IV

Ni transiris elektran radion, falantan tra alta pordo sur tapiŝon de neprilumita halo, kaj, trairinte koridoron, trafis en la bibliotekon. Kun peno mi estis retenanta min de deziro iri sur la piedpintoj — tiom mi ŝajnis al mi mem laŭta kaj malkonvena en la muroj de la mistera palaco. Ne necesas diri, ke mi neniam estis ne nur en tiaj domoj, kvankam multe legis pri ili, sed ne estis eĉ en ordinara bele meblita loĝejo. Mi iris gapante. Pope ĝentile direktadis min, sed, krom «tien», «ĉi tien», parolis nenion. Trafinte en la bibliotekon — rondan halon, helan pro lumo en vitro, fragila, kiel floroj, — ni ekstaris vidalvide unu al la alia kaj ekrigardis reciproke al la estaĵo, nova por ĉiu el ni. Pope estis iom konfuzita, sed kutimo al sinregado baldaŭ malligis lian langon.

— Vi estas kuraĝulo, — diris li, — vi ŝtelis la ŝipon; brava afero, vorton de honoro!

— Mi apenaŭ riskis, — respondis mi, — mia ŝipestro, oĉjo Gros, probable, same ne malprofitis. Sed diru, kial ili tiel hastis?

— Estas kaŭzoj! — Pope alkondukis min al tablo kun libroj kaj gazetoj. — Ni ne parolu hodiaŭ pri la biblioteko, — daŭrigis li, kiam mi eksidis. — Estas vere, ke mi dum tiuj ĉi tagoj malzorgis ĉion ĉi, — la materialo prokrastiĝis, sed mankas tempo. Ĉu vi scias, ke Duroc kaj aliaj admiras? Ili opinias vin... vi... unuvorte, al vi fortunis. Ĉu vi iam havis aferon kun libroj?

— Certe, — diris mi, ĝojante, ke mi povas, finfine, mirigi tiun elegantan junulon. — Mi legis multajn librojn. Ni prenu, ekzemple, «Rob Roy»-on, aŭ «Teruron de misteraj montoj»; ankaŭ «Senkapa rajdisto»...

— Pardonu, — interrompis li, — mi tro longe parolas kun vi, sed mi devas reveni. Do, Sandy, morgaŭ mi kaj vi ekokupiĝos pri la afero, aŭ, pli bone, — postmorgaŭ. Kaj dume mi montros al vi vian ĉambron.

— Sed kie do mi estas kaj kio estas tiu ĉi domo?

— Ne timu, vi estas en bonaj manoj, — diris Pope. — La nomo de la mastro estas Everesto Hanuver, mi estas lia ĉefa konfidato en iuj specialaj aferoj. Vi ne suspektas, kia estas tiu domo.

— Ĉu povas esti, — ekkriis mi, — ke la babilaĵo sur «Meluzino» estas vero?

Mi rakontis al Pope pri la vespera konversacio de la matrosoj.

— Mi povas certigi vin, — diris Pope, — ke rilate de Hanuver ĉio ĉi estas elpensaĵo, sed estas vero, ke alia tia domo ne ekzistas sur la tero. Tamen, probable, vi morgaŭ vidos mem. Ni iru, kara Sandy, vi, certe, kutimas enlitiĝi frue kaj laciĝis. Adaptiĝu al la ŝanĝo de la sorto.

«Okazas nekredeblaĵo», — pensis mi, irante post lin en la elirantan el la biblioteko koridoron, kie estis du pordoj.

— Ĉi tie loĝas mi, — diris Pope, almontrante unu pordon, kaj, malferminte la alian, aldonis: — Kaj jen via ĉambro. Ne ĝeniĝu, Sandy, ni ĉiuj estas seriozaj homoj kaj neniam ŝercas en aferoj, — diris li, vidante, ke mi, konfuzita, postrestis. — Vi atendas, eble, ke mi enkondukos vin en orumitan palacon (ja mi ĝuste tiel pensis)? Tute ne. Kvankam via loĝado ĉi tie estos tre komforta.

Vere, tio estis tiom kvieta kaj granda ĉambro, ke mi subridis. Ĝi ne sugestis tian fidon, kian sugestas via vera propraĵo, ekzemple, poŝtranĉilo, sed ĝi tiel agrable ĉirkaŭprenadis eniranton. Dume mi sentis min gasto de tiu bonega ejo kun spegulo, spegula ŝranko, tapiŝo kaj skribtablo, ne dirante pri aliaj mebloj. Mi sekvis Pope-on kun korbatado. Li puŝis pordon, kondukantan dekstren, kie en pli malvasta spaco troviĝis lito kaj ceteraj objektoj de la luksa vivo. Ĉio ĉi kun fajna pureco kaj strikta afableco estis vokanta min ĵeti la lastan rigardon al la lasata malantaŭe oĉjo Gros.

— Mi pensas, vi mem instalos vin, — diris Pope, ĉirkaŭrigardante la ejon. — Estas iomete malvaste, sed apude estas la biblioteko, kie vi povas esti kiom vi deziras. Morgaŭ vi sendos iun por alporti vian valizon.

— Ho jes, — diris mi, nervoze subridinte. — Verŝajne, tiel. Kaj la valizon kaj ĉion ceteran.

— Ĉu vi havas multe da aĵoj? — favore demandis li.

— Certe! — respondis mi. — Nur da valizoj kun kolumoj kaj smokingoj estas ĉirkaŭ kvin.

— Ĉu kvin?.. — Li ruĝiĝis, deirinte al la muro ĉe la tablo, kie pendis ŝnuro kun tenilo, kiel de sonorilo. — Rigardu, Sandy, kiel por vi estos oportune manĝi kaj trinki: se vi tiros la ŝnuron unu fojon, — laŭ la lifto, aranĝita en la muro, leviĝos matenmanĝo. Du fojojn — tagmanĝo, tri fojojn — vespermanĝo; teon, vinon, kafon, cigaredojn vi povas ricevi kiam ajn, uzante tiun telefonon. — Li klarigis al mi, kiel uzi la telefonon, poste diris en la brilantan parolilon: — Ha lo! Kio? O ho, jes, ĉi tie estas nova loĝanto. — Pope turnis sin al mi. — Kion vi deziras?

— Dume nenion, — diris mi kun ĝenita spiro. — Kiel do oni manĝas en la muro?

— Ho Dio! — Li tremeris, ekvidinte, ke la bronza horloĝo de la skribtablo indikas 12. — Mi devas iri. En la muro oni ne manĝas, certe, sed... sed malfermiĝas luko, kaj vi prenas. Tio estas tre oportuna, kiel por vi, tiel ankaŭ por la servistoj... Mi definitive foriras, Sandy. Do, vi estas sur la loko, kaj mi estas trankvila. Ĝis morgaŭ.

Pope rapide foriris; eĉ pli rapidaj mi aŭdis liajn paŝojn en la koridoro.