«Fermita mondo de mia animo»

Jam kiam ŝi estis nur «registrata» kaj tute ne kredis, ke ŝi estos liberigita, Aglaja Petrovna pensis pri tio, kien ŝi iru, por, neniun submetante sub baton kaj per nenio embarasante, tamen trovi rimedon de komunikado kun la siaj. Certe, ŝi neniom dubis pri tio, ke ŝin gvatos la gestapo, ke ŝi tage kaj nokte estos sub senlaca kaj atenta observado kaj ke ŝi estis liberigita nur provizore, por ne simple pendumi, sed pendumi tiam, kiam ŝi «donos veran aferon», kiel ili esprimadis en sia gestapo en sia kutima lingvaĵo.

Ŝajniginte, ke ŝi ne rimarkis la etenditan manon de von Zanke, kaj nur degne balancinte por adiaŭo sian fieran malgrandan kapon, la «reĝino-bolŝevistino», kiel mense nomis ŝin la Standartenführer, sincere aprezanta koncentritajn kaj elegantajn virinojn, iris tra la koridoro al la elirejo kaj ĉi tie subite montris ankoraŭfoje neaŭditan memregon kaj spiritĉeeston. Turniĝinte al von Zanke, jam malferminta la pordon en sian kabineton, Fjodorova-Ustimenko interesiĝis, kie kaj kiam oni redonos al ŝi forprenitan disde ŝi pecon de lanŝtofo, kiun ŝi havis kun si, kiam estis neleĝe arestita.

Malrapida rideto facile tuŝis la lipojn de la maljuna vulpo Standartenführer von Zanke, malrapida kaj malbonkora. Bone, venos momento, kiam al li estos dolĉe rememorigi tiun reĝinon-putinon pri tiu ŝtofpeco, kiu estis redonita al ŝi, malgraŭ certeco pri ŝia kulpo antaŭ la imperia armeo. La imperiaj soldatoj, sinjorino, ne estas etaj ŝtelistoj. Bonvolu, sinjorino, al vi oni enmanigos vian ŝtofon. Mi ĝojos babili kun vi, sinjorino, antaŭ ol oni vin pendumos. Por ni vere estas malfacile, sinjorino, sur tiu malvarma kaj malamika al ni tero, sed nia spirito estas firma, kaj la fama arja ruzeco tamen neniigos vian rektanimecon, sinjorino, jes, neniigos kune kun tuta via estonteco, pri kiu vi tiel ŝatas rezonadi...

Sed, memkompreneble, la maljuna vulpo nenion tian diris. Li nur ordonis potence kaj mallonge, la vulpo, ne plu ŝajniganta sin bonkora avo kaj kruda ekstere, sed karesa en la animo kaj honesta batalisto. Tiun ĉi ne eblas trompi per ajna varianto de la gestapa supera strategio. Tiajn karakterojn oni venkas per pacienco kaj sieĝo. Ŝi ne eltenos senagadon. Kaj tiam venos fino ne nur al ŝia fizika ekzisto, sed al ĉio, kun kio ŝi estas ligita kaj kion ŝi, probable, eĉ komandas: estas tre kaj tre probable, ke la «reĝino-bolŝevistino» estas neordinara grando...

Hunda Morto galope trovis ĉefsoldaton Krautz, administrantan konfiskaĵojn; mole paŝante per la plataj grandegaj piedoj, ŝi venigis la bolŝevistinon, liberigitan en «strikta kolrimeno», en la tenejon, ĵetis en la molan malsekan buŝon ŝatatan mentan bombonon kaj transdonis al la ĉefsoldato la ordonon de la Standartenführer.

Ĝuste tiam okazis embaraso.

Krautz perpleksiĝis.

En tiu sama vespero, kiam Aglaja-n Petrovna-n oni forkondukis al la sunumejo, el kiu, kiel sciis Krautz, neniu iam ajn revenis viva, ĝuste en tiu vespero aperis neatendita kaj fidinda oportuna okazo sendi ion al Stettin, kie loĝis lia fidela Lissi, la «ora korpeto», kiel nomis li ŝin en siaj pasiaj kaj ĵaluzaj leteroj, plenaj de amoraj sopiroj de «via frislanda virbovo», kiel li arde rekomendis kelkajn siajn trajtojn, larĝe subskribante la frenezajn sendaĵojn. Kaj ĉar nenion pli bonan en tiu damnita vespero la enamiĝinta frislanda virbovo trovis sur la bretoj de la tenejo, tial li faris sendaĵon nur el du lerte kaŝitaj oraj horloĝoj kaj el la lanŝtofo, apartenanta al la virino, kiu kontraŭ ĉiuj reguloj estis poste subite liberigita de la Standartenführer mem.

Tamen, sciante, kio estas militservo, ĉefsoldato Krautz neniam ŝtelis «simple». Li substituadis, sed substitui estis facile, kiam la afero koncernis mortintojn, sed ĉi tie ĉio statis alie. Kaj li ne povis enmanigi al tiu viva mortintino pecon de mizera surogata ŝtofo de germana produktado, al kiu per speciala vinkto estis alfiksita etikedo, demetita de la lanŝtofo. Kaj Krautz prokrastis, ne sciante, kion decidi. Kaj Aglaja Petrovna, malklare divenante pri la okazintaĵo, kun pacienca aspekto sidiĝis sur tabureton apud la bariero, suspiris kaj kun karaktera sia kvieta obstino decidis konduki la aferon nepre ĝis la fino mem.

Krautz estis afereme klopodanta ĉe siaj bretoj, Hunda Morto estis suĉanta mentajn karamelbombonojn, trans la muro gestapaj ŝoforoj estis kantantaj:

Kiu pli fidele amas,
Ol soldato en la kor'?
Li ferion longan planas —
Pelos triston la amor'...

Kaj el la laŭtparolilo aŭdiĝis voĉo de la germana anoncisto por Rusio:

— La granda Führer de la germana popolo kaj la gardanta lin providenco decidis ataki Rusion, por frakasi ĝin antaŭ ol ĝi sukcesos iĝi malamiko...

Aglaja Petrovna, mallevinte la kapon, ridetis: stultas vi, faŝistoj, aĥ, kiel stultas, estas eĉ mirinde!

Kaj demandis:

— Kio, finfine, pri mia ŝtofpeco? Ĉu ĝi mankas?

La frislanda virbovo, ĉefsoldato Krautz, malesperiĝinte, ĵetis al li la surogatan lanon, sed ŝi nur mallarĝigis la okulojn kaj diris, ke ĉi tie estas senduba eraro kaj ke ŝi petas ĉion klarigi tuj, aŭ oni voku sinjoron von Zanke. La maljuna vulpo estis ĝuste tiam malleviĝanta laŭ la ŝtuparo, iris tagmanĝi. Li estis en jako de laktokafa koloro, la kanguruan kolumon li levis, la mentonon enprofundigis en lanugan skarpon. Li aŭdis sian nomon kaj por momento haltis. Kaj tuj ekvidis en la manoj de la «reĝino-bolŝevistino» la surogatan ŝtofpecon. «Aĥ, kia karaktero, — preskaŭ kun admiro pensis la ĉefo de la grupo «C», — se mi havus almenaŭ unu tian spioninon!»

Kaj ludante per la promenbastono, sur kiu li apogis sin, malleviĝante laŭ la ŝtuparo, trenante unu piedon, li aliris pli proksime, nenion demandis kaj, galante almetinte du fingrojn de la dekstra mano al la longa viziero, en la kripligita rusa lingvo certigis sinjorinon Fjodorova-n, ke sinjorino Misel senprokraste elpagos koston de la ŝtofpeco per markoj por reciproka kontento.

Aglaja Petrovna ree reĝinece klinis la kapon.

La Standartenführer ankoraŭfoje ĵetis la fingrojn al la viziero kaj, kun apetito pripensante, kiel li mem, kontraŭ la kutimo, regos la ekzekuton de tiu fera reĝino, direktis sin al «Kara Bavario» por tagmanĝi, kaj Hunda Morto metis antaŭ Aglaja Petrovna stakon da okupaciaj markoj, pri kiuj estis sciate, ke ili estas presataj en Berlino en la sama fabriko, kie estas farataj transglueblaj bildoj, petis subskribi, kaj nur elkondukinte la bolŝevistinon, kuraĝis telefoni al Zollinger, por ke tiu ordonu aresti la ŝteliston-ĉefsoldaton.

Sur la placo Aglaja Petrovna haltis antaŭ la pendumilo. Ŝi kun peno rekonis Vlaĉjan institutan amikon — Ogurcov-on, kun peno legis la vortojn sur la ŝildo: «Li kunlaboris kun bolŝevistoj», kun peno rememoris la vivan Ogurcov-on — liajn maldensajn dentojn, patosajn ekkriojn, impetajn dubojn pri celkonformeco de kuracado, skeptikan rilaton al si mem — kaj, kun peza suspiro pli forte streĉinte la finojn de la kaptuko, ekiris pluen.

Nun ŝi sciis, kien iri.

Alevtina Andrejevna ne perfidis ŝin en tiu nokto — do, ŝi devis iri al ŝi. Tio estis, kompreneble, ne facila, sed Aglaja Petrovna bone memoris, kiel la Standartenführer per fajfanta flustro persvadis Alevtina-n rigardi pli atente, kiel li diris, ke Alevtina laboras ĉe ili, ili al ŝi fidas, kaj ŝi devas koni tiun virinon, al kiu foriris ŝia edzo. Tra kvieta kovranta ŝin dormo Aglaja Petrovna tamen aŭdis, kiel ripetadis Alevtina:

— Ne, ne, tute ne! Tute ne! Ĉu tiun mi ne rekonus? Ja tiun mi per miaj propraj manoj al vi kondukus...

Ne rekoni ŝi ne povis, tro ofte ili intervidiĝis en la pasinteco, tro bone ĉiam memoris unu la alian, kaj apenaŭ Aglaja Petrovna tiom ŝanĝiĝis, ke tiu ne povus ŝin rekoni. Sendube, ŝi estis avertita de niaj homoj, ĉar ŝi sen ajna sufloro nomis Aglaja-n Petrovna-n Fjodorova kaj eĉ diris, ke tiun Vanjon ŝi bone konas, kaj ne nur konas, sed eĉ iomete estas por ŝi amikino, «amikineto», kiel esprimis en tiu nokto per ŝiriĝanta pro emocio voĉo Alevtina-Valentena Andrejevna, la eksa ĉambristino de la gesinjoroj Gogolev-oj...

Kun malgaja duonrideto, mallarĝigante la okulojn sub frosta vento, rigardis Aglaja Petrovna al ruinoj de sia urbo. Ŝi ne retrorigardadis — ŝi sciis, ke post ŝi oni sendube iras. Sed tio nun havis nenian signifon. Post ioma tempo ŝi elpensos, kiel foriri disde siaj damnitaj gvatantoj, necesas nur defaligi de la ŝultroj la streĉon de tiuj malfacilaj tagoj kaj noktoj, defaligi de si la streĉon de senĉesa preteco al rezisto en pridemandoj kaj en «koraj» interparoloj. Ja pri estonteco ŝi ne sukcesadis pensi, ŝi pensadis nur pri tio, kion ŝi faros tuj, ĉi-minute, kio atendas ŝin kaj insidas en la plej proksima momento, kaj tio ja estas ne estonteco, sed nuno, minacanta per morto. Nun sendube venos tempo por kalkuli kaj prepari eliron el tiu ŝajna sakstrato, en kiun la gestapanoj enpelis ŝin.

Kaj certe ŝi trovos tiun eliron...

Subite ŝi tremeris — tute apude batis kupraj muzikiloj de blova milita orkestro, kaj Aglaja Petrovna ekvidis strangan sepultan procesion: kun popoj kaj militaj germanoj, kun plotono de soldatoj, akompanantaj la ĉerkoveturilon kaj kun malplenaj leĝeraj aŭtoj de la germana komandantaro — «Benz-Mercedes»-oj, «Opel-Kapitan»-oj kaj kun unu «Opel-Admiral», kiu apartenis al la komandanto majoro zu Stackelberg und Waldeck, kio estis sciata eĉ en la arbaro, ĉar ĝuste sub tiun ĉi nigran aŭtomobilon oni siatempe ĵetis grenadon, sed malsukcese.

— Kiun oni sepultas? — demandis Aglaja Petrovna kriplulon-almozulon, krablantan kun sia lambastono sur la trotuaro post la funebra procesio. — Kiu mortis?

— Ja la urbestron ni sepultas, — gaje kaj paroleme respondis la almozulo. — Nian urbestron sinjoron Ĵovtjak! Donacu, moŝtino, mil markojn por funebri la animon de nia mortinteto, por ke li pli bone en la infero brulu...

Ne sen plezuro «donacis» Aglaja Petrovna al la grizblua drinkulo presitan en la berlina fabriko de transglueblaj bildoj «centaĵon», kiel esprimis la almozulo, kaj ekiris pluen sub malgaja kupra zumado de la germana milita orkestro. Post la funebra veturilo ŝi rimarkis nur du homojn, akompanantajn la profesoron en lian lastan vojon: tiuj du estis tre bone konataj de ŝi, kaj ŝi sciis, kion ili faras en la urbo, la gefratoj Zemskov-oj — la kvieta ĝibulo Platono Zemskov kaj lia fratino Paŭnjo...

«Do, ili estas vivaj, ne fiaskis» — rapide kaj ĝoje pensis Aglaja Petrovna kaj, turninte sin en interstraton, subite rememoris, kun kia abomeno kaj malamo Vlaĉjo en fora tempo rakontis al ŝi, kiel li estis kun Banjo en la naskiĝtago de tiu sama Daĉjo, al kiu edziniĝis Alevtina, forlasinte Stepanov-on, kiel ridinde prezentis li iun Lucy-n Miĥajlovna-n, predikantan «memmasaĝon», kiel koleris pri salato el «insilaĵo» kaj kiel li montris dancojn de fratinoj Beba kaj Kuka...

«Tamen, se tio estas ankaŭ nun tia domo, tiam por mi, verŝajne, estos nemalbone», — afereme rezonis Aglaja Petrovna kaj, leviĝinte laŭ kadukaj ŝtupoj de la teraso, tiris draton, super kiu estis surskribo «sonorilo». En la profundo de la domo io tintis, poste timigita voĉo de Alevtina demandis: «Kiu estas tie?» — kaj kiam Aglaja Petrovna nomis sin, la pordo abrupte kaj larĝe malfermiĝis kaj Alevtina, en malnova peltmantelo, nekombita, kun enkaviĝintaj okuloj, depaŝis en la profundon de la duonmalluma teraso, malforte ĝemis kaj apenaŭ aŭdeble diris:

— Ĉu vi?

— Mi, — laŭte kaj klare, tiel, ke aŭdu «ili» — la spionoj, respondis Aglaja Petrovna. — Mi, kara amikino! Vidu, la vero ĉiam venkas. Oni min ne nur liberigis, sed eĉ permesis resti en la urbo kaj trovi por mi laboron. Tre ĉarmaj homoj tie estas, simpatiaj!

Larĝe malferminte la okulojn, rigardis al Aglaja Petrovna Alevtina-Valentena, kaj en tiuj malfermegitaj okuloj Aglaja Petrovna subite vidis tiel amatan de ŝi Barbara-n. Tio estis neatendita kaj timiga, sed ŝi ne povis deteni sin kaj, admirante, jam tute sincere diris:

— Mirinde vi al mi nun Banjon rememorigis!

— Ĉu Banjon? — kun malforta kaj malfeliĉa rideto perplekse diris Alevtina. — Ĉu vere? Do eniru, mi petas, kial ni sur la perono...

La teraso odoris je rubujo, katoj kaj malvarma, putra fumo. Tio estis atestaĵo de mizera vivo, kaj Aglaja Petrovna baldaŭ komprenis, ke la eksa ĉambristino de gesinjoroj Gogolev-oj ne faris karieron, restinte ĉe la germanoj.

— Nun jen kio, — diris Aglaja, retenante Alevtina-n je la kubuto. — Atendu! Ĉu ĉi tie neniu aŭdas?

Alevtina respondis, ke ĉi tie neniu aŭdas, kaj Aglaja Petrovna flustre, sed ne haste klarigis al ŝi, ke se ŝi timas, tiam Aglaja senprokraste foriros, sed se ne («Laŭ mia opinio, por vi estas tute nenio timinda», aldonis ŝi), tiam ŝi restos ĝis oportuna okazo, kiu nepre troviĝos. De Alevtina Aglaja nenion, certe, bezonas, ŝi en nenion ŝin enmiksos, sed tio, ke ili estas «amikinoj», estas fiksita de la gestapanoj, kaj ili neniom miros, se Aglaja iomete loĝos ĉe Stepanova.

— Ho dio! — feliĉe fiksrigardante al Aglaja Petrovna per Banjaj rondaj okuloj, ekparolis Alevtina. — Kiel do vi povas tiel pensi, ke mi timos? Mi eĉ tie ne timis, sed ĉe ili estis pli timinde. Sed pri ĉio ĉi poste, kaj nun ni iru en la ĉambron, vi ja bezonas manĝi kaj almenaŭ teon trinki. Ne eblas ja por malsata homo...

Ili trairis la malhelan kaj obstrukcitan per rubo enirĉambron kaj eniris en oblikvan, unufenestran, nepurigitan ĉambron, en kiu loĝis Alevtina. En la malhela lumo de venanta vintra krepusko Aglaja Petrovna distingis la «portreton de kakto», pri kiu plurfoje rememoradis Vlaĉjo. La enigma vegetaĵo sur la portreto floris: ekzota tre kolora floro estis fiere leviĝanta super la kakto — belaĵo, naskita de kriplaĵo.

— Malbone estas ĉe mi, — sinĝeneme formetante malbone lavitan kaj negladitan tolaĵon, diris Alevtina. — Mi tiel laciĝas, ke nenion sukcesas fari...

Ŝi, evidente, vere nenion sukcesis: la lito estis en malordo, sur la tablo, en amaso de jam nigriĝinta terpoma ŝelo, kuŝis kelkaj rostitaj terpomoj, pankrustoj, humidiĝinta salo estis ŝutita en ladskatolon. En pladeto videblis tute malmulte da sunfloroleo, kaj staris odoro de malbona tabako kaj densa odoro de germana desinfekta likvaĵo.

— Ĉio ĉi estas pro li, fiuloj! — kapmontrinte al la muro, trans kiu, verŝajne, loĝis hitleranoj, kolere plendis Alevtina. — Verŝas kaj verŝas el pumpiloj, priverŝis la tutan domon, sed ĉe ni neniam estis cimoj...

Ŝi interkaptis rigardon de Aglaja Petrovna, kiu estis pririgardanta starigitajn sur la komodo fotaĵojn de Eŭgeĉjo — kiel studento, de Barbara kun harligetoj, volvitaj korne super la oreloj, kaj de Rodiono Metodjeviĉ en civila kostumo, kaj tute timigite petis:

— Vi ne koleru, ke ankaŭ Rodiono estas ĉi tie. Tio nenion signifas. Simple... ĉiuj havas familiojn. Aŭ... havis... Kaj mi antaŭ li tiom kulpas, ke ne eblas priskribi, kaj jen troviĝis tiu fotaĵo...

Ŝiaj lipoj iomete ektremis, ŝi demetis de la komodo la fotaĵon de Stepanov kaj deziris kaŝi ĝin en la keston, sed Aglaja Petrovna potence prenis Alevtina-n je la mano kaj ne permesis.

— Kia stultaĵo! — diris ŝi, kuntirante la brovojn. — Kiel vi ne hontas! Mi simple tiun fotaĵon neniam vidis, tial mi rigardis. Kaj Barbara-n kun tiuj harligoj mi same ne vidis, — aldonis ŝi kun subrido. — Kaj Eŭgeno ĉi tie ĉe vi estas vere ŝika...

— En la tago de la nupto! — same ridetinte, diris Alevtina. — Mi lin de Iraida detranĉis, Iraida ĉi tie malbone aspektis, ŝi estas tute ne fotoplaĉa...

Tiu vorto estis el la malnova, mortinta leksikono de Alevtina-Valentena, ŝi mem eksentis tutan falson de la rezonoj pri fotoplaĉo kaj konfuziĝis, sed Aglaja Petrovna ne permesis al ŝi afliktiĝi kaj transiris al alia temo — al tio, kia ŝi estas brava, Alevtina, se pri nenio rakontis tie, en la gestapo.

— Kion vi diras, kiel eblas! — kun degna rideto diris Valentena Andrejevna. — Ĉu mi estas tia? Ni ĉi tie kvankam iaj-tiaj, sed ĉiuj estas sovetiaj, — sulkante la lipojn kaj kvazaŭ mem timante tiujn vortojn, aldonis ŝi. — Se eĉ tia homo, kiel Averjanov, montris sin digne...

— Ĉu librotenisto Averjanov? — ĵetinte streĉitan rigardon al Alevtina, demandis Aglaja Petrovna.

— Jes, li...

Kaj, sidiginte Aglaja-n Petrovna-n apud si sur la neordigitan liton, Alevtina per rapida flustro rakontis al Aglaja la tutan historion de la resurekto kaj morto de la maljuna Averjanov tiel, kiel ŝi aŭdis de Paŭnjo Zemskova. Rakontis ŝi longe kaj senorde, tre emociiĝante kaj spirante al Aglaja per tabako, kaj Aglaja aŭskultis, kovrinte siajn nigrajn okulojn per la mano, kaj mallaŭte ploris unuan fojon post tiu tago, kiam ŝi disiĝis kun Vlaĉjo en la tago de la evakuado de la urbo. Ŝi ploris kaj ridetis, kiam Alevtina rerakontis jurajn minacojn de la drinkulo Averjanov, liajn vortojn pri damnita Aglajaĉo, kiu post la milito elpagos al li laŭ juĝo el sia poŝo kompenson kaj ne plu rompados la leĝon!

— Ĉu ili lin tiel mortpafis? — tra larmoj demandis ŝi.

— Certe, — mallonge respondis Alevtina. — Nun kun tio estas simple, Aglaja Petrovna. Antaŭe ni estis homoj kaj civitanoj kun siaj ofendiĝoj kaj pretendoj, se io okazadis — kriadis: «Tio estas por vi ne ĉe la caro, ni ĉe la soveta potenco vivas!» Kaj nun al ĉio venis fino! Vi ne scias, mi al vi ankoraŭ tielaĵojn rakontos! Kaj ne ploru, kial nun pri li plori, al li nun estas nenio, al Averjanov. Jen al vi pura tuketo, viŝu vin...

— Do, ĉu ĉio ĉi de li komenciĝis? — skuante la kapon kaj malamante sin pro tiuj stultaj larmoj, demandis Aglaja.

— Certe. Li ja unua al Tatjana Jefimovna kuris, al Okajomova, al via malamikino, kaj minacis, ke li agas en nomo de la ĝenerala ruĝa partizana stabo. Kaj al Platoĉjo Zemskov. Kaj Paŭnjo nokte, riskante trafi al patrolo, tuj al mi alkuris. Ŝi estis tute pala, kiam ŝi eniris. Certe, Aglaja Petrovna, kial kaŝi, al mi estis terure ofende, ke ili min suspektis kaj persvadadis...

— Sed tio ja estas natura! Ne povis vi havi al mi bonajn sentojn, tio ne eblas...

— Pri bonaj sentoj neniu diras, — iomete deŝoviĝante de Aglaja Petrovna, diris Valentena Andrejevna. — Kion mi sentas aŭ ne sentas, tio estas mia intima flanko, tio estas fermita mondo de mia animo, en kiun al neniu estas permesite enpaŝi...

— Ja mi ne penas ien ajn enpaŝi, — penante subpremi rideton, respondis Aglaja, — ni lasu ilin, tiujn rezonojn. La plej granda ĝojo por mi estas tio, ke vi ĉiuj ĉi tie evidentiĝis honestaj homoj, eĉ tiuj, kiuj min persone malŝategis...

— Ĉu honestaj? — ekkriis Alevtina.

— Certe, honestaj.

— Estis li, kiu ĉiam ŝatis tiel diradi, — prononcis Alevtina, — li ie kaptis tiun ĉi vorton, li — Rodiono Metodjeviĉ, kaj ĉiam li min per tiu vorto riproĉadis, kio estas honesta, kaj kio estas malhonesta. De vi, eble, li tiun vorton kaptis?

— Ne, ne de mi, — nelaŭte respondis Aglaja. — En ilia akademio estis instruisto — malnova, ankoraŭ de la caraj tempoj, oficiro. Do li ĉiujn siajn amikojn — kontrulojn kaj blankulojn, kiam ili tie faris komploton, publike nomis malhonestaj homoj. Tio al Rodiono Metodjeviĉ faris grandan impreson, li al mi rakontis...

— Kaj al mi ne rakontis, kvankam mi estis lia edzino tiutempe, — amare diris Alevtina. — Neniun komploton li menciis, eĉ ne unu vorton... Nu, kial nun rememori, nun rememori estas senutile. Vi prefere manĝu, jen almenaŭ terpomon...

Starante Aglaja manĝis terpomojn, forte salante ĉiun, fiksrigardante al la fotaĵo, kie estis montrita la civila Rodiono Metodjeviĉ. De sur la komodo al ŝi rigardis firme kaj honeste liaj okuloj, kiujn ŝi tiom terurige longe ne vidis, kaj ne reteninte sin, ŝi eĉ flustris ion al tiuj okuloj karesan kaj rapidan, konsolan kaj samtempe kvazaŭ petantan defendon. Alevtina nenion rimarkis, purigante la ĉambron. Aglaja forturnis sin de la fotaĵo, skuis la kapon, rigardis, kiel Alevtina metas sur oblikvan petrolfornelon fulgokovritan bolkruĉon, kiel ŝi malkovras per malakra tranĉilo germanan ladskatolon.

— Ĉu faŝistoj provizas? — demandis Aglaja Petrovna.

— Ĉu faŝistoj? Ili provizos, atendu! Tio estas ŝtelitaj konservaĵoj. Ĉi tie partizanoj faligis ilian trajnon — tuj, certe, trairis onidiro, — ni el la urbo ĵetiĝis, kiel frenezuloj, grege. Ili, kanajloj, komencis pafi! Poste ni jam artifikojn trovis, kiel preni, por ke la gardistoj ne vidu, tio estas vera scienco. Ja la afero meritas riskon — ili, tiuj konservaĵoj, estas grasaj. Mi havas ankoraŭ du skatolojn. Kaj poste ni teon trinkos kun sakarino, kaj se vi ŝatas — kun sekaj fruktoj, ĉe mi saketo de la paca tempo restis, mi ĉiam por okazo konservadis...

Kaŝe, pensante, ke Aglaja Petrovna ne rimarkas, Alevtina ĉiam pririgardadis ŝin, ĉu ŝi maljuniĝis, ĉu aperis faltoj almenaŭ ĉe la okuloj, ĉu konserviĝis la antaŭa moka esprimo de la nigraj mallarĝaj okuloj? Kaj notis mense: ne, ne maljuniĝis, maldikiĝis, eble, iomete, kaj la rigardo iĝis pli bonkora, ne tiel tranĉas per la pupiloj. Sed se diri veron, efektivan veron, do Alevtina per nenio estas malpli bona ol ŝi. Ilia alto estas sama, ambaŭ havas longajn krurojn. Aglaja estas nigrahara, malhelhaŭta, kaj Alevtina estas pli hela, «pli virineca», kiel pensis pri si en sia lingvaĵo Valentena Andrejevna. «Ne vane Daĉjo diradis pri mi, ke mi estas absoluta tipo de virino», rememoris Alevtina kaj imagis al si la vizaĝon de Daĉjo, lian profundan, zorgeme trarazitan kaveton sur la mentono, lian longan anglan pipon, lian afektecon de retenitaj moviĝoj kaj tion, kiel kolere iam diris pri li Rodiono Metodjeviĉ:

— Ĝis tiom, vidu, Valentena, via Daĉjo estas eleganta, ke tute similas al internacia vagona ŝtelisto...

Por momento al ŝi ŝajnis, ke ĉio ĉi estas malbona, longa kaj stulta sonĝo: kiun al kiu ŝi ŝanĝis? Kiu estas tiu ĉarma, kvieta virino, ĵus viŝinta larmojn en ŝia ĉambro? Kie estas la vera edzo? Kien malaperis la ĉiam bruaj, eterne kverelantaj infanoj? Kial ne estas ĉi tie avo Metodo, ŝia justa kaj kaŝita malamiko, la unua, kiu komprenis, ke ŝi estas fremda en sia familio? Kaj kie vi estas nun, kien malaperis, la gesinjoroj Gogolev-oj, rompintaj ŝian animon jam en la juneco per falsa kaj sensenca beleco de via vivo? Kaj nun jam nenion eblas revenigi, nun ĉio estas finita, por ĉiam finita.

— Kaj eble, ni drinku, Aglaja Petrovna? — certa pri tio, ke Aglaja nepre rifuzos, demandis Valentena-Alevtina. — Mi havas dolĉan kaj fortan likvoreton. Po glaseto, ĉu?

— Vodkon mi drinkus, — neatendite respondis Aglaja.

— Ĉu vodkon? Vodko estas, Schnaps — germana, malbongusta. Ni ĝin ĉi tie per siropo diluas.

— Donu kun siropo, — vigle konsentis Aglaja. — Mi nepre drinki bezonas, por la bremson malstreĉi.

— Kian bremson?

— Mi, vidu, estas kvazaŭ kojnumita, — kun malmilda subrido, tre beliganta ŝian vizaĝon, klarigis Aglaja Petrovna. — Rigidiĝis en mi ĉio en tiu gestapo. Tio estas sufiĉe malfacila, kiam dum la tuta tempo, ĉiuhore kaj ĉiuminute, vi ĉion ĉirkaŭe kaj en si mem pesas: kiel respondi kaj ĉu respondi, kiel rigardi, kiel turniĝi. Tio estas tute ne facila...

Kaj ree miris Alevtina: ne nur la malmilda subrido beligis la vizaĝon de Aglaja, sed ajna esprimo, ajna ŝanĝo de emocioj en ŝia animo — ĉio konvenis al ŝi, ĉio beligis, kaj ne eblis scii nur unu aferon: kiam diri — nun restu tia, nun vi estas la plej bela...

«Fordonis mi lin, per la propraj manoj al ŝi lin puŝis, — kun doloro kaj kolero pensis Valentena-Alevtina, — ŝiajn karesojn li preferis al la miaj, ŝian senton — al la mia!»

Viŝinte la glasetojn per viŝtuko, ŝi verŝis en ilin la akre odorantan kemian Schnaps-on, diluis ĝin per aroma siropo kaj, penante ne plu vidi Aglaja-n, ĉar kiam ŝi vidis ŝin, tiam nepre pririgardadis, diris:

— Nu, je tio, ke ĉio bona al vi estu, Aglaja Petrovna. Je via sukceso.

— Je vi, — respondis Aglaja serioze kaj firme. — Je via kuraĝo. Mi ne nur aŭdis, mi vidis, kiel vi tiam eldiris — «ŝi estas Fjodorova, ŝin mi bone konas, mi kaj ŝi estas amikinetoj». Vi ja komprenis, ke al vi, en la okazo, se ili komprenos, minacas morto...

— Sed por kio mi tiun vivon bezonas, — iomete disverŝinte la rozkoloran vodkon, kun spasmo en la gorĝo kaj eĉ kun ŝriko ekkriis Valentena Andrejevna. — Klarigu, vi, saĝa, responsa, por kio mi nun bezonas la vivon? Kiu mi estas, por ke mi vivu? Ĉu laboranto, aŭ edzino, aŭ panjo por miaj infanoj? Kiu? Plej probable, simple maljuniĝinta virino kun diversaj stultaj pensoj, kun obsedoj kaj manioj. Jen ja — mi scias — estas tio ridinda kaj malbona miaflanke, sed mi ankaŭ nun ĉiam rigardas al vi ne kiel necesas rigardi, sed rigardas kiel al virino, kvankam en mia aĝo kaj ĉe mia persona situacio tio estas ia anekdoto! Aĥ, kial paroli!

Rapide, avide kaj kutime eltrinkinte la vodkon, ŝi almanĝis malvarman terpomon kaj, eltirinte el poŝeto de la bluzo ĉifitan cigaredon, ekfumis.

— Ne indas tiele paroli, — iomete sulkiĝinte, diris Aglaja. Ŝi ne eltenadis eĉ iometan proksimiĝon al histeriaĵoj, ŝi ĉiam fizike sentis naŭzon pro ĉiaj elkrioj, belaj frazoj kaj memvipadoj, kaj nun ŝi ektimis, ke necesos paroli en malamata de ŝi alta kaj konsola tono. — Ne necesas, — prononcis ŝi. — Ni prefere, dum ni ne ebriiĝis, parolu pri tio, kiel ni poste nin tenu kaj kian ni havos legendon.

— Kio estas tio — legendo? — miris Alevtina.

— Firma elpensaĵo. Tio, sur kio ni ambaŭ devas stari ĝismorte.

— Kaj ĉu nin oni nepre mortigos?

— Tute ne nepre. En tio de ni multo dependas. Vi kaj mi ja estas nestultaj kaj ruzaj, ĉu vere? Ja ni ne estas pli stultaj, ol la faŝistoj! Kaj kio koncernas nian konvinkitecon, do ankaŭ ĝi al ni ne mankas. Nia afero estas prava.

Kaj, firme rigardante en la okulojn de Alevtina, per glata kaj trankvila voĉo Aglaja Petrovna rakontis al ŝi detalan biografion de Vanjo Fjodorova, rakontis, kie kaj kiam Vanjo amikiĝis kun Alevtina, per kio ili proksimiĝis kaj kio nome estas grava en la biografio de Fjodorova...

Alevtina aŭskultis distrite kaj redemandadis, timante pri sia distriteco, kaj poste subite demandis:

— Ĉu vin la partio sendis por plenumi taskon ĉi tien?

— Nun ankaŭ mi drinkos, — levante per la malgranda firma mano sian glaseton, diris Aglaja Petrovna. — Kaj tamen mi drinkos je via, Valentena Andrejevna, kuraĝo. Cetere, ni ambaŭ devas ĉiam alparoli per antaŭnomoj, kiel malnovaj amikinoj.

— Kiu do vin ĉi tien sendis? — ree demandis Alevtina, kaj Aglaja Petrovna komprenis, ke ŝi turmentiĝas pro nefido de Aglaja, pro ŝia aparta vivo. — Ja ne memstare vi kun via partia biografio laŭ propra deziro venis en la urbon?

— Mi en la urbon ne venis, — ĝojinte al eblo foriri de la ĉefa demando, ne plu ĉagrenante Alevtina-n, diris Aglaja Petrovna. — Oni min tute ne en la urbo arestis, kiam mi iris...

Kaj ŝi trankvile rakontis al Alevtina tiun saman version, kiun sciis en la gestapo kaj von Zanke, kaj Wentzlow, la version de Vanjo Fjodorova, kaj en tiu versio Aglaja estis ne Ustimenko, sed Vanjo Fjodorova.

— Terure, — skuante la kapon, interrompis ŝin Alevtina. — Kiel terure ja estas, Aglaja Petrovna! Ĉu vi ne komprenas? Vi min el via rondo forigis, mi por vi ĉiuj nun estas fremda! Sed iam estis ja mi por ili sia, kaj ili, kunveninte, ne ĝeniĝante pro mi, paroladis pri siaj militistaj aferoj. Ili sidadis iam ĉe la tablo, kaj via frato forpasinta — Atanazio Petroviĉ, kaj mia... kaj Rodiono Metodjeviĉ, kaj aliaj kamaradoj, kaj kantadis. Tio estis antaŭ vi, en la tempoj de nia bela amo. Ili kantis, ĉu vi scias?..

Vi, maristo, belas per vizaĝo,
Vi de l' nasko aĝas dudek ok...
Amu min, maristo, plenkuraĝe,
Kion vi respondos al la vok'...

Per la gesto de la edzino de la asiza advokato Gogolev Alevtina prenis per la fingroj la tempiojn kaj kunpremis ilin, kiel sinjorino Gogoleva dum atakoj de sia «nehoma, mortiga» migreno.

— Tio estas terura, — prononcis ŝi. — Tio estas magia cirklo, sakstrato, nebulo, densa kiel vato. Kaj ne cirklo, sed kvadraturo de cirklo!

Aglaja ĵetis atentan rigardon al la unua edzino de sia edzo kaj subite ekkompatis ŝin.

— Mi estas Valentena Fjodorova, via amikino, — diris ŝi flustre esprime kaj klare. — Vi nenion plian bezonas, por fari al ni, ni, — ripetis ŝi, — seriozan kaj riskan helpon. Inter homoj, kiuj faras aferon, ne estas kutimo paroli, ĉu vi komprenas, Vanjo? Vi ne turnu la kapon, vi rigardu al mi!

Metinte la manon sur la pojnon de Alevtina, Aglaja iomete pli laŭte demandis:

— Ja ĉu vi ne pasis la ekzamenon?

— Vi ĉiuj estas stultuloj, — drinkinte ankoraŭ vodkon kaj denove ekfumante cigaredon, kolere respondis Alevtina. — Stultuloj! Nenion vi komprenas! Vi de mi deiris kaj sendis mian boaton laŭ fluo. Ĉu li penis levi min ĝis si? Li monon donadis por la familio kaj fermiĝadis en sia ŝelo aŭ kiel tio nomiĝas! Liaj ŝipoj! Liaj maristoj! Kaj tio, ke mi malrapide, sed certe iris al la fundo kaj atingis tion, ke li prave priverŝis min per malestimo, — pri tio kiu kulpas? Min necesis eduki, kaj mi malfermiĝus al tiuj radioj kaj tuta tirus min al la estonteco, sed min ĉiuj forlasis. Sed mi, eble, ne pli malbona estas, ol aliaj!

Ŝi elŝiris sian manon el la fingroj de Aglaja kaj, ekplorinte, petis:

— Ne aŭskultu min, bonvolu! Mi tre petas — ne aŭskultu. Oni diras, ke eĉ floro, se oni surpaŝas ĝin, plendas per ultrasono. Kaj mi estas virino kun ĉiuj karakteraj por ni malfortaĵoj. Ni prefere pridrinku tiun aferon, amikino, kaj pri mi, mi petas, esperu! Fidu min! Mi komprenas, ne estas permesite al tiaj, kiel vi, paroli kun tiaj, kiel mi. Sed se vi spertus tion, kion ni ĉi tie spertas ĉiutage, se vi vivus per tiu sama vivo, per kiu vivas ni, vi komprenus, vi taksus miajn travivaĵojn. Kaj vi ne permesus al vi rigardi al ni kun malestimo. Dispremita papilio iam susuris per la flugiloj sub karesaj sunaj radioj, tion necesas konsideri kaj ne forgesi... Kaj nun aŭskultu pri nia vivo...

Verŝinte por si ankoraŭ, ŝi eltrinkis kaj tute ne almanĝis, nur altrinkis per varmega akvo el la bolkruĉo kaj haste, flustre komencis rakonti.

Sulkiĝante, mallonge suspirante, suferante pro la stulte rafinita leksikono de Alevtina kaj pro nekredebla teruro de ĉiutaga vivo sub la boto de la hitleranoj, aŭskultis Aglaja Petrovna. Jes, certe, nenion tian ŝi sciis. Tie, en la arbaro, oni sciis pri ekzekutoj, pri malsato, pri ostaĝoj, pri gasumveturiloj, pri Auschwitz kaj Majdanek, pri la malnovaj, antaŭmilitaj koncentrejoj de Hitlero, sed la sufokanta ĉiutageco de vivo de tiuj, kiujn la germanoj oficiale nomis Untermensch — subhomo, estis nek en informoj de agentoj en la urbo, nek en bultenoj, kiujn la arbaro ricevadis radie el la Granda tero.

— Ili ankaŭ al siaj neniom kredas, — kliniĝinte al Aglaja, rapide diris Alevtina Andrejevna. — Ĉe ni en la kazino — tio estas tia restoracio, «Kara Bavario», — ĉe la bufeda verŝotablo staras dum tuta tago, kvazaŭ al la bufedistino helpas, unu ulo, speciale sekreta, oni lin speciale alveturigis, mi mem ne scias, sed ĉiuj niaj kelnerinoj tiel diras, ili komprenis, tio estas sekreta surdmutulo, li laŭ la lipoj rigardas, kiu kie kion parolas el la oficiroj, kaj stenografas. Tio estas preciza, la knabinoj lian stenografion vidis. Ili mem babilas, kiom ili havas da informantoj. Ili ankaŭ min penis dungi, kvankam mi en legomtranĉejo laboras, proponis transirigi al kelnerinoj, aldonan porcion, sed mi ŝajnigis min stultulino, tio helpis. Ili nur subskribon prenis, ke se mi disbabilos, ili min pendumos. Kaj ĉu pri la lazareto vi scias, kie la universitata kliniko estis?

— Ne, — diris Aglaja, — de kie ja mi povas scii?

— Tie estas tute ne lazareto, tie oni pafmortigas. Ili ĉiuj estas en blankaj kiteloj, puraj, belaj, afablaj. Certe, ĉiam ebriaj, al ili pro tio iras kaj tabako, kaj rumo, kaj aldona nutrado. Tien homo eniras, kaj al li «kuracisto» en la buŝon rigardas. Se oraj dentoj estas, tiam li sur la vango faras per peniko kruceton. Nenion specialan — ordinaran kruceton. Poste ili alton mezuras. Tien por mezuri alton ŝatas veturi gestapano Zollinger, tia estas beleta, kiel pupo. Same kitelo sur li estas, tute dece. Jen, kiam la homo ekstaros por mezuri la alton, malantaŭe malfermiĝas fendo kontraŭ la nuko — kaj pafo. Poste servisto-soldato lukon en la planko malfermas, kaj la mortinto tien, en la kelon, falas. Kaj certe, muziko.

— Kia muziko?

— Gramofono laŭte ludas, por ke aliaj venantoj la pafadon ne aŭdu. Ili sidas en la parko, vokitaj per asignoj al sanstata ekzameno, atendas. Estas malbele, se estas pafoj. Tial ili ludas muzikon, por ke neniu komprenu. Vi skribu en viaj agitiloj aŭ flugfolioj, ke neniu venu al sanstataj ekzamenoj...

Aglaja Petrovna silentis, ruĝo aperis sur ŝiaj vangostoj.

Alevtina denove ekfumis, ŝia plora rido strange kaj plende sonis en la kvieta ĉambro.

— Mi, vere, kulpas, — forte enspirante fumon de surogata tabako, diris ŝi. — Tiu kanajlino sinjorino Lis kaj Lucy Miĥajlovna, fiulino fava, diradis al mi: «Ĉu vi estas knabino, tio estas ridinda, la germana armeo estas modelo de disciplino kaj ĝentileco. Vi scipovas kudri, vi povas, finfine, doni hejmajn tagmanĝojn, ĉe vi nutriĝos oficiroj, vin forlasis la edzo, via konscienco estas pura, vi devas vivi per plenvalora vivo. Ankoraŭ estas frue entombigi sin». Kaj ili laborigis min kiel kelnerino. Jam en la unua tago mi verŝis supon sur la genuojn de unu danda Gebiets-komisaro. Li prenis la teleron kaj ĉion, kio en ĝi restis, elverŝis al mia vizaĝo. Kaj sinjorino Lis diris: ne estu mallerta kaj scipovu bele labori...

Ŝi ree plorsingultis kaj verŝis al si el la germana botelo.

— Certe, mi meritas vian malestimon, ĉu?

— Bone, — pensante pri siaj aferoj, prononcis Aglaja. — Min alio interesas. Kial, kvankam via instruistino en la vivo estas tiu sama «sinjorino Lis», tamen Paŭnjo Zemskova al vi venis?

— Mi ne scias, — obtuze diris Alevtina. — Kion mi povas scii? Mi ja estas sola, kun mi neniu parolas. Mi senŝeligas legomojn en la kelo per germana maŝineto, poste tranĉas, kiel oni al mi ordonas, kaj iras hejmen. Se estas io, mi drinkas, se ne — simple kuŝiĝas dormi. Jen ĉiuj miaj revoj. Kaj se la niaj revenos, tiam kiu mi estos? Ĉu perfidulino?

Ne atendante respondon, Alevtina leviĝis, alportis pelvon kaj elprenis el la komodo puran subveston. La garnituro estis ĉirkaŭligita per rubando, ankoraŭ neniam surmetita, de blua gaja koloro. Kaj novajn ŝtrumpojn kaj bluzon kun ruĝa manfarita brodaĵo ŝi same metis sur la liton.

— Lavu vin, — afereme ordonis ŝi, — post la prizono al vi estos bone. Ĉi tie estas varme, vi ne malvarmumos. Mi treege ŝatas lavi min pro malgajo, tiam vi spiras per la tuta haŭto, sed ne nur per la pulmoj. Jen al vi ĉio pura. Kaj tolaĵon mi ŝatas de ekskluziva kvalito, mi eĉ bedaŭras, ke nun oni ne portas puntojn... sinjorino Gogoleva iam malfermadis la negliĝon, kaj tie estas puntoj, kiel ŝaŭmo de ondoj en maro...

Aglaja, enpensiĝinte, malvestiĝis. Kaj ne rimarkis, kiel per atenta, nebonkora rigardo pririgardis ŝin — nudan, sveltan, malhel-rozkoloran, kun larĝe dismetitaj mamoj, kun deklivaj ŝultroj kaj maldikaj maleoloj de malgrandaj fortikaj piedoj — Alevtina-Valentena, eĉ ĝis nun portanta la familinomon de ŝia — de Aglaja — edzo, Stepanova. Ne rimarkis ŝi ankaŭ tion, kiel abrupte forturniĝis Alevtina, kiel ŝi trinkis ankoraŭ vodkon kaj kun furioza, malestima kaj mizera rideto flustre diris al si mem:

— Jen, provu, perfidu! Kaj pri Zemskov-oj rakontu, ili kredos! Ĝisvivis vi vian tagon, kvitiĝu...

— Kion vi tie grumblas, drinkulino? — forte sapante la longan kruron per banspongo, demandis Aglaja, kaj ŝiaj okuloj gaje brilis sur la malhela vizaĝo. — Ĉu multas klopodoj pro mi?

Poste, trinkinte teon, ili kune kuŝiĝis en la liton de Alevtina-Valentena. En profunda nokto Aglaja vekiĝis pro tio, ke ŝi aŭdis, kiel Alevtina ploras, kiel tuta ŝia korpo skuiĝas pro plorego, kiun ŝi ne povas reteni, kiel ŝi singultas pro larmoj kaj mordas per la dentoj la kusenon.

— Nu, ĉesu, ĉesu, Vanjo, — mallaŭte ekparolis Aglaja Petrovna. — Lasu tion!

— La vivon mi bedaŭras! — apenaŭ aŭdeble respondis Alevtina. — Tiel bedaŭras, Aglanjo, tiel bedaŭras la glitintan kiel sonĝo vivon. Kaj nun jam ĉio malaperis, kaj nenio revenigeblas. Kaj ne estas kiun kulpigi, kiun respondigi, ĉar mi mem pereigis mian vivon en ĝia disfloro.

— Dormu! — ordonis Aglaja. — Vi kaj mi multe da malfacila estas farontaj, kaj mi deziras, ke ni ambaŭ estu en bona stato! Ĉu klaras?

Alevtina respondis obeeme:

— Klaras.

Kaj eksilentis.