Ĉapitro dekdua

Ĵuro

Iel strange ĉio finiĝis, ofende strange. La rektoron, probable, vokis la estraro, aŭ al li tedis sidi en prezidantaro, ĉar li transdonis sian prezidadon al la dekano, kaj tiam parolpermeson petis Genadio Tarasoviĉ Ĵovtjak. Parolis li longe, bombaste kaj ree komparadis sian ŝatatan 1911-an jaron kun la nuna, poste listigadis «edukitojn de nia instituto, iĝintajn sciencaj laborantoj», poste nomadis instruistojn kaj forgesis nomi Polunin-on. El la aŭlo oni kriis:

— Kaj Prov Jakovleviĉ?

— Polunin-on nomu!

— Ni omaĝu memoron de Polunin!

— Mi nomis nur la nun vivantajn, — diris Ĵovtjak. — Kio koncernas profesoron Polunin, do mi kun plezuro proponos omaĝi lian karan memoron ĝuste per starado.

«Kun plezuro» sonis dubsence, tra la aŭlo trakuris rumoro. Genadio Tarasoviĉ, farinte konvenan al la okazo mienon, silente staris ĉe la katedro dum necesa tempo. Poste per modere malgaja voĉo li proponis:

— Mi petas sidiĝi!

Oni eksidis. Ĵovtjak ankoraŭ parolis ĉirkaŭ dek minutojn kaj foriris, akompanata per malmultaj aplaŭdoj. La dekano — la patro de Iraida — murmuris ion, diris, ke tempas fini. La rektoro plu ne revenadis, kaj li estis saĝa homo, kaj io simila ĉe li, certe, ne okazus. Eĉ diplomojn la dekano enmanigadis haste, konfuzante familinomojn kaj ŝercetante, kvankam ekzistas minutoj en la homa vivo, kiam ŝerci tute ne indas. Tiuj ŝercoj indignigis eĉ Eŭgenon. Tamen, kun la patro de Iraida li havis siajn malbonajn rilatojn.

— Permesu sur tio nian solenan kunsidon opinii fermita, — kartave diris Paŭlo Sergijeviĉ. — Nun al la vivo, karaj junuloj!

— Hm-je-es, — diris Ogurcov, frotante la nukon. — Prave Petro la Unua notis: se servi — tiam ne kartavi, kaj se kartavi — tiam ne servi. Do, ĉu fino?

— Kial fino? — morne kontraŭdiris Ustimenko. — Tio estas nur komenco!

La aŭlo malpleniĝis. Onjo Sima, purigistino, bruante per benkoj, komencis lavi la plankon per ŝvabrilo. Paĉo sidis sur fenestrobreto, foliumante trivitan dikan kajeron.

— Jen mi trovis, — diris li, — ĉar kun ni oni agis malĝentile, ni mem diru ĵuron.

Anjo tuj ektimis. Ŝi estis diligenta knabino kaj tre malŝatis nekompreneblajn vortojn, akrajn frazojn, neatenditajn agojn.

— Novaĵoj! — levinte la brovojn, miris ŝi. — Kian tian ĵuron?

Paĉo pensis iom, suspiris, demandis:

— Ĉu vi eĉ ĵuri timas, Anjo? Ĉu vi pensas, ke ni estas framasonoj?

Anjo por ajna okazo svingis la manon kaj foriris el la aŭlo. Frapis ŝiaj kalkanumoj, odoris bona parfumo, kaj Anjo malaperis, laŭdante sin pro tio, ke ŝi, kiel ĉiam, evidentiĝis saĝulino.

— Jen ĉe mi antaŭlonge estas elskribite en la kajeron, — diris Maljunulo. — Ni, se la estraro ne elpensis, mem faru. Ĝi, certe, ĝenerale malnoviĝis, sed io en tio estas.

Desaltinte de la fenestrobreto, li ordonis per severa, komandanta voĉo:

— Ripetu post mi. Tio, vidu, estimataj kolegoj, estas malnova «fakultata promeso», onidire aprobita de la avo Hipokrato mem. Ripetu!

Kaj Paĉo komencis legi:

— «Akceptante kun profunda danko donatajn al mi de la scienco rajtojn de kuracisto kaj komprenante tutan gravecon de la devoj, metataj sur min per tiu titolo...»

— ...tiu titolo! — laŭte, per ektremintaj voĉoj prononcis ĉiuj ses junaj kuracistoj.

— «...mi donas promeson dum tuta mia vivo per nenio rompi honoron de la stato, en kiun mi nun eniras...»

Ĉe Paĉo, ĉe Maljunulo Paĉo, la plej fera homo en la kurso, subite io pepis en la gorĝo, li viŝis larmon kaj transdonis la paperon al Ogurcov. Kaj onjo Sima, la purigistino, fama en la instituto pro sia malamo al studentoj, jam estis puŝanta iliajn piedojn per la ŝvabrilo kaj koleris:

— Foriru de ĉi tie, kiom necesas peti...

— Huŝ! — per furioza voĉo kriis Maljunulo. Sed la humoro jam estis rompita, la Hipokratan ĵuron neniu deziris legi.

— Bone, fino! — diris Paĉo. — Ni opiniu la incidenton elperĉita1. Kiam mi elkreskos granda, mi rememoros la pasiigan kaj kortuŝan bildon de nia lernofino. Se vivus Polunin, li al ili montrus.

— Ĉu rilate de trifingra fajfo, kiel esprimis kamarado Majakovskij? — demandis Ogurcov.

— Ankoraŭ ŝi per ŝvabrilo la piedojn batas! — plende diris Maljunulo. — Mi estas ne hunda vosto, mi estas kuracisto kun diplomo, mi povas montri!

Sur la ŝtuparo ĉiuj jam ekridis.

En la parkon Vlaĉjo iris sola. Kaj ne por adiaŭi la domojn de la klinikoj — li estis neniom sentimentala, — sed simple por sidi iomete kaj rekonsciiĝi. Ja li tre laciĝis dum tiuj ĉi tagoj. Sed tuj kiam li turnis sin al la acera aleo, li renkontis Ganiĉev-on. Preteriri estis jam neeble, kaj konversacii li tre ne deziris, des pli, ke Vlaĉjo bonege sciis, pri kio parolos la patologo.

— Ĉu vi ricevis diplomon?

— Ricevis.

— Ĉu ĉio estis bela?

— Kiel en fabelo, — malgaje diris Vlaĉjo.

— En nia instituto oni tion scipovas! — konsentis Ganiĉev. — Kraĉi en la animon en la plej bona tago de la vivo de junulo — pri tio ili estas majstroj.

— Kaj vi? — neatendite malĝentilis Vlaĉjo.

— Kio mi?

— Kaj vi kial tie ne estis? Vin oni timas kaj estimas. Kun vi oni al neniu kraĉus en la animon. Kial do vi sidas ĉi tie sur benko?

— Aŭskultu, Ustimenko! — ekkoleris Ganiĉev. — Ĉu vi komprenas, kion vi diras? Mi estas maljuna homo, mi laciĝis, tie estas sufoke...

— Polunin kun lia malsana koro tie nepre estus, — bruske interrompis Ganiĉev-on Vlaĉjo. — Kaj pri maljuneco kaj laco, pardonu, sed al mi tion aŭskulti estas malgrable, Teodoro Vladimiroviĉ. Ĉu vi memoras, kiel Polunin diris, ke la plej granda malamiko de la scienco, progreso, civilizo kaj simple de la kuracista metio estas malvigleco. Kaj nun vi, amiko de Polunin, predikas ĝuste tiun malviglecon. Aĥ, por kio ja mi...

Li svingis la manon.

— Bone, diablo vin prenu, — per kulpa, sed ofendita voĉo diris Ganiĉev. — Junularo estas senkompata popolo.

— Kaj ĉu vi kompaton bezonas? Ĉu ne tro frue?

Nun ili rigardis en la okulojn unu de la alia.

— Via fajrobrigada maljunulo Skripnjuk, pri kiu vi tiel kortuŝe rakontis al mi, — diris Vlaĉjo, — kompaton, verŝajne, ne petis. Kaj ne pri tio mi diras, — kun sopiro kaj doloro ekparolis li, — kredu, ne ofendiĝu, sed pri alio — kial tiom multaj homoj juĝas, koleras, sed mem sidas jen sur benko, anstataŭ ol lukti kontraŭ tio, pri kio ili koleras kaj kion juĝas? Klarigu al mi.

Liaj malgajaj okuloj atente fiksrigardis al la okuloj de Ganiĉev. Kaj Teodoro Vladimiroviĉ ne eltenis, forturnis sin...

— Finfine, vi pravas, — diris li milde, — ne en ĉio, certe, sed en kelkaj detaloj. Tamen, mi vin haltigis ne por ekscii vian opinion pri mia persono. Mi bezonas respondon: ĉu vi restas en mia katedro aŭ ne.

— Certe, ne!

— Bonege! Nu, kaj se Polunin estus viva, ĉu vi restus ĉe li?

— Ankaŭ ĉe li mi ne restus, — pensinte, respondis Ustimenko. — Post ĉirkaŭ kvin jaroj mi, eble, al li venus...

— Ĉu vi bonvolus?

— Bonvolus.

— Sed kial?

— Kaj vi, kaj li instruis nin pri alio.

— Nin! — ekkriis Ganiĉev. — Vin en la larĝa senco, sed ne vin persone.

— Sergio Ivanoviĉ Spasokukockij estis siatempe zemstva kuracisto, — kolere ŝirante la vortojn, ekparolis Vlaĉjo, — kaj vi mem al ni pri li rakontis. Kaj vi mem pruvadis, ke la profundaj praktikaj radikoj de liaj sciencaj streboj kreskas ankaŭ ĝis nun el tiu tempo mem, kiam li estis zemstva kuracisto. Ĝuste vi al ni parolis pri multfaceteco de sciencaj interesoj de Spasokukockij, pri profundeco de penetro en la esencon de la problemo — ha, por kio mi al vi viajn vortojn ripetas...

— La scienco, — per teda voĉo ekparolis Ganiĉev, sed Vlaĉjo ne aŭskultis lin: li komprenis, ke Teodoro Vladimiroviĉ deziras al li bonon, sed ankaŭ deziras por si disĉiplon. Sed li, Ustimenko, ne deziris esti ies disĉiplo, li deziris fari aferon.

Kaj, ne aŭskultante, li atendis, ĝis findiros Ganiĉev, ĝuis kvieton, tion, ke hodiaŭ ne necesas ien hasti, varman, irizan, aroman lumon de sunmakuloj, ĝojis, rigardante al ridinda, kalva batalema pasero, kun la flanko antaŭen ofensivanta al tuta aro de siaj fratoj-paseroj.

— Kaj ĉio ĉi por tio, ke poste mi de vi petu temon por disertaĵo? — demandis Ustimenko, kiam Ganiĉev finis sian parolon.

— Sed vi ja ne petos! Vi mem ĝin trovos!

— Por kio do mi trovu, Teodoro Vladimiroviĉ, se mi havas por tio nenian internan bezonon. Spasokukockij por skeleta etendado memstare faris krampon kun aletŝraŭbingoj de sketiloj kaj spokoj el fortepiana kordo. Mi ne scias — ĉu tio estas scienca agado aŭ ne, sed ĝin diktis viva bezono de la afero, sed ne deziro havi sciencan titolon. Aŭ la lavado de la manoj per amoniako, aŭ la kanaleta pinĉilo por stomako, aŭ, finfine, la demandoj de sanga transfuzo. Kaj tio, kio estas farata sub lia gvido, iras el postuloj de la vivo de la kliniko, kaj la kliniko ĉe li ĉiam estas ligita kun la juneco, kun la zemstva malsanulejo. Ĉu mi malpravas? Aŭ prenu Pirogov-on. Ĉiuj scias, ke ili malmilde rilatis al ĉiaj trudaj disertaĵoj kaj al sciencistoj-homunkuloj. Kaj Rudnev — tre facile kaj afable. Do mi persone estas por Pirogov. Ne necesas multobligi artefaritajn sciencajn agantojn. Tio estas kaj multekosta, kaj al la scienco malutila, kaj al la afero ne helpas. Tiel mi persone opinias kaj pensas.

— Sed kiu vi estas, por opinii aŭ ne opinii, persone pensi aŭ persone ne pensi! — tute koleriĝis kaj ĉagreniĝis Ganiĉev. — Kiu vi estas, klarigu al mi?

— Diplomita kuracisto.

— Malmodeste, Ustimenko.

— Sed kial mi devas pensi, ke modesteco en mia laboro estas bona afero? Jen mi veturos en sovaĝejon, en izolejon, kaj estos ĝis tio modesta, ke pro ĉiu kazo per sanitara aviadilaro vokos konsilanton. Ĉu tiel?

Ganiĉev tiris sin, oscedis, suspiris:

— Ho dio!

— Ĉu vi laciĝis pro mi? — kompate demandis Vlaĉjo.

— Ne laciĝis, sed ĉio estas iel neordinare stulta. Vi ja estas talenta homo.

— Ja mi scias! — ekkriis Vlaĉjo. — Mi pri tio neniom dubas, alie mi forlasus la instituton, ĉar kaj vi, kaj Polunin, kaj Postnikov instruis nin pri tio, ke kuracisto devas esti ne nur scianta, sed ankaŭ talenta. Kaj mi deziras esti kuracisto.

— Nu bone, foriraĉu, — diris Ganiĉev, — mi tutegale vin premos laŭ la komsomola linio.

Kaj vere premis.



1. Proksimuma citaĵo de kalemburo el unu el la lastaj versaĵoj de V. Majakovskij: «elperĉita» anstataŭ «elĉerpita».