Vlaĉjo venis eksterlanden!

Post ses tagoj da veturado Vlaĉjon kovris pikanta barbo. Li, fakte, intence ne razis sin, malgraŭ tio, ke kaj li mem havis razilon, kaj la najbaro en la kupeo — maljuna kuracisto kun ronda kalvaĵo — plurfoje proponis la sian. Ĉe la limo indis esti pli solida!

Sed ĉi tie, sur la limo, la aspekto de kuracisto Ustimenko altiris nenies atenton. La limgardistoj kontrolis la dokumentojn, la doganistoj — la pakojn kaj valizojn. Estis profunda, venta, humida nokto. Ie nemalproksime hurlis kaj tondris monta rivereto. Vlaĉjo trinkis fortan teon el granda dikvitra glaso kaj atendis. La trajno, komforte lumante per la hel-flavaj varmaj fenestroj, ankoraŭ staris ĉe la perono de la stacio Medveĵatnoje. En la restoracia halo iradis malgranda japano en okulvitroj kun tre saĝa falta vizaĝeto, altaj rufaj angloj, kaj kun ili — bela, svelta, forte ŝminkita virino...

Sonis du sonoroj, tria, longe fajfis la ĉefkonduktoro. Tremigante la teron, la peza trajno ekiris en mallumon de la pluva nokto, al la arko, dividanta la ŝtatojn. Vlaĉjo fintrinkis teon, pagis per lasta sovetia mono. Poste alvenis kvar homoj, profunde riverencis al Vlaĉjo, komencis ŝarĝi la havaĵon en la kargujon de kamiono. Parolis tiuj homoj ne ruse, ili estis jam «eksterlandaj». Fine, kiam ĉio estis metita, kovrita per gumtolo kaj ligita per ŝnuroj, la limgardisto kun tri «kubetoj»1 premis al Vlaĉjo la manon, diris kun rjazanja akĉento:

— Nu, sukceson al vi, kamarado doktoro!

— Estu sana! — respondis Vlaĉjo, kiel diradis fojfoje Rodiono Metodjeviĉ.

La kamiono malrapide ekiris kaj post kvaronhoro haltis. Homoj kun kerosenaj lanternoj, en vakstolaj manteloj, en kaskedoj kun grandaj vizieroj — limgardistoj de la limanta lando — longe kontroladis Vlaĉjajn paperojn, doganistoj palpadis kaj renversadis la pakojn. Vlaĉjo dormetis. La monta rivereto, ŝajnis, roris super la kapo mem. Verŝajne, pasis multa tempo, ĝis la oficiro-limgardisto, salutante per du fingroj, tute alie, ol tion faradis la niaj, kun scivolemo fiksrigardis la sovetian kuraciston, montris siajn flavetajn pro tabako, maldensajn dentojn, dufoje svingis la lanternon. La ŝoforo ŝaltis la lumĵetilojn, en la humida aero malrapide, kun knaro leviĝis peza bariero. La aŭtomobilo, pene bruante per ĉiuj siaj maljunaj korpopartoj, kvazaŭ sendezire, ekleviĝis en senstela, humida obskuro sur la monton. Matene iĝis malvarme, vespere — varmiĝis. La kunuloj de Vlaĉjo dormis en la kargujo, ludis tie iun nekompreneblan ludon, en bivakoj ili manĝadis, deŝirante per la dentoj duonkuiritan ŝafaĵon. En la dua tago de la vojo Ustimenko ekvidis — en la ĉielo, super la serpentumanta vojo glate ŝvebis grandega, kiel aviadilo, aglo. Poste nokte la aŭtomobilo transrampis sekiĝintan kuŝejon de rivero, trafis en densan koton, ree eliris sur kamparan vojon. Kune kun ĉiuj Vlaĉjo puŝadis la glitantan surloke kamionon antaŭen, poste submetadis tabulojn sub la radojn, fosadis, puŝadis la malakran radiatoron malantaŭen. Kaj, same kiel tiuj, kiuj veturis kun li, ellernis krii:

— Ehe-he hop! Hop ĵ!

Ĉe sunleviĝo ili preteris grandan nomadejon. El jurtoj rojis fumoj, ĉevaloj kun abundaj kolhararoj, kun flirtantaj en vento longaj vostoj, fajrokulaj, longe kuradis antaŭ la kamiono. En alia nomadejo Vlaĉjo manĝis strangan, amar-salan kaj tre bongustan supon kun pecoj de ŝafa lardo, en la tria — trinkis teon. Larĝvangostaj homoj atente pririgardadis lin, kelkaj tuŝadis liajn firmajn, el jufto, botojn, laŭdis. Vlaĉjo al neniu ridetadis kaj neniun klinsalutadis, ne glatumis la kapojn de infanoj kaj ne diradis tiujn vortojn, kiujn li jam sukcesis ellerni. La plej humiliga al li ŝajnis kaĵoli la popolon. Li estis si mem, eĉ iomete pli severa. Li atente aŭskultadis, rigardadis, memorfiksante, kiel oni manĝas, kiel trinkas, kiel salutas, kiel dankas. Li serĉis tiujn trajtojn, pro kiuj poste li estimu tiun ĉi landon kaj ties homojn, li serĉis la karakteron de la popolo, ties distingajn, ĉefajn karakterizaĵojn. Dume tio estis malfacila, eĉ neebla — trovi kaj kompreni, sed unu afero por li iĝis klara: ĉiuj ĉi misiistaj intelektulaj rezonoj pri «grandaj infanoj» estas mensogo. Kun tiuj ne tro babilemaj, gastamaj kaj severaj homoj oni devis teni sin egale, trankvile, serioze kaj estime.

Fine de la tria diurno de la vojo, ripozante apud jurto sur feltotapiŝo, Vlaĉjo ekvidis ŝamanojn. Ili staris nemalproksime kaj estis pririgardantaj la rusan kuraciston, interparolante inter si. Vespera stepa vento movetadis iliajn sorĉajn atributojn — pendantajn sur la zonoj felojn de pegoj, sekajn radikojn, ursajn manegojn, ungegojn de reĝaj agloj. Kaj iu sonorileto ĉiam melodie tintadis en la malpura, kvazaŭ grasmakulita tamburino de la maljuna ŝamano.

«Tio estas miaj malamikoj, — pensis Vlaĉjo. — Kontraŭ ili mi estas luktonta».

— Pi-ra-mi-do-no! — subite diris pli juna ŝamano kaj riverencis al Vlacjo.

— Ĉu? — ne komprenis Ustimenko, tiom nekredebla estis tiu vorto ĉi tie, inter nomadoj, sub stepa vento.

— Pi-ra-mi-do-no! — ripetis la ŝamano kaj, farinte suferantan vizaĝon, almetis la manon al la tempio: — Piramidono!

Kapjesinte, Vlaĉjo ekiris al la kamiono. Li devis sufiĉe longe klopodi, antaŭ ol li sukcesis eltiri el zinkita kesto skatolon kun tablojdoj. Kaj ankaŭ apotekan koverton Vlaĉjo elprenis. Sub vento, sub malgaja hurlado de fava hundo, li skribis latine: «Pyramidoni 0,3». La ŝamano profunde riverencis, ŝovis tuj du tablojdojn sub la vangon kaj komencis ion longe klarigi al la ŝoforo. Poste la ŝoforo klarigis al Ustimenko, ke la ŝamano ne konsilas al Vlaĉjo sidi sur feltotapiŝo, ĉar tiu, kiu sidas sur feltotapiŝo, estas malgranda ŝamano, kaj granda ŝamano, la ĉefa, devas sidiĝi nur sur blankan ĉevalinan felon. Tiu, kiu sidas sur blanka felo, multe pli perlaboras, ol tiu, kiu humiliĝas ĝis feltotapiŝo. Tiel la ŝamano dankis Vlaĉjon pro la piramidono.

...Ili noktis en stepo ĉe rivero Kazirla-Haa. Ĉe mateniĝo Vlaĉjo vidis grandegajn gregojn da ŝafoj, fumojn de paŝtistaj lignofajroj, vidis perdiĝantajn en nebulo, malforte konturitajn masojn de foraj montoj.

Iom poste ili elveturis sur mirindan vojon, pavimitan per fendiĝintaj, plataj ŝtonoj. Apud la vojo kvazaŭ dormis griza, ŝtona, grandorela, kun senlipa buŝo, kun enfalintaj strabaj okulkavoj malgranda, soleca nano.

— Ĉingis-Ĥano! — diris la ŝoforo al Vlaĉjo.

Kaj per gestoj klarigis, ke tiu ĉi vojo same estis konstruita de homoj de Ĉingis-Ĥano, tamen ne nun, sed antaŭlonge, tute antaŭlonge.

Vlaĉjo kapjesis — li rememoris subite Postnikov-on kaj liajn vortojn pri tio, kiom longe la homaro memoras ĉiajn ĉingis-ĥanojn.

Renkonten kuris montaj branĉoj, krutaj, potencaj, altaj. Super la neĝaj ĉapoj fumis nuboj. Vlaĉjo sciis — hodiaŭ ili transpasos la montoĉenon kaj estos en la ĉefurbo.



1. «Kubetoj» — speco de kolumsignoj (galonoj sur kolumo), kiuj estis rangodistingiloj en la Ruĝa Armeo anstataŭ epoletoj en 1924–1943. Formo de kolumsignoj (trianguloj, kvadratoj («kubetoj») ktp.) montris specon de militistaro, ilia kvanto — rangon. En la tempo de la eventoj tri «kubetoj» signifis subleŭtenanton de ŝtata sekureco (la limgardistoj rilatis al NKVD, la popolkomisarejo pri internaj aferoj), rangon proksimume egalan al armea ĉefleŭtenanto.