William Auld

Al mia amatino neesperantista

Eklerni esperanton vi evitas:
tre bone, kara, scias mi la kaŭzon
de tio, ke vi kvazaŭ sentas naŭzon,
kiam mi ion esperantan citas.

Ho jes! Ĉu kredas vi, ke mi ne vidas
tiun subitan spasman spiropaŭzon?
Pri l' lingvo sentas vi ĵaluzotaŭzon,
ke mian amon vi kun ĝi dividas!

Kara, pripensu: ĉu ne bone estus
se pri la aferet' vi ne kontestus,
sed entreprenus Zamenhof-ekzercojn?

Ĉar tiam vere vivus vi pli home,
kaj sentus kun, ne kontraŭ mi – kaj krome,
vi poste povus legi miajn versojn.