XV

Mi anticipis la eventojn nur por montri, kiom forta estis mia dormo. Simple mi dum ioma tempo ne ekzistis.

Malferminte la okulojn, mi turnis min kaj dolĉe metis la manojn sub la vangon, intencante dormi iom plu. Tiutempe la konscio estis same vekiĝanta, kaj, dum la korpo petis beatecon de kvieto, mi ekvidis en duonsonĝo Molly-n, krevigantan nuksojn. Tiam venis ĉio; per malvarmaj strietoj elkuris la dormo el miaj membroj — kaj en rigidiĝo de neatenditeco, ĉar post la sveno la rememoro reaperis kun afekcianta rapido, mi abrupte leviĝis, eksidis, maltrankviliĝis kaj frotis la okulojn.

Estis vespero, kaj eble, eĉ nokto. Grandega luna fenestro staris antaŭ mi. Elektra lumo ne estis. Kvieta duonmallumo estis etendiĝanta el pordoj al pordoj, inter ombroj de altaj kaj malvarmaj ĉambroj, kie dormis lukso. La luna lumo estis trapenetranta profundon, kvazaŭ ĉirkaŭrigardante. En tiu mikso de krepusko kun malafabla prilumo ĉio aspektis alia, ol tage — substituinta al materia klareco fantoman radian maltrankvilon. La linio de la lumo, markinte dum sia vojo brilon de bronza porda anso, genuon de statuo, arĝenton de lustro, estis dispolviĝanta en obskuro, nur, unusola por la tuta marmora foro, brilis nekonata punkto, — ĉu de spegulo aŭ de metala objekto... kiu scias? Ĉirkaŭ mi kuŝis nescio. Mi ekstaris, hontigita de tio, ke mi estis forgesita, kiel perdiĝinta animalo, ne komprenante, ke nur taktopleneco lasis dormi Sandy-n Pruel-on ĉi tie, anstataŭ treni lian duondormantan korpon tra cent pordoj.

Kiam ni estas satdormintaj, ni ne bezonas rigardi horloĝon, — interne de ni, se ne precize, do kun certeco, estas dirite jam, ke ni dormis longe. Sendube, mia servo ne estis urĝe necesa al Duroc aŭ Pope, alie ili sendus iun por mi. Mi estus trovita kaj ree enmetita en la iron de la historio, emocianta per danĝero kaj amo. Tial oni ion forprenis de mi, kaj mi ekiris trovi pasejon malsupren kun sento de nekorektebla perdo. Mi forgesis dum la dormo indikojn de la memoro koncerne de la direkto, kiel mi iris ĉi tien, — mi vagis malserene, hazarde, kaj tiom haste, ke mi havis nek tempon, nek deziron admiri la ĉirkaŭaĵon. Ankoraŭ ne rekonsciiĝinte de la dormo, mi venis al balkono, poste, elturniĝinte el la trompe similaj spacoj de tiu parto de la domo, iris al ŝtuparo, kaj, pasante malsupren, trafis sur vastan placeton kun ŝlositaj pordoj en rondo. Ree leviĝinte, mi entreprenis cirkulan vojaĝon ĉe la ekstera muro, penante ĉiam vidi ĉe unu flanko la fenestrojn, sed mi neniel sukcesis trovi la galerion, tra kiu mi iris tage; se mi trovus ĝin, mi povus kalkuli se ne pri tuja sukceso, do almenaŭ pri tio, ke la memoro ekfunkcios. Anstataŭ tio mi ree venis al la fermita pordo kaj devis turni min malantaŭen aŭ riski enprofundiĝi en la internajn pasejojn, kie estis tute mallume.

Laciĝinte, mi eksidis kaj, sidante, aspiris iri, sed mi retenadis min, ĝis mi superis ĉagrenon de soleco, kiu forprenis de mi firman inteligentecon. Antaŭ tiam mi ne tuŝis elektrajn ŝaltilojn, ne pro la timo, ke eklumos la tuta aro de ejoj aŭ aŭdiĝos alarma sonoro, — tio venis en mian kapon hieraŭ, — sed tial, ke mi ne povis ilin trovi. Mi prenis alumetojn, lumadis apud pordoj kaj en niĉoj. Mi estis en ĉarma angulo inter meblaro de tia aspekto kaj de tia rompebleco, ke eksidi sur ĝin povus nur purema suĉinfano. Trovinte konektilon, mi riskis turni ĝin. Mi ricevis malmultan utilon; kvankam hela lumo per si mem agrable refreŝigis la vidon, prilumiĝis nur tiuj ĉi muroj, similaj al spegulaj lagoj kun reflektoj de fabelaj perspektivoj. Serĉante ŝaltilojn, mi povus vagadi ĉi tie dum la tuta nokto. Do, forlasinte tiun intencon, mi eliris ree por trovi komunikejon kun la malsupro de la domo kaj, kiam mi eliris, mi ekaŭdis nelaŭte venantan ĉi tien belegan muzikon.

Mi haltis, kvazaŭ trafis al muro: mia koro ekbatis. Ĉio eksaltis en mi, kaj aflikto impetis preskaŭ per larmoj. Se antaŭ tiam mia enamiĝo al Duroc, al la domo de Hanuver, al Molly estis ankoraŭ firme najlita, do nun ĉiuj najloj elsaltis, kaj miaj emocioj ekludis kune kun la fora orkestro, aŭdebla kvazaŭ el ekstere de la domo. Ĝi proklamis solenon kaj vokis. Mi aŭdis, suferante. Unu muzika frazo, — iu abrupta fluta trilo, — logis kaj logis min, sendube ĝi estis priskribanta aromon de melankolio kaj pasio. Tiam, emociita, kvazaŭ tio estis mia muziko, kvazaŭ ĉio plej bona, kion ĝi promesis per siaj sonoj, atendis nur min, mi ĵetis min, hontante mem ne sciante kion, esperante kaj tremante, por serĉi pasejon malsupren.

En mia hasta serĉado mi tiom multe paŝadis en nekonataj spacoj, iuloke prilumitaj de la luno, leviĝanta ĉiam pli alte, mi tiom multajn fojojn haltadis, por haste kompreni la direkton, ke mi tute perdiĝis. Fojfoje, pro proksimeco de la centro de tio, kio estis okazanta malsupre, al kiu mi venadis hazarde, la muziko estis aŭdebla pli laŭte, incitante per kreskanta klareco de la melodio. Tiam mi ankoraŭ pli ekscitiĝadis, ronde trairante ĉiujn pordojn kaj turnojn, kie mi povis libere iri. Pro malpacienco doloris la dorso. Subite, kun ofte ekbatinta koro, mi ekaŭdis viglan eksplodon de violonoj kaj trumpetoj ie senpere apud mi, kiel al mi ŝajnis, kaj, preterinte kolonojn, mi ekvidis kurtenon, distranĉitan per fajra streko de supre ĝis malsupre. Tio estis ŝtuparo. Larmoj aperis sur miaj okuloj. Tremante tuta, mi ŝovis flanken per la malpacienca mano la pezan ŝtofon, tuŝintan la kapon, kaj komencis malsupreniri per la kruroj, fleksiĝantaj pro la emocia tempesto. Tiu muzika frazo, kiu ĉarmis min en la lunaj spacoj, sonis nun rekte en la orelojn, kaj tio estis, kiel en la tago de la gloro, post la mara batalo ĉe la insuloj Kata-Gur, kiam mi, post multaj jaroj, estis eliranta sur la ardan kajon de Aĥuan-Skap, inter oraj trumpetoj kaj bluaj floroj.