Majstrino kuiri kaĉon

Skuinte la ŝultrojn, ŝi rememoris la tritagan proceson de Palij kaj siajn depoziciojn, rememoris, kiel rigardis al ŝi el la unua vico la okulvitrulo Ŝtub kaj tiuj liaj kunlaborantoj, kiuj siatempe demandadis kaj pridemandadis ŝin. Kaj kolonelo de la polico Lubeznov aperis antaŭ ŝi tia, kia li same pridemandadis «civitaninon Gorbanjuk» koncerne de la oro kaj aliaj valoraĵoj, kvazaŭe alproprigitaj de ŝi, sed tute ne fordonitaj al la orfejo «kune kun sukero», kiel idiote skribis ŝi en sia klariga noto. La abomena spekulanto Jesakov ĉeestis tion kaj donadis siajn fiajn replikojn, kaj ŝi devis tion toleri...

Kion ŝi toleris dum tiuj ĉi jaroj!

Kaj jen venis ŝia horo!

Aŭ hodiaŭ, aŭ neniam. Aŭ ili venkos ŝin, aŭ ŝi ilin! Ĉiujn kune — per unu bato — la tutan bandon de ŝiaj persekutantoj kaj turmentantoj, tiuj, kiuj ĉaspelis ŝin, la solecan virinon kun knabino Jenjo — la du orfinojn, senigitajn de vivĝojoj, de tiuj, kiuj, kiel Ustimenko, eĉ ne opiniis necesa, okupinte la postenon, konversacii kun ŝi, kiuj, kiel li, rifuzis foje plenigi enketilon kaj nur kun subrido ĵetis al ŝi rigardon — provu, prenu min per la nudaj manoj.

Kaj ŝi staris en lia kabineto kaj, afable ridetante, diris:

— Mi komprenas vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, sed reguloj estas reguloj. Ni ja devas ilin obei.

— Mia aŭtobiografio ne ŝanĝiĝis post tiu momento, kiam mi estis nomumita ĉi tien, — respondis li al ŝi. — Kun Truman mi ne parenciĝis, kaj al CIC1 mi ne estis varbita. Kio koncernas mian tempon, do ĝi estas limigita.

Li simple elpelis ŝin el sia kabineto.

Nun venis ŝia tempo.

Kaj al ŝi sufiĉos fortoj, lerto kaj eĉ majstreco alporti kien necesas la bone kuiritan pladon. Kun salo, pipro kaj spico. Tio estos eĉ ne plado, tio estos bukedo el mirinda kombino de koloroj kaj densega aromo...

— Ĉu kuiri al vi ankoraŭ kafon? — interesiĝis ŝi.

Bor. Gubin levis al ŝi la nekomprenantajn okulojn. Li jam dum pli ol horo skribadis sur ŝia tagmanĝa tablo, skribadis kaj reskribadis — kamarado Gubin, al kiu same nemalmulte kostis la historio kun Kraĥmalnikov. Kun la tiel nomata «suferanto» Kraĥmalnikov, kun tiu «suferanto» mem, kiu nun, post la senmaskigo de Aglaja Petrovna, la «partizana heroino», okupis sian ĝustan lokon en la historio de Unĉansko.

— Kafon? — vigle demandis li. — Eblas ankaŭ kafon. Se ĝi estas forta. Eblas ankoraŭ ion — pli fortan.

Sed Inna Matejevna lasis lian aludon preter la oreloj. Kaj eltiri el la mantelo sian botelon estis iel dume ĝene. Li ja estis unuafoje en la domo, des pli en tia pura, seka, sterila.

Kaj kiaj pensoj venadis en lian kapon, dum li skribadis siajn «notojn». «Ladviando» — tiel nomus liajn rezonadojn Barbara. Aŭ «marmelado»!

Tamen, pli da optimismo, kamarado Gubin, pli da viglo en la temo, serĉanto trovos — kiel instruadis lin per klakanta kaj krakanta telefono kamarado Varfolomejev, — instruadis el la regiona centro en la periferion. Kaj Boriso Emanueloviĉ penis. «Vigla, gaja kanto nun por ĉiam ekloĝis en nia Granda Gridnevo», — jen kian stilon ekposedis nun la skeptika Bor. Gubin, majstro de multaj pikantaj linioj en la proksima pasinteco. «Fama melkistino Nina Aleksina amikiĝis kun scienco», — tiajn li stampadis liniojn en siaj artikoletoj «de la propra korespondanto». De la propra — kaj fino. Por ke ne ĵetiĝu en la okulojn la familinomo.

Sed ankaŭ optimismo ne helpadis.

Nek optimismo, nek paĝoj kun versaĵoj, kun anguleto de bona humuro kaj satiro sub diversaj subskriboj («aktivularo de la ĵurnalo»), sed efektive, certe, produkto de la metio de Bor. Gubin, — nenio helpadis, ne iris lia nuna vivo, eblis eĉ plori, eĉ hurli lupe, eĉ el la haŭto eliĝi!

Kaj ankaŭ du broŝuroj al nenio helpis, du densaj libretoj: unu — verkita kvazaŭ de la fama maŝinisto Obrezov, la alia — de maljunulino Glaziĉeva, mirakla majstrino pri nutrado de porkidoj. La broŝuroj estis kun portretoj kaj kun versaj epigrafoj, pri ili bone menciis la ĵurnalo, sed malfeliĉe kaj la maljunulino, kaj la maŝinisto ekkredis pri ĉio tio, kion elpensis pri ili Gubin, kaj eĉ la honorarion ili prenis plene al si. Boriso Emanueloviĉ eksplodis, sed Vsevolodo Romanoviĉ konsilis «ne elŝoviĝi». Kaj diris tiam ĉe persona mallonga rendevuo tiel:

— Aferoj viaj, Boĉjo, montriĝas al mi en sufiĉe malgaja aspekto. La tempo laboris, bedaŭrinde, ne por vi, sed kontraŭ vi. Sinjorino Ustimenko estas ĉi tie, libera. Portreto de Postnikov estis solene pendigita en la vestiblo de la malsanulejo. Sekve, la forpasinta Kraĥmalnikov estis en ĉio prava. Pri tio sama, tio estas pri praveco de Kraĥmalnikov, insistas ankaŭ la nun vivanta partizana heroo Zemskov, pri kiu, kiel vi scias, ni presis grandan artikolon. Jen, kompatinda Boĉjo, kia situacio.

— Kion do mi tamen faru, ĉefo?

— Sidu en la periferio.

— Sed kiom eblas?

— Eblas longe. Zolotuĥin nin eĉ ĝis hodiaŭ per via nomo riproĉas.

— Ĉu mi plu anstataŭ Obrezov kaj Glaziĉeva skribu?

— Donu melkistinojn. Kun ili vi trovis komunan lingvaĵon. Koncize dirante, korektu la erarojn, kamarado Gubin...

Glutinte kafon, li subridis: la melkistinoj ja finfine taŭgis, sed, tieldire, el iom alia vidpunkto. El la vidpunkto, se tiel diri, de la vera politika vizaĝo de kamarado Ustimenko V. A. Oni lin ĝentile petis pruntedoni kitelojn al melkistinoj por filmado, por montri la bienon ne naturalisme, ne en ĉiutaga grizeco, sed tia, kia ĝi devas esti en la plej proksima tempo. Kaj kion li faris? Kiel li reagis al tio? «Forpeli!» Ĉu tio estas respondo de sovetia homo, de komunisto? Jes, ankoraŭ ne estas kudritaj blankaj kiteloj por ĉiuj melkistinoj, ankoraŭ ekzistas malfacilaĵoj, kiu disputas kun tio, sed ĉu la supre indikitaj kiteloj devas esti? Ĉu estas hazardaĵo, ke ili ankoraŭ mankas? Do pro kiaj konsideroj Ustimenko rifuzis en ofenda, nekaraktera por sovetia estro maniero?

— Ĉu vi ne havas kun li personan malpacon? — demandis Inna Matejevna, leginte la deklaron.

— Ĉu mi? — miregis Gubin tiel laŭte, ke Gorbanjuk tuj komprenis — havas.

Sed tio tute nenion signifis. Kiu demandos, se per si mem la «informo» donas neniajn suspektojn? Kaj la informo, kaj ties aŭtoro. La aŭtoro, kiu grave suferis en la historio kun Kraĥmalnikov. Sed li ja estis prava. Sendube prava. En tiu senco ŝi esprimiĝis, releginte ĉiujn ses paĝojn de la «dokumento».

— En la poŝo de mia mantelo estas konjako, — diris Boriso Emanueloviĉ. — Kaj nemalbona. Ni drinku, tieldire, por «akcelo».

Inna Matejevna ĵetis al Gubin miran rigardon:

— Kion vi diras! Mi ne drinkas.

— Ĉu neniam?

— Certe.

Ŝi plu rigardis al li per siaj katinaj okuloj kun transversaj pupiloj. «Jen kiel mi ŝin mirigis», — pensis Gubin. Kaj abrupte ŝanĝis la temon:

— Kaj de kie vi eksciis pri tiuj kiteloj? — interesiĝis li.

— Ustimenko mem rakontis en ĉeesto de kelkaj kuracistoj kaj eĉ fanfaronis en sia ordinara malmodesta maniero...

— Nov-ed-zo! — leviĝante de la tablo, dise diris Gubin. — Bonega ekzemplo: forlasi la infanon, detrui la familion, edziĝi kaj...

— Ĉu vi nomas tion, kio tie okazas, — geedzeco?

Starante, li glutis la malvarmiĝintan kafon.

Verŝajne, ne indis montri, ke lin ĉio ĉi interesas almenaŭ en ia grado. Kaj li ekfumis, atendante.

— Ili ne registris siajn rilatojn, — diris Gorbanjuk kun abomeno. — Kamaradino Veresova tute prave ne deziras divorci kaj per tio malligi la manojn al tiu ulo. Ne deziras kaj, certe, neniam deziros. Mi komprenas ŝin: la infano!

— Malpuraĵo! — diris Gubin.

— Jen pri kio devas skribi vi, laborantoj de la gazetaro. Jen kio devas esti senmaskigita, — kraketante per la fingroj, diris Inna Matejevna. — Mi same trairis koŝmaron de tia speco. Senrespondeco, anima malpureco, pardonu, malĉasto por malĉasto...

Gubin trairis la ĉambron.

— Timinde, — diris li, — timinde. Mi estis malpreciza, respondante al via demando — kiaj estas miaj interrilatoj kun Ustimenko. Ni estis amikoj en la lernejo. Kaj ankoraŭ antaŭnelonge. Sed mi rompis ĉion ĉi.

— Pro kiaj kaŭzoj?

— Pro cinika percepto de la vivo fare de tiu Ustimenko, Inna Matejevna, pro sakrilegia senideeco, fiaferemo, nihilismo. Li ne deziras vidi en nia vivo ion ajn helan, li... Tamen, mi ne neas, ke li estas forta laboranto, sed absolute nekontaktema kun la epoko. Li estus valorega en Usono, probable. Sed en nia socio, kie la ideo...

Ŝi atendis.

— Ŝajne, mi iĝas maljusta, — kun amara rideto konkludis Gubin. — Sed komprenu min ĝuste, estas neelteneble malfacila perdi amikojn de la juneco...

— Okazas perdoj eĉ pli grandaj.

— Jes, tio estas vero.

Inna Matejeva akompanis la gaston ĝis la pordo kaj malfermis la fenestron: Gubin sukcesis multe fumi. Poste ŝi rigardis, kiel dormas Jenjo, kovris ŝin koverte, laŭ reguloj de higieno, kaj faris por si sangan bifstekon. Aparte ŝi fritis al ĝi cepon — multe, ĝis hel-bruna koloro. Kaj primetis la tablon kun karaktera por ŝi diligenteco. Por si, kiel por aliulo, por la plej grava en la vivo. Por si, kiel por la plej amata homo. Por si — pipron, mustardon, krenaĵon. Por si botelon da malvarmeta biero, ne, ne, ne tre malvarman. Por si belan, pezan glason.

En tiu ĉi multlabora tempo ŝi devis bone nutri sin.

Ne tiom malmulte dependis nun de la sanstato. Necesis laŭeble gardi sin: ja ŝi ĉe Jenjo estas sola. Unusola. Panjo. Kaj minaca faltaro jam aperis ĉe la okuloj, kaj ŝvelaĵojn ŝi rimarkadis, kaj gimnastiko, ordinara matena korpekzercado lacigadis ŝin.

Ne, sano, sano kaj ankoraŭ sano. Kaj maĉi nutraĵon metode, ne hastante, kiel tion faradis Eŭgeno Rodionoviĉ, — kie li nun estas, la diketa birdeto sur mallongaj kruretoj?

Inna Matejevna verŝis por si bieron kaj eltrinkis duonon de la glaso per malgrandaj glutoj. La bifstekon ŝi manĝis sen pano, farunaĵoj kondukas al obezeco — kaj nure. Ŝi maĉis kaj pensis pri Lubeznov. Se li divenos pri ŝiaj ŝparlibretoj en Moskvo? Aŭ Jesakov sufloros tian ideon?

«Trankvilon! — diris al si Inna Matejvna. — Trankvilon! Vi manĝas, vi ripozas, vi devas plenumi tagordon. Post mallonga paŭzo kaj absoluta ripozo vi denove revenos al agado, sed nun — trankvilon, ankoraŭfoje — trankvilon!»

Estis la deka horo, kiam Gorbanjuk denove revenis al tio, kion ŝi nomadis agado. La «informoj» de Katinjo Zakadiĉnaja kuŝis apud ŝia maldekstra mano, tio, kion hodiaŭ skribis Gubin, — dekstre. La lampo lumis komforte al puraj paperfolioj. Kaj oportuna fontoplumo «Parker», aĉetita en Moskvo en brokantejo, briletis per oro — atendis: skribu per mi, mi atendas vin.

Inna Matejevna skribis ciferon «unu». Kaj ĉirkaŭstrekis ĝin per cirkleto. Ĉio komenciĝis de la konato — lordo, la kvina grafo Neville. Jen tiam ĉio ekĝermis. Kelkaj rigardoj al aferoj, fremdaj al la sovetia homo.

«Du». Vojaĝo eksterlanden sub estrado de tiu incitita koruptanto, kiu ankaŭ ĉi tien alveturis — demando: kun kia celo? Altmara ŝipestro, li, sendube, ankaŭ post la milito vizitadis eksterlandajn havenojn. Kaj se eĉ ne vizitadis, do liaj homoj vizitadis. Ĉi tie Inna Matejevna metis grasan demandosignon.

Plue, sub cifero «tri», estis Hebeisen — tiel nomata «kontraŭfaŝisto». Sed ĉu malmulte ni konas okazojn de maskiĝo, eĉ kia! La historio kun Palij ankoraŭ nenion pruvas. Estas sciate, ke faŝistoj tenis en siaj malliberejoj ankaŭ fidelajn al ili homojn, por poste enradikigi tiujn en la sovetian socion. Demandosigno.

(Necesas noti, ke en la ellaboro de sia dokumento, aŭ, alidire, en la procezo de sia kuirado de kaĉo, Inna Matejevna tute pri nenio insistis, ŝi nur kvazaŭ starigadis demandojn, mem dubante kaj suferante, kiel devas fari homo, kiu neniel preparas ies opinion, sed pripensas, timante kaj abomenante tiun abismon, kiu malfermiĝas antaŭ li tute proksime).

Sub la kvara numero estis la vivo de la popa filo — Bogoslovskij, kun liaj oftaj kaj nepravigeblaj vizitoj de la barako de germanaj militkaptitoj. Tie Gorbanjuk mensogis per tre, nature, singardaj esprimoj. Laŭ ŝiaj informoj, la forpasinta Nikolao Eŭgenjeviĉ en la milito dum ioma tempo estis encirkligita, kvankam li sukcesis skrupule kaŝi tiun «fakton». Kaj ĉi tie ŝi salis la kaĉon per tio, ke kvazaŭ nelonge antaŭ la morto de Bogoslovskij ŝi petis precizigi tiun detalon, gravan en lia persona dosiero. Kaj li konfuziĝis ekstreme kaj petegis pri ioma prokrasto por skribado de klariga noto aŭ raporto. Oni serĉu, kontrolu la mortinton!

Poste, sub respektivaj numeroj, estis listigitaj kaj profesoro Ŝĉukin kun lia «damo» kaj nebula pasinteco en la ĉefurboj, kun la faktoj, indikitaj en la felietono, kun ia «senpreza» biblioteko, akirita nesciate per kiaj monrimedoj, kaj Aleksandro Samueloviĉ Neĉitajlo, akceptita de Ustimenko nur tial, ke li «fifaris» nemalmulte en Moskvo, sed kion nome li fifaris — devas la organoj esplori kun tuta severeco kaj objektiveco, kaj, tute certe, Vagarŝako Sainjan...

Ĉi tie la «Parker» de Inna Matejevna ekskribis vigle. Strangajn, per nenio kaŭzitajn veturojn de la filo de la reprezaliitaj gepatroj Sainjan dum la milito al la fronto — kiel necesis kompreni? Ĉu ne pro deziro de Sainjan trovi kontakton kun spionoj de la kontraŭulo? Ĉu ne per revo venĝi tiamaniere pro la likvido de la grupo de malamikoj de la popolo, en kiu fiagis la pliaĝaj Sainjan-oj? Kaj liaj interrilatoj kun la profesor-instruista personaro dum la lernado? Liaj kolizioj kun la plej bonaj institutaj kadruloj, kun la ora fonduso, kun tiaj homoj, kiel antaŭnelonge forpasinta sur sia posteno Ivano Ivanoviĉ Jolkin? (Pri la morto de Jolkin Gorbanjuk legis en ĵurnalo, kaj pri kolizioj kun li ŝi eksciis dum estado ĉi tie de Vera Nikolajevna, kiu multon rakontis al Inna Matejevna. Kaj ree, kion eblas demandi de la dua mortinto?) Poste sekvis Lubov Nikolajevna Gabaj. Vere, ŝi estas, plej probable, energia aganto, sed por kiu laboras tiu energio de la forlasinta sian postenon kuracisto? Forlasinta kaj instaliĝinta ĉi tie, sub ŝirmo de la flugilo de la sama Ustimenko. Ŝiaj monpunoj, sigeladoj, senĉesa ĝenado de la vendeja reto, ŝia nuda administrado sen konsidero de lokaj cirkonstancoj, ŝia ago pri fermo de la laborista manĝejo en la krucligna fabriko — kiel tion kompreni? La kolektivo de la entrepreno restis sen varmegaj manĝaĵoj. Al kiu estis adresitaj la riproĉoj? Ne, ne tiel devas labori nia homo. (Ĉi tie Inna Matejevna estis senkompata kaj demandosignojn ne metis, sed uzis nur krisignojn kaj substrekojn). Ne tiel! Tia, se permeseblas tiel nomi, agado kaŭzas nur koleron kontraŭ la sistemo mem, kiu agas tiom despote...

Kaj sub ciferoj «naŭ», «dek» kaj tiel plu estis menciitaj ĉiaj malordoj, en kiuj Inna Matejevna malkovris sistemon: fiaskigo de laboro de la sapa fabriko pro iaj vitaminoj, ricevo de cemento sen respektivaj distribulistoj, per persona interkonsento, marmoro «kvazaŭ por la kuirejo», tamen, ĉio ĉi pli verŝajne odoris je banala ŝtelo. Da tiaj «bagateloj» akumuliĝis nemalmulte, fine la kvanto transiris al kvalito, la homoj intence faradis malbone kaj ne faradis bone. Ĉu estis tiel, la majstrino kuiri kaĉon ne sciis, ĉi tie ŝi agis per listiga metodo.

Je la unua horo de nokto Gorbanjuk trinkis teon kun citrono kaj manĝis peceton de torto kun kuirita kremaĵo. Tio estis mallonga ripozo de homo, faranta veran, necesan, seriozan laboron. Kaj ŝatanta tiun laboron, fordonanta sin tute...

Ŝajne, tiam Inna Matejevna tiom inspiriĝis, ke ŝi ekkredis je tio, ke ĉio ĝuste tiel estas, — tio nomiĝis «grupa afero», kaj la «grupan aferon» ŝi estis senmaskiganta per ĉiuj siaj malgrandaj fortoj, kun pasio, kun civitana indigno kaj severa patoso. Kredante je si kaj je ĉio tio, kio helpe de la skriboplumo «Parker» kun oraj randoj estis elverŝiĝanta sur paperon, — pri kio ĉi tie eblis nun dubi? Ja ĉi tie estis listigataj faktoj, kaj kiaj!

Certe, plej facile estas kulpigi la eksan estron de la regiona departemento pri sanprotektado kamaradon Stepanov-on E. R. pri maldelikateco rilate al la nun forpasinta Puzirjov. Nu, kaj la estraro de la malsanulejo, tiom kuraĝa en aliaj okazoj, kial en tiu ĉi okazo ĝi montris tian, milde dirante, modestecon? Ŝi precize scias, ke Puzirjov (ankoraŭ unu mortinto!) petis Bogoslovskij-on kaj eĉ petegis (kia artifiko — mortinto kun mortinto — provu esplori) kuŝigi lin en la malsanulejon, sed N. E. decide rifuzis al la malfeliĉulo. Ĉu tio ne estas sistemo — artefarite kaŭzi malkontenton pri nia sanprotektado en la medio de la laborantoj. Al kiu oĉjo ili ĉiuj laboras — jen kiel starigis la demandon kamaradino Gorbanjuk fine de tiu ĉi alineo. Kaj la oĉjo estis metita en citilojn, «mi encitiligu lin» — ordonis al si Inna Matejevna, mordinte la lipeton. Kaj la nunaj rezonadoj de Ustimenko pri tio, kiel malperfekta estas nia sistemo de radia kuracado? Pri kiaj antaŭtukoj el plumbita kaŭĉuko eblas paroli, kiam la lando ankoraŭ nur kuracas la vundojn de la milito? Fermi la orelojn, la okulojn, la korpon — sekve, doni al malsanulo horon anstataŭ dek aŭ dek kvin minutoj, ĉu ne tiel? El tio sekvas konkludo — redukti sesoble kapaciton de la procedura tablo. El tio sekvas ankoraŭ konkludo: lasi sen kuraco kvin homojn el ses. Kion do tio kaŭzos? Kian reagon? Ĉu pozitivan? Apenaŭ! Tio kaŭzos riproĉojn al nia sovetia sanprotektado, kaj sekve...

Ne, ne, neniajn konkludojn Inna Matejevna faris ĉi tie. Kun konkludoj, certe, necesis esti pli modesta. Konkludojn eltiros tiuj, kiuj devas okupiĝi pri tio. Kaj ŝi faris por si apartan noton — ĉe reskribado de la «dokumento» lasi nur la «faktojn», foriginte laŭeble emociojn. Al ŝi vere nun ŝajnis, ke ŝi operacias per faktoj, nur iom tro emfazante la tonon...

Je la dua horo de nokto Gorbanjuk plu estis skribanta.

Certe, estis malprofite tiel malŝpari proprajn fortojn, sed ja la serpento Jesakov loĝiĝis en la Domo de kamparano kaj, kiom ŝi sciis, ne intencis forveturi. Kaj li iradis en la policon, kiel en oficon. Kaj Palij povis skribi el mallibero nesciate kion. «Mi al vi ankoraŭ faros donacon!» — trankvile minacis li dum la juĝado.

Ĉu savos ŝin tiu dokumento? Apenaŭ. Sed tamen necesas provi. Necesas sukcesi fari ĉion, kio eblas. Ĉu helpos tio aŭ ne, sed necesas «fari donacon» kaj al la aŭstro, kaj al Ustimenko...

Jenjo ekplorpepis — petis trinki. Ŝi trinkigis la knabinon per vinbera suko.

— Filinjo mia, — diris Inna Matejevna, — suneto!

Poste ŝi komencis priskribi la informojn de Zakadiĉnaja, kiuj devis esti aldonitaj kiel apendicoj al la ĉefa «dokumento». La priskribo, propre, estis ekstrakto de la longa kaj pedanta agado de Katinjo — ekde ŝia unua denunco pri la eksperimentoj de Maria Kapitonovna super hundoj ĝis la uzo fare de Mitjaŝin en la amatora spektaklo de la «kalumnia rakonto de M. Zoŝĉenko, mallaŭdanta nian plej bonan en la mondo sanprotektadon». Kaj post tio sekvis la ĉefa — la vorto «granda». Kiun nomis tiel profesoro Ŝĉukin? Ĉu li ne komprenas, al kiu homo povas aplikiĝi tiu vorto en nia epoko? Do kiomgrade necesis fali, por apliki tiun nocion en tiu senco, en kiu aplikis ĝin T. T. Ŝĉukin? Ne, ŝi, Gorbanjuk, ne povis skribi pri tio trankvile, ŝi kredis, ke la respektivaj organoj esploros kaj faros siajn konkludojn, alie ne eblas vivi...

Je la kvara horo Inna Matejevna ekdormis, ŝlosinte, certe, ĉion, kion ŝi ellaboris, kun ĉiuj apendicoj, en la kesto de la skribtablo. Dum la tuta dimanĉo ŝi tajpadis trans la fera pordo de sia fako. Tio estis granda laboro — kaj la «dokumento», kaj kopioj de la denuncoj de Zakadiĉnaja kaj Gubin, kaj ankoraŭ ĉio en tri ekzempleroj. Du ekzemplerojn ŝi lasis ĉe si en la gardoŝranko por ajna okazo.

Majoro Bodrostin akceptis Gorbanjuk-on laŭ ŝia unua telefonvoko je la dek unua de mateno, lunde. Tekon ŝi ne kunprenis, la tuta «dokumentaro» estis en la mansaketo. Kaj ŝi iris tra interstratoj, por neniun renkonti tie, kie estus kompreneble, kien ŝi sin direktas.

— Mi vin aŭskultas! — diris al ŝi la majoro, invitinte eksidi.

Lia butonita vizaĝo estis tute nenion esprimanta. Diligenta homo — buŝo, nazo, oreloj, okuloj, haroj — ĉio, kiel ĉiu havas averaĝe. Tiaj vizaĝoj renkonteblas en medicinaj lernolibroj kaj en lernolibroj de la germana, angla, franca. Vizaĝoj ĝenerale. Mankas al kio alkroĉiĝi.

Tamen, Inna Matejevna alkroĉiĝis: la okuloj evidentiĝis bluaj. Aĥ, kiaj bluaj. Kaj dum la majoro legadis, ili fariĝadis ĉiam pli helaj, ĉiam pli bluaj, la okuloj de volforta, koncentrita, ŝtala homo. Dum li estis leganta, ili estis kvazaŭ ŝaltitaj — tiuj okuloj, kaj kiam li finis, li ilin kvazaŭ malŝaltis. Kaj ili estingiĝis. Iĝis simple okuloj — bildo en lernolibro: okuloj.

— Mi ne povas ion aldoni al tiu ĉi dokumentaro, — diris Inna Matejevna.

Majoro Bodrostin kapjesis.

— Ĉu mi povas iri? — demandis ŝi.

Li ĵetis al ŝi rigardon per la simple okuloj el lernolibro. Ĉu ili vere estis bluaj?

— Jes, — diris li, — certe, vi povas iri. Poste iujn detalojn necesos, probable, precizigi!

— Tie estas indikitaj miaj telefonoj, — respondis ŝi. — En la ĉefa dokumento.

— Mi komprenis! — kapjesis majoro Bodrostin. — Oni vin vokos, se necesos.

Eĉ dankon tiu ĉi homo ne diris al ŝi. Kaj ne adiaŭis. Eble, la dokumentaro faris al li tian konsternan efikon?

En ŝiaj tempioj estis frapanta sango, kiam ŝi eliris sur la straton.

La tago estis malvarmeta, venta, sur la strato flugis pikanta polvo. La somero finiĝis aŭ estis finiĝanta. Aŭ eble Inna Matejevna iomete febris?

Vetĉinkina, kiel ĉiam, estis remetanta paperujojn kun «personaj dosieroj». En ŝia anguleto staris abomena fumo.

— Vi almenaŭ la vazistason malfermu iam, — ne salutinte, diris Gorbanjuk. — Tio ja estas simple neeltenebla...

— Mi ĉi tie senintence malkovris paketon, — rapide murmurante, diris la maljunulino, — kaj vi min pardonu, sed tio estis adresita persone al vi...

«Ĉu Palij? — kun teruro pensis Gorbanjuk. — Li tamen skribis».

Sed tio estis multe pli malbona, ol ajna Palij. Tio estis letero de la damnita stultulino, Larisa Romualdovna, — registrita, valora kaj ankoraŭ ia tia. Tuta en vaksosigeloj. La maljuna idiotino sendis ambaŭ ŝparlibretojn. Ŝi, vidu, forveturas por longa tempo kuraciĝi kune kun la edzo kaj supozas... Kion ŝi povas supozi? Kiel ŝi arogas? La fingroj de Inna Matejevna tremis, kiam ŝi estis palpanta tiun koverton, en kiu estis glufermitaj, ŝi bone memoris, glufermitaj ŝiaj ŝparlibretoj. Kaj nun la koverto estis malfermita. Aŭ ne malfermita? Ĉu truiĝis? Per si mem? Ĉu vidis Vetĉinkina aŭ ne vidis? Pri tiu, pri Larisa, — estas tutegale! Kaj pri la generalo same. Sed Vetĉinkina?

Ŝi eksidis flanke apud sia skribotablo. Plu estis frapado en la tempioj. Ĉu vidis Vetĉinkina aŭ ne?

Ĉu vidis?

Kiel ekscii?

Ĉu ne vidis?

Sed ĉu ŝi diros?

Kaj se diros, do kiam kaj kie?

Kaj al kiu?

Ŝlosinte sin, Inna Matejevna ĉion esploris de la komenco mem. Ĉi tie la paketo kuŝis, kiam ŝi eniris. La letero estis malfermita. Sed en la letero pri la ŝparlibroj ne estas eĉ unu vorto. Simple «viaj paperoj». «Viaj lasitaj paperoj». Sed la «paperoj» elstaras el la truiĝinta koverto. Ĉu rigardis Vetĉinkina aŭ ne?

Naŭdek tri mil de Palij.

Li diris — cent.

Sed entute ja estas cent tridek naŭ mil: estas ja ankaŭ de Jesakov, restis de tiu oro.

Dufoje Inna Matejevna pasis preter Vetĉinkina. Dum la dua fojo la maljunulino estis trinkanta teon kaj manĝanta sandviĉeton kun konfitaĵo. Ŝi havis tagmanĝan paŭzon.

Kaj ĝuste en tiu tagmanĝa paŭzo Inna Matejevna Gorbanjuk, kiel oni diras, perdis sinregadon. Aŭ singvidon. En antikvaj tempoj eblus esprimiĝi, ke sub tiu amazono ekkuregis la ĉevalo. Nuna aŭtomobilisto dirus: la bremso paneis. Mallonge dirante, tute konfuziĝinte kaj nenion bone komprenante, ĉar ja estas bone sciate, ke eĉ al la plej kalkulemaj kaj malvarmsangaj krimuloj okazas statoj de nerva furiozo, Inna Matejevna, gluferminte kaj vaksosigelinte siajn ŝparlibretojn en paketon, vokis urĝe Katinjon Zakadiĉnaja-n kaj petis ŝin, ne ordonis, sed ĝuste petis «ĝis la tempo» kaŝi. Kaj ial konfide prenis per la malvarmaj fingroj ŝian diketan maneton. La vortoj «ĝis la tempo» kaj «kaŝi» estis stultaj, sennecesaj, ŝi tuj komprenis, kiel ĉio ĉi estas malmoderna, ia kaŝado, kiel ŝi pro tiu sia peto renverse falas de sur la ĉielo, sur kiu ŝi antaŭe troviĝis por Zakadiĉnaja, sur la plej pekan teron, en flakon, sed jam nenio estis farebla, la paketon Katinjo prenis, mirege rigardante al sia antaŭnelonge tiom majesta estrino, mastrino kaj regantino.

— Tio estas persona, — diris Inna Matejevna kaj ridetis (por kio, por kio ŝi ankoraŭ ridetis antaŭ la ŝafino, kiu ĉe tuta sia hebeteco ne povis ne distingi falon disde majesteco?). — Simple okazas ja personaj aferoj...

Katinjo kapjesis.

— En vian valizon ĵetu, — prononcis Gorbanjuk, — en tio estas nenio speciala.

Zakadiĉnaja ankoraŭfoje kapjesis. Sed en ŝiaj okuloj estis skribite: se estas nenio speciala, tiam por kio do kaŝi? Kaj ankoraŭ estis skribita io mallonga, rapida, evitema, hasta, pri kio Gorbanjuk pensis: «Ŝi ne kuraĝos!»

Kaj ekdubis.

Kial do ne kuraĝos? Ĉu ŝi ĝeniĝos?

Ĉu Inna Matejevna ne instruis ŝin ne ĝeniĝi?



1. CIC (Counter Intelligence Corps) — armea kontraŭspiona servo de Usono, kiu parte plenumadis rolon ankaŭ de ekstera spionservo (1942–1961). Interalie, ĝi partoprenis savadon de naziaj militkrimuloj el sub tribunala persekutado.