Ivan Naumov

Gari-galia rep' (danc')

En Gari-Galio en fora vilaĝ'
Loĝis olda avino ne scianta pri aĝ',
Kaj en vilaĝo tiu en apuda kort'
Loĝis ankaŭ oldulo ne pensanta pri mort' –

Ĉar de mateno frua ĝis malfrua vesper'
Ĉar de mateno frua ĝis tardega vesper'
Kun plena sindono, kun vera sincer'
Ili dancis dancon de Gari-Galio!
Ili dancis repon de Gari-Galio!

Rigardu ankaŭ vi ke sur horloĝo estas l' deka hor'
Do kial vi enlitas, kial via sonĝ' ne flugis for?
Muzik' ĝis nun silentas, tio ŝajnas dram' –
Do, ellitiĝu, njeto, tempas, tempas jam!
Dancu, kara, dancu mia amata!

Ĉu vi forgesis kiel fari la unuan movon? – Jen!!!
Komprenu ĝuste, bebo: se ni dancas – do ni estas en
Eterna rond' magika, enu ĝin kun am' –
Gari-Galia ritmo estas pura flam'!
Dancu, kara, dancu mia amata!

Plirapidigu paŝon – tiam milobliĝos energi'!
Liberu per animo – tio estos danca kirurgi'!
Nin kaptas sorĉa fort' – ne vanas danca fam',
Sinsentu hom' el karn' – apudos mia sam'!
Dancu, kara, dancu mia amata!

En Gari-Galio en fora vilaĝ'
Loĝas juna knabino ne scionta pri aĝ',
Kaj en vilaĝo tiu en apuda kort'
Loĝas ankaŭ junulo ne pensonta pri mort' –

Ĉar de mateno frua ĝis malfrua vesper'
Ĉar de mateno frua ĝis tardega vesper'
Kun plena sindono, kun vera sincer'
Ili dancos dancon de Gari-Galio!
Ili dancos repon de Gari-Galio!.

19.11.1994