, ekparolis:

— Petenkoffer kaj Ulmann3 prenis internen purajn solvaĵojn de ĥoleraj baciloj, kaj la klorida acido de la stomako estis anticipe neŭtraligita per sodo. Nia Meĉnikov, doktoro Hasterlick kaj doktoro Latapi faris la samon. Antaŭ sesdek jaroj tri italoj — Borgioni, Rosi kaj Pasigli — persvadis profesoron-sifilisologon Pellizari inokuli al ili, junaj kaj sanaj homoj, sifilison. Pellizari kategorie rifuzadis, sed la tri junaj doktoroj insistis. Sed tiam, studentino Jolkina, sifilison oni kuracis alie, ol nun. Per hidrargo! Doktoro Lindeman faradis al si mem inokulojn dum du monatoj post ĉiuj kvin tagoj. Komisiono de la Pariza medicina akademio, studentino Jolkina, faris ateston... Mi ĝin bone memoras: ĉe doktoro Lindeman ambaŭ brakoj de la ŝultroj ĝis la manoj estis kovritaj per ulceroj, multaj el ili kuniĝis, ĉirkaŭ ili estis akutaj kaj doloraj abscesoj... nu, kaj tiel plu, ne dirante eĉ pri abundaj papuloj sur la tuta korpo. Sed doktoro Lindeman ankoraŭ ne opiniis ebla uzi kuracadon. Tio, studentino Jolkina, koncerne de trankvilo, kiun vi jam komencas gardi...

La dika vizaĝo de Ganiĉev ruĝiĝis pro alfluo de sango, li ŝrikis:

— Ankoraŭ ne malfrue! Al kursoj de tajlorado! Al stenografio! Ĝenerale al panjo, paĉjo, edzo, diablo!

Poste Anjo plendis:

— Jam mi ne rajtas ion diri! Kaj entute, por kio li tiujn kursojn de tajlorado menciis? Ĉe ni ĉiuj profesioj estas honoraj, kaj stenografio estas neniom malpli bona, ol patologio...

Sur la ruĝaj vangoj de Anjo estis disŝmiritaj larmoj, la okuloj kolere brilis.

— Nu, kaj vere — iru vi al stenografistinoj, — neatendite por si mem konsilis Vlaĉjo. — Se vi nenion komprenis el la hodiaŭa parolo — iru! Pli ĉarmas tio kaj donas pli da trankvilo!4

— Aliflanke, oni ja ne povas postuli de ĉiu kuracisto, ke li inokulu al si sifilison, — diris Eŭgeno. — Tio minimume estas ridinda.

Ustimenko eksplodis.

— Neniu postulas ja! — kriis li. — Ĉu pri tio temis?



1. T. Billroth (1829–1894) — elstara germana-aŭstra kirurgo, fondinto de moderna abdomena kirurgio.
2. Mortateston.
3. Max von Pettenkofer (1818–1901) — germana natursciencisto, kemiisto kaj kuracisto-higienisto. Emerich Ullmann (1861–1937) — aŭstra kirurgo.
4. Iomete ŝanĝita citaĵo el «Per plena voĉo» de V. Majakovskij: «pli ĉarmas tio kaj donas pli da kontanto» (en traduko de K. Kalocsay).