William Auld

Anna

I

Anna, diskrura kaj enua,
per distra mano suprentiras
la ŝtrumpon, kaj pro l' hor' vakua
ion nebulan prisopiras,

kaj mi, sidante en proksimo,
ekvidas gambon filigranan
kaj, ekpulsante pro l' intimo,
lascive eksopiras Annan,

kaj premus kun avid' purpura
vizaĝon inter ŝiaj mamoj,
kusenaj mamoj de matura
graseta spertulin' pri amoj.

Kaj certe se mi entreprenus,
eĉ malgraŭ apatia stato
al sia sino ŝi min premus
pro simpatio kaj kompato,

kaj lulus mian kapon milde
sur sia varmodora nudo,
kaj vartus dum momentoj ŝilde
min de l' turmenta vivokrudo.

Sed post miraklo de orgasmo –
mi bone scias – venus re la
eĉ pli profunda kormarasmo.
Ne solvas splenon fulmo de la

kares' pasie senpasia:
mi strebas do al ekvilibro.
Anna, subite rekonscia,
babilas jam pri nova libro.

II

Anna, en ŝtrumpoj kaj kalson'
aspektas vere monumenta:
ŝveba ĝarden de Babilon'
ne estis tiom eminenta

kiom la mamoj, je muaro
skuitaj per plej milda mov'
kiel tremola foliaro
pro delikata ventoblov',

kaj la Melosa Afrodite,
de l' tuta mond' admirocentro,
ĵaluzus plej senintermite
pri l' ronda ĉarm' de ŝia ventro.

Sed Anna, antaŭ la spegul'
sin vidas preskaŭ kun malŝato
kaj zorge notas sen gratul'
la plivastiĝon de l' formato,

kaj sentas, ke forflugas viv'
kaj maljunaĝo venas froste;
sennombraj noktoj de lasciv'
kaj ĝu' volupta lasis poste

impreson malprecizan de
sencelo, vano kaj malriĉo;
ankoraŭ io mankas tre,
ŝin iel fintis plenumiĝo.

La lastajn vestojn ŝi demetas
(ebura gamb', ingvena ambro)
kaj post momento tualetas,
kantante gaje, en banĉambro.