Ĉapitro IX


Ne sciante ankoraŭ, kiel mi aranĝu tion, mi aliris la ŝipon kaj ekvidis, ke Brown pravas: sur la ferdeko videblis matrosoj. Sed tio ne estis elita, bela ularo de firmaj ŝipaj mastrumaĵoj. Evidente, Guez prenis ajnajn, kiuj trafis sub la manon.

Demandinte, mi trovis Guez-on en la ŝipestra kajuto. Li sidis ĉe la tablo kun Butler, kontrolante paperojn kaj kalkulante per abako.

— Mi tre ĝojas vin vidi, — diris Guez post kiam mi salutis kaj eksidis. Butler facile ridetis, kaj al mi ŝajnis, ke lia rideto rilatas al Guez. — Ĉu vi estis ĉe Brown?

Mi donis al li la leteron. Li malsigelis, tralegis, ĵetis rigardon al mi, al Butler, kiu estis rigardanta flanken, kaj tuse purigis la gorĝon.

— Sekve, vi aranĝis vin, — diris Guez, ridetante kaj ŝovante la leteron en poŝon de sia veŝto. — Mi sincere ĝojas pri vi. Por mi estas malagrable rememori la noktan interparolon, ĉar mi timas, ke vi komprenis min malĝuste. Mi opinias granda honoro la konatecon kun vi. Sed miaj reguloj vere estas kontraŭ ĉeesto de pasaĝeroj sur kargoŝipo. Tion oni komprenu en la senco de disciplino, kaj en neniu alia. Tamen, mi estas certa, ke mi kaj vi establos bonajn rilatojn. Mi vidas, vi ŝatas maron. Maro! Kiam mi prononcas tiun vorton, ŝajnas, ke mi eliris promeni, ĵetante rigardojn al la horizonto. Maro... — Li enpensiĝis, poste daŭrigis: — Se Brown tiel forte deziras, mi sincere cedas kaj transiras al alia halso. Morgaŭ ĉe mateniĝo ni eknavigas. La unua iro estos al Dagono. El tie ni veturigos kargon al Gel-Gju. Kiam vi deziras loĝiĝi en la ŝipon?

Mi diris, ke mia deziro estas transporti la aĵojn tuj. La preskaŭ amika tono de Guez, lia tenera rilato al la maro, la hieraŭa insultado kaj la hodiaŭa afableco pensigis min, ke, plej verŝajne, mi havas antaŭ mi homon malekvilibran, impulsiĝeman, tamen scipovantan bridi sin. Do, mi ekdeziris ekscii amplekson de la pago, kaj krome, se estas tempo, pririgardi mian kajuton.

— Subtrahu el la sumo kaj aldonu komisipagon, — diris, ekstarante, Guez al Butler. Poste li kondukis min laŭ la koridoro kaj, malferminte la pordon, ekstaris sur la sojlo, farinte per la mano larĝan, invitan geston.

— Tio estas unu el la plej bonaj kajutoj, — diris Guez, enirante post mi. — Jen lavujo, ŝranko por libroj kaj ankoraŭ kelkaj malgrandaj ŝranketoj kaj bretoj por diversaj aĵoj. Manĝado estas komuna, sed tamen, laŭ via deziro, la servisto alportos ĉi tien ĉion, kion vi deziros. Pri matrosoj mi ne povas fieri. Mi prenis ilin por unu navigo. Sed la servisto troviĝis bona, tia brava mulato; li servis ĉe mi antaŭe, sur «Erigono».

Mi estis — ridinde — kortuŝita: tiel la nuna traktado de la ŝipestro sonis malsimile al lia aĉa, artefarite flegma kaj — poste — bruta tono de la hodiaŭa nokto. La nedisputeble mastraj rajtoj de Guez komencis ĝeni min; se li dezirus kategorie deklari ilin, mi, plej probable, opinius necese pardonpeti pro mia invado, maskita per la ŝajnaj rajtoj de Brown. Sed retiriĝi, tio estas rezigni de la vojaĝo, mi nun ne povis. Mi esperis, ke Guez mem ŝanĝos sian opinion, dezirante ricevi profiton. Por mia granda plezuro, li ekparolis pri pago, unu el la plej bonaj reguliloj de ĉiuj implikitaj statoj.

— Rilate de mono mi decidis tiel, — diris Guez, elirante el la kajuto, — vi pagas por nutrado, ejo kaj veturo ducent pundojn. Tamen, se tio estas por vi tro granda prezo, ni povos pridiskuti tion poste.

Al mi ŝajnis, ke el unu okulo de Guez en la alian, kiam li eksilentis, transflugis akra sparko de plezuro nomi tian frenezan nombron. Furiozigita, mi atente rigardis al li, sed per nenio montris mian miron. Mi tuj komprenis, ke tio estas mia atuto. Paginte al Guez ducent pundojn, mi povis ne plu opinii min ŝuldanta al li, konsiderante tion, kiel pripensite taksis li sian cedemon.

— Bone, — diris mi, — mi trovas la sumon neĝena. Ĝi estas justa.

— Jen, — respondis Guez per tono de subite malbonigita humoro. Aperis streĉo, sed li tuj ĝin kaŝis, komencinte plendi pri malplimultiĝo de frajtoj; poste, kvazaŭ rememorinte ion, adiaŭis: — Antaŭ eknavigo ĉiam estas multaj klopodoj. Do, la afero estas decidita.

Ni disiĝis, kaj mi direktis min en mian loĝejon, kie senprokraste telefonis al Filatre. Li ĝojis aŭdi, ke la afero estas aranĝita, kaj ni interkonsentis renkontiĝi je la kvara horo posttagmeze sur «Kuranta sur ondoj», kien mi intencis veni multe pli frue. Post tio mia tempo pasis en preparoj. Mi matenmanĝis kaj pakis la aĵojn, laciĝinte pro pensoj, kontraŭ kiuj neniu racia homo donus eĉ rompitan groŝon; poste mi ordonis elporti la pakaĵojn kaj alveturis al la ŝipo en tiu momento, kiam Guez estis deiranta sur la kajon. Lin estis akompanantaj Butler kaj la dua asistanto — Sinkwright, junulo kun ruza, malagrabla vizaĝo. Ekvidinte min, Butler ĝentile riverencis, kaj Guez, neglekte kapsalutinte, forturnis sin, prenis Sinkwright-on sub la brako kaj komencis paroli kun li. Li retrorigardis al mi, poste ĉiuj tri malaperis en la arko de la Trimejla strato.

Sur la ŝipo oni min, evidente, atendis. El la pordo de la kuirejo elŝoviĝis kapo en blanka ĉapo, malaperis, kaj tuj venis la lerta mulato, kiu prenis miajn aĵojn, metinte ilin en la preparitan kajuton.

Dum li estis malpakanta la aĵojn, kaj mi, eksidinte en fotelon, faradis al li ordonojn, ni iom post iom komencis konversacii. La nomo de la servisto estis Horacio, kio gajigis min, kiel konvena rememorigo pri Ŝekspiro en unu el liaj plej ofte citataj tekstoj. Horacio konfirmis la indikitan de Brown direkton de la navigado, kiel li mem aŭdis tion, sed en lia babilado mi notis nenion strangan aŭ specialan rilate al la ŝipo. Specialeco estis nur en mi. «Kuranta sur ondoj» iris sen kargo en Dagonon, kie oni devos ŝarĝi ĝin per tricent kestoj da feraĵoj. Naive kaj impone paradante per la grandega brusto, ĉirkaŭpremita per kokosa reto, elŝovante ĝin, kiel koko, kaj montrante ĉe ĉiu vorto la fortikajn dentojn, Horacio, finfine, elbabilis sekreton. Tiu intimeco aperis pro ora monero kaj permeso finfumi la estingiĝintan cigaron. Lia sciigo maltrankviligis min pli, ol antaŭdiro de ŝtormo.

— Mi devas diri al vi, sinjoro, — diris Horacio, frotante la manplatojn, — ke estos tre, tre gaje. Vi ne enuos, se estas vera tio, kion mi subaŭskultis. En Dagono la ŝipestro intencas surŝipigi knabinojn, damojn — belajn sinjorinojn. Tio estas liaj konatinoj. Jam estas preparitaj du kajutoj. Tie jam estas starigitaj: parfumoj, bona sapo, odekolono, speguloj; estas sternita fajna litaĵaro. Kaj krome estas aĉetite multe da vino. Vino estos por ĉiuj — ankaŭ por mi kaj la matrosoj.

— Nemalbone, — diris mi, komencante kompreni, kiaspecajn sinjorinojn intencas inviti Guez en Dagono. — Mi esperas, ili ne estas liaj parencinoj?

En la esprimema vizaĝo de Horacio palpebrumis ĉio, de la mentono ĝis la elŝovitaj okulblankaĵoj. Li klakis per la lango, balancis la kapon, enigis ĝin en la ŝultrojn kaj komencis ridegi.

— Mi ne partoprenos vian gajon, — diris mi. — Sed Guez povas, certe, amuziĝi, kiel li ŝatas.

Kun tiuj vortoj mi forsendis la mulaton kaj ŝlosis la pordon, pripensante la aŭditaĵon.

Sciante la trajton de servistoj ĉiel disblovi onidirojn, kaj, en atendo de profito, aldoni elpensaĵojn, per kiuj ili esperas flati, mi limigis min per tio, ke dume memorfiksis la gajajn planojn de Guez, kaj ĉar post tiam estis donita tagmanĝo en la kajuton (la ŝipestro iris tagmanĝi en gastejon), mi formanĝis ĝin, tre kontenta pri la soleco kaj la manĝaĵoj. Mi estis finfumanta cigaron, kiam Horacio frapis al la pordo, enlasinte suferantan pro varmego Filatre-on. La kuracisto metis sur la liton skatolon kaj volvaĵon. Li prenis mian manon per la maldekstra mano kaj supre amike kovris per la dekstra.

— Do, kio? — diris li. — Mi ekkredis efektive, nur kiam ekvidis sur la poŭpo viajn vortojn kaj — nun — vin; mi definitive konvinkiĝis. Sed estas malfacile diri, en kio estas la esenco de mia konvinkiĝo. En tiu skatolo kuŝas kartoj por ermitludo kaj ĉokolado, nenio pli. Mi scias, ke vi ŝatas ermitludojn, kiel vi mem diris pri tio: «Piramidon» kaj «Ruĝon-nigron».

Mi estis kortuŝita. Laŭ silenta reciproka interkonsento ni ne plu parolis pri la impreso de la okazo kun «Kuranta sur ondoj», kvazaŭ timante rompi ĝian strange skiziĝintan malfirman konturon. La konversacio estis pri Guez. Post mia renkontiĝo kun Brown Filatre parolis kun li telefone, ricevinte pli plenan karakterizon de la ŝipestro.

— Verŝajne, al li oni ne fidu, — diris Filatre. — Li vin, certe, ekmalamis, sed ankaŭ monon li bezonas; do, kvankam li evitos insulti vin, tamen mi timas, ke vi sentos lian malamon. Brown insistis, ke mi vin avertu. Kvereloj de Guez estas multenombraj kaj teruraj. Li facile furioziĝas, malofte estas malebria, kaj al aliula mono rilatas kiel al propra. Sciu krome, ke, kiom mi povis kompreni el aludoj de Brown, «Kuranta sur ondoj» estis proprigita de Guez per unu el tiuj arogaj manieroj, rilate de kiuj la leĝo turmentiĝas, sed silentas. Kion vi pensas pri ĉio ĉi?

— Mi havas nun du vicojn de pensoj, — respondis li. — Ilin eblas kompari kun stato de homo, al kiu estas donita skatoleto kun kondiĉo: malŝlosi ĝin post veno al la loko. Pensoj pri tio, kio povas esti en la skatoleto, — tio estas unu vico. Kaj la dua — ordinara emocio de vojaĝanto, krome zorgigita per anima knarado de rilatoj kun tiuj, kun kiuj li devos loĝi.

Filatre estis ĉe mi dum ĉirkaŭ horo. Baldaŭ la konversacio transiris al intrigoj, farataj en la hospitalo kontraŭ li, kaj al miaj promesoj skribi al Filatre pri tio, kio okazos al mi, sed en tiuj ordinaraj paroloj sencede ĉeestis la vortoj: «Kuranta sur ondoj», kvankam ni ne prononcis ilin. Nia interna konversacio estis alia. Spuro de la matena konfeso de Filatre ankoraŭ glitis en lia ekscitiĝo. Mi estis pensanta pri la nekonata. Kaj tra la vortoj ĉiu estis komprenanta la alian en ties kaŝitaj sekretoj pli plene, ol tio eblas en infekta, absorbanta konfeso.

Mi akompanis lin kaj eliris kun li sur la kajon. Adiaŭante, Filatre diris:

— Estu kun facila animo kaj bona vento!

Sed laŭ la sentaĵo de lia firma, varmega mano kaj laŭ la rigardo mi aŭdis pli, ĝuste tion, kion mi deziris aŭdi.

Mi esperas, ke li same aŭdis la neeldiritan deziron mian en mia respondo:

— Kio ajn okazu, mi ĉiam memoros pri vi.

Kiam Filatre foriris, mi leviĝis sur la ferdekon kaj eksidis en ombro de poŭpa markezo. Ekrigardinte al sono de paŝoj, mi ekvidis Sinkwright-on, haltintan nemalproksime kaj farintan nedecideman moviĝon por aliri. Estante neniel kontraŭ konversacio kun li, mi turnis min, montrante per rideto, ke mi divenis lian intencon. Tiam li aliris, kaj nur nun mi rimarkis, ke Sinkwright estas forte ebria, mem sentas tion, sed deziras teni sin firme. Li prezentis sin, balbutis pri la vetero kaj, pensante, eble, ke por mi la plej grava afero estas — ricevi spiritan ekvilibron, ekparolis pri Guez.

— Mi aŭdis, — diris li, atente rigardante min, — ke vi malamikis kun la ŝipestro. Vere, amiki kun li estas malfacile, sed, se vi jam amikiĝis kun li, — tiu homo faros ĉion. Mi per tuta animo estas por li; mi diru rekte: tio estas maristo. Eble, vi aŭdis pri li malbonajn aferojn; mi kuraĝas kredigi vin, — ĉio estas kalumnio. Li estas eksplodema kaj memama, — ho, tre arda! Bonega homo! Al vi sufiĉas deziri — kaj Guez ludos kartan partion eĉ kun la diablo mem. Li estas granda en laboro kaj ne mistrafas en drinkejo: tri noktojn povas ne dormi. Ni havas ankaŭ bibliotekon. Ĉu vi deziras, mi montru ĝin al vi? La ŝipestro multe legas. Li ankaŭ mem aĉetadas librojn. Jes, tio estas klera homo. Kun li indas konversacii.

Mi konsentis pririgardi la bibliotekon kaj ekiris kun Sinkwright. Haltinte ĉe unu pordo, Sinkwright elprenis ŝlosilojn kaj malŝlosis ĝin. Tio estis granda kajuto, tegita per arabeska ĉina silko. En angulo staris marmora lavujo kun arĝenta spegulo kaj tualeta garnituro. Sur bonege elfarita ebona tablo estis bronzaĵoj, maraj mapoj, binoklo, horloĝo en kristala fosto; sur la muroj — atmosferaj aparatoj. Bona tapiŝo kaj lito kun fajna litaĵaro, kun silka kovrilo, — ĉio estis montranta amon al belaj aĵoj, kaj ankaŭ komprenon de ilia delikata efiko. El duonmalfermita mura niĉo kun pordeto videblis diligente kunmetita stako da libroj; kelkaj libroj kuŝaĉis sur negranda kanapo. Kesto kun libroj staris inter la muro kaj la lito.

Mi estis ĉirkaŭrigardanta kun nekompreno, ĉar tiu ejo ne povis esti biblioteko. Vere, Sinkwright tuj diris:

— Kiele loĝas la ŝipestro? Tio estas lia kajuto. Mi ĝin montris tial, ke ĉi tie en ĉio estas la plej fajna gusto. Jen kiom da libroj! Li tre multe legas. Vidu, ĉio ĉi estas libroj, kaj plej diversaj...

Ne reteninte malplezuron, mi respondis al li, ke miaj reguloj estas kontraŭ enrompiĝo en fremdan loĝejon sen scio kaj konsento de la mastro.

— Pri tio kulpas vi, — aldonis mi. — Mi ne sciis, kien mi iras. Ĉu tio estas la biblioteko?

Sinkwright konsternite silentis iom: tiel, evidente, miregigis lin miaj vortoj.

— Bone, — diris li per estingiĝinta tono. — Vi faris al mi mallaŭdon. Ĝi, supozeble, estas prava, sed mi havas duajn ŝlosilojn de ĉiuj ejoj, kaj... — Ne sciante, kion ankoraŭ diri, li finis: — Mi pensas, tio estas bagateloj. Jes, tio estas bagateloj, — certe ripetis Sinkwright. — Ni ĉiuj ĉi tie estas proksimaj homoj.

— Ni iru en la bibliotekon, — proponis mi, ne dezirante atenti liajn implikitajn klarigojn.

Sinkwright ŝlosis la kajuton kaj kondukis min trans la salonon, kie li malfermis pordon de ejo, ĉirkaŭita laŭ la muroj de vicoj da bretoj. Mi taksis perokule la kvanton de volumoj je ĉirkaŭ tri mil. Laŭlonge de la bretoj, transverse de librodorsoj, estis fiksitaj moveblaj kupraj strioj, por ke la libroj ne elfalu dum ondado. Krom kverka tablo kun skribilaro kaj faldebla seĝo, ĉi tie estis kestoj, plenŝtopitaj per gazetoj kaj broŝuroj.

Sinkwright klarigis, ke la bibliotekon aranĝis la antaŭa posedanto de la ŝipo, sed dum la jaro, kiam Sinkwright servas, Guez aĉetis ankoraŭ ĉirkaŭ tricent volumojn.

— Ĉu Brown ne veturas kun vi? — demandis mi. — Aŭ li provizore transdonis la ŝipon al Guez?

Al mia ruzaĵo, kies celo estis babiligi Sinkwright-on, la navigaciisto respondis eviteme, do, lasinte tiun temon, mi okupiĝis pri la libroj. Post mia ŝultro Sinkwright ekkriadis: «Rigardu, tute nova libro, kaj jam la paĝoj estas distranĉitaj!» aŭ: «Konvenus al universitato tia biblioteko». Samtempe li komencis parolon pri mi, sed mi, kompreninte, ke homoj de tia speco ĉiun troan diritan vorton uzas por siaj celoj, limigis min per la ekstera stato de la afero, plendinte, por diverseco, pri trolaciĝo.

Mi ŝatas librojn, ŝatas teni ilin en la manoj, trarigardante titolojn, kiuj sonas kiel voĉo trans mistera enirejo aŭ naive malkovras enhavon de la teksto. Mi trovis librojn en la hispana, la angla, la franca kaj la germana lingvoj, kaj eĉ en la rusa. Ilia enhavo estis diversa: historio, matematiko, filozofio, raraj eldonoj kun priskriboj de antikvaj vojaĝoj, maraj bataloj, libroj pri navigacio kaj manlibroj, sed plej multe romanoj, kie apud Thackeray kaj Maupassant buntis senhontaj kovriloj de pariza amora makulaturo.

Tiutempe venis krepusko; mi prenis kelkaj librojn kaj iris en mian kajuton. Disiĝinte de Sinkwright, mi pasigis en mia bonega kajuto ĉirkaŭ du horojn, pririgardante la ludkartojn — la donacon de Filatre. Mi ridetis, ekvidinte la dorsojn de la kartoj: unu kartaro estis kun miniaturo de ŝipo, iranta per ĉiuj veloj en akra vento, la dorso de la dua kartaro estis bonega bildo de muta naturo — ora kaliko, plena ĝis la randoj je skarlata vino, inter veluro kaj floroj. Filatre pensis, kiajn kartarojn li aĉetu, metante sin sur mian lokon. Tuj mi dismetis komplikan ermitludon, kaj, kvankam ĝi sukcesis, mi suspektas, ke nur pro mia nevola eraro en io.

Je la sepa kaj duono Horacio heroldis, ke la ŝipestro vokas min al la tablo por vespermanĝi.

Kiam mi eniris, Guez, Butler, Sinkwright jam estis ĉe la tablo en la komuna salono.




Sinkwright — prononcu [sínkrajt] (rim. de la tradukinto).