Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

F —

  1. La sepa el la literoj de Esperanto.
  2. Cifero en deksesuma nombrosistemo (la dekuma valoro: 15).
  3. Angla-germana nomo de la kvara tono de la natura maĵora skalo (la franca-itala fa).
  4. Ĉe multaj klavaroj, F1, F2, … F12 simbolas la funkciajn klavojn n-ro 1, 2, … 12 resp.

1996-02-29


fab*o

Programa komponanto verkita en Ĝavo kaj uzebla por krei aplikaĵojn per komponilo.

Noto. La termino estas bazita sur la anglalingva metaforo: Ĝavo (java) estas Usona vorto por «kafo»; «Ĝavaj faboj» (java beans) estas do «kafaj grajnoj» (la maniero nomi tiajn grajnojn «faboj» estas iom stranga por, ekz-e, ruso, sed ja konforma al PIV1 kaj ties Zamenhofa ekzemplo).

Angle: bean, JavaBean

2000-11-04


faden*o
  1. Vd temfadeno.
  2. Vd disfadenigo.

Noto. Kp tredkodo.

Angle: thread

1998-03-20


faden·sekur·a

En paralelado, karakterizas tian subprogramon kiu estas opuza aŭ sin protektas kontraŭ pluropa plenumo; do, kiun oni povas sekure uzi ĉe disfadenigo.

Angle: thread-safe

1998-09-03


fajr·o·ŝirm·il·o

Dediĉita komputilo kluza, provizita je specialaj sekurigaj rimedoj, priservanta kontaktojn de loka reto kun la ekstera mondo, precipe kun la Interreto. Ĝia celo estas protekti la lokan reton kontraŭ kodrompistoj.

Fajroŝirmilo ofte estas prokura kluzo.

Noto. Laŭvorta traduko el la angla per «fajromuro» estus iom dubsenca, ĉar tio plie pensigas pri metafora «muro el fajro» (simile al «fumkurteno»). Cetere, ankaŭ la usonanojn ilia termino pensigas ne pri masonita muro sed pri aŭtomobila vando (laŭ Georgo Partlow, s.c.e., Message-ID: 8p8f3l$tj4$1@nnrp1.deja.com):

Supozeble tamen indas aldoni, ke ofta uzo de «firewall» en la usonangla estas «la barilo inter la motora kaj pasaĝera sekcioj de aŭtomobilo…», kiu ja permesas trapason de diversaj kabloj ktp. Mi eĉ vetus, ke estis tiu specifa uzo, kiu inspiris la komputikan terminon.
«Fajroŝirmilo» estas kompromiso: temas pri «ŝirmilo», sed tiaj protektaj rimedoj povas esti diversaj; la mencio pri «fajro», per si mem ne tre esenca, devas helpi al fakulo rekoni kaj memorfiksi la terminon. Fakte la metaforo estas iom ŝovita, ĉar Zamenhof uzis la vorton por senco pli speciala ol la implicata de la vortoformo: «Ekrano, por eviti ŝprucon de fajreroj» [PIV1]. Nu, eĉ se oni volas rezervi la ĝeneralforman vorton al tiu speciala senco, ankaŭ ĝi ne malkonvenas kiel metaforo: la reta fajroŝirmilo baras vojon al la danĝeraj fajreroj, tamen tralasante la agrablajn varmon kaj vidon.

Angle: firewall machine, flytrap
France: pare-feu, coupe-feu, garde-barrière
Ruse: брандмауэр, межсетевой экран

1997-06-29


faks·i [Jel] —

Transmeti grafikan bildon (dokumenton, mapon, manskribaĵon) per la ordinara telefona reto. Faksilo estas kombinaĵo de modemo, skanilo kaj printilo, konektebla al telefona aparato por ricevi (kaj surpaperigi) aŭ sendi faksaĵojn. Multaj modernaj modemoj kapablas sendi (kaj ricevi) faksaĵojn rekte el (resp. en) la komputilo(n).

Angle: fax, facsimile
France: télécopie
Germane: Fernkopieren, Telefax
Ruse: передавать по факсу

1996-02-29


faksimil*a redakt·ad·o, redaktado «vidate — vidote» —

Reĝimo de teksta redaktado uzata en multaj sistemoj de surtabla tipografio: dum la redaktado (plenumata en dialogo) la bildigo de la traktata teksto sur la ekrano aperas kiel eble plej proksima al sia definitiva (tipografia, kompostita) formo. Por tiu celo oni laŭeble uzas unujn samajn tiparojn en la ekrana prezento kaj dum la surpaperigo; la redaktaj komandoj kaŭzas tujan rearanĝon de la teksto (ekz-e ĉe la enigo de centrigota titolo la linio kreskas ambaŭdirekte, recentrigate post ĉiu klavofrapo). Do, redaktilo funkcianta en tia reĝimo similas interpretilon. Male, ĉe logika redaktado la uzanto preparas la tekston en speciala fontlingvo, kaj la kompostado (kaj ekrana superflugo de la rezulto) estas aparta stadio de tekstotraktado; kompense, por la redaktado oni povas apliki ajnan redaktilon aŭ alispecan traktilon, eĉ plurajn, kies suma funkciaro estas pli riĉa kaj fleksebla ol tiu de redaktilo disponebla por faksimila redaktado.

Noto. En Esperanto faksimilo neniam signifas fakso, laŭ PIV1

faksimil·o Ekzakta reproduktaĵo de skribo, desegno.
Do, fakso ne egalas faksimilon, kvankam fakso ja celas ekzaktan reproduktaĵon (faksimilon) de la orinigalo.

Angle: WYSIWYG, «What You See Is What You Get»
France: tel-tel, tel écran — tel écrit
Ruse: визуальное редактирование, режим полного соответствия

1996-02-29


fakt·a adres·o

La adreso kalkulita laŭ la maniero de adresado, indikita en komando, kaj uzota por atingi la operandon.

Ekz-e absoluta adreso, aŭ la sumo baza_adreso + deŝovo por relativa adreso ktp.

Angle: actual address, effective address, machine address
Ruse: фактический адрес, исполнительный адрес

1996-02-29


fakt·a parametr·o, efektiva parametro —

En voko de subprogramo, esprimo kiu indikas objekton aŭ valoron fakte traktotan de la vokata proceduro, funkcio, makroogenera programpeco. En Paskalo:

   fakta_parametro = esprimo | funkcinomo | procedurnomo.

Konforme al la specifo de la responda formala parametro en la formalparametra listo de la koncerna procedurdeklarofunkcideklaro, la fakta parametro devas esti variablo (subkazo de la esprimo), se por la formala parametro estas specifita pasigo per referenco; nomo de procedurofunkcio, se la formala parametro havas resp. funkciparametran aŭ procedurparametran specifon.

Angle: actual parameter
Ruse: фактический параметр

1996-02-29


faktorial·o

«Mat.: La produto 1×2×3… n; ĝi estas signata per la simb. n!» [PIV1].

Faktorialo estas ŝatata ekzemplo pri rikuro kaj rekursio (vd Faktorialoj).

Angle: factorial
Ruse: факториал

1996-02-29


faktor*o

«4 Mat.: Multiplikanto aŭ multiplikato» [PIV1].

Ofta nocio en sintaksaj difinoj, ekz-e por Paskalo:

   faktoro = sensignuma_nombro | signoĉeno | "NUL" | variablo 
      | arkonstruilo | funkcivoko | "NE" faktoro | "(" esprimo ")".

Laŭ tiu sintakso faktoro povas esti nomo (vd variablo); krom proprasenca tuta variablo, ĝi povas esti nomo de konstantolimnomo el konformiva tabelskemo. — Kp ankaŭ la difinon de metafaktoro sub sintakso.

Angle: factor
Ruse: множитель

1996-02-29


fal·menu·o

Menuo aktiviĝanta kiam la muskursoro tuŝas ĝian titolon en la menuzono. La menuo «sterniĝas» tuj suben kaj malaperas post elekto de komando. Kp tirmenuo.

Angle: drop-down menu
Ruse: ниспадающее меню

1996-02-29


fals*o

Malvero.

1999-08-15


farb·o·problem·o

Por ajna grafeo G kaj k∈ℕ determini, ĉu G estas k-disfarbebla, alivorte, ĉu k ne plias ol la kolornombro de G. La farboproblemo estas NP-kompleta. Vd problemo pri kvar farboj.

Angle: coloring problem
Germane: Färbungsproblem
Ruse: задача о раскраске

1996-02-29


farb·o·pulvor·o, fulgo —

Konsumaĵo, pulvoro el farba substanco uzata en lasera printilo aŭ simila aparato por fari bildojn (ekz-e printi tekstojn) sur papero aŭ filmo. Vd kartoĉo.

Angle: toner
Ruse: тонер

1996-02-29


fasad·o [Jel] —

Ekstera interfaco de sistemo kun ties ĉirkaŭo — kun la uzanto (vd homa-komputila interfaco, komandlinia interfaco, GUI), kun komputila reto, kun aliaj programaroj. Interalie, fasado povas faciligi la uzon de ne-afabla programo, disponigante menuojn, tiel ke oni ne bezonas memori ĉiujn komandojn, aŭ aktivigante la muson super programo kiu mem ĝin ne uzis, ktp. Kp interna interfaco.

Angle: front-end interface, look and feel
Ruse: внешнее сопряжение

1996-02-29


fask*o

Teĥnike: Aro da interligitaj samspecaj objektoj, interalie

  1. Grupo da terminaloj, komputiloj aŭ disponaĵoj kunhavantaj unika(j)n risurco(j)n, ekz-e konektitaj al unu sama servilo;
  2. Memorunuo sur magneta disko konsistanta el fizikaj blokoj (dosiero povas konsisti el faskoj, koneksaj aŭ ne).

Noto. Terminformo proponita de Simono Pejno en soc.culture.esperanto (2000-06-17).

Angle: cluster

2000-06-17


fason*o

Ĉiu el la formoj disponeblaj por tekstoprezento, precipe la grafika formo de la signobildoj. Depende je la uzataj rimedoj oni povas paroli pri skribmaniero (se temas pri manskribo), tipara fasono, tajpsignara fasono, fasonoj de nadlara printilo ktp. En unu teksto oni povas uzi plurajn fasonojn (iun por la ordinara parto de la teksto, alian por emfazo, trian por titoloj, kapvortoj ktp).

En la manskribo la rolon de fasono povas havi diversaj substrekoj (unuobla, duobla, ondlinia ktp) kaj la majuskligo. La tradicia tajpilo disponigas substrekadon, majuskligon, en Germanio kaj en la orienta Eŭropo oni uzas ankaŭ   l a   m a l d e n s a n   f a s o n o n .

La nadlaraj printiloj disponigas kaj la tajpeskan substrekadon, kaj la fasonojn similajn al la tiparaj: oblikvan fasonon (uzatan anstataŭ kursivo), grasan, mallarĝan, larĝan, altan fasonojn. Sur la ekrano la fasonoj iam bildiĝas per koloro. Pri la signifoj tipografiaj vd tipara fasono, tiparo.

Rim. Verkante tekston, la aŭtoro ofte bezonas plurajn rimedojn por grafika emfazo aŭ apartigo; sed ofte al la aŭtoro ne gravas la konkreta formo de la emfazo, ĉu tio estos kursivo, substreko aŭ maldensigo, ĉu la kapvortoj estos grasaj aŭ majuskletaj, ĉu la ŝlosilvortoj en la programpecoj estos senserifaj aŭ substrekitaj. Do, oni povas distingi logikajn fasonojn (kaj konstati, ke la aŭtoro bezonas, ekz-e, 3 diversajn fasonojn) kaj la fizikajn fasonojn (ilian realigon per konkretaj tipografiaj tiparfasonoj aŭ per la fasonoj de nadlara printilo). Tial en multaj tekstotraktiloj la rimedoj stirantaj reĝimon de la printilo (ekz-e substrekadon, oblikvigon, plidensigon ktp) estas tiaj samaj, kiaj ŝanĝas la tiparon (angle font). Fakte, kutime oni indikas ne tiparŝanĝon, sed ĝuste la fasonŝanĝon (ekz-e, normale oni simple ŝaltas «kursivon», ne «la 10-punktan kursivon»). Tial fasono tre ofte estas la ĝusta termino en situacioj, por kiuj en la angla estas uzata la vorto font.

Angle: (type)face [e.g. «boldface» in TeX]; font
Germane: Schnitt
Ruse: шрифт

1996-02-29


fenestr·ad·o
  1. Tia maniero trakti grandformatan bildon, ke ĝi estas vidigata en fragmentoj, per ŝovado de la ekrana vidiga kadro («fenestro») sur la bildo. En iuj grafikaj terminaloj fenestrado estas realigita aparate [oni povus ankaŭ provi por tiu senco tond(ad)on, laŭ la angla «scissoring».
  2. Realigo kaj aplikado de fenestrosistemoj.

Angle: window technique, windowing

1996-02-29


fenestr·aĵ·o

En GUI, objekto de fenestro uzata por ekigi agon: butono, menuo, rulumskalo ktp. Fenestrosistemo disponigas bibliotekojn da plej ofte uzataj fenestraĵoj en unueca grafika stilo kaj kun kohera konduto.

Angle: widget [ˈwɪʤɪt] { window + gadget }; control { Sun }
France: contrôle

1997-06-12


fenestr*o [Jel, Pfei] —

Parto de la ekrano de terminalo, traktebla kiel aparta ekrano.

Angle: window
Ruse: окно

1996-02-29


fenestr·o·sistem·o

Maniero aranĝi homa-komputilan interfacon, programaro kiu ebligas uzi diversajn partojn de la ekrano samtempe, per fenestroj.

Fenestrosistemo gravas precipe por tiuj komputiloj (precipe laborstacioj) kiuj ebligas kunrulonkvazaŭkunrulon. Ĉiu el la kunrulaj procezoj uzas po unu fenestron por eneligo. Uzulo povas alterne labori per diversaj programoj en diversaj fenestroj. Ekz-e verki programtekston per redaktilo en unu fenestro, tradukigi ĝin per tradukilo en alia, kaj testi la tradukitan programon en tria.

Normalaj tekstobazitaj programoj uzas la fenestron kvazaŭ apartan ekranon; ili ne bezonas «scii» pri la fenestrosistemo. Aliaj programoj, kiuj estas speciale faritaj aŭ adaptitaj por la fenestrosistemo, povas eluzi ties eblojn: krei subfenestrojn por dialogi kun la uzulo, montri menuojn kaj ekranajn prembutonojn, reagi al muso-movoj, ktp.

Kutime eblas rearanĝi la fenestrojn sur la ekrano, ŝanĝi la poziciojn kaj grandecon; eĉ kaŝi unu fenestron malantaŭ alia. Tiun aranĝadon de la fenestroj sur la ekrano povas helpi speciala programo, la fenestro-mastrumilo (angle window manager).

Ekrano kun fenestrosistemo estas komparebla kun skribotabla surfaco, sur kiu kuŝas dise diversaj iloj kiel kalendaro, horloĝo, notslipoj, dosierujoj, dosieroj kun tekstoj aŭ grafikaĵoj.

M. Weichert

Angle: window system, windowing system
Ruse: оконный интерфейс

1996-02-29


fer(aĵ)o [Pfei] —

Ĵargona vorto por aparataro — kp lad(aĵ)o.

Angle: hardware
Ruse: железо

1996-02-29


ferm·i dosier·o·n

Indiki, ke la programo finis sian laboron super dosiero. Sekve la operaciumo malokupas la bufrojn, atribuitajn al la dosiero, kaj se necesas, la aktualigita datumaro registriĝas en la eksteran memoron. Kp malfermi dosieron.

Rim. En Paskalo la fermo okazas implice, en la pliopo de la aliaj programlingvoj por ĝi estas specialaj proceduroj.

Angle: close a file
Ruse: закрывать файл

1996-02-29


ferm·it·a

Mat.:

  1. (Topologio:) Pri aro en topologia spaco, kiu entenas ĉiujn siajn kontaktopunktojn.
  2. Aro A estas fermita rilate algebran operacion, se aplikite al ajnaj argumentoj el A la operacio liveras rezulton ankaŭ apartenantan al A.
  3. En algebro, komuta korpo estas fermita, se ĉiu nenulgrada polinomo havas en ĝi almenaŭ unu nuliganton.

Angle: closed
France: fermé
Ruse: замкнутый

1996-02-29


ferm·it·a procedur·o [KKV] —

Proceduro kies vokojn la tradukilo anstataŭigas je pasigo de la faktaj parametroj, de la revenadreso kaj je salto al ĝia korpo. Kontraste al malfermita proceduro, por fermita proceduro ĉiam estas nun unu ekzemplero de ĝia tradukita korpo.

Angle: closed subroutine
France: sous-programme fermé
Germane: geschlossenes Unterprogramm
Ruse: замкнутая процедура

1998-11-02


ferm*o [COK91] —

Mat.:

  1. Fermo de aro A en topologia spaco estas la komunaĵo de ĉiuj fermitaj aroj, entenantaj la aron A, la aro de ĉiuj kontaktopunktoj de A; simbole Ā[A].
  2. Transita fermo.
  3. Unuloka operacio en parte orda aro A, ĵetanta x∈A al [x]∈A tiel, ke por ĉiuj u,v∈A

Noto. Por fermo (1) oni trovas ankaŭ «klozaĵo»n [EKV] kaj «klozuro»n [Rei87] — tio estas senbezona radikmalŝparo.

Angle: closure
France: fermeture, adhérence
Ruse: замыкание

1996-02-29


fer·o [Jel], feraĵo —

Ĵargona vorto por aparataro, aparato — kp lad(aĵ)o.

Angle: hardware, iron
Ruse: железо

1996-02-29


fiask*o

Ĉe serĉo kun malavancoj, liveraĵo indikanta malsukcesan finon de subtasko.

Angle: fail(ure)

1996-02-29


Fibonaĉi, Leonardo la Pizano —

♖ Itala matematikisto (ĉ. 1180–1250), al kiu ni ŝuldas Fibonaĉian sekvencon; laŭ iuj historiistoj, ĉ. 1200 li unue en Eŭropo enkondukis la «arabajn ciferojn» (Eŭropajn ciferojn).

Angle: Fibonacci
Itale: Fibonacci
Ruse: Фибоначчи

1996-02-29


Fibonaĉi·a sekvenc·o

Mat.: Entjersekvenco kies ĉiu ano estas sumo de la du ĵusantaŭaj, ekz-e 1, 1, 2, 3, 5, 8,… Fibonaĉia sekvenco genereblas per rikuro, ekz-e

F(1)=1, F(2)=1,
F(n+2) = F(n) + F(n+1); n≥1

La kvociento de tujsekvaj sekvencanoj F(n+1)/F(n) konverĝas al la ora nombro, grava en la artoj.

Angle: Fibonacci series
Ruse: числа Фибоначчи

1996-10-13


Fibonaĉi·a serĉ·o

Speco de dupartiga serĉo, esence simila al la duoniga serĉo, sed en kiu la numeroj de la dividpunktoj formas Fibonaĉian sekvencon.

Angle: Fibonacci search

1996-02-29


fibr·o·optik·o

Parto de fiziko, studanta datumtransmeton per vitra aŭ plasta lumfibro.

Angle: fiber optics, fibre optics
Ruse: волоконная оптика

1996-10-13


fid·ind*o

Probablo de senerara funkciado de aparata aŭ programa rimedo en difinitaj uzkondiĉoj kaj tempoperiodoj. La nocio de fidindo entenas, i.a., disponeblon kaj datumsekurigon.

Angle: reliability
France: fiabilité
Ruse: надёжность

1996-02-29


FidoNet

Retoj: Hobieca komputila reto, liganta plurmil komputilojn, ĉefe hejmajn aŭ personajn.

Rim. Por sendi retpoŝton el Internet al FidoNet necesas transformi la retpoŝtan adreson. Se iu Sami Deano havas FidoNet-adreson 2:345/678.9, oni sendu al

Sami.Deano@p9.f678.n345.z2.fidonet.org

M. Weichert 1996-02-29


fiks·iĝ·em·a reĝim·klav·o

Reĝima klavo (ekz-e reganta la registrumon) kiu ŝaltas la koncernan reĝimon kaj lasas ĝin ŝaltita ĝis malfikso per aparta (re)premo. Kp nefiksa reĝimklavo.

Angle: locking escape; CapsLock
Ruse: фиксатор верхнего регистра, залипающий переключатель регистра

1996-02-29


fiks·it·a disk·o

Diskaparato muntita en komputilon (kontraste al la demeteblaj disketoj kaj diskaparatoj).

Angle: fixed disk, hard disk
Germane: Festplatte
Ruse: постоянный диск

1998-12-17


fiks·it·a punkt·o, fiksa punkto [EKV] —
  1. Mat.: Por ĵeto f: A → A, tia p∈A, ke f(p)=p.
  2. Komp.: On-punkto en fikspunkta prezento.

Angle: fixed point
Ruse: неподвижная точка (1); фиксированная точка, запятая (2)

1996-10-07


fiks·long·a spac·et·o

En teksta redaktilo, signo kies definitiva bildigo estos spaceto de antaŭdifinita longo (la ordinara spaceto estas iom «elasta», kaj tio estas uzata por alkadrigo; sed ĉe aranĝo de tabeloj, listoj, programoj tia elasto estas maloportuna). Dum la preparo de dokumento, en la fontteksto, la fikslongaj spacetoj ofte estas bildigataj per kuvo aŭ alia videbla signo.

Angle: hard space
Germane: Zwischenraum fester länge, harter Zwischenraum
Ruse: жёсткий пробел

1996-02-29


fiks·punkt·a prezent·o

Maniero prezenti reelojn (pli ĝuste, racionojn) per entjeroj (aŭ per ciferĉeno) kun implica on-punkto; sed iuj komputiloj disponigas specialajn komandojn por la aritmetiko en fikspunkta prezento. La fikspunkta prezento oportunas kiam temas pri kalkuloj kun indikita absoluta eraro, aŭ kiam estas traktataj mezuraĵoj esprimitaj en tia prezento.

Kp glitpunkta prezento.

Angle: fixed-point representation
Ruse: представление чисел с фиксированной точкой

1996-02-29


fiks·sign·ar·a (aparato, reĝimo) —

Funkcianta nur per antaŭfiksita signaro (precipe litercifera; ekz-e fikssignara terminalo, kalkulilo). Kp grafika.

Angle: text mode

1996-02-29


filtr·il·o [Jel, Pfei] —

En Unikso, programo ricevanta ĉiujn datumojn el la ĉefenigujo, kaj sendanta ĉiujn rezultojn en la ĉefeligujon; ekz-e programo anstataŭiganta en la traktata datumstrio plurajn tujsekvajn spacetojn je unu sola spaceto. Oni povas aranĝi ĉenstablon el pluraj filtriloj.

Angle: filter
Ruse: фильтр

1996-02-29


fin·a uz·ul·o, la plej ekstera uzulo —

Uzulo aplikanta komputan sistemon por siaj propraj celoj sen scii kaj sen zorgi pri ĝiaj internaĵoj; ekz-e tajpisto uzanta kontorvaron.

Angle: end user
France: utilisateur final
Ruse: оконечный пользователь, конечный пользователь

1996-02-29


fin·a valor·o

En nombrila iteracio de Paskalo, esprimo indikanta la lastan valoron de la iteracinombrilo.

Angle: final value

1996-02-29


fin·aĵ·o, sufikso

Ĉe multaj operaciumoj, la fina parto de la nombazo de dosiernomo, kutime apartigita per punkto. Ĝiaj funkcioj povas esti diversaj; ekz-e, finaĵo povas karakterizi la specon de la datumaro kaj eventuale, la aron de operacioj al ĝi aplikeblaj. Ekz-e, en MS-DOS la fontodosiero kun la teksto de la Paskala programo pri ok damoj (Paskala programo pri la 8 damoj) normale havus la dosiernomon damoj.pas; tiam la pretan programon la tradukilo registrus en dosiero damoj.exe; do, la finaĵoj .pas kaj .exe indikas, ĉu temas pri fonta aŭ cela dosiero, el kiuj la unua estas tradukebla, kaj la dua — plenumebla. Kp postfikso; vd kaŝita dosiero.

Angle: file name extension
Ruse: расширение имени файла

1996-02-29


fini·a aŭtomat·o

Mat.: Aŭtomato sen ekstera memoro; alivorte, aŭtomato kies tuta memoro esprimiĝas en la finia aro de la statoj de tiu aŭtomato.

Angle: finite automaton, finite-state acceptor
Germane: endlicher Automat
Ruse: конечный автомат

1996-02-29


fin·iĝ·o

Fino de plenumo de programo (procezo); ĝi povas esti sukcesa (la elirstato estas 0) aŭ misfinoĉesigo.

Angle: termination
France: terminaison
Germane: Beendigung
Ruse: завершение

1998-08-09


fin·il·o

Helpa simbolo (ofte stirsigno) indikanta finon de mesaĝo aŭ de tekstopeco (linio, alineo, dosiero ktp). Vd linifinilo, dosierfinilo, ĉenfinilo; en multaj programlingvoj, ekz-e en Ada, la punktokomo estas ordonfinilo, la linifino estas komentofinilo.

Angle: terminator, rogue value, terminating symbol
Ruse: ограничитель, признак конца

1996-02-29


fin·kondiĉ·a iteraci·o, ĝisa iteracio —

Struktura ordono, iteracio en kiu la plenumkondiĉo (Bulea esprimo) estas testata post ĉiu ciklo. En Paskalo, se la testado liveras veron, la iteraciado finiĝas (tio estas kroma motivo por nomi tian iteracion finkondiĉa). Multaj komputiloj disponigas specialan komandon, kombinantan teston kun salto; tial tiu speco estas iom pli efika ol la komenckondiĉa iteracio, kvankam malpli sekura: almenaŭ unufoje la korpo plenumiĝos, eĉ se la kondiĉo jam dekomence malveras. En Paskalo finkondiĉa iteracio havas la sekvan sintakson:

   finkondiĉa_iteracio = 
      "RIPETU" ordono {";" ordono} "ĜIS" Bulea_esprimo.

La ordonoj estas ripete plenumataj ĝis la valoro de la Bulea esprimo iĝos vero. Se ordonsekvenco Ω ne entenas markitan ordonon, la finkondiĉa iteracio

RIPETU Ω ĜIS β
ekvivalentas al
   STARTO 
      Ω; 
      SE NE β TIAM RIPETU Ω ĜIS β 
   FINO

Ekzemplo (el Eŭklida algoritmo):

   RIPETU k:=i MOD j; i:=j; j:=k ĜIS j=0

Angle: REPEAT-loop, REPEAT-statement
Ruse: цикл с условием окончания

1996-02-29


firm*aĵ·o

Lib.: Datumoj eligitaj el komputilo en neŝanĝeblan, «firman» formon de papera, lumdiska aŭ filma dokumento aŭ grafikaĵo. Tia dokumento havas malavantaĝon de neŝanĝeblo, kiu malebligas adapti ĝin al novaj postuloj aŭ cirkonstancoj; sed tiu neŝanĝeblo ankaŭ estas avantaĝo, se oni bezonas stabilan, «dokumentan» formon (ekz-e por referencado). Kp printaĵo, molaĵo, efemeraĵo.

Angle: hard copy
Ruse: твёрдая копия

2000-05-05


firm·var·o [SPIV], ladaĵo, fiksprogramo —

Mikroprogramo registrita en nurlegebla memoro.

Noto. Ĵargone iuj nomas firmvaron ladaĵo — kp «feraĵo» (aparataro), «softvaro» (programaro). Vd varo.

Angle: firmware
Ruse: ПЗУ-программа, программно-аппаратное средство

1996-02-29


fizik*a

Rilata al la aparata strukturo, kontraste al virtuala («matematika», logika).

Angle: physical
Ruse: физический

1996-02-29


fizik·a adres·o

Numero de ĉelo en la fizika memoro; kp virtuala adreso.

Angle: physical address
Ruse: физический адрес

1996-02-29


fizik·a memor·o

Ekstera memoroĉefmemoro de komputilo, realigita per registriva aparato. Kp virtuala memoro.

Angle: physical storage
Ruse: физическая память

1996-02-29


fizik·a tavol·o, fizika nivelo —

Retoj: Parto septavola etalona modelo (vd tie).

Angle: physical layer
Ruse: физический уровень

1996-02-29


flag*o [Jel] —

Unubita reĝistro aŭ Bulea variablo indikanta, ĉu validas koncerna kondiĉo. Kp baskulo.

[Usona leterkesto kun flago]

Noto. Supozeble, la metaforon inspiris la Usonaj poŝtkestaj flagoj.

Angle: flag
Ruse: флаг

1996-02-29



fleg*ad·o, prizorgo —

Funkciteno, kompleta aro da agoj necesaj por pluigi la funkciivon de aranĝaĵo. Flegado konsistas en provado, mezurado, agordado kaj riparo. Kp dosierflegado. Por la programaro similsence oni povas diri vartado.

Angle: maintenance
Ruse: сопровождение

1996-02-29


flik*(aĵ)o [Jel, Pfei] —
  1. Provizora aldono al maŝinlingva programkodo, ofte hasta kaj maleleganta, foje iom primitiva, ripareto de eraro aŭ nedezirata eco de la programo. Iam fliko sukcesas, iam ne; ĝi povas esti porokaza riparo aŭ definitiva solvo, kiun oni lasas en la programo.

    Plej ofte flikoj estas ŝanĝoj farataj rekte en la tradukita maŝinlingva programo, originale verkita en altnivela fonta lingvo. [M. Weichert]

  2. En Uniksujo, diferencodosiero generita per la utilaĵo diff por fari korektojn per flikilo; la kutima formo por publikigi ĝisdatigojn kaj korektojn per la Interreto.

Noto. La resp. verbo estas flik*i.

Angle: patch
Ruse: заплата; патч

2002-08-21


flik·il·o

Utilaĵo samfunkcia kiel la Uniksa patch, t.e. destinita por aŭtomate apliki diferencodosieron (flikaĵon generitan per la utilaĵo diff) al aro da fontaj programdosieroj (aŭ aliaj tekstaj dosieroj).

Ekz-e, estu projekto UM kies du versioj (dosierhierarkioj) havas la radikojn UM-8.1 kaj UM-8.1a; tiam la flikaĵon generus la komando

   $ diff -u -r UM-8.1 UM-8.1a > fliko

kaj la uzuloj, kiuj ankaŭ havas sian kopion de la UM-8.1-hierarkio, povus ĝin ĝisdatigi per

   $ cd UM-8.1 
   $ patch -p1 < fliko

Angle: patch utility

2002-08-21


flu·skem·o

«Detala grafika figuro de ĉiuj vojoj, kiuj eblas ĉe programiro» [SPIV]. Kp datumflua diagramo, stirflua diagramo.

Angle: (control) flow chart
Ruse: граф управления; блок-схема

1996-02-29


«Fokus·o»

Esperantlingva scienca revuo kun speciala intereso al komputoscienco, kiu estis eldonata en Budapeŝto de 1987, pli ampleksa sed ankaŭ malpli speciala ol la revuo «Internacia Komputado», el kiu ĝi estiĝis. La lasta numero de «Fokuso», kiun mi havas, estas la oka (1988/4).

1996-02-29


foli*o

Mat.: Senida vertico de arbo (ekz-e Botanika prezento de arbo). Kp nodo.

Angle: leaf, terminal node
Ruse: лист

1996-02-29


foli*um·il·o, krozilo, TTT-legilo

Retoj: Retumilo ebliganta al uzulo legi hipertekston. Foliumilo disponigas rimedojn por ekzameni la enhavon de hipertekstaj nodoj kaj por navigado inter ili. Ĝi funkcias kiel kliento de foraj TTT-serviloj (aŭ aŭtonome — por foliumi lokajn HTML-dosierojn).

La plej disvastiĝintaj foliumiloj estas Navigilo kaj Esplorilo; inter aliaj ankaŭ Linko.

Respondaro: http://www.boutell.com/openfaq/browsers/.

Noto. Kp la PIV1-an «foliumi».

Angle: browser
France: fureteur, navigateur
Hispane: navegador, visualizador, visor
Pole: czytnik, pajęczarka, przeglądarka WWW, broser WWW
Ruse: браузер, просмотрщик, обозреватель

1996-02-29


fon*a en·el·ig·o

Maniero aranĝi eneligon tra bufra dosiero per aparta tasko; ekz-e, uzulo de persona komputilo povas lanĉi longan fonan taskon printadan, kaj plu dialogi kun sia komputilo.

Noto. Tradicie oni klarigas, ke la angla termino estas siglo de «simultaneous peripheral operation on line» (samtempa periferia laboro malaŭtonoma); tamen evidentas, ke tiu nenatura «klarigo» estas speciale aranĝita kiel gravmiena pravigo de nesufiĉe impona metaforo (angle spool = bobeno, t.e. la eneliga bufro).

Angle: spool, spooling
France: spoulage
Germane: Spooling, Ausspulen
Ruse: буферизация обмена

1996-02-29


fon*a procez·o

Fona tasko; en Unikso, ajna tasko plenumata sen dialogo.

Angle: background process
Ruse: фоновый процесс

1998-08-01


fon*a reĝim·o

Plenumado de taskoj (procezoj) havantaj malpli grandan prioritaton kiam la pli altprioritataj taskoj atendas iun risurconeventon kaj sen dialogo kun la uzula terminalo. Kp dialogo.

Angle: background processing
Ruse: фоновый режим

1999-09-20


fon*a task·o, fona procezo —

Tasko (aŭ procezo) plenumata en fona reĝimo.

Angle: background program, background task
Ruse: фоновая задача

1996-02-29


fonetik·a alfabet·o

Principe ni strebas sekvi la Internacian Fonetikan Alfabeton (IPA, International Phonetic Alphabet); plej bone tio atingeblas en la ĉefa Unikoda versio.

Por la versioj surogataj estas uzata la askiigo priskribita ĉe http://www.phon.ucl.ac.uk/home/sampa/home.htm.

Angle: phonetic alphabet
Ruse: фонетический алфавит

1998-02-21


fon·lum·o
  1. Propra lumo eligata de ekrano (ne la reflektata).
  2. Lumo eligata de malantaŭ traluma ekrano likvakristala. La rastrumeroj de la ekrano havas varian diafanecon, kaj tio determinas, kiom da lumo atingas la spektanton el diversaj ekranpunktoj. Kp frontlumo.

Angle: backlight
Ruse: подсветка

2002-05-09


fon*o

La baza, seninforma koloro de ekrano sur kiu aperas la datumoj — kp malfono.

Angle: background
Pole: tło
Ruse: фон

2000-08-19


font*a

(Pri lingvo, teksto, dosiero, signaro:) Vd ĉe tradukilo, paso, kodo.

Angle: source (language, text, file); input (file)
Ruse: входной, исходный

1996-02-29


font·a ar·o

(De funkcio, ĵeto:) Vd ĉe ĵeto. Kp domajno.

Angle: argument set, domain
Ruse: область аргументов функции

1996-02-29


(1) font·aĵ·oFontprogramo.

Angle: source (program)
Ruse: исходник

(2) font·aĵ·o Mat.: Vd ĉe ĵeto.

Angle: inverse image, pre-image
Germane: Urbild
Ruse: прообраз

2000-10-17


font·lingv·o

La lingvo el kiu estas farata traduko. Kp cellingvo.

Angle: source language
Ruse: входной язык

1996-02-29


font*o

En valorizo, la esprimo kies valoron ricevas la valorizato.

Angle: source
Ruse: источник

1996-02-29


font·program·o

Programo prezentita (aŭ konservata) en programada lingvo kaj por kies plenumado estas necesa traduko (kp celprogramo).

Angle: source program
Ruse: исходная программа

1996-02-29


font·tekst·o

Teksto en fontlingvo de tekstotraktilo; ekz-e fontprogramo aŭ «Askia tekstodosiero» el kiu Teĥo kompostas tipografian prezenton de libro.

Angle: source text
Ruse: исходный текст

1996-02-29


for*a [Ber85, MMES] —

Retoj: Pri komputilo аŭ aranĝaĵo atingata per komunika lineo. Kp defora atingo.

Angle: remote
France: éloigné, à distance
Germane: entfernt, entlegen, abgesetzt, Fern-
Ruse: удалённый, дистанционный

2000-02-19


for·a terminal·o [MMES] —

Terminalo konektita al komputilo per komunika lineo.

Angle: remote terminal
Germane: abgesetzte Terminal
Ruse: удалённый терминал

2000-02-19


for·a uz·ant·o

Uzanto konektita al komputilo per komunika lineo (ekz-e uzulo laboranta per fora terminalo).

Angle: remote user
Ruse: дистанционный пользователь

2000-02-19


forges·uj·o

Fikcia «nurskriba memoro», en kiu malaperas datumoj; en Unikso, la kvazaŭdosiero /dev/null. (Iam oni ankaŭ povas ĝin legi por ricevi nenion.)

Kp rubujo.

Angle: bit bucket
Ruse: битоприёмник

1999-03-20


for·koment·i, forkomentariigi, alrimarkigi [Jel] —

Ĉirkaŭigi programfragmenton per komentaj krampoj aŭ marki ĉiun ĝian linion per komentosimbolo, por ke tradukilo (aŭ alia traktilo) preteratentu la fragmenton. Ofte uzata kiam la programpeco estas superflua aŭ neaktuala, sed okaze bezonota; pli konvenajn esprimilojn por tiaj celoj disponigas antaŭtraktiloj kaj makroogeneriloj. Kp malkomenti.

Angle: comment out
France: mettre en commentaire
Ruse: закомментарить

1997-09-22


formal·a lingv·o

Matematika kalkulo, lingvo kies sintakso (kaj ideale ankaŭ semantiko) havas matematike rigoran difinon. Kp homa lingvo.

Angle: formal language, artificial language
Ruse: формальный язык

1996-02-29


formal·a parametr·o

Nomo simbolanta parametron en procedurdeklaro, funkcideklaromakroodifino. Kp fakta parametro.

Angle: formal parameter
Ruse: формальный параметр

1996-02-29


formal·parametr·a list·o

Tiu parto de funkcideklaroprocedurdeklaro, en kiu oni specifas la formalajn parametrojn de procedurofunkcio. En Paskalo:

   formalparametra_listo = "(" pasiggrupo {";" pasiggrupo} ")". 
   pasiggrupo = valorparametra_specifo | variabloparametra_specifo 
      | procedurparametra_specifo | funkciparametra_specifo.

Angle: formal parameter list
Ruse: список формальных параметров

1996-02-29


format·i
  1. Redakti, aranĝi datumanojn laŭ indikita formato.
  2. Formatizi, registri sur datumportilo (precipe disko) markaĵojn, kiuj determinas la poziciojn de la adresebla memoro (blokoj, sektoroj) kaj aliajn stirajn informojn.

Angle: format
Ruse: форматировать, размечать

1996-02-29


format·il·o
  1. Programo aŭ aparato por formatizi magnetajn datumportilojn (diskoformatilo).
  2. Tekstoformatilo, aranĝilo.

Angle: formatter

1996-02-29


format*o [KKV, Jel] —
  1. Aranĝo de datumanoj en ĉefmemoro, en datumbazo aŭ sur ekstera datumportilo.
  2. Maniero adresi magnetan surfacon de disko per trakoj kaj sektoroj.
  3. Registroformato — respektivo inter la datumbitoj kaj la variado de magnetintenso sur la surfaco de la portilo.

Noto. La vorto estas aĉa kaj plursenca, sed tre internacia, kaj malprobablas, ke la fakuloj povus akcepti ion alian. Laŭeble oni limigu la uzojn de «formato» al la okazoj, kiam temas pri la fizika (geometria) aranĝo de la datumprezentoj; en multaj okazoj — sed ne ĉiam — sufiĉas la vortoj pli trafaj kaj abstraktaj: aranĝo (ekz-e aranĝosimbolo), formo, strukturo, sintakso (de komando) ktp. Kp [PIV1]:

format*o. Dimensio de libro aŭ de paperfolio, laŭ alteco kaj larĝeco.

Angle: format
Ruse: формат, разметка

1996-02-29


form*o de Backus—Naur

Notacio por prezenti senkuntekstajn gramatikojn de programlingvoj, nomita omaĝe al J. Backus kaj P. Naur [naŭr], kiuj ellaboris ĝin por rigore difini la sintakson de ALGOL-60.

Detaloj

Angle: (extended) Backus-Naur form, BNF (EBNF)
Ruse: (расширенная) БНФ

1996-02-29


form·o·re·kon·o

Analizo de datumoj celanta trovi aperojn de indikita kombino de valoroj, nomata formo (aŭ modelo, figuro, paterno, ŝablono). Traktante bildajn datumojn oni kutime serĉas la konturojn de objektoj, provas determini parametrojn de teksturo, klasas la objektojn laŭ iliaj ecoj geometriaj (kurboj, rektoj ktp). Analizante signalojn oni serĉas pintojn, plataĵojn aŭ periodojn. La metodoj de formorekono estas uzataj precipe por traktado de grandaj kolektoj de fotografaĵoj (en meteologio, agrokulturo ktp). — La formorekono povas koncerni ankaŭ negeometriajn objektojn (elektraj signaloj, parolo).

Kp ŝablona rekono.

Angle: pattern recognition
France: reconnaissance de formes
Ruse: распознавание образов

1996-02-29


for·pren·u

Operacio por forigi elementon el linia listo. Kp eksigu, enmetu.

Angle: exclude, delete
Ruse: исключить

1996-02-29


FORTH, Fortho —

Programlingvo ŝatata en la mikrokomputila mondo. La operandoj en FORTH troviĝas en stako, la programoj konsistas el linioj en postmeta operaciskribo. Ajnan linion la uzanto povas nomi per vortosimbolo, kiu iĝas uzebla egale kiel la aprioraj operacisimboloj. FORTH estas etendebla programlingvo, per kiu oni povas facile krei specialcelan lingvon por, ekz-e, stirado de scienca aranĝaĵo. La interpretilo de FORTH estas tre kompakta (5–8 Kbajt). Aliflanke, ĝia tre konciza stakema notacio ne estas bone legebla, tial ĝiaj malamikoj asertas, ke FORTH estas «nurskriba lingvo» (angle write-only language).

Noto. La plej proksima Esperanta sontransskribo de la angla prononco de «FORTH» estus «Forc», sed probable la pli «ortografiema» prononco «fort-ho» estus pli akceptebla.

Lit. 1. Pataki E. Kion scias la programad-sistemo FORTH? // Internacia Komputado. 1984. N-ro 4. P. 30–33.

2. M. Cruz Fortho kaj Esperanto — paralelaj mondoj? // Esperanto. 1997. N-ro 1089(2). P. 30–31.

1997-03-08


FORTRAN, Fortrano (de la angla «FORmula TRANslator», t.e. «formultradukilo») —
  1. Programlingvo por la problemaro de nombra matematiko, ellaborita en 1954–56 per teamo estrata de J. Backus por la komputiloj IBM 704; ĝia versio FORTRAN II iĝis la unua programada lingvo akirinta mondskalan disvastiĝon.
  2. Tuta familio da programlingvoj devenantaj el FORTRAN II, pretendantaj la rolon de ties heredanto kaj atribuantaj al si la nomon FORTRAN. Plejparte ili estas plivastigo de unu el la normoj: la Baza FORTRAN (angle Basic FORTRAN), FORTRAN-IV, FORTRAN-77, FORTRAN-90; ili havas multajn komunajn trajtojn.

Detaloj

1996-02-29


forum·ar·o, retnovaĵoj —

Retoj: Aranĝo de informinterŝanĝo en komputila reto en la formo de artikoloj («afiŝoj», «novaĵoj») klasitaj laŭ diversaj forumoj (ankaŭ nomataj «novaĵgrupoj»).

Kelkaj forumoj interŝanĝas artikolojn kun dissendolistoj tiel ke ambaŭ havu la saman enhavon, ekz-e la forumo soc.culture.esperanto kaj la listo ESPER-L.

Angle: Usenet, netnews

1997-08-05


forum*o [Jel, Pfei], novaĵgrupo [Pfei] —

Retoj: Forumo funkcias simile al dissendolisto; sed ne ekzistas listo da ricevantoj, anstataŭe la retnovaĵoj estas vaste dissendataj al multegaj komputejoj, kie uzulo povas legi novaĵojn (kutime per novaĵlegilo) se la komputejo ĝin abonas.

Ekz-e la forumo news:soc.culture.esperanto.

«Reta afiŝgrupo kun aparta temo tra kiu la retanoj interŝanĝas novaĵojn, sarkasmojn, kaj insultojn» [Jel].

Kp forumaro, dissendolisto.

Angle: forum, newsgroup, SIG
France: forum
Ruse: телеконференция

1997-08-05


fot·o·pret·a print·aĵ·o

Lib.: Modelo, originalo de presota eldonaĵo, printaĵo kies tipografia kvalito sufiĉas por uzi ĝian fotaĵon en presado, sen kroma kompostado aŭ tajpado.

Angle: camera-ready copy
Germane: reprofähige Vorlage
Ruse: оригинал-макет

1996-02-29


fragment*iĝ·o

Estiĝo, ĉe memoradministrado, de granda nombro da mallongaj nenajbaraj liberaj pecoj, tiel ke la sistemo ne povas priservi mendon pri memorhavigo, malgraŭ ke la suma volumeno de la libera memoro estas sufiĉa. Vd kompaktiga makulaturtraktado.

Angle: fragmentation
Ruse: фрагментация, дробление

1996-02-29


fraktal·o

Mat.: Malglata aŭ disfragmentita geometria formo, subdividebla en partojn ĉiu el kiuj estas, proksimume, malgrandigita kopio de la tuto. Do, la partoj aspektas kiel la tuto, kaj aspektas egale, kiom ajn multe oni oni zomas ilin.

Angle: fractal
Ruse: фрактал

2002-04-20


fraktur·o

Lib.: «… speco de angulplena skribo, kutime uzata de germanaj presistoj antaŭ la unua mondmilito» [PIV1].

Multiuj uzas la terminon frakturo sinonime al «gotika tiparo», kiun oni ne konfuzu kun la Gota; fakte, frakturo estas pli speciala termino.

Angle: blackletter
Germane: Fraktur
Ruse: фрактура

1996-02-29


frat*o

Du verticoj en radikhava arbo estas fratoj, se ili havas unu saman patron.

Angle: brother, sibling
Ruse: брат, сестринская вершина

1996-02-29


fraz*o

∏ Tia meznivela unuo en programlingva teksto, ke ĝi prezentas relative aŭtonoman kaj kompletan informon: deklaron de objekto(j), ordononkomandon (plenumebla, ordona frazo), esprimon ktp.

Angle: phrase; statement
Ruse: фраза

1996-02-29


front·lum·o

Lumfonto situanta maltrans reflekta ekrano likvakristala. Kp fonlumo.

Angle: frontlight

2002-05-09


FSF (de la angla Free Software Foundation, t.e. «Fondaĵo pri Libera Programaro») —

Organizaĵo celanta krei kaj disvastigi liberan programaron laŭ la GNU-projekto.

TTT-paĝo: http://www.gnu.org/fsf/fsf.html.

1998-06-29


FTP (de la angla File Transfer Protocol, laŭvorte «dosier-transiga protokolo») —

Retoj: Perreta dosieratingo, programo kaj normo de ARPANET por transigi datumojn inter komputiloj konektitaj en reton. Speciale:

anonima FTP
disponigo de datumoj al la ĝenerala publiko per FTP uzante la nomon anonymous. Oni diras
FTP-i [fotopoi]
transigi datumojn per FTP;
FTP-ejo [fotopoejo]
komputilo disponiganta datumojn al la ĝenerala publiko per anonima FTP kaj kutime konata per sia Internet-adreso.

Ekzemplo.

La fontoteksto de ĉi tiu Leksikono troveblas
en la FTP-ejo:
ftp.stack.nl
en la dosierujo:
pub/esperanto/word-lists.dir
en la dosiero:
komputika-leksikono.tar.Z
Seanco por venigi la dosieron el la FTP-ejo al via komputilo per FTP povas aspekti tiel:
   ftp ftp.stack.nl 
   Connected to ftp.stack.nl. 
   Login: anonymous 
   Guest login ok, send your complete e-mail address as password. 
   Password:    { klavu vian retpoŝtan adreson; ĝi ne eĥiĝos sur la ekrano } 
   Guest login ok, access restrictions apply. 
   ftp> cd pub/esperanto/word-lists.dir 
   ftp> binary 
   ftp> get komputika-leksikono.tar.Z 
   ftp> bye 
   >

M. Weichert

1996-02-29


FTP-ejo

Komputilreta arkivo atingebla per FTP. Kp TTT-ejo.

Angle: FTP site

1997-08-02


funkci·a klav·o

Stirklavo kies efiko ne estas difinita de la aparataro aŭ de la operaciumo sed dependas je la plenumata programo.

Angle: function key
Ruse: функциональная клавиша

1996-02-29


funkci·a program·lingv·o

Deklarema lingvo bazita sur la nocio de ĵeto (aŭ funkcio), t.e. sur specifo de la rilato inter la rezulto kaj la argumentoj, esprimata per aliaj funkcioj kaj elementaj operacioj. Por tiuj celoj estas uzataj la ideoj de lambdokalkulo kaj teorio de rekursiaj ekvacioj. En funkcia programlingvo malestas la nocioj de (komputika) variablo kaj valorizo, tial la liveraĵon (rezulton) de funkcio plene determinas la argumentoj kaj ĝi ne dependas je la ordo de komputado.

Kp solvaloriza programlingvo, datumflua arkitekturo.

Angle: functional language, applicative language
Ruse: функциональый язык

1996-02-29


funkci·ad·o

Teĥnike: Laŭ PIV1,

Ago de tiu aŭ tio, kiu konstante funkcias; agado celanta plenumi difinitan servon: la funkciado de horloĝo; … la banko ĉesigis sian funkciadon …
Kp funkcio.

Angle: operation
France: exploitation, fonctionnement
Ruse: работа, действие, функционирование, эксплуатация

1996-02-29


funkci·ar·o

Teĥnike: La tuto de la funkcioj (ebloj) de programo aŭ aparato, «ĉio kion ĝi povas fari». Ekz-e nova eldono de programo povas etendi la funkciaron de antaŭa.

Angle: functionality

2000-06-17


funkci·ĉap·et·o

En Paskalo, reduktita funkciĉapo per kiu komenciĝas la daŭrigo de funkcideklaro, anoncita (vd anonco) pli frue.

   funkciĉapeto = "FUNKCIO" funkcinomo.

Angle: function identification

1996-02-29


funkci·ĉap·o

Tiu parto de funkcideklaro, kiu specifas la interfacon de la funkcio. En Paskalo,

   funkciĉapo = "FUNKCIO" funkcinomo [formalparametra_listo] ":" 
                livertipo. 
   livertipo = tipnomo.

Angle: function heading
Ruse: заголовок функции

1996-02-29


funkci·deklar·o

Deklaro servanta por konigi la nomon de funkcio kaj atribui al ĝi interfacon: la tipojn de la argumentoj («parametroj») kaj de la rezulto (livertipon); en plena funkcideklaro oni devas ankaŭ indiki la kalkulalgoritmon (en la bloko). Krom la plenaj funkcideklaroj iam estas bezonataj anoncoj pri la funkcio. La Paskala sintakso:

   funkcideklaro = funkciĉapo ";" (bloko | "daŭrigota") 
      | funkciĉapeto ";" bloko.

La funkcideklara bloko devas enteni almenaŭ unu valorizon de la funkcinomo, kaj tia valorizo devas plenumiĝi por ĉiu funkcivoko.

Angle: function declaration
Ruse: описание функции

1996-02-29


funkci·e ekvivalent·a

Du programoj (resp. aŭtomatoj) estas funkcie ekvivalentaj, se ili komputas unu saman funkcion (t.e. se iliaj funkcioj havas unu saman grafikaĵon).

La problemo:

Determini, ĉu du algoritmoj estas funkcie ekvivalentaj
estas ne-decidebla.

Angle: functionally equivalent
Ruse: функционально эквивалентен

1996-02-29


funkci·iv·o [KKV] —

Teĥnike: Funkcikapablo, la kapablo de programo aŭ aparato plenumi siajn funkciojn konforme al la specifoj.

Angle: operability
Germane: Betriebsfähigkeit
Ruse: работоспособность

1996-02-29


funkci·nom·o

En la sintaksaj difinoj de Paskalo, nomo indikanta funkcion:

   funkcinomo = nomo.

Angle: function identifier
Ruse: идентификатор функции

1996-02-29


(1) funkci*o [PIV1], eblo

Teĥnike: «2 (de io) Aparta servo de organo, maŝino kc, konforma al ĝia destino: la funkcio de la stomako estas digesti» [PIV1].

En komputoscienco oni povas paroli ankaŭ pri funkcioj de programaro. Vd ankaŭ funkciaro.

Angle: function, capability
Ruse: функция

(2) funkci*o [PIV1] —

Mat.: Ĵeto, precipe tia kies cela aro estas nombroj. Ĉar per aritmetikigo oni povas redukti ajnan komputikan problemon al la entjeroj, la komputikistoj ofte uzas la terminojn «funkcio» kaj «ĵeto» kiel sinonimojn. Kp funkcionalo.

Noto. Vd sub ĵeto.

Angle: function, map, mapping
Ruse: функция

(3) funkci·o

Proceduro liveranta rezulton. Ekzemplon vidu sub Akermana funkcio. En iuj programlingvoj la funkcioj ne rajtas havi kromefikon.

Angle: function, procedure, subroutine
Ruse: функция, процедура-функция

1996-02-29


funkcional·o [PIV1] —

Mat.: Ĵeto kies fontan aron formas ĵetoj (aŭ funkcioj), kaj la celan aron, nombroj. Kp operatoro.

Angle: functional
Ruse: функционал

1996-02-29


funkci·parametr·a specif·o

En la formalparametra listo de Paskala funkcideklaroprocedurdeklaro oni rajtas specifi formalan parametron funkcio. Tia specifo estas aparta pasiggrupo; ĝia sintakso en la ISO-a Paskalo estas pli preciza, ol en la originala lingvo de N. Wirth:

   funkciparametra_specifo = funkciĉapo.

Angle: functional parameter specification
Ruse: спецификация параметра-функции

1996-02-29


funkci·ten·o

Agado celanta eviti aŭ ripari difektojn de aparataro aŭ datumaro de komputa sistemo. Kp vartado, flegado.

Angle: maintenance
Ruse: сопровождение

1996-02-29


funkci·vok·o

Speco de faktoro, prezentanta vokon de funkcio. Post la plenumo de funkcivoko ĝin anstataŭas la de ĝi liverita valoro. En Paskalo:

   funkcivoko = 
      funkcinomo ["(" fakta_parametro{"," fakta_parametro} ")"].

Angle: function designator
Ruse: обращение к функции

1996-02-29


funt*sign·o

La signo #, kiu, metite post nombro, estas uzata en Anglalingvujo por indiki funtojn. Kp dieso, krado; pundosigno.

Angle: pound sign
Ruse: решётка

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion