Ĉapitro XV

Eĉ la unua monato de la edzineco ne donis feliĉon al la juna virino, tiel arde amanta sian edzon, ke ŝi ne rimarkadis liajn pripensitajn agojn, preparantajn disrompon. Nur dum la unuaj tagoj de la edzeco Van-Konet estis atenta al sia edzino; post la transloĝiĝo al Poket li ĉesis ĝeniĝi kaj rekomencis tiun ordinaran por li vivon, al kiu li kutimiĝis. Li estis malatenta, akra kaj mokema, kiel plenaĝulo, rapide elreviĝinta pri ludilo, prenita de li pro kaprico por nelonga amuziĝo. En tiu tago Consuelo estis krude ofendita de Van-Konet, riproĉinta la edzinon pri ŝia nenobla deveno. Por almenaŭ iomete distri sin, la juna virino iris al koncerto sola, kie, aŭskultinte muzikon, eĉ pli malĝojigintan ŝin, ŝi en meditemo forlasis la koncertejon. Unuafoje tiel peze ne kongruis la sentoj, esprimitaj de la alta arto, kun ŝia amara naiva sperto. Malgaja, sentante deziron resti sola, ŝi, malmulte konante la urbon, malrapide iris laŭ la bulvardo ne en tiu direkto, kien necesis iri, kaj ŝin haltigis Stomador.

Ĵetinte preteran rigardon al li, Consuelo eligis kelkajn hispanajn vortojn kaj intencis iri pluen, sed Stomador tiel gardeme, kvankam arde, kaptis ŝian manon, ke ŝi haltis, ne decidiĝante koleri.

— Ne foriru, ne elaŭskultinte, — parolis Stomador, dismetinte la manojn, kvazaŭ li estis kaptanta ŝin. — Señora, estas kondamnita al mortekzekuto mia plej bona amiko, James Gravelot, kaj ĉe la tagiĝo oni lin pendumos. Señora, helpu al mi diri tiajn vortojn, kiuj konvinkos vin! Venu al li kun mi, elaŭskultu kaj adiaŭu lin! Via koro komprenos tiun lastan deziron, por kiu tro malinda kaj kruda estas mia lango, por ke mi povu ĝin esprimi!

Sentante seriozecon de la atako, vidante la malfeliĉan vizaĝon, la senordan veston, jam iomete infektita de la furioza emocio de la maljuna homo, Consuelo diris:

— Pardonu Dio lian pekan animon, se tio estas tiel, kiel vi parolas, bona homo. Kien do vi vokas min?

— En la prizonon, señora. Tio estas ne krimulo, kvankam li estis akuzita pri interpafado kun doganistoj. Neniu kredas pri lia krimeco, ĉar lin pereigis Van-Konet, la filo de la gubernatoro. Gravelot batis tiun sentaŭgulon pro malnobla ago. La venĝo, la timo perdi la profitdonan fianĉinon pereigis Gravelot-on. Sed mankas tempo rakonti ĉion. Mi vidas, ke vi ekkompatis, kaj via bela animo paliĝas, samkiel via vizaĝo, aŭdante pri la krimo. Jen lia lasta deziro, kaj juĝu, ĉu povas tiel diri nigra animo: «Stomador, turnu cin al la unua virino, kiun ci renkontos. Se ŝi estas maljuna, ŝi estos por mi patrino, se juna — iĝos fratino, se infano — iĝos mia filino». Juĝu do, kion ne ricevis la mortanto kaj kiel kruele estos rifuzi al li, ĉar li estas malsana, senmova kaj pretiĝas morti!

Tiu parolo, plena de senartifika sufero, la terura akuzo al ŝia edzo, pro kio tremeris jam io nekorektebla en la animo de la sopiranta juna virino, forigis ĉiujn hezitojn de Consuelo. Ŝi decidiĝis.

— Mi ne rifuzos al vi, — diris Consuelo. — Estas kaŭzo por tio, kaj ĝi estas tro morna, por ke mi penu ĝin klarigi. Ni iru. Konduku min. Kiel ni trairos?

— Ho, pardonu! Nur tra subfosaĵo. La fuĝo malsukcesis, — respondis jubilanta Stomador, preta pro dankemo porti sur la manoj tiun ĉarman estaĵon, tiel kuraĝe decidiĝantan submetiĝi al danĝero. — Kredu aŭ ne, kiel vi deziras, sed almenaŭ dudek alparoloj estis miaflanke, kaj ĉiuj ili estis malsukcesaj. Kaj mi ne bedaŭras, — aldonis li, — ĉar la sorto donis al mi... Vi komprenas, ke tio estas vero, señora.

Malgraŭ la anima obskuro, pli similanta morton, ol la febra ekscitiĝo de Davenant, Consuelo ne povis reteni rideton, aŭskultante la naivan flaton kaj multon alian, kion, haste paŝante apud ŝi, parolis Stomador, ĝis post ĉirkaŭ dek kvin minutoj ili traglitis en la pordon de la butika korto. Honesteco de Stomador estis nun tute klara al Consuelo, tial, kvankam kun ĝeniĝo, kaŭzata de neordinareco de la danĝera okazaĵo, ŝi tamen kuraĝe enrigardis en la mallarĝan ŝakton, malforte prilumitan per la lanterno, dirinte:

— Mi mapurigos min tutan. Donu al mi ion por envolvi min.

Dum tiu tempo, kiam ili estis irantaj, el la interparolo kun Stomador al ŝi iĝis tute krude kaj abomene klara la koro de ŝia edzo, kvazaŭ malkovriĝis malsanaj internaĵoj de aspekte floranta korpo, plenaj de ulceroj. Kaj ŝi deziris elaŭskulti sian verdikton de la kondamnito, kiu, ne sciante tion mem, malimplikis la malpuran mensogon.

Pli rapide ol kato, salte forportanta muson, Stomador ĵetiĝis en sian ĉambron kaj revenis kun littuko, sufiĉe pura. Envolvinte sin kun la kapo, Consuelo ekvidis la elrigardintan el malsupre vizaĝon de Tergens. Ŝin kaptis profunda intereso al la entrepreno, kies morneco kaj emocio per io respondis al ŝia sufero.

— Ankoraŭ ĉio estas kvieta, — kun faciliĝo flustris Stomador. — La nokto favoras al James... Sed ja ĉio estis pripensita vere brile!

La tre juna virino kun vizaĝo de la konscienco mem ŝajnis al Stomador fidema knabino. Li ŝvebis apud ŝi, gardeme subtenante ŝin dum la malleviĝo.

— Mi ĵuras per la dorna krono! Vi estas veraj viroj! — diris Consuelo, enrigardinte en la teruran tunelon, morne prilumitan per la stelo de la lanterno. Vere, eblis admiri tiun laboron. — Almenaŭ tio estas konsolo por mi, — aldonis ŝi, lasinte la butikiston en perplekso koncerne la sencon de ŝia rimarko.

Jam la situo mem de la prizono kontraŭ la angulo de la korto pruvis verecon de la vortoj de ŝia malfeliĉa kondukanto. Nun Consuelo opiniis sia rekta devo kompensi per io la malbonon, kaŭzitan de ŝia edzo; ŝi hastis kaj grimpis fleksiĝinte. Botredge, konsternita de ŝia aspekto, silentis, alpremiĝinte al la muro de la pasejo, por tralasi la virinon. Ŝi surpaŝis lian manon, sed li eĉ ne moviĝis. Tergens rampis antaŭen kaj eksidis ĉe la dua elirejo, etendinte la krurojn. Consuelo kaj la butikisto transpaŝis liajn krurojn kun pli granda komforto, ol kiam ili preteris la longan korpon de Botredge. Por feliĉo de ĉiuj agantaj personoj de la prizona dramo, la vento blovis al iliaj vizaĝoj. Grimpante laŭ ŝtupetoj de la ligna ŝtuparo, Consuelo eliris supren. Ĵetinte la littukon en la aperturon, ŝi sensone trairis post Stomador tiujn dek paŝojn, kiuj estis disigantaj la subfosaĵon disde la pordo de la lazareto, kaj, alpremiĝante al la muro de la angulo, glitis en la helan ejon. El ĉiuj manipuloj de la pasado al la pordo kaj reen tiuj du paŝoj sub ŝirmo de la mallarĝa porda ebeno estis la plej akra elprovo de risko. La korpulenta Stomador, samkiel unuafoje, ekkuŝis apud la pordo sur la flankon, altreninte sin poste per la manoj. Consuelo alpremiĝis al la muro per la dorso, dismetinte la manojn kaj retroklininte la kapon. Samajn antaŭgardojn uzis ĉiuj, ne ekskludante Fakreged-on, kaj se atenti, ke dum la tuta agado estis entute dek tri pasoj de diversaj homoj el la pordo kaj en la pordon de la lazareto, kaj neniu bruis, nek stumblis, do iĝos klare, kia streĉo estis foruzita sur tiu ĉi eta tereno de kaŝita lukto.

En la momento de ŝia apero Davenant jam forgesis, kiu povas veni. Lia senliga parolo, tuŝinte la patron, la fuĝon, Van-Konet-on, la strangan taktikon de la advokato, estis iĝanta malfacila. Kiam li eksilentadis, Galeran paroladis kun li, refortigante lin, kiom li povis, per konsideroj pri ebleco de prokrasto de la plenumo de la verdikto. Jam li intencis adiaŭi kaj foriri, ne kredante pri la serĉoj de Stomador kaj konsciante, ke la danĝero kreskas, kiam Davenant diris:

— Fordonu la arĝentan cervon al Rohena kaj Elly Futroz. Mi ne scias, kiam tio estis — ĉu nun aŭ en la pasinta nokto, ŝajnis al mi, ke mi vidis sur la tablo kandelon, brulantan tage. En la fenestron penetris vento, sed la flamo de la kandelo ne moviĝis, ne estingiĝis, nur tre rapide degelis tiu kandelo...

Fakreged malfermis la pordon, enlasinte Stomador-on kaj la junan virinon, kiu kun teruro ekrigardis al la sterniĝinta homo. Lia elturmentita kaj hela vizaĝo ankoraŭ ne perdis sian, foran de ĉio, esprimon. Lecan, kiun Stomador konsternis ĉe la eniro per deklaro: «Tio estas nevino de la prizonestro!» — forte trenis nun la manikon de Fakreged, por ricevi klarigon de la okazantaĵo kaj peti permeson fuĝi. Ili foriris.

— Tio estis mi... tio estis mi, — ripetadis Stomador. — Mi trovis tiun ĉi feinon... sed ne Botredge... tiun diaĵon, tiun konsolon, tiun kavaliron-knabinon. Ŝi estas knabino. Mi, eble, tridek fojojn haltigadis ĉiajn konvenajn personojn!

La antaŭe falinta humoro de Galeran leviĝis ĝis nevidita alto. En tiu ĉi nokto ĉio plej bona de la homaj koroj estis malkovriĝanta antaŭ li kaj neeblaĵo iĝadis simpla.

— Vi submetiĝas al grandega danĝero, — diris Galeran al la juna virino, konjektante ŝian vivan staton per unu rigardo al ŝi. — Se nin ĉiujn oni malkovros, ni ne evitos batalon, kaj, kvankam ni ne permesos tuŝi vin, la risko tamen estas grandega.

— Por mi tio estas ne tiom timinda, — respondis Consuelo, kun fiera aspekto de homo, konanta sin mem. — Povas okazi nur malagrablaĵoj, sed mi decidis mem.

«Kiu do ŝi estas?» — pensis ĉiuj, sentante, ke Consuelo ne ŝajnigas, sed diras veron. En la kamero ekblovis malklara espero. Davenant profunde suspiris. La malhela akvo provizore foriris el lia konscio, kaj, senmezure feliĉa pri tio plej alta, kion donis al li la sorto inter turmentoj kaj timo, li vigliĝis.

— Mia konscio klariĝis, — ekparolis Davenant. — Mia deliro kondukis vin ĉi tien; tio estis ne tute deliro, — aldonis li, jam kompatante la estaĵon, portantan tiel multan ĝojon nur per sono de sia voĉo, ion tiel veran — ĝuste tian, tiel mirindan kaj belan, kvazaŭ li mem elpensis ĝin. — Ho, — diris Davenant, — mi estas trankvila, mi egalas nun al la plej vivaj inter la vivuloj. Foriru! Pardonu kaj foriru.

— Sed atendu. Mi ankoraŭ ne rekonsciiĝis, kaj vi jam forpelas min. Ĉu vi estas kondamnita al morto, malfeliĉulo?

— Vidante vin, mi dezirus diri, ke mi estas kondamnita al vivo.

Kortuŝita per la nobla tono de tiu malgaja ŝerco, Consuelo devigis sin forgesi pri la propra sufero kaj, ekstarinte ĉe la lito, kliniĝis, metinte la manon sur la bruston de Tirrey.

— En tiu ĉi momento mi estas ne tute fremda homo por vi. Vi vivos. Ĉu estas vera ĉio, kion rakontis al mi mia kondukinto pri via kolizio kun Van-Konet?

— Jes, — diris Davenant, admirigita kaj mirigita de ŝia decidema kaj ĉarma vizaĝo. — Sed ĉiu agus same, kiel agis mi. En ĉeesto de sia amoratino, de siaj amikoj, traveturante post drinka diboĉo al la fianĉino, nenion suspektanta pri liaj aventuroj, pri kio li fanfaronis, publike ofendante ŝin, tuj ĉe la tablo tiu homo ekdeziris ofendi kaj krude ofendis unu preterveturantan virinon. Nemalmulton ricevis de li ankaŭ mi. Mi batis lin en la nomo de la amo.

Consuelo svingis la manojn kaj fermis la vizaĝon. Ne reteninte larmojn, ŝi mallevis la kapon, plorante laŭte kaj amare, kiel batita infano.

— Ne bedaŭru, ne suferu tiel forte! — diris Davenant. — Por kio mi rakontis al vi ĉion ĉi?

— Tiel necesis, — suspiris la malfeliĉulino, leviĝante de sur la tabureto, sur kiun ŝi eksidis, kiam Davenant komencis paroli kun ŝi. — Sed mi nenion sciis! Mi estas Consuelo Van-Konet, la edzino de Georgo Van-Konet, kaj mi savos vin. Mi foriras. Kredu min. Rapide konduku min.

Pro ŝiaj vortoj estiĝis silento, kaj ĉiuj rigidiĝis. Okazis tiu tumulto de silento, kiam la perplekso de la evento superas per sia forto la kapablon tuj respondi al ĝi per racia vorto. Davenant laŭte diris:

— Mi estas savita. Sed vi? Per kio mi vin konsolu? Ne malbenu min!

Ĉio malklara, kaŭzita de la konduto de Consuelo, ekstaris sur sian lokon, kaj Stomador ektimis.

— Pardonu... — balbutis li, — mi petegas, malkovru al neniu, ke tiel okazis, ne pereigu nin ĉiujn!

Consuelo nur ridetis al li. Ĵetinte al la kondamnito varman rigardon, ŝi haste eliris, akompanata de Stomador kaj de panika rigardo de Lecan. Davenant ne plu povis ion diri al la virino, tiel peze submetinta sin al la bato. Galeran eltiris el sub lia kuseno la revolveron kaj svingis al li sian manon, flustrinte:

— Atendu, kaj post duonhoro postulu kuraciston.

La kamero malpleniĝis.

Ekstreme ĝojigita Lecan balbutadis:

— Rapide, rapide!

Kaj, tuj kiam la tri homoj, unu post la alia, malaperis en la subfosaĵo, li flustris post la dorso de Stomador:

— Keston... Du kestojn, almetu al tiu ĉi truo, ni superŝutos ĝin.

La vortojn de Lecan aŭdis Tergens. Kompreninte la tutan signifon de tia propono, li, kiam la pasejo malpleniĝis, altrenis du kestojn kaj starigis ilin unu sur la alian tiel, ke la tabulo de la supra ŝirmis la aperturon demalsupre.

— Kio do okazas? — diris Botredge al Tergens.

— Silentu. Okazas tio, pri kio oni fojfoje pensas nokte, se ne dormas. Tiam ĉio ŝanĝiĝas.

— Ĉu ci deliras? — diris Botredge malgaje.

— Ho ne. Ni eliru. Ĉiuj estas tie, en la butiko.

Kun furiozo, kaŭzita de la sento de la preskaŭ forpasinta danĝero, Fakreged kaj Lecan superŝutis la truon per grundo el la florbedoj kaj pritretis ĝin. Matene okazis granda pluvo, pro kio tiu ĉi loko inter du arbustoj ricevis naturan aspekton.

Senfortiĝinta Fakreged eniris en la kameron de Davenant, kiu longe rigardis al li, kaj poste ridetis.

— Mi estas savita, — mallaŭte prononcis li.

— Kio? Ĉu tiu virino savos vin?

— Ne. Mi ne scias. Mi estas savita tiel, kiel vi komprenas, sed ne deziras diri.

Li eksilentis kaj komencis deliri. Fakreged lavis la manojn, ŝlosis Tirrey-on, skrupule balais la koridoron kaj ĵetis rigardon al la horloĝo. Ĝi montris la duan kaj kvaronon.

— Kvazaŭ tuta vivo pasis, — balbutis Fakreged.

Dum la du kontrabandistoj estis aranĝantaj la barilon el la kestoj, kaj la provosoj estis maskantaj la aperturon, Galeran, Consuelo kaj Stomador kunvenis en la malantaŭa ĉambro de la butiko.

— Savu lin, — diris Galeran al la larmokovrita juna virino. — Mankas tempo enprofundiĝi en la okazintaĵon. Eksidu en mian aŭton.

— Komprenu, kion mi sentas, señora! — eldiris Stomador. — Mi estas tiel afekciita, ke jam ne povas iĝi tia vigla, kiam mi renkontis vin.

Silente preminte lian manon, Consuelo enskribis la adreson de Galeran, kaj li kondukis ŝin al la dezerto, kie Grubbe jam elturmentiĝis, atendante la finon.

— Grubbe, — diris Galeran, — la danĝero por mi forpasis, sed ĝi ne forpasis por Davenant. Memoru, ke nun ci veturigos lian savon.

— Kiu li estas? — demandis Consuelo, eksidante en la aŭton.

— Vi ĉion scios, — diris Galeran, — dume mi nur diros al vi lian nomon: Tirrey Davenant. Unu el la plej bonaj homoj. Mi petas, sciigu min.

Consuelo dum momento pensis.

— Ĉio decidiĝos ĝis la tagiĝo, — diris ŝi kaj, kapadiaŭinte, donis al Grubbe sian adreson.

La ŝoforo devis atendi apud la gastejo ŝian aperon kaj veturigi ŝin reen al la butiko aŭ liveri sciigon de ŝi. Galeran akompanis per rigardo la aŭton kaj revenis en la ĉambron de Stomador.

— Do jen kio okazis, — diris Tergens, penseme mordante la lipharojn. — Ne vidos mia frato la novan tagon. Ne iros la edzino kontraŭ la edzo, tio ja estas certa.

Neniu havis fortojn respondi al li. Apenaŭ movante sin, Stomador alportis kelkajn botelojn da pipra vodko. Ne senkorkigante, debatinte la gorĝojn de la boteloj per batoj de unu botelo al la alia, ĉiu eltrinkis, kiom sufiĉis da spiro.

— Ekstaru, — diris Botredge. — Nun estas danĝere resti ĉi tie. Ni sidos kaj atendos trans la angulo de la korta muro. Se la subfosaĵo malkovriĝos — ni fuĝos.





Señora — [senjóra] (hisp.) sinjorino (rim. de la tradukinto).