Kantoj de Boriso Grebenŝĉikov

En tiu ĉi paĝo mi kolektis kelkajn plej ŝatatajn de mi kantojn de mia plej ŝatata rok-muzikisto Boriso Grebenŝĉikov. Por la kantoj estu pli-malpli kompreneblaj al internacia publiko, mi tradukis iliajn tekstojn al Esperanto; tamen, ĉar mi estas poezie sentalenta, la tradukoj estas prozaj (nature, en la originalo estas kaj ritmo, kaj rimo). Sed tutegale, BG mem diris en iu intervjuo, ke traduki liajn kantojn en aliajn ligvojn estas sensence, ĉar ili tiuokaze ŝajnas stultaj aŭ ridindaj. Do, la proponata traduko estu nur laŭsenca helpilo por ĝui ruslingvajn kantojn de Boriso Grebenŝĉikov kaj grupo «Akvario». Klaku sur piktogramoj maldekstre de titoloj por elŝuti mp3-sondosierojn el la TTTejo «Malplenaj lokoj».

Jurij Finkel


El albumo «Akustiko», 1981

mp3 La dua vitra miraklo

Dum vi estis juna, via scio kaŝis vin,
Kaj neniuj hundoj sentis vian spuron.
Nun vi estas neŝirmita, vi forĵetis vian ŝildon,
Vi ne memoras, kiu estas prava, kaj kiu – blindas.
Vi pendigis celtabulojn sur la bruston,
Sufiĉas nur streĉi pafarkon;
Vi estas viva celo,
Vi certas, ke via vojo estas vera.

Sed tiujn, kiuj ne dormas, ne logas via ĝardeno,
Ja en ĝi estas nek floroj, nek ŝtonoj.
Kaj eĉ via dio neniun helpis,
Ekzistas aliaj – pli helaj kaj fortaj;
Kaj tial vi estas en vakuo,
Kiel sur malnova forgesita pentraĵo:
Nek komence, nek centre,
Kaj eĉ ne en la fino.


El albumo «Tabuo», 1982

mp3 Malplenaj lokoj

Ŝi uzas min, por plenigi malplenajn lokojn.
Uzas min, por plenigi malplenajn lokojn.
Sciu, se ni estus kune,
Tiu tasko estus simpla;
Sed mi donis al vi la manon, kaj ĝi restis malplena.

Ni iris trans rivero, dum al ni sufiĉis ponto.
Ni iris trans rivero, dum al ni sufiĉis ponto.
Ni ion promesis unu al la alia,
Kiu estis la unua, ĉu vi aŭ mi?
Kaj jen ni plu iras, sed la akvo sub ni estas pura.

En nia rondo ni trafis ducent poentojn el cent.
En nia rondo ni trafis ducent poentojn el cent.
Sed ĉiu el ni pafis al sia suno,
Kaj tute mankis la tempo;
Nun mi scias kanton, kaj la kanto estas simpla:

Ni uzas unu alian, por plenigi malplenajn lokojn.
Uzas unu alian, por plenigi malplenajn lokojn...

mp3 Cindro

Mi malamas malvarmajn tempojn, mi atendas venon de varmo.
Al mi ŝajnas iam, ke vi estas el vitro kaj mi estas el vitro.
Sed ofte al mi ŝajnas io alia –
Mi sonĝas pri cindro.

Mia efikeco kreskas ĉiutage;
Mi amas miajn murojn, mi nomas ilin «hejmo».
Al mi venas signaloj el diversaj flankoj,
Kaj mi sonĝas pri cindro.

Mi ŝatas ŝtalon pro tio, ke ĝi estas pura;
Mi ŝatas vivon pro tio, ke ĝi estas simpla.
Rememorigu al mi rideti, kiam vi vidas min;
Mi sonĝas pri cindro...
Mi sonĝas pri cindro...
Mi sonĝas pri cindro...
cindro... cindro... cindro...

mp3 Neniu el ni

Mi vidas nubojn – sed eble tio estas fumo.
Dum estis la suno, mi pensis, ke mi kantis, mi pensis, ke mi vivis.
Sed ĉu estas tiom grave – kion vi deziras ankoraŭ?
Ja neniu el ni eliros viva el tie ĉi.

Kiam estas fulmotondro, mi pli facile spiras – tio estas fakto;
Ne timu la tondron, ĝi ĉiam trafas al takto.
La floroj, kiujn mi donacis al vi, ne velkos ĝis la mateno,
Sed neniu el ni eliros viva el tie ĉi.

Ajna domo estas malfortika, kiam en la ĉielo estas ŝtalo.
Mi ŝatus sukcesi finkanti, sed se ne – do ne gravas.
Mi konstruis tiom multajn murojn, mi tiom multe volis konservi,
Sed neniu el ni eliros viva el tie ĉi.
Neniu el ni eliros viva el tie ĉi.

mp3 Filoj de silentemaj tagoj

La filoj de silentemaj tagoj
Spektas fremdan kinon,
Ludas fremdajn rolojn,
Frapas fremdan pordon;
La filoj de silentemaj tagoj
Timas rigardi en fenestron,
Timas paŝojn malsupre,
Timas siajn infanojn;

Donu iomete da akvo
Al la filoj de silentemaj tagoj...


El albumo «Elektroŝoko», 1982

mp3 Septembro

En tiu ĉi nokto la ĉielo ne heliĝos
Septembro estas dolĉa, matenon oni atendu ĝis la mateno,
Li drinkas, sed apenaŭ al li venas gajo
Li ne deziras gajon, li deziras vinon
Por ankoraŭ iomete prokrasti la vortojn «jam tempas».

Septembro estas festo, kiu ĉiam estas kun vi
Septembro dolĉas, kiel cigareda fumo
Ĉiu havas propran metodon, kaj mi scias la vian:
Fremda spiro – sur ies ŝultro,
Kiam tiu estis via.
Estu sola, se vi volas esti juna.

Ĉiuj kuru al festo – hodiaŭ ni festos nokton.
Septembro dolĉas. Festu ni nokton sen fino.
Blanka tablo, nigra teo, purpura vino.
Mi konis tiun, kiu konis ŝin,
Sed en mia memoro ne restis lia vizaĝo.
Festu ni nokton sen fino.

Mia amiko – ni festu nokton sen fino
Dum tago kaj nokto festu ni nokton sen fino
Ĉiam festu ni nokton sen fino...


El albumo «Radio Afriko», 1983

mp3 La rokenrolo mortis

Kiaj nervozaj vizaĝoj – okazos malfeliĉ'.
Mi memoras – estis ĉielo, mi ne memoras – kie.
Ni renkontiĝos denove, ni diros: «Salut'!».
En tio estas ia malbon'...

         Sed la rokenrolo mortis, sed mi ankoraŭ ne,
         La rokenrolo mortis, sed mi...
         Tiuj, kiuj nin amas, rigarde sekvas nin
         La rokenrolo mortis, sed mi...
                 ankoraŭ ne.

Ekde nun l' tempo fluos laŭ rekta lini'
Paŝon supren, paŝon flanken – ilia mond' estas post dors'.
Mi forbruligis ilian vivon, kiel stakon da gazetoj,
Restis nur malpura asfalt'...

         La rokenrolo mortis, sed ni ankoraŭ ne.
         La rokenrolo mortis, sed ni...
         Tiuj, kiuj nin amas, rigarde sekvas nin
         La rokenrolo mortis, sed ni...

Kubut-al-kubute, briko en mur' –
Ni staris tro fiere, ni pagas trioble:
Por tiuj, kiuj iris kun ni, por tiuj, kiuj nin atendis,
Por tiuj, kiuj neniam pardonos al ni, ke

         La rokenrolo mortis, sed ni ankoraŭ ne.
         La rokenrolo mortis, sed ni...
         Tiuj, kiuj nin amas, rigarde sekvas nin
         La rokenrolo mortis, sed ni...

         La Rokenrolo mortis, sed mi ankoraŭ ne.
         La rokenrolo mortis, sed mi...
         Tiuj, kiuj nin amas, rigarde sekvas nin
         La rokenrolo mortis, sed mi...


El albumo «La tago de arĝento», 1984

mp3 Elektro

Mia laboro estas simpla – mi rigardas al lumo.
Al mi venas motivo – mi selektas vortojn.
Sed dum ĉiu nokto, kiam leviĝas la steloj,
Mi aŭdas plaŭdon de ondoj, kiuj ne estas ĉi tie.

Mia vojo pli longas, ol tiu pado malantaŭ la dorso.
Mi memoras tion, kio estis montrita al mi –
La blankan urbon sur fora monteto,
Lumon de altaj steloj dum la vojo hejmen.

         Sed la elektro rigardas mian vizaĝon
         Kaj petas mian voĉon;
         Sed mi diras: «Al tiu, kiu vidis la urbon, jam
         Ne necesas via ringo».

Estas tro frue por cirko,
Tro malfrue por pilgrimado al la sankta tero.
Ni moviĝas malrapide, kvazaŭ en degelanta vakso.
En tio ne plu estas senco –
Saluton, infanoj de senkoloraj tagoj!
Se mi estus karmezine-ruĝa birdo,
Mi kondukus vin hejmen.

Ĉiu domo havas fenestrojn supren;
El ĉiu pordo eblas fari paŝon;
Sed se via vojo estas presita per kreto en asfalton –
Kien vi iros, se falos neĝo?

mp3 Okulo

Donu al mi okulon, donu al mi kanvason,
Donu al mi muron, en kiun eblas enbati najlon –
Kaj morgaŭ vi mem venos al mi.
Donu al mi ritmon, donu al mi iron,
Permesu al mi kanti tiujn kvin nelogikajn notojn,
Kaj mi estos plene je via dispono.

        Kiom multas ĉambroj, plenaj je homoj,
        Diafanaj ĉambroj, plenaj je homoj,
        Oficaj ĉambroj, plenaj je homoj,
        Sed dum mankas via amo
        Mi ĉiam
        Deziros ankoraŭ ion.

Donu al mi nokton, donu al mi horon,
Donu al mi ŝancon fari ion el ni,
Alie ĉio, kion vi aŭdos,
Estos «Kion vi deziras?»
Eble jes, eble ne.
Sur nia lok' en ĉielo devas esti stelo;
Ĉu vi sentas trablovon pro tio,
Ke tiu loko estas vaka?

        Kiom multas ĉambroj, plenaj je homoj,
        Diafanaj ĉambroj, plenaj je homoj,
        Oficaj ĉambroj, plenaj je homoj,
        Sed dum mankas via amo
        Mi ĉiam
        Deziros ankoraŭ ion.


El albumo «Iĥtiologio», 1984

mp3 Al vent' (Flugu, mia anĝelo, flugu)

versa traduko de I. Naumov:

Rompiĝis flugiloj dum estis malplena aer'.
Nur ŝarĝo post dors', kaj neniu bravis por ver',
Por averti lin – kion diri al unu iranta antaŭ la cent'?
Mi flustris al li: «Al vent', anĝelo, al vent'!»

Knabo simila al mago kun saga blindec'
Svingis flugile, kaj krevis ĉiela virgec'.
Kiam pontoj brulintaj per cindra neĝo falis al voja serpent'
Lin sekvis mia: «Al vent', anĝelo, al vent'!»

Mi dubis neniam en ajna afer' pri Dia konsent' kaj kontent',
Kaj se surdeco egalas al pek', ne mi genuiĝu por pent'.
Ja miliono da voĉoj fluas en min, sed nur sola formiĝas al sent',
Kaj mi premas la polmojn: «Al vent', anĝelo, al vent'!»
Kaj mi premas la polmojn: «Al vent', mia knabo, al vent'!»


El albumo «Dek sagoj», 1986

mp3 Kristalaj globoj

Kion vi faris? Mi fluis, kiel akvo.
Kion vi alportis? Tion, kio senspure malaperos;
Kantojn sen celo, kantojn sen honto,
Kantitajn por ĉesigi vian angoron.

Kion ni mastras? Kampojn el granito,
Birdojn el cindro, globojn el kristaloj.
Tie, kie ni pasis, estas nur la tero kaj ĉielo,
Sed venos vento, kaj oni jam ne bedaŭros pri ni.


El albumo «Ekvinokso», 1987

mp3 Adelaida

Vento, nebul' kaj neĝ'.
Ni estas solaj en ĉi domo.
Ne timu frapon al fenestr' –
Tio estas al mi,
Tio estas la Norda Vento,
Ni estas en ĝiaj polmoj.
Sed la norda vent' estas mia amik',
Ĝi gardas ĉion, kio estas kaŝita.
Li faros tiel, ke sur ĉielo ne estos nub'
Tie, kie leviĝos stel' Adelaida.

Mi memoras movojn de l' lip'
Karesajn tuŝojn de manoj.
Mi aŭdis, ke tempo forviŝas ĉion.
Ĉu vi aŭdas batojn de l' koro –
La falĉilon haltigis ŝtono.

Kaj estas nek trist', nek koler',
Nek amaro, nek ofendiĝo.
Estas nur la Norda Vento,
Kaj li vekos min
Tie, kie leviĝos stel'
Adelaida.


El «Rusa Albumo», 1992

mp3 Nikito Rjazanja

Nikito Rjazanja
Estis konstruanta urbon, kaj al li mankis najlo.
Nikito Rjazanja
Etendis la polmojn kaj ekvidis en ili gutojn de pluvo;
Nikito Rjazanja
Lasis la urbon kaj eliris en la ĝardenon.
Nikito Rjazanja
Lasis maljunulojn kaj instruis la junajn...

Sankta Sofia
Eksciinte pri li, venis al lia hejmo;
Sankta Sofia
Serĉadis lin kaj trovis lin subarbuste;
Ŝi baptis lin
Per sala pano kaj amara vino,
Kaj tie ili preĝis kaj ridis duope:

         Vidu, Sinjoro:
         Fortiko – kaj de ĝi venas timo,
         Ni estas infanoj en Viaj manoj,
         Instruu, kiel ni vidi Vin
         Malantaŭ ĉiu malfeliĉo...
         Akceptu, Sinjoro, jen pano kaj vino,
         Rigardu, Sinjoro – jen ni dronas al la fundo;
         Instruu nin spiri sub akvo...

Naŭ mil preĝejoj
Atendas Lin, ĉar Li devas savi;
Naŭ mil preĝejoj
Serĉas Lin kaj ne povas Lin trovi;
Kaj nokte denove pluvis,
Kaj la incendio finbrulis, al ni restis nur fumo,
Sed la urbo saviĝos,
Dum almenaŭ tri el ni
Plu parolas kun Li:

         Vidu, Sinjoro:
         Fortiko – kaj de ĝi venas timo,
         Ni estas infanoj en Viaj manoj,
         Instruu, kiel ni vidi Vin
         Malantaŭ ĉiu malfeliĉo...
         Akceptu, Sinjoro, jen pano kaj vino,
         Rigardu, Sinjoro – jen ni dronas al la fundo;
         Instruu nin spiri sub akvo...

mp3 Hirundo

Saltas hirundo, saltas laŭ blanka muro.
Saltas hirundo, saltas rekte al mi;
Suno leviĝis – do, venis la tempo.
Saltas hirundo, saltas – proksimas milito.

Saltas hirundo, saltas rekte al korto,
Saltas hirundo, saltas: kaj en la manoj tenas hakilon.
De unu flanko estas lumo; sed la alia flanko – ne estas.
Tio signifas, ke en nia hejmo sin kaŝis ŝtelisto.

La vivo dronos kiel ŝtono – iros rondoj laŭ la ĉielo.
Saltas hirundo, saltas – ĉie estas malamikoj.
Al la sankta batalo malsankte impetu niaj falkoj,
Kaj vi, hirundo, kantu, sed ilin ne sekvu.

Kantu, hirundo, kantu – kaj ni tamburas tamtamon,
Bravaj falkoj estas kaj tie kaj tie ĉi.
Falko flugas, kaj ino naskas;
Do, kiel ĉiam, ĉio estas en ordo, kaj ĉiu – sur sia loko...

versa traduko de G. Arosev:

Ek, hirundo, ek, laŭ mura fac'.
Ek, hirundo, ek, al mia spac'.
Jenas aŭror' – estas do ĝusta hor'.
Ek, hirundo, ek, jamas minac'.

Ek, hirundo, ek, rekte al kort',
Ek, hirundo, ek, vin ĉeas mort',
Cis estas hel', trans estas ĉel'.
Do, hejme sin kaŝis malica fort'.

Vanuos la vivo kvazaŭ ŝtoner'.
Ek, hirundo, ek, ĉirkaŭas danĝer'.
Kontraŭ horor' saltu kapre kondor',
Vi kantu sed sen streb' al liber'.

Vi kantu, hirund' – kaj sonu drum'.
Flugas bravaj falkoj super taglum'.
Falko – en ŝveb', naskiĝos beb';
Do – ĉio bonordas, ĉiu jeum'.

El albumo «Kostromo, mon amour», 1994

mp3 8200

Ok mil ducent kilometroj da malplen' –
Sed tutegale al ni mankas loko por noktum'.
Estus mi gaja, se nur ne vi –
Se nur ne vi, mia patrino-patruj'...

Estus mi gaja, sed ĉu gravas tio nun;
Simple ĉi tie estas ruĝo, kie la aliaj havas bluon;
Per arĝento venton, per falĉilo – la koron,
Kaj kiel Strigo mia anim' flugos super vi.


El albumo «Navigisto», 1995

mp3 Tombejo

Malleviĝis la suno en Himalajoj,
Por morgaŭ denove leviĝi;
Trenas sin jogo al tombejo
Por fortranĉi la kor-ligojn.

Li tenas trumpeton el osto.
Li komencos per ĝi trumpeti;
Li kunvokos malsatajn koboldojn –
Por manĝigi ilin per si.

Ili manĝos tutan lian korpon,
Ili trinkos tutan lian sangon;
Kaj matene li estos pura kaj senpeka,
Ne ligita eĉ je grajno.

Ho, ankaŭ ni trumpetadas,
Ĉe ni estas multaj trumpetuloj;
Kaj per nia sango ni nutras
Satajn arogulojn-kanajlojn.

Jam tiom da jaroj pasis – sed ili plu malsatas.
Ĉu vere niaj pekoj ankoraŭ ne estas pagitaj?
Ho, kiom mi deziras, ke finfine leviĝu la suno
Super la tombejo de mia patrujo...


Prozaj tradukoj de Jurij Finkel kaj Sergej Verŝinin
Versaj tradukoj de I. Naumov kaj G. Arosev