Vulgaraĵoj kaj fiaĵoj

En Brjansko, kie estis trajnŝanĝo, por ili mankis biletoj al vagono kun rezervitaj kuŝlokoj, kaj ili ambaŭ — kaj Sainjan, kaj Ustimenko, kiel en la militaj tempoj, ĵetiĝis al sia vagono kun brava rabista krio «ĉiuj for!». Dudek minutojn antaŭ la veno de la trajno Vladimiro Atanazijeviĉ aĉetis botelon da vodko, kaj ili, por varmiĝi post la sendorma nokto, trinkis «proporcie» rekte el la botelkolo, almanĝis per kraketantaj kukumoj, gaje ebriiĝis kaj, treege kontentaj pri la kvankam frosta, sed printema tago, pri la vojaĝo, unu pri la alia, pri ĉio rimarkinda kaj instrua, kion ili vidis ĉe skuinta iliajn animojn Paŭlo Jefimoviĉ Bejlin, enfalis en la malmolan, ardigitan per krudfera forno vagonon kaj ekgrimpis okupi la suprajn kuŝbretojn. Vagarŝako surgrimpis la unua, sed, sentinte ĝenon pro tio, ke Ustimenko dufoje deŝiriĝis, saltis malsupren kaj helpis al sia ĉefo, poste mem definitive grimpis sur sian lokon kaj proponis manĝi.

Ili havis kvar cepajn bulbojn, panon kaj kuiritan kokinon, aĉetitan en iu kvieta stacieto. Estis ankoraŭ kukumoj en ĵurnalo.

— Je dio, mi estas ebria, — diris Sainjan, kiam la trajno ekiris. — Aŭ tiu vodko estas tia forta?

— Simpe vi ne scipovas drinki! — kun aspekto de sperta drinkulo respondis Ustimenko. — Ja ĉe vi en Armenio estas vino, ĉu?

— Kaj konjako! — kvazaŭ li vere multe drinkis konjakon, gravmiene prononcis Vagarŝako. — Ho, se nun ankoraŭ glaseton por fino!

Sube ekinsultis, kverelinte, iuj virinoj, Vagarŝako, pende kliniĝinte, brilante per la densaj dentoj, per la vangruĝo, per la pupiloj, diris mallongan paroladon pri avantaĝoj de bona paco super malbona kverelo.

— Kaj vi kiu estas? — demandis unu el la malpacantaj flankoj. — De kie vi aperis, edifanto? Jen mi ŝiros viajn orelojn!

Vagarŝako, vere, havis sufiĉe grandajn orelojn.

— Ne diru tiel, kuzino Becky, — diris pli kaj pli ebriiĝanta Sainjan, — vi min dolorigas, karulino...

— Becky? — interesiĝis el la trairejo ies tondranta baso. — Becky? Kiel vi povas, kanajlo, tiel esprimiĝi?

— Sed tio, ŝajne, estas el Dickens, — kontraŭdiris Vagarŝako. — Tio estas literaturo!

Tiam tiu, kiu ofendiĝis pri la vorto «Becky», etendis la grandegan, ne home longan brakegon kaj penis detiri la humilan Sainjan-on suben por konforma puno. Sed Ustimenko batis la brakegon per sia invalida bastono, kaj en la vagono estiĝis mallonga kaj timiganta silento.

Poste la posedanto de la tondra baso — magra kaj rufa, forte drinkinta virego — deĵetis de si truitan peltjakon kaj, restinte en lavtrivita uniforma ĉemizo kun du vicoj da ordenrubandoj sur la brusto, komencis decidan ofensivon, por kio li apogiĝis per la botoj sur la du subaj benkoj kaj, dentomontrinte, abrupte kaptis Ustimenkon per la fera manego ĉe la manradiko mem. Kaj en la sama momento li kvietiĝis, retiriĝis, ree kliniĝis al Vladimiro Atanazijeviĉ kaj ne simple ekparolis, sed jam tute ekster si ektondris:

— Majoro! Tiele vian animon! Kamarado Ustimenko! Lunjo, falu al la piedoj! Falu, mi al vi diras...

Plu ne ellasante la manradikon de Vladimiro Atanazijeviĉ el sia manego, simila al fermiĝinta kaptilo por urso, per la boto li tiutempe estis piedbatanta sian edzinon, kiun li ĵus defendis kontraŭ la neaŭdita Vagarŝaka insulto, kaj en plena ekstazo krianta al ŝi, ke ŝi kaj falu al la piedoj, kaj elprenu hejmfaritan brandon, kaj iun «tiun lardon», kaj ke ŝi primetu la tablon, kaj ke — «tiele vian animon» — estu «gvardia ordo».

Nenion komprenanta Vadimiro Atanazijeviĉ estis per la jam frataj, amikaj, plej karesaj manoj detirita suben, la ofendinto Vagarŝako trafis samtien, fremduloj el tiu ĉi varmega sekcio de la vagono estis elpelitaj iuj per petoj, kaj iuj per puŝoj, kaj nur post ĉio supre priskribita la du doktoroj komprenis, en kio estas la esenco de la okazintaĵo. Evidentiĝis, ke iam en la kvardek tria jaro tiu oĉjo batalis en marinfanterio, estis grave kripligita kaj nur per penoj de Aŝĥen Ovanesovna kaj Ustimenko revenigita al la vivo.

— Panjo Oganjan! — brilante per tuta sia vilkovrita fizionomio, estis diranta la eksa mara subserĝento. — Ja mi al ŝi en Armenion ankoraŭ virporkon veturigos, nur atendu, kiam leviĝos el ruinoj nia kolĥozo «Hela vojo»! Mi en Armenion veturos kaj al ŝi, maljunuleto, la infanojn veturigos por riverenco, kiuj nun, kiel floroj, ĉe mi floras! Lunjo, ĉu vi scias, kiu li estas? — tondris la eksa marinfanteriano, almontrante al Ustimenko per la kurba grandega fingro. — Li por ni estas patro, kaj li ne lasis al la faŝisto niajn infanojn orfigi.

Staris krio terura kaj admira, aliaj virinoj, starintaj en la trairejo, same ploris, eble pensante, ke, se troviĝus sur la milita vojo de iliaj forpasintaj edzoj jen tia Ustimenko, tiam ili ne estus vidvinoj; troviĝis en la vagono ankaŭ eksa milita helpkuracisto, kiu flanke enŝoviĝis en la kompanion, drinkadis, almanĝadis kaj diradis signife:

— Mi tiel diros: se ie oni gardis kontraŭsepson...

— Iru vi for kun via kontraŭsepso, — tondradis la eksa marinfanteriano, — lasu vi nin, fremda persono!

La eksa Becky evidentiĝis plej milda virino. Ili funebre rememoris, ne tintigante la glasojn, laŭ la rusa moro, Aŝĥen-on Ovanesovna-n, rememoris ankaŭ Bakunina-n. Eksciinte, ke Vagarŝako por Aŝĥen Ovanesovna estis io simila al filo kaj des pli estas infana kuracisto, la eksa marinfanteriano kvazaŭ tute konfuziĝis kaj komencis proponi al li ĉiajn postenojn en sia regiono, asertante, ke li en la kolĥozo «Hela vojo» estas ne lasta homo, povas agi nome de ties estraro kaj lin aŭskultos eĉ la unua sekretario de la regiona komitato.

— Ek, amikoj, tiele viajn animojn, eliru ĉe nia stacio, — postuladis la ĉefserĝento, — ek, ne ĝeniĝu, Lunjo, riverencu al la grandaj homoj, kamaradoj virinoj, petu kun riverenco, faru! Kaj vi, kamarado profesoro, ne konfuziĝu, — trudiĝadis li al Ustimenko, — drinku kun la simplaj homoj, ne neglektu. Lunjo, tranĉu la lardon!

Post ne pli ol horo la marinfanteriano demetis de si kaj la uniforman ĉemizon kaj la subĉemizon kaj iradis tra la vagono, montrante la lertajn suturojn, paradis per la maldika ventro antaŭ Ustimenko kaj demandadis, preskaŭ plorante:

— Ĉu vi rekonas vian manfaraĵon? Ĉio ekstere estis — la tuta tripo elfalis. Kaj vi kun tiu maljunulino, kun panjo Oganjan, ĉion ree instalis, ĉion malimplikis, kaj mi estas nun normala homo. Lukeria, diru al la profesoro, kia mi estas?

Lukeria ruĝiĝadis kaj ŝirmadis la vizaĝon per la manoj, kaj la ĉefserĝento plu tondradis:

— Kiam mi post la Patruja milito revenis — ĝuste post naŭ monatoj — preta! Tie mi estis paflertulo kaj ĉi tie restis paflertulo. Ŝi nur mamnutris — ree!..

La vagono tordiĝadis pro ridego ĝis la ĉefserĝenton-paflertulon faligis dormo. Al Vladimiro Atanazijeviĉ zumis la kapo. Vagarŝako, kompatinda, tute disfalis, ĝemadis en dormo. Lukeria kun kompata vizaĝesprimo donis al li trinki.

— Lubanjo, — diris li al ŝi, — pardonu min, kara, mi petas, pardonu.

Kaj glatumis la manon al Lukeria.

— Kiele, — kortuŝiĝis Lukeria, — kiajn sentojn la homo havas. De sia edzino pardonon petas, dum de ŝi forestas. Kia konscienco!

Matene Becky kun la edzo alveturis al sia «fina punkto». Al la doktoroj ili lasis grandan pecon da lardo kaj kazeon en ĉifono, kaj por postdrinko ankaŭ boteleton da hejmfarita brando. En la sama stacio en la vagonon eniris virino kun du ploregantaj infanoj, la vagonservisto pro estimo al la doktoroj kondukis ŝin pli malproksimen, en la alian finon de la vagono, por ne maltrankviligi la «profesoron». Ankoraŭ tagon kaj nokton pasigis Sainjan kun sia ĉefo en la vojo, trinkadis bolakvon, manĝadis lardon, sentante sin lastaj homoj sur la tero. Sainjan suferis pro kapdoloro, Ustimenko — pro tio, ke li permesis al la «knabo» ebriiĝi. Kiam la trajno, bruante en malhela antaŭprintempa nokto, estis aliranta al Unĉansko, Vladimiro Atanazijeviĉ diris:

— Do, Vagarŝaketo, estu tiel: mi veturos hejmen, banos min, trinkos teon, kaj iros en la malsanulejon. Nia ideo estas neniel prokrastebla. Hodiaŭ estas dimanĉo, la plej oportuna tago por tia aranĝo. Kaj ni estas freŝaj, ne malvarmiĝintaj. En etaj konversacioj ni povas cedi, rezonojn, kiel esprimas Bogoslovskij, oni al ni prezentos diversajn, kaj ni retretos. Sed hodiaŭ revena vojo ne estas kaj ne estos. Leĝo estas leĝo. Ĉu prave?

— Ĉu laŭ mi rimarkeblas, ke mi drinkis? — malgaje interesiĝis Sainjan.

— Nenio rimarkeblas. Do, ĉu ni interkonsentis?

— Interkonsentis.

— Sed nur saĝe, Vagarŝaketo! Ke Eŭgeno Rodionoviĉ el ni tuj viandbulon, helpe de la ministerio, ne faru. Ĉu vi komprenas?

— Mi ja komprenas, — respondis Sainjan. — Tamen ja la majstro de skandalaj formuloj estas ĝuste vi, sed ne mi...

Ustimenko kulpe silentis. Ili ambaŭ eliris sur la platformon, la vagonservisto, malferminte la pordon sub fajfanta vento, estis viŝanta per ĉifono la vitron. Estis ankoraŭ frue, apenaŭ vidiĝis marta diafana aŭroro. La trajno singarde trabruis sur la provizora ponto trans Unĉon, komencis turniĝi al la nova stacidomo, ekblinkis lumoj de signaliloj.

— Luba, verŝajne, renkontos, — diris Vagarŝako, elŝoviĝante el la platformo. — Kiel malbone, mi odoras je alkoholo...

Luba vere estis renkontanta: dense ligita per varma kaptuko, en blankaj feltbotoj, en malnova peltjako, zonita per koĉera ŝtofzono, tamen ne tia, kiel ĉiam, sed kvazaŭ per io subpremita. Kaj ŝi rimarkis nenian alkoholan odoron, kvankam alpremiĝis al la edzo por longe, kaj poste subite aliris al Ustimenko kaj — unuafoje en ilia kverelema vivo — kisis lin al la vango.

— Jen novaĵoj, — kofuzite ridetis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Ja ni estas malamikoj, parencino...

— Aĥ, ĉesu diri stultaĵojn, — preskaŭ tra larmoj koleriĝis Luba.

Taksiojn oni apud la stacidomo kaptadis seninterrompe, kaj ili triope ekveturis per buso tra Ravinetoj al la placo Puzirjov, super kiu altis grandaĵo de la nova, antaŭnelonge malfermita ĉiovendejo. Tie ili ankoraŭ parolis dum kelkaj minutoj, antaŭ ol disiri, pri la hodiaŭa konsiliĝo. La telegramojn Luba ricevis, kaj laŭ ŝiaj distriĝeme diritaj vortoj Ustimenko komprenis, ke ĉio estas organizita kaj eĉ estos iuj agrablaj neatenditaĵoj. Sed, parolante kun Vladimiro Atanazijeviĉ, Luba ĉiam formovadis disde li la okulojn kaj subite diris, ke eble li venu al ili por trinki teon post la vojo, ŝi ovaĵon fritos, ĝenerale ĉe ŝi ĉio estas preparita...

— Aĥ, ne, ne indas, — diris Ustimenko. — Vera maltrankviliĝos, mi ja al ŝi telegramon sendis...

Kiam ili disiris, Luba ankoraŭfoje vokis lin, sed svingis la manon kaj nenion plu diris, kaj al Ustimenko ŝajnis, ke ŝiaj lipoj tremas.

— Ĉu Natalia estas sana? — kriis li elmalproksime, subite maltrankviliĝinte.

— Do, je la unua horo? — respondis ŝi per demando kaj svingis al li per la mano en blanka pugnoganto. — Ĉu precize je la unua?

Vesperan degelon fiksis nokta frosteto, kaj, kiel ĉiam, laŭ glitaĵo al Ustimenko estis malfacile iri kun lia kripligita kruro. Apogante sin per la bastono, svingante la valizeton, li mallerte hastis, ĝeniĝante, ke lin, laman, iu kompatos, sed preterpasantoj pro dimanĉo estis ankoraŭ malmultaj, kaj li hastis kaj hastis, lamante kaj ial antaŭsentante, ke li ekvidos malsanan, malfeliĉan, febran Natanjon.

La pordon al li malfermis Hebeisen, kiel ĉiam razita kaj bonorda. Nenion demandante, apenaŭ preminte la sekan manon de la maljunulo, Ustimenko deĵetis en la kuirĉambro la uniforman palton, starigis la valizeton kaj eniris en la kvietan, ne hejtitan, jam kun neloĝa odoro ĉambron. La ŝranko estis plene malfermita, la vakstolo deŝoviĝis flanken de sur la tablo, sur la planko apud la forno kuŝis neŝatata de Natalia, ŝia unua pupo kun deŝirita kruro. Kaj unu lito brilis per la reto, de ĝi estis demetita la matraco el «naturaj haroj», kiel diradis Nina Leopoldovna. La portreton de Vera de la milita tempo, kie ŝi estis tre bela, eĉ pli bela, ol en la vivo, Ustimenko same ne ekvidis, ĝin iu demetis de la muro, — kaj al tuta tiu malgaja malordo per trankvilaj okuloj rigardis de sia fotaĵo nur la sola antaŭlonge mortinta en la malvarma Barenca maro kuraĝa knabo Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville, kara Lew en kombineo, staranta antaŭ la helico de sia aviadilo, preta al ekflugo.

Ĵetinte la bastonon sur la mallaŭte tintintan reton de la lito, Ustimenko aliris al la tablo, komprenante, ke la paperaj folioj, kovritaj per nelavita pladeto, rilatas al li. Kaj vere — tio estis letero de Vera, longa, ĉion klariganta kaj samtempe malklara, samkiel malklara estis por li ŝia animo.

La unua vorto, sur kiu li stumblis, estis «nekontaktema». Evidentiĝis, ke la tuta malfeliĉo de ilia geedzeco konsistis en tio, ke la edzo, tio estas Vlaĉjo, estis «nekontaktema» kaj Vera Nikolajevna pro tiu cirkonstanco «fermiĝis en si» kaj ĉesis ial esti utila civitano de la socio, al kiu ŝi apartenis...

Tamen, ŝiaj klarigoj malmulte interesis Ustimenkon. Li, trakurante la liniojn, ĉiam serĉis la nomon de la filino kaj nur en la fino mem de la longega sendaĵo trovis, ke Natanjon Vera Nikolajevna forveturigis kun si, ĉar la infano en eĉ plej eta grado ne interesis la patron kaj nur ĝenadis lian «duoblan personan vivon, pasantan aparte de la familio»...

Traleginte malnete, Vladimiro Atanazijeviĉ eksidis kaj relegis la leteron nete ankoraŭ dufoje. Al li estis nek amare, nek dolore. Li nur obtuziĝis, kvazaŭ kure batiĝinte al pordofosto, kaj ankoraŭ — li ekhontis antaŭ si mem pro si mem: ja legis li iam tiun leteron de Cvetkov, el kiu tute ĉio estis komprenebla ne nur pri la pasinteco, sed ankaŭ por la estonteco. Li hontis pri tio, kiel li penis kunglui la nekunglueblan, kunigi la frakasitan en pecojn, kiel li ŝajnigadis, ke ĉio estas en ordo kaj nur la laboro distras lin de la feliĉa hejma vivo.

Poste li ankoraŭfoje trarigardis la leteron kun ĉiuj ĝiaj neelteneblaj vulgaraĵoj kaj fiaĵoj. Komprenis en ĝi ne skribitajn, sed subkomprenitajn aludojn al Barbara. Komprenis ankaŭ aliajn aludojn, ekzemple, pri la loĝaj kondiĉoj, pri plena abnegacio de la familiestro disde la ĉiutaga vivo kaj zorgoj, pri lia scipovo ne aŭdi bezonojn de la familio, pri neplenumado de la devoj de nutranto. Legis jam eĉ ne aludon, sed vortojn pri tio, ke li al la homoj estas bonkora je la konto de bonstato de siaj proksimuloj, ke lia «pli ol facilanima rilato al la porcio, donita al li de la ŝtato, influis la sanon de Natanjo». Kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ multfoje estis dirite pri lia maldelikateco, anima malmildeco, pri neeltenebla en ĉiutaga vivo fermiteco kaj, finfine, pri tio, ke li riproĉu sin mem. Tamen, estis ankaŭ vortoj pri konservo de kamaradaj rilatoj. Kaj pri tio, ke li ne forgesu sian patran devon.

Tiel sidis li dum du horoj kun tiu letero en la deŝovita mano antaŭ la okuloj de la forpasinta kvina grafo Neville. Poste, mem ne komprenante, kion li faras, li serĉis en la kestoj, fosis en siaj ankoraŭ de la milita tempo subvestoj, en iaj ĉifonoj de Nina Leopoldovna, en malnovaj paperoj, nur poste kompreninte, ke li serĉas fotaĵon de Natanjo. Sed eĉ tian malgrandaĵon Vera Veresova, lia eksa edzino, ne lasis al li. Restis tamen portreto de la bopatrino en rolo de Rautendelein el «Droninta sonorilo», kiu estis ludata, kiam la maljunulino aĝis dek naŭ. La arbara feino estis elgrimpanta sur la fotaĵo el puto, ĉu de nikso, kaj sur la dorsflanko de la fotaĵo Ustimenko legis dubsencan surskribon, pro kiu li iomete skuiĝis. «Bre-ke-keks, — estis tie skribite, — kvoraks!» Kaj nenio pli.

La fotaĵon kun tiu naŭza skribaĵo Ustimenko metis ial sur la komodon, demetis de si la tunikon kaj, kuntirinte la brovojn, okupiĝis pri «ordaranĝo», kiel oni diradis en la floto. Neniajn pensojn li havis ĉe tio, krom eble senton de abomeno al tuta tiu periodo de la vivo, kiu estis ligita kun Vera Nikolajevna. Li deziris tuj, ne prokrastante eĉ por minuto, liberiĝi de la premo de senĉesa mensogo, kiu, kiel li komprenis nun, neniam forlasadis lian familion.

La liton de la bopatrino li faldis, elportis kaj starigis vertikale en la malhela formetejo. La liton de Vera, pensinte, li same formetis eĉ pli malproksimen — tiris en la subtegmenton, kio estis por li malfacila. La komodon li movis, en tiun ĉi «puran» angulon transportis el la kuirĉambro sian faldoliton, kaj tien, kie antaŭe staris la lito de la edzino, metis la liteton de Natanjo. Li transportis ankaŭ sian tiel nomatan skribotabon el la kuirĉambro, kaj sian seĝon, kaj la tajpilon, kaj la librojn altrenis, kiuj akumuliĝis sur la breto apud la fornelo. Li ripozis iom, sidis, elstariginte antaŭen la malsanan kruron, miris, kiel multe da spaco aperis en la ĉambro, kaj, ĵetinte rigardon al la horloĝo, ankoraŭ sukcesis viŝi la plankon per ĉifono, survolvita sur ŝvabrilon. Kaj Lionel plu rigardadis al li de sur la muro, kvazaŭ mirante, kaj la bopatrino tuta en blanka vesto kaj en florkrono, simila al tiuj, kiujn oni almuntadis en la pasintaj tempoj al mortintinoj, same rigardis el sia puto. «Kvoraks! — pensis Ustimenko. — Jen al vi kvoraks, kreteno!»

Ĝenerale, en lia kapo estis ia kaĉo. Li teruriĝis nur tial, ke oni ŝtelis de li Natanjon, sed ĉio cetera estis hontinda! Kaj li mem tiel hontis, ke li povus hurli. Ĉio estis hontinda kaj stulta. Kaj la plej stulta ŝajnis la venanta soleca maljuneco. Certe, kiel ĉiuj ankoraŭ ne maljunaj homoj, li pensis ĝuste per tiu ĉi vorto — «maljuneco». Ne, li pensis ne pri Vera Nikolajevna kaj ne pri tio, kion ŝi nomadis familio, liaj pensoj, pli ĝuste la kaĉo, kiun li neniel povis ordigi, koncernis nur Natanjon. Ŝin oni deprenis de li, ŝin, pro kiu li tiel longe eltenadis tiun sensencan kunekziston de la tri fremdaj unu al la alia individuoj, ŝin, pro kiu sola li revenadis hejmen, ŝin oni ŝtelis, fortiris, uzinte tion, ke li ne povis ekstari en la pordo kaj ne ellasi. Kaj nun li nenion atingos, ĉar li en neniu juĝejo diros tiujn kompatindajn, «varmajn», laŭ esprimo de Gubin, vortojn, kiujn tiel majstris Vera Nikolajevna. Li nenie kaj nenion povos klarigi pro tio, ke li ne povos diri pri la letero, pri Cvetkov, pri la mensogo, pri absurdeco de ilia geedzeco, kaj ŝi inteligente prononcos sian «nekontaktemon», kaj ĉiuj ekbalancos siajn kapojn, al ĉiuj estos komprenebla la malfeliĉo de la soleca, bela, principema, honesta doktorino: ja ŝi, certe, ne abomenos mensogi kaj pri li kaj eĉ pri Barbara ajnan kalumnion.

Antaŭvidante en diversaj etapoj de sia vivo ĝuste tian finon de ilia geedzeco, li tamen neniam imagadis al si, kiel malfacile, malplene kaj malbone iĝos al li sen Natanjo. Eble, tial, ke li ne komprenadis antaŭe, ke ĝuste Natanjo estis por li ĉio tio, kion aliaj homoj nomas per la universala nocio — familio. La malklara balbutado de ŝia bebeco aŭdiĝis klare al li en la malplena ĉambro, aŭdiĝis la unuaj vortoj, kiujn ŝi ellernis prononci, — la vortojn, kun kiuj ŝi turnadis sin al li, kiam li prenadis ŝin sur la manojn... Li portadis al ŝi donacojn kaj spertis senton de feliĉo, kiam la knabino firme kunpremadis per la maneto lian fingron. Li revis pri tiu tempo — jam tute proksima, kiam pri ĉio kun ŝi eblos interkompreniĝi per vortoj — simplaj, klaraj, kompreneblaj... La patro estis malfermita al ŝi, same kiel ŝi estis malfermita al li, li ne edukadis ŝin laŭ broŝuroj kaj fundamentaj verkoj pri tiuj temoj, kaj ŝi estis por li personigo de tiu pureco kaj klareco en rilatoj, kiujn ne donis al li la sorto en la geedzeco kun virino mensogema kaj malsincera eĉ en sia lascivo.

Kaj nun la knabino estis forprenita de li, forprenita por longe, se ne por ĉiam; ja li komprenis, kiel malfacile, preskaŭ neeble estos por li procesi kontraŭ Vera Nikolajevna, ke li nenion povos klarigi, ĉar tuta ilia geedzeco estis malbona, hontinda, malalta historio, kiun ne komprenos la juĝistoj, se ili ne ekscios ĉiujn detalojn, kaj pri la detaloj paroli estis neeble; kaj ankaŭ Vera, certe, komprenis tion.