«Danco de malgrandaj cignoj»

Ward alveturigis Neville-on sur aŭtomobilo de sanitara transporto kaj mem gvidis la procezon de ŝarĝado de la vundito sur la vaporŝipon. «En tiaj aferoj li estas spertulo», — tiel pensis Vlaĉjo, observante la anglan kuraciston. Sed ĝuste en tiaj — ne pli. Kaj la malsanhistorion Ward alveturigis en luksa koverto sub kvin sigeloj.

— Tiel ne taŭgos, Ward, — diris Ustimenko, kiam ili restis duope en la salono. — Mi devas scii, kio ĉi tie estas skribita. Ni iomete ekkonis unu la alian, ĉu ne? Responson pri via, pardonu, malkuraĝo — eble, mi estas tro akra — ja portas vi, sed ne nia medicina servo. Tial mi deziras — same, kiel ankaŭ mia ĉefo, profesoro generalo Ĥarlamov, — ke en la malsanhistorio estu prezentita nia vidpunkto, nia aserto pri neceso de operacia enmiksiĝo. Plej probable, en la sigelita dokumento estas dirita ne ĉio, alie vi jam ĉi tie malfermus la koverton.

Sed Ward, kompreneble, la koverton ne malfermis.

Li enprofundiĝis en tradician anglan sensonecon, ne silenton, sed ĝuste en orgojlan sensonecon, poste diris, ke Ustimenko estas «tre precizema, tre», kaj foriris, promesinte liveri alian malsanhistorion.

— Vidu, kiel mi vin malkovris, — kun malbona subrido rimarkis Ustimenko.

— Ne kaptu min je vorto, — seke respondis Ward. — Alian, en la senco malfermitan, jen kion mi volis diri.

— Sed ankaŭ tiun ĉi ja eblas malfermi! Malsanhistorio estas ne diplomatia poŝtaĵo. Cetere, ne forgesu noti en la alia historio ambaŭ okazojn de refoja pulma sangelfluo.

Tio estis dirita jam sur la ŝtuparo. La anglo ŝultrolevis kaj forveturis, kaj Vlaĉjo ekiris al sia kvina grafo Neville.

— Vi povas min nomi simple Lew, doktoro, — diris li.

— Ĉu siro Lew?

— Ne, Lew. Vi ja estas tre maljuna kompare kun mi! Kaj mi prefere kuŝu ĉi tie en freŝa aero, doktoro, dum estas tia bona vetero. Por mi ĉi tie estas bonege kaj ĉio videblas.

— Sed ĉu al vi ne tro blovas?

— Neniom!

La brankardo staris subvente — apud la lazareto, sed tamen ĉi tie estis malvarmete. Ĉe onjo Paŭlinjo troviĝis orenburga lana kaptuko — ŝi mem portis ĝin al la anglo. Duope kun Vlaĉjo ili ĉirkaŭligis por li la kapon — laŭ ĉiuj malsimplaj reguloj — rapide kaj lerte. La kreskintajn linkolorajn buklojn onjo Paŭlinjo eligis eksteren — sur la puran, ne brulvunditan frunton kaj sur la tempiojn. Lionel interesiĝis:

— Nun mi estas rusa matrjoŝko, ĉu, doktoro?

Vlaĉjo ne sukcesis ridetigi sin, rigardante al la leŭtenanto: fiera, freneze fiera knabino, penanta teni sin kiel knabo, — jen tiel pensis majoro Ustimenko pri tiu aviadisto de la reĝa aerarmeo de la metropolo Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville kaj komponisto, kies nomon neniu kaj neniam aŭdos.

— Nun mi trinkos lakton! — diris Lionel.

— Trinkos, trinkos, Leĉjo! — konfirmis onjo Paŭlinjo, kiam Ustimenko tradukis pri lakto. — Trinkos, Leonĉjo!

Ekde tiu momento sur «Puŝkino» Neville-on ĉiuj komencis nomadi Leonĉjo kaj eĉ Leonido. Al li ĝenerale ĉi tie oni rilatis kun estimo post tiu batalo super la ŝiptrajno. Li sciis tion kaj ridetis, al li same ĉi tie ĉio plaĉis — kaj la eleganta supera asistanto de ŝipestro Petrokovskij, kaj salato el freŝa brasiko, kiun al li alportis kuiristo Sljusarenko, kaj fama rusa oksikoko, kiun li ĉiam maĉadis kaj laŭdadis, kaj ŝipestro Amiraĝibi, vizitinta sian pasaĝeron kaj konversaciinta kun li pri vetero, kaj krioj de mevoj super la golfo, kaj malvarma, eleganta, akorda trankvilo de la ŝipanaro de la vaporŝipo, kaj la tuboj de mitraloj «Oerlikon», kiujn diligente prizorgadis solida kaj memcerta matroso...

Vespere, kiam Vlaĉjo en la salono estis skribanta leteron al Barbara, oni vokis lin al la ŝtuparo.

Ĉi tie estis pasumanta Ward. Sur li estis mantelo de rana koloro; sube sur la albordiĝejo estis turniĝanta angla ĵipo.

— Jen, bonvolu! — diris Ward kaj etendis al Vlaĉjo malfermitan koverton.

La nove kompilita malsanhistorio de la leŭtenanto de la aerarmeo de la metropolo siro Lionel Neville estis esprimita en iom nebula formo, sed la faktoj tamen estis indikitaj.

— Do bone, — diris Vlaĉjo. — Ĉio estas pli aŭ malpli normala.

Faldinte la paperojn, li ŝovis la koverton en sian poŝon.

— Nun, ŝajne, vi ripozos de mi...

Vlaĉjo subridis.

— Mi tamen dezirus adiaŭi siron Lionel.

— Ni iru.

Neville ne estis dormanta — li fumis kaj trinketadis viskion el glaso. Li estis iomete ebria kaj iel enigme ekĝojis al la apero de Ward. Enigme kaj malicĝoje.

— Ha, doktoro! — mallarĝigis li la okulojn. — Imagu, mi jam komencis supozi, ke mi ne plu rigardos en viajn brilantajn okulvitrojn. Kaj via sekreto restos kun vi. Kion vi tiam babilis al mi antaŭ la forveturo mem pri ia operacio, kiun proponis la rusoj kaj kiu min mortigus?

Ustimenko plenigis la pulmojn per aero: eĉ tion li elbabilis, damnita Ward! Ĉu li ne povis reteni sian langon? Li ja mem petis silenti kaj ne enmiksi la vunditon en la telegrafajn interparolojn!

— Ho! — movante la nazon, diris Ward.

— Kio? — tre ĝentile demandis Lionel. — Mi ne tuj komprenis, pri kio temis, sed nun mi ekinteresiĝis.

— Operacio kun gradega risko! — flanke rigardante al Ustimenko, diris Ward. — Operacio preskaŭ nerealigebla...

— Jes, sed se ili ĝin proponis, jen ili, — Neville kapmontris al Vlaĉjo, — tiam miaj aferoj estas ne tiom bonaj? Aŭ vi opinias min plena idioto?

Vlaĉjo eliris.

Tiu interparolo havis nun al li nenian rilaton.

Al ĉiuj demandoj respondu Ward, respondu, se li povas.

Post ĉirkaŭ dudek minutoj — ne pli — li ekvidis, kiel Ward eksidis en sian ĵipon kaj forveturis, kaj baldaŭ la ŝipa helpkuracisto Milenuŝkin trovis Ustimenkon kaj diris, ke «Leonido» insultas kaj vokas sian doktoron.

— Ĉu vi scias? — diris Lionel, kiam Vlaĉjo eniris en la lazareton. — Mi subite ĉion komprenis. Ne maltrankvilu, doktoro, mi vin ne turmentos per tiu ĉi malnobla historio, ĝi nun neniun koncernas, escepte de mia onklo Torpentow kaj liaj altrangaj doktoroj, ili pri ĉio ĉi responsas, ili iru al diablo, mi komprenis alion, la ĉefan.

— Vi ebriiĝis — jen kion mi komprenis! — kolere diris Vlaĉjo.

— Iomete. Sed tio ja nun havas nenian signifon. Nur ne malhelpu al mi, alie mi implikiĝos; jes, jen: la tuta historio kun mia operacio, kiun oni al vi ne permesis fari, havas eĉ filozofian sencon. Ĉu vi deziras drinki?

— Nu, verŝu!

— Filozofian! Tre profundan. Mi ne povos tion esprimi, sed ni ĉiam prokrastas, ne prenas sur sin responson kaj ne kuraĝas riski. Ĝuste tio estas nia tradicia politiko. Ĉu vi komprenas? Ward ne kulpas. Li estas simple stultulo! Interalie, li ĉion al mi rakontis, kaj mi nun komprenas. Li rakontis tial, ke li nun ne plu responsas. Tamen, mi lin iomete timigis, ke mi petos meti min en vian hospitalon kaj vi min operacios, sed eĉ al tio li havis pretan respondon: vi ne povas min operacii, ĉar mia sano apartenas al la nacio, kaj la nacio malpermesis. Ĉu vi komprenas?

Lionel ekridis.

— Evidentiĝas, ke la nacio estas mia onklo Torpentow... Tamen, sufiĉas pri tio. Nun mi, eble, dormos, kaj morgaŭ vi min ree kuŝigu sur la ferdeko, ĉu bone, doktoro? Mi deziras vidi tutan tiun tumulton de malsupre...

— Por kio?

— Por tio, ke desupre ĉiuj bataloj aspektas veraj bagateloj, ia malmorala ludo, sed tamen ludo, dum el ĉi tie...

— Mi ne vidis tiun vian ludon kaj desupre, kaj el ĉi tie, — respondis Vlacĵo. — Sed mi ne pensas, ke tio ŝajnus al mi tumulto... aŭ ludo!

Neville, kial ĉiam, elaŭskultinte la respondon de Ustimenko, iomete pensis, «maĉante» la anglan lingvon de Vlaĉjo.

— Por vi ne sufiĉas facileco en la pensoj, doktoro, — diris li finfine. — Vi ĉion prenas tro serioze. Tiel pensi estas karaktere por la anglosaksoj, sed ne por la slavoj. Kaj vi estas ofendiĝema. Ŝajne, vi emas diri tiajn vortojn, kiajn ŝatas mia onklo Torpentow, ekzemple — «tiuj sanktaj tomboj».

— Ekzistas ja ankaŭ sanktaj tomboj! — grumblis Vlacĵo.

— Jes, en tiu okazo, se tie ne kuŝas restaĵoj de pufaj memamantoj, sentalentaj flotestroj kaj memkontentaj idiotoj, kiel mia onklo Torpentow. Sed plej ofte ili, ĝuste ili kuŝas en la defendataj de la leĝo tomboj kaj en familiaj ĉerkujoj. Sed mian fraton Johnny-n iu putinido — tankisto de Rommel — tiel enpremis en la sablon de la dezerto per siaj raŭpoj, ke lin oni eĉ ne povis entombigi.

— Bone, ni lasu tion! — ordonis Vlaĉjo.

— Por kio do lasi? Kio koncernas mian pli aĝan fraton — Haroldon, doktoro, do lin mortigis nazioj en Hamburgo en somero de la tridek oka jaro. Li estis, vidu, spiono, kaj li malamis Munkenon kaj ĉion tian ceteran. Li kriis al mia onklo Torpentow, ke al ni venos fino, se ni ne trovos veran kontakton kun la rusoj. Kaj al la nazioj lin perfidis angloj. Jes, jes, ne globigu la okulojn — ili ludis briĝon, tiuj du moslistoj, kun du diplomatoj de Ribbentrop, kaj nomis al ili la fraton. Ne miru, francaj Cagoul-anoj same agadis, nun ja ni ion bone scias, sed ne ĉion...

Li silentis iome, poste aldonis:

— Haroldon oni entute ne trovis. Plene. Kaj mia onklo Torpentow — homo informita en ĉiuj tempoj — jam tiam diris: «Tiaj, kiel mi, havas tro multe da komuna kun ili. Tro multe!»

— Kun kiuj — kun ili? — ne komprenis Vlaĉjo.

— Kun la nazioj, doktoro, nur ne koleru, mi petas...

— Vi estas ege kolera kontraŭ via onklo Torpentow, — diris Vlaĉjo.

— Mi fajfas pri ili ĉiuj! — dormeme dentomontris Neville. — Mi nur ne deziras morti en proksimaj tagoj. Almenaŭ unu inda ulo devas nutri vermojn en nia familia ĉerkujo, kaj tiu ulo estos mi. Kaj morgaŭ mi ebriiĝos, por ne pensi pri mia grandkalibra kuglo...

— Bone, vi ebriiĝos!

— Kaj ĉu min oni ree kuŝigos sur la ferdeko...

— Kiel vi deziros, Lew...

Preminte la butonon, Vlaĉjo transŝaltis la lustron al la dormolampo.

— Ĉu mi nun restos sola? — flustre demandis la anglo.

— Ne. Mi noktos same ĉi tie, ĉar mi ne havas alian lokon, — mensogis Vlaĉjo. — Mi nur manĝos iomete.

— Ĉu tiun vian milean kaĉon?

— Nian milean kaĉon.

— Sed ĉe mi ĉi tie estas tuta sako da ladskatoloj! — per fajfa, furioza flustro ekparolis Neville. — Tio estas stulta, doktoro! Mi nenion povas manĝi kaj speciale konservaĵojn. Forportu tion en la salonon, doktoro, mi vin petas. Konservitajn ananasojn. Kaj kokaĵon. Kaj fumaĵitan lardon...

— Ĉu vi komprenas, kion vi diras? — mallaŭte demandis Vlaĉjo.

— Ne komprenas! — kriis post li Lionel. — Ne komprenas, diablo prenu vian frenezan fierecon!

Vlaĉjo dense fermis la pordon.

Apude, sur najbara ŝipo, ekkriis, frapante per la flugiloj, antaŭlonge freneziĝinta en tiuj ĉi latitudoj virkoko. Delikate, kristale tintis la ŝipa horsonorilo, kaj Ustimenko denove ne komprenis, kioma estas horo kaj kia tempo de diurno. Tamen, tio estis tute egala. Lia horloĝo plu ne funkciis post tiuj du bomboj.

En la salono onjo Paŭlinjo vere donis al li milean kaĉon kaj ian trinkaĵon sub nomo «kakao» — de brungriza koloro, odoranta je lano.

— Kaj kial ĝi estas «kakao»? — interesiĝis Vlaĉjo.

— Tiel la kuiristo indikis, — kolerante, respondis onjo Paŭlinjo. — Li pli bone scias, Vladimiro Atanazijeviĉ. La ŝipestro, interalie, hodiaŭ laŭdis, diris, ke el lignosegaĵoj ne eblas kuiri pli bone...

Eniris Petrokovskij, demetis la laktolan mantelon, levis la kovrilon de la piano kaj komencis provi ludi «Bluan tuketon».

Blua modesta tuketo
Falis de l' ŝultroj ĉe vi,
Diris vi tiam, ke neniam forgesos
Pri la karesa juni'...

— «Neniam» — ne necesas! — diris Vlaĉjo.

— Se ne necesas, do ne necesas! — obeeme konsentis Petrokovskij kaj demandis: — Kio estas al mi, doktoro, vere psika: odoras ĉio je trinitrotoluelo kaj odoras — nenio fareblas. Hieraŭ mi ajlobulbon manĝis — ne helpis.

— Fajfu!

— Ĉu forpasos?

— Nepre.

— Kaj ĉu kuracilon kontraŭ tio oni ne inventis?

— La kuracilo estas — fino de la milito.

— Tio estas vero, — konsentis la supera asistanto, — tion vi ĝuste diris...

Kaj li ree turniĝis al la piano:

En nokt'-malfru'
Feliĉis ni dum la rendevu'...

— «La» — ne necesas! — ordonis Vlaĉjo.

Deŝovinte la teleron, li estis finskribanta al Banjo: «...Vi en ĉio pravas, rufulino, ja mi scias, ke mi ne povas sen vi vivi, scias ĉiam, komprenas, sed la damnitan karakteron estas malfacile rompi. Ankaŭ nun ŝajnis al mi perfido — la plej terura krimo, konata de mi sur nia planedo. Sed tio nur ŝajnis: finfine, mi multe pli kulpas antaŭ vi, ol vi pri io ajn! Vi ja lin ne amas, vi ne foriris kun li de mi, vi restis, kiel al vi ŝajnis, sen mi kaj svingis al ĉio la manon. Mi ĉion komprenas, sed ĉiam malĝustatempe, jen en kio, amiko mia, estas la malfeliĉo. Kaj vortoj haltas en mia gorĝo. Sed vi ĉion pri mi scias — pli bone, ol mi mem. Tio estas ne grava, ke ni nun denove disiĝas, ni trovos unu la alian, ni ne povas ne trovi. Kaj pelu for vian belulon, kvankam tio estas stulta, sed por mi li estas turmenta, kaj la pensoj...»

— Ĉu letero al la patrujo? — demandis Petrokovskij.

— Jes! — diris Ustimenko, skribante numeron de sia armea poŝto sur la koverto. — Ĝuste al la patrujo! — Kaj interesiĝis, ĉu tiu aŭdis ion novan.

— Ĉu pri ŝiptrajnoj?

— Ĝuste tiel.

— Pri tiu afero eĉ sinjoro Dio mem scias proksimume. Aŭ tute nenion scias. Tia estas la leĝo de la ŝiptrajnoj.

— Kaj ĉu sur la bordon vi iri ne intencas?

— Ĉu pri la letero? La poŝtokesto en la haveno estas proksime — je kvin minutoj da irado.

— Kio estis por la vespermanĝo? — demandis Lionel per dormema voĉo, kiam Ustimenko, sendinte la leteron, eniris en la lazareton. — Ĉu milea kaĉo?

— Milea kaĉo. Kaj kakao! Kaj omaroj, langustoj, ostroj, salikokoj kaj kio estas ĉe vi tia aristokrata? Desertoj, jes, jen kio! Kaj kafo kun likvoroj. Nu kaj, certe, fruktoj.

— Iru al diablo, doktoro! Mi kuŝis kaj pensis ĉu vi scias pri kio? Jen ni venos en la destinitan havenon, ĉu en Rejkjavikon? Ni venos, kaj en via salono estos primetita tablo por ĉiuj tiuj idiotoj, kiuj al vi venos, kaj estos rusa kaviaro, kaj estos vodko, kaj barĉo, kaj blinoj, ĉio estos. Kaj vi ĉiuj ŝajnigos, ke vi pri ĉio ĉi fajfas, kaj fumos dikajn rusajn cigaredojn kun ora strio, kaj komodoro Graves el la militflota departemento manĝaĉos vian kaviaron per kulero kaj aludos al via ŝipestro, ke estus nemalbone kunpreni unu ladskatolon, kaj la ŝipestro donos. Kaj kaviaron, kaj vodkon, kaj cigaredojn...

— Nu, donos! — diris Ustimenko.

— Sed tio ja estas stulta!

— Mi ne scias, — diris Vlaĉjo. — Mi ne komprenas, kial stulta? Ni prefere dormu, Lew, jam estas malfrue...

— Ĉio estas stulta, doktoro, — kun peza suspiro balbutis Lionel. — Ĉio estas senfine stulta kaj malpura. Ĉio estas abomena. Kaj sciu, mi treege laciĝas pensi. Tiu malkovro, kiun mi faris kun la damnita fiodorulo Ward, kaj kun mia oĉjo Torpentow, kaj kun ĉio kune, ne lasas min kvieta. Tamen, ĉu vi deziras dormi?

— Jes, mi deziras! — diris Ustimenko, por ke Neville same ekdormu. Sed li eĉ ne intencis dormi — tiu aviadisto, li deziris konversacii. — Morgaŭ! — ordonis Ustimenko — Ĉu vi aŭdas?

— Tiam injektu al mi ian aĉaĵon, doktoro, ĉar mi alie vin turmentos kaj mem matene komencos mordi...

Vlaĉjo suspiris kaj ekiris boligi la injektilon.

Kaj kiam ili vekiĝis, la ŝiptrajno estis jam en la maro.

Preninte malvarman, forte pikantan la korpon duŝon, Vlaĉjo leviĝis sur la ŝipestran ponton al Amiraĝibi, prenis de sur hoko rezervan binoklon kaj aĥis — tia spektaĵo malfermiĝis antaŭ li. Sub hela blua norda ĉielo, litere kiom povis vidi la okulo, estis irantaj grandegaj transportaj ŝipoj kaj potencaj militaj ŝipoj de la konvojo. En la ĉielo, arĝentaj sub la suno kaj nigraj ĉe la ombra flanko, estis naĝantaj aerostatoj de kontraŭavia defendo, kaj super ili en la travidebla bluo patrolis tiun grandegan flosantan urbon malgrandaj, lertaj ĉasaviadiloj.

— Kiel belege! — neatendite por si laŭte diris Ustimenko.

— Fotu, prenu por memoro kaj neniam plu revenu, — per grumblema voĉo respondis Elisbaro Ŝabanoviĉ. — Tiel esprimas odesanoj...

Vlaĉjo ĵetis al li rigardon kaj rimarkis edemojn sub liaj okuloj, severan brilon de la pupiloj kaj lacan ĝibetiĝemon de la ŝultroj.

— Mi ne ŝatas panikigi, — kolere kaj nelaŭte ekparolis Amiraĝibi, — sed mi esperas, ke tio restos inter ni. Ni povas havi gajan baleton, se tiuj fiaj batalŝipoj, kaj «Admiralo Scheer», kaj «Tirpitz», kaj «Lützow», kaj la peza krozŝipo «Admiralo Hipper», kaj malpezaj «Kolonjo» kaj «Nurenbergo» kun ĉiuj iliaj destrojeroj kaj submarinoj eliros al ni. Ĉu vi imagas?

— Ne! — levinte la ŝultrojn, diris Vlaĉjo. Li vere ne imagis al si, kiel ĉio ĉi povas okazi.

— Unuvorte, estos bruo. Kaj por vi troviĝos laboro.

— Mi estas preparita.

— Mi ne dubas! Sed ĉi tie okazas pli malfacile, ol sur la firma tero.

— Jes, kompreneble! — kapjesis Vlaĉjo.

— Speciala specifeco, — daŭrigis Amiraĝibi. — Krome, ni ne havas tiun manieron forlasi ŝipon, dum ĝi estas flosanta. Nia regulo estas: lukti ĝis la fino. Sed vunditoj devas esti evakuitaj ĝustatempe. Kaj ankaŭ via anglo, tiu kvina grafo, — same. Vi responsas pri ili ĉiuj. Ĉu klaras?

— Jes! — diris Ustimenko.

Malleviĝante sur la mezan ferdekon, Vlaĉjo subite pensis, ke Amiraĝibi mistifikas lin kaj ke ĉion ĉi li diris intence, sed tuj forpelis de si tiun penson. Ĉio ĉirkaŭe — kaj mitralistoj de «Oerlikon»-oj, kaj artileriistoj, kaj sanitaristoj kun sakoj, kaj la milita komandanto de la ŝipo — en nigra flota uniformo, tiel strange aspektanta sur tiu ĉi, ŝajne, paca ŝipo, kaj kaskoj sur la homoj, kaj koncentriteco, kaj streĉiteco — ĉio parolis pri tio, ke «solviĝi per si mem» la afero ne povas, ke tio estas milito kaj okazos batalo!

Sed la vento fajfis tiel libere kaj pace, la suno lumis tiel malavare kaj gaje, Lionel tiel ĝojis, ke lin oni denove elportis al tiu ĉi sala, tiklanta la naztruojn aero, ke militkuracisto Ustimenko decidis «ĝis sia horo» pensi pri nenio milita, sed simple ĝui la vivon en tiu skalo, kiu al li estas donita.

— Ĉu ni ludos? — kun sia ĉarma fripona esprimo demandis Neville.

— Ni ludu, leŭtenanto.

— Sed vi penu memori, doktoro! Alie tio estas sensenca — mi vin neniam instruos, se vi pensos pri via knabino. Interalie, ĉu vi havas knabinon?

— Ne! — morne respondis Ustimenko.

— Tia maljuna, kaj ankoraŭ ne havas.

— Kaj vi?

— Mi ne sukcesis, doktoro! Mi entute nenion sukcesis.

Malforta ruĝo kovris lian vizaĝon: eĉ diri maldecaĵojn tiu militaviadisto ankoraŭ ne sukcesis ellerni.

— Ĉu vi komprenas, doktoro? Mi iris al ili post giga vetkurado, sed el tio tute nenio rezultis. Ili nomis min «amikino» kaj ŝovis perforte en la buŝon grandegan gluecan bombonon. Kaj poste mi ebriiĝis — jen ĉio.

Vlaĉjo ridetis — tia maljuna kaj tia saĝa serpento apud tiu ĉi aviadisto. Ridetis, rigardis al la blankaj bukloj, flirtigataj de la vento, kaj pensis malgaje: «Se vi ekamos, stultuleto, tiam vi ekscios, kia tio estas turmento. Vi vivos kun kojno, enbatita en la animon, kaj farados ĉe tio gajan vizaĝon».

— En la juneco mi neniam ion ajn sukcesadis, — diris Neville. — Mi ĉiam malfruadis. Al mi mankis tempo, doktoro, ĉu vi komprenas...

Kaj, svinginte la manon kun la ringo, li apenaŭ aŭdeble ekfajfis. Ĝuste tio estis ilia «ludo», stranga ludo, elpensita de siro Lionel Neville.

— Nu? — demandis li iom poste.

— Skrjabin! — diris Vlaĉjo per streĉita voĉo.

— Doktoro, vi estas simple surdulo. Mi ripetos.

— Je dio, Skrjabin! — ripetis Ustimenko obstine.

— Tio estas tre flate, tamen tio estas Neville, «opus 9».

— Treege similas al Skrjabin.

— Ĉu vi pensas? Nu, kaj tio?

Vlaĉjo aŭskultis kun serioza aspekto.

— Tio jam certe estas Skrjabin.

Lionel ekridegis per feliĉa rido.

— Tio estas nia aviadista kanteto sub titolo «Katoj sur tegmentoj»! Sufiĉe maldeca kanto. Nenion vi, doktoro, komprenas en muziko...

Li plu estis ridanta, kiam tio komenciĝis. Kaj ne li la unua rimarkis la sangon, sed Ustimenko. Ĝi estis helruĝa, kaj ĝi verŝiĝis tuj tiom multe, ke Vlaĉjo embarasiĝis. Duope kun hartufa matroso, kiu estis apude, Vlaĉjo forportis la brankardon kun Lionel en la lazareton. Neville kvietiĝis, liaj okuloj estis fermitaj. Ĉi tie pli aŭdeble estis spirantaj la ŝipaj maŝinoj, aŭ tio estis aloj de la helico, turniĝantaj en la mara malvarma akvo? Kaj trans la vando, baranta la lazareton disde la kuirejo, la kuiristo estis malgaje kantanta:

Kaj plu reven'
De l' sonĝo en frua maten':
Buklas la haroj,
Okuloj klaraj
Lumas sub blua saten'...

La «tuketo» jam definitive konkeris «Aleksandron Puŝkinon».

— Ĉu tio denove estas refoja sangelfluo? — finfine demandis Lionel. — Ĉu? Kaj ĉu forta?

— Malforta! — mensogis Ustimenko.

— El mi verŝiĝis, kiel el buĉita bovido! — diris Neville. — Estas interese, kia do estos la forta...

— Vi prefere ne babilu.

— Ĉu tiam mi vivos cent jarojn?

— Mi vin petis ne babili! Kaj ne maltrankvilu tiel terure, ĉion tion, kion vi ĵus perdis, mi al vi tuj enverŝos. Mi ĉi tie havas kiom ajn da bonega sango.

Venis Milenuŝkin, kaj ili okupiĝis pri transfuzado.

— Aŭskultu, tio, vere, estas tre simpla! — ironie miris Neville. — Kiel eterna motoro.

— Eĉ pli simple!

— Do, nun al mi oni konstante alverŝados?

— Jes, kaj en Britio el vi oni elprenos la kuglon, kaj vi pri tio forgesos!

— Doktoro, — diris Lionel, kiam la proceduro de transfuzado finiĝis, — kaj ĉu vin ne mallaŭdos viaj komunistoj pro tio, ke vi tiel kun mi klopodas? Mi, vidu, ne tute estas «sia knabo», kvankam unu via aviadisto en la hospitalo, kiam mi kun li kaŝe drinkis, diris, ke mi estas «sia knabo». Kaj ankoraŭ li konsilis al mi pli baldaŭ malfermi la duan fronton kaj ne prokrasti. Nur pripensu...

Li stumblis.

— Kion pripensu?

— Nur pripensu, ke mi povus faligi lin samtiel ie super iu maro.

— Aŭ li vin.

— Aŭ li min, tio ne gravas. Gravas alio, gravas tio, ke knaboj, kiuj komencas ion kompreni, komprenas, kiam jam estas malfrue...

— En kia senco malfrue?

— En la senco almenaŭ de hemoglobino. Jam tie, en la hospitalo, Ward elbabilis, kaj mi aŭdis. Tio estas vi, kiu scipovas gardi vian damnitan kuracistan sekreton, sed Ward eĉ pri tio ne kapablas...

Li turnis la nigran ringon sur la maldika fingro kaj fermis la okulojn.

— Ĉu vi laciĝis?

— Verŝu por mi viskion, ja vi malgajnis per Skrjabin.

Vlaĉjo verŝis, sed Neville ne trinkis.

— Abomene! — diris li, suspirinte.

Liaj pensoj estis ie malproksime.

— Eble, vi dormetos? — demandis Ustimenko. Sed, eble, iel malĝuste, ĉar la aviadisto enpensiĝis, antaŭ ol respondi. Kaj finfine demandis:

— Kion vi volas diri?

Lia rigardo estis distrita: verŝajne, konfuziĝis la pensoj. Evidentiĝis, ke ne, male, li estis persiste pensanta pri unu sama afero.

— Jes, jes, doktoro, vi min ne deklinos, — revenis li al la antaŭa temo. — Tiu knabo povis esti kontraŭ mi, se oni nin instigus unu kontraŭ la alia. Ĉu vi komprenas? Li same ankoraŭ ne sukcesis, kaj ni ambaŭ nenion estus sukcesintaj, krom mortigi unu la alian.

Li fermis la okulojn, kaj lia vizaĝo — la maldika vizaĝo de suferanta knabino, kiu deziras ŝajnigi sin knabo, — kvazaŭ estingiĝis. La vizaĝo en kadro el malmolaj, humidaj kaj implikiĝintaj bukloj.

Ne malfermante la okulojn, tute mallaŭte li avertis:

— Kaj ne malhelpu al mi paroli, dum mi povas. Aŭ tiuj ĉi refojaj sangelfluoj estas tiaj facilaj?.. Al mi tro malmulte restis babili laŭ kalkulo de tempo, kiel en la aero, kiam finiĝas fuelo. Kaj viaj fuelumadoj aŭ alverŝoj — tio estas bagateloj. Verŝajne, en tio, kion vi alverŝas, hemoglobino estas pli likva...

Li ne ĝisdiris, ridetis pri io kaj ekdormis.

Penante ne permesi al si pensi, Ustimenko suspiris kaj, singarde volvinte la sangajn viŝtukojn en paperon, elĵetis ilin ekster la ŝiprandon. Nur ĉi tie, sur la ferdeko, li rimarkis, ke kvankam la ŝiptrajno estis moviĝanta laŭ la antaŭa kurso, tamen io ĉirkaŭe ŝanĝiĝis. Kaj li ne sukcesis kompreni, kio ĝuste ŝanĝiĝis, kiam ektondris kontraŭaviadaj kanonoj unue sur la militaj ŝipoj de la konvojo, kaj poste, preskaŭ tuj, — sur la transportaj.

Maldekstre de la kurso ekstaris seninterrompa muro da muĝanta fajro, sed spite al tiu verd-roza, tremanta torento da mortiganta lumo de spurkugloj, germanaj torpedaviadiloj, hurlante per la motoroj, iris al proksimiĝo, ne forturniĝante flanken. Ili iris malalte super la akvo, per sternanta, alpremiĝanta al la mara supraĵo flugo, strebante al la distanco, de kiu estis senco ĵeti la torpedojn, — kaj jen ili ĵetis ĝuste en tiu momento mem, kiam malantaŭe kaj dekstre de la ŝiptrajno onde ekiris plonĝaj bombaviadiloj. Kaj eble, Vlaĉjo eĉ ne komprenis klare, kiu el ili kion faris, sed ĝuste tiel li tion vidis: en la lumo de la arkta, hela suna tago — vico da torpedaviadiloj, trabatantaj la fajran muron, kaj bombaviadiloj tie, supre, super la kapoj. Kaj poste en muĝado kaj kriĉado de la sufokiĝantaj kontraŭviadaj kanonoj de sia vaporŝipo, en senĉesa tondrado de «Oerlikon»-oj apud la orelo li entute ĉesis ion ajn kompreni kaj taksi, sed nur komprenis, ke, verŝajne, por li jam estas laboro, kaj, deŝirinte de la hoko la helmon, streĉis ĉe la kolo la rimeneton kaj tuj ekvidis apud si, apud sia vizaĝo mem la variolmarkitan, rufan kapeton de Milenuŝkin, ĉiam timida kaj iom eĉ balbutanta pro timideco.

— Kio? — kriis al li Ustimenko.

— Ordo! — kriegis Milenuŝkin. — Dume ordo!

Vlaĉjo svingis la manon kaj ekkuris sur la ŝipestran ponton. Ĉi tie estis pli kompreneble, sed la timpanaj membranoj, ŝajnis, tuj krevos pro hurlado de ie apude frapantaj kanonoj. Amiraĝibi kun malseka pro ŝvito bronza vizaĝo staris apud la rudristo, kaj Ustimenko aŭdis, kiel signalisto kriis al la ŝipestro preskaŭ samtempe, ke «dekstre de la pobo estas bombaviadilo de la kontraŭulo», kaj ke «ekiris bomboj», kaj kiel Amiraĝibi tuj ordonis al la rudristo: «Dekstren». La rudristo afereme respondis: «Jes, dekstren», kaj la bomboj kun hurlo traflugis ie tute apude, kaj tiam la ŝipestro ordonis «deirigi», kaj subite tiam ĉio mallaŭtiĝis, kvankam la pruaj mitraloj ankoraŭ estis plu tondrantaj.

— Ĉu vi komprenis? — raŭke demandis Amiraĝibi kaj komencis tuse purigi la gorĝon.

— Ĉu tio estas la baleto? — rememoris Ustimenko.

— Ne, kara doktoro, tio estas nur danco de malgrandaj cignoj el la baleto «Cignolago». Tio estas iomete da milito...

Puriginte la gorĝon kaj lerte ekfuminte sub vento, la ŝipestro interesiĝis:

— Ĉu vi vidis, kiel pereis «Faraono»?

— Ne, ne vidis.

— Tuj. En unu momento. Ili, verŝajne, perdis atenton, povruloj, bombaviadilo elĵetis sur ili du bombojn. Jen korvetoj tumultas — rigardu, esperas ankoraŭ savi homojn...

La signalisto kriis:

— Mi vidas signalon de la komodoro: mallevi la flagojn omaĝe de la pereinta ŝipo.

— Mallevu la flagon! — turniĝinte, ordonis Amiraĝibi.

Kaj, demetinte la helmon, viŝante per ankoraŭ tremetanta mano per blanka tuko la ŝviton de milito de sur la frunto, li ekparolis per hejmeca, mallaŭta, laca voĉo:

— Eternan memoron al la pereintoj! Neniam forgesos vin la sovetia popolo! Gloron por jarcentoj, laborantoj de la maro, militfratoj! Estu la profundo por vi varma lito, batalaj agloj, kie vi ripozas en eterna dormo...

Estis simile, ke li preĝas, sed, subite koleriĝinte, la ŝipestro diris:

— Se viaj torpedŝipoj pafus, kiel pafas «Suna», — per la ĉefa kalibro, tiam neniu torpedaviadilo traŝiriĝus! Neniu tion ankoraŭ, interalie, faris, sed Rodiono batas per tuta ŝipflanko el distanco de sepdek kabloj. Batas kaj ne allasas, kia brava veselkapitano! Sed tiuj ĉi gapas!

Kaj li kolere montris, kiel «tiuj ĉi gapas». Poste li frapis Ustimenkon al la ŝultro kaj konsilis:

— Ne indas esti tia serioza, kara doktoro! Rememoru, kiel vi savis al mi la vivon — tie, en la baza banejo. Kaj konfesu nun — antaŭ la morta danĝero: ĉu la kudrilo estis via?

— Mia! — ĝoje ridetante al la vizaĝo de tiu mirinda homo, diris Vlaĉjo.

— Certe! Mi elspuris, kie vi vestiĝis. Mi delonge pri tio pensas.

— Pardonu, Elisbaro Ŝabanoviĉ, — diris Vlaĉjo. — Sed mi timis, ke tio subite estas admiralo kaj min oni ĉiel humiligos.

— Nun ne humiligos! — diris Amiraĝibi. — Nun mi pardonis vin, doktoro, kaj se estos tia sorto, ni renkontiĝos sub la akvo kiel amikoj. Kaj nun iru al via anglo kaj ne forlasu lin pro bagateloj.

Poste, rememorante tiujn horojn, tagojn, noktojn, atakojn de submarinoj kaj seriojn de profundakvaj bomboj sub brilantaj sunradioj, rememorante hurlantajn, sternitajn ombrojn de kvarmotoraj torpedaviadiloj, penantaj traŝiriĝi al la ŝiptrajno, usonajn matrosojn, kiuj estis levitaj sur «Puŝkinon» post kiam ilia «Paola», ankoraŭ flosanta, estis pripafita de la brita patrolŝipo kaj fine ĝisbatita de germana bombaviadilo, rememorante histeriajn kriojn de la stevardo de «Paola» pri tio, ke li klare vidas «grandan floton» de la germanoj, laborante poste super ofica raporto kaj rememorante tutan tiun ĉi ekspedicion, — Ustimenko per sia grandlitera skribmaniero skribis tian alineon:

«Miaj observoj atestas favore al tiu vidpunkto, ke ĉe principe alia aliro al la demandoj de vivemo de ŝipoj la kvanto de suferintoj pro malvarmiĝo estus dekoble pli malgranda, — sekve, estus nombrata per unuoj, kio, sendube, pruvus senbazecon de la opinio de la sanitara servo de la aliancana floto, bedaŭrinde subtenanta la radikale malĝustan vidpunkton de la Brita militflota departemento pri plena neeblo de konduko de arktaj ŝiptrajnoj».

Sed tiun alineon majoro de medicina servo Ustimenko skribis multe pli poste, kaj dume li estis nur observanta, laboranta kaj pensanta, ankoraŭ ne havante plene propran opinion pri la okazantaj antaŭ li eventoj.