XX

La ŝipestro, mallaŭte konversaciante kun Duroc, foriris en la najbaran gastoĉambron. Post ili foriris don Esteban kaj la kuracisto. Estamp iris dum ioma tempo kun Pope kaj mi, sed ĉe la unua angulo, kapadiaŭinte, «malaperis por propraj aferoj», — kiel li esprimis. De tie ĉi estis nemalproksime ĝis la biblioteko, trairinte kiun, Pope eniris kun mi en mian ĉambron kaj eksidis kun evidenta senfortiĝo; mi, starinte iom, eksidis same.

— Jene, — diris Pope. — Mi ne scias, ĉu mi dormos hodiaŭ.

— Ĉu vi ilin spuris? — demandis mi. — Kie do ili estas nun?

— Malaperis, kiel ŝtono en akvo. Drake kaligis siajn piedojn, embuskante ilin ĉe ĉiuj elirejoj, sed por unu homo estas malfacile troviĝi samtempe en multaj lokoj. Ja ĉi tie estas dudek elirejoj, homamaso, tumulto, agitiĝo, kaj, se ili alivestis sin, ŝanĝinte la aspekton, do estas tute kompreneble, ke Drake misis. Nu, kaj krome li, necesas diri, trafis unuarangajn aktorojn. Ĉion ĉi ni eksciis poste, de Drake. Duroc eltiris lin per telegramo; vi povas imagi, kiel li hastis, se mendis al Drake urĝan trajnon! Nu, ni parolos en alia fojo. Estas la dua horo de nokto, kaj ĉiun horon de tiu ĉi diurno necesas kalkuli kiel tri — tiel ĉiuj laciĝis. Bonan nokton!

Li eliris, kaj mi aliris al la lito, pensante, ĉu ties aspekto vokos deziron dormi. Nenio tia okazis. Mi ne deziris dormi: mi estis ekscitita kaj netrankvila. En miaj oreloj plu staris bruo; apartaj interparoloj sen mia peno sonadis ree kun karakteraj intonacioj de ĉiu parolanto. Mi aŭdis ridon, ekkriojn, flustron kaj, ferminte la okulojn, enprofundiĝis en glitadon de vizaĝoj, pasintaj antaŭ mi dum tiuj horoj...

Nur post kvin jaroj, ĉe renkontiĝo kun Duroc mi eksciis, kial Dige, aŭ Ethel Meyer, ne povis en la difinita momento movi la murojn kaj kial tion tiel momente sukcesis Hanuver. Molly estis en la pavilono kun Estamp kaj la edzino de la servisto Parker. Ŝi mem deziris aperi ekzakte je la dekdua, intencante, eble, pli forte ĝojigi Hanuver-on. Ŝi malfruis tute hazarde. Tiam, vidante, ke ŝi forestas, Pope, deĵorinta ĉe la perono, ĵetis sin en la kameron, kie estis elektraj konektoj, kaj malkonektis la kurenton, decidinte, ke ĉiel ajn Dige ne faru la supozatan efekton. Li fermis la kurenton por du minutoj, post kio Hanuver duan fojon deŝovis la metalan buklon.