«Ĉu vi skribis al la Centra Komitato?»

Ĝuste en tiu sama frosta februara vespero, kiam Rodiono Metodjeviĉ sidis ĉe Cvetkov, Aglaja Petrovna Ustimenko estis alveturigita en malvarma ĉelveturilo, aŭ «nigra korvo», kiel nomadis tiun furgonon malliberuloj, en la korton de la interna prizono de la Ministerio pri Internaj Aferoj de urbo Solĉeĵma.

— Elgrimpu! — ĵetante timemajn rigardojn al la ekdormetinta pro malvarmo kaj laco malliberulino, per sata, raŭka voĉo ordonis la eskortanto, kiun oni speciale avertis pri tiu «fiulino». — Ĉu vi aŭdas, hernio!

Al li ŝajnis, ke tiu vorto, kiun li antaŭnelonge eksciis, estas speciale ofenda.

— Ĉu la sakon mi al vi devas porti, sinjorina moŝto?

Aglaja Petrovna prenis per la rigidiĝinta mano la sakon kaj, malfacile malleviĝinte el la ĉelveturilo, ne komprenante kaj ne dezirante kompreni, kie ŝi estas kaj kien oni ŝin alveturigis, ree ekdormetis en la kancelario, atendante tiun, kiu devis ŝin ankaŭ ĉi tie «registri», kiel ŝi registriĝadis en aliaj prizonoj, malliberejoj kaj transitejoj dum tiuj ĉi jaroj. La forto de laco nun en ŝi venkis ĉiujn aliajn fortojn. Verŝajne, tiu stato estis pli morto, ol vivo, sed ŝi pri tio ne pensis, ŝi simple estis en tiu stato kaj nenion alian deziris. Sed oni ŝin tamen registris, tiu, kiu devis, subskribis pri ŝia «ricevo», kaj kiu devis — pri «fordono», kaj fine ŝi eksentis, ke la vojo estas finita kaj ke ŝin oni kondukis en unupersonan ĉelon. Ĉi tie estis varme, kaj en tiu varmo kaj duonmallumo ŝi ankoraŭ dormetis, malforte kaj malvigle ĝojante pri la unupersona ĉelo, ĝis ŝi varmiĝis tiom, ke trovis en si fortojn vekiĝi kaj malrapide reveni en la tedintan vivon.

Reveninte, ŝi jam definitive ekĝojis pri la unupersona ĉelo, kaj ne nur tial, ke en barako de strikta reĝimo, kien ŝi ofte trafadis, estis brue kaj eĉ iel furioze, sed precipe tial, ke plej multe dum tiu ĉi tempo ŝi laciĝis de demandoj, kiu ŝi estas kaj kial estas en malliberejo. Rakonti la veron estis neelteneble, ĉar troviĝadis homoj, kiuj kompate kaj atente elaŭskultadis, kaj poste malice ĝojis, ke jen komunistino, sed sidas egale kun siaj ĝismortaj malamikoj kaj neniam liberiĝos.

— Por kio vi lukti, tio vin gluti, — elaŭskultinte ŝian rakonton, kun kompata vizaĝo diris al ŝi jam en Butirka-prizono Aizsarg-anino1, kiu murdadis sovetiajn militkaptitojn per donacita de SS-anoj «Walter». — Nun vi scii, kiel ne iri al ni.

La Aizsarg-anino preskaŭ ne agnoskis en la rusa lingvo verbajn tempojn.

Aglaja Petrovna sidis en prizono ankaŭ kun germanaj kuracistinoj — specialistoj pri steriligo de judinoj, sidis ankaŭ kun ordinaraj krimulinoj — lacigaj mensogulinoj kaj malfacilaj psikopatinoj, sidis ankaŭ kun Erna von Meyer, nazia sciencistino, kiu okupiĝadis pri esploroj de efiko de veneno «Tabun» al homoj. Kun gaja rideto la eleganta, monduma kaj diskreta germanino, ĝis nun ameganta Hitleron, detale kaj skrupule rakontis al Aglaja Petrovna, ke la fabriko en Dyhernfurth, kiu estis produktanta tiun «supergason», danke al Dio estis plene detruita jam antaŭ la veno de «viaj Ivanoj». Kaj nun la sekreton de «Tabun» ekscios neniu, kaj tiu sekreto ankoraŭ utilos por la Vaterland, ĉar «Tabun» penetras tra ĉiuj gasmaskoj kaj konservi ĝin eblas nur en specialaj vitraj vazoj, kies sekreto estas perdita.

— Kial do vi al mi tion rakontas? — demandis Aglaja Petrovna.

Erna ŝultrolevis: ŝi supozis, ke se sinjorino Ustimenko estas ĉi tie, tiam do ne por defendi kontraŭ la prizonuloj «tiun ĉi» potencon.

Al tiaj homoj, almenaŭ por vivi pli malproksime de ili, necesis nepre rakonti, kiu vi estas kaj kial vi estas en mallibero. Kaj necesis klarigi, ke la Soveta potenco estas viva, ke la eraroj — eĉ tragikaj eraroj — estos korektitaj... Sed ili subridadis! Kaj simple mokadis, kiam Aglaja Petrovna preskaŭ mitingis, mem preskaŭ plorante pro ofendo:

— Tio estas miskompreno, kiu estas klarigata kaj baldaŭ klariĝos. Miaj cirkonstancoj estas tre malsimplaj, treege komplikaj, ilin ne estas facile kompreni...

Tiel ŝi mensogadis, kiel mensogis iam al elturmentitaj kaj malsataj partizanoj, ke ŝi «precize scias»: la provianto venas.

Pri la provianto tiam vere okazis miraklo, ĝi estis ĵetita el aviadilo, sed ĉi tie miraklo ne okazadis, kaj ankaŭ Aglaja Petrovna mem ĉesis atendi tiun miraklon. Speciale post kiam al ŝi oni «aldonis» — ŝi ricevis duafojan malliber-daŭron pro organizo de «kaŝita» partia kunveno en sia barako.

— Nun ŝi trankviliĝos sur la atingita, — diris tiam samĉelanino, evitanta politikajn malliberulojn, pogranda komercistino pri narkotaĵoj Talenberg. — Nun ŝi ne havas, kien strebi.

Sed eĉ ricevinte la «aldonaĵon», Ustimenko ne trankviliĝis. La seka flamo, kiu ekbrilis en ŝiaj malhelaj pupiloj jam dum la unua, ŝajne, senkulpa pridemando, ekbruladis ĉiam kun pli granda forto. Ŝi ne povis paciĝi kun tio, ke kaj al ŝi, kaj al aliaj, tiaj, kiel ŝi, multe pli bonaj, ol ŝi, ĉi tie oni ne kredas. Ne kredas hundidoj, ne konintaj malfeliĉon, sataj, nenion spertintaj junuloj, ne kredas grizharaj, dikventraj, solidaj, ne kredas silentemaj kaj severaj, ne kredas bonanimaj kaj eĉ simpatiaj aspekte, ne kredas tiel, kvazaŭ ili scias tion, kion ne scias tiuj, kiujn ili pridemandas, juĝas, ekzilas kaj eĉ mortpafas. Ne kredas al ili — komunistoj kaj komunistinoj, ne kredas al homoj, maljuniĝintaj en la vicoj de la granda partio de Lenino, ne kredas al malnovaj konspirantoj, vunditaj jam en la intercivitana milito, ne kredas al maljunuloj kaj maljunulinoj, kiuj tintigadis katenojn jam en la cara tempo, ne kredas pri ĉio ajn, kvazaŭ jam anticipe, ankoraŭ antaŭ la aresto, firme difininte mezuron de puno pro nefarita krimo, anticipe juĝinte, kaj nun nur formale plenumante ĉion deciditan de nesciate kiu, kiam kaj por kia utilo.

Kaj ju pli longe Aglaja Petrovna suferis en malliberejoj, des pli akra, des pli netolerema, des pli furioza iĝadis la bruliganta flamo, flagranta en profundo de ŝiaj pupiloj, kiam ŝi devis interparoli kun tiuj, de kiuj nun dependis ŝia kvieta, malgranda, musa bonstato. Al arbohakado — do al arbohakado! Al malŝarĝado — do al malŝarĝado! Necesis nur venki ofendiĝon de tiuj horoj, kiam oni ne kredis al ŝi unuafoje. Kaj necesis, pensis ŝi, kompreni por si la simplan veraĵon: en la organojn penetris malamikoj de la Soveta potenco, penetris en tiujn organojn mem de la proleta diktaturo, kie iam laboris ŝia forpasinta Greĉjo, la purkora bonulo Greĉjo — la unua ĈK-ano de Unĉansko. Ili penetris kaj agas, penante rompi la korojn al malliberigitaj komunistoj, sed ili tion ne sukcesos, kiel ne sukcesis la SS-anoj dum la milito. La partio malkovros la veron, la kulpuloj estos severe punitaj — ili ne evitos, tiuj, kiuj pro sia bonstata vivo blinde kaj stulte lakeas kaj servilas, falsante juĝaferojn kaj stampante monstre severajn verdiktojn al senkulpaj homoj.

Ne, ŝin ne eblis rompi.

Ŝi ne kredis, kiel aliaj, ke ĉio ĉi estas por ĉiam.

Aglaja Petrovna luktis, kaj ne por sia travivado, ne por sia kvieta bonstato en mallibereja vivo, sed luktis por la vero, kiu, kiel al ŝi ŝajnis, ne estis sciata de Stalino.

Ŝi ankaŭ al li skribis siatempe — tuj post kiam oni al ŝi ne kredis dum la unua «filtrado», en tiuj nekompreneblaj, pluvaj, malhelaj tagoj, kiam ilin, elturmentitajn en faŝista malliberejo, ĉirkaŭis propraj soldatoj-mitraletistoj kaj kondukis al tiel nomata «kontrolo». Ŝi skribis ne pri si, sed pri ĉiuj. Skribis, ke tiel ne indas. Skribis pri konata de ŝi okazo de memmortigo. Sed la letero trafis al la enketisto, kaj tiu rozkolora okulvitrulo diris al ŝi:

— Jen kia, evidentiĝis, vi estas ĉe ni sinjorino? Do, nun vi montris al ni vian veran vizaĝon. Do, Krivenko mortigis sin ne pro timo de senmaskigo, sed tial, ke li ofendiĝis? Kaj vi arogis tiun malpuran kalumnion adresi persone al kamarado Stalino mem?

Eble, ŝin eĉ trankviligis tiam tio, ke la letero ne atingis Moskvon. Certe, ŝi estis prava. Tie oni ne sciis. Kaj ĉi tie mastris tiuj, al kiuj estis profite turmenti homojn, inspiri al ili malkredon al la Soveta potenco, konduki ĝis memmortigo, kiel ili kondukis Krivenkon.

Kaj ŝi ankoraŭ skribis.

Skribis ankoraŭ kaj ankoraŭ.

Paperon — jen kion ŝi bezonis, kaj eblon sendi sian veron en la ĉefurbon, tien, kie loĝis kaj laboris Stalino. Tien, de kie oni brodkastadis: «Vasta estas mia lando kara».

Ĉiuj ŝiaj fortoj kaj pensoj estis direktitaj al tio, ke en la CK oni eksciu la efektivan veron. Al la parencoj ŝi preskaŭ ne skribis. Ŝi ilin eĉ ne serĉis serioze, ial estis konvinkita, ke ne trovos. Tage kaj nokte ŝi pensadis pri tio, kiel tie oni ekscios kaj kiel ŝi estos vokita.

Eble, ankaŭ hodiaŭ ŝi estis alveturigita ĉi tien tial, ke nun la letero atingis?

Kaj ŝi denove viziis tiun malliberulan vagonon, en kiu ŝin rekonis konvojanto, kaj viziis la nokton, en kiu ŝi skribis sur papero de la konvojanto, per la plumo de la konvojanto leteron al la CK. Ĉu Oniŝĉenko povis ne transdoni?

Ne, certe, li transdonis!

Kaj ĝuste tial oni ŝin ĉi tien transportis. El ĉi tie ŝi veturos en Moskvon. Sed kiel ŝi eniros en la CK-on — tia terura, ĉifona mizerulino? Tamen, jam el ĉi tie, el la stacidomo ŝi dissendos telegramojn. Jes, sed per kia mono?

Neniam, por nenia momento ŝin ne forlasadis firma certeco, ke tie oni ekscios kaj tuta tiu ĉi turmento finiĝos. Ŝi estis sufiĉe hardita, por vere kredi kaj esperi. Kaj tial ĉiujn ŝiajn liberajn tempojn ŝi eluzadis por revoj pri tio, kiel ĝuste ĉio ĉi okazos. Por revoj kaj detaloj. Pri si ŝi ne pensadis. Ŝi sciis, ke ŝi estos kune kun ĉiuj. Ŝi eliros kun ili. Certe, ne kun la narkotaĵkomercistino. Sed tiajn, kiel ŝi mem, ŝi ne forlasos ĉi tie. Ŝi klarigos al kamaradoj el komisiono de la CK, kaj sendube ĝuste tia komisiono venos ĉi tien, ŝi eĉ imagadis al si tiun komisionon — la prezidanto el malnovaj laboristoj, en botoj, jako, svetero aŭ rusa ĉemizo, volvos memfaritan cigaredon, enmetos en cigaredingon, ekfumos, tusante, kaj diros:

— Do, ni, kamaradoj, esploru la aferon.

Ŝi eĉ lian voĉon aŭdis, de la prezidanto, maljunulan, nelaŭtan, akcentantan sonon «o» — Niĵni-Novgorodano, verŝajne, iama Sormovano2. Kaj la sekretario de la komisiono skribados, kaj virinoj elirados el la ĉambro kaj forveturados, forveturados, forveturados el la damnita malliberejo — por reveni al sia sola, justa, granda Patrujo.

Eble, ĝuste nun ĉio ĉi komenciĝos?

Oni elvokos unue ŝin?

Kaj ŝin oni vere elvokis.

Farbita blondulino — provosino, kiun oni nomadis ĉi tie «bovino», tintante per medaloj sur la alta brusto, kondukis ŝin laŭ koridoro, de tempo al tempo kriante «haltu, forturniĝi», por ke la «malamikino de la popolo» ne renkontu alian «malamikinon» kaj ne interŝanĝu kun tiu misterajn kontraŭrevoluciajn signojn-signalojn.

La enketisto estis maljuneta, kun ŝvela vizaĝo kaj bonkoraj, simpatiaj okuloj. Tiajn enketistojn Aglaja Petrovna timis, ŝi per propra sperto sciis valoron de tielaj bonkoruloj — sataj kaj dikaj.

Kiam Aglaja Petrovna estis enkondukata, majoro Oĵogin aŭskultis radielsendon pri okazinta hodiaŭ ŝaka matĉo inter du plej gravaj ŝakistoj en Moskvo. Opiniante sian specialecon altintelekta kaj disvolvante en si kapablojn de ŝakisto, Oĵogin estis absorbite aŭskultanta la elsendon kaj koleriĝis, ke eĉ tia senpeka plezuro devas esti interrompita pro serva devo. Liaj okuloj restadis ankoraŭ dum ioma tempo bonkoraj, ĉar la ludon estis gajnanta la ŝakisto, al kiu la majoro simpatiis.

— Nu, do, — prononcis la majoro per voĉo, neatendite alta por lia korpulenteco. — Ustimenko?

— Ustimenko.

— Aglaja Petrovna?

Ŝia mallibereja pasporto-formularo kuŝis antaŭ li.

— Aglaja Petrovna.

— Eksidu, Aglaja Petrovna. Ĉu vi bonorde alveturis?

— Oni alveturigis.

— Ĉu nun estas blizardo trans la montaro?

— Mi ne scias.

Oĵogin atente fiksrigardis ŝin: iam ŝi, verŝajne, estis bela. Sed nun nur la okuloj bruligas.

— Do, Aglaja Petrovna, bone, — kun suspiro diris li. — Ĉu vi konversacios amike aŭ vi estas malliberulino VV-789, kaj mi estas civitano majoro?

Ŝi silentis: ankaŭ tio estis jam en la Taganka prizono. Ĉio estis. Plej gravas — ne cedi. Se vi cedis — pereis. Li estas sur unu flanko, ŝi — sur la alia. Tiel estas pli simple kaj klare.

— Eble, vi deziras teon — por varmiĝi? Aŭ manĝeti?

«Kial ili ĉiuj manĝetas, sed ne manĝas? De kie aperis tiu respekto al sia stomak-intesta traktuso?» — pensis Aglaja Petrovna kaj tuj eksentis, kiel terure ŝi deziras manĝi.

— Ĉu vi deziras fumi?

— Ne, — respondis ŝi.

Ankaŭ tio estis.

«Kiam pasos ĉio ĉi, — pensis ŝi, dum majoro estis foliumanta iujn paperojn, ŝajnigante, ke en la paperoj ekzistas io grava, — kiam pasos tiuj ĉi tempoj, kion ni faros kun tiaj majoroj? Ja ne povas ni ilin ĉiujn mortpafi? La venontaj tempoj, certe, estos bonkoraj! Kaj oni ĵetos tian majoron al alia laboro, li surmetos civilan jakon, liaj okuloj estos homaj, kaj oni pensos pri li, ke li estas „bona ulo“. Tamen, eble, tiu ĉi estas ankoraŭ bona? Ne, apenaŭ! Li tro similas al ĉiuj tiuj! Kaj inter ili bonaj ankoraŭ ne troviĝis».

La majoro estis plu foliumanta la paperojn.

Ŝi ĉirkaŭrigardis — ordinara kabineto. Nur portreto de Molotov estis nekutima — sur arborando kun du knabinoj. «Ĉu kun filinoj? — pensis Aglaja Petrovna. — Sed li ja havas nur unu filinon!»

Kaj ŝi imagis, kiel Molotov tralegis ŝian leteron.

— Ĉu vi skribis al la Centra Komitato?

Ŝia koro saltis kaj kvazaŭ haltis: jen ĝi! Tuj ŝi estos liberigita. La letero atingis. Ŝi eraris — la okuloj de la majoro vere estas bonkoraj. La letero atingis, tie oni esploris, komprenis, ke tiel ne eblas! Atendinte, kolektinte fortojn, definitive trankviliĝinte, per plena voĉo, kun trankvila firmeco ŝi respondis, ke al la CK ŝi skribis kaj nun estas konvinkita, ke la miskompreno estis klarigita kaj la organoj de ŝtata sekureco ne plu havas riproĉojn al ŝi.

— Jen mia al vi konsilo, Ustimenko — respondu al demandoj! — rigardante preter ŝi, pigre prononcis la majoro. — Ĉu klaras? Mi demandas, vi respondas. Bone. Saĝe. Kaj taŭzi la nomon de la CK per via malpura lango ĉi tie al vi neniu permesos.

Nun Aglaja Petrovna komprenis: rifuzite. Sed tiam por kio...

— Demando: tra kiu vi sendis vian kalumnion pri la organoj al la CK?

Ŝi klare aŭdis tiujn vortojn, sed respondis ne tuj. Malrapida kaj trankvila forto kvazaŭ estis pleniganta tutan ŝian korpon. Tio estis la sama forto, kiu helpis al ŝi, preskaŭ nenion komprenanta post la katastrofo de la aviadilo, vindi per ĉifonoj vunditajn kamaradojn, la sama forto, kiu helpis al ŝi detiri de la flamanta maŝino aviadiston Paŝeĉkin, la sama forto, kiu savis ŝin en la tago de la kaptiĝo...

— Mi neniam kaj pri neniu kalumniis, — nelaŭte prononcis Aglaja Petrovna. — Mi ĉiam diras kaj diris nur veron.

Kaj tiam ŝi rememoris Larikov-on, ĉiam trankvilan kaj egalaniman Larikov-on, kiu en la tridek sepa jaro estis arestita en Unĉansko. Li estis juĝita ie malproksime, kaj poste ŝi mem en kunveno de la urba aktivularo diris pri tio, ke ĉe ili agis bando da «malamikoj de la popolo», diris konvinkite, rememorante erarojn kaj misojn de Larikov, kiu, certe, iam decidadis arbitre, kaj la lignan fabrikon planis maloportune, kaj...

— Ĉu vi respondos, Ustimenko? — denove aŭdis ŝi la voĉon de la majoro.

— Ne, — diris ŝi.

— Kiel do — «ne»?

La voĉo de la majoro estis enua kaj bonanima.

— Jen tiel, tre simple, ne kaj ne.

— Kial do ne? Kial vi ne konfesu sincere? Ni disponas precizajn informojn, kiel ĝuste kaj kiam oni varbis vin labori kontraŭ ni. Ni, Ustimenko, ĉion scias, ĉi tie ĉio estas sciata.

Aglaja Petrovna suspiris: kiomfoje oni al li diradis, kiel oni ŝin tie varbis. Eble, cent?

— Ĉu vi deziras fumi?

— Ne deziras.

— Mi ne insistas.

Li paŭzis, pene subpreminte oscedon.

— Jen tiel, — diris Oĵogin, — tiamaniere. Eble, vi konfesos, kiel, kaŝiĝinte kiel deportito, vi perfidadis francajn patriotojn?

— Kio? — demandis ŝi.

— Ja vi laboris por la gestapo.

— Tion oni jam diris al mi.

— Diris? Kiu?

Ŝi respondis trankvile, per ĉiuj fortoj trankvile:

— Sama, kiel vi, malamiko de la popolo, kaŝiĝinta sub epoletoj de sovetia oficiro.

Li ne kredis al siaj oreloj. Kiam en la tridek sepa jaro enketato frapis lin, tiam leŭtenanton, per seĝo al la kapo, li miris multe malpli.

— Kiel vi min nomis?!

— Kiel indas nomi tian kanajlon: malamiko de la popolo...

Al ŝi nun iĝis tute egale. La letero estis interkaptita. Sed kiel, se ili eĉ ne scias, kiu ĝin transdonis? Ili deziras ekscii la nomon, por pereigi la soldaton pro tio, ke li estas honesta. Ne, ili ne ekscios! Ŝi ne diros ĝin!.. Kaj tiu ĉi blankdentulo estas malamiko de la popolo, malamiko! Kaj preskaŭ kun plezuro, malrapide tirante la vortojn, Aglaja Petrovna prononcis ankoraŭfoje:

— Vi estas malamiko de la popolo! Vi ĉiuj ĉi tie estas bando de sabotuloj kaj...

Findiri ŝi ne sukcesis. Li batis ŝin al la nazradiko — tiu maniero de batado ĉe boksistoj havas sian specialan nomon, kaj majoro Oĵogin ŝatis, estimis kaj komprenis sporton ekde la infanaj jaroj. Krome, li ŝatis pafi al leporoj, fiŝkapti, kompetentis en ŝakludo, amegis sian filinon Lunjon, sian maljunan panjon, la edzinon Sonjon, kiu, kaj laŭ lia opinio, kaj laŭ opinio de liaj kolegoj, «neimiteble» plenumadis solulan dancon «arabeskoj» en programo de amatora teatro de trupoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj, ŝatis kontempli orajn libelojn dum fiŝkaptado kaj, ĉefe, sankte kaj senrezerve kredis tion, ke fumo sen fajro ne ekzistas kaj senkaŭze oni ankoraŭ neniun enprizonigis. En lia hejmo pendis portreto de Dzerĵinskij, pri kiu Oĵogin sciis, ke li estas punanta glavo. Oĵogin sciis, ke okazas troigoj, sed sciis li ankaŭ senruzan saĝaĵon de alia speco: «Se vi ne troigos — la estraro ne havos kion korekti». Kaj se al kontrulo oni donis pli multe, ol devas, do ja kontrulo estas kontrulo.

Tial, aŭdinte, ke li estas malamiko de la popolo kaj sabotulo, Oĵogin terure ofendiĝis. En li ekbolis la civitisma sento, ĝuste tiu, kiun li, drinkinte, deklaradis, kripligante la faman verson:

Legu, kanajloj, kaj enviu!
Mi estas civitano de la Sovetunio!..

— Putinidino! — diris li iom poste, kiam Aglaja Petrovna moviĝis. — Putinidino! Vi ĉe mi ankoraŭ parolos!

Ŝi eksidis sur la planko, apud la piedo de la skribotablo. El ŝia nazo fluis sango. Oĵogin hontis, kaj eĉ doloris lia stomako: li batis senhelpan virinon, kaj eĉ virinon je dudek jaroj pli aĝan, ol li, — sed eviti jam ne eblis, kaj li komencis sin ardigi per vortoj, kiujn li prononcadis laŭte. Tio estis fiaj kaj malpuraj insultoj, sed kian tio havis signifon, se li estis insultanta la «perfidulinon de la Patrujo», «faŝistan serpenton», «agenton de la gestapo». Kaj farinte du paŝojn, majoro Oĵogin ekstaris super Aglaja Petrovna kaj diris al ŝi:

— Mi vin al kaĉo per la botoj dispremos! Ĉu vi tion komprenas?

— Dispremu, fiulo! — mallaŭte respondis ŝi. — Murdu min, ja mi estas en prizono! Nu? Batu! Kial vi timas, malamiko, fiulo, kanajlo? Batu!

Ŝiaj brulantaj, malamantaj okuloj, malfermitaj renkonte al morto, rigardis al li. Kaj li retiriĝis. Faris paŝon, ankoraŭ malgrandan paŝeton, nenion bone komprenante, kriis, ke oni voku iun el la medicinejo. Kaj kiam Ustimenkon oni forportis, li eksidis sur la seĝon. Li tremegis. Enkurintaj serĝentoj ekvidis, ke li ploras. Unu larmo fluis sur lia pala vango, kaj, frapante per la dentoj al la rando de glaso, disverŝante akvon, li estis diranta:

— Neniaj nervoj sufiĉas. Vidu — «malamiko de la popolo», ĝuste tiel ŝi diras. Tio estas mi — malamiko de la popolo, ĉu? Mi havas kaj kontuzojn, kaj vundojn, mi sur mino eksplodiĝis, mi...

— Disliberiĝis ili, kamarado majoro, — kompate elparolis unu serĝento, forte instruita pri abundo de ĉiaj teroristoj, ĉiuminute preparantaj atencojn kontraŭ la gvidantoj. — Liberalas ni kun niaj humanismoj. Necesas tuj ilin for, sub la celilon — kaj preta! Laŭ, kiel oni diras, sana klasa instinkto...

La alia serĝento silentis.

Li timis.

Li estis malklera homo, sed per la «tripo-intestaro», laŭ liaj propraj vortoj, li sentis, ke io ĉi tie estas malĝusta. Ne devas esti tiel. Sed kial — li ne sciis. Kaj al sia parulo li diris en la koridoro:

— Tamen tio estas maljuna virino.

— Kaj kio?

— Nenio. Ke ne estu iaj malagrablaĵoj.

— Por kiu?

— Ĝenerale.

— Se ĝenerale, do silentaĉu.

Poste majoro Oĵogin drinkis. Ĉar kolektivaj drinkadoj estis malaprobataj, la majoro drinkis sola, ŝlosinte sin per du turnoj de la ŝlosilo. La eta Lunjo per la pugnetoj batadis al la pordo, gratis, per maldika voĉo petis:

— Pacjo, enlasu, pacjeto3...

Li ne enlasadis, drinkadis, almanĝadis kaj aŭskultadis sportan elsendon. Iom poste al la pordo frapis la maljuna panjo, eksa instruistino, severa, en okulvitroj, simila al portreto de Ĉerniŝevskij, pri kio ŝi kaŝe fieris.

— Ĉu vi drinkas? — interesiĝis ŝi.

— Drinketas, — impertinente respondis la majoro.

— Bona okupiĝo por inteligenta homo, — plendis la patrino.

Oĵogin ŝultrolevis. En la ĉambro estis varmege — oni hejtas, kiel frenezuloj! La patrino deziris malfermi la vazistason, la filo ne permesis — ili loĝis sur la unua etaĝo, iu enrigardos, ekvidos, kiel diboĉas la majoro. De sur la muro al Oĵogin rigardis la fera Felikso4. Kiel sincere mirus la majoro, se li povus nur supozi, ke Dzerĵinskij senhezite elpeladis tiajn, kiel li. Kaj tion, ke ĉe Oĵogin «cedis» la nervoj, Dzerĵinskij neniom atentus. Oĵogin estus elpelita kaj juĝita, malgraŭ la nervoj. Sed Dzerĵinskij antaŭlonge mortis, kaj Oĵogin estis kuracanta la nervojn per vodko kaj fritita porkaĵo.

— Jen tiele, panjo, — diris li kun la sama intonacio, kun kiu hodiaŭ li parolis kun Aglaja Petrovna. — Tiele, Natalia Mikaelovna!

— Ĉu estas malfacile, Leĉjo? — demandis la patrino kun tiu intonacio de solena kompato, pro kiu la forpasinta patro diradis pri la edzino: «Aliaj havas edzinon, kaj mi — duonĉerkon». — Ĉu fortoj mankas?

— Malfacile, panjo, — sincere respondis Oĵogin. — Malfacile. Gestapanino, sed nomas min malamiko de la popolo. Fojfoje estas tre malfacile.

— Ne gravas! — eĉ pli solene prononcis Natalia Mikaelovna. — La popolo aprezas vian laboron. Aprezas kaj komprenas. La granda laboro de purigo!

Oĵogin oscedis. La patrinon ne eblis haltigi. Ŝi knaradis kaj knaradis, ĝis venis Sonjo post provludo de la danca amatora grupo kaj ĝis la patrino rerakontis al ŝi, kiel cedis la nervoj de Leonido en la lasta tempo.

— Kaj mi eĉ ne rimarkadis! — respondis Sonjo, dismetante sur la geedza lito siajn baletjupojn, striktaĵojn kaj aliajn baletajn uzaĵojn. — Ĉu vi ree grupon enketas aŭ solulajn malamikojn?

— T-ŝ-ŝ-ŝ! — siblis la panjo.

— Simple eblas krii «savu», — krakmaĉante firman peklitan kukumon, ekparolis Oĵogin. — Mi simple finiĝas. Ĝis doloro: fizike doloras la nervoj. Panjo, ĉu tio eblas?

Natalia Mikaelovna suspiris:

— Probable, eblas. Vi devas preni vojaĝilon al Kislovodsko5. Vi mendu.

— Ne, jam ĉi-foje li sola ne veturos, — enmiksiĝis Sonjo. — Jen ni faros nian rondvojaĝon en trupunuoj, tiam li mendu. Mi same nervojn havas, mi same laciĝas.

En tio ili interkonsentis.



1. Aizsargi («defendantoj») — faŝisma armita organizaĵo en Latvio en 1919–1940, en 1934 kun ĝia subteno en Latvio okazis ŝtatrenverso. El eksaj anoj de tiu organizaĵo formiĝis kontraŭsovetiaj partizanoj, kiuj dum la germana okupacio iĝis kunlaborantoj de la nazioj kaj aktive partoprenis la genocidon de judoj en Latvio.
2. Unu el la rusaj prononcoj, ofta en la Volga regiono (malsame de la oficiala prononco, en kiu senakcenta «o» prononciĝas preskaŭ kiel «a»), precipe apud Niĵni-Novgorodo (unu el la plej grandaj urboj de Rusio). Sormovo — industria, proleta distrikto de Niĵni-Novgorodo.
3. Tio estas ne preseraro, sed transdono de infana misprononco.
4. Dzerĵinskij.
5. Sudrusia urbo, kuracloko kun mineralakvoj.