Indekson Instrukcion

Pri tiparoj

  1. Tiparaj gradoj
  2. Tiparaj stiloj

Tiparaj gradoj

Oni rajtas dubi, ĉu en Esperanto ni bezonas unuvortajn nomojn de individuaj tiparaj gradoj, kiuj tute eksmodiĝis en multaj landoj; tamen, ĉar pluraj el ili estas sufiĉe internaciaj, ni indikas eblajn esperantigojn en la tabelo:

Esperante Germane Angle
diamanto Diamant 4 p= 1.50 mm diamond 4½ pt=1.58 mm
perlo Perl 5 p= 1.88 mm pearl 5 pt= 1.76 mm
nonparelo? Nonpareille 6 p=2.26 mm nonpareil 6 pt= 2.11 mm
? Mignon 7 p= 2.63 mm minion 7 pt= 2.46 mm
petito [PIV1] Petit 8 p= 3.0 mm brevier 8 pt= 2.81 mm
burĝo? Borgis 9 p= 3.38 mm bourgeois 9 pt= 3.16 mm
korpuso Korpus 10 p= 3.76 mm long primer 10 pt= 3.51 mm
? (Cicero) 11 p= 4.14 mm small pica 11 pt= 3.87 mm
cicero [PIV1] Cicero 12 p= 4.51 mm pica 12 pt= 4.22 mm
? Mittel 14 p=5.26 mm English 14 pt= 4.92 mm
? Tertia 16 p=6.02 mm Columbia 16 pt= 5.62 mm

Tiparaj stiloj

La plej gravaj tiparaj stiloj de la Eŭropa tradicio estas indikitaj en tabelo (laŭ [1]; la italaj terminoj estas de Aldo Novarese).

Angle Itale Germane Esperante
Old Face Lapidari Renaissance-Antiqua Renesanca klasiko
Transitional Transizionali Barock-Antiqua baroka klasiko
Modern Face Bodoniani Klassizistische Antiqua klasikisma klasiko
Antiqua Face Egiziani Serifenbetonte Linear-Antiqua serifega stilo
Display Face Fantasie Varia, Freie Antiqua fantazia stilo
Sans Serif Lineari Serifenlose Linear-Antntiqua senserifo
Calligraphic Scritti Schreibschriften skribesko
Gothic Face Medievali Gebrochene Schriften gotiko

La ĉefaj grafikaj trajtoj de la Renesanca klasiko estas: iom deŝovita akso de la rondaĵoj; malforta tipara kontrasto; kojnoformaj serifoj. Ekz-e la tiparaj stiloj Arrighi, Bembo, Garamond.

La barokan klasikon karakterizas: preskaŭ ortaj aksoj de la rondaĵoj; iom akcentita tipara kontrasto; iom maldikaj (akraj), ne tre rondaj serifoj. Ekz-e la tiparaj stiloj Tajmzo, Baskerville, Caslon.

La klasikisman klasikon karakterizas: horizontalemo de la transversaĵoj, ortaj aksoj de la rondaĵoj; forta kontrasto; iom maldikaj (akraj), tute plataj, ortostrekaj serifoj. Ekz-e la tiparaj stiloj Bodoni, Didot, Madison, la ĉefaj tiparfasonoj (la klasika, la kursivo, la oblikva, la graseto, la majuskleto) de la tipara stilo Computer Modern, kiu estas uzata en Teĥo kaj en kiu estas kompostita ĉi tiu Leksikono.

La serifega stilo havas dikajn serifojn, plej ofte estiĝintajn sekve de malforta aŭ nenia tipara kontrasto. Aperinte en 1815, tiuj tiparaj stiloj nun estas malofte uzataj — escepte por tajpilaj tiparoj. (Angla-france tiu stilo ankaŭ estas nomata Egyptienne. Al Egiptio ĝi neniel rilatas, sed multe al reklamado kaj sensaciemo. L'Egyptienne nomiĝis la franca, poste kaptita de l' britoj, velŝipo kiu transportis 1802 la faman Rosetta-ŝtonon al Portsmouth. Tiu ŝtono provizis ŝlosilon kiu finfine ebligis legi la egiptajn hieroglifojn. Per tiu nomo, kiu ĝuste tiam estis aktuala kaj en ĉies buŝo, tiu tiparo simple estis pli bone vendebla. — M. Weichert.)

La fantaziaj stiloj aperas fine de la 19a jc kadre de la secesia artostilo (angle modern style, france art nouveau, germane Jugendstil, itale stile floreale, Liberty, aŭstrie Sezession). Tiustilaj tiparoj libere kombinas elementojn de diversepokaj stiloj, jen por krei imitaĵon de Mezepoka uncialo sufiĉe legeblan por modernulo, jen por atingi pure estetikan efekton; ekz-e la tiparoj de Oswald B. Cooper, Roberta, Optima, Post-Antiqua, Pascal; al tiu klaso apartenas ankaŭ tiparoj adaptitaj por optika signorekono, kia Computer.

Lit. 1. A. Kapr. Schriftkunst: Geschiche, Anatomie und Schönheit der lateinischen Buchstaben. Dresden, 1971.


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion