Ĉapitro IV

La aferoj kaj zorgoj de Snogden montriĝos sur la linio de tiu ĉi rakonto dum ties disvolviĝo, kaj tial la atento estu direktita al Davenant kaj tuŝu lian vivon pli profunde, ol li mem rakontis al Barket.

Prenita de sanitara veturilo antaŭ la teatro en Liss, Davenant estis veturigita en la hospitalon de la Ruĝa Kruco, kie li kuŝis kun cerba inflamo dum tri semajnoj. Malgraŭ la tuta graveco de lia malsano, lia sorto estis resti viva, por longe memori la flam-sunan salonon kaj la infanajn voĉojn de la junulinoj. Kiel ludon, kiel klaran kaj karesan zorgon de la vivo pri la senkulpa ĝojo de la homo imagadis li tiun sorton, kiun li senkonscie vokadis.

Post forpaso de la danĝero Davenant dum kelkaj tagoj ankoraŭ restadis en la malsanulejo, estis malforta, moviĝadis malmulte, plej grandan parton de tago kuŝadis, atendante, ĉu lin trovos Galeran aŭ Futroz. Lia sopiro komenciĝadis kun tagiĝo kaj finiĝadis per dormeto ĉe veno de nokto; liaj sonĝoj estis rememoroj pri la neforgesebla vespero kun la pafado en la celon. La arĝenta cervo kuŝis sub lia kuseno. Fojfoje Tirrey prenadis tiun luksaĵeton, pririgardadis ĝin kaj ree kaŝadis. Finfine li komprenis, ke lia estado en la fremda urbo malhavas telepatiajn ecojn, kiuj povus indiki la situon de la fuĝinto al iu ajn. Nun li estis plene en sia dispono. Li rememoradis sian patron kun tia malamo, ke liaj pensoj pri li estis plenaj de la plorado kaj la grincado de dentoj. Elirinte el la malsanulejo, Davenant ekiris perpiede suden, por foriri de Poket kiel eble plej malproksime. Dum la vojado li laboradis en farmobienoj kaj, ŝparinte iomete da mono, iradis pluen, lasante venton elpeli lian sopiron. Kaj poste Stomador fordonis al li la «Sekaĵon kaj maron».

Tiutage Davenant neniel povis sukcesi resti sola ĝis la vespero mem, ĉar estis sabato — la tago de elveturado el la minejoj en la urbon. Komercistoj veturadis por aĉeti varojn, oficistoj — por gaji kun konatoj, laboristoj, ricevintaj salajron, — por akapari dozon da urbaj plezuroj. Multaj el ili postuladis vinon, ne lasante la selon aŭ ne elirante el la veturiloj, pro kio Petronia ofte elkuradis el la pordo kun botelo kaj korktirilo, kaj Davenant mem priservadis la vizitantojn.

Dum la klopodoj kaj ĉiaspecaj kalkuloj lia kolero kvietiĝis, sed la grava ofendo, farita de Van-Konet, prilumis sin al li per tia danĝera fajro, ĉe kiu jam estas penseblaj nek paciĝo, nek forgeso. Divenante la edziĝajn malfacilaĵojn de la alta persono, kaj ankaŭ konsiderante sian scipovon trafi celon, Davenant bonege konsciis, kiom riske estas al Van-Konet akcepti la duelon; tamen alia eliro ne ekzistis, nur krom se Van-Konet toleros la vangofrapon sub tiu preteksto, ke bato de tavernisto, samkiel surstrata atako, ne povas lin malhonorigi. Por tia okazo Davenant decidis atendi dum dudek kvar horoj kaj, se Van-Konet rifuzos, publikigi la okazintaĵon en la loka ĵurnalo. Tian servon por li povus fari Night, frato de la redaktoro de la ĵurnalo «Gertonaj matenaj horoj», la homo, kiu ofte ĉasadis kun Gravelot en montoj kaj sincere estimis lin. Tamen Davenant ankoraŭ tiel malmulte konis la homojn, ke tiaj diversiaj konsideroj ŝajnis al li fantazio, reale li ne deziris dubi pri kuraĝo de Van-Konet. La sola, kion Davenant estis serioze allasanta, — tio estis devigita agnosko de la kontraŭulo pri sia kulpo antaŭ la komenco de la duelo; tiam li pardonus lin. Sed se la fiero de Van-Konet evidentiĝos pli forta, ol justeco kaj racio, do por tia okazo Davenant intencis vundi la kontraŭulon nedanĝere, pro lia tre juna fianĉino, kulpa pri nenio. Tiun junulinon Davenant ne deziris puni.

La plej seriozaj meditoj, se ilia objekto estas ankoraŭ ne okazinta evento, kondiĉita de iaj hazardaĵoj de ĝia solviĝo, estas meditoj, esence, abstraktaj, kaj baldaŭ ili iĝas monotonaj; tial, trapensinte ĉion, kion li povis, Davenant komencis atendi baldaŭan venon de sekundantoj de Van-Konet, tamen jam multfoje estis purigitaj kaj primetitaj la tabloj por vizitantoj, al kiuj Davenant nenion diris pri la eventoj de la mateno, malpermesinte babili ankaŭ al Petronia, sed la tago estis pasanta trankvile, kvazaŭ neniam ĉe la granda tablo kontraŭ la fenestro sidis Laŭra Muldwey, forpelanta la muŝon, kaj Georgo Van-Konet, ridanta kun kolera brilo de la okuloj. Ĝoja kaj mirakla estis tiu tago nur por la servistino Petronia, neatendite feliĉigita per dek ok oraj moneroj. Sed ne tiel afekciis ŝin la mono, la bruta aroganteco de Van-Konet kaj la batalo kun ŝia mastro, kiel la konduto de Gravelot, kiu batis la riĉan homon, rezignis de la gajno kaj, pro bagateloj, ekstaris bruste kontraŭ sia propra profito pro la paŭta mieno de la ploretanta dikvanga knabinaĉo, al kiu, laŭ la opinio de Petronia, estis farita granda honoro: «tia belulo, adoranto de gravaj sinjorinoj, bonvolis ŝerci kun ŝi».

Petronia servadis de nelonge. La laboristo de Davenant, maljuna Firso, pacience proksimiĝadis al ŝi, kaj ŝi komencis kutimiĝi al la penso, ke ŝi estos lia edzino. La dek ok gineoj faris ŝin nedependa de la ŝparaĵoj de Firso. Kaptinte minuton, kiam tiu alveturigis barelon da akvo, Petronia eliris al li sur la korton kaj diris:

— Ĉu vi scias, Firso, kiam vi forestis, venis la filo de la gubernatoro kun iu belulino... Kvankam ŝi estis tro maldika... Li, kaj ankaŭ du liaj amikoj, ĉiuj riĉaj, donis al mi dudek kvin pundojn.

— Tio estis en sonĝo, — diris Firso, alirante al ŝi kaj prenante ŝian malmolan brilantan manon kun la maniko, levita ĝis la kubuto.

Petronia liberigis la manon kaj eltiris el la poŝo de la jupo manplenon da oraj moneroj.

— Vi mensogas. La mastro sendas vin por aĉeti, — diris Firso. — Kaj vi elpensas laŭ la ekzemplo de Gravelot. Vi infektiĝis de li per fantazioj, agnosku! Li diris al mi antaŭ kelkaj tagoj: «Firso, kiel vi kaptis la lunon?» En sitelo kun akvo, ĉu vi komprenas, reflektiĝis la luno, do li petis, ke mi ne elverŝu ĝin sur la florojn. Notu, li ne estis ebria, ne! Mi nur turniĝis al li, kaj poste forturniĝis. Ne ŝatas mi tiajn ŝercojn. Ĉu mi estas pli stulta, ol li? Do, ĉu vi veturas en la urbon por aĉeti?

— Jes, — respondis Petronia, konsciante, ke la stato estas mirinda kaj ke Firso ne havas kaŭzon kredi al la vero de la okazintaĵo, kaj rakonti pri la pafado ŝi timis: Firso scipovis eltiradi el babiluloj detalojn, kaj tiam, se Gravelot ekscios pri ŝia maldiskreteco, li, eble, deziros repreni la monon al si.

— Petronia! — kriis Davenant el la halo, vidante, ke aperis kelkaj farmuloj.

Ŝi ne aŭdis, kaj li, elirinte serĉi ŝin, enrigardis en la kuirejan pordon. Petronia staris ĉe la lintelo, klininte la kapon malantaŭen, kaŝante la manojn post la dorso, feliĉe revante. Dum la tuta tago ŝi maltrankvile rigardadis la mastron, penante diveni, — ĉu ne freneziĝis Gravelot. Tian ŝian rigardon kaptis Davenant ankaŭ nun, sed, pensante, ke ŝi maltrankvilas pri li pro la matena sceno, ridetis. Al li plaĉis, kiel ŝi staris, floranta, alta, personigo de mastrumemo kaj sano, kaj li pensis, ke Petronia memoros tiun ĉi tagon dum la tuta vivo, kiel kaprice alflugintan fajreron de mirakla fabelo. «Ŝia tuta vivo, — pensis Davenant, — ricevos nuancon de danka rememoro kaj espero pri estonteco».

Ŝi rekonsciiĝis, kaj la mastro forsendis ŝin kaj diris al Firso:

— Ŝajne, al vi plaĉas mia servistino, Firso? Edziĝu al ŝi.

— Pluraj servistinoj plaĉis al mi, — fermite respondis Firso, maljungante la ĉevalon, — al ĉiuj ne eblas edziĝi.

— Tiuokaze al tiu, kiu ĉesos esti servistino por vi.

Firso ne komprenis kaj pensis: «Kial li pensas, ke mi havas servistinojn?»

— Ĉu mi veturu por brasiko? — demandis Firso.

— Vi veturos por ĝi morgaŭ.

Davenant revenis al la bufedo, rimarkante kun perplekso, ke la suno subiras, kaj el la urbo venis neniaj sciigoj de Van-Konet. Verŝajne, lin oni priridis kaj forĵetis, kiel oni ĵetas varmegan feron, brulvundintan la fingrojn, kiu unuavide ŝajnis senofenda. Distrite observante la vizitantojn, da kiuj restadis ĉiam malpli multe, Davenant ekvidis viron en malpura diktola palto kaj pajla ĉapelo; la scivolema, ruzeta rigardo, la kruda vizaĝo kaj la dikaj oraj ringoj elperfidis komerciston. Ĝuste tiel evidentiĝis. La homo eliris el la veturilo, jungita per paro de blankaj ĉevaloj, kaj rekte direktis sin al Davenant, kiun li komencis peti, ke tiu permesu al li lasi por du tagoj kestojn kun libroj.

— Mi havas librovendejon en Taĥenbako, — diris li, — mi renkontis kamaradon kaj eksciis, ke mi devas hasti reen al aŭkcio en Gerton, — estas profita afero, mi ne deziras preteri ĝin. Ja mi ne povas treni la kestojn kun mi! Permesu lasi tiujn librojn ĉe vi por du tagoj, postmorgaŭ mi venos por preni ilin. Du kestoj da malnovaj libroj. Ili kuŝaĉu sub la markezo.

— Kial do? — diris Davenant. — Nokte okazadas abunda roso, kaj viaj libroj humidiĝos. Mi metos ilin sub la ŝtuparon.

— Se tiel, do eĉ pli bone, — ĝojis la komercisto. — Mi dankas vin, vi tre helpis al mi. Ne vane do oni diras, ke James Gravelot estas la plej afabla tavernisto sur tuta tiu ĉi vojo. Mia nomo estas Gottlieb Wagner, je via dispono.

Poste Wagner eltiris du malbone kunnajlitajn kestojn, en kies fendoj videblis malnovaj bindaĵoj, kaj Davenant ŝovis ilin sub la ŝtuparon, kondukantan el la halo en la mezaninon, kie li loĝis. Wagner proponis pro konservado iomete da mono, sed la mastro kategorie rifuzis — la kestoj neniom ĝenis lin. Wagner eltrinkis ĉe la verŝotablo botelon da vino, kuris por eksidi en la veturilon kaj tuj forveturis.

Tio okazis kelkajn minutojn antaŭ la sunsubiro. Petronia estis puriganta la ejon, ĉar post veno de mallumo oni malofte vizitadis la gastejon, kaj ĝiaj pordoj estis ŝlosataj. Se iu venus nokte, tiam la gaston oni enlasus tra la pordego kaj la kuirejo. Kalkulinte la kason, Davenant ordonis al la servistino fermi la internajn fenestrokovrilojn kaj ekiris supren, meditante pri la malserena tago, pasigita en vana atendo de sciigoj de Van-Konet. Nur nun, sidante antaŭ sia lito, ĉe la tablo, sur kiun Petronia metis kupran kafkruĉon, tason kaj sukerujon, la juna mastro de la gastejo povis koncentriĝi sur siaj sentoj, difuzitaj de la taga vantaĵo. La ofendoj de la impertinentaj matenaj gastoj ne lasadis lin trankvila. Lerte, arte malgraŭ la ekscitiĝo estis faritaj tiuj ofendoj; li ankoraŭ neniam ricevadis tiajn ofendojn kaj, revivigante la detalojn de la fia sceno, konsciis, ke ties malpura spuro restos por la tuta vivo, se la duelo ne okazos. Plej multe ĉi tie rolis malsameco de la mondperceptoj, esprimita ne per disputo, sed per bato. Vere, tiel dolore vundi kaj tiel malpurigi la vundon povis nur homo kun malalta animo. Divenante la rolon de Snogden, Davenant atribuis malmultan gravecon al lia evidente serva agresemo: Snogden agis laŭ devo.

Subite, kiel tio ofte okazas en emocia stato, disvolvanta imagon de agado en ligo ne nur kun rektaj, sed ankaŭ kun malrektaj cirkonstancoj, al Davenant aperis dubo. La riĉulo, filo de gubernatoro, fianĉo de la filino de milionulo, la homo, posedanta potencajn rilatojn kaj bonegan estontecon, — ĉu deziros tia homo riski ĉion, eĉ spertinte la frapon al la vizaĝo? Laŭ tio, kiel lia karaktero malkovriĝis en «Sekaĵo kaj maro», necesis agnoski mankon de la noblaj sentoj. Kaj en tia stato homoj malofte agas en nekaraktera maniero, eble nur se profito puŝos ilin al malsincera teatra gesto. Tiu konsidero tiel maltrankviligis Davenant-on, ke li tuj firmigis ĝin per komparo de la ĝentlemano kun la tavernisto kaj per la risko, per kiu minacis por Van-Konet la diskonigo de la kurioz-morna afero. Liaj esperoj malaperis, la pensoj implikiĝis, kaj, por distri sin, — ĉar nenio alia restis, krom atendi, kion alportos la morgaŭa tago, — Davenant demetis de sur la muro malgrandan fusilon, similan al tiu, el kiu antaŭ kelkaj jaroj li pafis en la vespero ĉe Futroz. Kutimiĝinte al celpafado, kiu per io konformis al lia soifo de triumfo de peno kaj rezulto, Davenant, jam iĝinte nekomparebla pafisto, ne lasadis tiun ekzercon, sed nun oni malhelpis al li.

Li aŭdis rapidan frapadon al la pordego, paŝojn kaj la voĉon de Petronia; poste vira voĉo diris lian nomon: «Gravelot», sed la daŭrigon Davenant ne distingis. Iu surkuris laŭ la ŝtuparo, la pordo rapide malfermiĝis, kaj li ekvidis kontrabandiston Petwek-on, kiu eĉ ne frapis al la pordo.

— Skandalo! Prepariĝu! — kriis Petwek. — Mi venis al vi rekte el Latro. Ĉi tien rapidas doganista taĉmento.

— Kio okazis, Petwek? Eksidu antaŭ ĉio. Pri kio vi krias?

— Ĉu ĉe vi estis priserĉoj?

— Ĝis nun ne estis.

— Do estos nun. Mi estis en Latro. Dek du limgardistoj ekiris al vi. Mi vidis tiujn soldatojn. Unu el ili — ne eblas diri, ke li elbabilis, sed li kun ni havas aferojn. Ĉu vi havas ion, Gravelot?

— Se vi ĝis nun ne delogis min, estas klare, ke mi mem ne kaŝos ludkartojn aŭ parfumojn. Tamen ĉu vi ne mensogas? — diris Davenant, maltrankviligita de la brua spirado de Petwek, kiu rigardis al li kun timo kaj perplekso.

— Jen kiel mi mensogas, — respondis Petwek, — mi tuj ekkuris al vi, lasinte la soldatojn fintrinki sian bieron ĉe la maljunulino Decay. Vi ja scias, ke en Latro ni havas konstantan observejon — la limgardistoj ĉiam tumultas tie. Mi kuris laŭ la mallonga pado kaj antaŭis ilin, sed post kvaronhoro vi mem parolos kun ili, tiam vi ekscios, ĉu mensogas Petwek aŭ ne mensogas.

— Jen kio, — diris Davenant, fiksaŭskultante unu penson, kiu komencis ronĝi lin. — Ni iru malsupren. Sub la ŝtuparo estas du kestoj, kaj mi deziras ekscii, per kio ili estas ŝtopitaj.

Li prenis martelon, lampon kaj haste deiris malsupren, kun Petwek, hastiganta lin post lia dorso. Eltirinte el sub la ŝtuparo unu keston, lasitan de Wagner, Davenant debatis la suprajn tabulojn. Vere, tie kuŝis malnovaj libroj, sed ili estis kovrantaj du dekojn da negrandaj kestetoj. Malpakinte unu el ili, kvankam jam sen tio senteblis tre pruva odoro de multekostaj cigaroj, Davenant ne plu dubis.

— Ni almenaŭ fumos, — diris Petwek, prenante cigaron kaj kun furiozo deronĝante ĝian finon. — Tiel! Bonaj cigaroj, Gravelot. Sed kun ni vi ne deziris havi aferon.

— Silentu, — diris Davenant. — La varon oni subĵetis al mi. Petwek, trenu tiun keston, kaj mi prenos ĉi tiun. Ni elĵetos ilin en la arbustojn.

Sed en tiu momento ekfrapis ĉevalaj hufoj. Kaŝi la fatalan portaĵon jam estis malfrue.

— Al diablo! — diris Davenant, pli forte fermante la pordan riglilon kaj provante ties firmecon. — Mi devas fuĝi, Petwek. La afero estas pli malbona, ol kvin monatoj da prizono. Sur tio oni ne haltos. Mi sola scias, en kio estas la afero. Kie staras via «Ursino»?

— Gravelot, — respondis Petwek, sentante ian pli seriozan aferon, ol du kestoj da cigaroj, — mi ne lasos vin en malfeliĉo.

Aŭdinte tion, Davenant ĵetiĝis en la ĉambron de Firso kaj per unu puŝo vekis lin.

— Ĉesu froti la okulojn, — diris Davenant, — la afero estas malbona. Mi lasas al vi la gastejon. Regu la komercon, jen al vi cent pundoj. Poste vi raportos. Mi devas provizore kaŝiĝi. Tuj oni batos la pordegon kaj la pordojn, — ne malfermu. Ili povos rompi la enirejon aŭ rampi trans la muro, sed prokrastigu ilin, kiel eble plej longe. Mankas tempo por babili.

Aŭdiĝis bato al la pordo de la gastejo. Samtempe ekbruis la pordego kaj aŭdiĝis ordonoj malfermi. Firso eksidis, mallevis la piedojn, ekstaris kaj, haste kapjesinte, kaŝis la monon sub la kusentegilon, poste elprenis ĝin kaj komencis kuradi en la ĉambro, serĉante pli fidindan lokon. Davenant forlasis lin kaj ektiris Petwek-on supren. El la ĉambro oblikva fenestro kondukis sur la tegmenton, laŭ tiu el ĝiaj flankoj, kiu estis turnita al la roko. Kunpreninte la arĝentan cervon, kaj krome la tutan monon el la tablo kaj la poŝoj de la vesto, Davenant kun revolvero en la mano elrampis tra la fenestro, almontrante al Petwek la lokon, kie salto sur la rokon de sur la tegmento estas pli mallonga. Ili saltis samtempe, ĝuste super la kapo de limgardisto, kiu staris ĉe tiu ĉi flanko de la domo, por malhelpi fuĝon. La soldato, ekvidinte la du ombrojn, transsaltintajn supre, de la tegmento sur la rokon, furioze kriis kaj pafis, sed la fuĝantoj estis jam en la arbustoj, kaj tiutempe trans la muron de la korto estis transsaltantaj la soldatoj, komencante frakasadon. La boato de Davenant staris nemalproksime de la domo; li puŝis ĝin en la akvon kaj eksidis, kaj Petwek malvolvis la velon. Modera vento ekpelis la boaton for de la danĝera tero.

— Ni ripozetu, — diris Petwek, eksidinte al la rudro kaj elprenante el la poŝo manplenon da cigaroj. Li prudente kunprenis tiom da cigaroj, per kiom li sukcesis ŝtopi la poŝojn, dum Davenant estis timiganta kaj riĉiganta Firson.

— Do, mi veturigas vin sur «Ursinon». Se estas tia afero, do ĝi jam ĉi-nokte iros al Poket. Ekfumu, Gravelot. Ĉu vi vidis iam, kiel rapide ŝanĝiĝas la vivo?

— Mi scias, — diris Davenant, jam iomete kutimiĝinta al la penso, ke li ree ekstaris sur la padon de malklara sorto. — Mi tion konas, ve! Sed mi havas fortan koron, Petwek.

— Estas bone, se fortan. Klarigu, en kio estas la afero? Por kio necesis fuĝi?

Dum ili navigis, Davenant rakontis la matenan historion, kaj, ĉiuflanke pridiskutinte ĝin, Petwek devis agnoski, ke alia eliro, krom fuĝo, ne ekzistas.

— Se estas tiel ruze elpensite kun la kontrabando, estu certa, — diris Petwek, — ke sur tio Van-Konet-oj ne haltos. La filo timas vin, kaj lia patro, nobela Aŭgusto Van-Konet, sukcesus aranĝi por vi longan loĝadon trans la krado. Tio estas forto. Vi veturos kun ni al Poket, kaj tie ni vidos, kion fari.

— Ĉu al Poket? — diris Davenant. — Do bone! Ial tio estas agrabla por mi. Mi delonge ne estis tie. Tre delonge. Jes, tio estas bone — Poket, — ripetis li, por momento sentante sin vaganta apud la domo de Futroz, kaj tiam rememoroj, unu post la alia, pasis en la mallumo de la nokto. Galeran, Elly, Rohena, la maljunulino Huberman, Kishlot, la trampa patro. Kaj en vento de ekscitiĝo de la danĝera tago ili montriĝis nun pace, nur nuanco de sopiro akompanis ilin. «Min, verŝajne, estas malfacile rekoni, — pensis li. — Strange kaj bone: mi estos en Poket. Estas bone, ke tiel okazas per si mem, sen intenco».

— Vi havis riĉan entreprenon, — diris Petwek. — Kiu povus pensi?.. Ĉu vi almenaŭ diris al iu?

— Jes. Restos Firso. Al li mi povas fidi.

— Fripono estas via Firso, — respondis Petwek. — Mi ne diras, ke li malplaĉas al mi, sed, kiam li venadas en Latron, li tuj malbone mencias pri vi. Enviema kanajlo.

— Mi lasis al li cent pundojn, — diris Davenant. — Mi ne tre dubas, sed tamen, kiam vi estos tie, observu iomete. Firso kaj Petronia devos sukcesi, ĝis mi ordigos la historion kun Van-Konet. Kaj mi ordigos ĝin. Mi ankoraŭ ne scias, kiel, sed tiun aferon mi finos.

— Prave, — konsentis Petwek, — mi vizitos la gastejon, kaj sendos al vi leteron.

La boato iris proksime al la bordaj rokoj. Ne pasis eĉ horo, kiam Davenant ekvidis «Ursinon», kiu staris ankre sen lumoj. Petwek eligis konvencian fajfon.

— Kion ci alveturigis? — kriis homo de sur la malalta ferdeko de la trivita dumasta ŝipo.

— Mi alveturigis unu cian konaton! — kriis Petwek kaj, dum Davenant estis volvanta la velon, plu klarigis: — Kun mi estas Gravelot. Necesos transĵeti lin al Poket. Jen ĉio.

Ĉiuj bordaj kontrabandistoj bone konis Davenant-on, ĉar nur en maloftaj monatoj ili ne vizitadis «Sekaĵon kaj maron» kaj plurfoje penadis adapti la gastejon por siaj celoj, sed, malgraŭ tuta profiteco de ilia propono, Davenant ĉiam rifuzadis. En tia metio lia entuziasmema karaktero baldaŭ metus finon al la libero kaj la vivo de tiu homo, memvole iĝinta elpelito, ĉar la vivo estis ĉasanta lin kun armilo en la manoj. La vivo ne ŝatis lin. Kvankam Davenant forflankiĝis de la proponoj de la vastbranĉa potenca organizo, la kontrabandistoj estimis lin kaj eĉ estis ligitaj al li, ĉar li ofte permesadis al ili konsiliĝi en sia gastejo. Do, Davenant renkontis novajn personojn kaj, enirinte en la etan kajuton de la ŝipestro Tergens, baldaŭ trovis sin ĉirkaŭita de aŭskultantoj. Petwek koncize rakontis la aferon, sed ili deziris scii detalojn. Ilia rilato al Davenant estis tiaspeca bondezira kaj indulga rilato, kian homoj montras al iu, staranta super ili, se tiu agas kun ili en egalaj kondiĉoj kaj en la sama stato. Se mankus simpatio, ĉi tie estus nemalproksime al subrido; sed en tiu ĉi okazo la kontrabandistoj agnoskis la fuĝon de Gravelot pli mirinda, ol serioza afero. Ne kaŝante kompaton al li, ili ĉiel vigligadis lin kaj ŝercis; ilin amuzis, ke Gravelot traktis Van-Konet-on, kiel ebrian koĉeron.

— Tamen, — diris Tergens, — Gravelot ne forflugis sur aero, la limgardistoj tion scias, ili priserĉos la tutan bordon, kaj, mi pensas, por ni tempas levi la ankron.

— Kion do ni faru kun Nickles? — demandis la ferdekestro Getrach.

Temis pri kontrabandisto, kiu foriris en vilaĝon al la amatino ĝis la sesa horo de mateno. Je la sepa «Ursino» devis eknavigi, sed nun aperis alia plano. Tergens timis resti, ĉar la limgardistoj, elveturinte sur vaporboato laŭlonge de la rokoj, facile povus aresti «Ursinon» kun ties kargo, konsistanta el farboj, putoraj penikoj, parfumoj kaj butonoj.

— Ne intencis mi hodiaŭ veturi sur «Ursino», — diris Petwek al la ferdekestro. — Se mi estas ĉi tie, do mi veturos. Al mi tedis restadi en Latro. En tiu ĉi semajno mi ne atendas grandajn aferojn. Tie estas Black kaj Zuav, ili du sufiĉos, por ajna okazo. Getrach, skribu al Nickles letereton, mi prenos boaton, veturigos la letereton en la arbokavon. Nickles legos kaj trankviliĝos.

Preninte la letereton, Petwek foriris, post kio la ceteraj kontrabandistoj iom post iom liberigis la kajuton, kiu servis samtempe kiel manĝejo. Getrach dormadis sur la tablo, Tergens — sur la benko. Dum Petwek estis veturanta al la bordo, Tergens malfermis la internan holdan lukon kaj kun kandelo eniris tien, por almontri al Davenant la lokon de lia noktado. Renversinte apud la mastingo vicon da stakoj kaj kestoj, Tergens aranĝis liton el pakoj, sur ĝin la ŝipestro ĵetis kusenon kaj litkovrilon.

— Ne fumu ĉi tie, — avertis Tergens la fuĝinton, — incendio en la maro estas malgaja afero. Tamen, mi alportos al vi teleron por cigarstumpoj.

Li alportis stanan teleron, fermitan lanternon, botelon da brando. Davenant malleviĝis sur la kuŝejon kaj akceptis duonsidan pozon. Forirante, Petwek donis al li ses cigarojn, do li estis provizita por komforta noktado en navigo. Drinkinte iom da brando, Davenant ekfumis cigaron, deskuante la cindron en la teleron, kiun li tenis sur la genuoj super la litkovrilo. Knabo ankoraŭ firme sidis en la sperta, multon travivinta mastro de la gastejo; al li plaĉis la odoro de la holdo — humida, rezina; la duonlumo de la lanterno kaj kurado de la ekscitita penso en kadro el la ŝipflankoj kaj la rigilaro, ie inter la kabo de «Monaĥo» kaj la malprofundaĵoj de Grinlando. Tiutempe aŭdiĝis la voĉo de reveninta Petwek kaj frapado de la kapstano, trenanta la ankron supren. Ekknaris la blokoj de la levataj veloj; la supraj velstangoj leviĝis, la veltolo peziĝis de la vento, kaj ĉiuj disiris por dormi, krom Getrach, kiu ekstaris al la rudro, kaj Tergens kaj Petwek, enrampintaj el la kajuto en la holdon, por interparoli antaŭ la dormo. La gastoj eksidis sur kestoj kaj almetiĝis al la botelo, post kio Petwek diris:

— Neniel eblis kaŝi vian boaton sur la bordo. La limgardistoj povus trovi ĝin kaj ekscii pri nia haltejo. Ja ĉi tie estas bona komunikado kun nia bazo. Mi forkondukis la boaton trans ŝtonojn kaj lasis ĝin iri laŭ vento. Kion mi povis fari!

Davenant trankvile svingis la manon.

— Se mi estos viva, — boato estos, — diris li fatalisme. — Kaj se min oni murdos, do estos nek boato, nek mi. Do, ĉu ni jam navigas, Tergens?

— Ho jes. Se la vento estos stabila — sud-sud-eosta, do postmorgaŭ antaŭ la tagiĝo ni venos al Poket.

— Ne en la havenon, mi esperas?

— Ha-ha! Ne, ne en la havenon. Tie je mejlo for de la urbo estas tiel nomata Intertrakta golfeto. En ĝi ni malŝarĝiĝos.

— Mi konas ĝin. Mi estis tie... ankoraŭ kiam mi kuradis nudpieda, — diris Davenant.

— Ĉu vi naskiĝis en Poket? — ekkriis Petwek.

— Ne, — respondis pro singardemo Davenant, — mi estis transite, kun la gepatroj.

— Stranga homo vi estas, — diris Tergens. — Vi iras, same kiel ni, sen lumoj, sen signaloj. Neniu scias, kio vi estas.

— Vi estus elrevigita, se ekscius, ke mi estas filo de eta advokato, — respondis Davenant, ridante pri la ekzamena kaj interesita esprimo de la vizaĝoj de siaj eksaj klientoj, — kaj tial mi sciigas al vi, ke mi estas eksterleĝa filo de Edisono kaj princino Aŭsterlic-Hanovera.

— Ne, efektive?! — diris Petwek.

— Nu, lasu, — rimarkis Tergens, — la afero estas ne nia. Do ĉu vi pensis, ke Van-Konet duelos kun vi?

— Li devis dueli, — serioze diris Davenant. — Mi ne sciis, kia fiulo li estas. Ja ekzistas kuraĝaj fiuloj!

— Estas interese ekscii, kiu estas tiu ulo, kiu lasis por vi la kestojn, — diris Petwek. — Kiel li aspektas?

Davenant skrupule priskribis la aspekton de la fripono, sed la kontrabandistoj neniun povis trovi por lia priskribo el tiuj, kiujn ili konis.

— Do... Ĉu vi turnu vin al juĝejo? Ja vin tuj arestos, — diris Tergens.

— Vere, — konfirmis Davenant.

— Nu, do kiel vi agos?

— Ĉu vi scias, ŝipestro, — kun emocio respondis Davenant, — kiam mi atingos Poket-on, mi, eble, trovos kaj defendantojn kaj rimedojn vaste diskonigi la aferon.

— Se tiel... Certe.

Tergens kaj Petwek sidis kun Davenant, ĝis finis la tutan botelon. Poste Tergens iris por anstataŭi Getrach-on, kaj Petwek — al la matrosoj, por kartludi. Davenant baldaŭ post tio ekdormis, fojfoje turniĝante, se eĝoj de la pakoj tre premis liajn flankojn.

Preskaŭ tutan sekvan tagon li pasigis en kuŝa stato. Li kuŝis en la kajuto sur benko, samtie li tagmanĝis kaj matenmanĝis. «Ursino» iris sur glata ondo, kun posta vento, tenante sin, por ajna malbona okazo, proksime al la bordo, por ke la ŝipanaro povu fuĝi post kiam patrolŝipo aŭ destrojero signalos halti. Tamen, krom unu kurierŝipo kaj du kargaj skunoj, «Ursino» ne renkontis ŝipojn en tiu tago. Jam komenciĝis krepusko, kiam transverse de la kurso ekbrilis lumoj de Poket, kaj «Ursino» malproksimiĝis de la bordo en la altan oceanon, por eviti problemajn renkontiĝojn.

Kiam venis nokto, la ŝipo, ĉirkaŭirinte la zonon de la haveno, ekiris ree al la bordo, kaj negranda ondado permesis al la ŝipanaro ludi «hirundon». Davenant partoprenis tiun amuzon. Ludis ĉiuj, ne ekskludante Tergens-on. Sur la malantaŭa ferdeko oni instalis malplenan keston kun ronda aperturo, farita en ĝia tabulo; ĉiu ludanto ricevis tri najlojn kun forsegitaj kapoj; gajnadis tiu, kiu povis el tri fojoj unufoje ĵeti najlon tra la mallarĝega aperturo en la kesto el tripaŝa distanco. Tiu malfacila ekzerco havis siajn rekordulojn. Tiel, Petwek trafadis pli ofte, ol aliaj, kaj kun kontenta aspekto metadis la vetojn en la poŝon.

Ju pli proksime «Ursino» estis aliranta la bordon, des pli zorgemaj iĝadis la vizaĝoj de la kontrabandistoj. Neniam ili povis certe diri, kia renkonto atendas ilin sur la loko de malŝarĝiĝo. Malgraŭ bone pripensita elekto de la borda punkto, malgraŭ fidindeco de la homoj, kaŝiĝantaj inter rokoj, atendante venon de la ŝipo, por malŝarĝi la kontrabandon kaj forveturigi ĝin sur ĉaroj al bonege aranĝitaj sekretaj tenejoj, risko estis ĉiam. La kaŭzoj de la danĝero radikis en rilatoj kun la borda gardistaro kaj en ŝanĝoj de ties anoj. Tial, tuj kiam malaperis malantaŭ la kabo la Poket-a lumturo, la ludo ĉesis kaj ĉiuj dek unu homoj, kiuj estis sur la ferdeko de «Ursino», pririgardis siajn revolverojn. Tergens metis sur la holdan lukon ok fusilojn kaj disdonis kartoĉojn.

— Ne maltrankvilu, — diris li al Davenant, kiu demande ekrigardis al li, — tielaĵo ĉe ni estas kutima afero. Necesas esti ĉiam preta. Sed malofte necesas pafi, eble nur en ekstrema okazo. Pro pafado oni povas pendumi. Tamen vi ja havas revolveron, ĉu? Prefere ne enmiksiĝu, ja kun via lerta pafado vi ne evitos punlaboron, se ne ion pli malbonan. Vi estas simple nia pasaĝero.

— Estas tiel, — diris Davenant. — Tamen mi ne havas malhonestan intencon sidi malantaŭ via dorso.

— Kiel vi deziras, — rimarkis Tergens aspekte indiferente, kvankam li tuj iris kaj diris al la ferdekestro pri la vortoj de Gravelot. Getrach demandis:

— Ĉu?

Ili aprobe subridis, dirante nenion plu, sed restis kun agrabla sento. En imago ili bataladis pli ofte, ol en la realo.

Tiutempe kelkaj boteloj kun brando estis transirantaj el manoj al manoj: preparante sin al la elŝipiĝo, la kontrabandistoj drinkis por kuraĝo, pli ĝuste — por trankvilo, ĉar ĉiuj ili estis tute ne malkuraĝuloj. Nur nun por ĉiuj iĝis klare senteble, ke la kargo, kostanta dudek mil pundojn, promesas al ĉiuj solidan profiton. «Ursino» turnis sin al la bordo, nevidebla, sed aŭdebla laŭ susuro de la surfo; la vento malkreskis. La matrosoj forigis la velojn; la ŝipo kun sola ĵibo altiriĝis al la malklaraj montetoj kun apenaŭ distingebla antaŭ ili ŝaŭma linio de sablo. Plaŭdis la mallaŭte ĵetita ankro; la ĵibo falis, kaj de sur la takelo surakviĝis la savboato. En ĝin eksidis kvar homoj: Davenant, Getrach, Petwek kaj sesdekjaraĝa grizhara kontrabandisto Outlander. Tuj kiam ili alremis al la bordo, iĝis klare, ke sur la bordo estas neniu, kvankam ilin devis renkonti propraj homoj.

— Nu, kion vi nun faros? — diris Petwek al Davenant, elsaltante sur la sablon kune kun li. — Ni restos ĉi tie. Mi iros serĉi niajn knabojn, kiuj, verŝajne, ekdormis nemalproksime en unu domo, kaj por vi la vojo estas konata: tra la montetoj kaj dekstren, vi neniel eraros, rekte eliros sur la ŝoseon.

La kontrabandisto estis jam zorgigita de siaj propraj aferoj. Getrach estis malpacience atendanta lin, por ekiri. Davenant, ege kontenta pri la bonorda fino de la navigo, same intencis foriri, li eĉ ekiris, — kiam li kaj ĉiuj ceteraj haltis, aŭdinte plaŭdon de remiloj inter la bordo kaj «Ursino». Pensinte, ke restinta en la boato Outlander por io direktis sin al la ŝipo, tiel kovrita de la obskuro, ke eblis distingi nur, kaj eĉ tion kun peno, la pintojn de ĝiaj mastoj, Petwek kriis:

— He, maljuna Out! Kien ci?

Samtempe kriis Outlander, kvankam liaj timaj vortoj ne rilatis al Petwek.

— Tergens, fuĝu! — kriegis li kaj, levinte al la lipoj la fajfilon, fajfis mallonge trifoje, kio sufiĉis, por ke sur la ferdeko ektondru tumulto.

Unu dogana boato, plenŝtopita de limgardistoj, ekstaris inter la bordo kaj «Ursino», la alia atakis ĉe la malfermita flanko de la maro, el trans la montetoj aŭdiĝis pafoj — kaj iĝis maleble nek navigi, nek iri ien. Dum ambaŭ doganaj boatoj estis kaptantaj «Ursinon», malhelaj figuroj de doganistoj, aperinte el la borda embusko, kriis:

— Kapitulacu, negocistoj!

Davenant rapide ĉirkaŭrigardis. Rimarkinte grandan ŝtonon kun profundaj fendoj, li ŝovis en unu el la fendoj la monpaperujon kun mono kaj leteroj, kaj ankaŭ sian cervon, kaj sukcesis superŝuti tion per rulŝtonetoj. Poste li alkuris al Outlander, estante preta al ĉio.

— Rebatu! — kriis Tergens de sur la ferdeko tiam, kiam la momento de perplekso jam forpasis kaj ĉiuj, kvazaŭ iliajn piedojn vipis varmego, komencis rezisti. Estis malfacile scii, kiom da soldatoj estis ĉi tie. Trovante nenion pli bonan, Petwek, Getrach kaj Davenant ĵetiĝis en la boaton de Outlander, kie, almenaŭ, la tumulto povus savi ilin, permesinte iel forgliti al la nemalproksimaj rokoj, kaj sub ilia defendo — en la maron. Tiel okazis, tia estis akorda humoro de ĉiuj, ke komenciĝis fervora pafado pro savo de la valora kargo kaj eĉ pli pro la subiteco de la tuta afero, kvankam, eble, jam kelkaj pentis, sciante, kiom multe pagos pro la pafado tiuj, kiuj restos vivaj. Deirinte de la bordo, la boato balanciĝis sur la ondoj, kaj al ĝi oni jam estis pafantaj de sur la bordo. La kugloj fajfis, penetrante la akvon aŭ batante la boatflankon per malbonaŭgura klako. La mallumo malhelpis al celado. Outlander, tremante pro ekscitiĝo, ekstaris kaj stare pafadis al la bordo, Petwek kaj Getrach penis faligi doganistojn, sidantajn en la boato, aliĝinta al la flanko de «Ursino». Davenant kaptis la revolveron, pli danĝeran en liaj manoj, ol fusilo en la manoj de soldato, kaj mortigis unu malamikon.

— Sed vi ja... por kio? — kriis Gerlach, sed jam forgesis pri Davenant, pafante mem al arbustoj, kie estis ŝanĝiĝantaj la konturoj de la obskuro.

Tiutempe sur la ferdeko de la ŝipo eksonis sabroj, per tio montrante miksbatalon. Samtie estis la estro de la taĉmento; anhelante, li ripetadis:

— Prenu ilin! Prenu!

Tire ekkriinte, la komandanto per ŝanĝiĝinta voĉo diris:

— Nun estas tutegale. Batu ilin senkompate!

— A ha! Aĉo! — kriis Tergens.

«Se mi ĵetos min sur la bordon, — pensis Davenant kun stranga singardemo kaj atento al ĉio, kio sonis kaj vidiĝis ĉirkaŭe, — se mi diros, kiu mi estas, kial mi estas kun la kontrabandistoj kaj pro kio min persekutas Van-Konet, ĉu tio helpos? Same min mokos la doganistoj, kiel Van-Konet. Ĉio ĉi estas etaj Van-Konet-oj. Jes. Tio estas ili!» — diris li ankoraŭfoje kaj kun la vorto «ili» sendis kuglon al unu el la malhelaj figuroj, kurantaj sur la sablo. La soldato ekturniĝis kaj falis kun la vizaĝo en la akvon.

Tiutempe sur «Ursino» oni ĉesis pafi; tie elĉerpite kaj sekrete kuŝis la obskuro, kvazaŭ ĝi sufokiĝis pro la batalo.

— Kaptitaj! Kaptitaj! — kriis Tergens. — Ĵetu, Gerlach, al diablo la fusilojn kaj fuĝu, se vi povas!

Sed jam estis malfacile haltigi Petwek-on kaj Outlander-on. La doganaj boatoj, liberiĝinte post «Ursino», ekatakis la kontrabandistojn de la dekstra kaj la maldekstra flankoj.

— Jen pereo nia! — diris Outlander, pafante al la proksime alirinta boato.

Li faligis la fusilon kaj apogis sin al la boatflanko per la mano. Kuglo trabatis lian bruston.

— Mi estas traborita, — diris Outlander kaj falis al la piedoj de Getrach, kiu estis same vundita, sed negrave, en la kolon.

Tamen Getrach pafadis, kaj Davenant senhalte disdonadis kuglojn al la korpoj de doganistoj, kuŝante sub defendo de la boata flanko. La boatoj estis balanciĝantaj unu kontraŭ la alia, plonĝante kaj turniĝante sen ajna rego, ĉar la soldatoj estis ekstreme kolerigitaj kaj same absorbiĝis de la batalo. Davenant pafadis al la bordo kaj al la boatoj. Eliginte ĉiujn kartoĉojn de la revolvero, li levis la fusilon de Outlander, kaj Petwek ŝovis al li manplenon da kartoĉoj, kunpreminte kune kun ili la manon de Davenant tiel forte, ke tute esprimis siajn sentojn kaj rompis al tiu la ungon. Por Davenant sufiĉis skuiĝo de nokta ombro en la mallumo, por ke li trafu ĝian centron mem. Kvankam li mortigis jam multajn kaj mem ricevis vundon ĉe la genuo, li restis trankvila, nur super la brovoj kaj en la tempioj premadis la pulso.

— Petwek! — diris Davenant por io, sed Petwek jam kuŝis apud Outlander; li estis nur malfermanta la buŝon kaj movanta la manon.

— Kaptu tiun ĉi! — kriis la doganistoj. Tamen Davenant ne rilatigis la krion al si, — dume li ne estis komprenanta vortojn. Finfine al li ne restis kartoĉoj, kiam Tergens laŭte diris:

— Lasu, Gravelot, ili vin murdos!

Li ne havis, per kio pafi, kaj li, kompreninte, diris:

— Jam lasis.

Kun tio Davenant ĵetis la fusilon en la akvon kaj vere lasis kapti sin al la malamiko, atakinta de du flankoj, sentante, ke per io li pravigis la rememoron de la ruĝ-flava salono kaj honore defendis la lumon de suna radio sur la hela tapiŝo kun saltantaj oraj katoj, eĉ se pri tio sciis neniu, krom li.

— Ĉu finiĝis? — demandis ligita Tergens, sidanta sur la holda luko, kiam sub fusilaj paftuboj Davenant surgrimpis sur la ferdekon, por, siavice, sperti manpremon de mankatenoj.

— Finiĝis, — respondis Davenant en ĉies bruo, plena de soldata sakrado.

— Se mi estos viva, — diris Tergens, — mi estos via per la korpo kaj la animo, sciu tion.

— Mi estas vundita, — diris Davenant, etendante la manon al serĝento, kiu fermis ĉirkaŭ liaj manradikoj la maldikan ŝtalon.

— Jes, kio estis tio? — suspiris Tergens. — Ni ĉiuj vere kvazaŭ freneziĝis. Ne timu, — eligis li tra la dentoj. — Ni penos. Ni vidos.

Davenant eksidis. La soldatoj komencis levi kadavrojn sur la ferdekon kaj kuŝigi ilin. Outlander ankoraŭ ĝemis, sed estis sen konscio. La ceteraj estis navigantaj al la tombo.

La doganistoj, alkroĉinte trenkablojn al la boatoj, levis la velojn, por konduki sian trofeon al Poket. Da ili estis kvindek homoj, restis dudek ses.

Plena de kadavroj kaj de valoregaj varoj, «Ursino» ĉe la tagiĝo venis al Poket, kaj gazetaj raportistoj ricevis sensacian materialon, tuj disŝovinte ĝin al kompostiloj.

Dum ili navigis, Davenant sekrete interkonsentis kun Tergens, ke la kontrabandistoj kaŝos la kaŭzojn de lia apero sur «Ursino».