Operacii eblas kaj endas!

Matene Vlaĉjo kun Ĥarlamov estis en la hospitalo ĉe kolonelo Levin, trinkis tie teon kun oksikoka ekstrakto kaj operaciis ĝis la tagmezo. Poste Ustimenko gvidis lecionon kun flegistinoj kaj helpkuracistoj de la plifortiga grupo — rakontis al ili pri kuracado de frostvundoj, poste li kun Alekseo Aleksandroviĉ ekzamenis brulvunditojn en la ĉefa bazo — en la hospitalo de Ĥarlamov, kaj en la urbon Vlaĉjo revenis, kiam, kiel oni diras, ĉio estis pasinta. La ĉifra telegramo el Londono jam venis, Ward estis «honesta» homo kaj demandis por ajna okazo sian medicinan estraron. Juĝante laŭ la respondo, la demando estis farita en sufiĉe objektiva tono. Kaj la respondo estis skribita trankvile, el alto de akademia superkompreno kaj superscio, sed tute kategorie. Kaj iu Torpentow same kontraŭis «radikalan enmiksiĝon».

— Kiu estas tiu Torpentow? — interesiĝis Vlaĉjo.

— Tio estas lia onklo, — diris Ward. — Nun la familiestro.

— Ĉu kuracisto?

— Kial kuracisto? Generalo, longe servis en Hindio.

— Aĥ, en Hindio! — diris Ustimenko, kvazaŭ ĉion komprenis.

Nur nun li rememoris, ke li promesis renkonti la flagŝipan kirurgon kaj Levin-on. Certe, ilia veno estis nun senutila, sed preventi ĝin Vlaĉjo jam ne povis.

Kiam Vlaĉjo eniris al Neville, tiu estis aŭskultanta radion, ŝaltitan el la koridoro.

— Ŝostakoviĉ1! — ekkriis li, avide kaj feliĉe fiksaŭskultante la muzikon. — Ĉu vi komprenas, doktoro?

Kaj, movante la fingrojn sur la litkovrilo, li dense fermis la okulojn, lia vizaĝo tremis pro admiro. Kaj finaŭskultinte la simfonion kaj silentinte iom, li demandis per voĉo de venkinto:

— Ĉu? Kaj ĉion ĉi verkis homo en okulvitroj, en tiaj okulvitroj, kiel ĉe nia Ward. Kiel al vi tio plaĉas, doktoro? Kaj li tie, en Leningrado, estingas incendiojn — tiu Ŝostakoviĉ, — mi vidis bildon. Ne, sed tiu ĉi peco — tio estas la germanaĉoj, tio estas ĉio — kaj Dunkerko, kaj la batalo ĉe Londono, kaj eĉ pli frue — Munkeno kun iliaj bierkruĉoj!2

Kaj, jen apenaŭ aŭdeble fajfetante, jen kantetante, jen tamburetante per la fingroj al vando de krucligna ŝranketo, li ripetis tion, kio al li tiel plaĉis en la komenco de la simfonio.

General-majoro de medicina servo Ĥarlamov kaj Aleksandro Markoviĉ Levin eniris en la ĉambron, kiam siro Lionel estis rakontanta al Vlaĉjo pri tio, kiel li mem «iomete» komponas muzikon kaj kiajn muzikaĵojn li verkis. Kaj Ustimenko, preter sia volo, estis admiranta tiun ĉi knabon kun elkreskintaj sur la frunto kaj la tempioj helaj bukloj kaj ne rimarkis, kiel per sia karaktera irmaniero, iomete flanke, «ne profesore» — tiel diradis pri li enviantoj, — iomete ĝeniĝante pri sia generala stato, eniris Alekseo Aleksandroviĉ, kaj post li en flirtanta kitelo — flava longnaza grakanta Levin. Laŭ la vizaĝoj de ĉiuj tri (inter Levin kaj Ĥarlamov ĉiam estis enŝoviĝanta Ward) Vlaĉjo subite komprenis, ke interparolo pri interŝanĝo de depeŝoj jam okazis kaj Ĥarlamov troviĝas nun en stato de tiu retenata, eĉ humila furiozo, kiun tiel timas liaj subuloj.

La ekzameno daŭris ĉirkaŭ dek minutojn — ne pli. La maldika, kuspnaza, etfalta vizaĝo de la «senkultura profesoro», kiel oni sarkasmis pri li, estis nenion esprimanta, eble escepte de trankvila kontentiĝo, kiam en lia menso jam maturiĝis formulo de fina kaj nekasaciebla verdikto. En facila tono li interŝanĝis kelkajn eĉ tre optimismajn rimarkojn kun la maljuna kaj saĝa Levin. Kaj maltrankvila esprimo en la okuloj de Levin ŝanĝiĝis al esprimo de gaja ruzo, kaj Vlaĉjo pensis, ke ne ekzistas en la mondo aktoroj pri bonaj, ol tiaj doktoroj, kiel Ĥarlamov kaj Levin, kiam ili ludas siajn nekompareblajn spektaklojn nur por helpi al homa spirito venki timon de venanta pereo.

— Do, — en bona kaj eĉ vigla franca lingvo, sed iomete tro akcentante sonon «o» (Ĥarlamov estis volgano), — do, kara amiko, resaniĝu, — diris li al la aviadisto. — Ĉio iras laŭ sia ordo. Trankvilo, pacienco, humursento — ŝajne, ĝi estas ege karaktera por angloj, bona apetito...

— Kaj ĉu iom da viskio? — demandis la kvina grafo Neville.

— Kial ne? Eblas ankaŭ viskio...

— Ĉu vi aŭdas, doktoro? — jubilante, sed modere diris Lionel al Ustimenko. — Ĉu vi aŭdas? La profesoro mem...

En la eta kabineto de Ward ili apenaŭ lokiĝis kvarope.

— Esence, ni alveturis sen ajna reala senco, — per iomete tremanta voĉo diris Ĥarlamov. — Sinjoro Ward sekurigis sin, kaj sekve ankaŭ nin, per malpermeso agi...

Ward facile dismovis la manojn, komprenigante, ke li dezirus aŭdi anglan parolon.

Kaj Ĥarlamov subite freneziĝis. Al li tio okazadis, kvankam estadis ankaŭ monatoj, kiam li kondutis tute kviete. Hodiaŭ okazis ĝuste tia «efelidhava» tago, kiel li poste konfesis al Vlaĉjo.

— Sinjoro Ward kaj liaj ĉefoj tie, — li forte kaj esprimplene svingis la manon al tiu flanko, kie, laŭ lia supozo, devis esti Britio, — esperas pri tio, ke la kuglo enkapsuliĝos por longaj jaroj. Ili ne deziras kompreni, ke la celo de la operacio estas ne tiom forigo de fremda korpo, kiom firma haltigo de sangelfluo el la vundita pulmo, ĉar okaze de abunda refoja sangelfluo ŝancoj al bona rezulto de operacio praktike malestas. Traduku al li, majoro!

Vlaĉjo tradukis iel-tiel. Sed por kio? Al kio ĉio ĉi povis helpi? Ward, aŭskultante, nur kuntiriĝadis kaj levadis la ŝultrojn.

— Mi avertas, — deŝiriĝante al falseto, diris Ĥarlamov, — mi avertas, la malsanulo nun estas en bona stato, kaj lin jam hodiaŭ eblas kaj endas operacii. Refoja sangelfluo ekskludos la operacion.

Ward elaŭskultis la tradukon kaj ankoraŭfoje suspiris.

Akompaninte Ĥarlamov-on kaj Levin-on al la elirejo, Vlaĉjo iomete staris en la koridoro, penante koncentri la pensojn, poste revenis al Neville.

— Li estas bravulo, via profesoro, — diris Lionel. — Probable, li bone scias vian metion? De kie li estas?

— De kie? Verŝajne, tio estas rakontinda.

Kaj, penante pensi pri nenio, Vlaĉjo rakontis al Lionel pri profesoro Ĥarlamov. Maĉante maĉgumon kaj suĉante cigaredojn, ĉirkaŭe staris kaj sidis usonaj kaj britaj matrosoj ĉekape kun la eterne ebria ferdekestro de «Sankta Mikaelo». Kaj ankaŭ ili aŭskultis. Tiu knabo — antaŭ la Granda Oktobra revolucio senhejma orfo, mizerulo, — disportadis bulkojn en Moskvo en korbo, jen tiel — sur la kapo. Kaj poste militis dum la intercivitana milito. Interalie, en la Nordo, ĉi tie, kie elŝipiĝis la angloj, — jen kiel fojfoje aranĝiĝas sortoj. Kaj li kuracadis siajn vunditojn, kuracadis, kiel povis kaj per kio povis...

— Per bulkoj! — malbone spritis la ebrieta ferdekestro.

— Bulkojn ni ne havis. Bulkojn havis vi, — serioze kaj severe diris Vlaĉjo. — Kaj poste Ĥarlamov iris lerni.

— Kiu donis al li monon? — demandis malgranda, maldika matroso.

— La ŝtato de laboristoj kaj kamparanoj.

Neville rigardis al Vlaĉjo atente kaj iomete moke.

— Vi, kiel evidentiĝas, estas ankaŭ komisaro, — diris li por adiaŭo.

— Nepre! — ridetante, respondis Ustimenko. — Neniom kostas tiu kuracisto, kiu ne scipovas esti komisaro, kiam oni bezonas tion de li. Kondutu bone, siro Lionel, mi vin vizitados.

Kaj li foriris, eĉ ne rigardinte en la etan kabineton de Ward.

Tro fortan abomenon li sentis en la animo, kaj tro bone li sciis, per kio ĉio ĉi finiĝos. Por tio ja li estis sufiĉe sperta kuracisto.

Tamen, li antaŭdivenis, sed tute ne ĉion.

Ĉu eblis nun supozi en detaloj la iron de la eventoj?

Certe, ne!


— Ĉu mi povas veturi? — demandis Vlacjo, forte blovante en la telefonan parolilon.

— Mi opinias, ke jes! — diris Ĥarlamov. — Kiel al vi plaĉis tiu ĉi fruktaĉo?

Ustimenko silentis. Li deziris dormi.

— Se estos tempo, vizitu vian aviadiston! — konsilis Ĥarlamov. — En li estas io altira. Ĉu vi aŭdas min, majoro?

— Mi aŭdas.

— Do, veturu! Ĉu vi veturos per linia motorboato?

— Ĝis la ĉefa bazo — jes, kaj poste per iu preterpasanta!

— Bone!

Ankaŭ Levin adiaŭis kun li telefone. Sur la motorboato Vlaĉjo ne sukcesis dormi — ne estis sida loko, dum tutaj tri horoj li suspiradis malantaŭ la varma tubo. Susuris pluvo, kriegis mevoj, — kiel ĉio, esence, tedis lin! Kaj kia komuna tio estis sento por ĉiuj en tiu tempo de la milito — tedis! Kaj ankaŭ al tiu malnovservanta suboficiro tedis, kaj al ies edzino kun infano tedis, kaj al li, Vlaĉjo Ustimenko, tedis! Kiam vi almenaŭ faras aferon — tio estas komprenebla, sed kiam vi tiele enuas malantaŭ tubo, aŭ atendas preterpasantan transportilon, aŭ ekiras, sciante, ke la ĉefa tempo foriros por atendado...

— Malordo! — diris incitita voĉo malantaŭ la Vlaĉja dorso. Kaj Ustimenko eĉ ne rigardis al la incitito. — Malordo!

Kvazaŭ la vorto «milito» povas enhavi nocion de ordo! La milito mem, antaŭ ĉio, estas malordo.

Nur vespere li atingis finfine sian karan 126-an, eksciis, ke tute nenio nova estas, satmanĝis, plenŝtopinte la ventron, kaj, ĝoje mirinte, ke malgraŭ ĉiuj liaj pensoj en lia hospitalo ja estas ĝuste ordo, momente ekdormis.

Estis profunda nokto, kiam oni alveturigis ilin, kaj Ustimenko dum ĉirkaŭ minuto staris apud la roko, en kiu estis elhakita lia terkabano, — li neniel povis vere vekiĝi: li oscedadis, tremeradis kaj fiksaŭskultadis; sube, ĉe la maro, ie apud la golfo Marĉa, estis bruantaj kanonoj, kaj en la griza humida ĉielo kun zumanta persista sono estis iranta germana «Arado», — kion ĝi ĉi tie bezonis?

— Ĉu, ŝajne, denove militeto? — preterkurante laŭ kotiĝinta padeto, demandis kapitano Ŝapiro. — Kiel vi opinias, kamarado majoro?

Vlaĉjo ne respondis.

En la enveturejo en mallumo estis frapanta motoro de kamiono.

— De kie? — demandis Vlaĉjo de la ŝoforo, riglanta la hokojn de la kargujo.

— Ja el la malnova marponto. El la vojkonstrua bataliono homoj estis vunditaj. Ili estis metantaj vojon tra la Gubina roko, li skoltis kaj fajrigis.

En la antaŭoperaciejo estis varmege. La motoro jam laboris, la lampoj rapide ardiĝis. «Kiam li tion sukcesas? — estime pensis Vlaĉjo pri Mitjaŝin. — Ja oni nur ĵus demetis de la kamiono la vunditojn, sed jam ĉio estas preta!»

Premante per la piedo la pedalon de la lavabo, li kutime komencis la proceduron de lavado de la manoj. Malantaŭ lia dorso oni portadis brankardojn, Ustimenko aŭdis koleran krion de Mitjaŝin:

— Kiu do per la piedoj antaŭen portas, stultuloj dormantaj! Ĉu vi komprenas?

«Ankaŭ ĉi tie li sukcesas!» — ree miris Vlaĉjo.

Kvin minutoj pasis, Ustimenko formetis la brosojn kaj etendis la manojn al Nora Jarceva, por ke ŝi verŝu solvaĵon de amoniako. Sed la solvaĵo ne verŝiĝis.

— Junulinon oni alveturigis, be-e-lan! — diris Nora.

— Solvaĵon! — severe ordonis Ustimenko.

Frotinte la manojn per sennaturigita alkoholo, li aliris la tablon kaj, mallarĝigante la okulojn pro hela lumo de la malalte mallevita operacia lampo, komencis ekzameni la vunditon, tute forgesinte ĉe tio la vortojn de Nora, ke oni alveturigis junulinon. Lin nur por momento mirigis malgranda rozkolora orelo kaj forte bukliĝantaj kupre-orkoloraj haroj, kiujn Nora kun plendaj lamentoj estis tondanta sur la nuko...

Vera Nikolajevna averte diris:

— Pulso fadenforma, Vladimiro Atanazijeviĉ!

Ustimenko silentis, pensante. Por momento glitis kutime sopira penso pri Aŝĥen kaj malaperis, kaj tuj majoro de medicina servo Ustimenko komencis ordoni per malmilda, toleranta neniajn kontraŭdirojn voĉo.

Ĉiu kirurgo dum sia vivo havas okazojn, kiam la vido, la menso, la manoj atingas plej grandan harmonion, kiam agado de la penso iĝas vico de brilaj inspiroj, kiam detaloj de la ĉirkaŭaĵo tute malaperas kaj restas nur la sola — la duelo de la scio kaj talento kontraŭ stulta idioteco de la staranta apude morto.

Scienco ne ŝatas vorton «inspiro», same, tamen, kiel ne ŝatas ĝin vera arto. Sed neniu neos tiun specialan, kun nenio kompareblan staton de koncentriteco kaj samtempe sinforgeso, de tiu feliĉa streĉo de scianta racio kaj de plej alta leviĝo de la fortoj de homo en minutoj, kiam li plenumas la aferon de sia vivo...

Ĝi staris ĉi tie, apude, — tiu, kiun oni desegnas kun falĉilo en la manoj, blinda, sensenca, abomena per sia kretena obstino; ĝia voĉo aŭdiĝis al Vlaĉjo en la modere avertaj vortoj de la anestezisto; tio estis ĝi, kiu faris tia blu-blanka la ankoraŭ antaŭnelonge rozan etan orelon, tio estis ĝi, kiu faradis ĉiajn artifikojn kun la pulso; tio estis ĝi, kiu hihiis, kiam Vlaĉjan vizaĝon kovris ŝvito, kiam subite neatendite ekmisfunkciis la motoro kaj oni alportis kandelojn; tio estis ĝi, kiu malice ekĝojis kaj ekjubilis, kiam doktoro Ŝapiro faris mallertan movon kaj preskaŭ kondukis ĉiujn penojn de Vlaĉjo al katastrofo.

Sed majoro de medicina servo Ustimenko sciis ĝiajn kutimojn, sciis ĝiajn fortojn, sciis ĝiajn ruzaĵojn, same kiel sciis kaj komprenis siajn fortojn kaj kapablojn. Kaj ĝenerale, ne li sola staris ĉi tie, ĉe la operacia tablo, — kun li nun estis, kvankam li ne estis komprenanta tion kaj tute ne pensis pri tio, kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij, kaj la eterna insultantino Aŝĥen Ovanesovna, kaj Bakunina, kaj Postnikov, kaj Polunin, kaj tiuj, kiujn li neniam vidis, sed konis, kiel fidelajn kaj bonajn mentorojn: Spasokukockij, kaj Burdenko, kaj Ĝanelidze, kaj Viŝnevskij3...

Ili estis ĉi tie ĉiuj kune — vivantaj kaj forpasintaj, tio estis milita konsilio ĉe li, ĉe ordinara kuracisto Ustimenko, sed la batalon komandis li. Kaj, kiel vera militestro, Vlaĉjo ne nur gvidis al batalo siajn trupojn, siajn jam venkantajn armeojn, sed li kondukis ilin kun konsidero de ĉiuj ĉirkaŭiraj ebloj de la kontraŭulo, de ĉiuj eblaj batoj al la malfronto, tenajloj, poŝoj kaj plej insidaj neatenditaĵoj. Li ne nur vidis, sed kun helpo de sia militkonsilio antaŭvidis — kaj jen finfine venis tiu momento, kiam li povis ne plu pensi pri komplikitaj kaj ruzaj planoj de la kontraŭulo.

La malgranda orelo denove rozkoloriĝis, la pulso iĝis egala, la spirado — kvieta kaj profunda. La abomena skeleto kun malplenaj okulkavoj kaj rusta falĉilo nenion akiris en tiu ĉi nokto en la subtera kirurgio. La operacio finiĝis. Flegistino Kondoŝina diris per elturmentita voĉo:

— Tio estas io nekredebla, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ĝanelidze mem...

— Li al mi, interalie, multe helpis hodiaŭ — via Ĝanelidze, — mallaŭte interrompis ŝin Ustimenko.

Li sidis sur tabureto, forgesinte demeti la gazan maskon de la buŝo, malbone konscianta, tute malplena, kiel al li ŝajnis. Kaj interne de li ĉio tremis pro terura laco.

Ĝuste en tiu momento li rekonis Banjon.

Ŝia spirado estis trankvila, ŝi ankoraŭ ne rekonsciiĝis. Ŝiaj sekiĝintaj, morditaj lipoj tremeradis. Kaj en la okuloj fiksiĝis nekomprenanta esprimo.

— Ho dio! — apenaŭ aŭdeble prononcis Vlaĉjo. — Ho dio!

Li ne sciis, de kie venis al li tiuj vortoj. Sed li tute ne estis ŝokita. Li simple estis mirigita, kaj nenio pli. Li estis tro malplena nun, tro multajn fortojn li malŝparis al lukto por la vivo de tiu grave vundita «batalanto», propre por Banjo restis nenio...

— Ĉu tio estas via... konatino? — demandis Veresova.

— Jes, — sen deziro respondis li.

— Ŝi estis ĉi tie en marto, — malsimpatie diris Vera Nikolajevna. — Mi, ŝajne, forgesis vin sciigi.

— Ĉu en marto? — demandis Vlaĉjo. — Jam en marto?

— Nu jes, tuj post mia nomumo. Sed pri vi ja multaj demandas... Povas ja okazi... Mi kulpas, murdu min! Aŭ metu en la punejon.

Ŝiaj belaj trankvilaj okuloj rigardis moke, la buŝo estis ridetanta. Eĉ nun ŝiaj lipoj estis ŝminkitaj. Kaj malgranda buklo videblis el sub la kaptuko. Vlaĉjo forturniĝis.

«Jam en marto, — diris li al si mem. — Do, antaŭ tiam, kiam mi

Ŝapiro estis laboranta sur la maldekstra tablo, Vera — sur la dekstra. Vlaĉjo pensis, ĝibiĝinte sur la tabureto. Veresova operaciis same, kiel Ward. Io en ili estis komuna. Ĉu memcerteco? — miris pri sia diveno Ustimenko.

— Kudru! — ordonis ŝi.

— Vi prefere eliru, Vladimiro Atanazijeviĉ! — konsilis Ŝapiro. — Via vizaĝo estas tre pala...

Vera same rekomendis al li iri ripozi, sed li restis. Tian li havis regulon — eĉ se gravaj vunditoj ne estis. Aŝĥen tiel instruis lin, kaj tiu ĉi subtera kirurgio malgraŭ ĉio estis restanta ŝia kirurgio.

Nur je la oka horo de mateno li ekfumis apud la roko, sur benko. Estis tre humide kaj malvarme, kaj ĉi tie, ĉe la roko, lin kvazaŭ frapis penso: Banjo! Barbara Stepanova! Ŝi estas, ŝi vivas, ŝi lin serĉis. Kaj nun li ŝin, ŝajne, eltrenis. Ŝin — Banjon!

Estante ekster si pro feliĉo, impete li kure leviĝis laŭ la glitaj pro pluvoj ŝtupoj kaj malfermis la pezan, ŝvelintan pordon al sia terkabano. Ĉi tie ĉe la tablo, en pozo iom afekta kaj samtempe potenca, sidaĉis subkolonelo en malbutonumita tuniko, kun brilanta per ordenoj kaj medaloj brusto — li estis verŝanta por si en glason germanan trofean rumon. Flava raglano pendis sur lia unu ŝultro, ŝamaj gantoj kuŝaĉis sur la planko, leda tabakujo — sur la tabureto, kaj tuta tiu malordo same ŝajnis al Vlaĉjo organizita, speciala stilo.

— Ĉu vi estas Ustimenko? — neglekte, sed ankaŭ karese demandis la subkolonelo.

— Mi, — ion timante kaj ne komprenante, kion nome, respondis Vlaĉjo. — Mi estas Ustimenko.

— Kozirev, Cirilo Arkadijeviĉ, — diris la subkolonelo kaj etendis la sekan, tre fortan manon. — Ni estu konatoj. Ĉe mi estis vundita unu fraŭlino, ŝi postulis nepre al vi veturigi, jen mi alveturigis. Ĉu vi estas io simila al Kuprijanov aŭ Aĥutin4?

Vlaĉjo silentis, malsimpatie kaj morne fiksrigardante la belan, kvankam nejunan vizaĝon de la subkolonelo. Kaj subite li rememoris Rodionon Metodjeviĉ-on, kiam li menciis tie, en la salono de la «Suna», Banjon, rememoris, kiel kvazaŭ ombro glitis sur lia pure razita, ventkrudigita vizaĝo ĉe la mencio de la Banja nomo. Kio estis tio tiam? Ĉu tiu Kozirev mem?

— Vi operaciis ŝin bonorde, pli ĝuste, normale, por la sorton ne tenti, ni elektu tian difinon, — daŭrigis la subkolonelo, verŝante en trinkpoteton, probable por Vlaĉjo, rumon. — Al mi miaj skoltoj raportis, mi al vi, amiko, konfesu, Kozirev ĉie havas siajn homojn. Do, en tiu ĉi etapo ĉio estas en ordo, sed kiel estos plu?

— Kio — plu? — malfacile elpremis el si Ustimenko.

— Kiel poste fartos tiu mia junulino, teĥnikisto-leŭtenanto? Kiaj estas prognozoj, laŭ via scienco? Mi al vi sincere diros, kamarado militkuracisto, ŝi por mi, tiu Banjo, ne enprofundiĝante en detalojn, estas la plej proksima homo. Pli proksima ne ekzistas, ceteron vi mem komprenos, vi ne estas infano. Milito estas milito, ĉiuj ni estas homoj, kaj kio koncernas malkonkordojn, do kiu juĝos?

Vlaĉjo plu silentis. Io malfacila, dolora glitis en liaj larĝe malfermitaj, kvazaŭ mirigitaj okuloj kaj malaperis. Sed Kozirev nenion rimarkis. Li estis elektanta vortojn pli belajn kaj finfine elektis tiujn, kiuj ŝajnis al li la plej sukcesaj:

— Fajrobirdo ŝi estas por mi. Ĉu klaras? Kaj se ne klaras — drinku la rumon: ĝi estas aĉa, sed vi ja, avarulo, nenion verŝos. Tiele vagas subkolonelo Kozirev kun sia drinkaĵo kaj almanĝaĵo inter bonaj homoj...

Li enpensiĝis, viŝis per la fingro larmon kaj, ŝirinte sian ŝultron, diris:

— Pardonu! Tio nomiĝas — avara vira larmo. Kredu, militkuracisto, al mi estas malfacile. Jen mi drinkis: pereis homoj en la bataliono, nun kiun oni responsigos? Subkolonelon Kozirev. Kaj sapeisto eraras unufoje dum la vivo. Mi estas sapeisto, eraris, juĝu min...

— Vi vane kun tia bruo la vojon trabatas! — nelaŭte kaj malamike diris Vlacjo. — Jen heroaĵo! Ĉi tie ni jam delonge miras, kiel vi tion sukcesas senpune...

Li tute ne deziris paroli nun pri tio, kion li aŭdis en la hieraŭa nokto en la operaciejo de vunditoj, sed la subkolonelo kun lia afekta «avara vira larmo» kaj «fajrobirdo» vokis en li tian akran senton de amara malamo, ke li ne eltenis kaj ne retenis sin. Sed Kozirev neatendite perceptis la vortojn de Vlaĉjo kiel amikan riproĉon kaj konsentis:

— Tion vi diras saĝe! Prave! Plej ĝuste vi diris, trafe. Sed mi, kara mia militkuracisto, estas, vidu, homo de granda risko, jam dum la Finnlanda milito per tiu riskemo mi aŭtoritaton akiris. Kaj, kiel vi vidas, ne per vortoj...

Specialmaniere Kozirev moviĝis — tiel, ke liaj ordenoj kaj medaloj samtempe kaj tintis kaj facile lumiĝis per brilo de kandelaj fajretoj.

— Dekoraciita! Nu, kaj ĉi tiam ne fortunis! Kaj jen malfeliĉo, ĝuste mia Barbara tie troviĝis. Ne devus mi ŝin sendi, sed, aliflanke, kiel ne sendi, se en la trupo niaj interrilatoj estas bone kaj eĉ tro bone sciataj. Juĝu per via saĝa kapo, komprenu, kiele estas al mi? Kaj ankoraŭ ŝi mem postulas, ŝin, vidu, la devo vokas. Sekve, se mi rifuzos — tuj troviĝos kamaradoj, kiuj al mi atribuos detruon de la politik-morala stato.

Ankoraŭ glutinte, li subite interesiĝis:

— Do, ĉu vivos ŝi?

— Mi ne scias! — morne respondis Vlaĉjo.

— Eble, iun pli sciantan mi ĉi tien venigu? — tordante la vizaĝon, ofende demandis Kozirev. — Se vi mem ankoraŭ nenion scias? Mi havas konatojn en la medicina mondo... Mi povas al Ĥarlamov ŝin veturigi...

— Nu, ek, veturigu, — leviĝante, diris Ustimenko. — Sed senprokraste, kaj mi kuŝiĝos dormi, ĉar mi baldaŭ devos labori...

Li bezonis resti nun sole kun si mem. Li ne plu povis aŭdi tiun raŭketan, memkontentan voĉon, ne povis vidi la rumon, plaŭdantan en la glaso. Al li restis tute neniaj fortoj por io ajn...

Senfine longe estis foriranta Kozirev — ŝajnis, li neniam foriros. Kaj en la pordo li ordonis severe kaj ebriete:

— Mi petas por mia vunditino krei respektivajn kondiĉojn.

— Ĉe ni por ĉiuj vunditoj estas samaj kondiĉoj! — obtuze respondis Vlaĉjo.

Kaj kuŝiĝis.

Sed fortoj ne restis eĉ por ekdormi. Frotinte per alumeto, li bruligis la kandelon, elverŝis en la trinkpoteton restaĵojn de la rumo kaj, bruligante la buŝon, eltrinkis ĉion ĝis la fundo. Poste li kun miro eksentis, ke li ploras...

Al la piedoj blovis malvarmo, kaj ĝenerale estis malvarme — la hejtforneto antaŭlonge malvarmiĝis, sed Ustimenko nenion rimarkis. Lia buŝo tordiĝis, plorante li mordadis la lipojn kaj balbutadis, sufokiĝante:

— Ho dio, ho dio! Fajrobirdo! Kion vi, Barbeto, faris, ĉu vi freneziĝis?

Poste li tamen ekdormis, sed dormis nelonge, ĉirkaŭ du horojn. Kaj vekiĝinte, kun abomeno ekrigardis al la germana botelo, al la trinkpoteto, el kiu li trinkis la rumon, li razis sin, frotis sin per neĝo, alkudris puran subkolumon kaj, vokinte Ŝapiron kaj Veresova-n, ekiris rondviziti siajn vunditojn.

Per stranga rigardo — longa, atenta kaj maltrankvila, kvazaŭ kontrolanta, — ekrigardis al li Barbara, kiam ili intervidiĝis en tiu ĉi mateno. Nora per la basko de la kitelo viŝis por Vlaĉjo puran tabureton. Vera Nikolajevna, oscedinte ĉe la malalta enirejo, diris, ke ŝi foriros — «tute ne dormis hodiaŭ». Ŝia voĉo estis kolera, eĉ ŝiriĝis. Pli malproksime — trans memfarita kurteno — ŝakludis vunditoj, iu per sentema voĉo kantis «Bluan tuketon». Ankoraŭ pli profunde — en la fino mem de la subtera kirurgio — unutone sakradis elturmentita de suferoj matroso Golubenkov, kaj estis aŭdeble, kiel Ŝapiro karese konsolas lin.

Ustimenko eksidis.

Barbara ĉiam rigardis al li, ne deŝirante sin.

Poste en ŝiaj okuloj kvazaŭ ekbolis grandaj larmoj, kaj per mallaŭta voĉo ŝi diris ian vorton, kiun Vlaĉjo ne distingis.

— Kio? — demandis li, kliniĝinte al ŝi.

— Mi trovis, — rapide ripetis ŝi, — trovis! Ĉu vi ne komprenas? Vin trovis.

«Ne, mensogas la subkolonelo! — kun pasia deziro, ke estu ĝuste tiel, pensis Vlaĉjo. — Mensogas! Ĉion mensogas, opereta belulaĉo, fajrobirdo, vulgarulo!»

Li prenis ŝian pojnon en sian grandan malvarmetan manon. Kaj, kalkulante la pulson, li nur pene detenis sin kaj ne alpremis al siaj lipoj ŝian ĉarman larĝan polmon. Li estis kalkulanta la pulson kaj ne estis kuracisto en tiuj minutoj. Li eĉ estis malbone konscianta. Kaj estro li ne estis, nek kirurgo, al li nun estis okazanta tio, kion antaŭlonge li travivis sur la vaporŝipo «Unĉanska heroo», kiam veturis al staĝado al Bogoslovskij, balbutante nokte sur la ferdeko: «Rufulino, ja mi vin amas, amas, amas!» Kaj, kiel tiam, en tiu jam neripetebla, fora tempo, li riproĉadis sin, kaj ĵuris, ke ĉio tiel stulte okazis jam lastfoje, kaj neniel povis vidsatiĝi per ŝiaj malfermitaj renkonten al lia rigardo okuloj.

— Nu? — kiel ĉiam komprenante lian internan vivon, demandis ŝi. — Kian mi havas pulson, Vladeto?

Vlaĉjo ne sciis.

Kaj, konfuziĝinte, ruĝiĝinte, kiel en la jaroj de juneco, alpremiĝis per la lipoj al ŝia polmo, kredante kaj ne kredante, ĝojante kaj dubante, esperante kaj timante...

Poste li leviĝis kaj, grumblinte: «Mi tuj revenos», elkuris el la subtera kirurgio al la frosto, trovis cigaredojn, fumis, ankoraŭ spiris kaj revenis kiel solida doktoro, kirurgo, estro — ŝarĝita de gravaj kaj senprokrastaj aferoj, tamen iun ajn, sed nur ne Barbara-n li povis impresi per tiaj artifikoj...

Ŝi kuŝis kvieta, pala, nur ŝiaj okuloj ridis: ho, kiel ŝi sciis lin! Kaj kiel malfacile al li estis ĉion reludi de la komenco, denove preni ŝian manon, denove fari penseman vizaĝon, denove erari en kalkulo kaj finfine kompreni, ke ŝia pulso estas iomete tro ofta, sed sufiĉe plena, ĝenerale normala.

— Eble, al mi entute nenio okazis? — per komplota flustro demandis Barbara. — Eble, vi ĉiuj intence min pansis?

Ustimenko rigardis al ŝi kaj silentis. Nu, kaj se eĉ Kozirev? Kian do tio havas signifon? Aŭ tamen havas? Kial ŝi diris: «Vi ĉiuj»?

Ŝi estis ankoraŭ ridetanta, li jam ne.

— Vlaĉjo! — mallaŭte vokis ŝi kaj tiris lin per la fingroj je la manikroverso de la kitelo. — Vlaĉjeto, kio estas al vi?

— Al mi — nenio, normale! — prononcis li nehaste.

Kaj Banjo komprenis — tio ne plu estas ludo. Tio estas ne plu tiu Vlaĉjo, kiu ĵus kisis al ŝi la manon. Ĉio ekstaris sur siajn lokojn, kaj tio, kio okazis — tio estis mallonga, bona, ĉarma sonĝo. Kaj kiel ĉiu sonĝo, ĝi malaperis. Kaj ĝi estas neniam plu revenigebla. Eble, estas pli bone, se tiu fremda maldika malfacila homo nun foriros? Ja li estas fremda, ne pardonanta, ne komprenanta...

Sed eĉ tian ŝi ne povis lin delasi.

Kaj ŝi ekparolis, malestimante sin, sian malfortecon, sian senvolecon, ekparolis pri bagateloj, nur li ne foriru. Sed li foriris, dirinte por adiaŭo, ke al ŝi estas malutile babili kaj ke al ŝi endas — ĝuste tiel li diris: endas — konservi plenan kvieton. Nun li ne estis ŝajniganta — ŝi komprenis tion: li forhakis, kiel tiam antaŭ la forveturo al Zatiruĥi. Kaj foriris ne returniĝinte.

— Duan fojon, — flustre prononcis Banjo. — Duan! Sed estos ankoraŭ la tria, Vlaĉjeto, — plorante kaj ne viŝante larmojn, flustris ŝi. — Estos ankoraŭ en nia vivo la tria, estos — mi scias tion!

Sed li ne sciis, ke estos la tria. Li neniam pensis pri ajnaj nigraj katoj, pri ajnaj antaŭsignoj — malbonaj aŭ bonaj, pri ajnaj triaj fojoj. Kaj krome, kiel ĉiam, al li mankis tempo. Li jam estis lavanta la manojn, kaj sur la tablo oni estis preparantaj junan aviadiston kun grava vundo sur la kolo. Kaj la ŝirvundo, kaj ŝprucanta arteria sango, kaj momenta batalo kontraŭ la skeleto, kiu denove venis por akiro en la subteran kirurgion kaj ekstaris ĉe la piedparto de la operacia tablo, kaj longa suspiro de faciliĝo, kiu elŝiriĝis ĉe doktoro Ŝapiro, ĉio ĉi kune forŝovis Barbara-n kaj por kelkaj horoj obtuzigis la akutan, preskaŭ neelteneblan doloron. Poste estis aliaj aferoj, kaj vespere alveturis la subkolonelo — severa, sobra, razita ĝis blueco, en rimenoj, alveturigis al la «sia», kiel li esprimis, transdonaĵon kaj petis permeson ŝin viziti.

La transdonaĵon portis Nora, sed viziti Vlaĉjo ne permesis.

En la sekva tago Kozirev ree alveturis kaj ree ne estis enlasita.

— Eble, mi pri vi plendu? — interesiĝis Kozirev. — Al Mordvinov, ekzemple?

— Plendu, — permesis Ustimenko.

— Aŭskultu, majoro, vi ne ekscitiĝu, — ree ardiĝis la subkolonelo, — ŝi ja por mi ne estas fremda homo...

— Tio estas via afero.

— Kaj se mi sen via permeso eniros?

Ustimenko ne respondis, foriris. Post du horoj al Vlaĉjo oni raportis, ke «tiu impertinenta subkolonelo» sendis ĉefsoldaton, kiu estas «treege lerta knabo» kaj preparas «penetron» de la subkolonelo al la teĥnikisto-leŭtenanto. La ĉefsoldaton oni kondukis al Vlaĉjo, kaj tiu ĉion konfesis.

— Bone, foriraĉu el ĉi tie! — ordonis Ustimenko.

— Sed eble, ŝi jam estas malviva? — timigite globigante la okulojn, interesiĝis la ĉefsoldato. — Mi al vi, kamarado majoro de medicina servo, sincere konfesas: kiaj estas iliaj aferoj kun la subkolonelo — nin ne koncernas. Sed en la trupo ŝin la popolo estimas! Maltrankvilas pri ŝi la popolo! Ŝi estas ĉu vi scias kia homo?

Malgaje ridetante, Vlaĉjo fumis sian memfaritan cigaredon: ja li scias, kia homo estas Barbara.

Kaj ordonis al la deĵoranto konduki la ĉefsoldaton al teĥnikisto-leŭtenanto Stepanova, sed ne pli ol por kvin minutoj.

La ĉefsoldato enŝoviĝis kun ioma krakado en la plej grandan kitelon, kiun oni trovis por li kaj, farinte diligentan kaj timigitan vizaĝon, ekiris en la subteran kirurgion.

Kaj al Vlaĉjo Veresova, kiel ĉiam multsignife kaj promese ridetante, enmanigis telefonaĵon: majoron Ustimenko senprokraste vokis al si la estro de la sanitara departemento de la floto.

— Gra-andan vi havas estontecon, Vladimiro Atanazijeviĉ, — tirante la sonon «a» laŭ sia maniero, diris Vera Nikolajevna. — Ni ĉiuj vivas ordinare, sed vin ĉiuj deziras al si. Jen vi kun Ĥarlamov mem operacias, jen en la hospitalo por la aliancanoj, jen Mordvinov vin senprokraste postulas. Mi pri vi, Vlacĵo, vetas!

— Kiele? — ne komprenis li. Li ĉiam ne komprenadis ŝiajn strangajn frazetojn.

— Vi estas tiu ĉevalo, pri kiu estas senco veti. Ĉu vi komprenas? Aŭ vi eĉ en ĉevalvetkuroj neniam estis?

— Ne havis okazon! — per maljunula voĉo diris li. — Ne havis mi okazon esti kaj en rajdkonkursoj, kaj en ĉevalvetkuroj...

Ŝi plu rigardis al li, mordetante siajn ĉiam humidajn, dionmalfermitajn lipojn, kvazaŭ atendante.

— Ĉu vi veturos?

— Ja tio estis ordono — ne invito.

— Sed ĉu se estus invito — ne veturus?

— Plej probable, ne!

Sed al ŝi ankaŭ tio ne sufiĉis. Rigardinte en lian speguleton kaj ŝajniginte, ke ŝi purigis lian terkabanon — tiel, nemulte, sed tamen per «virina mano» — tio estis ŝia ŝatata esprimo, — Veresova demandis oficiale:

— Kaj kiaj estos specialaj ordonoj pri vunditino Stepanova?

— Neniaj! — preskaŭ trankvile repondis li. — Mi interparolos kun doktoro Ŝapiro.



1. D. D. Ŝostakoviĉ (1906–1975) — sovetia komponisto, unu el plej grandaj komponistoj de la 20-a jarcento.
2. Temas pri la 7-a, «Leningrada» simfonio de Ŝostakoviĉ, kiu estis verkita (1941) kaj ludita (1942) en la sieĝata Leningrado. Unu el la temoj de ĝia unua parto simbolas teruran subpremadon.
3. S. I. Spasokukockij (1870–1943) — rusia kaj sovetia sciencisto, kirurgo, kreinto de sovetia klinika skolo, elstare kontribuinta stomak-intestan kaj pulman kirurgion kaj problemon de transfuzado de sango. N. N. Burdenko (1876–1946) — rusia kaj sovetia kirurgo, organizinto de sanprotektado, fondinto de sovetia neŭrokirurgio, ĉefkirurgo de la Ruĝa Armeo (1937–1946), akademiano, general-kolonelo de medicina servo. J. J. Ĝanelidze (1883–1950) — sovetia kirurgo, sciencisto kaj socia aganto, akademiano, general-leŭtenanto de medicina servo. A. A. Viŝnevskij (1874–1948) — rusia kaj sovetia milita kirurgo, akademiano.
4. P. A. Kuprijanov (1893–1963) — sovetia kirurgo, akademiano, general-leŭtenanto de medicina servo. M. N. Aĥutin (1899–1948) — sovetia specialisto pri militkampa kirurgio, akademiano, general-leŭtenanto de medicina servo, ekde 1944 — vicĉefkirurgo de la Ruĝa Armeo (viculo de tiam jam grave malsana Burdenko).